Permalink
Switch branches/tags
Nothing to show
Find file Copy path
Fetching contributors…
Cannot retrieve contributors at this time
6724 lines (3364 sloc) 518 KB

% Avinjo % Bozena Nemcova

!(images/000036.jpg)

AVINJO

eLIBRO

eLIBRO

Boòena Nêmcová

Avinjo

I N K O

1

!(images/000019.png)

AVINJO

eLIBRO

Boòena Nêmcová

AVINJO

El la ĉeą tradukis Vl. Tobek kaj K. Procházka Ilustraĵoj de Adolf Kaôpar Lingve reviziis Franko Luin eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-154-2

inko@omnibus.se

http://www.omnibus.se/inko DECEMBRO 2002

2

AVINJO

eLIBRO

**Enhavo **

I

4

II

19

III

29

IV

43

V

64

VI

85

VII

118

VIII

151

IX

178

X

198

XI

215

XII

236

XIII

256

XIV

279

XV

303

XVI

325

XVII

346

XVIII

362

Postvorto

389

3

!(images/000012.png)

AVINJO

eLIBRO

**I **

Longe, longe jam estas, kiam mi la lastan fojon rigardis en tiun amindan kvietan vizaĝon, kiam mi kovris per kisoj tiujn palajn, sulkoplenajn vangojn, enrigardis la bluan okulon, en kiu vidiĝis tiom da bono kaj amo; longe estas, kiam min por lasta fojo benis ŝiaj maljunaj manoj! — Ne vivas plu la bona avinjo! Jam longe ŝi ripozas en la malvarma tero.

Sed por mi ŝi ne mortis! — ŝia bildo kopiiĝis en mian animon kun sia tuta kolorriĉo, kaj ĝis kiam ĝi estos viva, 4

AVINJO

eLIBRO

ĝis tiam en ĝi vivos. — Se mi scius majstre labori per peniko, mi vin glorus, kara avinjo, alimaniere; sed mi ne scias, ne scias, kiel tiu ĉi skizo plume desegnita al iuj plaĉos!

Sed vi ĉiam diris: ”Estas en la mondo neniu, kiu pla-

ĉus al ĉiu.” Sufiĉos, kiam troviĝos nur kelkaj legantoj, kiuj pri vi kun tia plaĉo legos, kun kia mi skribas pri vi.

* * * Avinjo havis filon kaj du filinojn. La plej maljuna vivis multajn jarojn en Vieno ĉe parencoj, de kie ŝi edziniĝis.

La alia filino ŝin poste anstataŭis. La filo, ankaŭ metiisto, estis memstara kaj li edziĝis en urban domon. Avinjo loĝis en montara vilaĝo apud la silezia landlimo, ŝi vivis kontente en malgranda domo kun maljuna Bêtka, kiu estis ŝia samaĝulino kaj kiu servis jam ĉe la gepatroj.

ŝi ne vivis izole en sia domo; ĉiuj vilaĝanoj estis por ŝi gefratoj, ŝi estis por ili patrino, konsilantino, sen ŝi finiĝis nek bapto, nek geedziĝa festo, nek enterigo.

Jen subite venis al avinjo letero el Vieno de la plej maljuna filino, en kiu ŝi sciigis ŝin, ke ŝia edzo akceptis oficon ĉe iu princino, kiu havas bienegon, kaj nome bienegon en la regiono de Nachod en ĉe˛ujo, kiu estas nur kelkajn horojn for de la montara vilaĝo, kie avinjo loĝas.

Ke tien ŝi migros kun la familio, kaj ke la edzo ĉiam nur dum la somero estos tie, kiam ankaŭ ŝia princina moŝ-

5

AVINJO

eLIBRO

to tie restos. Je la fino de la letero estis varma peto, ke avinjo ekloĝu ĉe ili por ĉiam kaj pasigu la vivon ĉe la filino kaj la genepoj, kiuj ŝin jam ĝojatendas. Avinjo ekploris; ŝi ne sciis kion fari. La koro ŝin tiris al la filino kaj genepoj, kiujn ŝi ankoraŭ ne konis, malnova kutimo ŝin ligis al la malgranda domo kaj al bonaj amikoj. Sed sango ne estas akvo; sopiro venkis la malnovan kutimon, avinjo fine decidis, ke ŝi veturos. La domon kun ĉio, kio estis en ĝi, ŝi transdonis al maljuna Bêtka, aldonante:

”Mi ne scias, kiel al mi tie plaĉos, kaj ĉu tamen mi ne mortos ĉi tie inter vi.”

Kiam iun tagon veturilo haltis apud la domo, la veturigisto Václav metis sur ĝin la pentritan keston de avinjo, kusenaron ligitan en tukego, radŝpinilon, sen kiu ŝi ne povis esti, korbon, en kiu estis kvar plumtufaj kokidoj, saketon kun du kvarkoloraj katidoj kaj poste avinjon, kiu pro ploro eĉ ne vidis antaŭ sin. Benata de la amikoj ŝi forveturis al la nova hejmo.

Kia atendado, kia ĝojado en Staré bêlidlo. Tiel la popolo nomis la izolitan domon en ĉarma valo, kiu estis destinita kiel loĝejo al sinjorino Proôkova, la filino de avinjo. La infanoj kuris ĉiumomente sur la vojon por rigardi, ĉu jam Václav veturas, kaj al ĉiu, kiu estis preteriranta, ili rakontis: ”Hodiaŭ alveturos nia avinjo!” Kaj ili mem inter si senĉese babilis: ”Kia nur estos tiu avinjo?”

Ili konis plurajn avinojn, iliaj figuroj intermiksiĝis en iliaj 6

AVINJO

eLIBRO

kapo, sed ili ne sciis, al kiu kompari sian avinon. Jen fine alveturis al la domo veturilo. ”Avinjo jam veturas!” eksonis tra la domo; sinjoro Proôek, sinjorino Bêtka, portante sur la brakoj la plej malgrandan knabinon, kiu komencis nur paŝeti kaj ankoraŭ ne sciis paroli, la infanoj kaj du grandaj hundoj, Sultán kaj Tyrl, ĉio kuris antaŭ la pordon por bonvenigi avinjon.

De la veturilo subenvenis virino en blanka ŝultrotuko, kampare vestita. ĉiuj tri infanoj haltis unu apud la alia, ne deturnante de avinjo eĉ okulon. Paĉjo premis ŝian manon, panjo plorante ŝin ĉirkaŭprenis, kaj avinjo an-kaŭ plorante ilin kisis sur ambaŭ vangojn. Bêtka ŝovis al ŝi la rondvangan Adélkan kaj avinjo ridis je ŝi, nomis ŝin malgranda etulino kaj faris al ŝi la signon de kruco. Sed poste ŝi turnis la rigardon al la ceteraj infanoj, vokante ili per plej sincera tono: ”Miaj oraj infanoj, miaj karuloj, kiel mi ĝojas je vi!” Sed la infanoj mallevis la okulojn kaj haltis kvazaŭ frostiĝintaj kaj nur laŭ ordono de la patrino ili prezentis siajn rozkolorajn vangojn al avinjo por kiso. Ili eĉ ne povis rekonsciiĝi. Kiel ne, ŝi estis avinjo tute alia ol ĉiuj, kiujn ili iam estis vidintaj; tian avinjon ili ankoraŭ neniam en sia vivo vidis. Ne mire, ke ili ne ĉesis ŝin tiel fikse rigardi. Kien ajn ŝi stariĝis, ili ĉirkaŭiris ŝin kaj rigardis ŝin de kapo ĝis piedoj.

Ili admiras la malhelan pelton kun longa faldaro malantaŭe, la ruŝan verdan lanjupon, borderitan per larĝa 7

AVINJO

eLIBRO

rubando, plaĉas al ili la ruĝa florpentrita kaptuko, kiun avinjo havas platligita sub la blanka ŝultrotuko, ili side-tas sur la teron por povi bone observi la ruĝan enmeta-

ĵon sur la blankaj ŝtrumpoj kaj la nigrajn pantoflojn.

Vilém tiretas kolorajn ĉifonerojn sur la kana platkorbo, kiun avinjo tenas sur la brako kaj Jan, la pli maljuna el du knaboj, kvarjara, delikate sublevas al avinjo blankan, ruĝe borderitan antaŭtukon, ĉar li palpsentis sub ĝi ion malmolan. Estis tie granda pendpoŝo. Johano estus an-kaŭ plezure sciinta, kio enestas, sed la plej maljuna el la infanoj, Barunka*, kiu estis jam kvinjara, forpuŝis lin dirante al li: ”Atendu, mi diros, ke vi volas ŝovi la manon en la pendpoŝon de avinjo!”— Sed tiu parolo estis iom laŭ-

ta, oni ĝin povis aŭdi post la naŭa muro. Avinjo tion rimarkis, ĉesis paroli kun la filino, metis la manon en la pendpoŝon, dirante: ”Nu, rigardu, kion ĉion ĉi tie mi havas!” Kaj sur la baskon ŝi metis rozarion, poŝtranĉilon, kelkajn pankrustojn, peceton da laĉo, du marcipanajn ĉevaletojn kaj du pupetojn. La lastaj objektoj estis por la infanoj; kiam avinjo tion al ili prezentis, ŝi aldonis: ”Ankoraŭ ion al vi avinjo alveturigis!” kaj tuj ŝi elprenis el la platkorbo pomojn kaj paskovojn, el la saketo ŝi liberigis la katidojn, el la korbo la kokidojn. Kiom da ĝojoj, kiom da saltado! Avinjo estis la plej bona avino! ”Estas maj-katidoj, kvarkoloraj; tiuj kaptas bonege la musojn; ili es-

* Sub tiu nomo aperas la verkistino mem.

8

AVINJO

eLIBRO

tas bonaj en la domo. La kokidoj estas malsovaĝaj kaj se ilin Barunka dresos, ili postkuros ŝin kiel hundetoj!” diris avinjo kaj la infanoj tuj demandis jen pri tio jen pri alio, tute senceremonie, tuj ili estis kun avinjo bonaj kamaradoj. La patrino ilin kriadmonis, ke ili ne ĝenu avinjon kaj lasu ŝin ripozi, sed avinjo siavice diris: ”Permesu al ni tiun plezuron, Terezka, ĉar ni ĝojas, ke ni havas unu la alian,” kaj la infanoj obeis avinjon. Unu sidas sur ŝiaj genuoj, la alia staras post ŝi sur benko kaj Barunka staras antaŭ ŝi kaj rigardas ŝian vizaĝon. Unu miras, ke avinjo havas la harojn blankajn kiel neĝo, ke avinjo havas faltajn manojn, la tria babilas: ”Sed avinjo vi havas nur kvar dentojn!” Avinjo ridetas, karesas la malhelbrunajn harojn de Barunka, dirante: ”Mi ja estas maljuna; kiam vi estos maljunaj, vi ankaŭ estos aliaj!” kaj la infanoj ne povas kompreni, ke tiuj iliaj blanketaj, glataj manoj povos esti iam tiel sulkaj, kiel la manoj de la maljuna avino.

Avinjo tuj jam la unuan horon tute gajnis la korojn de siaj genepoj kaj ŝi ankaŭ tuj al ili sin plene fordonis.

Sinjoro Proôek, bofilo de avinjo, kiun ŝi ankaŭ antaŭe persone ne konis, okupis ŝian koron tuj ĉe la unua renkontiĝo per sia aminda bonkoreco kaj simpatia vizaĝo, en kiu montriĝis boneco kaj sincereco. Nur unu afero ŝin ĉe li malhelpis, nome tio, ke li ne scipovis la ĉeąn.

Kaj ŝi, laŭdire, tion, kion ŝi iam de la germana lingvo 9

AVINJO

eLIBRO

komprenis, jam de longe forgesis. Kaj tamen ŝi tiel plezure kun Jan estus interparolinta! — Sed Jan ŝin ĝojigis per tio, ke li komprenas ĉeąn lingvon; avinjo aŭdis tuj, ke oni dulingve hejme konversacias. La infanoj kaj servistinoj alparolis sinjoron Proôek ĉeę, kaj li respondis al ili germane, kion ili jam komprenis. Avinjo esperis, ke iom post iom ŝi ankaŭ interkompreniĝos, kaj intertempe ŝi helpis al si laŭpove.

Sian filinon avinjo preskaŭ ne estus plu rekoninta; ŝi vidis ŝin ĉiam antaŭ si kiel gajan vilaĝan knabinon, kaj nun ŝi aspektis sinjorino malmulte parolema, de karaktero pli serioza, moderne vestita, de modernaj moroj!

Tio ne estis ŝia Terezka! — Avinjo vidis ankaŭ tuj, ke la mastrumo de la filino estas tute alia, ol tiu, kiun ŝi estis

ĝis nun kutiminta. La unuajn tagojn ŝi vivis pro ĝojo kaj surprizo kvazaŭ revante, sed iom post iom ŝi sentis sin

ĝenata, ŝajnis al ŝi neoportune en la nova hejmo, kaj se ne estus la genepoj, ŝi baldaŭ estus reveninta denove en sian domon.

Kvankam sinjorino Terezka havis kelkajn siajn moder-najn kapricojn, pro ili neniu havis kaŭzon je ŝi ĉagreni, ĉar ŝi estis sinjorino tre bona kaj prudenta. Sian patrinon sinjorino Proôková tre amis, kaj nevolonte ŝi estus ŝin lasinta foriri jam pro tio, ĉar ŝi devis plenumi oficon kiel kastelmastrino, kaj sekve ŝi havis neniun alian, al kiu ŝi 10

AVINJO

eLIBRO

povus tute transdoni la mastrumadon kaj la infanojn, ol al la patrino.

Tial ne estis al ŝi agrable, kiam ŝi rimarkis, ke avinjo iel hejmsopiras, kaj ŝi tuj rimarkis tion kaj ankaŭ divenis, kio al avinjo mankas. Iun tagon sinjorino Terezka diris: ”Mi scias, panjo, ke vi estas kutiminta labori kaj ke vi enuus, se vi devus la tutan tagon nur promeni kun la infanoj. Se vi volas ŝpini, mi havas en la subtegmento iom da lino: ni havos multe da ĝi, se ĝi prosperos sur la kampo. Sed estus plej agrable al mi, se vi volus iom atenti la mastrumadon. Per kontroliro en la kastelo, kaj per kudrado kaj kuirado mi pasigas la tutan tempon, tion ceteran mi devas konfidi al fremdaj homoj. Mi petas vin do, asistu min kaj komandu ĉion kiel plaĉas al vi.”

”Tion mi al vi plezure faros, se nur tio konvenos al vi; vi scias, ke mi estas kutiminta tian laboron,” respondis avinjo tute ĝojigita. Jam la saman tagon ŝi supreniris la subtegmenton por rigardi, kia estas la afero tie koncerne la linon, kaj la postan tagon la infanoj vidis por la unua fojo en sia vivo, kiel oni ŝpinas je spindelo.

La unua afero, kiun avinjo en la mastrumado tute prenis je sia prizorgado estis bakado de pano. ŝi ne povis toleri, ke la servistino traktas la dian donon tiel sen ĉia respekto, ke ŝi nek krucbenas ĝin metante ĝin en knedujon nek elprenante ĝin, nek metante ĝin en bakfornon, 11

AVINJO

eLIBRO

nek elprenante ĝin el tie, kvazaŭ ŝi havus brikojn en la manoj.

Avinjo, antaŭ ol ŝi enmetis la fermentigan paston, per knedilo benis la knedujon, kaj tiu benado ripetiĝis, kiam ajn oni prenis la paston en la manojn, ĝis kiam la pano estis sur la tablo. Ankaŭ neniun senfarulon ŝi toleris ĉe si, por ke li la ”dian donon ne ensorĉu”, eĉ Vilém, kiam li eniris kuirejon dum bakado de pano, ne forgesis, ke li devas diri: ”Dio benu!”

Kiam avinjo bakis la panon, la genepoj havis feston.

ĉiufoje ili ricevis panflanon kaj po malgranda panbulo plenigita per prunoj aŭ pomoj, kio antaŭe al ili ne okazis. Sed ili devis kutimi atenti pri la paneroj. ”La paneroj apartenas al la fajro,” diris avinjo, kiam ŝi forbalais de la tablo la panerojn, kaj ilin ĵetis en fajron. Sed kiam iu el la infanoj forpecetigis iom da pano sur la teron, kaj avinjo tion rimarkis, ŝi tuj ordonis al li rekolekti la pan-pecetojn kaj diris: ”Panerojn oni ne rajtas piedpremi, tiam, laŭdire, la animoj en la purgatorio ploras.” ŝi an-kaŭ ĉagreniĝis vidante, ke oni dum tranĉado ne egaligas la panon: ”Kiu ne scias trakti la panon, ne scias trakti la homojn,” ŝi diris. Foje Jeník petis, ke avinjo entranĉu por li flanke en la kruston, ke li preferas ĝin manĝi tia; sed avinjo tion ne faris, dirante: ”ĉu vi ne aŭdis, ke, se oni entranĉas en la panon oni subtranĉas al Dio la kalkanojn? Estu kiel ajn, vi ne lernu elekti la manĝaĵojn,” kaj 12

AVINJO

eLIBRO

sinjoro Jeniâek devis vole nevole forgesi siajn frandgus-tojn.

Kie ajn peceto da pano restis kuŝanta, eĉ pankrustojn, kiujn la infanoj ne estis finmanĝintaj, avinjo metis en la pendpoŝon; se okazis , ke ŝi iris preter akvo, ŝi ĵetis al la fiŝoj, dispecetigis al la formikoj, kiam ŝi iris kun la infanoj, aŭ al la birdoj en la arbaro, unuvorte ŝi senutiligis eĉ ne unu glutpecon, kaj ĉiam ŝi admonis: ”ŝatu la dian donon, sen ĝi estas mizere, kaj kiu ĝin ne ŝatas, tiun Dio severe punas.” Se la infano faligis la panon, ĝi devis ĝin poste kisi kvazaŭ pardonpete; kaj eĉ se ie pizero estis kuŝanta, avinjo levis ĝin kaj la kalikon markitan sur ĝi respekte kisis. Pri ĉio tio avinjo ankaŭ instruis la infanojn.

Se kuŝis sur la vojo ansera plumo, avinjo tuj ĝin mon-ris dirante: ”Kliniĝu Barunka!” Barunka estis multfoje malpenema kaj diris: ”Sed avinjo, kion valoras unu plumo?” Sed pro tio ŝin avinjo tuj admonis: ”Vi devas pensi, knabino, aliĝas unu al alia, estos pli multe da ili; kaj jen memoru la proverbon: Bona mastrino devas por plumo transsalti barilon.”

Sinjorino Proôková havis en la pli granda el ambaŭ ĉambroj, kiu havis kvar fenestrojn, kaj kie dormis ŝi kaj sinjoro Proôek kaj en lulilo Adélka apud panjo, kaj kie oni ankaŭ dum la hejmaj festoj tagmanĝis, aŭ kie oni pretigis la posttagmezan manĝon, modernan meblon; 13

AVINJO

eLIBRO

sed tio ne tro plaĉis al avinjo. ŝajnis al ŝi, ke oni mal-oportune povas sidi sur tiuj remburitaj seĝoj kun inkrus-titaj apogiloj, ke oni devas timi renversiĝon kaj se oni apogas sin, ke ĝi rompiĝos. Sur kanapon ŝi sidiĝis sume nur unufoje; kiam ŝi la unuan fojon eksidis kaj la risor-toj cedis sub ŝi, ŝi, kompatinda, tiel ektimis, ke ŝi preskaŭ kriis. La infanoj ridis pri ŝi, sidiĝis sur la kanapon kaj balanciĝante ili vokis je avinjo, ke ŝi nur iru, ke ĝi ne rompiĝos, sed avinjo rifuzis: ”E˛, ne tentu min,” ŝi diris,

”kiu sidiĝu en tian balancilon, ĝi taŭgas eble por vi.”

Sur la poluritajn tablojn kaj ŝrankojn ŝi timis ion meti, por ke la brilo ne difektiĝu, kaj la ŝranko kun vitraj tabuloj, post kiuj estis starigitaj multaj diversspecaj filigra-naĵoj, estis en la ĉambro nur por naski pekon, kiel avinjo diris. La infanoj tre ŝatis salti ĉirkaŭ ĝi kaj ili ordinare faris petolaĵon, pro kio ili estis forte riproĉataj de la patrino. Sed volonte ŝi sidiĝis al la fortepiano, braklulante la malgrandan Adlinkan, ĉar la infano, se ĝi ekploris, silentiĝis, kiam avinjo komencis delikate grumbli je la klavoj. Kaj Barunka iafoje instruis al avinjo ludi unu-fingre: ”Jen ĉevaloj, jen ĉevaloj, kiujn havas mi,” kaj avinjo balancis la kapon kaj kantis kaj ĉiam diris: ”Kion ĉion tiuj homoj ne elpensas. Oni ne pensus alie, ol ke estas en ĝi enfermita birdo; kiel voĉoj ĝi sonas.”

Kiam avinjo ne bezonis, tiam ŝi ne iris en la ĉambron.

Se ŝi havis nek ekstere nek en la mastrumado ion por 14

AVINJO

eLIBRO

fari, ŝi sidis prefere en sia ĉambro, kiu estis tute proksima al la kuirejo kaj servistejo.

Tiu ĉambro estis meblita laŭ la gusto de avinjo. Apud granda forno estis benko, laŭlonge de la muro la lito de avinjo, tute proksime apud la forno post la lito pentrita kesto, kaj apud la alia muro la lito de Barunka, kiu elpetis de panjo, ke ŝi dormu kun avinjo. Meze staris tililigna tablo kun piedapogiloj, kaj super ĝi pendis de plafono kolombino, simbolo de Sankta Spirito. En angulo apud la fenestro staris ŝpinrado, linstango provizita je linfas-ko, en la fasko enigita spindelo, sur najlo estis fadenvol-vilo.

Sur la muro pendis kelkaj bildoj de sanktuloj, super la lito de avinjo krucifikso, ornamita per floroj. Sur fenestro verdiĝis en florpoto muskato kaj ocimo, kaj en tolaj saketoj pendis tie diversaj spicoj: tiliaj kaj sambukaj floroj, kamomilo kaj simile, jen la apoteko de avinjo. Apud la pordo pendis stana pelvo kun benita akvo. En la tabla tirkesto estis la kudrilaro de avinjo, volumo de piaj kantoj, krucvojo, ligaĵo da rezervaj ŝnuroj por la radŝpinilo, trireĝa kreto kaj festa kandelo, kiun avinjo havis preta kaj bruligis ĉe fulmotondrado. Sur la forno staris tindrujo kun fajrerigilo. En la ĉambro oni uzis por bruligo botelon plenigitan per fosforo, sed avinjo volis pri tiu in-sidema instrumento eĉ ne aŭdi. Nur unu fojon ŝi tion provis, kaj kiu scias kiel okazis, ŝi bruldifektis sian antaŭ-

15

AVINJO

eLIBRO

tukon, kiun ŝi portis jam de dudek kvin jaroj, kaj krom tio, ŝi diris, sufokiĝo minacis ŝin. De tiu tempo ŝi ne prenis la botelon en la manojn. Tuj ŝi havigis al si tindrujon, la infanoj alportis ĉifonojn por la tindro, faris alumetojn, trempis la pintojn en sulfuro, kaj kiam avinjo havis sian kutiman flamigilaron sur la forno, ŝi kontente kuŝiĝis.

Ankaŭ por la infanoj tio estis pli agrabla, kaj ĉiutage ili demandis avinjon, ĉu ŝi bezonas alumetojn, ke ili preti-gos ilin.

Kio al la infanoj en la ĉambro de avinjo plej multe pla-

ĉis, estis ŝia pentrita kesto. Ili plezure rigardis la bluajn kaj verdajn rozojn kun brunaj folioj pentritaj sur ruĝa fono, inter tio la bluajn liliojn kaj ruĝflavajn birdojn; sed pli ili ĝojis, kiam avinjo malfermis la keston. Estis ja tie io rigardinda! La interna flanko de la kovrilo estis plene tapetita per bildoj kaj preĝfolioj, ĉio donacoj preĝej-festaj. Estis tie ankaŭ flanka fako, kaj en ĝi kiaj objektoj!

Familiaj dokumentoj, leteroj de la filino el Vieno, malgranda tola saketo, plena de arĝentaj moneroj senditaj al avinjo de la infanoj bonfartige, sed kiujn ŝi, ne uzin-te ilin, konservis por sia plezuro. Ligna skatoleto, en ĝi kvin granat-ŝnuroj, kaj sur ili pendigita arĝenta monero kun la portreto de imperiestro Jozefo kaj de Mario Terezio. Kiam ŝi malfermis tiun skatolon — kaj ŝi tion ĉiam faris, kiam la infanoj petis — ŝi diris: ”Vidu, karaj infanoj, tiujn granatojn donis al mi via mortinta avo kiel 16

AVINJO

eLIBRO

edziĝfestan donacon, kaj la taleron mi ricevis propramane de imperiestro Jozefo. Li estis bona sinjoro, Dio donu al li eternan gloron! Nu, kiam mi foje mortos, tio estos via,” ŝi ĉiam aldonis, fermante la skatolon.

”Sed avinjo, kiel estis, kiam lia imperiestra moŝto donis al vi tiun taleron? Rakontu tion al ni!” petis foje Barunka.

”Rememorigu min alian fojon pri tio, poste mi diros

ĝin al vi,” respondis al ŝi avinjo.

Krom tiuj objektoj avinjo havis en flanka fako du tuŝ-

benitajn rozariojn, rubandojn por kufoj kaj inter tio ĉiam ian frandaĵon por la infanoj.

Malsupre en la kesto kuŝis la tolaĵo kaj la vestaro de avinjo. Kaj ĉiuj jupoj, antaŭtukoj, someraj kamizoloj, korsetoj kaj kaptukoj kuŝis en plej bona ordo kaj supre estis du amelumitaj blankaj kufoj malantaŭe kun flugiloj ”holubicka” (kolombino). Sed tion la infanoj ne rajtis tuŝi; tamen kiam ŝi estis bonhumora, ŝi levis pecon post peco dirante: ”Vidu, infanoj, tiun ĉi kanvasan jupon mi havas jam de kvindek jaroj, tiun ĉi kamizolon portis jam via praavino, tiu ĉi antaŭtuko estas aĝa kiel via patrino, kaj ĉio estas kiel nova. Kaj vi havas la vestaĵojn tuj difektitaj. Sed tio venas de tio, ke vi ne konas la valoron de mono. Vidu, tiu ĉi silka kamizolo kostis cent rejnajn florenojn, sed tiam cirkulis bankbiletoj.” Kaj tiel daŭri-17

!(images/000021.png)

AVINJO

eLIBRO

gis avinjo, kaj la infanoj silente aŭskultis, kvazaŭ ili tion komprenus.

Sinjorino Proôková ja volis, ke avinjo vestu alian robon, kiel ŝi bonintence konjektis, pli oportunan; sed avinjo ŝanĝis sur si eĉ ne la plej etan pasamenton kaj diris ĉiam: ”Dio devus puni min, maljunan virinon, se mi volus moderniĝi. Por mi ne estas tiaj novaĵoj, mia maljuna intelekto ne konvenas por tio.” Restis do kiel antaŭe.

Baldaŭ ĉio en la domo direktiĝis laŭ la vorto de avinjo, ĉiu ŝin nomis ”avinjo” kaj kion avinjo diris kaj faris, estis bona.

18

!(images/000032.png)

AVINJO

eLIBRO

**II **

En somero avinjo leviĝis je la kvara, en vintro je la kvina horo. ŝia unua laboro estis krucbeni sin kaj kisi la krucifikson fiksitan al pistaka rozario, kiun ŝi ĉiam kunportis kaj havis nokte sub la kapo. Poste, benante Dion, ŝi leviĝis kaj estante vestita aspergis sin per benita akvo, prenis spindelon kaj ŝpinis, kantante matenajn kantojn. ŝi mem, maljuna kompatindulino, ne povis plu 19

AVINJO

eLIBRO

dormi, sed sciante, kiel la dormado estas dolĉa, ŝi deziris ĝin al la aliaj. Proksimume unu horon post ŝia leviĝo, oni aŭdis monotonan klakadon de pantofloj; knaris la unua, la dua pordo, avinjo aperis sur la sojlo. En la sama momento blekis la anseroj en la stalo, la porkinoj grun-tis, la bovino blekis, la kokoj svingis la flugilojn, la kati-noj de ie alkurinte sin frotis je ŝiaj piedoj. La hundoj elsaltis el la budoj, streĉis la membrojn kaj unusalte estis ĉe avinjo; se ŝi ne estus sin defendinta, ili certe estus ŝin faligintaj kaj elpuŝintaj el la manoj la pajlokorbon kun greno por la kortbirdoj. Avinjon tiel amis ĉi tiuj bestoj, kaj ŝi ilin ankaŭ. Dio gardu, ke ŝi vidu, ke iu senutile turmentas, eĉ se vermon: ”Kio malutilas aŭ utilas la homon kaj oni devas ĝin buĉi, nu, Dio permesu, buĉu ĝin, sed ne turmentu ĝin,” ŝi diris. Sed al la infanoj ne estis permesite rigardi, eĉ se oni tranĉbuĉis kokidon, nur pro tio, ke ili ĝin bedaŭrus, kaj ĝi sekve ne povus morti.

Sed foje ŝi je ambaŭ hundoj, Sultán kaj Tyrl, treege koleriĝis. Sed estis ankaŭ kaŭzo por koleri! Ili ja subfosis la muron de la stalo kaj disŝiris dum unu nokto dek anasidojn, belajn, flavajn, kiuj tiel gaje ĝojigis la vivon.

La brakoj de avinjo malleviĝis, kiam ŝi malfermis matene la stalon kaj la ansero kun tri restintaj anasidoj elkuris eksteren, terurite blekante, kvazaŭ ĝi plendus pro siaj mortigitaj idoj, kiujn ŝi elkovis anstataŭ ilia flirtema, vagema patrino. Avinjo suspektis mustelon-rabistinon, sed 20

AVINJO

eLIBRO

ŝi konvinkiĝis laŭ la piedsignoj, ke tion faris la hundoj.

Hundoj, la fidelaj gardantoj! Avinjo eĉ ne kredis siajn okulojn. Kaj ankoraŭ ili venis kaj flatis, kvazaŭ nenio estus okazinta, kaj tio pleje kolerigis avinjon! ”For de mi, vi fibestoj! Kion al vi faris la anasidoj? ĉu vi eble malsatas? Ne; pro nura petolemo vi tion faris. For de mi, eĉ vidi mi ne volas vin!” La hundoj mallevis la vostojn kaj sin fortrenis en la budojn; sed avinjo, forgesinte, ke estas frue, iris en ĉambron por rakonti al la filino sian mal-

ĝojon.

Sinjoro Proôek ne pensis alion, ol ke ŝtelistoj priŝtelis la kameron, aŭ ke Barunka mortis, kiam li vidis la lar-mantan kaj palan avinjon eniri en la ĉambron. Sed kiam li aŭdis la tutan okazintaĵon, li devis ridi pri avinjo. Lin ne tuŝis la morto de kelkaj anasidoj. Li ne kovmetis ilin, li ne vidis, kiel ili rompas la ovŝelon, kiel amindaj ili estas, kiam ili naĝas sur la akvo, subakvigas la kapojn kaj per la kruroj svingas sin super la akvo. Por sinjoro Jan tio estis nur perdo de kelkaj rostaĵoj. Tial li kontentigis la rajton kaj justecon, prenis skurĝon kaj iris eksteren por puni la hundojn, por ke ili tion memoru. Avinjo ŝtopis la orelojn, kiam ŝi aŭdis la bruegon ekstere, sed ŝi pensis:

”Kia helpo, tio devas esti, ili memoru ĝin.” Sed kiam nek post unu horo nek post du la hundoj eliris el la budoj, ŝi devis iri rigardi, ĉu oni vundis ilin. ”Kio farita, estu for-gesota, estas ja nur muta estaĵo,” ŝi diris al si, rigardan-21

AVINJO

eLIBRO

te en la budojn. La hundoj komencis ĝemi, malĝoje ŝin rigardis, preskaŭ ventroglitante al ŝiaj piedoj. ”Nun vi tion bedaŭras, ĉu? Vidu, tiel okazas al malbonuloj. Memoru tion!” — La hundoj tion memoris. Kiam ajn anseridoj aŭ anasidoj iris en la korto, prefere ili rigardis flanken aŭ foriris, kaj tiel ili reakiris plene la inklinon de avinjo.

Kiam avinjo prizorgis la kortbirdaron, ŝi vekis la ser-vistinojn, se ili ne jam leviĝis mem. Nur post la sesa horo ŝi alpaŝis la liton de Barunka, frapetis delikate ŝian frunton — tiel laŭdire la animo plej baldaŭ vekiĝas — kaj diris mallaŭte: ”Leviĝu, knabineto, leviĝu, estas tempo,”

helpis ŝin vesti, poste ŝi iris rigardi la apudan ĉambron, ĉu la malgranda etularo leviĝis; se unu aŭ alia sin streĉis sur la lito, ŝi frapetis lin je la dorso admonante: ”Leviĝu, leviĝu, la koko jam naŭfoje ĉirkaŭiris la sterkujon kaj vi ankoraŭ dormas; ĉu vi ne hontas?” Dum la lavado ŝi helpis la infanojn, sed dum vestado ŝi ne sukcesis. En tiuj butonoj, agrafoj kaj bagatelaĵoj sur jaketoj kaj vestoj ŝi ne povis spertiĝi: ordinare kio apartenis antaŭe ŝi metis malantaŭen. Kiam la infanoj estis vestitaj, ŝi genufleksis kun ili antaŭ la bildo de Kristo benanta infanojn, preĝis

”Patro Nia”, kaj poste oni iris matenmanĝi.

Se ne estis io grava por fari hejme, avinjo sidis en sia ĉambro apud la radŝpinilo, sed somere kun sia spindelo en la korto sub la tilio aŭ en la parko, aŭ ŝi iris kun la 22

AVINJO

eLIBRO

infanoj promeni. ĉe tio ŝi kolektis plantojn, kiujn poste hejme ŝi sekigis kaj konservis por bezono. Precipe ĝis la festo de sankta Johano Baptisto ŝi iris kolekti plantojn dum rosfalo — tiam ili laŭdire estas plej bonaj. Se iu estis malsana, avinjo jam havis tuj pretan medikamenton: amaran trifolion por digesto, kariofilon kontraŭ gorĝ-

doloro k. s.; kuraciston ŝi dum sia tuta vivo ne bezonis.

Krom tio alportis en la domon sanigajn spicojn maljuna virino el la montaro Krkonoôe, kaj pri tiu avinjo speciale zorgis kaj aĉetis grandan kvanton. La maljuna spicistino alvenis ĉiun aŭtunon en fiksita tempo kaj tiam ŝi gastis en Staré bêlidlo, kie oni ŝin per ĉio bona regalis dum unu tago kaj nokto. ĉiujare la infanoj ricevis de ŝi korneton da terniga pulvoro, la mastrino diversan bonodoran incenson kaj muskon; krom tio la tutan vesperon la maljuna virino rakontis al la infanoj pri Ribrcoul, kia sagaculo li estas kaj kiel petole li traktas la montaranojn; ŝi imagigis al la infanoj la terurojn, kiuj okazas, kiam Ribrcoul migras al sia princino Kaâenka, tien ien en montaron de Kaâenka, kie ŝi loĝas. Sed la princino lin ĉe si ne toleras longe kaj denove post tempo lin forpelas, kaj tiam li laŭdire tiel forte ploregas, ke ĉiuj riveroj en la montaro superakviĝas. Sed kiam ŝi lin alvokas, tiam li migras kun tia rapideco kaj kun tia ĝojo, ke ĉion, kio kuŝas en lia vojo, li renversas, elterigas kaj forportas. Arbarojn li elradikigas, ĵetas ŝtonojn de dekli-23

AVINJO

eLIBRO

voj, deportas tegmentojn, unuvorte sur la vojo, kie li migras, estas ĉio ruinigita kiel per dia puno.

La spicistino alportis ĉiujare la samajn spicojn kaj la samajn mirrakontojn, sed al la infanoj ili ĉiam ŝajnis esti novaj kaj ĉiam ili ĝojatendis la maljunan virinon. Kiam krokusoj aperis en la herbejo, tiam ili diris: ”Nu, jam baldaŭ alvenos la maljunulino el montaro,” kaj se ŝi je kelkaj tagoj malfruiĝis, avinjo diris: ”Kio okazis al la maljunulino? Espereble ŝin Dio ne malsanigis, aŭ ĉu eble ŝi jam mortis?” Kaj oni rakontis pri ŝi tiel longe, ĝis kiam ŝi reaperis en la korto portante korbon sur la dorso.

De tempo al tempo avinjo iris kun la infanoj al pli longaj promenoj, jen en la domon de la arbaristo, jen en la muelejon, aŭ ili eniris arbaron, kie la birdoj agrable kantis, kie estis sub la arboj sternitaj delikatmolaj muskaj ta-piŝoj kaj kreskis tiom da bonodoraj konvaloj, primoloj, anemonoj, diantoj, tutaj tufoj da dafno kaj tiu bela so-vaĝa lilio. Tiun al ili alportis la pala Viktorka, kiam ŝi vidis, ke ili kolektas florojn kaj ligas al bukedoj. Viktorka estis ĉiam pala, ŝiaj okuloj brilis kiel du karberoj, la nigrajn harojn ŝi havis ĉiam senordaj, neniam ŝi havis belan veston kaj neniun ŝi alparolis. Je la rando de la arbaro estis granda kverko; tie staris Viktorka tutajn horojn, fikse rigardante la kluzon. Dum krepuskiĝo ŝi iris ĝis la kluzo mem, sidiĝis sur muskokovritan radikŝtipon kaj kantis ĝis malfrua nokta horo. ”Sed avinjo,” demandis la 24

AVINJO

eLIBRO

infanoj avinjon, ”kial Viktorka havas neniam belan veston, eĉ ne en dimanĉo? Kaj kial ŝi neniam ploras?”

”ĉar ŝi estas freneza.”

”Kaj kiel estas, avinjo, se oni estas freneza?” demandis la infanoj.

”Nu, oni ne havas bonan prudenton.”

”Kaj kion oni faras, se oni ne havas bonan prudenton?”

”Ekzemple: Viktorka neniun alparolas, ŝi iras vestita per ĉifonoj, loĝas en arbaro en groto dum somero kaj eĉ dum vintro.”

”Kaj dum nokto ankaŭ?” demandis Vilém.

”Nu certe, ke ankaŭ. Vi ŝin ja aŭdas, ke ŝi malfrue en la nokto kantas ĉe la kluzo, poste ŝi iras en la groton dormi.”

”Kaj ĉu ŝi ne timas vaglumojn aŭ la nikson?” kun granda miro demandis la infanoj.

”Ekzistas ja neniu nikso,” diris Barunka; ”paĉjo tion rakontis.”

En somero Viktorka venis malofte al la domoj por peti, sed en vintro ŝi alvenis kvazaŭ korniko, frapetis la pordon aŭ fenestron kaj nur la manon ŝi etendis: rice-vinte poste pecon da pano aŭ ion alian, ŝi silente foriris.

La infanoj, vidante sur la frostiĝinta neĝo sangan post-signon de ŝia piedo, postkuris ŝin kaj vokis: ”Viktorka, iru al ni, panjo donos al vi lanŝuojn, vi povas esti ĉe ni.”

25

AVINJO

eLIBRO

Sed Viktorka eĉ ne turnis la kapon kaj kuris en la arbaron.

Dum belaj someraj vesperoj, kiam ĉielo estis hela, bela kaj brilegis la falantaj steloj, avinjo plezure sidiĝis kun la infanoj ekstere sub tilion. ¯is kiam Adélka estis malgranda, ŝi sidigis ŝin sur siajn genuojn, Barunka kun la knaboj staris apud la genuoj. Eĉ ne povis esti alie; kiam avinjo komencis ion rakonti, ĉiuj devis rekte rigardi ŝian vizaĝon, por ke ili eĉ ne vorton preterlasu.

Avinjo rakontis al ili pri brilaj anĝeloj, kiuj loĝas tie supre kaj bruligas la lumojn por la homoj; pri la gardanĝeloj, kiuj protektas la infanojn sur ĉiuj vojoj, kiuj ĝojas, kiam ili estas bonaj, kaj ploras, kiam ili ne obeas. La infanoj turnis la okulojn al la hela ĉielo, kie brilis milmi-loj da malgrandaj lumoj, nebulaj kaj grandaj, brilantaj en plej belaj koloroj.

”Kiu el tiuj steloj estas mia?” Jan demandis iun vesperon.

”Tion nur Dio scias. Sed pensu, ĉu estus eble inter tiuj milionoj da steloj ĝin trovi?” respondis avinjo.

”Al kiu apartenas tiuj belaj steloj, kiuj tiel brilas?” demandis Barunka.

”Ili apartenas al tiuj homoj, kiujn Dio speciale ekamis, la diaj elektitoj, kiuj estis multe bonfarintaj kaj Dion neniam kolerigis,” respondis avinjo.

26

AVINJO

eLIBRO

”Sed avinjo,” demandis ree Barunka, kiam eksonis de la kluzo la plendaj sonoj de intermita kanto — ”ĉu an-kaŭ Viktorka havas sian stelon?”

”ŝi havas, sed ĝi estas nebulita. Sed nun venu, ke mi vin kuŝigu, estas tempo por dormo,” ŝi aldonis, kiam jam multenoktiĝis. ŝi preĝis kun ili: ”Anĝelo dia, gardanto mia!” aspergis ilin per benita akvo kaj kuŝigis en neston.

La malgrandaj tuj dormis, sed Barunka multfoje ankoraŭ alvokis avinjon al la lito kaj petis: ”Sidiĝu apud mi, avinjo, mi ne povas ekdormi.” Kaj avinjo prenis la manon de la nepino en sian manon kaj komencis kun ŝi preĝi, kaj preĝis, ĝis kiam tiu ĉi fermis la okulojn.

Avinjo iris kuŝiĝi je la deka — tio estis ŝia horo, tion ŝi sentis en la okuloj: ĝis tiu tempo ŝi havis la taskon, fiksita en la mateno, preta. Antaŭ ol ŝi iris dormi, ŝi rigardis, ĉu ĉio estas fermita, ŝi kunvokis la katojn kaj enfermis ilin en la subtegmento, por ke ili ne surrampu la infanojn kaj ilin sufoku; per akvo ŝi estingis en la forno ĉiun fajreron kaj preparis sur la tablo tindrujon kaj kenon. Se oni atendis fulmotondradon, ŝi pretigis kandelon, en blankan tukon envolvis panbulon kaj metante ĝin sur la tablon diris al la servistaro: ”Tion memoru: en okazo de fajro la pano devas esti la plej unua, kiun oni devas kunpreni: poste oni ne konfuziĝos.”

”Sed avinjo, fulmo ja ne frapos!” diris la servistinoj; sed iliaj meditaĵoj maltrafis.

27

!(images/000016.png)

AVINJO

eLIBRO

”Nur Dio estas ĉiopova, kion vi povas scii. Neniam oni estas sufiĉe singardema — tion memoru.”

Kiam ĉio estis en ordo, ŝi genufleksis antaŭ krucifikson, preĝis, aspergis sin kaj Barunkan ankoraŭ unufoje per benita akvo, la pistakan rozarion ŝi metis sub la kapon kaj pensante Dion ŝi ekdormis.

28

!(images/000034.png)

AVINJO

eLIBRO

**III **

Se homo, kutiminta al la brua vivo de la grandaj ur-boj, migrus tra valo, kie situis la izola domo, en kiu vivis la familio de Proôek, li pensus: ”Kiel nur tiuj homoj povas vivi ĉi tie dum tuta jaro. Mi ne volus esti ĉi tie, escepte dum la tempo, kiam ĉi tie floras la rozoj. Dio, ĉu iaj ĝojoj ĉi tie?” Kaj tamen estis tie tre multe da ĝojo, en vintro, en somero! Sub la malalta tegmento loĝis kon-29

AVINJO

eLIBRO

tenteco kaj amo, kiun nur la cirkonstanoj iafoje nubigis, ekzemple forveturo de sinjoro Proôek en la ĉefurbon, aŭ ies malsano en la domo.

Estis negranda konstruaĵo, sed beleta. ĉirkaŭ la fenestroj, turnitaj orienten, volverampis vinarbo kaj antaŭ la fenestroj estis malgranda ĝardeno, plena de rozoj, lev-kojoj, rezedo, eĉ laktuko, petroselo kaj aliaj etaj legomoj.

Je la nordorienta flanko estis fruktarba ĝardeno, kaj post

ĝi etendiĝis herbejo ĝis la muelejo. Granda maljuna pirarbo staris tute proksime ĉe la domo, metante sin kun ĉiuj siaj branĉoj sur la ŝindokovritan tegmenton, sub kiu nestis multaj hirundoj. Meze de la korto staris tilio, sub

ĝi benko. Je la sudokcidenta flanko estis negranda mastruma domo kaj post tiu etendiĝis arbustaro kaj arbetaĵo supren ĝis la kluzo. Preter la domo kondukis du vojoj: unu por veturiloj, kiun oni povis iri supren laŭlonge de la rivero al la Riesenburka farmdomo kaj al ĉervena Hóra, aŭ malsupren al la muelejo kaj ĉiam laŭlonge de la rivero ĝis la plej proksima urbo kuŝanta je distanco de ne tute unu horo. Tiu rivero estas la sovaĝa Úpa, kiu fluas de la montaro Krkonoôe, ĵetiĝas trans la krutaĵojn kaj rokojn, serpentumas tra mallarĝaj valoj ĝis la ebenaĵo, de kie ĝi sen malhelpo rapidas en Elbon, konstante inter verdaj bordoj, havante je unu flanko altajn deklivojn, kovritajn de diversa arbaĵo.

30

AVINJO

eLIBRO

Antaŭ la domo, senpere apud la ĝardeno, estis trotuaro laŭlonge de la kanalo, kiun la muelisto kondukigis de la kluzo al la muelejo. Trans la kanalon kondukis de la domo ponto sur deklivon, kie estis forno kaj sekigejo. Aŭtune, kiam en la sekigejo estis lignokradaroj plenaj de prunoj, pomtranĉaĵoj kaj piroj, tiam Jan kaj Vilém tre ofte kuris trans la ponton: sed ili atentis, ke ilin avinjo ne vidu. Sed kion helpis ĉio tio, apenaŭ avinjo eniris en la sekigejon, ŝi jam vidis, kiom da prunoj mankas kaj kiu vizitis la sekigejon. ”Jeník, Vilém, venu ĉi tien!”

tuj ŝi vokis, kiam ŝi estis malsuprenveninta. ”ŝajnas al mi, ke vi aldonis al mi prunojn sur la kradaron?”

”Ho ne, avinjo,” malkonfesis la knaboj ruĝiĝinte.

”Ne mensogu!” minacis avinjo, ”ĉu vi ne scias, ke vin Dio aŭdas!” La knaboj silentis kaj avinjo jam sciis ĉion.

La infanoj tiel miris, ke tiu avinjo tuj scias, kiam ili ion faris, kaj kiel povas esti, ke ŝi rekonas tion laŭ ilia nazo.

Tial ili ankaŭ nenion kuraĝis antaŭ ŝi sekretigi. En somero, kiam estis varmege, avinjo senvestigis la infanojn ĝis ĉemizo kaj kondukis ilin bani sin en la kanalo; sed tiam devis esti akvo nur ĝis la genuoj, alie ŝi timis, ke ili dro-nus. Aŭ ŝi sidiĝis kun ili sur benkon, kiu estis starigita en akvo, por ke oni povu lavi tolaĵon, kaj permesis al ili bani la krurojn kaj ludeti kun la fiŝoj, kiuj kiel sagoj trapasis la akvon. Super la akvo volbiĝis malhelfoliaj alnoj kaj salikoj; la infanoj volonte deŝiris vergojn, ĵetis ilin en la 31

AVINJO

eLIBRO

akvon, postrigardante ilin, kiel ilin la akvo pluen kaj pluen forportas.

”Vi devas ĵeti la vergon pli malproksimen en la fluon, se ĝi restos ĉe la bordo, retenos ĝin ĉiu herbo, ĉiu radiko,” instruis ilin avinjo ĉe tio.

Kaj Barunka forŝiris vergon, ĵetis ĝin mezen de la fluo kaj postrigardis ĝin, kaj kiam ŝi vidis, ke ĝi flosas meze de la fluo, ŝi demandis avinjon:

”Sed kiel poste, avinjo, kiam ĝi alflosos al la kluzpordo, ĉu ĝi povos pluen?”

”¯i povos,” asertis Jan, ”ĉu vi ne scias, kiel mi tiam ĵetis vergon en la akvon antaŭ la kluzpordon mem, ĝi turniĝis, turniĝis kaj subite estis sub ĝi, deglitis sub la trogon sur radojn kaj antaŭ ol mi trakuris la muelĉambron, ĝi estis en rivereto kaj flosis en la riveron.”

”Kaj kien ĝi poste flosas?” demandis Barunka avinjon.

”De la muelejo ĝi flosas al la ponto de Òliâ, de la ponto sub deklivoj al ŝlimujo, de la ŝlimujo trans kluzon malsupren, preter la monto Barvíæ al la bierfarejo: sub roko ĝi transglitas super grandaj ŝtonoj sub la lernejon, kiun vi vizitos venontjare. De la lernejo ĝi flosas trans baraĵon, al granda ponto, en herbejojn kaj al Zvol, de Zvol al Jaromeæ kaj en Elbon.”

”Kaj kien poste ĝi flosas ankoraŭ, avinjo?” demandis la knabino.

32

AVINJO

eLIBRO

”Malproksimen ĝi flosas sur Elbo, ĝis ĝi venos en la maron.”

”Ah, en la maron! Kaj kie estas kaj kia estas tiu maro?”

”Ho, la maro estas larĝa kaj longa, centfoje pli malproksime de ni ol la urbo,” respondis avinjo.

”Kaj kio okazos tie kun mia vergo?” malgaje demandis la knabino.

”¯i balanciĝos sur la ondoj kaj tiuj elĵetos ĝin sur bor-don; sur la bordo promenos multaj homoj kaj infanoj, kaj iu knabo levos tiun vergon kaj pensos: ”De kie vi vergo flosas? Kiu vin igis flosanta sur la akvo? Certe tie ie malproksime sidis knabino ĉe la akvo kaj tiu vin deŝiris kaj ĵetis en la akvon. Kaj la knabo alportos la vergon hejmen, plantos ĝin en la teron; el la vergo elkreskos bela arbo, birdoj kantos sur ĝi, kaj la arbo ĝojos.”

Barunka profunde ekĝemis, meditante ŝi lasis fali la levitajn jupojn en la akvon kaj avinjo devis premtordi. La arbaristo estis ĵus preteriranta kaj moknomis Barunkan,

”ke Barunka estas niksino.” Barunka skuis nee la kapon kaj diris: ”Ho ne, ekzistas neniu niksino.”

Kiam la arbaristo preteriris, tiam avinjo ĉiam diris:

”Eniru, baptano, ili estas hejme!” kaj la knaboj prenis lin je la manoj kaj kondukis lin al la domo. Iun fojon la arbaristo kontraŭstaris, pretekstante, ke li devas kontroli junajn fazanojn, ke ili ĵus koviĝas, aŭ inspekti arbaron 33

AVINJO

eLIBRO

kaj kiu scias kion, sed jen rimarkis lin sinjoro Proôek aŭ la sinjorino, kaj vole nevole li devis halti.

Sinjoro Proôek havis ĉiam en la domo glason da bona vino por karaj gastoj, kaj al tiuj la arbaristo apartenis.

Avinjo tuj alportis panon kaj salon, kaj kio ĵus estis en la domo, kaj la arbaristo volonte forgesis, ke la fazanoj ko-viĝas. Rimarkinte, poste, ke li vere forgesis, li draste malbenis pri sia forgesemo, rapide ĵetis la pafilon sur la ŝultron kaj iris. Sur la korto li rimarkis, ke la hundo forestas.

”Hektor!” li kriis, sed la hundo ĉi tie ne estis. ”En kiuj inferoj li flugas refoje!” li koleris, kaj la servopretaj knaboj, alkurinte, proponis, ke ili ĝin alkondukos, ke ĝi kuras ie kun Sultán kaj Tyrl. La knaboj iris, la arbaristo du-me sidiĝis sur la benkon sub la tilio. Fine, kiam li jam ekiris, li haltis ankoraŭ, vokante al avinjo:

”Vidigu vin tamen ĉe ni, mia edzino konservas por vi ovojn de tirolaj kokinoj por kovmeto.” La arbaristo konis la malfortajn emojn de la mastrinoj. Avinjo ankaŭ tuj jesis: ”Salutu hejme, mi venos!” Tiel ĉiufoje la amikoj disiris.

La arbaristo iris, se ne ĉiutage, certe ĉiun duan tagon preter Staré bêlidlo, dum la tuta jaro kaj post la jaro denove.

La dua persono, kiun ĉiu povis ĉiutage renkonti ĉirkaŭ la deka sur la trotuaro ĉe Staré bêlidlo, estis la muelisto. Tio estis lia horo, kiam li iris inspekti la kluzpordon 34

AVINJO

eLIBRO

super la domo ĉe la kluzo. Avinjo diris pri la muelisto, aŭ pli bone pri sinjoro patro*, kiel lin senescepte ĉiu nomis, ke li estas homo prudenta, sed ŝercemulo.

Tio devenis de tio, ke sinjoro patro volonte incitis kaj ŝercis; sed li mem malofte ridis, li nur iel ”ridetis”. Sed la okuloj el sub la transpendantaj densaj brovoj gaje rigardis en la mondon. Li estis mezkreska, korpulenta kaj dum la tuta jaro li portis blankkoloran pantalonon, pri kiu la knaboj ĉiam miris, ĝis foje la muelisto diris al ili, ke ĝis estas la muelista koloro. En vintro li portis longan pelton kaj pezajn botojn, en somero bluetan kamizolon, blankan pantalonon kaj pantoflojn. Sur la kapo li portis en la labortagoj malaltan ĉapon kun baranko; la pantalonon li havis ĉiam suprenfaldita, estu seka aŭ kota vetero, kaj sen flartabakujo vidis lin ankoraŭ neniu. Apenaŭ lin la infanoj ekvidis, ili kuris al li renkonte, deziris bonan matenon kaj iris kun li al la kluzpordo. Voje ordinare sinjoro patro incitis Vilémon kaj Janon demandante la unuan, ”ĉu li scias, kien la fringo per la nazo sidi-

ĝas,” la alian, ”ĉu li scias, kie estas farita preĝejo el bo-

* Simile, en multaj landoj, infanoj nomas plenkreskajn virojn kaj virinojn ”onklo” kaj ”onklino”. En la ĉeha originalo estas eĉ uzataj konsekvence ”sinjoro patro”, ”sinjoro patrino”, kaj simile

”sinjoro muelisto”, sinjoro instruisto” kaj ”sinjorino baptopatrino”, ”sinjorino arbaristino” kaj tiel plu. Tiu ”sinjorado” ne estas uzata en ĉi tiu traduko, escepte por la muelisto kaj lia edzino.

35

AVINJO

eLIBRO

vo?” aŭ li demandis Jeníkon, ĉu li scias jam kalkuli, kiom kostos unukrejcera bulko, se unu buŝelo da tritiko kostos dek rejnajn guldenojn. Kiam la knabo, ridante, bone respondis, li diris: ”Nu, mi jam vidas, ke vi estas spritu-lo. Oni povus vin jam elekti vilaĝestro en Kramolna*.”

ĉiufoje li proponis al la knaboj pinĉon da flartabako kaj kiam ili multe ternis, li ridetis. Adélka ĉiam kaŝis sin post la jupon de avinjo, kiam ŝi vidis sinjoron patron, ŝi ne sciis ankoraŭ bone paroli, kaj sinjoro patro ŝin ĉiam kolerigis, volante, ke ŝi diru kiel li: ”Ne ploru plu plorulo por propra plezuro aŭ pro plorularo!” kaj tre rapide, trifoje sinsekve. Vere la kompatinda etulino preskaŭ ploris, ke ŝin tiu patro tiel ĉagrenigas. Kompense ŝi ricevis de li de tempo al tempo korbon da fragoj, aŭ migdal-gustajn avelojn aŭ alian frandaĵon, kaj se sinjoro patro volis ŝin multe flati, li nomis ŝin malgranda kanabeno!

Ankaŭ longa Mojòiô, sinjora gardisto, iris ĉiutage dum krepuskiĝo preter Staré bêlidlo. Li estis tre alta, kiel stango, nubovizaĝa, kaj portis sur la ŝultro sakon. Servistino Bêtka rakontis al la infanoj, ke li en tiun sakon kolektas la neobeemajn infanojn, kaj de tiu momento la infanoj, ekvidante longan Mojòiôon, restis kvazaŭ per sango surverŝitaj. Avinjo ja malpermesis al Bêtka tiajn babilaĵojn, sed kiam Vorôa, la dua servistino, diris, ke Mojòiô estas

* Kramolna estas magranda loko konsistanta el kelkaj domoj, kaj sekve estas tie neniu vilaĝestro.

36

AVINJO

eLIBRO

ŝtelisto, ke ĉio restos sub liaj fingroj, avinjo diris nenion pri tio. Tamen tiu Mojòiô devis esti nehonesta homo, kaj por la infanoj li restis terura, kvankam ili ne kredis plu, ke li havas infanojn en la sako. —

En somero, kiam la posedantoj estis en la bienego, la infanoj vidis multfoje la belan princinon rajdi sur ĉevalo kaj en ŝia sekvantaro la nobelaron; la muelisto, vidante ŝin foje, diris al avinjo: ”ŝajnas al mi, kvazaŭ kiam eliras la vergo de Dio (stelo, kometo) kaj posttrenas voston.”

”Sed estas diferenco, patro, ke la vergo de Dio anoncas al la mondo malbonon, sed tiu nobelaro, aperante ĉi tie, por la homoj estas utila,” respondis avinjo.

Sinjoro patro turnis la flartabakujon inter la fingroj kiel muelejradon, kio estis lia kutimo, kaj ridetis, dirante nek jes nek ne.

Vespere venis viziti avinjon kaj la infanojn Kristla, filino de la gastejestro ĉe la muelejo, knabino kiel dianto, freŝa, vigla kiel sciuro, ĝoja kiel alaŭdo; avinjo ŝin ĉiam plezure vidis kaj nomis ŝin ridemulino, ĉar Kristla tre volonte ridis.

Kristla alkuris ĉiam por unu minuto, por diri unu vorton, la arbaristo haltis, la muelisto venis nur dum momento, la edzino de la muelisto, se ŝi intertempe foje decidis viziti Staré bêlidlon, venis kun spindelo por tie ŝpini, la edzino de la arbaristo venis por babili, ĉar ŝi 37

AVINJO

eLIBRO

braklulis malgrandan infanon, sed kiam la edzino de la administranto el la kastelo honoris per sia ĉeesto la domon de Proôek, sinjorino Proôkova diris: ”Hodiaŭ mi ricevos ’viziton’!”

Tiam avinjo kun la infanoj foriris; ŝia koro ne estis kapabla iun malami, sed tiun ĉi vizitantinon ŝi ne ŝatis vi-di, kaj ĉefe pro tio, ke ŝi tenis sin pli supren ol ŝi elkreskis. En la unua tempo, kiam avinjo venis al la filino kaj estis konatiĝinta nek en mastrumado nek kun la najbaroj, iun tagon venis vizite la edzino de la administranto kun du sinjorinoj. Sinjorino Proôková estis ĝuste ie sur la deklivo. Avinjo laŭ sia kutimo invitis la gastojn, ke ili sidiĝu, kaj alportante al ili panon kaj salon prezentis ĝin plensincere, por ke la noblaj sinjorinoj tranĉu. Sed la noblaj sinjorinoj malŝate nazgrimace dankis, ke ili ne manĝos, poste ili sarkasme rigardis unu la alian, kvazaŭ ili volus diri: ”Vi malnoblulino, ĉu vi pensas, ke ni estas tiaj simplulinoj!” Sinjorino Proôková alvenante tuj vidis, ke avinjo pekis kontraŭ la noblaj kutimoj, kaj diris al la patrino, kiam la sinjorinoj estis foririntaj, ke ŝi al tiaj sinjorinoj ne proponu panon, ke ili estas kutimintaj aliajn manĝaĵojn.

”Sciu do, Terinka,” respondis al ŝi avinjo incitite, ”kiu ĉe mi ne akceptas panon kaj salon, tiu ne indas, ke mi prezentu al li seĝon. Sed faru tion, kion vi volas, mi ne komprenas viajn novaĵojn.”

38

AVINJO

eLIBRO

Inter la ĉiujaroj gastoj, kiuj alvenis en Staré bêlidlon, estis unuavice la komercisto Vlach; li alveturis ĉiam kun veturilo trenita de unu ĉevalo, sur la veturilo li havis multe da dolĉa komercaĵo, migdalojn, sekvinberojn, figojn, parfumojn, oranĝojn, citronojn, multekostan sa-pon kaj simile. Sinjorino Proôková komence de printempo kaj aŭtuno multe aĉetis, kompense li subŝovis al la infanoj kornon da dolĉaĵoj. Avinjo ĝojis, vidante tion kaj diris: ”¯entila homo estas tiu Vlach; nur tio ne plaĉas al mi, ke li eldevigus bovidon el neproduktema bovino.”

Avinjo preferis negoci kun oleisto, kiu ankaŭ dufoje en la jaro venis, avinjo ĉiam aĉetis de li botelon da jeru-zalema balzamo saniganta vundojn kaj superpagis ĉiam per peco da pano.

Ankaŭ drotaron kaj hebreon ŝi bonvenigis, ĉiam kun afabla sincereco; ili estis ĉiam la samaj kaj sekve jam konataj, kvazaŭ ili estus parenciĝintaj kun la familio de Proôek. Nur kiam unufoje en la jaro okazis, ke vagemaj ciganoj vidiĝis en la fruktarba ĝardeno, tiam avinjo ektimis. Rapide ŝi alportis al ili manĝaĵon eksteren kaj diris: ”Utilas, se oni akompanas ilin ĝis la disvojo.”

Plej simpatia el ĉiuj gastoj ĉiujaraj estis por la infanoj kaj por la tuta familio sinjoro Beyer, arbaristo el la montaro Krkonoôe, el Marsendorf, kiu venis ĉiuprintempe malsupren, estante kontroloro ĉe la flosigado de ligno, kiun oni deflosigis sur Úpa malsupren.

39

AVINJO

eLIBRO

Sinjoro Beyer estis homo alta, malgrasa, nur musko-loj kaj ostoj. Li havis sunbrunigitan longan vizaĝon, grandajn helajn okulojn, volbitan longetan nazon, kaŝ-

tankolorajn harojn kaj grandegajn lipharojn, kiujn li fin-groglatigis malsupren. La Riesenburka arbaristo estis korpulenta, ruĝvizaĝa, havis malgrandajn lipharojn kaj estis ĉiam bele kombita; sinjoro Beyer havis la harojn partigitaj super la frunto kaj malantaŭe ili pendis ĝis trans kolumon. La infanoj tion tuj rimarkis. La Riesenburka ĉiam paŝis oportunajn paŝojn, sinjoro Beyer, kvazaŭ li marŝus trans abismojn. La Riesenburka ankaŭ ne portis tiel altajn pezajn botojn ĝis super la genuojn, li havis pli belan pafilon kaj rimenon kaj tornistron, portis ĉapon kaj sur ĝi garolplumojn; sed sinjoro Beyer havis sundifektitan veston, fortikan rimenon ĉe la pafilo, kaj sur verda felta ĉapelo, akcipitrajn, milvajn kaj aglajn plumojn.

Tiel vidiĝis sinjoro Beyer. Sed la infanoj, apenaŭ ili vidis lin la unuan fojon, tuj ili amis lin, kaj avinjo asertis, ke infanoj kaj hundoj tuj konas, kiu ilin amas. Tiufoje avinjo trafis. Sinjoro Beyer tre amis la infanojn; lia favo-rito estis Jan, la petolema Jan, kiun ĉiuj insultis, nomante lin lucifero; sed sinjoro Beyer asertis, ke li fariĝos bona knabo, kaj se plaĉos al li la arbaristeco, ke li mem prenos lin je zorgado. La Riesenburka arbaristo, kiu ankaŭ ĉiam venis en Staré bêlidlon, kiam estis tie sinjoro ”fra-40

AVINJO

eLIBRO

to” el la montaro, diris: ”Nu, kio tion koncernas, se li volus esti arbaristo, mi lin prenos al mi, mia Frantík devas sen tio esti ankaŭ arbaristo.”

”Ne tiel, sinjoro ’frato’, ĉi tie li havus hejmon ĉe la buŝo kaj due, estas pli bone, se juna homo ellernas koni eĉ malfacilaĵojn de sia profesio, kaj vi arbaristoj ĉi tie malsupre fartas bone, vi ne scias, kio estas malbono.”

Kaj jen la arbaristo komencis rakonti pri la danĝeroj de sia profesio, li parolis pri uraganoj, neĝblovadoj de la vintra tempo, pri krutaj vojoj, pri abismoj, grandegaj neĝamasoj kaj nebuloj. Li rakontis, kiom da fojoj li riskis jam sian vivon, kiam lia kruro deglitis sur kruta mar-

ŝejo, kiom da fojoj li devojiĝis kaj malsata du, tri tagojn vagis en la montaro, ne sciante, kie el tiu labirinto eksteren. ”Sed kompense,” li aldonis, ”vi, valloĝantoj, ne scias, kiel plaĉa estas la restado en la montaro en somero. Tuj kiam la neĝo degelis, ekverdiĝas la valoj, la floroj rapide ekfloras, la arbaroj estas plenaj de odoro kaj kantado, ĉio ĉi fariĝas subite kvazaŭ per sorĉoj; poste plezure oni trairas la arbaron, kaj en embusko atendas ĉa-saĵon. Tiam mi dufoje semajne iras sur Snêòkan; kiam mi vidas la sunon eliri kaj la dia mondo kuŝas etendita sub miaj piedoj, tiam mi pensas, ke mi tamen ne irus el la montaro, tiam mi forgesas ĉiujn malfacilaĵojn!”

Sinjoro Beyer alportis al la infanoj belajn kristalojn, rakontis al ili pri montoj kaj grotoj, kie li ilin trovas, li 41

!(images/000028.png)

AVINJO

eLIBRO

alportis al ili muskon odorantan kiel violoj kaj volonte li rakontis al ili pri la ĝardeno de Ribrcoul, kiu estas belega, kaj en kiun li venis, erarvagante dum terura uragano kaj neĝblovado.

La tutan tagon, kiam la arbaristo estis ĉe ili, la knaboj ne foriris de li, promenis kun li ĉe la kluzo, rigardis, kiel oni flosigas trunkojn, veturis sur flosoj. Kiam la postan tagon matene sinjoro Beyer adiaŭis ilin, ili ploris kaj akompanis lin pecon da vojo kun avinjo. Sinjorino Proôková provizis lin ĉiam por la vojiro per tiom da manĝaĵoj, kiom li povis nur porti. ”Nu, venontan jaron, se plaĉos al Dio, ni nin refoje revidos; estu sanaj!” Tiel li adiaŭdiris, foirirante longpaŝe. La infanoj poste dum kelkaj tagoj rakontis al si pri la miraĵoj kaj teruroj en Krkonoôe, pri sinjoro Beyer, kaj ĝojatendis jam denove la venontan printempon.

42

!(images/000025.png)

AVINJO

eLIBRO

**IV **

Krom la jarrevenaj festoj, estis ĉiu dimanĉo, je kiu la infanoj precipe ĝojis. En dimanĉo ilin avinjo ne vekis, kiam ili estis leviĝontaj, tiam ŝi estis jam longe en la urbo por partopreni frumeson, ĉar tiun ĉi meson, ŝi, kiel maljuna mastrino estis kutiminta ĉeesti. La patrino, kaj kiam la patro estis hejme, eĉ li, iris al la solena meso, kaj tiam iris, se estis bela vetero, la infanoj kun ili, renkonte al avinjo. De malproksime, apenaŭ vidante avinjon, ili 43

AVINJO

eLIBRO

vokis al ŝi, galope kurante al ŝi, kvazaŭ ili ŝin la tutan jaron ne estus vidintaj. En dimanĉo avinjo ŝajnis al ili ĉiam iel alia, la vizaĝo pli hela, pli afabla; ŝi estis ankaŭ pli bele vestita: sur la piedoj novajn nigrajn pantoflojn, sur kapo blankan kufon kun ”kolombino” el amelumitaj blankaj galonoj; ĝi sidis sur ŝi super la nuko kvazaŭ viva birdo.

La infanoj rakontis al si, ke avinjo estas en dimanĉo ”terure bela”.

Ordinare, kiam ili venis al avinjo, ĉiu volis ion porti.

Do, unu ricevis rozarion, la dua tukon, sed Barunka, kiel la plej maljuna, portis ĉiufoje la platkorbon. Sed pro tio ĉiam naskiĝis nelaŭdindaj kriadoj, ĉar la knaboj estis sci-volaj kaj volis rigardi en la platkorbon, kion siavice Barunka ne volis permesi. La rezulto estis ĉiufoje akuzo; Barunka devis sin turni al avinjo, ke ŝi insultu la knabojn. Sed avinjo, anstataŭ riproĉi, ŝovis la manon en la platkorbon, disdonis al la infanoj aŭ pomojn aŭ ion alian kaj tuj estis sankta paco. Kvankam sinjorino Proôková diris ĉiudimanĉe: ”Mi petas vin, avinjo, alportu al ili nenion plu,” avinjo ĉiudimanĉe al ŝi respondis: ”Kiel do estus, se mi al ili nenion portus el la preĝejo. Ni ja ankaŭ ne estis pli bonaj!” Do, restis kiel antaŭe.

Kune kun avinjo alvenis la patrino, tio estas la edzino de la muelisto, kaj iafoje ankaŭ iu baptanino el Òernov, vilaĝo, kiu kuŝas plej proksime super la muelejo. La patrino portis longan robon kun kamizolo kaj kufon bro-44

AVINJO

eLIBRO

ditan per arĝento. ŝi estis malalta virino, rondvanga, kun nigraj gajaj okuloj, ŝi havis mallongan platan nazon, ri-deman buŝon, malgrandan mentonon kaj submento-non, ĉirkaŭ la kolo ŝi portis en dimanĉo perlan kolieron, en labortagoj granatan; sur la brako ŝi havis longan rondan korbon plektitan el kano, kun ronda kovrilo, en kiu estis iom da tiu butika spicaĵo, kiun la patrino bezonis por la mastrumado.

Post la virinoj iris sinjoro patro, ordinare kun iu baptano. Se estis varmege, li portis sian helgrizan surtuton, pendigitan sur bastono, sur la ŝultro. En dimanĉo li havis ciritajn botojn, ĝis mezo de la tibio, kaj supre sur ili kvastojn, kio tre plaĉis al la knaboj. La pantalontubojn li havis malvastaj kaj enŝovitaj en la botojn. Sur la kapo li havis altan nigran barankan ĉapon, sur kiu sur unu flanko de la supro ĝis malsupro estis bluaj kokardoj. La dua baptano estis ankaŭ vestita kiel sinjoro patro, nur longa surtuto, malantaŭe ornamita kun faldaĵoj kaj per grandaj plumbaj butonoj, estis verda kaj ne griza; la grizan ŝatis sinjoro patro kiel muelisto.

La homoj irantaj al la solena meso kaj la revenantoj, salutis sin reciproke en nomo de Dio. Iufoje oni haltis, demandis iuj la aliajn, kiel oni fartas tie, kiel tie; kio okazis en Òernov, kio en la muelejo. En vintro oni povis renkonti nur malmultajn òernovanojn, irantajn en la urbon en preĝejon, ĉar la vojiro sur kruta deklivo estis danĝera.

45

AVINJO

eLIBRO

Tiam ili iris aŭ en Studnicen aŭ en Âervena Hóran, en ambaŭ vilaĝojn la vojo estis pli irebla. En somero tio neniel ĝenis ilin, precipe ne la gejunularon. En dimanĉo antaŭ tagmezo la vico de homoj irantaj tra herbejoj al la urbo eĉ ne ŝiriĝis. Jen iras malrapidpaŝe maljunulino en pelto kaj ŝultrotuko, kaj apud ŝi apogante sin je bastono marŝas maljuna viro, ho certe maljuna, ĉar li portas en la haroj kombilon — tiun modon ŝatas nur maljunu-loj. Virinoj en blankaj kufoj kun ”kolombino”, viroj en barankaj aŭ paradaj lutrofelaj ĉapoj ilin preterkuras, rapide marŝante trans longan ponton al la deklivo. De la supro malsupren alvenas dancpaŝe knabinoj kiel cer-vinoj kaj post ili rapidas junuloj viglegaj kiel cervoj. Jen aperas tra la arbaĵo surblovita blanka maniko, jen alkro-

ĉiĝas sur la arbetaĵo ruĝa rubando flirtanta de la ŝultro, ie vidiĝas multkolora brodita kamizolo de junulo, ĝis fine la tuta gaja grupo elkuras sur la verdan bedon.

Alveninte hejmen, avinjo demetis la dimanĉan veston, surmetis kanvasan jupon kaj mastrumetis. Post tagman-

ĝo estis plej agrable al ŝi sidiĝi, meti la kapon sur la genuojn de Barunka kaj lasi serĉi la ”vivajn” harojn, kiuj, ŝi diris, ŝin tre jukas. Kutime ŝi ĉe tiu karesado ekdormis, sed neniam longe. Vekiĝinte, ŝi ĉiam miris, ke ŝi ekdormis, dirante: ”Nu vere, mi eĉ ne scias, ke la okuloj al mi tiel kungluiĝis.”

46

AVINJO

eLIBRO

Posttagmeze ŝi iris kun la infanoj en la muelejon; tio estis jam kvazaŭ kontraktita kaj la infanoj je tiu posttag-mezo tre ĝojis. En la muelejo oni havis ankaŭ filinon, aĝan kiel Barunka, oni nomis ŝin Manâinka, kaj tio estis knabino bona kaj ludema.

Apud la muelejo antaŭ pordego staris inter du tilioj statuo de sankta Johano de Nepomuk; tie sidis en dimanĉo post la tagmanĝo la patrino, iafoje ankaŭ baptanino el Òernov, tiu loĝanta sur la deklivo, kaj Manâinka.

Sinjoro patro staris antaŭ ili, ludante per la flartabakujo kaj ion rakontante al la virinoj. Tuj kiam ili ekvidis avinjon alvenanta kun la infanoj laŭlonge de la kanalo, Manâinka kuris al ili renkonte kaj sinjoro patro, havante jam ree pantoflojn kaj suprenfalditan pantalonon kaj grizan kamizolon sur si, marŝis malrapide post ŝi kun la baptanino el Òernov. Sed la patrino rapidis en la muelejon por ”prepari ion por la infanoj, por ke ili ne mal-trankviliĝu,” ĉe tio aldonante. Kaj antaŭ ol la infanoj alvenis, jam estis preparita tablo, aŭ sub fenestroj, en ĝardeno aŭ sur la insulo, aŭ vintre en la ĉambro; sur la tablo estis bonaj bu˛toj, pano, mielo, butero kaj kremo, je la fino sinjoro patro alportis ankaŭ en korbo freŝe rikolti-tajn fruktojn, aŭ la patrino alportis pajlokorbon da sekaj pomtranĉaĵoj kaj prunoj. Kafo kaj simila sinjora trinkaĵo ne estis tiam ankoraŭ en modo inter la popolo, nur ĉe sinjorino Proôek kafo estis trinkata.

47

AVINJO

eLIBRO

”Kiel bona vi estas avinjo, ke vi venis,” diris la patrino, prezentante al ŝi seĝon; ”mi ne scias, mi ne scias, se vi ne venus al ni iun dimanĉon, ŝajnus al mi, kvazaŭ dimanĉo ne estus. Sed nun manĝu, kion la bona Dio donacis!” Avinjo malmulte manĝis kaj ankaŭ ŝi petis, ke la patrino ne donu tiajn porciojn al la infanoj, sed pri tio la korpulenta patrino nur ridis. ”Vi estas maljuna, do mi ne miras, ke vi ne manĝas multe; sed infanoj, ho Dio, tiuj havas anasajn stomakojn. Rigardu nian Manâan, kiam ajn vi volas, ŝi ĉiufoje diros al vi, ke ŝi estas malsata.” La infanoj faris ĝojan vizaĝon kaj tute pravigis la parolon de la patrino.

Kiam la patrino donis al ili po bu˛to, ili foriĝis post la garbejon, tie avinjo ne bezonis timi pri ili. Tie ili ĵetis pilkon, ludis ĉevalojn, kolorojn kaj similajn ludojn. Atendis jam ilin tie ĉiufoje la samaj kunuloj, nome ses infanoj, unu malpli granda ol la alia, kiel fajfiloj de orgeno.

Tio estis infanoj el la linpistejo super la gastejo. Propre, tio estis linpistejo, sed kiam ekloĝis tie gurdisto kun edzino kaj infanoj, la gastejmastro konstruis al ili domon kaj ili havis tie ĉambron kaj kuirejon. Ilia patro iradis kun gurdo en la ĉirkaŭaĵo, la patrino lavis kaj flikis kaj taglaboris por peco da nutraĵo. Ilia posedaĵo ne restis pli granda ol la ses ”Panduroj”, kiel ilin sinjoro patro nomis, kaj iom da muziko. Malgraŭ tio estis nek sur la infanoj nek sur la gurdisto kaj lia edzino videbla ia mizero; la in-48

AVINJO

eLIBRO

fanoj havis rondajn vangojn kaj en multaj tagoj eliris el la linpistejo bonodoro, tiel ke eĉ la preterpasantoj sentis apetiton. Kiam poste la infanoj kun grasumitaj, brilaj buŝoj eliris eksteren, la najbaroj pensis: ”Kion povas rosti la familio de Kudrna?”

Foje Manâinka, vizitinte la familion de Kudrna, venis hejmen kaj rakontis al la patrino, ke la edzino de Kudrna donis al ŝi pecon da leporo, sed ke ĝi estis tia bonaĵo, ke ŝi eĉ priskribi tion ne povas, ĝuste kiel migdaloj.

”Da leporo?” pensis la patrino; ”kie ili ĝin prenus? ĉu ŝtelĉasas Kudrna? Li povus malbone al si servi!”

Venis vizite Cilka, la plej maljuna filino de Kudrna. Tiu knabino havis ĉiam ion por brakluli, ĉar ĉiujare ili havis novnaskiton. La patrino tuj ŝin demandis: ”Kion bonan vi havis al tagmanĝo?”

”Ho nenion — nur terpomojn,” respondis Cilka.

”Kiel, nenion, kiel nur terpomojn? Nia Manâa ja rakontis, ke via patrino donis al ŝi pecon da leporo kaj ke

ĝi estis tiel bona?”

”Ho, patrino, tio ne estis leporo, tio estis peco da kato; paĉjo ĝin ricevis sur Âervena Hóra, ĝi estis grasa kiel porko, la patrino elkuiris la grasaĵon, kaj paĉjo ŝmiros sin per ĝi. Kiam li komencis tusi, la forĝistedzino konsilis tion al li kontraŭ ftizo.”

”Ho, mia Dio, ili manĝas katojn!” ekkriis la patrino kaj senĉese kraĉis.

49

AVINJO

eLIBRO

”Ho, se vi scius, patrino, kiel bona ĝi estas! Kaj sciuroj, ili estas ankoraŭ pli bonaj. Paĉjo renkontis arbaristan asistenton kaj tiu portis tri sciurojn, kiujn li estis pafin-ta por sia gufo; paĉjo lin petis, ke li donu ilin al li, ĉar li multfoje aŭdis, ke sciuroj estaj bonaj, kaj ke ili havas pli bongustan viandon ol juna leporo, ĉar ili nutras sin per aveloj. La asistento donis ilin al li kaj diris al li, ke estas vero, ke ili estas bonaj. Kaj paĉjo portis ilin hejmen, senhaŭtigis ilin kaj tiamaniere ni havis bonan tagmanĝon.

Kaj kiam Manâinka venis al mi, panjo donis al ŝi ankaŭ pecon. Antaŭ nelonge la patrino portis al ni ion el la kastelo; la servistino de la administrant-edzino sufokis dum nutrado per ŝtopbuletoj anseron, kaj oni devis ĝin tranĉ-

buĉi; la sinjorino ĝin ne volis kaj donis ĝin al panjo kaj ni havis por kelkaj tagmanĝoj viandon, grason por longa tempo…” Sed la patrino interrompis la parolon de la knabino, dirante: ”Iru, nur, iru; fi, malvarmo min trakuras! Manâo, vi malpia, se vi ankoraŭ unufoje manĝos sciurojn ĉe la familio de Kudrna! Tuj iru vin lavi; kaj ne kuraĝu ion preni en la manon.” Tiel lamentis la patrino, elpuŝante Cilkan tra la pordo.

Manâinka ploris, certigante la patrinon, ke la leporo estis bona; sed la patrino konstante kraĉis. Venis sinjoro patro kaj aŭdinte, kio okazis, turnis la flartabakujon inter la fingroj, dirante: ”Kial vi koleras, patrino, kiu scias, je kio la knabino grasiĝos. Pri gusto, neniu disputo. Kiu 50

AVINJO

eLIBRO

scias, ĉu mi mem ne invitos min je bona sciuro?” ridetis sinjoro patro.

”Kun tia parolo vi restu post pordo, patro, kaj ĉesu babili!” koleris la patrino. Sinjoro patro fermis la okulojn kaj ridis.

Ne nur la patrinon, sed pli multajn homojn naŭzis akcepti ion ajn de la familio de Kudrna, eĉ preni ilin je la mano, kaj sekve nur pro tio, ke ili manĝas sciurojn, kion manĝus neniu homo. Sed al la infanoj de la familio de Proôek estis egale, ĉu la infanaro de Kudrna havis kiel tagmanĝon pasteĉojn el fazanoj aŭ el kornikoj, nur se ili venis post la garbejon kun ili ludi. Fidele ili dividis kun ili la bu˛tojn kaj kion ili havis, nur por fari al ili plezuron. Cilka, knabino jam dekjara, ŝovis al la malgranda infano, kiun ŝi estis braklulanta, pecon da bu˛to en la manojn, kuŝigis ĝin en la herbon kaj ludis kune kun la aliaj, aŭ ŝi plektis el trunkoj de plantago ĉapojn por la knaboj kaj korbojn por la knabinoj. Petolante ĝis laciĝo, la tuta trupo revenis en la korton, kaj Manâinka anoncis al la patrino, ke ili ĉiuj havas grandegan malsaton. La patrino neniel miris pri tio kaj satigis ĉiujn, eĉ tiujn, kies buŝoj ŝin naŭzis. Sed sinjoro patro ŝin ĉiam incitis kaj kiam alkuris la infanoj, li komencis: ”Mi ne scias, ian pezon mi havas sur la brusto. Aŭdu, Cilka, ĉu vi ne havas hejme peceton da leporo? Vi povus —”

51

AVINJO

eLIBRO

Sed la patrino ĉiam kraĉis kaj foriris. Avinjo, minacante sinjoron patron, ĉiam diris: ”Jen, ni vidu, kia ŝerculo vi estas, patro; se mi estus patrino, mi rostus al vi, je mia honoro, sufiĉe grandan kornikon kun pizoj.” Sinjoro patro turnante la flartabakujon fermis la okulojn kaj ridetis ŝercmoke.

Kiam la maljunaj sidis en la ĝardeno, sidiĝis kutime apud ili ankaŭ la muelestro, kaj tiam oni rakontis pri la matena diservo kaj la prediko, oni rakontis, kio estis anoncata, por kiu oni preĝis, kun kiu iu el ili ĉe la meso renkontiĝis; de tio oni venis al rikolto precipe kaj ĝenerale, al inundo, fulmotondroj kaj hajlado, al teksado kaj blankigado de tolo, kiel la linoj prosperas, kaj fine oni komencis paroli pri la ŝtelistoj el Kramolna kaj pri la krimulejo. La muelestro estis tre rakontema, sed ĉirkaŭ vespero, kiam kunveturis la muelklientoj, memorantaj la proverbon: ”Pri frue veninta, pli frue muelas,” la muelestro devis iri en la muelejon, sinjoro patro iris iom rigardi, kiel oni fartas en la gastejo, kaj la sinjorinoj baptaninoj, estante solaj, rakontis al si ankaŭ ion pri tiu kaj pri alia.

En vintro, tiam la infanoj estis preskaŭ la tutan duontagon sur la bakforno post la forno; la bakforno estis granda, estis tie la kuŝejo de la servistino, kaj Manâin-ka havis tie ĉiujn siajn ludilojn kaj pupojn. Kiam la infa-52

AVINJO

eLIBRO

noj kungrimpis tie, estis plena plataĵo da ili kaj sur la supra ŝtupo sidis ankaŭ granda domhundo.

Sur tiu plataĵo oni solenis ĉiun dimanĉon edziĝfeston de iu pupo. Fianĉo estis la kamentubisto kaj Nikolao estis sinjoro pastro. Kaj poste oni manĝis, trinkis kaj dancis, ĉe kio ordinare iu piedpremis la piedon de la hundo, tiel ke ĝi ĝemblekis kaj interrompis la interparo-lon de la societo en la ĉambro. La patrino kriis al la infanoj: ”Mi petas vin, vi bando, ne minigu mian bakfornon, mi volas ja morgaŭ baki!” Sed sur la bakforno estis jam denove silento — la infanoj ludis jam refoje gepatrojn; al tiu juna panjo la cikonio alportis infanon kaj Adélka, kiu ne sciis aranĝi festenon, devis esti akuŝistino.

Vilém kaj Jan estis baptopatroj kaj oni nomigis ĝin Hon-ziâek. Kaj denove estis festenoj, la manĝoj estis tre strangaj kaj la hundo estis ankaŭ gasto, por repaciĝi kun ili.

Honzíâek tuj plenkreskis kaj paĉjo lin kondukis en lernejon, Jan estis instruisto kaj instruis lin silabi. Sed unu lernanto — tio ne iris, ĉiuj do devis lerni, sekve ili decidis: ”Ni ludos lernejon.” Ili do iris en lernejon, kie Jan instruis, sed neniu alportis la lecionon; la instruisto koleriĝis kaj ĉiu estis ricevonta du batojn sur la manojn. Se ne povis esti alie, ili submetiĝis; sed la hundo, kiu estis ankaŭ lernanto kaj absolute nenion sciis, krom nazo-spiregi sur la bakforno, tiun kondamnis la instruisto, krom la du batoj, porti ankaŭ nigran tabulon sur la kolo, 53

AVINJO

eLIBRO

kio estis ankaŭ je ĝi farita. Sed apenaŭ oni pendigis al li la tabulon sur la kolon, tuj la kolerigita vilulo saltis de la bakforno malsupren kun terura bruego, ŝirante de si la hontigan signon. La muelestro saltis pro timo de la benko, avinjo kraĉis, kaj sinjoro patro minacante per la flartabakujo al la bakforno vokis: ”Malbenita kanajlaro, ne deziru, ke mi intervenu!” kaj turnante ĝin refoje inter la fingroj, li ridetis, sen ke la infanoj tion vidu.

”Tion faris certe tiu nia lucifero,” opiniis avinjo. ”Plej bone, se ni ekiros hejmen: la infanoj renversus ankaŭ la muelejon!”

Sed la gemuelistoj oponis sin. Ankoraŭ ne estis finita la rakontado pri tiu franca milito kaj pri tiuj tri potenta-toj. Avinjo konis ilin ĉiujn tri; ŝi estis tre sperta, ŝi konis la soldatstaton — ŝin kredis ĉiu.

”Kaj kiuj estis la tri glaciviroj, kiujn sendis la ruso kontraŭ Bonaparto?” demandis avinjon la muelhelpanto, bela, gaja junulo.

”ĉu vi ne povas diveni, ke tio estis tri monatoj: de-cembro, januaro kaj februaro,” klarigis al li la muelestro.

”En Rusujo estas ja tia frosto, ke la homoj devas porti ujojn sur la vizaĝoj, alie frostiĝus iliaj nazoj. La francoj ne estas kutimintaj malvarmon. Apenaŭ ili venis tien, tuj ĉio frostmortis. Kaj la ruso, tiu bone sciis, ke estos tiel, pro tio li ilin retenis. Ho, li, kia ruzulo!”

54

AVINJO

eLIBRO

”Kaj ĉu vi Jozefon, la imperiestron, persone konis?”

demandis unu el la klientoj avinjon.

”Kiel mi lin ne estus koninta. Mi parolis ja kun li, kaj li donis al mi propramane ĉi tiun taleron,” diris avinjo, prenante en la manon la taleron, pendigitan sur granatoj.

”Ho mi petas vin, kiel tio okazis kaj kie li ĝin donis al vi?” multaj demandis.

La infanoj sur la bakforno estis iom silentiĝintaj kaj aŭdante tiun demandon, kuris de la bakforno kaj petis avinjon, ke ŝi rakontu, ĉar ankaŭ ili tion ankoraŭ ne aŭ-

dis.

”Sed patrino kaj patro jam aŭdis,” replikis avinjo.

”Belan rakonton oni povas du fojojn, aŭ eĉ pli da fojoj aŭskulti senenue; rakontu nur,” diris la patrino.

”Nu, mi do ĝin diros al vi. Sed vi, infanoj, sidiĝu kaj sidu senbrue.”

La infanoj tuj sidiĝis kaj silentis kiel fiŝoj.

”Kiam estis konstruata Novë Ples (urbo nun nomata Josefov), mi estis knabino,” avinjo komencis sian rakontadon. ”Mi estas el Oleônice. ĉu vi scias, kie estas Oleô-

nice?”

”Ho jes, ni scias, estas trans Dobruôka en la montaro apud la silezia landlimo, ĉu ne?” aŭdiĝis la muelestro.

”Jes tie, vere. Apud nia mastrumejo loĝis vidvino Novotná en malgranda domo. ŝi nutris sin per farado de 55

AVINJO

eLIBRO

lanaj kovriloj. Kiam ŝi havis kelkajn pecojn faritajn, ŝi portis ilin en Jaromeæon aŭ en Pleson por vendi ilin. ŝi vizitis tre ofte mian mortintan patrinon kaj ni infanoj kuris al ŝi kelkfoje dum tago. Nia patro estis baptopatro de ŝia filo. Kiam mi estis jam kapabla labori, Novotná diris al mi, kiam mi venis al ŝi: ’Venu sidiĝi al teksilo kaj lernu, iam ĝi utilos vin. Kion oni en juneco lernas, en maljuneco estas kvazaŭ trovita.’ Mi estis en mia tuta vivo ĉiam fajrolaborema kaj oni ne bezonis min admoni; mi obeis kaj baldaŭ mi tiel ellernis tiun metion, ke mi povis tute bone memstare labori. Tiutempe la imperiestro Jozefo estis tre ofte en Novë Ples. ĉie oni rakontis pri li kaj kiu lin vidis, ŝatis tion, kiel unikaĵon.

Kiam foje Novotná estis ironta kun laboraĵo, mi petis la gepatrojn, ke ili permesu al mi akompani ŝin, ke mi dezirus viziti Pleson. La patrino vidis, ke la baptopatrino havas pezan ŝarĝon, tial ŝi diris: ”Nu, iru, almenaŭ vi povos helpi la baptopatrinon porti.” — La postan tagon frumatene ni ekmarŝis kaj antaŭ tagmezo ni venis sur herbejojn antaŭ Pleson. Tie kuŝis amasigitaj lignotraboj; ni sidiĝis sur ilin por surmeti botojn. La baptopatrino ĵus diris: ’Kien mi malĝoja virino povos porti unue ĉi tiujn kovrilojn?’ Jen venis de Ples sinjoro kaj rekte al ni. En la mano li portis ion similan al fluto, de tempo al tempo li metis tion al la vizaĝo kaj komencis malrapide turni sin.

56

AVINJO

eLIBRO

’Jen, rigardu, baptopatrino,’ mi diras, ’estas ia muzikisto, li ludas fluton kaj li mem turniĝas laŭ la melodio.’

’Malsaĝa knabino, ĝi nek estas fluto nek muzikisto, tio estos sinjoro, kiu inspektas la konstruadon; mi vidas ja ilin ĉi tie marŝi. Li havas tubeton, en ĝi estas vitro kaj tra

ĝi li rigardas; kaj laŭdire oni povas malproksimen vidi.

Kaj li vidas ĉien, kie kaj kiu ion faras!’

’Sed baptopatrino, se li nin vidis, kiam ni estis surme-tantaj la botojn?’ mi diras.

’Nu kaj kion tio gravas? ¯i ja estas nenio malbona,’

priridis min la baptopatrino.

Dum tiu interparolo la sinjoro venis ĝis ni. Li havis sur si grizan surtuton, malgrandan trikornan ĉapelon kaj malantaŭe pendis harligo kun rubando. Li estis ankoraŭ juna kaj bela sinjoro, kvazaŭ pentrita. ’Kien vi iras, kion vi portas,’ li demandis kaj restis staranta ĉe ni. La baptopatrino diris, ke ŝi portas en Pleson vendotan laboraĵon.

’Kio estas tiu laboraĵo?’ li demandis plue.

’Lanaj kovriloj, sinjoro, al soldatoj por kovriĝo; eble iu plaĉus al vi,’ diris Novotná, malligis rapide nodon kaj dismetis unu sur la traboj. ŝi estis vere bona virino, tiu baptopatrino, sed kiam ŝi komencis vendi, ŝi estis terure elokventa.

’Tion faras via edzo, ĉu ne?’ siavice demandis ŝin la sinjoro.

57

AVINJO

eLIBRO

’Faris, faris, ora sinjoro, sed je rikoltsezono jam pasis du jaroj, kiam li ĉesis fari. Li mortis pro ftizo. Mi kelkfoje helpis ĉe la teksado, ellernis teksi kaj nun ĝi utilas min.

Mi ankaŭ diras al Madla: ”Nur lernu, Madla; kion vi el-lernos, tion al vi neniu homo forrabos.”’

’ĉu ŝi estas via filino?’ demandis refoje la sinjoro.

”ŝi ne estas mia, ŝi estas de la baptopatrino; sed ŝi helpas min de tempo al tempo. Ne rigardu ŝin, ke ŝi estas malgranda; kompense ŝi estas fortika kaj tre laborema.

Tiun ĉi kovrilon ŝi tute mem faris.’ La sinjoro frapetis miajn ŝultrojn kaj afable rigardis min. En mia tuta vivo mi ne vidis tiel belajn, bluajn okulojn; ĝuste kiel cejano.

’Kaj vi havas neniujn infanojn?’ la sinjoro turnis sin al la baptopatrino.

’Mi havas unu knabon,’ diris la baptopatrino, ’li vizitas lernejon en Rychnov. Dio donis al li la donacon de Sankta Spirito kaj li lernas facile, kvazaŭ lude; li kantas bele sur la ˛orejo, do mi plezure oferus por li kelkajn groŝojn, por ke li fariĝu pastro.’

’Nu, kaj se li ne volos esti pastro?’ refoje demandis la sinjoro.

’Ho li volos, sinjoro; Jiæík estas bona knabo!’ respondis la baptopatrino.

Dum tiu tempo mi senĉese rigardis tiun tubon kaj mi pensis, kiamaniere tiu sinjoro povas rigardi tra ĝi. Sed li

ĝin vere devis rekoni laŭ mia nazo; subite li turnis sin al 58

AVINJO

eLIBRO

mi kaj diris: ’Vi eble ŝatus scii, kiel oni rigardas tra ĉi tiu lorno, ĉu?’ — Mi ruĝiĝis kaj eĉ ne povis suprenlevi la okulojn. Sed la baptopatrino rapide diris: ’Madla pensis, ke ĝi estas fluto kaj ke vi estas muzikisto. Sed mi klarigis al ŝi, kiu vi estas.’

’Kaj vi tion scias?’ ridis la sinjoro.

’Nu, mi ne scias, kiel vi estas nomata, sed vi tamen estas unu el tiuj, kiuj ĉi tie kontrolas la laboristojn kaj tra tiu tubo vi ilin rigardas, ĉu ne?’

La sinjoro ridis, ĝis li fleksiĝis. ’Nu,’ li diris, ’tion lastan vi trafis, patrino. Se vi volas rigardi tra tiu tubo, do rigardu,’ li turnis sin al mi, kiam li estis sufiĉe ridinta kaj delikate metis al mi la tubon al la okulo. Sed tiam mi, miaj karaj, vidis miraĵojn. En Jaromeæ mi rekte rigardis en fenestrojn de la homoj kaj ĉiun mi rigardis, kion li faras, kvazaŭ mi starus ĉe li; kaj la homojn, kiuj laboris malproksime sur la kampoj, mi vidis preskaŭ apud mi.

Mi volis doni ĝin ankaŭ al la baptopatrino, ke ŝi rigardu, sed ŝi diris al mi: ’Kion vi pensas, tio tamen ne decas por mi, maljuna virino, ke mi ludu.’

’Sed ĝi ne estas ludilo, estas utila instrumento, patrino,’ diris al ŝi la sinjoro.

’Nu estu do tiel, sed por mi ĝi ne konvenas,’ diris la baptopatrino kaj neniel volis rigardi. Mi iel pensis, ĉu mi povus tra tiu vitro vidi la imperiestron Jozefon, kaj mi ri-59

AVINJO

eLIBRO

gardis ĉiujn flankojn; kaj ĉar tiu sinjoro estis tiel bona, mi diris al li, kiun mi dezirus vidi.

’ĉu vin tiel interesas la imperiestro? ĉu vi amas lin?’

demandis min la sinjoro.

’Kial mi ne amu lin,’ mi diris, ’kiam lin ĉiu homo laŭ-

das pro lia boneco kaj afableco. Ni ja ankaŭ por li preĝas ĉiutage, ke Dio permesu, ke li longe regu, eĉ tiu lia edzino.’

La sinjoro iel ridetis kaj diris: ’ĉu vi volus ankaŭ paroli kun li?’

’Ho, gardu Dio, kien mi turnus la okulojn,’ mi diris.

’Vi min ja ankaŭ ne timas kaj la imperiestro estas tamen homo kiel mi.’

’Sed tio tamen ne estas la samo, sinjoro,’ aŭdiĝis la baptopatrino. ’Sinjoro imperiestro estas sinjoro imperiestro kaj estas tamen io dirinda. Mi aŭdis, ke se oni rigardas al la imperiestro en la okulojn, ke frostotremo trakuras kaj varmo ardigas. Nia vilaĝkonsilanto jam du fojojn parolis kun li kaj li diras tion.’

’Via konsilanto ne havas verŝajne bonan konsciencon, kaj pro tio li povas sentime rigardi al neniu en la okulojn,’ diris la sinjoro kaj skribis ĉe tio ion sur malgrandan folion. Tiun folion li donis poste al la baptopatrino kaj diris al ŝi, ke ŝi iru en Ples en la provizejon, kaj kiam ŝi montros tiun folion, ŝiaj lankovriloj estos pagitaj. Al mi li donis tiun arĝentan taleron, dirante: ’Konservu tiun ĉi 60

AVINJO

eLIBRO

moneron kiel memoraĵon, por ke vi ne forgesu imperiestron Jozefon kaj lian edzinon. Preĝu por ili, la preĝo de sincera koro plaĉas al Dio. Kiam vi venos hejmen, vi povos diri, ke vi parolis kun imperiestro Jozefo!’ Li findiris kaj rapide foriris.

Ni surgenuis kaj neniu el ni sciis, kion ni faras de timo kaj ĝojo. La baptopatrino komencis insulti min, ke mi tiel senĝene parolis kun li, sed ŝi ankaŭ sufiĉe kuraĝis.

Sed kiu estus ja tion pensinta, ke tio estas la imperiestro.

Ni ĝojis pro tio, ke li verŝajne tamen ne ĉagreniĝis, ĉar li faris al ni donacon. En la provizejo oni pagis al Novotná trioble tiom por la lankovriloj, ol kiom ŝi postulis.

Ni preskaŭ flugis hejmen kaj kiam ni venis tien, la rakontado estis senfina kaj ĉiuj enviis tion al ni. La patrino truigis mian taleron kaj de tiu tempo mi portas ĝin sur la kolo. Jam kelkfoje mi fartis sufiĉe mizere kaj tamen mi ne seniĝis de ĝi. Domaĝo, eterna domaĝo, ke tiun sinjoron jam kovras la tero!” finis avinjo sian rakontadon kun ĝemo.

”Certe domaĝo!” asertis la ceteraj. La infanoj konante la historion de la talero, tiel pli turnis ĝin je ĉiuj flankoj, kaj ĝi fariĝis por ili des pli unika. Kaj avinjo estis ankoraŭ pli ŝatata de tiu tempo, kiam ili eksciis, ke ŝi parolis kun la imperiestro Jozefo. —

Per dimanĉa vespero komenciĝis jam en la muelejo nova semajno. La muelklientoj kunveturis, la mueliloj 61

AVINJO

eLIBRO

komencis malrapide laŭ sia kutima takto intermite klak-brui; la muelestro trairis la muelĉambron, inspektante per spertula okulo, kie eble estus io mankanta; la muelhelpanto kantante kuris de la supro malsupren, de la malsupro supren, de korbo al korbo, kaj sinjoro patro staris antaŭ la muelĉambro, bonvenigis gajmiene siajn konatojn, kiuj alportis al li profiton, proponante al ili pinĉon da flartabako.

La patrino kun Manâinka akompanis somertempe avinjon ĝis la gastejo. Se ĵus estis tie muziko, ili haltis por momento ĉe la barilo, kien aliris kutime al ili kelkaj baptaninoj, rigardante la dancantan junularon. Ne estis eble eniri por rigardi, tie estis plenege. Kristla mem, portante bieron eksteren en la ĝardenon, kie sidis la sinjoroj, devis porti la glasojn super la kapo, por ke oni ne elpuŝu ilin el ŝiaj manoj.

”Vidu ilin, sinjorojn,” diris la patrino montrante kap-move al la ĝardeno, kie sidis la kastelaj sinjoroj kiuj volis ĉiufoje, kiam Kristla venis al ili, reteni ŝin — ”vidu ilin!

Ho mi kredas, tio estus knabino por ili, tian vi tuj ne trovos. Sed ne pensu, ke Dio ŝin lasis intence kreski por vi kaj ke vi detruu ŝian vivon!”

”Ne estas kaŭzo timi, patrino, ke Kristla lasos sin mis-tifiki de ili,” opiniis avinjo. ”ŝi montros al ili, kie oni eliras.”

62

!(images/000011.png)

AVINJO

eLIBRO

ŝajnis tiel. Unu el la sinjoroj, je mejlo odoranta de mosko, flustris ion en la orelon de la knabino; sed ŝi kun rido draste respondis al li: ”Kunmetu nur, sinjoro, kun-metu, ni ne aĉetos!” Poste ŝi kuris en la antaŭĉambron kaj kun gaja vizaĝo ŝi metis la manon en la kaloplenan manon de altkreska junulo, lasante sin ĉirkaŭpreni kaj konduki al danco, ne reagante al vokado: ”Kristinka, venu enverŝi!”

”Tiu estas al ŝi pli kara ol la kastelo kun ĉiuj sinjoroj kaj trezoroj,” ridetis avinjo, deziris al la patrino bonan nokton kaj paŝis kun la infanoj hejmen.

63

!(images/000031.png)

AVINJO

eLIBRO

**V **

Unufoje en dek kvar tagoj aŭ tri semajnoj, kiam

ĝuste estis bela tago, avinjo diris: ”Hodiaŭ ni iros al la gearbaristoj, por ŝpini tie.” La infanoj ĝojis de mateno ĝis tiu momento, kiam avinjo, prenante la spindelon, ekmarŝis. Post la kluzo la vojo kondukis sub kruta deklivo al ponto, kaj post la ponto oni povis iri tra popla aleo seninterrompe ĝis Riesenburko. Sed avinjo elektis la vojon sub la deklivoj laŭlonge de la rivero ĝis la seg-64

AVINJO

eLIBRO

ejo. Super la segejo estis kalva monto, sur kiu kreskis alta verbasko, por kiu Barunka volonte grimpis kaj alportis

ĝin al avinjo. Post la segejo la valo pli kaj pli malvastiĝis kaj la rivero en pli mallarĝa bedo pli vigle fluis super grandaj ŝtonoj, kiuj kuŝis en ĝia vojo. La montoj estis kovritaj de abioj kaj piceoj, kiuj per sia ombro malheligis preskaŭ la tutan larĝon de la valo. Tra tiu valo iris la infanoj kun avinjo, ĝis ili alvenis sub la ruinojn de la kastelo de Riesenburk, kiuj, muskokovritaj, eliĝis el la malhela arbaĵo.

Iom apud la kastelo, super malnova kelaro, tra kiu laŭdire oni povis marŝi tri mejlojn da vojo sub la tero, sed en kiun neniu povis eniri pro malsekeco kaj malbona aero, estis konstruita altano kun tri altaj ogivaj fenestroj. Kiam la kastelsinjoroj estis ĉasantaj, ili havis tie la duan matenmanĝon. Al tiu altano direktiĝis la infanoj, suprengrimpante sur la kruta deklivo kiel ĉamoj. La kompatinda avinjo apenaŭ algrimpis tien, dekstre, maldekstre alkroĉiĝante al arboj. ”A˛, vi elektis por mi vojon, mi estas apenaŭ kapabla spiri,” ŝi diris, estante fine supre.

Sed la infanoj prenis avinjon je la manoj, kondukis ŝin en la altanon, kie estis agrabla malvarmo kaj bela elri-gardo, kaj ili sidigis ŝin sur seĝon. Je la dekstra flanko de la altano la infanoj vidis la ruinojn de la kastelo; sub la kastelo etendiĝis duonronde la valo, kiun fermis ĉe mal-65

AVINJO

eLIBRO

supra kaj supra partoj montoj, kovritaj de abioj. Sur unu el tiuj ĉi montoj staris malgranda preĝejo. Nur la murmurado de la akvo kaj la kantado de birdoj vivigis la si-lenton ĉirkaŭe regantan.

Jan rememoris pri forta Ctibor, ŝafgardisto de la Riesenburka sinjoro. Tie malsupre sur la herbejo estis, kie la sinjoro surprizis lin, kiam li portis sur la ŝultroj tutan, eĉ kun radikoj elŝiritan abion, kiun li estis ŝtelinta en la sinjora arbaro. Kiam lin la sinjoro demandis, kie li ĝin prenis, li sincere konfesis sian kulpon. La sinjoro pardonis tion al li, kaj li mem eĉ invitis lin en la kastelon, aldonante, ke li kunprenu sakon, ke li donos al li tiom da nutraĵo, kiom li povos porti. Ctibor estis malmodesta, prenis de sia edzino naŭulnan kusensakon kaj iris en la kastelon, kie oni plenigis ĝin per pizoj kaj ŝinkoj. Pro lia forto kaj sincereco ekamis lin la kavaliro, kaj kiam estis en Praha de la reĝo anoncita granda turniro, li kunprenis lin. Ctibor per sia forto venkis unu germanan kavaliron, kiun neniu sukcesis venki, kaj la reĝo faris lin an-kaŭ kavaliro.

Al la infanoj tre plaĉis tiu rakonto, kaj de tiu tempo, kiam la maljuna ŝafgardisto rakontis ĝin al ili, la kastelo kaj la herbejoj havis pli grandan intereson por ili.

”Kaj kiel estas nomata tio, kie estas tiu preĝejo, avinjo?” demandis Vilém.

66

AVINJO

eLIBRO

”Tio estas Bouôín. Se Dio donos al ni sanon, foje ni ankaŭ iros tien, kiam estos tie preĝejfesto,” diris avinjo.

”Kaj kio okazis tie, avinjo?” demandis Adélka kiu aŭ-

skultus avinjon de mateno ĝis vespero.

”Miraklo tie okazis. ĉu vi ne scias plu, kiel Vorôa foje rakontis tion?”

”Ni scias plu nenion. Vi rakontu tion al ni, ni petas vin humile,” petegis la infanoj, kaj avinjo ne lasis sin longe peti.

”Do, sidiĝu sur la benkon kaj ne kliniĝu el la fenestro, por ke vi ne falu malsupren kaj ne rompu la nukon,” admonis avinjo kaj komencis sian rakontadon.

”Trans tiu ĉi monto kaj tiuj arbaroj estas la vilaĝoj Turyñ, Litoboæ, Slatina, Meâon kaj Bouôín. ĉiuj tiuj apartenis antaŭ longaj tempoj al kavaliro, kiu nomiĝis Turynskë kaj li loĝis en Turyñ en sia kastelo. Tiu sinjoro havis edzinon kaj unu solan filinon, belan knabinon, sed bedaŭrinde ŝi estis surda kaj muta; kaj tio kaŭzis al la gepatroj grandan malĝojon.

Foje la knabino promenis tra la kastelo, kaj jen ŝi ek-pensis, ke ŝi iros en la farmdomon de Bouôin, por rigardi, kion faras la ŝafidetoj kaj kiel ili kreskis de tiu tempo, kiam ŝi ilin la lastan fojon estis vidinta. Mi devas diri al vi, ke tiam ankoraŭ tiu preĝejo ne ekzistis, nek la vilaĝo, nur la farmdomo, en kiu loĝis la servistaro de la sinjoro de Turyñ kaj kie oni tenis liajn brutarojn, estis ĉi tie. ĉir-67

AVINJO

eLIBRO

kaŭe estis nenio alia ol arbaro kaj en la arbaro multaj sovaĝaj bestoj.

La filino de Turyñ estis jam kelkfoje en la farmdomo, sed tiam ŝi veturis kun la patro, ŝi, stulta, pensis, ke kiam ŝi kuros tien, ke ŝi ankaŭ tuj tie estos. Do, ŝi iris, iris, kien ŝin gvidis la okuloj, ŝi pensis: vojo kiel vojo — ŝi estis ankoraŭ juna kaj senrezona, same kiel vi. Sed kiam ŝi jam longe marŝis kaj ankoraŭ ne vidis la blankan farmdomon, ŝi ektimis; nur nun ŝi pensis, kion diros la patro kaj la patrino pri tio, ke ŝi forkuris el la kastelo; ŝi komencis timi kaj iris returnen. Sed se oni timas, oni facile konfuziĝas, precipe tia infano. La knabino devojiĝis kaj venis nek hejmen, nek en la farmdomon — ŝi troviĝis en densa arbaro, kie estis nek postsignoj nek lumo. Nur nun ŝi sciis, ke ŝi erarvagis.

Vi povas imagi, en kia situacio ŝi estis. Por vi ĝi ne estus tiel malbona: vi havas vid- kaj aŭdsentojn, tion la knabino ne havis. Konfuzite ŝi kuris tien kaj reen, kaj tiel ŝi pli konfuzis sin. Je la fino eĉ soifo kaj malsato turmentis ŝin, la kruroj ankaŭ ŝin doloris; sed ĉio tio ne estis tiel terura kiel la timo, kiun la knabino havis antaŭ la nokto kaj la sovaĝaj bestoj, kaj la angoro, kiu ŝin premis, ke la patro kaj la patrino koleros je ŝi. Timigita kaj larmanta ŝi subite venis al fonto. Avide ŝi ekgenuis al ĝi kaj ektrin-kis. Kiam ŝi poste rigardis ĉirkaŭ si, ŝi vidis du elmarŝitajn vojojn; sed ŝi ne sciis kiun sekvi, ĉar la erarvagado 68

AVINJO

eLIBRO

igis ŝin timema kaj instruis al ŝi, ke ne ĉiu vojo kondukas al hejmo. Jen ŝi rememoris, ke ŝia patrino, estante timigita kaj konsternita, ĉiam iras en sian kameron kaj preĝas tie, kaj la knabino ekgenuis sur la teron kaj pre-

ĝis, ke ŝin Dio konduku el la arbaro.

Subite ŝi aŭdis strangan sonon. Murmuris kaj sonis en ŝiaj oreloj pli kaj pli forte, pli klare kaj pli distingeble. La knabino ne sciis, kio okazas kun ŝi, kiaj sonoj tio estas.

ŝi komencis tremi kaj plori pro timo, ŝi volis kuri — kaj jen, vidu! kuris al ŝi el la arbaro sur la vojo blanka ŝafo, post ĝi dua, tria, kvara, kvina kaj sesa kaj pli multe da ili, ĉiam pli multe, ĝis estis ĉe la fonto la tuta ŝafaro. ĉiu ŝafo havis sur la kolo sonorilon, la sonoriloj sonoris kaj la knabino aŭdis ilin. Estis la ŝafoj de la patro — jen kuris la blanka hundo de la ŝafgardisto — kaj jen alvenis Barta, la ŝafgardisto … La knabino kriis: ’Barta!’ kaj kuris al li. Barta ekĝojis, aŭdante, ke la fraŭlino parolas kaj aŭ-

das; kaj li prenis ŝin sur la brakojn kaj rapidis al la farmdomo, de kiu ili ne estis malproksimaj. La sinjorino de Turyñ estis tie tute malĝojega; oni ne sciis, kien la filino subite perdiĝis el la kastelo kaj kio okazis al ŝi.

Oni sendis en la arbaron, kien oni nur povis, la patro ankaŭ serĉis, kaj la sinjorino atendis en la blanka farmdomo. Vi povas imagi, kiel panjo ĝojis, kiam Barta alportis al ŝi la filinon, kaj krom ĉio, resanigitan. Kiam an-kaŭ la patro revenis kaj la filino ĉion diris al ili, la gepa-69

AVINJO

eLIBRO

troj decidis, ke ili konstruos ĉe tiu fonto kiel danko al Dio preĝejon. Kaj tion ili ankaŭ faris. Tiu preĝejo, kiun vi vidas tie, estas la sama kaj tiu fonto ĉe ĝi, estas la sama fonto, ĉe kiu la knabino trinkis kaj preĝis kaj ĉi tie en tiuj arbaroj ŝi erarvagis. Sed la knabino jam longe, longe estas mortinta, la gesinjoroj de Turyñ mortis, Barta mortis, kaj la kastelo de Turyñ estas ruinigita.

”Kaj kio okazis kun la ŝafoj kaj la hundo?” demandis Vilém.

”Nu, la hundo mortis, la maljunaj ŝafoj ankaŭ, la junaj elkreskis kaj havis denove ŝafidojn. Kaj ĉies sorto en la mondo estas la sama, karaj infanoj: unu malaperas, alia venas.”

La infanoj turnis la okulojn en la valon. Ili imagis vidi la rajdantan kavaliron, la erarvagantan knabinon — kaj jen vidu! subite rajdas el la arbaro sinjorino sur bela ĉevalo, rajdante tra la valo malsupren, post ŝi stalestro. La sinjorino havas malhelan kamizolon, ŝia longa bruna jupo pendas trans ŝiajn piedingojn malsupren, sur la kapo ŝi havas nigran ĉapelon, de kiu flirtas verda vualo ĉirkaŭ bukloj, nigraj kiel plumoj de frugilego.

”Avinjo, avinjo, kavalirino, rigardu!” kriis la infanoj.

”Ho, kion vi pensas, ĉu ekzistas iaj kavalirinoj? Tio estas la princino,” diris avinjo, rigardante tra fenestro malsupren.

70

AVINJO

eLIBRO

La infanoj preskaŭ ĉagreniĝis, ke tio ne estis kavalirino, kiel ili pensis.

”ĉu la princino rajdas supren al ni?” vokis ĉiuj.

”Kiu scias, kion vi vidas; kiamaniere la ĉevalo algrim-pus ĉi tien,” diris avinjo.

”Efektive, Orland grimpas kiel kato; nur rigardu?”

vokis Jan.

”Lasu min trankvila, eĉ vidi mi ne volas tion. La su-peruloj havas strangajn distraĵojn,” diris al si avinjo, re-tenante la infanojn, por ke ili ne kliniĝu el la fenestro.

Longe tio ne daŭris, la princino estis supre. Facilmove ŝi deglitis de la ĉevalo, ĵetis la longan jupon trans la brakon kaj eniris en la altanon.

Avinjo leviĝis, bonvenigante ŝin kun respekto. ”ĉu estas la familio de Proôek?” demandis la princino, rigardante la vizaĝojn de la infanoj.

”Jes, moŝta sinjorino, estas,” respondis avinjo.

”Vi estas certe ilia avinjo.”

”Mi estas, moŝta sinjorino, patrino de ilia patrino.”

”Vi povas ĝoji, vi havas sanajn genepojn. Sed, ĉu vi, infanoj, ankaŭ obeas avinjon?” demandis la princino la infanojn, kiuj ne deturnis la okulojn de ŝi.

Je ŝia demando la infanoj mallevis la okulojn, flustrante: ”Ni obeas.”

”Nu, ankaŭ tio eblas. Iufoje certe — sed kion fari, ni ja ankaŭ ne estis pli bonaj,” diris avinjo.

71

AVINJO

eLIBRO

La princino ridis. Vidante, ke sur la benko estas korbo kun fragoj, ŝi demandis, kie la infanoj kolektis ilin.

Avinjo tuj admonis Barunkan, dirante: ”Iru, knabino, prezentu al ŝia princina moŝto. Ili estas freŝaj, la infanoj kolektis ilin hodiaŭ vojire, eble ili konvenos al la gusto de la moŝta sinjorino. Kiam mi estis juna, mi ankaŭ ŝatis manĝi tiujn fruktojn; sed de la tempo, kiam mortis mia infano, mi eĉ ne metis ilin en la buŝon.”

”Kaj kial?” demandis la princino, prenante de Barunka la korbon kun fragoj.

”Tio estas kutimo ĉe ni, moŝta sinjorino: se mortis al la patrino la infano, ŝi manĝas ĝis la festo de Johano Baptisto nek ĉerizojn nek fragojn. Tiam, kiel oni diras, Mario Virgulino iras en la ĉielo kaj disdonas tiujn fruktojn al la malgrandaj infanoj. Sed, kies patrino ne detenis sin kaj manĝis tiujn fruktojn, al tiu Mario Virgulino diros: ’Vidu, etulo, por vi restis malmulte, via patrino formanĝis tion de vi.’ Pro tio la patrinoj detenas sin de manĝado de tiuj fruktoj. Nu, kaj se ili detenas sin ĝis Johano, ili detenos sin ankaŭ post Johano,” aldonis avinjo.

La princino tenis en la fingroj fragon, dolĉan kaj ru-

ĝan kiel ŝiaj belaj lipoj; sed ĉe la parolo de avinjo, ŝi pretervole remetis ĝin en la korbon, dirante: ”Mi ne povas nun manĝi kaj vi, infanoj, havus nenion por vojiro.”

72

AVINJO

eLIBRO

”Ho, tio ne gravas, sinjorino princino; nur manĝu aŭ prenu ilin hejmen, eĉ kun la korbo, ni kolektos aliajn por ni,” rapide rifuzis Barunka, puŝante la transdonatan korbon.

”Mi akceptas do vian donacon,” diris la princino, ridetante al la naiva knabino; ”sed morgaŭ venu preni la korbo en la kastelon kaj avinjon kunvenigu, ĉu vi komprenis?”

”Ni venos, ni venos,” jesis la infanoj sammaniere, kiel ili tion faris, kiam la patrino estis invitanta ilin en la muelejon.

Avinjo volis ion kontraŭdiri, sed tio ne plu sukcesis. La princino facile riverencis antaŭ avinjo, ridetis al la infanoj kaj eliris el la altano. Transdonante la korbon al la stalestro, ŝi sursaltis Orlandon kaj malaperis inter la arbaĵo kiel bela fantomo.

”Avinjo, mi ĝojas iri en la kastelon! Paĉjo diras, ke la princino havas tie belajn bildojn,” diris Barunka.

”Kaj oni rakontas, ke estas tie papago, kiu parolas.

Atendu, avinjo, kiel vi miros!” vokis Jan, gapante en siajn manojn.

Sed malgranda Adélka rigardis sin kaj diris al avinjo:

”Sed tiam mi ne iros en tiu ĉi vesto, ĉu ne, avinjo?”

”Ho, pro reĝo, mi eĉ ne atentis pri tiu knabino. Vi estas bela, kion vi faris?” lamentis avinjo, vidante, kiel malpurigita estas la infano.

73

AVINJO

eLIBRO

”Mi ne estas kulpa, Jan puŝis min kaj mi falis en fragojn,” senkulpigis sin la malgranda.

”Vi du, ĉiam nur katumas. La princino certe ne tro bele juĝis pri vi, ŝi diros, ke vi estas diabloj. Sed nun iru, por ke ni venu al la gearbaristoj. Sed mi diras al vi, vi knaboj, se vi refoje petolos, kiel vi kutimas fari, neniam plu mi kunprenos vin,” avertis avinjo.

”Ni bone kondutos, avinjo,” asertis la knaboj.

”Ni vidos!” diris al si avinjo, paŝante post la infanoj la arbaran vojon al la arbaristejo.

Ili ne iris malproksimen kaj troviĝis en la foliarbaĵo, tra kiu ili vidis jam la blankan farmdomon kaj la arbaristejon antaŭ si. Antaŭ la domo estis verda vastejo, ba-rita kaj surplantita de tilioj kaj hipokaŝtanoj, sub kiuj estis kelkaj benkoj kaj tabloj, fiksitaj en la tero. Sur la herbo promenis pavoj, pri kiuj avinjo diris, ke ili havas an-

ĝelan plumaron, diablan krion kaj ŝtelistan paŝon, aro da ŝprucmakulaj mukokulaj numidoj; blankaj kunikloj sidis en la herbo kaj streĉis la orelojn, ĉe ĉiu bruo time-ne diskurante. Bela kapreolino kun ruĝa kolrubando kuŝis sur la sojlo kaj kelkaj hundoj vagis sur la korto.

Apenaŭ la infanoj kriis al ili, la hundoj ĝoje bojis, saltis al la infanoj, komencis rondkuri kaj pro ĝojo preskaŭ faligis ilin teren. Ankaŭ la kapreolino je voko de Adélka alvenis kaj per sia saĝa okulo tiel aminde rigardis la knabinon, kvazaŭ ĝi volus diri: ”Ah, estas vi, kiu alportas al 74

AVINJO

eLIBRO

mi la bonajn glutpecojn, mi bonvenigas vin!” Adélka devis vidi tion en ŝiaj okuloj, ĉar rapide ŝi metis la manon en poŝon kaj donis al la kapreolino pecon da bulko, kiun tiu prenis, postkurante poste la knabinon.

”Kion signifas tiu tumulto, vi bando!” vokis de ie voĉo, kaj post momento eliris el la kamero la arbaristo en malpeza verda surtuto kaj kun hejma ĉapo sur la kapo. ”Ho, kiaj karaj gastoj!” li vokis, vidante avinjon. ”Ni bonak-ceptas — eniru nur … Hektor, Diana, Amina, fortreniĝu!

Oni ne povas aŭdi sian propran vorton!” li briske kriis al la hundoj.

Avinjo eniris en la domon, super kies enirejo estis granda cerva kornaro. En la antaŭĉambro pendis kelkaj pafiloj, sed sufiĉe alte, por ke ilin infano ne povu atingi.

Avinjo tre timis pafilon, eĉ kiam ĝi ne estis ŝargita, kaj kiam la arbaristo ridis pri ŝi, ŝi diris: ”Kiu povas scii, kio al li okazos, la diablo ne dormas!”

”Vere!” diris la arbaristo. ”Se Dio permesas, eĉ pioĉo pafas.”

Avinjo pardonis la arbariston, ke li ofte incitetas ŝin, nur se li ne trouzis en ŝia ĉeesto la nomon de Dio kaj se li ne malbenis. Tion avinjo ne povis aŭdi. Tuj ŝi ŝtopis siajn orelojn, dirante: ”Nu, por kio estas bezonata, tiu ne gargarita buŝaĉo — estus preskaŭ bezonate aspergi ĉion post via parolo.”

75

AVINJO

eLIBRO

La arbaristo amis avinjon, pro tio li atentis dum ŝia ĉeesto, ke li ne uzu la nomon de la diablo, kiu, kiel li diris, kontaŭvole enmiksiĝas en lian parolon.

”Kaj kie vi havas la baptopatrinon?” demandis avinjo, kiam ili eniris en la ĉambron kaj neniu estis tie.

”Nur sidiĝu, tuj mi alvokos ŝin. Vi scias ja, ŝi ĉiam restas nur inter kokidoj kiel kovkokino,” diris la arbaristo, irante alvoki la edzinon.

La knaboj stariĝis ĉe ŝranko, en kiu brilis pafiloj kaj ĉasponardoj, la knabinoj ludis kun la kapreolino, kiu enkuris kun ili en la ĉambron, sed avinjo, esplorante unu-rigarde la tutan plaĉan, pure aranĝitan ĉambron, diris al si: ”Estas vere, oni venu ĉi tien en festo aŭ en vendredo, ĉiam ĉio estas kiel vitro.” Kaj kiam ŝi ekvidis ŝpinaĵon, kiu kunligita kaj provizita per marko kuŝis ĉe la forno sur benko, ŝi alpaŝis pli proksimen kaj esploris ĝin.

En tiu momento malfermiĝis la pordo kaj en ĝin en-paŝis sinjorino, ankoraŭ sufiĉe juna, en pura hejmrobo kaj kun blanka kufo sur la kapo; sur la brako ŝi portis malgrandan blondharan knabinon. Kore ŝi bonakceptis avinjon kaj la infanojn, kaj sur ŝia hela, afabla vizaĝo estis videble, ke ŝi vere ĝojas. ”Mi surŝprucigis tolon. Mi

ĝojas, ĉijare ĝi estos blanketa kiel batisto,” diris la edzino de la arbaristo, motivante sian foreston.

”Jen oni vidas diligentecon,” diris avinjo; ”unu peco sur blankigejo kaj ĉi tie oni denove preparas alian por 76

AVINJO

eLIBRO

teksisto. Tiu ĉi tolo estos kiel pergamento. Nur ke li ĝin al vi bone faru kaj ne trompu vin. ĉu vi estas kontenta je via teksisto?”

”Vi scias ja, kara avinjo, ke ĉiu trompas,” diris la edzino de la arbaristo.

”Ho, vi virinoj, mi volonte scius kiel povus vin trompi la teksisto? Vi ja havas ĉion elkalkulita,” ridis la arbaristo. ”Sed tamen sidiĝu kaj ne staru!” li admonis avinjon, kiu ne volis foriri de la ŝpinaĵo.

”E˛, estas ja sufiĉe da tempo,” diris avinjo prenante je la mano la malgrandan Aninkan, kiun la arbaristedzino estis stariginta al la benko, por ke ŝi ne falu, ĉar ŝi komencis nur paŝeti.

Kiam la dommastrino forpaŝis de la pordo, aperis post ŝia dorso du brunvizaĝaj knaboj, unu blondhara laŭ la patrino, la alia nigrohara laŭ la patro. Ili alkuris energie en la pordon, sed kiam la patrino komencis paroli kun avinjo, ili subite ne sciis, kiel kaj kion diri al la infanoj, ili hontis kaj kaŝiĝis post la jupojn de la patrino.

”Nu, vi sovaĝuloj,” komencis la patro, ”kia kondutma-niero estas kaŝiĝi malantaŭ la patrinon, kiam vi estas salutontaj la gastojn? Tuj prezentu la manon al avinjo.”

La knaboj volonte iris al avinjo, prezentante al ŝi la manojn. Avinjo metis en ilin pomojn: ”Jen vi havas kaj ludu kaj la venontan fojon ne hontu; tio ne decas por 77

AVINJO

eLIBRO

knaboj, teni faldojn de la patrino,” admonis avinjo. La knaboj mallevis la okulojn kaj rigardis la pomojn.

”Kaj nun tuj eksteren!” ordonis la patro. ”Montru al la infanoj la gufon kaj ĵetu al ĝi la garolon, kiun mi hodiaŭ estis pafmortiginta; montru al ili la junajn hundidojn kaj la junajn fazanojn. Sed ne kuru inter tiu birdaro kiel akcipitroj, aŭ mi vin —”

Tiun ĉi pluaĵon la infanoj ne plu aŭdis, ĉar apenaŭ la patro diris: ”Tuj eksteren!” jam ĉio amase rapidegis tra la pordo.

”Tio estas kurego,” ridis la arbaristo; sed estis videble, ke tiu kurego plaĉis al li.

”Infanoj estas infanoj, juna sango!” diris avinjo.

”Nur se tiuj knaboj ne estus tiel sovaĝaj. Sed kredu, avinjo, ke tutan tagon mi timis. Kaj ili nur serĉas danĝeron, grimpas sur arbojn, transkapiĝas, ŝiras pantalonojn

— estas terure rakonti. Mi dankas Dion por tiu bona knabino — kun ŝi mi pasigas agrablan horon,” diris la arbaristedzino.

”Kial vi miras, baptopatrino: laŭ la patrino filinon, laŭ la patro filon oni rekonas,” proverbis avinjo.

La dommastrino kun rideto transdonis la filinon al la edzo, por ke li ŝin iom braklulu. ”Nur por ke mi povu alporti ion por manĝi, tuj mi revenos,” ŝi aldonis.

”Bona virino,” diris la arbaristo, kiam ŝi eliris tra la pordo, ”estus kulpo fari al ŝi doloron. Nur se ŝi senĉese 78

AVINJO

eLIBRO

ne timus, ke tiuj buboj mortigos sin. Kion valoras knabo, se ne estas en li fajro?”

”ĉio troa malutilas, sinjoro baptopatro. Se oni permesus al ili ĉion, ili estus kapablaj marŝi sur la kapoj,” diris avinjo, kvankam ŝi ne direktiĝis ĉiam laŭ tiuj vortoj.

Ne daŭris longe, kaj tra la pordo eniris la mastrino kun plenaj manoj. Sur kverkligna tablo troviĝis blanka buŝtuko, majolikaj teleroj, tranĉiloj kun teniloj el kapre-ola kornaro; aperis tie fragoj, ovaĵoj, kremo, pano, mielo kaj biero.

La mastrino prenis de avinjo la spindelon el la mano, dirante: ”Nun ĉesu ŝpini, avinjo, kaj prenu. Tranĉu la panon kaj ŝmiru. La butero estas hodiaŭ farita, la biero ne baptita. La ovaĵoj ne estas tro eminentaj, mi rostis ilin hodiaŭ nur je okaza sukceso; sed se io venas neatendite, tio havas bonan guston. Fragojn ni ne manĝas, sed la infanoj estos kontentaj, se mi surverŝos ilin per kremo.”

Tiel la arbaristedzino invitis kaj tranĉis ĉe tio panpecon post panpeco, ŝmiris per butero kaj surgutigis mielon.

Subite avinjo, kvazaŭ rememorinte pri io, frapis sin sur la frunton, dirante: ”¯i estas maljuna forgesema ka-po! Vidu, mi eĉ ne pensis, ke mi diru al vi, ke ni parolis en la altano kun sinjorino princino.”

”Ne mire, ĉar oni estas pro la krio de tiuj infanoj tute konfuzita,” diris la arbaristedzino. Sed ŝia edzo tuj demandis, kion diris al ili la princino.

79

AVINJO

eLIBRO

”Ne rakontu, avinjo, antaŭ ol mi revenos,” petis la arbaristedzino; ”mi devas unue kontentigi la infanojn, ke ili iom ripozu.”

Dume la infanoj trakuris ĉion, kie nur io estis; la knaboj de la arbaristo, Frañek kaj Bertík, estis ĉie unuaj kaj ĉion klarigis al ili. ĵus ili staris antaŭ la domo sur la herbo kaj eta Amina montris antaŭ ili sian arton, saltante super bastono kaj portante en la buŝo la objektojn antaŭĵetitajn, kiam subite aperis sur la sojlo la patrino, vokante ilin al posttagmeza manĝo. Ili ne lasis sin dufoje voki.

”Sidiĝu sub la arbojn, manĝu kaj ne malpurigu vin tro!”

ŝi admonis ilin, dismetante al ili la manĝaĵojn sur tablojn. La infanoj sidiĝis kaj ĉirkaŭ ili stariĝis la hundoj fiksante la okulojn sur iliajn vizaĝojn.

Kiam la arbaristedzino revenis en la ĉambron, ŝi petis avinjon, ke ŝi rakontu pri la princino. Avinjo rakontis ĉion laŭvorte, kiel kaj kiamaniere okazis en la altano.

”Mi ĉiam tion diras, ke ŝi havas bonan koron,” aŭdiĝis la arbaristedzino. ”Kiam ajn ŝi alveturas ĉi tien, ĉiufoje ŝi demandas, kion faras la infanoj kaj la malgrandan Anuôka ŝi kisas sur la frunton. Kiu amas la infanojn, estas bona homo. Sed tiu servistaro vastigas pri ŝi ka-lumniojn, kvazaŭ ŝi estus, mi ne scias kia.”

”Faru bonon al diablo, per infero li servos al vi,” aŭ-

diĝis avinjo.

80

AVINJO

eLIBRO

”Jes, jes, avinjo,” diris la arbaristo, ”tio estas vera proverbo. Estas mia opinio, ke ni eĉ ne bezonus deziri pli bonan estrinon, se ŝi ne havus tiujn oficistojn ĉirkaŭ si; tiuj instigas kaj trompas ŝin. Kaj tiu kanajlaro taŭgas por nenio alia en la mondo, ol por ŝteli al Dio la tempon.

Kiam mi ĉion tion, kara avinjo, vidas en la mondo, mi pensas multfoje: mil tondroj frakasu vin! ĉu tio ne kolerigas, kiam oni pensas, ke tia kreteno, kiu nenion scias, por nenio taŭgas ol por stari post veturilo kiel ligna ma-rioneto kaj sidaĉi en salono — ke tiu havas la samon kiel mi, ke li pli multe valoras ol mi, kiu devas dum pluvo travadi la koton kaj la neĝon en la arbaroj, tage kaj nokte interbatiĝi kun ŝtelĉasistoj kaj por ĉio esti responda kaj ĉion prizorgi. Mi ne havas kaŭzon por plendi, mi estas kontenta; sed kiam venas ĉi tien al mi tia arogantulo kaj nazgrimacas al mi: tiam mi, je mia honoro … sed senuti-las koleri.” Kaj la arbaristo prenis la glason kaj trinkis por forgesi la koleron.

”Sed ĉu la sinjorino pri ĉio scias, kio okazas? Kaj kial ne kuraĝas iu kaj kial li ne diras tion al ŝi, se oni traktas lin maljuste?” demandis avinjo.

”E˛, diablon, kiu ŝatas bruligi siajn fingrojn? Mi multfoje parolas kun ŝi kaj mi povus diri tion aŭ alion, sed mi ĉiam pensas: Frañek, silentu, ke ĝi ne glitu sur vin. Kaj fine ŝi ne bezonus tion kredi al mi; ŝi demandas tiujn pli superajn, kaj jen vi havas — ĉio vana. Ili tenas unu kun 81

AVINJO

eLIBRO

la alia, estas nedividebla mano. Mi parolis kun ŝi antaŭ kelkaj tagoj; ŝi promenis en la arbaro kun tiu fremda princo, kiu estas ĉe ŝi. Ili renkontis ie Viktorkan kaj ili demandis min pri ŝi; la princino ektimis ŝin.”

”Kaj kion vi diris al ŝi?” demandis avinjo.

”Nu, kion mi diru? Mi diris, ke ŝi estas freneza, sed ke ŝi al neniu faras malbonon.”

”Kaj kion ŝi respondis?”

”ŝi sidiĝis en herbon kaj la princo sidiĝis ĉe ŝiaj piedoj; poste ili ordonis al mi, ke mi sidiĝu apud ili kaj ke mi rakontu al ili pri la freneza Viktorka kaj kiamaniere okazis, ke ŝi freneziĝis.”

”Kaj vi volonte rakontis, ĉu ne?” ridetis lia edzino.

”Vi scias, edzino, kiu ne ŝatus servi al bela sinjorino?

Kaj kvankam nia princino ne estas plu tiel juna, tamen ŝi estas diable ĉarma sinjorino. Cetere kion fari, mi devis rakonti.”

”Vi estas ŝerculo, baptopatro; du jaroj jam pasis, de kiam mi vivas tie ĉi kaj kiam vi promesas al mi, ke vi al mi detale rakontos, kiel okazis kun Viktorka — sed ĝis nun mi ne scias tion, nur supraĵe, intermiksite. Mi ne estas bela sinjorino, mi ne povas al vi ordoni — do ver-

ŝajne mi tion neniam ekscios, ĉu ne?”

”Ho, avinjo, vi estas al mi pli kara ol la plej bela sinjorino en mondo! Se plaĉas al vi aŭskulti, mi rakontos al vi tiun historion, se vi volas, tuj.”

82

AVINJO

eLIBRO

”Se la baptopatro volas, li scias submeti silkan kusenon, tio estas vera,” ridetis avinjo. ”Se konvenas al la baptopatrino, mi prenos vin je vorto. Maljuna homo similas infanon kaj la infanoj, kiel vi mem scias, volonte aŭskultas rakontojn.”

”Mi ne estas ankoraŭ maljuna kaj mi ankaŭ plezure aŭskultas,” respondis la arbaristedzino. ”Rakontu nur, paĉjo, rakontu, agrable ni pasigos la tempon.”

”Panjo, mi petas vin, donu al ni ankoraŭ panon, ni ne havas plu eĉ peceton,” sonis en la pordo la voĉo de Bertík.

”Tio ne estas ebla, kien ĝin tiuj infanoj estus metin-taj!” miris avinjo.

”Unu duonon ili formanĝis, la alian ili donis al la hundoj, al la kapreolino kaj al la sciuroj. Estas ĉiam tiel. Ho, mi havas kun ili inferon,” ĝemis la arbaristedzino, ree tranĉante la panon.

Dum la arbaristedzino distribuis ekstere la panon inter la infanoj kaj la malgrandan filinon ŝi estis transdon-anta al zorgo de vartistino, la arbaristo plenigis sian pipon.

”Mia mortinta edzo, Dio savu lian animon, havis an-kaŭ la saman kutimon: antaŭ ol li komencis ion rakonti, la pipo devis esti preparita,” diris avinjo kaj reflekto de dolĉa rememoro ekbrilis en ŝia okulo.

83

!(images/000003.png)

AVINJO

eLIBRO

”Mi ne scias, sed ŝajnas al mi, kvazaŭ la viroj estus interkonsentintaj: ĉiuj havas tiun malbelan kutimon,”

diris la arbaristedzino, aŭdante en la pordo la vortojn de avinjo.

”Nu, ne afektu, kvazaŭ vi estus malkontenta; vi mem ja portas al mi la tabakon el la urbo,” diris la arbaristo bruligante sian pipon.

”E˛, kia helpo; se ni volas, ke vi afable rigardu min, ni devas ĉion eblan al vi fari. Do komencu rakonti!” diris la mastrino, sidiĝante kun spindelo apud avinjo.

”Mi estas preta, do aŭskultu!” Tion dirinte, la arbaristo elblovis la unuan fumnubon supren al la plafono, krucmetis la krurojn, apogis sin oportune al la seĝo kaj komencis rakonti pri Viktorka.

84

!(images/000015.png)

AVINJO

eLIBRO

**VI **

Viktorka estas filino de kamparano el Òernov. ŝiaj gepatroj estas jam delonge entombigitaj, sed ŝiaj frato kaj fratino vivas ĝis hodiaŭ. Antaŭ dek kvin jaroj Viktorka estis knabino kiel frambo; malproksime kaj vaste neniu ŝin egalis. Vigla kiel kapreolino, laborema kiel abelo — neniu povus deziri pli bonan edzinon. Tia knabino, kaj precipe, se ŝi povas atendi parton de bieno, ne restas, memkompreneble, sub kloŝo. Ankaŭ pri Vik-85

AVINJO

eLIBRO

torka vastiĝis la famo tra la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la svati-

ĝontoj renkontiĝis en la pordo. Al la patro kaj al la patrino tre plaĉus — kelkaj estis riĉaj mastroj kaj la filino venus, kiel oni diras, en plenon; sed ŝi ne volis tion kompreni. Nur tiun ŝi juĝis aminda, kiu plej bele dancis, kaj nur ĉe muziko.

Multfoje tamen la patron tedis, ke la filino tiel senceremonie rifuzas la fianĉojn; li urĝigis ŝin briske, ke ŝi decidiĝu por unu, aŭ ke li mem elektos por ŝi fianĉon kaj devigos ŝin, ke ŝi lin prenu. Sed la knabino komencis plori kaj petis, ke oni ŝin ne elpelu el la domo, ke ŝi havas sufiĉe da tempo por edziniĝo, ĉar ŝi estas nur dudek-jara, ke ŝi ne ĝuis la mondon kaj fine, ŝi diris, Dio scias, kun kiu ŝi edziniĝos kaj kiel ŝi fartos. La patro tre amis la knabinon, kaj kiam li aŭdis tian lamentadon li kompatis ŝin. Kaj vidante ŝian belan vizaĝon, li pensis: ’Vi havas sufiĉe da tempo, vi trovos ankoraŭ sufiĉe da fian-

ĉoj.’ Sed la homoj ĉion tion tute alie klarigis al si. Ili diris al si, ke Viktorka estas fiera, ke ŝi atendas, ĝis oni alveturos por ŝi en kaleŝo; ili profetis, ke fiero antaŭiras la falon, kiu longe elektas, ke sin trompos, kaj similajn pro-gnozojn.

Tiutempe estis en la vilaĝo kompanio de ĉasistoj; kaj unu el ili komencis postiri Viktorkan. Se ŝi iris en pre-

ĝejon, li iris post ŝi, en la preĝejo li certe staris ne malproksime de ŝi, kaj anstataŭ rigardi altaron, li rigardis 86

AVINJO

eLIBRO

ŝin, se ŝi iris falĉi herbon, certe li aperis en la proksimeco; mallonge: ŝi iru kien ajn, ĉie li sekvis ŝin kiel ombro.

La homoj rakontis pri li, ke li ne havas bonan prudenton, kaj Viktorka, venante inter la kamaradinojn, kaj se oni aludis lin, diris: ’Kial tiu soldato postiras min? Li eĉ ne parolas, kiel tiu mizantropo. Mi lin timas. Kiam mi sentas lin en la proksimaĵo, kvazaŭ io rampus sur mi kaj pro liaj okuloj mia kapo turniĝas.’

Tiuj okuloj, tiuj okuloj! ĉiu diris, ke ili nenion bonan anoncas. Nokte ili laŭdire eĉ lumis! Kaj tiuj nigraj brovoj, kiuj estis etenditaj super ili kiel flugiloj de frugilego kaj meze kuntuŝiĝis, tio estas evidenta signo, ke estas okuloj ensorĉpovaj. Iuj lin bedaŭris dirante: ’Mia Dio!

Kiu estas kulpa pro tia manko, se li naskiĝis kun ĝi. Kaj tiaj okuloj influas nur al kelkaj homoj — ĉiuj ne bezonas timi ilin. — Malgraŭ tio, — la najbarinoj, kiam li rigardis iliajn infanojn, timis kaj tuj kuris froti ilin per blanka tuko; se iu infano en la vilaĝo ekmalsanis, tuj ili diris, ke ilin la nigra ĉasisto rigardinfektis. Fine la homoj kutimiĝis al tiu nubosimila vizaĝo, inter la knabinoj eĉ aŭdi-

ĝis la opinioj, ke ĝi ne estus malbela, se ĝi estus pli afabla. Sed ilia ĝenerala opinio estis jena: ’Kion fari kun tia strangulo? Dio scias, kiu kaj de kie li estas! Verŝajne li eĉ ne estas homo! Estas preskaŭ bezonate fari antaŭ li signon de kruco kaj diri: Dio kun ni kaj la malbono for! Li ja ne dancas, ne parolas, ne kantas — ni lasu lin.’ Kaj ili 87

AVINJO

eLIBRO

lasis lin. Sed kion ĉio ĉi helpis! Ili facile povis diri: ni lasu lin, ĉar li ne iris post ili; sed por Viktorka li estis perso-nigita infero.

Jam ĝenis ŝin eliri, kien ŝi ĵus ne devis, nur por seniĝi por momento de tiuj okuloj, kiuj ŝin ĉie persekutis. Jam la muziko ĉesis ŝin ĝojigi, ĉar ĉiam el iu angulo en la ĉambro rigardis ŝin la nubosimila vizaĝo; ŝi ne plu vizitis kun tia plezuro la ŝpinvesperojn, ĉar ŝi sciis certe, ke se li ne sidas interne, ekstere ĉe la fenestro staras la nigra ĉasisto, kaj al la knabino haltiĝis la voĉo en la gorĝo kaj ŝia fadeno ŝiriĝis. Tio turmentis ŝin. ĉiu rimarkis ŝanĝon sur ŝi, sed neniu pensis, ke la ĉasisto povus esti kulpa pri tio. Oni konsideris lin frenezulo, kaj oni pensis, ke Viktorka nur pro tio lasas lin postiri ŝin, ĉar ŝi ne scias pri alia helpo.

Sed foje Viktorka diris al la kamaradinoj: ’Kredu tion al mi, knabinoj, se ĝuste nun venus fianĉo por mi, li estu malriĉa aŭ riĉa, bela aŭ malbela, tuj mi prenus lin, nur se li estus el alia vilaĝo.’

’Kio eniris vian kapon? ĉu vi malpaciĝis hejme kun iu, ke vi tiel stultiĝis kaj ke al vi ne plaĉus plu ĉe ni?’ aŭdiĝis la knabinoj.

’Ne pensu tion pri mi. Sed mi ne povas elteni ĉi tie, ĝis kiam estos ĉi tie tiu nigra soldato. Vi eĉ ne povas imagi, kiel min tiu trudema homo turmentas kaj kolerigas. Mi povas nek trankvile dormi, nek preĝi plu, ĉie min perse-88

AVINJO

eLIBRO

kutas tiuj okuloj!’ plendis kun ploro Viktorka al la knabinoj.

’Sed mia Dio, kial vi ne malpermesas tion al li, ke li iru post vi? Kial vi ne diras al li, ke vi ne povas lin toleri, ke li estas al vi salo en la okuloj?’ konsilis al ŝi la junulinoj.

’ĉu mi ne faris tion? Kun li mi ja — ne parolis, kiel lin alparoli, se li sekvas min kiel ombro —, sed mi komunikis tion al li pere de lia kamarado.’

’Nu, kaj ĉu li obeis?’ demandis la knabinoj.

’A˛, certe ne. Li diris al tiu kamarado, ke neniu povas lin komandi, ke li povas iri kien ajn li volas kaj al kiu li volas. Cetere, li diris, ke li ne diris al mi ankoraŭ, ĉu li amas min, do ke mi ne komunikigu al li, ke mi ne volas lin!’

’Vidu, malĝentilulo!’ koleris la knabinoj. ’Kion li eble pensas pri si? Estus bezonate nin venĝi pro tio.’

’Nur ne komencu ion kun tia homo — li povus vin rigardensorĉi,’ opiniis la pli prudentaj.

’E˛, kion li povas al ni fari? Por tio li devus havi ion, kion ni portis sur la korpo, kaj tion neniu el ni donos kaj ni ankaŭ nenion akceptos de li; kial do timoj? Nur vi Viktorka nenion timu, ni ja vin akompanos kaj ni foje tamen repagos al tiu diablo,’ kriis la pli kuraĝaj el la knabinoj.

89

AVINJO

eLIBRO

Sed Viktorka timeme rigardis ĉirkaŭ si kaj ne konsolita per ilia admono, ŝi sopiris: ’Dio liberigu min de tiu kruco!’

Tio, kion konfidis Viktorka al la knabinoj, ne restis sekreto kaj disportiĝis sufiĉe baldaŭ trans la kampojn en la alian vilaĝon. Post kelkaj tagoj aperis iu servema ho-mo el la najbara vilaĝo en la domo de la patro de Viktorka. Oni parolis pri tio kaj pri alio, pri negravaĵoj, ĝis li konfesis la koloron, sekve, ke lia najbaro plezure ed-zigus sian filon kaj ke la filo volas Viktorkan; kaj ke ili petis lin, ke li fariĝu svatisto kaj ke li informiĝu, ĉu ili povus veni por svatiĝi aŭ ne.

’Atendu momenton, mi demandos Viktorkan; ŝi diru al vi tion. Kio min koncernas, mi konas Ôíman kun lia filo Toník kaj mi havas nenion kontraŭ tio; ili posedas solidan mastrumejon,’ diris la patro al la svatisto kaj iris al la filino por konsiliĝi kun ŝi.

Tuj kiam Viktorka aŭdis tion, ŝi sen ia pripensado diris: ’Ili venu!’

Al la patro tio ŝajnis stranga, ke ŝi tiel subite decidiĝis; kaj li demandis ŝin, ĉu ŝi konas Toníkon, por ke ŝi senutile ne ĝenu ilin. Sed Viktorka restis ĉe sia vorto kaj diris ankaŭ al la patro, ke ŝi bone konas Toníkon de ŝima kaj ke li estas bona knabo.

’Mi ĝojas pro tio,’ diris la patro; cetere kiel vi faris al vi, tiel vi havas. Do, en nomo de Dio ili venu.’

90

AVINJO

eLIBRO

Kiam la patro foriris por doni respondon al la svatisto, la patrino de Viktorka venis en la kameron, faris al ŝi signon de kruco kaj deziris al ŝi feliĉon. ’Kio min ĉe tio plej ĝojigas, estas, ke vi ne venos al bopatrino nek al bo-filino, ke vi mem estos mastrino,’ aldonis la patrino.

’Oh, panjo, mi lin prenus, se li havus du bopatrinojn,’

respondis Viktorka.

’Nu, des pli bone, se vi tiel amas unu la alian.’

’Ho, ne tiel, panjo, mi estus ankaŭ al alia bona knabo doninta la vorton.’

’Mi petas vin, kion vi diras? Sufiĉe da ili prezentiĝis ja kaj vi volis neniun.’

’Tiam ne iris post mi ankoraŭ tiu soldato kun tiuj malbonaj okuloj,’ flustris Viktorka.

’Vi ne havas ĉiujn kvin sentojn en ordo. Kion vi diras pri soldato? Kial vi atentas pri li, li iru kie li volas; lasu lin. Li vin tamen ne elpelos el la domo.’

’Oh jes, panjo, li, nur li; mi turmentiĝas, ĉagreniĝas, nenie mi trovas trankvilon, ripozon!’ ekploris la knabino.

’Kaj kial vi jam longe ne diris tion al mi, mi estus irinta kun vi al baptanino forĝistedzino, tiu scias helpi en tiaj aferoj. Nur lasu tion, morgaŭ ni vizitos ŝin,’ konsolis la patrino la filinon.

La postan tagon la patrino iris kun la filino al la maljuna forĝistedzino. ŝi laŭdire scias multe da aferoj, kiujn 91

AVINJO

eLIBRO

la aliaj homoj ne scias. Se io perdiĝis al iu, kiam bovinoj ne donas lakton, kiam iu rigardensorĉis iun — pri ĉio helpas la forĝistedzino, ŝi scias ĉion diveni. Viktorka konfidencie ĉion rakontis al la forĝistedzino, kiel kaj kio estas al ŝi.

’Kaj vi neniam parolis kun li, eĉ ne unu vorton?’ ekzamenis ŝin la forĝistedzino.

’Eĉ ne vorton.’

’ĉu li ne donis al vi aŭ ne sendis pere de soldatoj ion por manĝi, pomon aŭ marcipanon?’

’Nenion, baptanino, nenion; la ceteraj soldatoj ne simpatias kun li, li estas laŭdire tre fiera kaj sian tutan vivon li estis tia solulo. Ili rakontis tion al ni.’

’Li estas ja vera morosulo,’ asertis kun certeco la for-

ĝistedzino; ’sed vi, Viktorka, nenion timu, mi ja helpos vin — ĝis nun ne estas ankoraŭ malbone. Mi alportos morgaŭ al vi ion kaj tion vi konstante portos sur vi. Kiam vi matene eliros el la kamero, neniam forgesu aspergi vin per benita akvo kaj diru: Dio kun mi, malbono for.

Kiam vi iros sur kampoj, neniam rigardu nek malantaŭ vin nek ĉirkaŭe; kaj eĉ se la soldato alparolos vin, neniel atentu, eĉ se li parolos kiel anĝelo. Li scias eĉ per la voĉo sorĉi — prefere tuj ŝtopu al vi la orelojn. Se vi ne fartos post kelkaj tagoj pli bone, ni devos provi ion alian: nur venu al mi denove.’

92

AVINJO

eLIBRO

Viktorka foriris pli kontenta kaj esperis, ke ŝi denove sentos sin sana kiel antaŭe. La postan tagon la forĝistedzino alportis al ŝi ion enkudritan en ruĝa sako kaj ŝi mem pendigis tion sur la kolon de la knabino, ordonan-te, ke ŝi ne demetu tion, nek al iu montru. Vespere, kiam Viktorka falĉis la herbon, ŝi ja rimarkis, ke ne malproksime staras iu apud arbo, ŝi sentis, ke la sango alfluas en ŝian vizaĝon — sed ŝi kuraĝigis sin kaj eĉ ne unufoje ŝi rigardis ĉirkaŭ si; estante preta kun la laboro, ŝi rapidis hejmen, kvazaŭ brulus post ŝi.

La tria tago estis dimanĉo. La patrino bakis kukojn, la patro iris inviti la instruiston kaj kelkajn maljunajn naj-barojn, por ke ili posttagmeze venu kaj en la vilaĝo la homoj kunigis la kapojn kaj diris al si: ’ĉe la familio de Mikeŝ estos posttagmeze fianĉiniĝo.’

Posttagmeze venis en la korton tri viroj en festaj surtutoj, el kiuj du havis rosmarenon sur la manikoj. La mastro bonakceptis ilin sur la sojlo, kaj la servistaro, staranta post li, deziris: ’Donu al vi Dio multe da feliĉo!’ —

’Donu ĝin Dio!’ respondis la svatisto por la patro kaj la filo.

La fianĉo kiel lasta transpaŝis la sojlon. Ekstere aŭdiĝis jen kaj jen virinaj voĉoj: ’Pura knabo, tiu Toník; la kapon li portas kiel cervo. Kaj kian belan rosmarenbranĉon li havas sur la maniko! Kie li ĝin aĉetis?’ — Kaj la viraj vo-

ĉoj respondis al tio: ’Al li estas facile altigi la kapon, ĉar 93

AVINJO

eLIBRO

li forkondukos el la vilaĝo la plej bonan knabinon, la plej bonan dancantinon, bonan mastrinon kaj krom tio an-kaŭ riĉan. Li bezonas nenion plu!’ — Tiel kaj simile opiniis en la vilaĝo multaj gepatroj kaj koleris, kial ĝuste la transkampan Viktorka elektis, kial tiu aŭ alia ne estis al ŝi konvena, por kio tiu rapideco kaj tiuj kapricoj, kaj tio kaj alio, kiel estas en similaj cirkonstancoj.

ĉirkaŭ vespero la ceremonio estis finita. La kantoro skribis edziĝkontrakton, la atestantoj kaj la gepatroj subskribis ĝin per tri krucoj anstataŭ nomoj, kiujn la kantoro devis alskribi, kaj Viktorka promesis per preno de mano al Toník, ke post tri semajnoj ŝi estos lia edzino. La postan tagon venis la kamaradinoj por deziri al ŝi feliĉon, kaj kiam Viktorka eliris sur la vilaĝplacon, ĉie oni salutis ŝin: ’Dio donu al vi feliĉon, fianĉino!’ Sed kiam la gejunularo komencis: ’Domaĝe, ke vi estos for, kial vi foriras Viktorka?’ — tiam larmoj aperis en ŝiaj okuloj.

Dum kelkaj tagoj Viktorka estis pli gaja, kaj kiam ŝi devis iri ekster la vilaĝon, ŝi iris sen angoro, kiu ŝin pe-zigis, kiam ŝi ankoraŭ ne havis la skapularion de la for-

ĝistedzino kaj ne estis fianĉino. ŝajnis al ŝi, ke ĉia timo falis de ŝi kaj ŝi dankis por tio al Dio kaj al la forĝistedzino, kiu ŝin estis tiel bone konsilinta. Sed ŝia ĝojo ne daŭris longe.

94

AVINJO

eLIBRO

Iun tagon antaŭ la vespero ŝi sidis kun la fianĉo en la

ĝardeno. Ili rakontis al si pri la estonta mastrumado kaj pri la edziĝfesto. Subite Viktorka eksilentis; la okulojn ŝi havis fiksitaj sur arbetaĵon antaŭ si kaj ŝia mano tremis

’Kio estas al vi?’ demandis ŝin la fianĉo mirigita.

’Rigardu inter tiujn branĉojn kontraŭe, ĉu vi nenion vidas tie?’ flustris Viktorka.

La fianĉo rigardis, dirante: ’Mi vidas nenion, kaj kion vi vidis tie?’

’Al mi ŝajnis, ke la nigra soldato rigardis min,’ flustris la fianĉino ankoraŭ pli mallaŭte.

’Nu, atendu, ni faros finon al tio,’ ekkriis Toník. Kaj saltante li traserĉis ĉiun angulon en la ĝardeno: sed vane

— li vidis neniun. ’Sed tamen mi ne pardonos tion al li!

Kaj se li ankoraŭ nun konstante observos vin, mi kvitiĝos kun li!’ koleris Toník.

’Komencu kun li neniujn disputojn, Antonín, mi petas vin pri tio; vi scias: soldato estas soldato. Mem mia patro estis en Âervená Hóra, kaj eĉ donus ion por tio, se tiea oficiro translokus la soldaton el nia vilaĝo. Sed li diris, ke li tion ne povas fari, eĉ se li volus; cetere estas, li diris, neniu kulpo, se viro rigardas knabinon. La patro aŭdis tie inter la soldatoj, ke laŭdire tiu soldato estas el tre riĉa familio, ke li propravole aliĝis al la soldataro kaj ke li povas ree eksiĝi, kiam ajn li volos. Vi kaŭzus al vi malagrablaĵon, se vi komencus ion kun tia.’ — Tiel diris 95

AVINJO

eLIBRO

Viktorka al Toník, kaj li promesis al ŝi, ke li ne plu okupiĝos pri la soldato.

Sed por Viktorka venis ree dum la vespero tre malfa-cilegaj momentoj kaj kvankam ŝi kun fido premis la skapularion al la koro, kiam ajn la fatalaj okuloj estis proksime, ĝi tamen ne ĉesis maltrankvile bati. Viktorka iris refoje al la forĝistedzino por konsiliĝi. ’Mi ne scias, eble estas jam la puno de Dio metita sur min, ke neniel helpas, kion vi donis al mi. Mi vin tamen en ĉio obeis,’ plendis Viktorka.

’ĉesu nur knabino, ĉesu, mi ja atutos lin — eĉ se li estus la antikristo mem. Sed pli frue mi devas havi de li du objektojn. Antaŭ ol mi ilin havigos al mi, evitu lin kiel nur eble. Preĝu al la anĝelo gardanto kaj por tiuj animoj en la purgatorio, por kiuj neniu preĝas. Se vi iun savos,

ĝi petos favore al vi.’

’Sed tio estas plej malbona, baptanino, ke mi eĉ ne povas plu preĝi kun trankvila menso!’ ploris la knabino.

’Vidu, knabino, vidu, kial vi tiel longe lasis, ĝis vin tiu malbona potenco venkis? Nu, kun la helpo de Dio, ni venkos tiun diablon.’

Viktorka kolektis ĉiujn siajn fortojn kaj preĝis fervo-rege; kaj kiam la pensoj volis kuri alien, tuj ŝi pensis pri la torturoj de la Sinjoro, pri Mario Virgulino, nur ke tiu malbona potenco foriĝu. ŝi defendis sin unu tagon, du tagojn; sed la trian tagon ŝi ekiris sur la plej malproksi-96

AVINJO

eLIBRO

man parton de la patra kampo, sur trifoliejon. Al la ĉevalservisto ŝi ordonis, ke li veturu baldaŭ post ŝi, ke ŝi rapidigos la falĉadon. ŝi iris tien, paŝante kiel kapreolino, facilpaŝe, ĝis la homoj haltis rigardante post ŝi, kiel bele tio konvenas al ŝi. Tiel ŝi iris tien — kaj hejmen alveturigis ŝin la ĉevalservisto sur verda trifoliaĵo palan kaj vunditan. ŝi havis la piedon bandaĝita per maldika blanka tuko kaj oni devis ŝin porti de la veturilo kaj en la domon.

’Dipatrino de Sankta Monto!’ plendis la patrino —

’knabino, kio okazis al vi?’

’Mi surpaŝis dornon, kaj ĝi eniĝis profunden, kaj de tio mi sentas min malbone. Portu min en la kameron, mi kuŝiĝos,’ petis Viktorka.

Oni alportis ŝin sur liton kaj la patro tuj kuris al la forĝistedzino. La forĝistedzino alkuris kvazaŭ sur ĉevalo kaj kun ŝi aro da neinvititaj baptaninoj, kiel kutimas esti.

Unu konsilis tusilagon, dua merkurialon, tria parolkura-con, kvara fomentadon; sed la forĝistedzino ne lasis sin erarigi kaj metis sur la ŝvelintan piedon terpoman amelon. Poste ŝi sendis ĉiujn for, deklarante, ke ŝi mem gardos Viktorkan kaj ke ĉio baldaŭ estos denove en ordo.

’Rakontu al mi do, knabino, kiel tio okazis? Vi estas iel timigita. Kaj kiu bandaĝis al vi la piedon per tiu blanketa, delikata poŝtuko? Mi ĝin prefere kaŝis, por ke tiuj 97

AVINJO

eLIBRO

ĉikanulinoj ne rimarku ĝin,’ diris la singardema forĝistedzino, pozante ŝian kruron sur la liton.

’Kien vi ĝin metis, baptanino?’ demandis rapide Viktorka.

’Vi havas ĝin sub la kapkuseno.’

Viktorka prenis la poŝtukon, rigardis la sangajn ma-kulojn sur ĝi, rigardis la monogramon, kiun ŝi ne konis kaj ŝia vizaĝo ŝanĝis koloron de paleco ĝis ruĝeco.

’Knabino, knabino, vi ne plaĉas al mi; kion mi estas pri vi pensonta?’

’Pensu pri mi, ke min Dio forlasis, ke mi estas perdita por eterne, ke neniu povas min helpi.’

’Eble ŝi havas febron kaj deliras!’ pensis la baptanino, metante la manojn sur la vangojn de Viktorka; sed tiuj estis malvarmaj kaj la manoj estis ankaŭ malvarmaj, nur la okuloj de la knabino brulis kiel fajro, estante turnitaj al la postulo, kiun ŝi per ambaŭ manoj tenis antaŭ si.

’Aŭdu, baptanino,’ ŝi komencis mallaŭte, ’sed al neniu vi diru tion, kion mi rakontos al vi. Tiujn du tagojn mi ne vidis lin — vi scias ja, kiun mi pensas — sed hodiaŭ, hodiaŭ de mateno sonis al mi en la oreloj: Iru sur la trifoliejon — kvazaŭ ĝin iu al mi subflustrus. Mi sciis, ke estas tento, ĉar li plej ofte estas tie proksime ĉe la kampo kaj sidas sub arbo sur deklivo; sed tamen ĝi ne lasis min trankvila, ĝis mi prenis ŝultrotukon kaj falĉilon. Vojire mi pensis, ke mi estas mia propra malutilanto; sed en la 98

AVINJO

eLIBRO

oreloj ĉiam io flustris: Nur iru, iru sur la trifoliejon, kiu scias, ĉu li estos tie; kial vi timu, venos post vi Tomeô.

Tiel tio pelis min ĝis la kampo. Mi rigardas al la arbo, neniu tie. Nu, se li ne estas tie, estas gajnite, mi pensis, prenis la falĉilon kaj volis falĉi. Jen mi pensis, ke mi provu mian fortunon: mi volis trovi kvarfolion kaj ĉe tio mi pensis: Se vi trovos ĝin, vi estos feliĉa kun Antonín! Mi serĉas, serĉas, preskaŭ mi lasis la okulojn sur la trifoliaĵo — sed nenion mi trovis. Jen io tentas min rigardi la deklivon, kaj kiun mi vidas tie sub la arbo — la soldaton.

Rapide mi turnas min por foriri, sed en tiu momento mi surpaŝis la dornaĵon, kiu kuŝis ĉe la vojo, kaj mi vundis la piedon. Mi ne kriis, sed de doloro mi perdis la konscion kaj mi falis teren. Kvazaŭ en sonĝo mi vidis, ke iu min prenis en ĉirkaŭprenon kaj forportis, ĝis min poste vekis forta doloro. ĉe la rivero genuis la soldato, trempis en ĝi sian blankan poŝtukon kaj volvis ĝin ĉirkaŭ la piedo. Sinjoro Dio! Mi pensis, kio fariĝos kun vi? Nun vi ne povas forkuri antaŭ tiuj okuloj. Plej bone, se vi ne rigardos ilin! Sufiĉe turmentis min la doloro, mia kapo turniĝis — sed mi nek parolis, nek malfermis la okulojn.

Li metis sian manon sur mian frunton kaj prenis min je la mano; frosto min trakuris — sed mi silentis. Poste li lasis miajn manojn kaj komencis ŝpruci akvon en la viza-

ĝon kaj levis mian kapon. Kion mi estis faronta, tamen mi devis malfermi la okulojn. Ah, kara baptanino, tiuj 99

AVINJO

eLIBRO

liaj okuloj brilis sur min kiel la dia suno, mi devis kovri miajn. Sed kion ĉio tio helpis, kiam li komencis paroli al mi! — Ho, vi estis prava, kara baptanino, ke li sorĉas eĉ per la voĉo. Senĉese resonas en miaj oreloj lia voĉo, liaj vortoj, kiam li estis al mi diranta, ke li amas min, ke mi estas lia feliĉego, lia ĉielo!’

’Kiaj pekaj vortoj! Jen estas videblaj la diablaj insidoj.

Kiu homo pensus pri tiaj paroloj? Malfeliĉa knabino, kion vi pensis, ke vi kredis lin?’ plendis la baptanino.

’Dio, kiel ne kredi, kiam li diras al vi, ke li amas vin!’

’E˛, sensencaĵo: kio alia — nur mistifikado. Li volas vin senigi de prudento.’

’Mi tion ankaŭ diris al li; sed li per Dio kaj animo asertis al mi, ke li amis min jam la unuan fojon, kiam li vidis min, kaj ke li nur pro tio evitis ĉiun paroladon kun mi kaj amkonfeson, ĉar li ne volis min ligi al sia malfeliĉa sorto, kiu lin ĉie persekutas kaj kiu ne permesas al li, ke li ĝuu sian feliĉon. Ho, mi eĉ ne scias plu, kion ĉion li al mi diris — estis preskaŭ plorinde. Mi ĉion kredis al li. Mi diris al li, ke mi timas lin kaj ke mi pro nura timo iĝis fianĉino, mi diris al li, ke mi portas sur la kolo skapularion, kaj kiam li petis, mi donis ĝin al li,’ diris Viktorka.

’Ho, vi mia Savinto,’ plendis la forĝistedzino; ’ŝi donis al li la benitan skapularion, ŝi donis al li objekton varmi-gitan sur sia korpo! Vi jam estas en lia povo — eĉ Dio ne helpos vin el liaj ungegoj — li jam tute ensorĉis vin.’

100

AVINJO

eLIBRO

’Li diris, ke tiu sorĉo estas amo — kaj ke mi ne kredu al alio,’ aŭdiĝis siavice Viktorka.

’Jes, jes, sensencaĵo — amo … Mi dirus al li, kio estas amo. Sed jam ĉio estas vana. Kion vi estis nur farinta? Li estas ja vampiro! Li nun suĉos la sangon el via korpo: kiam li elŝuĉos ĉion, li mordsufokos vin kaj via animo eĉ post la morto ne trovos trankvilon. Kaj kiel feliĉa vi povus esti!’

Viktorka konsterniĝis pro la vortoj de la baptanino; sed post momento ŝi diris: ’Jam ĉio estas vana — mi lin sekvos, kaj eĉ se li min gvidus en inferon … Jam ĉio estas vana. Kovru min, mi frostotremas!’ ŝi diris post mallonga silentado. — La forĝistedzino ĵetis sur ŝin kusenojn, kie nur iaj estis, kaj al Viktorka estis ĉiam malvar-me kaj ŝi parolis plu eĉ ne vorton.

La forĝistedzino vere amis Viktorkan, kaj kvankam ŝi koleriĝis al ŝi, ke ŝi fordonis la skapularion, — tamen ŝin tre ĉagrenis la sorto de la knabino, kiun ŝi konsideris perdita. Tion, kion Viktorka estis dirinta al ŝi, ŝi konfidis al neniu.

De tiu tago Viktorka kuŝis kvazaŭ mortinta. ŝi ne parolis, nur kvazaŭ en sonĝo nekompreneblajn vortojn, ŝi deziris nenion, ŝi atentis pri neniu. La forĝistedzino ne foriris de ŝi kaj per sia tuta arto ŝi penis helpi al la knabino. Sed nenio helpis! La gepatroj estis ĉiun tagon pli malĝojaj, kaj la fianĉo foriris ĉiun tagon pli trista. La for-101

AVINJO

eLIBRO

ĝistedzino skuis la kapon kaj pensis: ’ĉi tio ne devenas de nenio. Kiel povas esti, ke neniu el tiuj rimedoj, kiuj jam al multaj aliaj helpis, ŝin helpas? Sed tiu soldato ŝin ensorĉis — kaj tiel estas!’ — Tiaj estis ŝiaj pensoj tage kaj nokte. Kiam ŝi poste foje en nokto hazarde rigardis el la kamerfenestro kaj vidis, ke en la ĝardeno staras apud arbo vualita viro, kies okuloj turnitaj al ŝi lumis kiel ar-daj karberoj — ŝi almenaŭ je savo de sia animo asertis tion — tiam ŝi estis des pli certa, ke ŝia konjekto estas reala.

Do ŝi tre ĝojis, kiam Mikeô portis la sciigon en la domon, ke la ĉasistoj ricevis ordonon formarŝi. ’Kio min tuŝas, ĉiuj povus resti ĉi tie; sed ĉar tiu unu foriros, mi estas pli kontenta, ol se iu pagus al mi cent florenojn.

Tion al ni la diablo ŝuldis. ĉiel ŝajnas al mi, ke de tiu tempo, kiam li estas ĉe ni, Viktorka ne estas plu tia, kia ŝi estis, kaj ke li tamen ion faris al ŝi!’ diris la patro kaj la patrino kaj la forĝistedzino jesis. Sed la forĝistedzino esperis, ke post la forigo de tiu diabla potenco, ĉio fini-

ĝos bone.

La soldatoj foriris. La saman nokton estis tiel malbone al Viktorka, ke la forĝistedzino volis sendi iun por venigi pastron; ĉirkaŭ mateno estis al ŝi pli bone kaj poste ĉiam pli kaj pli bone, ke ŝi post kelkaj tagoj mem forlasis la liton. La forĝistedzino atribuis, kompreneble por si mem, la plibonigon al tio, ke Viktorka seniĝis de la 102

AVINJO

eLIBRO

diabla potenco: sed tamen ŝi preferis aŭdi, kiam la homoj rakontis: ’Tiu forĝistedzino, ŝi estas mirakla dokto-rino; se ŝi ne estus, Viktorka ne marŝus plu.’ Kaj kiam ŝi tion tiel ĉie aŭdis, ŝi fine mem kredis, ke ŝi per sia arto savis la knabinon.

Sed ne estis ankoraŭ gajnite. Viktorka iris ja, ŝi iris eĉ sur la korton, sed al ĉiu ŝi ŝajnis fremda. ¯is nun ŝi ne parolis, neniun ŝi atentis kaj ŝia rigardo estis nebula. Sed la forĝistedzino konsolis ĉiujn, ke tio pasos kaj ŝi ne trovis plu necese veki ĉe ŝi; la fratino Maæenka dormis kun ŝi en la kamero denove kiel antaŭe.

La unuan nokton, kiam la knabinoj estis solaj, Maæen-ka sidiĝis ĉe Viktorka sur la liton kaj per flatema voĉo —

ŝi estas tre bona knabino — ŝi demandis ŝin, kial ŝi estas tiel strangkonduta kaj ĉu io mankas al ŝi? Viktorka rigardis ŝin kaj diris nenion.

’Vidu, Viktorka, mi tre volus ion diri al vi, sed mi ne kuraĝas, por ke vi ne estu malbona.’

Viktorka nee skuis la kapon kaj diris: ’Rakontu nur Maæenka.’

’Vespere, antaŭ ol la soldatoj foriris —’ komencis Maæenka; sed apenaŭ ŝi findiris, Viktorka prenis ŝin je la mano, rapide demandante: ’La soldatoj foriris? kaj kien?’

’For — kien, tion mi ne scias.’

’Dank’al Dio!’ Viktorka ĝemis kaj remetis sin en la kusenojn.

103

AVINJO

eLIBRO

’Do aŭskultu, Viktorka, sed nur ne koleru je mi; mi scias, ke vi ne povis toleri la ĉeeston de tiu nigra soldato kaj ke vi rigardos min malafable, ke mi parolis kun li.’

’ĉu vi parolis kun li?’ refoje rapide releviĝis Viktorka.

’Nu, kiel mi povis tion rifuzi, kiam li tiel min petis. Sed mi eĉ ne unufoje rigardis lin — mi timis lin. Li ofte ĉir-kaŭiris la domon, sed mi ĉiam forkuris, ĝis kiam li surprizis min en la ĝardeno. Li donis al mi ian spicaĵon kaj li petis, ke mi kuiru ĝin al vi, ke vi fartos pli bone; sed mi diris al li, ke mi nenion akceptos de li — mi timis, ke li sendos al vi amaranton. Kiam mi ne volis kaj ne volis preni la spicaĵon, li diris: ’Do almenaŭ tion vi faru al mi kaj diru al Viktorka, ke mi foriras, sed ke mi neniam forgesos pri mia promeso. ŝi ankaŭ ne forgesu pri sia — ke ni revidos nin!’ Tion mi promesis al li kaj nun mi komu-nikas tion al vi. Sed vi nenion timu, li ja ne revenos plu kaj vi povos esti trankvila,’ opiniis Maæenka.

’Bone, Maæenka, bone, vi estas bona knabino; dankon por la komuniko. Nun iru dormi, iru!’ diris Viktorka aŭ-

dinte tion kaj mankaresis ŝian rondformam brakon.

Maæenka ordigis ŝian kusenon sub la kapo, deziris bonan nokton kaj kuŝiĝis.

Kiam mateme Maæenka vekiĝis, la lito de Viktorka estis jam malplena. ŝi pensis, ke eble ŝi iris en la ĉambron al sia kutima laboro; sed Viktorka ne estis en la ĉambro kaj en la korto ŝi ankaŭ ne estis. Al la gepatroj 104

AVINJO

eLIBRO

tio ŝajnis stranga, ili tuj alvokis la forĝistedzinon, ĉu eble ŝi iris kun ŝi; sed eĉ tie ŝi ne estis. ’Kien ŝi do perdiĝis?’

demandis unu la alian, traserĉante ĉiun angulon. La ĉevalservisto kuris ankaŭ al la fianĉo. Kiam ŝi nenie estis, kiam ankaŭ la fianĉo venis el la najbara vilaĝo kaj ankaŭ ne sciis pri ŝi: nur tiam la forĝistedzino konfesis la koloron, dirante: ’Mi pensas, ke ŝi forkuris post la soldato!’

’Tio ne estas vero!’ kriis la fianĉo.

’Vi eraras!’ opiniis la gepatroj; ’ŝi ja ne povis lin toleri, kiel tio povus esti?’

’Nu, jam estas tiel kaj ne alie!’ asertis la forĝistedzino kaj rakontis parte, kion Viktorka estis konfidinta al ŝi.

Ankaŭ Maæenka komencis rakonti, kion ŝi estis vespere komunikinta al la fratino kaj kiam oni fine aldonis unu al alia, rezultis al ĉiuj, ke Viktorka sekvis la soldaton, ne povante rezisti al la sekreta diabla forto, kiu regis super ŝi. ’ŝin ni ne kulpigu, ŝi ne povis kontraŭstari, nur en tio ŝi estas kulpa, ke ŝi ne konfidis ĉion pli frue al mi, ĝis kiam mi povis ankoraŭ helpi. Sed nun estas malfrue, li ensorĉis ŝin — kaj ĝis kiam li volos, ŝi devas lin sekvi. Kaj eĉ se vi mem ŝin sekvus kaj kondukus ŝin hejmen, ŝi denove devos sekvi lin.’ Tiel decidis la forĝistedzino.

’Mi tamen iros post ŝi, estu la afero kia ajn. Eble mi igos ŝin reveni; ŝi estis ĉiam tiel bona knabino,’ opiniis la patro.

105

AVINJO

eLIBRO

’Mi iras kun vi, patro!’ vokis Toník, kiu aŭskultis ĉion kvazaŭ en ekstazo.

’Vi restos hejme!’ sendisputeble malpermesis la kamparano. ’Kiam oni estas en kolero, oni ne konsiliĝas kun prudento; eĉ povus facile enveni en malliberejon aŭ en blankan surtuton*. Al kio ĝi kondukus; vi suferis sufiĉe ankaŭ kun ni la lastan tempon, ne faru al vi pli grandan doloron. Via edzino ŝi ne plu povas esti, tion vi eligu el la kapo. Se vi volas atendi unu jaron je Maæenka, mi donos ŝin al vi; ŝi estas bona knabino. Volonte mi havus vin kiel filon, sed mi vin ne devigos; faru kion ordonas al vi la prudento.’

ĉiuj ploris; sed la patro konsolis ilin: ’Ne ploru, neniel helpos; se mi ne kondukos ŝin reen, ni devos ŝin reko-mendi al Dio.’

La patro kunprenis por la vojiro kelkajn rejnaj florenoj por elspezoj, ordonis al la domloĝantoj, kio estas farota, kaj ekiris. Vojire li ĉie demandis, ĉu oni vidis tian kaj tian personon, kaj priskribis la filinon de la kapo ĝis la piedoj; sed neniu vidis iun similan. En Josefov oni diris al li, ke la ĉasistoj formarŝis en Hradecon; sed en Hradec oni diris al li, ke tiu nigra soldato aliĝis al alia taĉ-

mento kaj ke li eĉ volis eksiĝi. Kien li venis, tion ne povis diri la ĉasisto — tio estis la sama, kiu estis garnizone

* fariĝi kontraŭvole soldato, ĉar la tiutempaj la aŭstriaj soldatoj portis blankajn surtutojn. *Rim. de trad. *

106

AVINJO

eLIBRO

en la mastrumejo de Mikeô, — sed tion li certigis, ke Viktorkan neniu vidis. Multaj konsilis al li, ke li iru al la oficejo, ke tio estos plej bona; sed la kamparano ne volis ri-lati kun la oficejo. ’Kun oficejo mi volas nenion trakti,’ li diris, ’mi ne volas, ke oni ŝin alkonduku al mi eskorte kiel vagistinon kaj ke la homoj montru ŝin per la fingroj.

Tiun honton mi ne faros al ŝi. ŝi estu kie ajn, ĉie ŝi estas en la manoj de Dio; sen lia volo defalos de ŝia kapo eĉ ne haro. Se ŝi estas revenonta, ŝi revenos, se ne, fariĝu la volo de Dio. Mi ne lasos trumpetanonci ŝin tra la mondo.’

Tiel li decidis. La ĉasiston li petis, ke li al Viktorka, se li vidos ŝin aŭ ion ekscios pri ŝi, komuniku, ke li, la patro, ŝin serĉis, kaj se ŝi volos hejmen, ke li havigos al ŝi por bona vorto kaj por mono homon, kiu ŝin kondukos hejmen. La ĉasisto ĉion promesis al li — li ja pasigis ĉe li bonajn tempojn — kaj la kamparano revenis hejmen, trankviligita en sia konscienco, ke li faris, por kio sufiĉis liaj fortoj.

ĉiuj ploris pro Viktorka, oferis por mesoj kaj por pre-

ĝado; sed kiam pasis duonjaro, tri kvaronoj da jaro, kaj ankoraŭ ne estis aŭdita eĉ sciigo pri ŝi, oni rememoris ŝin kvazaŭ ŝi mortus. Tiel pasis jaro…

Iun tagon ŝafgardistoj alportis en la vilaĝon novaĵon, ke ili vidis en la sinjora arbaro virinon, kiu estis ĝuste tiel granda kaj tiajn nigrajn harojn havis kiel Viktorka. La 107

AVINJO

eLIBRO

servistaro de Mikeô tuj kuris en la arbaron kaj trakuris

ĝin trae kaj trae, sed pri simila persono estis eĉ ne postsigno. Mi estis tiam ĉi tie la unuan jaron asistento ĉe mia antaŭulo, mia mortinta bopatro. Kompreneble ni ankaŭ aŭdis pri tio, kaj la ĉefo diris al mi, kiam mi iris la postan tagon en la arbaron, ke mi rigardu la ĉirkaŭaĵon kaj atentu pri tia persono. Kaj efektive mi ankaŭ vidis la saman tagon sur deklivo, ĝuste super la kampo de Mikeô sub du abioj, kies branĉoj interplektiĝas, ke tie sidas li-berhara virino. Mi konis antaŭe Viktorkan, sed en tiu ruinigita, sovaĝigita formo nur malfacile mi povis ŝin rekoni. Sed estis ŝi! ŝia vesto havis elegantan fasonon kaj devis esti bela; sed nun ĝi estis tute disŝirita. Laŭ ŝia figuro mi rekonis, ke ŝi estas — graveda. Mallaŭte mi for-

ŝteliris de mia posteno kaj rapidis al mia ĉefo. Tiu iris tion anonci en Òernovon. La gepatroj treege ploris kaj prefere ili vidus ŝin sub tero. Sed kion fari. Ni decidis, ke ni serĉos, kien ŝi iras kaj kie ŝi dormas, por ke ni ŝin malsovaĝigu.

Iun tagon vespere ŝi venis en Òernovon ĝis la mastrumejo, en la ĝardenon de la patro. ŝi sidiĝis sub arbon, ĉirkaŭprenis la genuojn per ambaŭ brakoj, la mentonon ŝi apogis sur ili, kaj tiel ŝi sidis, fikse rigardante sur unu lokon. La patrino volis alpaŝi al ŝi, sed ŝi rapide leviĝis, transsaltis la palisaron kaj malaperis en la arbaro. Mia ĉefo diris, ke oni metu al ŝi manĝaĵon kaj ian vestaĵon en 108

AVINJO

eLIBRO

la arbaron sub la abiojn, ke ŝi eble rimarkos tion kaj la gepatroj de Mikeô tuj alportis, kion ili juĝis necesa. Mi mem metis tion tien. La postan tagon mi iris rigardi; el la manĝaĵoj mankis nur pano, kaj el la vestaĵoj la jupo, toljako kaj ĉemizo. ĉio cetera estis tie ankoraŭ eĉ la trian tagon. Mi forprenis tion, por ke tion ne forportu iu ne kompetenta.

Dum longa tempo ni ne povis trovi la lokon, kie ŝi tranoktas, ĝis fine mi elspionis, ke estas sub tri abioj en groto. Verŝajne ĝi estis iam ŝtonminejo. La enirejo estis tiel kaŝita per arbetaĵo, ke ĝin nekonanto eĉ ne trovus kaj ŝi

ĝin baris ankaŭ per picebranĉoj. Iun fojon mi enrampis tien. Unu aŭ du homoj havas tie spacon. Viktorka havis tie nenion krom iom da seka branĉaĵo kaj musko. La konatuloj kaj la parencoj kaj precipe ŝia patro kaj Maæenka, kiu jam estis fianĉino de Toník, embuskatendis ŝin diversloke kaj deziris kun ŝi paroli kaj volonte ili kondukus ŝin en la domon; sed ŝi tre evitis la homojn kaj dum tago oni povis ŝin malofte vidi.

Kiam refoje ŝi venis iun vesperon sidiĝi al la domo, Maæenka alpaŝis al ŝi de mallantaŭe kaj petis ŝin per sia flatema voĉo: ’Venu, Viktorka, venu dormi kun mi en la kameron, jam longe vi ne dormis kun mi; mi kaj ĉiuj sopiris je vi. Venu kun mi!’ Viktorka rigardis ŝin, lasis sin preni je la mano kaj lasis sin konduki en la vestiblon. Sed 109

AVINJO

eLIBRO

subite ŝi resaltis kaj estis for. Post tio oni ne vidis ŝin dum kelkaj tagoj ĉe la domo.

Foje nokte mi embuskatendis ĉasaĵon sur la deklivo super Staré bêlidlo. La luno lumis kiel en tago. Jen mi vidas Viktorkan eliri el la arbaro. Kiam ŝi iris, ŝi portis la manojn sub la brusto kunmetitaj unu super la alian, la kapon klinitan al tero kaj kuris tiel facilmove, ke ŝajnis, kvazaŭ ŝi ne tuŝus la teron. ¯uste tiel ŝi forkuris el la arbaro kaj rekte al la kluzo. Mi ŝin vidis jam tiam de tempo al tempo sidi ĉe la akvo aŭ sur la deklivo sub la granda kverko, kaj sekve mi ne tuj atentis pri tio. Sed kiam mi bone rigardis, mi vidis, ke ŝi ion ĵetas en la akvon, kaj mi aŭdis ŝin tiel sovaĝe ridi, ke miaj haroj hirtiĝis. Mia hundo komencis terure ĝemboji. Tiam mi tremis pro teruro. Sed Viktorka poste sidiĝis sur ŝtipon kaj kantis.

Mi komprenis eĉ ne vorton, sed la melodio estis la sama kiel tiu ĉe lulkanto, kiun la patrinoj kantas al la infanoj: *Mola estas la lulilo, *

*dormu, mia karulin’, *

dormu dolĉe kaj trankvile, *vin ja gardos la patrin’. *

Tiu melodio sonis en la nokto tiel plende, ke mi pro angoro apenaŭ eltenis stari sur la loko. Du horojn ŝi sidis kaj kantis. De tiu tempo ŝi estas ĉiuvespere ĝis nokto ĉe la kluzo kaj kantas tiun lulkanton. La postan tagon 110

AVINJO

eLIBRO

matene mi rakontis tion al mia ĉefo, sed li tuj divenis, kion ŝi verŝajne ĵetis en la akvon. Kaj fakte estis tiel.

Kiam ni refoje vidis ŝin, ŝia figuro estis ŝanĝita. La patrino kaj la ceteraj teruriĝis; sed kion fari. Nescio ne faras pekojn!

Iom post iom ŝi kutimis iri eĉ al nia pordo, ordinare kiam malsato devigis ŝin. Sed kiel hodiaŭ ŝi faras tion, same eĉ tiam: ŝi venis, stariĝis silente ĉe la pordo kaj daŭre staris. Mia edzino — tiam ŝi estis ankoraŭ knabino — tuj donis al ŝi ion por manĝi, ŝi senvorte prenis tion kaj kuris en la arbaron. Kiam mi iras tra la arbaro kaj renkontas ŝin, kaj donas panon al ŝi, ŝi prenas ĝin; sed se mi volus kun ŝi paroli, ŝi forkuras kaj akceptas nenion. La florojn ŝi precipe amas. Se ŝi ne portas bukedon en la mano, ŝi havas ĝin post la toljako; sed se ŝi vidas infanon aŭ kiam ŝi venas ien, ŝi disdonas ilin. ĉu ŝi konscias, kion ŝi faras, kiu povas tion scii! Mi mem volonte volus scii, kio okazas en tiu ŝia erariĝinta kapo; sed kiu povus klarigi tion? — ŝi kredeble neniam! —

Kiam Maæenka kaj Toník solenis la edziĝfeston kaj veturis al la preĝejakto en Âervená Hóra, Viktorka alkuris — Dio scias, ĉu hazarde aŭ ĉu ŝi sciis pri tio — en la domon. ŝi havis florojn en la antaŭtuko. Apenaŭ ŝi venis al la sojlo, ŝi disĵetis la florojn sur la korton. La patrino komencis plori, portis al ŝi eksteren kukojn kaj kion bonan oni havis en la domo; sed ŝi turniĝis kaj forkuris.

111

AVINJO

eLIBRO

La patro tre suferis pro tio, ĉar li amis ŝin. La trian jaron li mortis. Mi estis ĝuste en la vilaĝo. La edzino de Toník kaj li mem plorante demandis min, ĉu mi vidis Viktorkan. Ili volonte kondukus ŝin en la domon, sed ili ne sciis kiamaniere. La patro ne povis, kiel oni diris, la lastan fojon elspiri, kaj ĉiuj opiniis, ke ŝi retenas lian animon. Mi revenis en la arbaron esperante ŝin revidi, kaj mi pensis, ke mi tion diros al ŝi, ŝi komprenu min aŭ ne.

ŝi sidis sub la abioj. Mi preteriris, kvazaŭ nenio estus okazinta kaj nur negrave, por ŝin ne timigi, mi diris:

’Viktorka, via patro mortas, vi povus iri hejmen.’

ŝi ne reagis, kvazaŭ ŝi ne estus aŭdinta. Do mi pensis, ke ĉio estas vana, kaj mi iris en la vilaĝon por komuniki tion al ili. Mi ankoraŭ parolis kun Maæenka sur la sojlo, kiam la ĉevalservisto vokis: ’Jen Viktorka efektive venas en la ĝardenon!’

’Toník! elkonduku la baptanojn kaj kaŝu vin, por ke ni ne timigu ŝin!’ diris Maæenka kaj iris en la ĝardenon.

Post momento ŝi kondukis silente Viktorkan en la ĉambron. Tiu ĉi ludis per primolo kaj ŝiaj belaj, sed sen-brilaj nigraj okuloj eĉ ne suprenleviĝis de ĝi. Maæenka kondukis ŝin kiel blindulinon. En la ĉambro estis silento. ĉe unu flanko de la lito genuis la patrino; ĉe la piedoj unu sola filo; la maljunulo havis la manojn krucme-titaj sur la brusto, liaj okuloj estis turnitaj al la ĉielo. Ili agoniis. Maæenka kondukis Viktorkan ĝis la lito mem: La 112

AVINJO

eLIBRO

mortanto turnis la okulojn al ili kaj feliĉa rideto ekflirtis sur lia vizaĝo. Li volis levi la manon, sed ne povis: Viktorka eble pensis, ke li ion volas kaj ŝi metis la primolon en lian manon. Ankoraŭ unufoje la malsanulo rigardis ŝin, suspiris kaj estis mortinta. ŝi faciligis lian lastan horon. La patrino komencis ploregi kaj kiam Viktorka aŭ-

dis tiom da voĉoj, ŝi sovaĝe rigardis ĉirkaŭ si kaj elkurin-te tra la pordo malaperis.

Mi ne scias, ĉu ŝi estis iam ankaŭ interne de sia naskiĝa domo. En la daŭro de tiuj dek kvin jaroj, de kiam ŝi loĝas ĉi tie en la arbaro, mi aŭdis ŝin unufoje paroli. ¯is la morto mi ne forgesos tion. — Foje mi iris malsupren al la ponto. Sur la ŝoseo veturis la kastelaj servistoj kun ligno, sur la herbejo mi vidis paŝi Orkapulon, skribiston el la kastelo. La knabinoj moknomis lin tiel, ĉar ili ne volis memori lian germanan nomon, parte pro tio, ke li havis tre belajn, sufiĉe longajn orkolorajn harojn. Laŭ de-veno li estis germano. Li iris trans la herbejon kaj ĉar estis varme, li demetis la ĉapon kaj iris liberhare.

Jen subite, kvazaŭ ŝi estus falinta de la ĉielo, elkuris de ie subite Viktorka, kaptis lin je la haroj, komencis lin ŝiri kaj ŝancelis lin, kvazaŭ li estus marcipana figuro. La germano kriis el tuta gorĝo. Mi flugis malsupren de la deklivo; sed Viktorka furiozis, mordis liajn manojn, kriis per voĉo plena de furiozo: ’Nun mi vin havas en povo, vi serpento, vi diablo! Mi vin disŝiros! Kien vi metis mian 113

AVINJO

eLIBRO

filinon, vi diablo? Diablo, redonu ŝin al mi!’ kaj ŝi tiel furioziĝis, ke ŝi nur raŭkis, ke oni eĉ kompreni ne povis ŝin. La germano ne komprenis ŝin, li estis preskaŭ senkonscia. Sed eĉ ni ambaŭ, ni neniel trankviligus ŝin, se ne estus la servistoj. Vidante la interbatiĝon, ili alkuris sur la herbejon kaj nur tiam ni elŝiris la kompatindan skribiston el ŝiaj manoj. Sed kiam ni volis ŝin kunpreni, ŝi elŝiriĝis al ni ĉiuforte kaj kuris al la arbaro; de la arbaro ŝi ĵetis sur nin ŝtonojn kaj malbenis ĝis la firmamento, tiel ke la nuboj tremis. Poste mi ŝin kelkaj tagoj eĉ ne vidis.

La germano malsaniĝis de tio kaj li tiel timis Viktorkan, ke li prefere foriris de ĉi tie. La knabinoj priridis lin, sed kio plu: kiu forkuras, gajnas kaj eĉ sen li prosperos greno sur la kampoj. Ni ankaŭ ne eksopiris je li.

Kaj nun, avinjo, jen vi havas la tutan historion pri Viktorka, kiel mi ĝin aŭdis, parte de la mortinta forĝistedzino, parte de Maæenka. Kio alia okazis, kiu scias tion; sed laŭ ĉio, devis malbone okazi, kaj kiu havas tiun animon sur la konscienco, malfacile tion portas.” —

Avinjo viŝis siajn postplorajn vangojn kaj diris kun afabla rideto: ”Do, mi dankas vin; kortuŝanta historio.

Tion oni devas diri, ke la baptopatro scias rakonti kiel skribemulo; oni aŭskultus lin kaj aŭskultus kaj oni tute forgesus, ke la suno estas trans la montoj.” ĉe tio avin-114

AVINJO

eLIBRO

jo montris la ombrojn, kiuj etendiĝis en la ĉambro kaj kunmetis la spindelon.

”Atendu momenton, mi ŝutos grenon al la kortbirdaro, por ke mi povu vin akompani de la monto,” petis la edzino de la arbaristo, kaj avinjo volonte atendis.

”Kaj mi iros kun vi ĝis la ponto, mi devas ankoraŭ iri en la arbaron,” diris la arbaristo, leviĝante de la tablo.

La arbaristedzino kuris por greno kaj post malgranda paŭzo aŭdiĝis en la korto laŭta vokado: ”Put, put, put!”

Je tiu vokado la kortbirdaro kunflugis de ĉiuj flankoj.

Plej unua estis aro da paseroj kvazaŭ tiu vokado koncer-nus ilin. La arbaristedzino ankaŭ diris: ”Nu, vi estas la plej unuaj.” Sed ili eĉ ne atentis pri tio.

Avinjo staris sur la sojlo kaj tenis la infanojn ĉe si, por ke ili ne timigu la kortbirdojn, kiujn ŝi kun videbla plezuro rigardis. Kiel multe da kortbirdaro! Blankaj kaj grizaj anseroj kun anseridoj, anasoj kun anasidoj, nigraj anasoj turkinoj, belaj kokinoj hejme kulturitaj kaj tirolaj kokoj altkruraj, plumtufaj kun malordigita plumaro sur la kolo, pavoj, numidoj, meleagrinoj kun meleagro, kiu blekis kaj sin ŝveligis, kvazaŭ li estus tre grava, kolomboj ordinaraj kaj plumtrenantaj — ĉio interpuŝiĝis en unu amaso, avidis la grenon, piedpremis siajn piedojn; unu saltis trans la alian, subrampis kaj trapuŝiĝis, kie nur estis eble; kaj la paseroj, friponoj, havante plenajn ventrojn, saltis sur la dorsoj de la malsaĝaj anseroj 115

AVINJO

eLIBRO

kaj anasoj. Ne malproksime sidis kunikloj; malsovaĝigita sciuro rigardis la infanojn de hipokaŝtanarbo, tenante la voston super si kiel kaskon; kaj sur la palisbarilo sidis kato, rigardante per avida okulo la paserojn; la kapreolino lasis sin grati sur la kapo de Barunka, sed la hundoj sidis silente ĉirkaŭ la infanoj, ĉar la arbaristedzino tenis en la mano vergon. Sed kiam nigra virkoko persekutis anseridon, kiu prenis lian grajnon sub la beko kaj tiu ĉi forkurante pasis preter la buŝo de Hektor, tiu ĉi tamen ne povis sin reteni, ke li ne volu buŝkapti ĝin.

”Vidu la maljunan azenon, kiel li volas ludeti. Jen vi havas memoraĵon!” ekkriis la mastrino kaj skurĝis lin per la vergo.

Hektor ekhontis antaŭ siaj junaj kolegoj pro tiu puno kaj kun mallevita kapo li fortrenis sin en la koridoron.

Sed avinjo diris: ”ĉu la filo povus esti pli bona ol la patro?” Hektor estis nome filo de Sultán, kiu mordbuĉis tiom da belaj anseridoj de avinjo.

La nutrado estis finita kaj la kortbirdaro foriris en siajn restejojn. La infanoj ricevis de Frantík kaj Bedæich belajn pavplumojn, la arbaristedzino donis al avinjo por kovmeto ovojn de la tirolaj kokinoj kaj metis Anuôkan sur la brakon, la arbaristo ĵetis la pafilon trans la ŝultron, vokis Hektoron kaj ĉiuj eliris el la gastama domo. La kapreolino iris ankaŭ kun ili kiel hundo.

116

!(images/000035.png)

AVINJO

eLIBRO

Sub la monto la arbaristedzino deziris bonan nokton al ĉiuj kaj iris reen kun la infanoj kaj ĉe la ponto la arbaristo donis al avinjo sian sunbrunigitan dekstran manon kaj iris en la arbaron. Jan longe rigardis post li, poste li diris al Barunka: ”Kiam mi estos ankoraŭ iom pli granda, mi iros kun sinjoro Beyer kaj mi ankaŭ iros atendi ĉasaĵon en embusko.”

”Sed tiam oni devas sendi ankoraŭ iun kun vi; vi timas ja arbarfeinojn kaj fajrovirojn!” ridis pri li Barunka.

”E˛, kion vi scias,” Jan koleris; ”kiam mi estos pli granda, mi ne timos!”

Sed avinjo, irante preter la kluzo, rigardis la muskokovritan trunkŝtipon kaj rememorante pri Viktorka, ŝi suspiris: ”Kompatinda knabino!”

117

!(images/000001.png)

AVINJO

eLIBRO

**VII **

La postan tagon antaŭ tagmezo avinjo eliris kun la infanoj tra la pordo.

”Dece kondutu,” ordonis la patrino, akompanante ilin trans la sojlon; ”nenion tuŝu en la kastelo kaj kisu ĝentile la manon de la princino.”

”Ni tion ja iel aranĝos,” asertis avinjo.

La infanoj estis kiel floroj, kaj avinjo ankaŭ havis festan veston: diantkoloran jupon, la antaŭtukon blanka kiel glacio, damaskan lazurkoloran jakon, kufon kun

’kolombino’ kaj ĉirkaŭ la kolo granatojn kun la talero.

Sub la brako ŝi kunportis ŝultrotukon.

118

AVINJO

eLIBRO

”Por kio vi kunprenas la ŝultrotukon? Ne pluvos, la ĉielo estas klara,” opiniis sinjorino Proôková.

”Oni estas kvazaŭ senbraka, se oni ne havas ion por teni; estas jam kutimo, ke mi ion kunportu,” diris avinjo.

Ili turnis ĉirkaŭ la ĝardeno sur mallarĝan vojon.

”Nun iru unu post la alia, por ke viaj pantalonoj ne malsekiĝu en la herbo. Vi, Barunka, iru antaŭe, mi gvi-dos Adélkan, ŝi ne scias atenti pri la vojo!” ordonis avinjo, prenante je la mano Adélkan, kiu kun granda plezuro rigardis ŝin.

En la fruktoĝardeno saltis Nigra, la kokino de Adélka:

ĝi estis unu el la kvar, kiujn avinjo veturigis al la infanoj el la montara vilaĝo. Avinjo ĝin tiel malsovaĝigis, ke ĝi bekmanĝis el la manoj de la infanoj kaj ĉiufoje, kiam ĝi ellasis ovon, ĝi alkuris al Adélka por peco da bulko, kiun la knabino rezervis por ĝi de sia matenmanĝo.

”Iru al panjo, Nigra, mi lasis tie por vi la bulkon; mi iras al la princino!” Adélka vokis al la kokino. Sed tiu, kvazaŭ ne komprenante, kuregis al ŝi kaj volis ŝin per la beko tiri je la vesto.

”ĉu vi ne vidas, malsaĝa, ke mi havas blankan veston?

ŝŝŝa!” forpelis ŝin la knabino; sed la kokino ne volis foriri, ĝis kiam ĝin avinjo frapis sur la flugilojn per la ŝultrotuko.

119

AVINJO

eLIBRO

Ili refoje iris pecon da vojo pluen. Jen, ho ve! nova akcidento minacis la blankan veston. De la deklivo sin pelis ambaŭ hundoj, transvadis la kanalon, sur la bordo iom forskuis de si la akvon kaj unusalte estis ĉe avinjo.

”Ho, vi malbenitaj, kiu mendis vin? Tuj fortreniĝu!”

koleris avinjo, minacante al ili. La hundoj, aŭdante la koleran voĉon de avinjo kaj vidante la streĉitan brakon kun la ŝultrotuko, haltis, pensante, kion ĝi signifu. La infanoj ankaŭ insultis ilin, kaj Jan levis ŝtonon, volante ĵeti sur ilin; sed la ŝtono falis en la kanalon. La hundoj, kutimintaj alporti el la akvo la objektojn ĵetitajn al ili, konjektis, ke la infanoj volas nur iel ludeti kun ili kaj kuris plenĝoje en la akvon; tamen post momento ili estis refoje ekstere kaj komencis gaje rondkuri ĉirkaŭ la infanoj. La infanoj kriis kaj kaŝis sin malantaŭ avinjon; avinjo ne sciis plu konsilon. ”Mi iros hejmen kaj alvokos Bêtkan,” opiniis Barunka.

”Ne reiru, tio laŭdire ne portas feliĉon por la vojiro,”

diris avinjo.

Jen feliĉe alvenis sinjoro patro kaj forpelis la hundojn.

”Kien vi rapidas: al edziĝfesto aŭ al festeno?” li demandis, turnante la flartabakujon inter la fingroj.

”Neniu festo, patro, nun ni iras nur en la kastelon,”

respondis avinjo.

”En la kastelon? Jen io. — Kion tie?” miris sinjoro patro.

120

AVINJO

eLIBRO

”La princino nin invitis,” elpuŝis la infanoj kaj avinjo tuj rakontis, kiel ŝi renkontiĝis kun la princino en la altano.

”A˛, tiel estas!” diris sinjoro patro, prenante dozon da flartabako. ”Nu, iru do. Adélka poste diros al mi, kion ŝi vidis tie. Kaj vi, Jeník, se vin la princino demandos, kien la fringo per la nazo sidiĝas? Vi ne scias tion, ĉu ne?”

”ŝi ja ne demandos,” opiniis Jan kaj kuris antaŭen, por ke lin sinjoro patro plu ne kolerigu. Sinjoro patro ridetis, salutis avinjon kaj iris al la kluzo.

ĉe la gastejo ludis la infanoj de Kudrna: ili faris muelilojn kaj Cilka braklulis.

”Kion vi faras ĉi tie?” demandis ilin Barunka.

”Nenion!” ili respondis, rigardante la paradvestitajn infanojn.

”Miru, mi iras en la kastelon,” komencis Jan.

”Hm, kiom ĝi valoras,” malŝate rebatis Vavæinek.

”Kaj ni vidos tie papagon,” diris siavice Vilém.

”Kiam mi estos granda, mi ĝin ankaŭ vidos, la patro diris al mi, ke mi iros en la mondon,” refoje al tio respondis la petolema Vavæinek. Sed la alia knabo, Václav, kaj Cilka diris: ”Se ankaŭ ni povus iri tien por rigardi!”

”Nu, ne plendu, mi alportos ion al vi,” diris al ili Jan,

”kaj mi rakontos al vi, kiel estas tie.”

Fine tamen avinjo venis kun la infanoj al la parko, kie jam atendis ilin sinjoro Proôek.

121

AVINJO

eLIBRO

La princa parko estis por ĉiu malfermita, ĝi ne estis tro malproksime de Staré bêlidlo, sed avinjo kun la infanoj nur malofte eniris tien, precipe, kiam tie estis la posedantoj. Kvankam ŝi admiris la belan aranĝon de ĉio, la belegajn florojn, la ekzotikajn arbojn, la fontanojn kaj la orskvamajn fiŝojn en la lago, ŝi tamen preferis iri kun la infanoj sur herbejon aŭ en arbaron. Tie ili povis sentime ruliĝi sur la mola, verda tapiŝo, tie ili povis flari ĉiun floron kaj ankaŭ pluki ilin por bukedoj kaj kronoj. En la kampo kreskis ja nek oranĝarboj, nek citronarboj, sed tie kaj alie staris branĉlarĝa merizarbo aŭ sovaĝa pirarbo; ili estis plenaj de fruktoj kaj ĉiu povis pluki laŭvole.

En la arbaro estis abunde da fragoj, mirteloj, fungoj kaj migdalgustaj aveloj. Ne estis tie fontanoj, sed kun plezuro avinjo haltis kun la infanoj ĉe la kluzo. Ili rigardis, kiel la ondoj sur la kluzo rapidege malsuprenfluas, sup-rensaltante je milionoj da gutoj, erigite refalas, ankoraŭ unufoje transruliĝas en la ŝaŭmanta kaldrono kaj nur poste kunigitaj en unu fluo rapidas pluen senbrue. Super la kluzo ne estis orskvamaj fiŝoj, kutimintaj je pecoj da bulko, sed kiam avinjo preteriris, ŝi ŝovis la manon en la pendpoŝon, donis al Adélka en antaŭtukon la panerojn, kaj tuj kiam la infanoj ilin ĵetis en la akvon, elnaĝis el profunda akvokavaĵo multaj fiŝoj. Plej proksimen al la supraĵo alnaĝis la arĝentobrilaj plotoj kaj avide kaptis la 122

AVINJO

eLIBRO

panerojn, inter ili trapasis sagrapide perkoj kun streĉi-ta dorso, iom apude interŝoviĝis gracia bramo kun longaj buŝharoj; oni povis ankaŭ vidi ventrodikajn kar-pojn kaj platkapajn lojtojn.

Sur la herbejo avinjo renkontiĝis kun homoj, kiuj tuj salutis: ”Estu laŭdata Jesuo Kristo!” aŭ: ”Dio donu bonan tagon!” La haltintoj demandis: ”Do, kien avinjo?

Kiel vi fartas? Kion oni faras ĉe vi?” kaj ŝi tuj ion eksciis de ili.

Sed en la kastelo? Tie estis tute alia vivo! Jen kuris livrevestita servisto, jen ĉambristino en silkaĵo, jen sinjoro kaj refoje sinjoro, kaj ĉiuj portis la kapon pli supren, ol

ĝi al ili elkreskis kaj fierpaŝis kiel pavoj, kiuj nur rajtas promeni sur la herbobedo. Se iu el ili salutis avinjon, li diris nur senatente:

”Guten Morgen!” aŭ ”Bonjour!” kaj avinjo ruĝiĝis kaj ne sciis, ĉu ŝi diru ”¯is eterne!” aŭ: ”Donu ĝin Dio!” ŝi ĉiam diris hejme: ”Tie en la kastelo estas vera Babilono!”

Antaŭ la kastelo sidis du livrevestitaj servistoj, unu ĉe ĉiu flanko de la pordo; tiu maldekstre havis la manojn kunmetitaj en dolĉa ’far niente’ sur la genuoj, kaj la dekstra havis la manojn kunmetitaj sur la brusto kaj rigardis al Dio en la fenestrojn. Kiam sinjoro Proôek venis al ili, ili salutis lin germane, ĉiu kun alia akcento. La antaŭ-

ĉambro estis pavimita per blankaj marmoraj tabuloj, 123

AVINJO

eLIBRO

meze staris bele farita bilardo. Laŭlonge de la muroj staris sur verdmarmoraj postamentoj blankaj gipsaj statuoj, reprezentantaj mitologiajn personojn. Kvar pordoj kondukis en la apartamenton de la princino. ĉe unu sidis en fotelo ĉambristo en nigra frako kaj dormis. En tiun ĉambron sinjoro Proôek kondukis avinjon kun la infanoj. La ĉambristo aŭdante susuron moviĝis; sed vidante sinjoron Proôek, li salutis kaj demandis, kiu afero venigas la sinjoron en la kastelon.

”La princino deziris, ke ŝin hodiaŭ vizitu mia bopatrino kun la infanoj. Mi petas, sinjoro Leopold, anoncu ilin,” diris sinjoro Proôek. Sinjoro Leopold suprentiris la brovojn, ŝultrumis, dirante: ”Mi ne scias, ĉu ŝi volos ilin akcepti; ŝi estas en sia kabineto kaj laboras. Sed mi povas ilin anonci.”

Li leviĝis kaj malrapide eniris tra la pordo, ĉe kiu li sidis. Post momento li revenis kaj lasante la pordon malfermita, li moŝtfavore kaposignis, ke ili eniru.

Sinjoro Proôek reeniris kaj avinjo kun la infanoj eniris en luksan salonon. En la infanoj reteniĝis la spiro kaj iliaj piedoj glitis sur la planko, glata kiel glacio. Avinjo estis kvazaŭ en ekstazo; ŝi demandis sin mem, ĉu ŝi surpaŝu la broditajn tapiŝojn. ”Eterna domaĝo!” ŝi diris al si. Sed kion fari, ili kuŝis ĉie kaj la ĉambristo ankaŭ paŝis sur ili.

124

AVINJO

eLIBRO

La ĉambristo kondukis ilin tra koncertsalono kaj biblioteko ĝis la kabineto de la princino; poste li revenis al sia fotelo, murmurante en la lipharojn: ”La moŝtsinjoroj havas strangajn kapricojn, oni servu ĉi tie al vulgara maljunulino kaj al infanoj.”

En la kabineto de la princino estis helverdaj tapetoj, per oro broditaj, samaj estis ankaŭ la pordokurtenoj kaj tiuj ĉe unu sola fenestro, kiu estis preskaŭ same granda kiel la pordo. Sur la muroj pendis multe de diversgran-daj bildoj, plejparte portretoj. Kontraŭ la fenestro estis kameno el griza, nigre kaj blanke striita marmoro kaj sur

ĝi staris du florvazoj el japana porcelano kaj en ili estis belegaj floroj, per kies bonodoro la kabineto estis satu-rita. Ambaŭflanke estis bretoj el multekosta ligno, bele faritaj, kaj sur ili estis metitaj diversaj objektoj, altvalo-raj parte pro artista laboro, parte pro multekosteco, kaj mineralaĵoj, kiel: belaj konkoj, koraloj, ŝtonoj kaj simile.

Tio estis senescepte memoraĵoj el vojaĝoj kaj donacoj de karaj personoj. En unu angulo apud la fenestro staris statuo de Apolono el marmoro de Carrara, en alia angulo simpla, sed tre bonguste farita skribtablo. ĉe la tablo, en fotelo tegita per malhelverda veluro, sidis la princino en blanka matenrobo. ĵus ŝi formetis la plumon, kiam avinjo kun la genepoj enpaŝis tra la pordo.

”Estu salutita Jesuo Kristo!” ŝi diris, respekte klini-

ĝante.

125

AVINJO

eLIBRO

”Por eterne! Estu bonvenaj, maljunulino kaj ankaŭ la infanoj.”

La infanoj estis plene miregigitaj, sed avinjo palpebrumis al ili kaj ili tuj iris kisi la manon de la princino.

ŝi kisis ilin sur la frunto kaj kapmontrante belan seĝon, tegitan per veluro kaj ornamitan per oraj franĝoj, invitis avinjon, ke ŝi sidiĝu.

”Mi dankas, sinjorina moŝto, mi ne estas starolaca,”

hezitetis avinjo kaj vere nur pro tio, ke ŝi timis eksidi sur seĝo, por ke ĝi ne forglitu kun ŝi aŭ ne rompiĝu. Sed la princino decide admonis:

”Nur sidiĝu, maljunulino!” kaj avinjo, malfaldinte sian blankan ŝultrotukon sur la seĝo, singarde sidiĝis, dirante: ”Por ke ni ne forportu la dormon de la sinjorina moŝ-

to.”

La infanoj staris senbrue, sed iliaj okuloj saltis de unu objekto al alia. La princino rigardis ilin kaj demandis ilin kun rideto: ”ĉu plaĉas al vi ĉi tie?”

”Jes,” kapjesis ĉiuj samtempe.

”Ho, mi kredas, ĉi tie ili povus petoli kaj rondkuri kaj ili ne lasus sin longe peti por resti ĉi tie,” diris avinjo.

”Kaj al vi ne plaĉus ĉi tie?” la princino demandis avinjon.

”Estas ĉi tie kiel en la ĉielo, sed tamen mi ne volus loĝi ĉi tie,” kapneis avinjo.

126

AVINJO

eLIBRO

”Kaj kial ne?” la princino demandis kun miro.

”Kion mi farus ĉi tie? Mastrumejon vi ne havas ĉi tie, kun plumoj kaj la radŝpinilo mi ne povus ĉi tie dismetiĝi

— per kio mi okupiĝus?”

”Kaj ĉu vi ne volus senzorge vivi kaj dum la maljuneco ripozi?”

”Ja okazos pli aŭ malpli frue, ke la suno super mia ka-po eliros kaj subiros kaj mi senzorge dormos. Sed ĝis kiam mi vivas kaj Dio min konservas sana, decas, ke mi laboru. La mallaborulo multe kostas, eĉ se oni ne pagas al li, kaj tute sen zorgoj estas neniu homo: iun premas tio, alian io alia, ĉiu portas sian krucon — nur ke ĉiu ne falas sub ĝi,” diris avinjo.

En tiu momento blanka mano disigis la pezan pordo-kurtenon kaj inter ĝi aperis ĉarmoplena vizaĝo de juna knabino, ĉirkaŭvolvita de helaj, kaŝtankoloraj harruloj.

”ĉu estas permesite?” ŝi demandis per milda voĉo.

”Nur eniru, Hortensie, vi trovos agrablan societon,”

respondis la princino.

En la kabineton eniris grafidino Hortensie, adoptitino de la princino, kiel oni rakontis. ŝia figuro estis maldika, ankoraŭ ne evoluinta. ŝi estis vestita per blanka, simpla vesto, sur la brako ŝi portis pajlan, rondforman ĉapelon, en la mano ŝi tenis bukedon da floroj. ”A˛, kiaj amindaj infanoj!” ŝi vokis; ”ili certe estas tiuj de Proôek, de kiuj vi alportis al mi la bonajn fragojn?”

127

AVINJO

eLIBRO

La princino tion konfirmis. La grafidino kliniĝis, donis al ĉiu infano po unu rozo, unu ŝi donis al avinjo, unu al la princino kaj la lastan ŝi enŝovis malantaŭ sian zonon.

”¯i estas same freŝa burĝono, kiel vi, moŝtfraŭlino,”

diris avinjo, flarante la rozon. ”Dio konservu ŝin al vi, moŝta sinjorino!” ŝi aldonis, turnante sin al la princino.

”Tio estas ankaŭ mia plej arda deziro,” diris la princino kaj kisis la helan frunton de la amata adoptitino.

”ĉu mi rajtas por kelka tempo forkonduki la infanojn?” la grafidino demandis la princinon kaj avinjon.

La princino faris jesan signon, sed avinjo opiniis, ke ili

ĝenos la moŝtan fraŭlinon; ke la knaboj estas kiel ĉas-hundoj kaj ke Jan precipe estas tia.

Sed Hortensie, ridetante donis ambaŭ manojn al la infanoj demandante ilin: ”ĉu vi volas iri kun mi?”

”Ni volas, ni volas!” ekĝojis la infanoj kaj tuj kaptis ŝiajn manojn.

Riverencinte antaŭ la princino kaj avinjo, ŝi malaperis kun ili tra la pordo. La princino prenis poste de la tablo arĝentan sonorilon kaj sonorigis. Post momento aperis en la pordo la ĉambristo Leopold. La princino ordonis al li, ke li preparigu en la salono matenmanĝon kaj transdonis al li paketon da leteroj por plua prizorgo. Leopold riverencis kaj foriris.

128

AVINJO

eLIBRO

Dum la princino parolis kun la ĉambristo, avinjo ĉir-kaŭrigardis la portretojn, pendantajn sur la fronta muro de la kabineto. ”Mia bona Dio!” ŝi diris, kiam la ĉambristo foriris, ”kiaj kuriozaj kostumoj kaj vizaĝoj. Tiu ĉi sinjorino estas vestita kiel la mortinta Halaôková, Dio donu al ŝi ĉielon. ŝi ankaŭ portis sin sur altaj kalkanumoj, havis pufajn jupojn, talion kvazaŭ tratranĉitan per vipo kaj sur la kapo kufon. ŝia edzo estis en Dobruôka konsilanto kaj kiam ni de tempo al tempo venis tien al preĝejfesto, ni vidis ŝin en la preĝejo. Niaj knaboj nomis ŝin ’papa-va pupo’, ĉar ŝi aspektis en tiuj jupoj kaj kun la pudrita kapo, kvazaŭ kiam oni suprenfaldas la kalikfoliojn de papavo. Oni rakontis, ke tio estas franca modo.”

”Tiu sinjorino estas mia avino,” diris la princino.

”Nu, kial ne; ŝi estas bela sinjorino,” respondis avinjo.

”Tiu dekstre estas la avo, maldekstre la patro,” daŭrigis la princino, montrante ilin.

”Belaj homoj; la moŝta sinjorino ne malkonfesos la patron. Kaj kie estas la patrino?”

”Tie miaj patrino kaj fratino,” diris la princino, montrante la du portretojn super la skribtablo.

”Belaj sinjorinoj, kun plezuro oni rigardas ilin,” opiniis avinjo. ”Sed la fratino similas nek la patron, nek la patrinon; ja kelkfoje estas, ke la infanoj similas al iu an-129

AVINJO

eLIBRO

taŭulo, el Dio mem scias kiu generacio. Sed jen, tiu juna sinjoro estas al mi konata; sed mi ne povas rememori de kie.”

”Tio estas la rusa imperiestro Aleksandro,” rapide respondis la princino; ”tiun vi ne konis.”

”Ho, ke mi ne konis lin? Mi staris ja dudek paŝojn for de li. Li estis bela homo. ĉi tie li estas pli juna, sed mi tamen rekonis lin. Li kaj imperiestro Jozefo estis du belaj viroj.”

La princino montris sur la kontraŭan muron, kie pendis portreto, busto en natura grandeco.

”Imperiestro Jozefo!” kunfrapis la manojn avinjo,

”kvazaŭ li estus al li el la okulo elfalinta. Ni vidu, kiel vi havas ilin ĉi tie kune. Mi ne pensis, ke mi vidos hodiaŭ imperiestron Jozefon. Dio donu al li eternan gloron, li estis bona sinjoro, precipe por la malriĉa popolo. Jen, tiun ĉi taleron li donis al mi propramane,” diris avinjo, iom eltirante de malantaŭ la brustotuko la taleron.

Al la princino plaĉis la simpla sincereco de avinjo kaj la trafaj esprimdiroj, kaj ŝi petis ŝin, ke ŝi rakontu, kiamaniere kaj kie la imperiestro donacis al ŝi tiun moneron. Avinjo ne lasis sin peti kaj rakontis al la princino tion, kion ni jam aŭdis en la muelejo. La sinjorino kore ridis pri tio.

130

AVINJO

eLIBRO

Kiam avinjo daŭrigis la rigardadon de la ĉambro, jen ŝi vidis portreton de reĝo Frederiko. ”A˛, jen la prusa reĝo,” ŝi vokis. ”Tiun potentaton mi bone konis. Mia mortinta edzo, Jiæi, servis en la prusa armeo kaj mi pasigis en Silezio dek kvin jarojn. Pli ol unufoje li elvokigis Jiæikon el la vico kaj rekompencis lin. Li amis grandajn virojn kaj mia Jiæi estis la plej alta viro en la tuta regimento kaj kreskfigura kiel virgulino. Mi ne atendis, ke mi rigardos en lian tombon. Tia homo, kiel roko, kaj jam longe li estas en la eternejo — kaj mi ankoraŭ estas ĉi tie!” ĝemis la maljunulino kaj larmo ruliĝis sur la sulkoplena vango.

”ĉu via edzo falis en batalo?” demandis la princino.

”Rekte ne, sed li mortis de pafovundo. Kiam eksplo-dis tiu ribelo en Polujo kaj la prusa reĝo kune kun la rusa armeo invadis tien, partoprenis ankaŭ nia regimento. Mi kuniris eĉ kun la infanoj, mi havis du kaj la tria naskiĝis al ni en la tendaro. Tio estas Johanka, kiu estas nun en Vieno, kaj kredeble pro tio ŝi estas tiel kuraĝa, ke ŝi devis de la naskiĝo ĉion kutimi kiel soldato. Estis malfeliĉa milito. Tuj el la unua interpuŝiĝo oni alportis al mi Jiæikon sur portiloj. Kanonkuglo forŝiris lian kruron, kiun oni devis al li fortranĉi. Mi flegis lin, kiom la fortoj sufi-

ĉis. Kiam li iom resaniĝis, oni sendis lin reen en Neisse.

Mi havis ĝojon kaj esperis, ke li resaniĝos, ke oni lin kiel kriplulon ne retenos kaj ke ni povos reveni en ĉe˛ujon.

131

AVINJO

eLIBRO

Sed la espero trompis min. Subite li komencis konsumiĝi kaj estis nek konsilo nek helpo — li devis morti. Kie nur estis groŝo, mi donis ĝin por medikamentoj, kaj tamen neniel helpis. Tiam mi pensis, ke mi seniĝos de la prudento, ke mia koro krevos pro malĝojo. Sed la homo multon eltenas, moŝta sinjorino.

Restis al mi tri georfoj, da mono eĉ ne helero, nur kelkaj vestoj. En la sama regimento, kie Jiæi deĵoris, estis ĉefserĝento iu Lehotskë kaj li estis la plej kara amiko de Jiæi; tiu protektis min, havigis al mi teksilon, kiam mi diris, ke mi farus lankovrilojn, kaj ĉion ceteran, kion mi bezonis por tio. Dio rekompencu lin pro tio! Bone taŭ-

gis al mi tio, kion mi dum juneco lernis de la mortinta bopatrino. La laboraĵo trovis bonan debiton kaj mi baldaŭ repagis la ŝuldon al Lehotskë kaj ankaŭ mi honeste vivtenis min kun la infanoj. Mi devas diri, ke estis en tiu urbo bonaj homoj, sed tamen mi treege hejmsopiris, de tiu tempo, kiam Jiæi ne ekzistis plu, mi sentis min tiel for-lasita kaj izola kiel pirarbo sur kampo. ŝajnis al mi, ke tamen estus al mi pli bone hejme ol en fremdlando kaj mi konfidis miajn pensojn al Lehotskë. Sed li konsilis ne fari tion kaj asertis, ke mi certe ricevos ian pension kaj ke la reĝo zorgos pri miaj infanoj. Por tio mi dankis al li, sed mi decidis, ke mi poste tamen nur hejmen revenos.

Ankaŭ malhelpis al mi la germana lingvo. ¯is kiam ni 132

AVINJO

eLIBRO

estis en Kladsko, estis al mi pli bone, tiam mi estis kvazaŭ hejme — tie oni parolis pli multe ĉeę ol germane; sed en Neisse jam superis la lingvo germana kaj mi neniel povis lerni la germanan lingvon.

Apenaŭ mi iom helpis al mi, venis inundo. ¯i estas malbona elemento, tiu akvo, kiam ĝi furioziĝas, kaj oni antaŭ ĝi eĉ sur ĉevalo ne povas forkuri. ¯i venis tiel rapidege, ke la homoj apenaŭ savis la vivon. Mi kolektis rapide, kio estis plej valora, metis la ligvalizon sur la dorson, la plej junan infanon en ĉirkaŭprenon, la du pli aĝajn mi prenis je la manoj kaj tiamaniere mi kun ili estis forkuranta, vadante ĝis la maleoloj tra la akvo. Lehotskë venis por helpi nin kaj kondukis en la supran urbon, kie nin bonaj homoj akceptis sub tegmenton.

Diskoniĝis tuj en la urbo, ke mi estis senigita de preskaŭ ĉio kaj bonaj homoj tuj rapidis min helpi, ankaŭ la generalo mem min alvokigis kaj diris al mi, ke mi ricevos jare kelkajn talerojn kaj konstantan okupiĝon pro reĝa favoro; ke la knabo vizitos militinstituton, kaj ke mi povas doni la knabinojn en reĝan instituton por virinoj.

Tio min tute ne ĝojigis kaj mi petis, ke ili donu al mi prefere kelkaj florenoj kontante, se ili volas al mi montri sian favoron, kaj ke mi iros hejmen en ĉe˛ujon. La infanoj restos ĉe mi, mi diris, mi ilin edukos laŭ mia reli-gio kaj en mia lingvo. Sed tion ili ne volis promesi al mi kaj diris, ke se mi ne restos tie, mi ricevos nenion. ’Se 133

AVINJO

eLIBRO

nenion, do nenion, Dio ja ne lasos min morti pro malsato,’ mi pensis kaj danke rifuzis ĉion proponitan de la reĝo.”

”Sed mi pensas, ke viaj infanoj estus trovintaj tie bonan prizorgon,” kontraŭdiris la princino.

”Povas esti, moŝta sinjorino, ke ili fariĝus por mi frem-duloj. Kiu estus instruinta ilin tie ami sian patrujon kaj sian gepatran lingvon? Neniu. Ili estus lernintaj fremdan lingvon, fremdajn morojn kaj fine ili tute forgesus pri sia sango. Kiel mi povus preni la respondecon pri tio antaŭ Dio? Ne, ne, kiu devenas el ĉeą sango, li restu ĉe la ĉeą lingvo. — Mi petis pri permeso foriri, kolektis tiujn kelkajn vestojn, kiuj restis al mi, prenis la infanojn kaj adiaŭis la urbon, kie mi pasigis tiom da maldolĉaj kaj ankaŭ feliĉaj tagoj. La mastrinoj donis al la infanoj plenajn antaŭtukojn da bakaĵo kaj al mi ili donis kelkaj taleroj por la vojiro. Dio repagu al tiuj bonaj homoj je la infanoj tion, kion bonan ili al mi faris. La komplezema Lehotskë akompanis min mejlon da vojo kaj portis Jo-hankan. Mia foriro malĝojigis lin, ĉe ni estis lia Praha. Ni ambaŭ ploris ĉe la adiaŭo. ¯is kiam li estis en Neisse, li iris preĝi sur la tombon de Jiæík ’Patro nia’, ili amis unu la alian kiel samgepatraj fratoj. En la franca milito li pereis, Dio donu al li trankvilan ripozon.”

”Kaj kiamaniere vi revenis kun la infanoj en ĉe˛ujon?” demandis plue la princino.

134

AVINJO

eLIBRO

”Mi multe suferis, moŝta sinjorino, dumvoje. Mi ne konis la vojojn, kaj tial ni perdis multe da tempo pro erarvagado. La piedojn ni havis plenaj de sangaj kaloj, la infanoj kaj mi ankaŭ, kaj multfoje ni ploris pro malsato, laciĝo kaj doloro, kiam ni longe ne povis veni en iun vilaĝon. Feliĉe mi almigris kun ili en la montojn de Kladsko, kaj tie mi jam estis kvazaŭ hejme. Mi devenas el Oleônice, de la silezia limo, sed la moŝta sinjorino sen tio ne scias, kie estas Oleônice. Sed kiam mi estis proksimi-

ĝanta al la hejmo, tiam falis al mi peza ŝtono sur la koron. Mi pensis, ĉu mi renkontos ankoraŭ la gepatrojn vivaj, kaj kiel ili min akceptos. Ili donis al mi belan doton, kaj mi estis revenanta preskaŭ kun nudaj manoj kaj al-kondukanta tri georfojn. Kion ili diros al mi? Tio sonis al mi en la oreloj dum la tuta vojiro. Mi ankaŭ timis, ke okazis malĝoja ŝanĝo en la daŭro de la du jaroj, dum kiuj mi ne aŭdis pri ili.”

”Kaj ĉu vi neniam skribis al ili, almenaŭ via edzo, se ne vi?” miris la princino.

”Tia kutimo ne estas inter ni, ke ni sendu leterojn. Ni rememoras pri ni, ni preĝas unu por la alia, kaj ĉe okazo, kiam ni renkontiĝas kun konata homo, ni sendas ko-munikon, kiel tiu aŭ alia fartas. Pri ia folio oni ne scias, en kies manojn ĝi venos kaj kie ĝi troviĝos. Mia patro skribis kelkfoje leterojn al soldatoj naskiĝdevenaj el nia 135

AVINJO

eLIBRO

vilaĝo, kiuj estis garnizone ie malproksime trans la limo, kiam la gepatroj volis ekscii, ĉu ili vivas ankoraŭ aŭ ne, aŭ kiam ili volis al ili sendi kelkajn florenojn. Sed kiam ili poste revenis, ili diris, ke ili ricevis nenion. Kaj, tiel estas, moŝta sinjorino, letero de plebejo ĉiam ie perdi-

ĝos.”

”Ne pensu tion, maljunulino,” interrompis ŝian parolon la princino, ”ĉiu tia letero, estu de kiu ajn, devas veni en la manojn de tiu, al kiu ĝi estas adresita. Neniu alia rajtas ĝin reteni nek malfermi, je tio estas granda puno.”

”Tio estas bela aranĝo, kaj mi kredas la moŝtan sinjorinon, sed kion ĉio ĉi helpas, ni tamen prefere konfidas nin al bona homo. Sur tian pecon da papero ne estas tamen eble ĉion detale skribi, oni volonte demandus an-kaŭ pri tio kaj tio, kaj oni ne povas; sed kiam venos, ekzemple, negocisto aŭ migrantoj, tiuj jam diros ĉion juste kaj laŭvorte. Mi ankaŭ estus pli multe eksciinta pri nia familio, sed ĉar estis la maltrankvilo, malmulte da homoj alvenis.

Vesperiĝis, kiam mi venis kun la infanoj en la vilaĝon, estis somero kaj mi sciis, ke en tiu tempo ili manĝas. Mi iris de malantaŭe tra la fruktoĝardenoj, por ke min ne renkontu la homoj. El nia bieno elkuris la hundoj kaj bojis al ni. Mi vokis ilin, sed ili des pli bojis. Larmoj surverŝis min, tiel kortuŝita mi estis. — Mi, stulta, ne pen-136

AVINJO

eLIBRO

sis, ke pasis dek kvin jaroj, post kiam mi foriris el la hejmvilaĝo kaj ke ne estas la samaj hundoj, kiujn mi nutris. — En la fruktoĝardeno estis plantitaj multaj junaj arboj, la barilo estis bonigita, sur la garbejo estis nova kovraĵo, sed la pirarbon, sub kiu mi sidis kun Jiæi, trafis la sendito de Dio (fulmo), ĝi havis la supron forfrakasi-ta. ĉe la apuda mastrumdomo nenio ŝanĝiĝis; mia patro loĝis en ĝi post la morto de Novotná pensimaniere. Tio estis la sama Novotná, kiu faris la lankovrilojn, kaj mia mortinta edzo estis ŝia filo. ĉe la domo estis malgranda

ĝardeno, la mortinto havis ĉiam bedon da petroselo, cepo, kelkajn tufojn de krispa mento, salvion kaj aliajn plantojn bezonatajn ĉe la mastrumado; ŝi amis spicojn same kiel mi. Jiæi plektofaris al ŝi el vergoj la barilon ĉir-kaŭ tiu ĝardeno … Estis ankoraŭ la sama barilo, sed la

ĝardeno estis dense kovrita de herbo, nur iom da cepoj estis tie. El budo elrampis maljuna hundo duone blinda.

’Chlupáâek, ĉu vi konas min?’ mi vokis al ĝi, kaj ĝi komencis sin froti ĉirkaŭ miaj piedoj. Mi pensis, ke la koro krevos al mi pro malĝojego, kiam min tiu muta estaĵo rekonis kaj bonvenigis. La kompatindaj infanoj rigardis min; kial mi ploras, mi nome ne diris al ili, ke mi iras al ilia avino, mi pensis, ke, se ili tamen koleros je mi, ke la infanoj tion ne sciu. Kaôpar, la plej aĝa, diris: ’Kial vi ploras, patrino, ĉu ni ne ricevos ĉi tie noktejon? Sidiĝu 137

AVINJO

eLIBRO

kaj ripozu, ni atendos, kaj mi portos la ligvalizon. Ni ne malsatas.’ Johanka kaj Terezka konfirmis, ke ili ne malsatas, kvankam ni iris kelkajn horojn tra arbaro kaj trovis neniujn domojn. ’Ne infanoj,’ mi diras, ’jen en tiu domo naskiĝis via patro, kaj jen apude naskiĝis via patrino, kaj ĉi tie loĝas viaj geavoj. Ni preĝdanku Dion, ke li feliĉe kondukis nin ĝis ĉi tien, kaj ni petu lin, ke ni trovu ĉi tie patran akcepton.’ Ni preĝis ’Patro Nia’, poste mi iris al la pordo de la domo. La patro kaj la patrino ĉesis mastrumi kaj vivis kondiĉ-pensie, la bienon posedis la frato, tio estis al mi konata. Sur la pordo estis ankoraŭ surgluita la bildo, kiun Jiæi estis portinta al la patrino el Vambeæice, Mario Virgulino kaj la dek kvar helpantoj.

Vidante ilin, kvazaŭ ŝtono falis de mia koro. ’Vi vidis min foriranta, vi refoje bonvenigas min,’ mi pensis, kaj kun plena fido mi eniris la ĉambron. La patro, la patrino kaj maljuna Bêtka sidis ĉe la tablo, manĝis supon el unu plado — estis anâká*, mi scias tion, kvazaŭ estus hodiaŭ. ’Salutita estu Jesuo Kristo!’ mi salutis. — ’Por eterne,’ ili respondis. — ’Mi petas vin, mastro, pri nokt-kuŝejo por mi kaj la infanoj. Ni iras de malproksime, ni estas malsataj kaj marŝolacaj,’ mi diris, sed mia voĉo tremis. Ili ne rekonis min. Estis duonlume en la ĉambro.

’Formetu la ŝarĝaĵon kaj sidiĝu ĉe la tablo,’ diris la patro kaj formetis la kuleron. ’Bêtka,’ ordonis la patrino, ’iru

* Anâka estas supo el lakto miksita kun faruno kaj ovoj.

138

AVINJO

eLIBRO

kuiri ankoraŭ iom da supo. Dume sidiĝu, patrino, kaj tranĉu al vi panon kaj donu al la infanoj. Poste ni kuŝigos vin en subtegmenton. De kie vi venas?’ — ’De Silezio el Neisse,’ mi diris. — ’Tie estas nia Madlena,’ vokis la patro. — ’Mi petas vin, persono, ĉu vi ne aŭdis pri ŝi?’

demandis la patrino kaj alpaŝis pli proksimen al mi.

’Madlena Novotná, ŝia edzo estas soldato. ŝi estas nia filino, kaj jam du jarojn ni ne aŭdis, kio okazas al ŝi. Mi havas konstante malbelegajn sonĝojn; foje mi sonĝis, ke elfalis mia dento, kaj ĝi doloris min, kaj mi ĉiam pensas nur pri tiu filino kaj la infanoj, ĉu io okazis al Jiæík, ĉar tiuj bataloj konstante daŭras; Dio mem scias, kial oni ne preferas trankvilon.’

Mi ploris, sed la infanoj, aŭdante la avinon tiel paroli, tiretis min je la jupo kaj demandis: ’Panjo, ĉu estas niaj geavoj?’ Apenaŭ ili tion diris, tuj rekonis min la patrino, ŝi prenis min ĉirkaŭ la kolo, kaj la patro prenis la infanojn en ĉirkaŭprenon, kaj nur nun ni rakontis al ni reciproke ĉion pasintan. Bêtka kuris tuj por la frato kaj la fratino, por la gebofratoj, kaj ne daŭris longe, kunvenis la tuta vilaĝo kaj ne nur miaj parencoj kaj samaĝuloj min bonvenigis, sed ĉiu, kvazaŭ mi estus ĉies propra fratino. ’Bone vi faris, revenante hejmen kun la infanoj,’

diris la patro, ’estas vero, ĉie estas tero de Dio, sed propra patrujo estas al ĉiu la plej kara, kaj al ni la nia, kaj tiel devas esti. ¯is kiam Dio donas al ni la panon, nek vi nek 139

AVINJO

eLIBRO

viaj infanoj havos mizeron, eĉ se vi ne povus labori. Tio cetera, kio vin trafis, estas peza bato, sed eĉ tion vi formetu sur la supran breton.* Pensu: ’Kiun Dio amas, tiun li per kruco ŝarĝas.’

Tiel mi estis reakceptita inter ilin kvazaŭ ilia infano.

La frato volis al mi cedi ĉambron, sed mi preferis resti kun la gebopatroj en la domo, kie iam loĝis Jiæi. La infanoj baldaŭ estis kvazaŭ hejme, kaj la gepatroj havis pro ili sufiĉe da ĝojoj. Ni sendis ilin diligente en lernejon.

Dum mia juneco la knabinoj ne sciis skribi, sufiĉis, se ili scipovis iom legi, kaj ankaŭ tio estis nur urbaj knabinoj.

Kaj tamen estas domaĝo kaj peko, se oni havas donacon de la sankta spirito kaj lasas ĝin sen rentumo. Sed se ne estas okazo por tio, oni ne povas al si helpi. Mia mortinta edzo estis homo mondsperta, eĉ skribi li scipovis, mallonge dirite, tiu taŭĝis por ŝarĝveturilo, sed ankaŭ por kaleŝo. Kaj tiel estas bone; ĉiu povus esti tia.

Mi faris lankovrilojn kiel antaŭe kaj belajn groŝojn mi gajnis. Tiam estis malbonaj tempoj, militoj kaj malsanoj kaj multe da malsato. Buŝelo da sekalo kostis cent guldenojn en bankbiletoj. Tio estas dirinda! — Sed Dio nin amis, kaj ni ĉion sufiĉe bone travivis. Estis tiel mizere, ke la homoj iris kun mono en la mankavoj, ne povante ion aĉeti. Nia patro, tio estis homo, kian oni plu ne trovos,

* Nacia popoldiro signifanta: ne zorgu plu pri tio aŭ forgesu ĝin.

*Rim. de trad. *

140

AVINJO

eLIBRO

li helpis ĉiam al ĉiu, kie kaj kiel li nur povis; al li ankaŭ ĉiu venis, kiam li ne sciis kien sin turni. Kiam venis malriĉaj najbaroj petante: ’Donu al ni buŝelon da sekalo, mi havas eĉ ne greneron por baki panon,’ li diris: ’¯is kiam ni havas, volonte mi donos, kiam mi ne havos, donos alia,’ kaj tuj patrino devis mezuri la grenon en la sakojn.

Sed monon li ne akceptis, ho ne. — ’Ni ja estas najbaroj,’

li diris, ’se ni ne helpos unu la alian, kiu nin helpos. Kiam la bona Dio benos viajn rikoltojn, repagu al mi per greno, kaj ni estos kvititaj.’ Kaj tiel estis. — Por tio patro havis miloblan ’Dio repagu vin’; patrino, se unu tagon venis neniu almozpetisto, irus lin serĉi sur la disvojon, tio estis ŝia plezuro. Kial ili ankaŭ ne helpu al la homoj, ni satmanĝis, havis vestojn, kial ni ne estus donacintaj al aliaj el la superfluo? Tio ne estas ankoraŭ tiel granda merito, estas nur kristana devo, sed se oni forprenas de sia buŝo por doni, jen estas bela virto. Sed eĉ kun ni fari-

ĝis tiel malbone, ke ni manĝis unu fojon tage, por ke ankaŭ aliaj homoj havu ion por manĝi. Nu, eĉ tion ni travivis, kaj refoje lumis la suno. En la lando estis paco, estis ĉiam pli kaj pli bone.

Kiam Kaôpar finis la lernejon, li volis lerni la teksarton kaj mi ne malhelpis lin. La metiisto estas sia sinjoro. El-lerninte ĝin li devis en la mondon. Jiæi ĉiam diris, ke metiisto, kiu nur post bakforno sidas, valoras neniom. Post kelkaj jaroj li revenis, establis sin en Dobruôka, kaj li 141

AVINJO

eLIBRO

bone statas. La knabinojn mi kutimigis al ĉia hejmlaboro por povi ilin okupi en bona servo; sed jen mia kuzino el Vieno alveturis en la vilaĝon, Terezka plaĉis al ŝi, kaj la kuzino deziris kunpreni ŝin kaj zorgi pri ŝi. Estis malfacile por mi, sed mi pensis, ke mi nebone farus, malhel-pante ŝin en la feliĉo, se ŝi intencas iri en la mondon. Kaj Dorotka estas bona virino, ili havas solidan mastrumejon en Vieno kaj neniujn infanojn! ŝi zorgis pri Terezka kiel patrino, kaj belan doton ŝi donis al ŝi, kiam ŝi edziniĝis. Nur tio min iom ĉagrenis, ke tiu knabino elektis germanon, sed nun mi ne pensas plu pri tio, Jan estas tre bona kaj inteligenta homo, nun ni jam bone komprenas unu la alian. Nu, kaj la genepoj, ili estas miaj. —

Anstataŭ Terezka iris en Vienon Johanka. Plaĉas al ŝi tie kaj laŭdire ŝi bone fartas. — Tiu junularo havas jam alian prudenton; mi neniam volis forlasi la hejmon kaj precipe ne iri inter fremdan popolon.

Post kelkaj jaroj mortis miaj gepatroj, en ses semajnoj sinsekve. Trankvile ili foriris de la mondo, kvazaŭ oni estingus kandelon; Dio ne lasis ilin turmentiĝi kaj ili ne bezonis sopiri unu je la alia; ili vivis kune sesdek jarojn.

Mole ili sternis sin, mole ili dormos. Dio donu el ili eternan gloron!”

”Kaj ĉu vi ne sopiris la ĉeeston de la infanoj, kiam ĉiuj tri foriris de vi?” demandis la princino.

142

AVINJO

eLIBRO

”Ah, moŝta sinjorino, sango ne estas akvo. Tiam mi multfoje ploris, sed al la infanoj mi diris nenion por ne amarigi ilian feliĉon. Kaj neniam mi estis sola, infanoj ne ĉesas naskiĝi kaj tiel oni havas ĉiam ion por prizorgi.

Kiam mi vidis ilin ĉe la najbaroj kreski de la lulilo kaj kaĉo, ŝajnis al mi, ke ili estas miaj propraj. Oni devas havi bonan koron al aliaj, tiam oni estas ankaŭ amata. —

Ili estis multe petintaj min, ke mi veturu en Vienon; ho, mi scias, ke mi tie estus trovinta bonajn homojn kiel aliloke kaj ke mi estus tie bone prizorgata, sed estas ja granda distanco kaj maljuna homo ne taŭgas por voja-

ĝo, oni estus kiel vaporo super poto. Dio povus pri mi rememori kaj ni tamen volonte lasus la ostojn en la hejma tero. — Sed, moŝta sinjorino, mi komencis ĉi tie rakonti, kvazaŭ mi estus hejme ĉe ŝpinado; senkulpigu nian familiarecon,” aldonis avinjo, finante sian rakontadon kaj leviĝis de la seĝo.

”Via rakontado, maljunulino, estis al mi tre agrabla, vi eĉ ne scias, kiel danka mi estas al vi por ĝi,” diris la princino, metante la manon sur la ŝultron de avinjo. ”Sed nun venu kun mi al matenmanĝo, mi pensas, ke la infanoj ankaŭ ekhavis apetiton al manĝado.” Tion dirinte, ŝi kondukis avinjon el la kabineto en la salonon, kie estis preparitaj kafo, ĉokolado kaj diversaj fremdaĵoj. — La ĉambristo atendis la signon, laŭ ordono de la princino li 143

AVINJO

eLIBRO

tuj kuris por venigi la grafidinon kaj la infanojn, post kelkaj momentoj ĉiuj rapide alkuris, la grafidino petolis kiel infano kun ili. — ”Rigardu, avinjo, kion donis al ni fraŭlino Hortensie!” ĉiuj samtempe vokis, montrante diversajn multekostajn donacojn. — ”Ho, ho, de post mia naskiĝo, mi ne vidis tion; sed ĉu vi ankaŭ bonmore dankis?”

La infanoj jesis.

”Sed kion diros Manâinka, kiam ŝi vidos tion, kaj Cilka kaj Václav?” demandis avinjo.

”Kiuj estas tiuj Manâinka kaj Cilka kaj Václav?” demandis la princino, volonte volante scii la finon kaj la komencon de ĉio.

”Tion mi diros al vi, kara princino, mi scias tion de la infanoj,” rapide diris la grafidino. ”Manâinka estas filino de la muelisto, kaj tiu Cilka kaj Václav estas infanoj de iu gurdisto, kaj li havas ankoraŭ kvar. Barunka rakontis al mi, ke ili manĝas katojn, sciurojn kaj kornikojn, ke ili havas nenion por manĝi kaj neniujn vestojn, ke la homoj abomenas ilin.”

”ĉu pro tio, ke ili estas malriĉaj,” demandis la princino, ”aŭ ĉar ili manĝas katojn kaj sciurojn?”

”Pro tio,” certigis avinjo.

”Nu, sciuro ne estas malbona manĝaĵo, mi mem ĝin gustumis,” opiniis la princino.

144

AVINJO

eLIBRO

”Ho, moŝta sinjorino, estas diferenco, manĝi ion pro plezuro aŭ pro malsato. — La gurdisto havas dank’al Dio sanan stomakon; la infanoj, kompreneble, ankaŭ multon bezonas, kaj ĉion tion li estas gajnanta per tiu muziko.

Tio estas malfacila, malmulte por meti sur sin, malmulte en sin kaj la domo malplena kiel manplato.”

Dum la parolo la princino sidiĝis al la tablo, Hortensie sidigis la infanojn ĉirkaŭ si kaj avinjo devis ankaŭ alsidiĝi.

La grafidino volis verŝi al ŝi kafon aŭ ĉokoladon, sed avinjo dankis, dirante, ke ŝi trinkas nek kafon, nek tion alian.

”Kaj kion vi matenmanĝas?” demandis la princino.

”De post la infaneco mi kutimas matenmanĝi supon, plej ofte kiselon*, tion ni ŝatas en la montoj. Kiselon kaj terpomojn por matenmanĝo, por tagmanĝo refoje terpomojn kaj kiselon, kaj por vespermanĝo la samon; en dimanĉo pecon da avenpano. Tio estas nutraĵo de malriĉa popolo en la montoj Krkonoôe dum la tuta jaro kaj oni dankas Dion, se oni ne sentas mankon de tio, sed ofte okazas, ke oni havas eĉ ne branon por manĝi. En la pli ebenaj regionoj ĉiu havas jam iom da pizoj, da pli blanka faruno, da brasiko kaj aliajn aĵojn, ankaŭ pecon da viando de tempo al tempo; tiuj vivas jam abunde. Sed

* laüvorte ”acidaĵo”; acida supo farita el pana fermentaĵo kaj fungoj, ofte ankaŭ el kazeiĝinta lakto 145

AVINJO

eLIBRO

al la manĝaĵojn de grandsinjoroj simpla homo ne rajtas kutimiĝi, tiam li baldaŭ troviĝus en mizero. Ankaŭ malmulte da forto donus al li tiuj frandaĵoj.”

”Ho vi eraras, maljunulino, tiaj manĝaĵoj estas tre for-todonaj; kaj se tiuj homoj povus havi ĉiutage pecon da viando kaj bonan trinkaĵon, mi pensas, ke tio donus al ili pli multe da forto ol ĉiuj manĝaĵoj, kiujn ili dum la tuta tago manĝas,” diris la princino.

”Nu, ni vidu, oni ĉiam lernas ion novan; mi ĉiam pensis, ke la grandaj sinjoroj estas pro tio tiel palaj kaj multfoje ankaŭ maldikaj, ĉar ili manĝas tiajn frandaĵojn, kiuj donas neniun forton.”

La princino ridetis, diris nenion, sed ŝi disponigis al avinjo malgrandan pokalon plenigita de dolĉa vino, dirante: ”Trinku, maljunulino, tio utilos al via stomako.”

Avinjo levante la pokalon, diris: ”Je sano de la moŝta sinjorino,” kaj trinkis iomete; ŝi ankaŭ akceptis pecon da bakaĵo, por ne ofendi la gastamecon.

”Kio estas en tiuj konkoj, kiujn manĝas la princino?”

Jan demandis mallaŭte Hortension.

”Tio estas maraj bestoj kaj ili nomiĝas ostroj,” diris laŭte la grafidino.

”Tion Cilka ne manĝus,” opiniis Jan.

”Diversaj manĝaĵoj kaj gustoj estas en la mondo, kara Jan,” respondis la fraŭlino.

146

AVINJO

eLIBRO

Dum tiu parolo, Barunka, sidanta apud avinjo, ŝovis al ŝi ion en la pendpoŝon kaj flustris: ”Kaŝu tion, avinjo, estas mono; la fraŭlino donis ĝin al mi por la infanoj de Kudrna kaj mi povus eble perdi ĝin.”

Sed la princino aŭdis, kion Barunka flustris, ŝia okulo fiksiĝis kun neeldirebla ĝojo sur la ĉarma vizaĝo de la grafidino.

Avinjo ne povis kaŝi sian ĝojon en la koro, per kortuŝi-ta voĉo ŝi diris: ”Dio repagu tion al vi, moŝta fraŭlino.”

La fraŭlino ruĝiĝis kaj minacis al Barunka per fingro; nun siavice Barunka ruĝiĝis.

”Kiom da ĝojoj estos!” diris avinjo; nun ili povos aĉeti al si vestojn!”

”Kaj ni aldonos ion al tio, por ke ili ankaŭ alimaniere povu helpi al si,” opiniis la princino.

”Vi farus bonan akton, moŝta sinjorino, se vi helpus al tiuj homoj, sed ne per almozo,” diris avinjo.

”Kaj kiel do?” demandis la princino.

”Tiel, ke Kudrna havu dum tempo de sia bona konduto garantiitan laboron, kaj mi pensas, ke tio estus ĉe li konstanta, ĉar li estas honesta kaj klopodema. Dio repagu al vi por ĉio; sed almozo, moŝta sinjorino, helpas al tiaj homoj nur por tempo. Oni aĉetos tion kaj ion alian, kelkfoje eĉ nebezonatan objekton, se estas mono en la manoj, kaj kiam oni tion formanĝas kaj foruzas, oni denove estas en mizero, kaj ne kuraĝas veni la duan fojon.

147

AVINJO

eLIBRO

Sed se li havas ĉiutage sian difinitan salajron jen estas helpite al li kaj al la moŝta sinjorino ankaŭ, ĉar ŝi akiras laboreman laboriston aŭ fidelan serviston, kaj krom tio la moŝta sinjorino faras bonan faron.”

”Vi estas prava, maljunulino; sed kian okupon mi donu al li, al muzikanto?”

”Ah, moŝta sinjorino, tion oni facile trovos. Mi scias, ke li ŝatus esti gardisto aŭ administranto de garbejoj. Kaj kiam li irus sur la kampoj, li povus kunporti la gurdon; sen tio li irante sur kampoj ludas dumvoje al si, por, kiel li diras, distriĝi … Li estas gaja ŝerculo,” aldonis avinjo kun rideto.

”Do ni zorgos pri li,” diris la princino.

”Vi mia kara, amata princino!” vokis la grafidino kaj leviĝis, por kisi al la princino la belegan manon.

”Nur ĉe bonaj homoj staras anĝeloj!” diris avinjo; rigardante la princinon kaj ŝian adoptitan filinon.

La princino por momento silentis, poste ŝi mallaŭte parolis: ”Ke ŝin Dio donis al mi, por tio mi neniam ĉesos danki lin,” kaj pli laŭte ŝi aldonis: ”Tian amikon, kiu dirus al mi ĉiam la veron tiel senartifike kaj sincere, kiel vi, maljunulino, mi dezirus havi.”

”Ho, moŝta sinjorino, se vi volos, vi trovos lin. Amikon oni pli facile trovas ol retenas.”

”Vi do pensas, ke mi ne scius lin ŝati?”

148

AVINJO

eLIBRO

”Kial mi pensus tion pri la moŝta sinjorino? ¯enerale okazas tiel. Iufoje estas agrabla, sincera interparolo, sed spontane ĝi ŝajnas maloportuna — kaj la amikeco forpasas.”

”Refoje vi estas prava. Sed de hodiaŭ vi havas la rajton, kiam ajn veni al mi kaj diri al mi kion ajn, mi ĉiam volonte aŭskultos vin, kaj se vi venos kun peto kaj se ĝi nur estos iel al mi ebla, estu certa, ke mi plenumos ĝin.”

Tiel diris la princino, leviĝante de la tablo. Avinjo volis kisi ŝian manon, sed ŝi kliniĝis, kisis avinjon sur la vangojn kaj ne permesis, ke ŝi kisu la manon.

La infanoj kolektis siajn belajn donacojn, sed ili eĉ ne volis foriri de la kara grafidino.

”Venu ankaŭ al ni, moŝta fraŭlino!” vokis avinjo, prenante de ŝi Adélkan el la manoj.

”Venu, venu, fraŭlino Hortensie!” petis la infanoj; ”ni ree kolektos por vi fragojn.”

”Mi venos certe,” ridetis la fraŭlino.

”Ni dankas por ĉio, moŝta sinjorino, kaj Dio estu kun vi ĉi tie!” adiaŭis avinjo.

”Adiaŭ!” respondis la princino, kaj la fraŭlino iris kun ili trans la sojlon.

La ĉambristo, venante por forporti la manĝilaron, nazgrimacis kaj pensis: ”Stranga kaprico de tia sinjorino, amuziĝi kun vulgara avino.”

149

!(images/000037.png)

AVINJO

eLIBRO

Sed la princino staris ĉe la fenestro kaj postrigardis la forirantojn, ĝis kiam estis videblaj la blankaj vestoj de la knabinoj kaj la blanka ’kolombino’ de avinjo, aperantaj inter verdaĵo. Poste forirante en la kabineton, ŝi flustris al si: ”To estas feliĉa virino!”

150

!(images/000009.png)

AVINJO

eLIBRO

**VIII **

Sur la sinjora herbejo estis abundkoloro da floroj, en la mezo de la herbejo limo, sur la limo kvazaŭ ster-nite da timiano. En la timiano, kvazaŭ sur kuseno, sidas Adélka. ŝi rigardas malgrandan kokcinelon, kiu kuras tien kaj reen sur ŝia antaŭtuko; de la antaŭtuko sur kruron, de la kruro sur verdan boton. ”Ne forkuru, etulino, restu ĉe mi, mi ja nenion faros al vi,” diras la knabino al la kokcinelo, prenante ĝin inter la fingrojn kaj remetante

ĝin sur siajn genuojn.

151

AVINJO

eLIBRO

Ne malproksime de Adélka sidas kaŭre ĉe formikejo Jan kaj Vilém. Ili rigardas la svarmadon de formikoj ĉir-kaŭ si. ”Rigardu, Vilém, kiel ili kuras, kaj vidu, tiu ĉi formiko perdis la ovon, kaj jen, la alia ĝin prenis kaj kuras kun ĝi en la formikejon.”

”Atendu, mi havas pecon da pano en la poŝo, mi donos al ili paneron por vidi, kion ili faros poste.” Li prenis el la poŝo la panon kaj pecon da ĝi li metis sur la vojon. ”Rigardu, rigardu, kiel ili amasiĝas ĉirkaŭ ĝi kaj miras, kiel ĝi tiel subite aperis ĉi tie. Kaj jen, rigardu, kio plu! ili ŝovas tiun pecon pluen kaj pluen. ĉu vi vidas, kiel ili kunkuras de ĉiuj flankoj? Sed kiel nur la aliaj scias, ke io estas ĉi tie?”

En tiu momento ili estis interrompitaj el sia rigardado per klara voĉo, kiu demandis: ”Kion vi faras ĉi tie?”

Estis grafidino Hortensie, kiu alrajdis sur blanka ĉevalo preskaŭ ĝis ili, sen esti de ili aŭdita.

”Mi havas kokcinelon!” diris Adélka, montrante la fermitan pugnon al la grafidino, kiu estis saltinta de la ĉevalo kaj alpaŝinta al ŝi.

”Montru ĝin al mi!”

Adélka malfermis la manon, sed tiu estis malplena.

”Ho! ĝi forkuris!” nubiĝis la knabino.

”Atendu, ĝi ne forkuris ankoraŭ, sed ĝi volas,” diris la fraŭlino kaj zorge prenis la kokcinelon de la nuda bra-152

AVINJO

eLIBRO

ko de la knabino. ”Kaj kion vi faros kun ĝi?” ŝi demandis plue Adélkan.

”Mi lasos ĝin forflugi. Atendu, kiel ĝi flugos, rigardu!”

Adélka metis la kokcinelon sur la manplaton, suprenlevis la manon, dirante: ”Flugis al Dio kokcinelo, flugis al Dio, jen kia fakto —”

”Disverŝis tie poton da lakto!” pludiris Vilém, frapante delikate la manon de Adélka.

”Atendu, kial vi puŝhelpis ĝin?” koleris Adélka.

”Por ke ĝi pli frue forflugu,” ridis la knabo kaj turnante sin al Hortensie, li prenis ŝin je la mano, dirante: ”Ve-nu, fraŭlino Hortensie, venu rigardi, mi donis al la formikoj pecon da pano kaj kiom da ili estas sur ĝi!” li aldonis kun gesto de granda miro.

La grafidino metis la manon en la poŝon de sia nigra velura jaketo, eltiris pecon da sukero kaj donis ĝin al Vi-lém, dirante. ”Jen, metu ĝin al ili en herbon kaj vi post momento vidos, kiom da ili interpuŝiĝos sur ĝi. Ili amas dolĉaĵojn.”

Vilém obeis, kaj kiam li vidis, ke en mallonga tempo alkuras formikoj de ĉiuj flankoj, mordetas la sukeron kaj ke ili forportas erojn malgrandajn kiel punktoj en la formikejon, sian domon, ŝajnis al li absurde kaj li demandis la grafidinon: ”Sed diru al mi, fraŭlino, kiel la formikoj scias, ke estas io bona ĉi tie kaj kion ili faras kun la ovoj, ke ili senĉese elportas kaj reportas ilin?”

153

AVINJO

eLIBRO

”Tio estas iliaj infanoj kaj tiuj, ilin portantaj, estas iliaj infanistinoj kaj vartistinoj. Kiam la suno lumas kaj estas varma tago, ili elportas ilin el la mallumaj kameroj sunloken, por ke ili travarmiĝu kaj pli prospere kresku,”

instruis la grafidino.

”Kaj kie estas iliaj panjoj?” demandis Adélka.

”Ili estas en la domo, sidas kaj metas ovojn, por ke la formikoj ne formortu. Kaj la paĉjoj paŝas ĉirkaŭ ili, rakontas al ili diversaĵojn kaj ĝojigas ilin, por ke ili ne enuu; la ceteraj formikoj, kiujn vi vidas ĉi tie, estas laborformikoj.”

”Kaj kion ili faras?” demandis Jan.

”Ili alportas la nutraĵon, konstruas kaj riparas la domon, zorgas pri larvoj, la kreskantaj infanoj kaj purigas la domon; kiam mortis iu formiko, ili forportas ĝin; ili atentas, ke la malamikoj ilin ne surfalu kaj kiam tio okazas, ili defendas kontraŭ ili sian komunan civiton. ĉion ĉi devas fari la laborformikoj.”

”Kaj kiel ili komprenas sin reciproke, ne sciante paroli?” miris la infanoj.

”Kvankam ili ne scipovas tian lingvon, kiel la pli inte-ligentaj kreaĵoj aŭ la homoj mem, tamen ili komprenas unu la alian. Vi vidis, kiel la unua, kiu trovis la sukeron tuj kuris komuniki tion al la ceteraj kaj kiel ili kunkuris; vi vidas, kiel unu kun la alia haltas, tuŝas sin per la an-tenoj, kvazaŭ ili dumokupe volus interparoli, kaj tie kaj 154

AVINJO

eLIBRO

aliloke staras grupo da ili, ĉu oni scias, pri kio konsili-

ĝante.”

”Kaj ĉu ili havas en tiuj amasoj ankaŭ ĉambrojn kaj kuirejon?” demandis Adélka.

”Kuirejon ili ne bezonas, ĉar ili ne kuiras, sed ili havas en la amasoj kamerojn por la infanoj kaj panjoj, ĉambre-gojn por la laborformikoj; la domon ili havas dividita en kelkajn etaĝojn kaj interne koridorojn el unu etaĝo en la alian.”

”Sed kiamaniere ili ĝin konstruas, ke ĝi ne disŝutiĝas?”

demandis denove la infanoj.

”Ili ja konstruas firme kaj se pli forta potenco ne mal-bonigas tion al ili, tiam la konstruaĵo facile ne ruiniĝas.

Ili faras murojn kaj ĉevronojn kaj ĉion el etaj ligneroj, trunkoj, abiaj pingloj, sekaj folioj, herbo kaj argilo, kiun ili rondformas je malgrandaj globoj kaj se ĝi estas seka, ili malseketigas ĝin en la buŝo per salivo, knedas kaj ap-likas ĝin sammaniere kiel masonistoj la brikojn. Ili preferas konstrui dum pluvo, kiam la tero estas malseketa.”

”Sed kiu instruis tion al la bestoj?” demandis Vilém.

”Jam Dio donis al la bestoj tian naturan instinkton, ke ili scias jam de junaĝo kiel sin nutri, ke ili scias, kio estas por ilia saviĝo bezonata, ankaŭ iuj bestoj havigas por si la bezonaĵojn kaj aranĝas la loĝejojn per tiaj artifikoj kaj sprito, ke preskaŭ similas la homan intelekton. Kiam vi vizitos la lernejon kaj komprenos la librojn, vi ekscios 155

AVINJO

eLIBRO

multon pri bestoj kaj ties vivmaniero, same kiel mi tion eksciis,” finis la grafidino.

Dum tia parolo venis avinjo kun Barunka, portante plenajn antaŭtukojn da floroj kaj plenbrakojn da spicoj, kiujn ili kolektis sur la herbejo. La infanoj tuj rakontis al avinjo, kion estis rakontinta al ili la grafidino pri la formikoj; sed tiu demandis avinjon, por kio ŝi portas ĉiujn ĉi spicojn.

”Ho, moŝta fraŭlino, estas kumino kaj iom da kariofilo. La kuminon oni sekigas kaj la semojn oni aldonas hejme en la manĝaĵojn kaj panon, la trunkojn en la ban-akvon por infanoj; la kariofilo plenefike servas, se iun doloras en la gorĝo; oni gargaras per ĝi. La najbaraj homoj scias, ke mi ĉiam havas iom da tiu spico kaj sekve ili sendas por ĝi. Estas bone havi tian medikamenton en la domo; eĉ se oni ne bezonas ĝin por si mem, ĝi taŭgas por aliaj.”

”Kaj ĉu ne estas apoteko ĉi tie en la urbo?” demandis la grafidino.

”En la urbo ne, sed unu horon da vojo de tie. Sed kiel ĉio ĉi helpas, eĉ se ĝi vere estas en la urbo; la latina kuirejo estas multekosta— kaj kial ni multekoste aĉetu tion, kion ni mem scipovas kuiri?”

”Do la kuracisto skribas al vi recepton kaj diras, kiel vi tion kuiru?”

156

AVINJO

eLIBRO

”Ho, neniel, moŝta fraŭlino, kien oni venus, se oni por ĉiu malgranda malsano havus kuraciston. Li loĝas unu horon for, duontagon daŭras, antaŭ ol oni ĝisatendas lin; dume oni povus iafoje morti se ne estus hejma helpo. Kaj kiam li venas, kiom da ĉio devas esti: tuj diversaj medikamentoj, plastroj kaj hirudoj kaj tio kaj alio, ke oni fine perdas la kapon kaj la malsanulo nur kapitale malsaniĝas. Mi, moŝta fraŭlino, neniel kredas ilin kaj se io mankas al mi, aŭ al la infanoj, sufiĉas por tio miaj spicoj. Sed tamen mi diras al la homoj, se ili malsaniĝas:

”Venigu la kuraciston?” Sed, se Dio sendas gravan mal-sanon, ne utilas al la kuracistoj ilia scienco kaj ili lasas tion al la naturo, ke ĝi mem al si helpu … Tamen Dio restas la plej bona kuracisto; se oni vivu, oni resaniĝas ankaŭ sen kuracisto, se oni mortu ne helpas eĉ tuta apoteko.”

”Kaj vi portas en la antaŭtuko nur spicaĵojn?” demandis la grafidino.

”Ho ne, fraŭlino Hortensie,” rapide respondis Barunka; ”en la antaŭtukoj ni portas florojn por kronoj. Morgaŭ estas la festo de Dia Korpo kaj mi kun Manâinka estos mirtokronaj knabinoj.”

”Kaj mi ankaŭ, mi iros kun Héla,” aldonis Adélka.

”Kaj ni estos kandelportantoj!” kriis la knaboj.

”Kiu estas tiu Héla?” demandis la grafidino.

157

AVINJO

eLIBRO

”Héla estas filino de baptanino el la urbo, el tiu granda domo, sur kiu estas leono,” respondis Adélka.

”El la gastejo, vi devas diri,” instruetis avinjo la infanon.

”ĉu vi ankaŭ partoprenos la procesion?” demandis Barunka la grafidinon.

”Certe, mi iros!” certigis tiu ĉi kaj sidiĝinte en la herbon, helpis al Barunka kaj al avinjo ordigi la florojn.

”Vi, fraŭlino, ĉu vi neniam estis mirtokrona knabino ĉe la festo de Dia Korpo?” demandis Barunka.

”Neniam; sed kiam mi ankoraŭ estis en Florenco, mi estis unufoje mirtokrona knabino ĉe festo de Madono; mi portis la rozan kronon de la Madono.”

”Kiu estas tiu Madono?” demandis refoje Barunka.

”En Italujo oni nomas Marion Virgulinon Madono,”

respondis la grafidino.

”ĉu la moŝta fraŭlino devenas el Italujo? Tio estas tie, kie estas niaj soldatoj?” demandis avinjo.

”Jes, sed en tiu urbo, el kiu mi devenas — en Florenco — ili ne estas. Sed tie oni plektas el rizpajlo la belajn ĉapelojn, kiujn vi havas. Tie kreskas sur kampoj rizo kaj maizo, sur deklivoj dolĉfruktaj kaŝtanarboj kaj olivujoj, tie estas cipresaj kaj laŭraj arbaroj, belaj floroj, sennuba, lazura firmamento.”

”A˛, mi scias jam!” interrompis ŝian parolon Barunka;

”estas tiu urbo, kiun vi havas pentrita en via kabineto, ĉu 158

AVINJO

eLIBRO

ne fraŭlino? En la mezo estas larĝa rivero kaj super la rivero terase leviĝas la urbo. A˛, avinjo, tie estas belaj domoj kaj preĝejoj! Sur la alia bordo estas nur ĝardenoj kaj domoj. ĉe unu domo ludas knabino kaj apud ŝi sidas maljuna sinjorino — tio estas fraŭlino Hortensie kun sia edukantino. ĉu ne, fraŭlino, vi rakontis tion al ni, kiam ni estis en la kastelo?”

La fraŭlino ne tuj respondis. ŝi estis enpensiĝinta; ŝiaj manoj kuŝis senmove sur la genuoj. Nur post kelka tempo ŝi ĝemeksopiris el profundo: ”O bella patria! O cara amica!” kaj ŝiaj belaj okuloj malseketiĝis.

”Kion vi diris, fraŭlino Hortensie?” demandis ŝin scivole Adélka, karese alpremiĝante sin al ŝi.

Hortensie apogis sian kapon al la kapo de la knabino kaj ne retenis la larmojn, kiuj fluis de ŝia vizaĝo sur ŝian robon.

”La moŝtfraŭlino rememoris sian patrujon kaj siajn amikojn,” diris avinjo. ”Vi, infanoj, ankoraŭ ne scias, kio estas, se oni devas forlasi la lokon, kie oni elkreskis. Eĉ se oni poste bone statas, tamen oni ne povas ĝin forgesi. Vi tion ja ankaŭ foje spertos. La moŝtfraŭlino certe havas tie parencojn?”

”Mi havas en la mondo neniujn parencojn, pri kiuj mi scius,” respondis la grafidino malĝoje. ”Mia bona edu-kintino, la amikino Giovanna vivas en Florenco; ŝin kaj mian patrujon mi ofte eksopiras. Sed la princino, mia 159

AVINJO

eLIBRO

bona patrino, promesis al mi, ke mi baldaŭ vizitos tiun lokon.”

”Kaj kiel vin trovis, moŝtfraŭlino, la princino tiel malproksime?” demandis avinjo.

”La princino konis bone mian patrinon, ili estis ami-kinoj. Mia patro estis grave vundita en la batalo ĉe Leip-zig kaj reveninte en sian vilaon en Florenco, li mortis post kelkaj jaroj pro tiu vundo. Giovanna ofte rakontis tion al mi. La patrino tre afliktiĝis pro tio kaj ankaŭ mortis. Min, etan orfinon ili restigis tie. Kiam la princino eksciis pri tio, ŝi veturis tien kaj ŝi estus min kun-preninta, se Giovanna ne estus aminta min kiel patrino.

ŝi lasis min ĉe ŝi. La kastelon kun ĉio en ĝi, ŝi konfidis al ŝi; ŝi min edukis kaj pri ĉio instruis. Kiam mi elkreskis, la princino prenis min al si. Ho, mi ŝin tre amas, same kiel mi amus mian panjon!”

”Ankaŭ vin amas la princino ne alie, ol kiel sian propran filinon,” diris avinjo. ”Mi tion bone vidis, kiam mi estis en la kastelo kaj tio tre plaĉis al mi ĉe tiu sinjorino.

Jes, por ke mi ne forgesu diri ion al la moŝtfraŭlino pri la familio de Kudrna. Kiam Barunka transdonis al ili vian monon, ili preskaŭ pro ĝojo saltis al la plafono; sed kiam la patro ricevis la oficon de gardisto de sinjoraj kampoj kaj estis por li destinitaj duoblaj nutraĵkvantoj, estis tia mirado kaj ĝojo, ke oni ne povas tion eldiri. ¯is morto ili ne ĉesos preĝi por la princino kaj la moŝtfraŭlino.”

160

AVINJO

eLIBRO

”Nur al vi ili estu dankaj, avinjo, al via bona vorto,”

respondis la fraŭlino.

”Ho, moŝtfraŭlino, kion ĉio helpus, se la bona vorto ne estus falinta sur bonan teron, ne rezultus el ĝi beno!”

diris avinjo.

La florbukedoj estis ordigitaj, avinjo kun la infanoj ekiris al la hejmo:

”Kaj mi iros kun vi ĝis la disvojo,” diris la fraŭlino, prenante je brido la ĉevalon, kiu ĝis nun sin paŝtis. ”Se vi volas, knaboj, mi sidigos ĉiun el vi por peco da vojo sur la ĉevalon?”

La knaboj saltis pro ĝojo kaj Jan estis en momento sur la dorso de la ĉevalo.

”Ho, li estas moŝto,” opiniis avinjo, vidante, kiel kura-

ĝe Jan kondutas. Vilém ŝajnigis ankaŭ sentimemon, sed li ruĝiĝis ĝis la oreloj, kiam la fraŭlino surseligis lin kaj nur kiam Jan ridis pri li, li kuraĝigis sin. Ankaŭ la malgrandan Adélkan la grafidino sidigis sur la ĉevalon, sed ŝi iris apud ŝi kaj subtenis ŝin; la knabino ĝojis, sed la knaboj ridis pri ŝi, ke ŝi sidas supre kiel kokino, kiel si-mio kaj kiu scias, kiel ili krivokis al ŝi; ke fine avinjo devis tion al ili malpermesi.

Sur la disvojo nun la grafidino sursaltis mem sian blankan ĉevalon, lasis subenfali la bluan jupon trans la piedingojn, fiksis sian nigran ĉapelon, faris ankoraŭ 161

AVINJO

eLIBRO

unufoje per vipo signon al la infanoj kaj kiam la ĉevalo aŭdis laŭtan ordonon: ”Avanti!” ĝi suprenflugis kun ŝi tra la aleo kiel hirundo. Kaj avinjo kun la infanoj mal-grandpaŝe iris al Staré bêlidlo.

La sekvantan tagon estis belega vetero, la firmamento kvazaŭ elbalaita. Antaŭ la domo staras kaleŝo, en la kaleŝo staras Jan kaj Vilém en blankaj pantalonoj, ruĝaj kamizoloj, florkronojn sur la manoj. Sinjoro Proôek ĉir-kaŭiras la belajn ĉevalojn, manfrapetas iliajn brilajn fe-murojn, fingrokombas la abundan kolhararon kaj rigardas per spertula okulo iliajn korpojn kaj jungilojn. De tempo al tempo li iras al la domo, vokante en la fenestrojn: ”ĉu vi ankoraŭ ne estas pretaj? Rapidigu vin tamen!”

”Tuj, paĉjo, tuj!” resonas la voĉoj el interne. Tiu ”tuj”

daŭras ankoraŭ sufiĉe longan tempon, sed fine elkuras el la domo la knabinoj, inter kiuj ankaŭ Manâinka, post ili sinjorino Proôková, avinjo, Bêtka kaj Vorôa.

”Zorgu pri ĉio, dediĉu atenton al la kortbirdaro!” ordonas avinjo.

Sultán volas karese premiĝi al Adélka, flaras al la florkronoj, kiujn ŝi portas en la mano, sed ŝi suprenlevas ambaŭ manojn kaj avinjo ĝin forpelas, dirante: ”ĉu vi ne vidas, malsaĝa, ke Adélka estas mirtokrona knabino!”

”Kiel anĝeloj ili estas,” diras Bêtka al Vorôa, kiam la knabinoj sidiĝas en la veturilon.

162

AVINJO

eLIBRO

Sinjoro Proôek sidiĝas sur la kondukbenkon apud la koĉero Václav, prenas la kondukŝnurojn en la manojn, ŝmacas per la lango, la ĉevaloj fiere suprenĵetas la kapojn kaj la veturilo, kvazaŭ forportata de vento, forveturis al la muelejo. La hundoj kuris post ĝi, sed kiam la sinjoro minacis al ili, ili revenis, ĉagrene kuŝiĝis sur la peronon sunloken kaj fine ronkbrue ekdormis.

”Kia belo en la urbo!” Sur la domoj arbobranĉoj, la tuta parterarkaĵo ĉirkaŭ la placo similas arbaron. Sur la ŝoseo kaj sur ĉiuj vojoj estas sternita verda kano. Je kvar flankoj de la placo altaroj, unu pli bela ol la alia. Meze, kie estas la statuo de sankta Johano Nepomuko estas sub verdaj tilioj preparita haŭbizo, ĉirkaŭ kiu staras aro da junuloj.

”El tio oni pafos!” montras sinjoro Proôek al la infanoj.

”Sed mi timos!” diris zorgvoĉe Adélka.

”Ho, kial vi timu, ĝi bruos nur tiom, kiom poto falinta de breto,” konsolis ŝin Manâinka.

Tiajn falbruojn Adélka ofte aŭdis hejme, kaj tio ŝin sekve retrankviligis.

Antaŭ granda domo, sur kiu pendis ŝildo kun leono kaj granda vinberaro, la kaleŝo haltis. Sur la perono montriĝis la baptano Stranickë, demetante kun milda saluto veluran ĉapon kun longa kvasto. La baptanino en brokata talivesto ne malpli milde ridetis al la venintoj kaj kiam eta Héla volis sin kaŝi malantaŭ ŝi, ŝi prenis ŝin je 163

AVINJO

eLIBRO

la mano, Adélkan je la alia, starigis ilin apud si, dirante:

”Nu, montru kiel konvenas al vi!”

”Kiel ĝemeloj,” esprimis sian opinion avinjo. La knabinoj okulumis unu al la alia, kaj poste refoje honteme mallevis la kapojn.

Sinjoro Stranickë prenis sinjoron Proôek sub la brako kaj returnante sin al la domo, invitis la ceterajn lin sekvi:

”Antaŭ ol komenciĝos la procesio, ni rakontos al ni ion ĉe glaso da vino,” li diris gaje.

Sinjorino Proôková iris, sed avinjo restis kun la infanoj ekstere, dirante al la sinjorinoj: ”Vi havas ĉiam sufiĉe da tempo, irante kun la moŝtsinjoroj, sed mi poste ne plu penetrus tra la homoj en la preĝejon. Mi restos ĉi tie ĉe la infanoj.” ŝi daŭre staris kun ili sur la perono.

Post nelonge aperis ĉe la stratangulo du knaboj en ruĝaj kamizoloj, post ili refoje du kaj du, kaj Jan kriis: ”Ili venas jam!”

”Adélka kaj vi Helenka,” admonis avinjo, ”kiam vi iros procesie, atentu ankaŭ la vojon, ke vi ne falu. Vi, Barunka, rigardu ilin. Vi, knaboj, iru dece, por ke vi ne faru akcidenton per la lumiloj. Kaj ankaŭ preĝu ĉe la altaroj en la preĝejo, ke la bona Dio ĝoju pri vi!”

Dum tiu admono venis instruisto kun la lernejaj infanoj.

”En nomo de Dio mi salutas vin, instruisto; mi venigis al vi ankoraŭ iom da junularo, havu ankaŭ pri tiuj 164

AVINJO

eLIBRO

malgrandaj paciencon!” avinjo alparolis la maljunan instruiston.

”Estas ja bone, sinjorino avinjo, mi havas ĉi tie ĉiujn specojn, grandajn, malgrandajn,” ridis la instruisto, vi-cigante la knabojn al knaboj, la knabinojn al knabinoj.

Avinjo restis en la preĝejo ĉe la pordo inter maljunaj najbarinoj, la infanoj stariĝis vice ĉirkaŭ la altaro. Oni komencis sonorigi la trian fojon, la popolo amasiris en la preĝejon, la sakristiulo alportis al la kandelportantaj knaboj bruligitajn tripiedajn kandelojn, la malgranda sonorilo eksonis, la pastroj alpaŝis al al altaro — la meso komenciĝis. La knabinoj interfingrigis la manojn kaj longe fikse rigardis la altaron; tamen sufiĉe satrigardin-te, ili turnis la kapojn maldekstren, dekstren, kaj jen iliaj rigardoj renkontiĝis kun la aminda vizaĝo de la grafidino, kiu sidis supre en la oratorio. Ili devis rideti al ŝi, ne estis alie eble. Sed malantaŭ la grafidino sidis la patrino, kaj la patro staris tie kaj tiu severe signis al la knabinoj, ke ili returniĝu al la altaro. Adélka ne komprenis tion, ŝi ridetis ankaŭ al paĉjo, ĝis ŝin Barunka tiretis je la vesto kaj flustris: ”Rigardu la altaron!”

La suprenlevado estis finita. La pastro prenis per la manoj la sanktan hostion, la popolo komencis ˛ore:

”ŝafido dia Kristo estu indulga!” kaj la sonoriloj glorsone sonoris al tio.

165

AVINJO

eLIBRO

Antaŭe iris la infanoj, la kandelportantoj kun brulantaj tripiedaj kandeloj, florkronitaj knabinoj, sternante la florojn sur la vojo. Post ili la pastraro, la urbestraro, la honorinduloj de la tuta ĉirkaŭaĵo kaj poste la urbanoj kaj la simpla popolo; inter tiuj iris avinjo. Standardoj de diversaj gildoj brususuris super la kapoj de la homoj, la parfumo de incenso miksiĝis kun la freŝa odoro de verd-branĉaĵo kaj de disĵetitaj floroj, la sono de la sonoriloj e˛is en la aero. Tiuj, kiuj ne povis partopreni la procesion, stariĝis sur la peronoj kaj ĉe la fenestroj, por almenaŭ ĝin vidi.

Kia plezuro por la okuloj, tiu abundkolora procesio.

Kiom da kostumoj! kia pompo! Jen paradvestitaj infanoj, jen multekosta ornato, jen sinjoro en moderna frako, jen honesta najbaro en kvindekjara surtuto, jen junulo en brodita kamizolo, patro en surtuto longa ĝis kalkanoj.

Sinjorinoj simple, sed elegante vestitaj, apud aliaj ŝar-

ĝitaj senguste per juveloj. Urbaninoj en puntaj kaj eĉ or-kaj arĝentbroditaj kufoj, kamparaninoj en amelrigidaj kufoj kaj blankaj ŝultrotukoj, knabinoj kun florkronoj kaj ruĝaj kaptukoj.

Kiel ĉiu rekonis laŭ la ŝildo, ke la domo de sinjoro Stanickë estas gastejo, tiel estis la vesto de tiuj homoj el-montra insigno de ilia opinio kaj parte ankaŭ de ilia profesio. Facile estis distingebla kapitalisto kaj metiisto de oficisto, agronomo de malgranda kamparano, kaj laŭ la 166

AVINJO

eLIBRO

kostumo estis videble, kiu restas fidela al la malnovaj moroj kaj kiu vidas la mondon moderna, kiel avinjo diris.

Antaŭ la altaroj avinjo penis veni ĉiam proksimen al la infanoj, por ke ŝi estu helpopreta, se io okazus. Sed ĉio bone finiĝis, kvankam Adélka ĉe ĉiu pafo skuiĝis kaj post ĉiu unua pafo ŝtopis siajn orelojn kaj fermis la okulojn.

Post la ceremonioj avinjo prenis la infanojn kaj kondukis ilin en la gastejon, kie jam atendis la kaleŝo. Kris-tino ankaŭ iris el la preĝejo kaj avinjo tuj proponis al ŝi kunveturi. ”La niaj restos ĉi tie ĝis posttagmeze, ni havas sufiĉe da loko,” ŝi aldonis.

”Volonte mi veturus kun vi, kaj volonte mi irus ankaŭ kun la ceteraj knabinoj,” respondis Kristla kaj ŝia rigardo enflugis en grupon da junuloj, kiuj staris en la tombejo, atendante la knabinojn por ilin hejmen akompani.

Unu inter ili estis kreskinta kiel abio, havis tre belan vizaĝon kaj plaĉan eksteraĵon. ŝajnis, ke li rigardserĉas iun kaj kiam — hazarde — liaj okuloj renkontiĝis kun tiuj de Kristla, ili ambaŭ ruĝiĝis.

Avinjo rekondukis Helenkan al la baptanino, kaj la baptanino retenis tuj la infanojn kaj ankaŭ avinjon, re-galante ilin per bakaĵo kaj avinjon per vino. ĉar Kristinka ne volis eniri en la ĉambron, kie sidis nur sinjoroj, avinjo portis al ŝi en la vestiblon glason da vino por gu-167

AVINJO

eLIBRO

stumo, sed multe pli rapida ol avinjo estis la altkreska junulo. Li englitis en la verŝĉambron, ordonis plenigi pokalon per dolĉa likvoro kaj la unuan trinkon li proponis al Kristinka. La knabino hezitis, sed kiam la junulo diris preskaŭ malĝoje: ”Do vi ne volas akcepti de mi honorigon?”, ŝi prenis rapide la pokalon kaj trinkis je lia sano.

Nun venis avinjo kaj ili ambaŭ devis trinki el ŝia pokalo. ”Vi venis kvazaŭ alvokita, Míla,” diris avinjo kaj ĉirkaŭ ŝia buŝo ludetis boneca rideto; ”ĵus mi miris, kiun el tiuj junuloj mi petu, ke li veturu kun ni; mi timas veturi kun tiuj sovaĝaj ĉevaloj, se ne ĉeestas Jan aŭ iu prudenta. La koĉero Václav veturas senatente. Veturu kun ni.”

”Ho, kun plezuro,” diris Míla kaj, turnante sin sur la kalkanumo, li kuris por pagi la likvoron.

La infanoj adiaŭinte Hélan, la baptopatrinon kaj la gepatrojn, sidiĝis en la kaleŝon, Kristla alsidiĝis al ili.

Míla saltsidiĝis sur la kondukbenko apud Václav kaj ili forveturis.

”Rigardu Mílan, kian sinjoron li faras!” vokis la knaboj irantaj sur trotuaro, kiam la kaleŝo veturis preter ili.

”Mi kredas, ke mi havas kaŭzon por esti fiera!” vokis gajvoĉe Míla kaj ĵetis la rigardon malantaŭen en la veturilon. Sed la knabo, kiu estis vokinta al Míla kaj estis lia plej bona kamarado, ĵetis la ĉapon en la aeron, kant-168

AVINJO

eLIBRO

ante: ”Amo, dia amo, de kie vi venas? Sur mont’ vi ne kreskas, de kamp’ ne devenas.”

La cetero ne estis aŭdita en la kaleŝo, ĉar la ĉevaloj rapide trotis hejmen.

”Sed ĉu vi tamen preĝis?” avinjo demandis la gejunularon.

”Mi preĝis, sed Vilém, mi opinias, ne preĝis,” aŭdiĝis Jan.

”Ne kredu lin, avinjo, mi senĉese preĝis ’Patro Nia’, sed Jan puŝetis min, ne lasis min trankvila dumvoje!”

senkulpigis sin Vilém.

”Jeník, Jeník* vi estas malpia knabo, ĉijare mi tamen devos plendi pri vi al sankta Nikolao!” severe diris avinjo, balancante kapon.

”Kaj vi ricevos neniun donacon dum la festo de via nomtago, atentu,” minacis Adélka.

”Estas vere, post kelkaj tagoj ni havas feston de Johano Baptisto, vian nomtagon,” rimarkigis Kristinka.

”Kaj kian nomtagodonacon vi donos al mi?” demandis Jan kvazaŭ nenio estus okazinta.

”Mi donos al vi pajlan garbligilon, ĉar vi estas tia petolulo,” diris Kristla.

”Tion mi ne volas,” nubiĝis la knabo kaj la infanoj ridis pri li.

* Jeník estas karesa nomo por Jan (Johano). *R. de trad. *

169

AVINJO

eLIBRO

”Kaj kiajn donacojn vi ricevas?” demandis Barunka Kristlan.

”Nenion; tio estas kutimo nur de sinjoroj. Sed foje mi ricevis bondeziron de unu preceptoro, kiu estis en la kastelo ĉe la administranto. Mi ĝin havas ĉie tie en la pre-

ĝolibro,” — kaj ŝi elprenis el la preĝolibro falditan paperfolion, sur kiu estis en versoj skribita la bondeziro, ĉir-kaŭpentrita de krono el rozoj kaj miozotoj pinglopike reliefigita. ”Mi kaŝis tion pro tiu krono; tiun bondeziron mi sen tio ne komprenas.”

”ĉu ĝi ne estas ĉeą?” demandas avinjo.

”¯i estas ĉeą, sed terure saĝuma; aŭskultu, kiel ĝi komenciĝas: ’Aŭskultu min, kara ĉarmulino, de Ladá*

adoptitino!” — Mi petas vin, tion mi eĉ plej malmulte ne komprenas, kaj tiaspecajn diraĵojn vi havas ĝis fino. Mi ne estas adoptitino, mi havas ja dank’al Dion patrinon; tiu homo havis de tiuj libroj la prudenton tute konfuzita.”

”Tion ni ne rajtas pensi, kara knabino, li estis inteligenta homo, trairinta la lernejojn, ties scioj certe jam ne identiĝas kun la niaj. Kiam mi estis ankoraŭ en Kladsko, loĝis apud mi ankaŭ tiaspeca skribmajstro; lia mastru-mantino — laŭdire tiaj skribemuloj rezignas la edziĝ-

staton — ofte venis al ni kaj rakontis pri li, kia murmu-rema strangulo li estas. La tutan tagon li estis enfosita en

* Diino de beleco en la slava mitologio. *Rim. de trad. *

170

AVINJO

eLIBRO

la libroj kiel talpo; se Zuzanka ne dirus al li: ”Sinjoro, venu manĝi,” li ne manĝus la tutan tagon. Zuzanka devis ĉion memorigi al li; se ŝi ne estus, tineoj formanĝus lin. ĉiun tagon li dum unu horo promenis, sed li iris sola kaj sola, li ne amis societon. Kiam li foriris, mi iafoje iris por momento al Zuzanka, ŝi ŝatis dolĉan likvoron, kaj mi, kvankam mi ne amas alkoholaĵojn, devis fari al ŝi la plezuron kaj trinki pokalon. Tiam ŝi ĉiam diris al mi:

”Nia maljuna ne rajtas tion scii, li trinkas nur akvon, maksimume, ke li gutas en ĝin iom da vino; al mi li ĉiam diras: ”Zuzanka, akvo estas la plej sana trinkaĵo; restu ĉiam ĉe akvo, vi estos sana kaj feliĉa” — kaj mi pensas: Estas ja bone, la likvoro ankaŭ ne malutilas. Li volus, ke mi vivu kiel birdo; manĝi kaj trinki signifas por li nenion, nur ke oni iel vivtenu sin. Li havas la stomakon plensa-tigita per tiuj libroj, mi dankas por tia nutraĵo!”

Tiasence ĉiam Zuzanka parolis. Foje ŝi kondukis min ankaŭ en lian ĉambron; dumvive mi ne vidis tiom da libroj, kiom tie, ili estis amasigitaj kiel lignaro. ’Nu, vidu, Madlenka,’ ŝi diris ĉiam al mi, ’ĉion ĉi havas nia ’maljunulo’ en la kapo; mi miras, ke li ne freneziĝis de ĉio ĉi.

— Tio estas tiel: se mi ne gardus lin, kiel malgrandan infanon, Dio scias, kio estus el li; mi devas ĉion scipovi, li komprenas nenion, krom siajn paperfoliojn. Kaj sanktan paciencon oni devas kun li havi. Nu, iafoje mi ankaŭ krias al li, kaj tiam li iras, kvazaŭ de hundo mordita, ne 171

AVINJO

eLIBRO

parolas, tiel ke mi poste bedaŭras lin. Sed iam estas bezonate lin riproĉi, kiam ne estas plu tolereble; imagu Madlenka, li havis en tiu sia ĉambro tiom da polvo kiom sur vilaĝplaco, kaj ĉie tiom da araneaĵoj kiom en malnova sonorilturo, kaj ĉu vi opinias, ke li permesis al mi veni tien kun brosbalailo? Ne. Tiam mi pensis: mi ja super-ruzos vin; lin tio ne koncernas, sed mian reputacion; mi devus honti, se iu venus al li kaj vidus tiun malordon. Mi petis konatan sinjoron, kun kiu li plej ofte kunvenas, ke li retenu lin, kaj dume mi ĉion ĉie lavpurigis, senpolvigis, tiel ke ĉio estis kvazaŭ nova. Kaj vi ne kredus, Madlenka, kia homo li estas! Li eĉ ne rekonis, ke oni lavis tie, nur la trian tagon. Tiam ŝajnis al li, ke estas en la ĉambro pli lume — kiel do ne. Tiel oni devas scii trakti tiajn strangulojn.’

ĉiufoje, kiam mi al ŝi, aŭ ŝi al mi venis, ŝi havis kaŭ-

zon plendi pri la ’maljunulo’, sed por la tuta mondo ŝi ne disiĝus de li. Foje li ankaŭ timigis ŝin. Li eliris por promeni, kaj jen li renkontis tiun sian konaton, kiu intencis vojaĝi al la montaro Krkonoôe. La konata sinjoro proponis al la nia, ke li akompanu lin, ke ili baldaŭ revenos, kaj la nia veturis kun li tiel, kiel li estis. — Zuzanka atendas, atendas, la sinjoro ne revenas; venis la nokto, li ankoraŭ ne estas ĉi tie. ŝi alkuris al ni tute timigita, ploris kaj la tutan nokton ni ne povis ŝin trankviligi. Nur matene ŝi eksciis, ke li forveturis; tiam ŝi lamentis kaj insultis lin 172

AVINJO

eLIBRO

terure. La sesan tagon li revenis, kaj ŝi ĉiun tagon kuiris por li tag- kaj vespermanĝon. — Kiam li estis hejme, ŝi alkuris al ni kaj diris: ’Nu, aŭskultu, la afero estas jena, kiam mi riproĉis lin, li diris al mi: ’Nu, nu, ne kriu, mi iris promeni kaj faris halton sur Snêòká*, pro tio mi ne povis tuj reveni.’

Foje ŝi alportis al ni kelkaj libroj kaj diris, ke ŝia ’maljunulo’ diris, ke ni tralegu tion. Mia mortinta edzo Jiæí scipovis bone legi, do li legis, sed ni neniom komprenis el tio; ankaŭ li sciis fari versojn, sed ankaŭ tiujn ni ne komprenis, ĉio estis tro scienca. Zuzanka diris: ’Nu, ne valoras, ke li rompu al si per tio la kapon.’ Sed la homoj en la urbo tre respektis lin, kaj ĉiu diris, ke lian intelekton oni eĉ ne povas kompreni.’ ”

”Mi estas kiel tiu Zuzanka,” diris Kristla, ”neniel interesas min ia scienco, kiam mi ne povas ĝin kompreni.

Kiam mi aŭdas bele kanti kaj vin, avinjo, rakonti, tion mi trovas pli agrabla ol iun ajn sciencaĵon. — Sed ĉu vi jam aŭdis tiun kanton, kiun faris Barla el Âervená Hóra?

”Kara knabino, mondajn kantojn mi ne plu memor-fiksas, mi eĉ ne tro zorgas pri ili; tiuj tempoj, kiam mi pro kanto kuris pecon da vojo, jam pasis, kaj nun mi kantas nur miajn piajn kantojn,” diris avinjo.

”Kia kanto estas, Kristla?” demandis Manâinka kaj Barunka.

* ”Neĝomonto”, la plej alta monto en Krkonoôe.

173

AVINJO

eLIBRO

”Nu, atendu, mi ja instruos ĝin al vi, ĝi komenciĝas:

’Kion diras la birdet’ pri la knabina koro?’ ”

”Kristinka, vi kantos ĝin al mi, kiam ni venos al vi,”

returnis sin Míla en la veturilon.

”Se vi volas, du fojojn. Ni restis por labori sur la kastelaj kampoj, Barla ankaŭ venis kaj kiam ni estis ripo-zantaj sub deklivo, Anâa Tichánková diris: ’Barla, faru al ni kanton!’ — Barla momenton pripensis, poste ŝi ridetis kaj komencis kanti: ’Kion diras la birdet’ pri la knabina koro? Kie regas ama sent’, mankas la koloro’.

Sed Anâa pro tio preskaŭ koleris, ŝi opiniis, ke tio estas direktita al ŝi; vi scias, ke ŝi amas Tomeôon, ke ŝi estas fianĉino. Tamen Barla, rimarkante tion ĉe ŝi, mo-mentrapide faris duan strofon por ŝin senembarasigi: ’Vi mensogas ja birdet’, vero ĝi ne estas, knabon ankaŭ amas mi, tamen ruĝa restas.’

Tiu kanto tre plaĉis al ni kaj tian belan melodion ŝi prenis. La knabinoj en Òernov aŭskultos, ili ne konas ĝin ankoraŭ,” diris al tio Kristla.

Manâinka kaj Barunka kantetis la novan kanton kaj tiumomente ili veturis preter la kastelo. Antaŭ la pordego staris la plej juna ĉambristo en nigra vesto, ne granda, maldiktalia juna viro, per unu mano li glatigis sian nigran barbon, la alia mano estis per polekso alkroĉita je ora ĉeno, kiu pendis sur lia kolo, por ke oni vidu la brilantajn ringojn sur la fingroj.

174

AVINJO

eLIBRO

Kiam la kaleŝo estis veturanta preter li, liaj okuloj brilis kiel al virkato vidanta paseron, li ekridis amdezire je Kristla kaj mansignis. Tamen la virinoj apenaŭ sin turnis al li, kaj Míla kun malplaĉo tuŝis sian lutroĉapon.

”Kredu, ke mi prefere volus vidi la diablon, ol tiun italon,” diris Kristla. ”Li certe atendas, kiam iros kelkaj knabinoj solaj, ke li enflugu inter ilin kiel akcipitro.”

”Nu, foje en Òliâ li ricevis sur la dorson,” komencis Václav; ”li venis tien al balo kaj tuj al la plej belaj knabinoj, kvazaŭ por li oni estus ilin alkondukintaj; kaj tiu knabego ne scias paroli ĉeę, sed ’esky olka mám rád’*, tion li tuj memorfiksis.”

”Tion li ankaŭ al mi senĉese ripetas, kiam li venas en nian gastejon,” interrompis lian parolon Kristla, ”kaj se mi dekfoje sinsekve dirus al li: ’Mi vin ne amas’, tamen li ne ĉesas kaj alkroĉiĝas kiel febro.”

”Nu, la knaboj laŭmodele senpolvigis lian frakon kaj se mi ne estus ĉe tio estinta, li scius ankoraŭ pli bone, kiel kara estas marcipano en Pardubice.”

”Li atentu, ke oni aliloke ne diru tion al li,” diris Míla skuante la kapon.

La kaleŝo haltis antaŭ la gastejo. ”Do, dankon por la veturigo,” dankis Kristla, donante la manon al Míla, kiu helpis ŝin deiri de la kaleŝo.

* belajn knabinojn mi amas (korekte ĉeę ”hezké holky mám rád”). *R. de trad. *

175

AVINJO

eLIBRO

”Ankoraŭ vorton,” retenis ŝin avinjo. ”ĉu vi scias, kiam la homoj el Òernov kaj Âervená Hóra iros al Svatoñovice?”

”Verŝajne kiel kutime: tiuj el Âervená Hóra inter la festoj de ĉieliro kaj Naskiĝo de Mario kaj tiuj el Òernov je la festo de Mario post Sankta Johano. Mi ankaŭ iros.”

”Mi ankaŭ volas iri,” opiniis avinjo.

”ĉijare mi ankaŭ kuniros,” diris Barunka.

”Mi ankaŭ,” aldonis Manâinka.

La ceteraj infanoj diris, ke ili ankaŭ, sed Barunka ilin rifuzis, ili ne eltenus iri tri mejlojn. Dume Václav refoje vipofrapis la ĉevalojn, kaj ili veturis al la muelejo, kie ili demetis Manâinkan kaj avinjo donis al sinjorino patrino kelkajn tuŝbenitajn por ŝi preparitajn florkronojn.

Kiam ili estis alveturantaj hejmen, Sultán kaj Tyrl alkuris grandsalte al ili renkonte, ne povante pro ĝojo, ke ili refoje havas avinjon hejme, eĉ retrankviliĝi. Avinjo dankis al Dio, ke oni feliĉe alveturis hejmen, ŝi centfoje preferis piediri ol veturi, ĉar en tiu veturilo ŝi pensis konstante, kiam la viglegaj ĉevaloj senhalte galopis, pri kap-rompiĝo.

Bêtka kun Vorôa atendis sur la sojlo. ”Kaj vi, Václav, kie vi havas la kronon?” la parolema Bêtka demandis la koĉeron, kiam avinjo estis enirinta kun la infanoj en la ĉambron.

176

!(images/000014.png)

AVINJO

eLIBRO

”Ho, knabino, mi jam de longe forgesis, kie mi ĝin lasis,” ridetis ruze Václav, returnante la veturilon sur la ŝoseo.

”Ne parolu kun li,” diris Vorôa tirante ŝin, ”vi scias, ke li ne scias teni sian langon, eĉ ne en la Festo de Dio!”

Václav, ridante, vipis la ĉevalojn kaj tuj li malaperis.

La freŝajn florkronojn avinjo pendigis inter la fenestroj kaj sur la sanktajn bildojn, kaj la pasintjarajn ŝi ĵetis en

”dian fajron”.

177

!(images/000018.png)

AVINJO

eLIBRO

**IX **

En la ĉambro de avinjo estas kiel en ĝardeno: kien oni sin turnas, ĉie estas plene de rozoj, rezedo, pa-duso kaj de aliaj diversaj floroj kaj inter tio tutaj plenbrakoj da kverkfolioj. Barunka kaj Manâinka ligas bukedojn kaj Cilka plektas grandan kronon. Sur la benko apud la forno sidas Adélka kaj la knaboj kaj ĉiuj tri ripetas la bondezirojn.

Estas antaŭvespero de la festo de Sankta Johano, morgaŭa festo de la patro, glora tago en la familio. En tiu 178

AVINJO

eLIBRO

tago sinjoro Proôek invitis ĉiujn siajn plej karajn amikojn al festeno; tio estis jam kutimo. Tial estis tia bruego en la tuta domo; Vorôa lavis kaj senpolvigis, por ke eĉ ne unu polvero ie restu. Bêtka brogis la kortbirdaron, la dommastrino bakis kukojn kaj avinjo inspektis jen la paston, jen la bakformon, jen la birdojn; ŝi estis ĉie necesa. Barunka petis, ke avinjo voku Janon eksteren, por ke li ne lasu ilin trankvilaj kaj kiam li estis ekstere, Bêt-ka kaj Vorôa plendis, ke li kuras inter iliaj kruroj. Vilém postulis, ke avinjo lin ekzamenu, Adélka kroĉiĝis je ŝiaj jupfaldoj, petegante kukon, kaj sur la korto klukis la kokinoj, signalante, ke ili volas iri en kokejon. ”Pro Dio, mia reĝo, mi ja ne povas ĉiujn samtempe priservi!” plendis la kompatinda avinjo. Jen vokas Vorôa: ”La sinjoro venas hejmen!” — Oni ŝloskaŝas la bakaĵon, la sinjorino forigas ĉion, kio devas resti ankoraŭ sekreta, kaj avinjo admonas la infanojn: ”Ne elbabilu ĉion al paĉjo?” — La patro venas en la korton, la infanoj iras al li renkonte, sed kiam la patro deziras al ili bonan vesperon kaj demandas, kie estas la patrino, ili embarase haltas, ne sciante kion diri, por ne malkaŝi la sekreton. Sed Adélka, favo-ratino de paĉjo, iras tamen al li, kaj kiam li prenas ŝin sur la brakon, ŝi flustras al li: ”Panjo kun avinjo bakas kukojn, morgaŭ estos via nomtago,” — ”Nu, atendu nur,”

interrompas ŝin la knaboj; ”vi estos riproĉata, ĉar vi perfidis tion,” kaj ili forkuras por akuzi ŝin ĉe panjo. Adél-179

AVINJO

eLIBRO

ka ruĝiĝas, embarase sidas sur la brako de la patro, ĝis fine ŝi ekploras. ”Nu, ne ploru,” konsolas ŝin la patro:

”Mi ja ankaŭ scias, ke estas mia nomtago, kaj ke la patrino bakas kukojn.” — Adélka viŝas per maniko la larmojn, sed kun timo ŝi rigardas la patrinon, kiun la knaboj alkondukas. Fine ĉio aranĝiĝas tiel, ke la knaboj ekscios, ke Adélka nenion perfidis. Tamen la sekreto tiel premas ĉiujn tri, ke la patro aŭdante ne rajtas aŭdi kaj vidante ne rajtas vidi. Barunka devas konstante palpebrumi je ili ĉe vespermanĝo kaj puŝrememorigi ilin, ke ili ne perfidiĝu, kaj Bêtka mokas poste ilin kaj nomas ilin

”kokpantofloj.”

Fine ĉio estas farita, preparita, ankaŭ la bonodoro de la bakitaĵo disiĝis; la servistinoj kuŝiĝis, nur la pantofloj de avinjo klaketas en la domo. ŝi enfermas la katojn, estingas per akvo la fajrerojn en la kameno kaj memorinte, ke oni ankaŭ hejtis en la bakforno sur la deklivo, ŝi eĉ ne kredas sian singardemon kaj iras tien ankaŭ por konvinkiĝi, ĉar povus resti tie iu fajrero.

Sultán kaj Tyrl sidas sur la benko; vidante avinjon, ili iel mire rigardas ŝin — en tiu horo ŝi neniam estis ekstere; sed kiam ŝi karesas ilin sur la kapoj, ili flate frotiĝas je ŝi. ”Nu, vi refoje atendis la ratojn, vi du? Tion mi permesas al vi, nur en la stalon ne provu eniĝi,” ŝi diras al ili irante sur la deklivon. La hundoj sekvas ŝin post ŝiaj kalkanoj. ŝi malfermas la bakfornon, zorgoplene ŝi tra-180

AVINJO

eLIBRO

rastas per fajroincitilo la cindron, kaj vidante eĉ ne fajreron, ŝi refermas la bakfornon kaj reiras. Apud la kanal-ponto staras alta kverko; en ĝiaj larĝaj branĉoj sidas somere la kortbirdaro. Avinjo rigardas supren kaj aŭdas en la branĉoj suspiron, mallaŭtan flustradon kaj pepadon.

”Ili sonĝas pri io,” ŝi diras kaj iras pluen. — Kio haltigis ŝin ĉe la ĝardeno? ĉu ŝi aŭskultas ĉarmajn tonojn de du najtingaloj en la ĝardena arbetaĵo? Aŭ la nekontinuan kanton de Viktorka, kiu malgaje sonas de la kluzo? Aŭ avinjo rigardas la deklivon, kie flugaperas tiom da lam-piroj, vivantaj steloj? — Sub la deklivo super la herbejo flugpendas malpezaj konstante transformiĝantaj vapo-roj. Tio ne estas nebuloj, rakontas la popolo, kaj ĉu eble avinjo ankaŭ tion kredas, ke en tiuj diafanaj arĝento-grizaj vualoj estas vualitaj niksinoj, kaj ĉu ŝi rigardas ilian sovaĝan dancon ĉe lunlumo? — Ne, nek tion, nek la alian; avinjo rigardas la herbejon, kiu etendiĝas al la muelejo. Tie enkuris de la gastejo trans la kanalon sur la herbejon virina staturo, vualita per blanka talituko. Senmove ĝi staras, aŭskultas kiel kapreolino, kiu elkuris el arbara kaŝejo sur vastan ebenaĵon por sin paŝti. ¯i nenion aŭdas krom la longtirataj tonoj de najtingalo, mal-klara klakbruado de la muelejo kaj murmurado de ondoj sub malhelfoliaj alnoj. ¯i vindas la blankan talitukon ĉirkaŭ la dekstra mano kaj per tiu ĝi plukas florojn, naŭ diversajn florojn. Havante la bukedon preta, ĝi ankaŭ 181

AVINJO

eLIBRO

kliniĝas, lavas sin per freŝa roso, kaj rigardante nek maldekstren nek dekstren, ĝi rapidas reen al la gastejo.

”Estas Kristla! ŝi faros florkronon de sankta Johano; mi bone konjektis, ke ŝi amas tiun knabon,” parolis al si avinjo, ne deturnante siajn okulojn de la knabino. ŝi ne vidis ŝin plu, kaj ankoraŭ ŝi staris meditante. ŝia animo fordonis sin al rememoroj! ŝi vidis antaŭ si herbejon, ŝi vidis submontaran vilaĝon, super si radiantan lunon kaj stelojn — estis la sama luno kaj steloj, eterne bela kaj ne maljuniĝanta — sed ŝi estis tiam juna, freŝa knabino; kiam ŝi en la nokto de sankta Johano plukis naŭ diversajn florojn por la krono de destino. Kvazaŭ tio ĵus estus okazanta, tiel resentis avinjo la timon, kiun ŝi tiam havis, ke iu renkontos ŝin kaj interrompos ŝiajn serĉojn. ŝi revidas sin en sia ĉambro, vidas sur la lito la florkolorajn kusenojn sub kiujn ŝi metas la plektitan florkronon. ŝi rememoras, kiel arde ŝi preĝis, ke Dio donu al ŝi sonĝon, en kiu aperus tiu, kiun ŝia animo favoras. La fido, kiun ŝi havis al la krono de la destino ne trompis ŝin, ŝi vidis en sonĝo altkreskan viron, de klara rigardo, sincera aspekto — tiun, kiun, laŭ ŝi, neniu en la mondo egalis. Avinjo ridetas pri tiu infana avideco, kun kiu ŝi rapidis an-taŭ la suneliro en la ĝardenon al pomarbo, por ĵeti la kronon trans sian kapon kaj la pirarbon, por ankaŭ ekscii, ĉu ŝi baldaŭ aŭ post longa tempo revidos sian Jiæín.

ŝi memoras, ke la eliranta suno trovis ŝin ploranta en la 182

AVINJO

eLIBRO

ĝardeno, ĉar la florkrono terenfalis malproksime post la pomarbo kaj sekve ne estis espero, ke ŝi baldaŭ renkontiĝos kun Jiæí. — Avinjo staras longan tempon enpensi-

ĝinta, senscie ŝi interfingrigas la manojn, ŝiaj mildaj, fidoplenaj okuloj sin turnas supren al la radiantaj steloj kaj el la buŝo eliĝas mallaŭte demando: ”Kiam ni, Jiæí, revidos nin?” — Jen la vento karesas delikate la palan vizaĝon de la maljunulino, kvazaŭ ŝin kisus la spirito de la mortinto, ŝi ektremas kaj du larmoj falas sur la kunigitajn manojn. Post momento ŝi eniras senbrue en la domon.

La infanoj rigardis el la fenestroj, atendante la alveturon de la gepatroj; tiuj estis en la urbo en preĝejo. La patro lasis tiun tagon servi meson kaj avinjo lasis tiun tagon preĝi por ĉiuj Johanoj de sia familio, komencante de kelkaj generacioj. Bela florkrono, bondeziroj, donacoj —

ĉio kuŝis preparita sur la tablo; Barunka ekzamenis tion kaj la alion, sed pro rapideco oni ellasis tie kaj alie vorton kaj devis rekomenci. Avinjo havis plenajn manojn da laboro, tamen ĉiumomente ŝi malfermis la pordon kaj admonante: ”Estu trankvilaj kaj ne petolu!” ŝi foriris.

ĵus avinjo foriris en la ĝardenon por tranĉi freŝan pet-roselon, kiam alkuras Kristla sur la deklivo, portante ion vualitan en tuko. ”Bonan matenon mi deziras, avinjo!”

183

AVINJO

eLIBRO

ŝi salutas, kun tiel ĝoja, radianta vizaĝo, ke avinjo mire rigardis ŝin.

”Vi, knabino, aspektas, kvazaŭ vi estus dorminta sur rozoj,” diras al ŝi avinjo, ridetante.

”Vi divenis, avinjo, miaj kapkusenoj estas kovritaj de floroj,” respondis Kristla.

”Vi, ŝerculino, ne volas kompreni, sed okazu tio, aŭ io alia, nur se ĝi estos bona: ĉu ne, knabino?”

”Jes, jes, avinjo,” konfirmis Kristla, sed divenante la sencon de ŝiaj vortoj, ŝi ruĝiĝis iomete.

”Kion vi portas?”

”Mi alportas al Jeník nomtagan donacon: ĉiam plaĉas al li niaj kolomboj, mi do alportis al li paron da junaj, li eduku ilin!”

”Sed kial vi faris al vi tian malutilon, ĝi ja ne bezonis esti,” opiniis avinjo.

”Kun plezuro mi faris tion, avinjo; mi amas la infanojn, kaj al la infanoj faras refoje ĝojon tiaj aĵoj, do ni lasu ilin al ili. Sed ĉiel ŝajnas al mi, ke mi ne rakontis al vi, kio okazis ĉe ni en la hieraŭa nokto?”

”Hieraŭ estis ĉe ni kiel sur la ponto en Praha, eĉ ne estis eble iom diskuti, sed mi scias, ke vi volis al mi rakonti ion pri tiu italo. Rakontu do, sed vi devas preni el ĉiu verso unu vorton, mi atendas la niajn el la preĝejo kaj la gastoj estos ĉi tie en momento,” avinjo admonis Kristlan.

184

AVINJO

eLIBRO

”Do pripensu; tiu vagabondo, la italo, venis al ni ĉiutage por trinki bieron, — tio estus nenio malbona, la gastejo estas por ĉiu homo, — sed ne, ke li kiel orda homo sidu ĉe la tablo, li ŝovis la nazon en ĉiujn angulojn de nia domo, eĉ en la bovinejon li enrampis, mallonge, kien mi turniĝis, tien li postsekvis min. Paĉjo nubiĝis pro tio, sed vi konas lin, li estas bona homo, li faras eĉ ne al kokido malbonon kaj ankaŭ nevolonte li forpuŝas la gastojn, precipe tiujn el la kastelo. Li do lasis la aferon al mi; mi kelkfoje malĝentile lin forrifuzis, sed li akceptis tion kvazaŭ plej belan parolon, kaj mi scias, ke li komprenas ĉeę, kvankam paroli li ne scipovas. Senĉese li havis en la buŝo: ’esky olka mám rád’, la manojn li antaŭ mi interfingrigis kaj eĉ genufleksis antaŭ mi.

”Ho, kia ruzulo,” diris avinjo.

”Tio estas tiel, avinjo, tiuj sinjoroj havas ĉiam tiom da paroloj, ke vin la oreloj doloras; kien oni venus, se oni kredus ĉion al ili, tiaj paroloj eĉ ne momenton restas en mia kapo. Sed tiu italo kolerigis min. Antaŭhieraŭ ni rastis sur la herbejo, hazarde venis Míla — (avinjo ridis pri tiu hazardo) — ni parolis pri ĉio ajn kaj mi diris al li ankaŭ, kiel nin tiu italo ĝenas. — ’Nu, lasu tion nur, mi ja aranĝos tion, ke li ne plu venos al vi.’ — ’Sed vi ne kolerigu paĉjon,’ mi diris, ĉar mi konas la knabojn el Òernov, ili estas rafinitaj. — Vespere la italo venis refoje; sed post mallonga tempo venis la knaboj, ili estis kvar, inter 185

AVINJO

eLIBRO

ili Míla kaj lia kamarado Tomeô — vi konas Tomeôon, ĉu? Gaja knabo, li edziĝos je Anâa Tichánková, mia kamaradino. Mi ĝojis, kiam ili venis, kvazaŭ iu aĉetus al mi novan robon. Volonte mi kuris al la enverŝa tablo kaj kun ĉiu mi trinkis. La italo tre nubiĝis; kun li mi neniam trinkas, diablo lin kredu, li povus ion enmiksi en la bieron. La knaboj sidiĝis al tablo kaj komencis ludi kartojn, sed nur ŝajne, ĉe tio ili konstante grimacis al la italo. Ví-

tek diris: ’Rigardu lin, li sidas kiel strigo en vermiĉeloj!’

Kaj Tomeô daŭrigis: ’Mi konstante rigardas, ĉu li jam baldaŭ pro kolero formordos sian nazon. Granda laboro tio ne estus, sen tio ĝi pendas al li ĝis la mentono!’ —

Tiasence oni daŭrigis; la italo ŝanĝis pro kolero ĉiujn kolorojn, sed eĉ ne vorton li elpuŝis. Fine tamen li ĵetis monon sur la tablon, lasis la bieron kaj sen saluto li foriris. Mi faris post li signon de kruco, sed la knaboj parolis: ’Se li povus nin trapiki per rigardo, ni estus senvivaj.’

Kiam li foriris, mi revenis al mia laboro, vi scias, la patrino malsanas kaj mi devas ĉion malfermi kaj ankaŭ fermi. La knaboj ankaŭ foriris. — Pasis jam la deka, kiam mi iris dormi. Mi komencas senvestiĝi, jen iu frapis sur la fenestron: tok, tok, tok. Mi pensas, tio estas certe Míla, li ion forgesis; li ĉiam ion forgesas, mi diras al li, ke li foje lasos la kapon ĉe ni.”

”Jam okazis,” jesis avinjo.

186

AVINJO

eLIBRO

”Mi prenas la ŝultrotukon,” daŭrigis Kristla kun rido,

”kaj iras malfermi la fenestron; kaj divenu kiu estis tie?

— La italo! Mi brufermas la fenestron kaj pro timo mi kraĉis! Li komencis min peti kaj parolis, kvankam li scias, ke mi nenion komprenas, poste li prezentis al mi orajn ringojn de siaj fingroj. Mi koleriĝis, prenis kruĉon kun akvo, iris al la fenestro kaj diris: ’Iru for de ĉi tie, vi malbelulo, kaj serĉu amaventurojn tie ĉe vi, ne ĉi tie, aŭ mi surverŝos vin per la akvo!’

Li cedis iom de la fenestro, sed tiumomente elsaltis el la arbetaĵo la knaboj, kaptis lin kaj ŝtopis lian buŝon, por ke li ne povu krii. ’Atendu, vi malbenita italo, nun vi ricevos vian parton,’ aŭdiĝis Míla. Sed mi petis Mílan, ke ili ne batu lin, kaj fermis la fenestron — propre, nur duonfermis, ĉar mi ne povis deteni min, ke mi ne rigardu, kion ili faros kun li. — ’No, Míla, kion ni faros kun li? Neniun kuraĝon havas tiu bravulo, kaj koron leporan li havas, li tremas, kvazaŭ li havus febron.’ — ’Ni vipu lin per urtikoj,’ proponis unu. — ’Ni ŝmiru lin per aksoŝmi-raĵo!’ diris alia. — ’Ne tiel,’ decidis Míla, ’Tomeô, vi lin tenu, kaj vi, knaboj venu kun mi!’ — Ili forkuris.

Post momento ili revenis, alportis lignostangon kaj aksoŝmiraĵujon. ’Knaboj, detiru liajn ŝuojn kaj supren-faldu la pantalontubojn!’ ordonis Míla. La knaboj tuj obeis; kiam li komencis piedfrapi ilin, ili konsolis lin kiel malbonan ĉevalon: ’Hahoŭ, etulo, hahoŭ!’ — ’Vi ne rice-187

AVINJO

eLIBRO

vos hufumojn; ne timu!’ diris al li Míla, nur viajn piedojn ni iom ŝmiros, por ke vi povu pli bone kuri hejmen!’

’Almenaŭ vi saturiĝos de saniga odoro,’ ridis Tomeô; ’sen tio vi malbonodoras de parfumo, ke mi preferus vango-frapojn.’ — Kiam ili ŝmiris liajn piedojn tiel, ke tio aspektis kvazaŭ li havus ŝuojn, ili metis la stangon sur liajn lumbojn, disetendis liajn manojn kaj alligis lin al ĝi kvazaŭ sur krucon. La italo volis krii, sed Tomeô metis sian manplaton sur lian buŝon kaj tenis lin kiel per premilo.

’Ne malutilas,’ li diris, ’streĉi iom la membrojn al tiaj mallaboremuloj kiel vi, sendube la vejnoj al vi mallon-giĝas.’ — ’Knaboj,’ ordonis Míla, ’kunligu liajn ŝuojn, ĵetu ilin trans lian ŝultron kaj ni kondukos lin sur la ŝo-seon; li kuru de kie li venis!’ — ’Atendu, ni donos al li florojn en butontruon, ke oni ja vidu, ke li revenas de knabino,’ diris Vítek, plukis urtikon kaj kardon kaj ŝovis ambaŭ post lian frakon. — ’Tiel, nun vi havas ĉion, tute bele vi aspektas, vi povas iri kun la donacoj!’ ridis Míla; ili prenis lin kun Tomeô sub la brakoj kaj kondukis lin senbrue el la ĝardeno.

Post momento ankaŭ Míla venis al la fenestro, li rakontis, kian koleron havis la bravulo kaj kiel li kuris kun la stango. ’Sed kiel vi elspionis lin?’ mi demandas Mílan.

— ’Nu,’ li diras, ’mi volis diri al vi bonan nokton, mi do diris al la knaboj, ke ili atendu min en la muelejo, mi 188

AVINJO

eLIBRO

mem staris en la ĝardeno. Jen mi vidis iun ŝtelirantan kiel ŝtelisto al via fenestro.

Tuj kiam mi lin rekonis, mi senbrue eliris el la ĝardeno kaj iris por la knaboj. Tiel ĉio bone sukcesis. ŝajnas al mi, ke li timos denove veni ĉi tien.’

La tutan hieraŭan tagon mi ridis pri tiu aventuro, sed vespere estis ĉe ni la noktogardisto Kohoutek, li estas ĉe ni ĉiutage, li volonte trinkas kaj poste, kion li scias, tion li elbabilas. Li komencis al ni rakonti, kiel la italo venis nokte hejmen. ’Tio estis sovaĝuloj, kiuj prilaboris lin,’ li diris kaj komencis lin terure priskribi: vi scias ja, ke li faras el kulo kamelon. Laŭdire la hundoj volis lin disŝiri, tiel terura li estis — kaj lia edzino ĝis mateno lin lavis, por forigi la aksoŝmiraĵon. Li donis al ili taleron, por ke ili nenion diru en la kastelo kaj li terure ĵurpromesis venĝi je tiuj knabegoj. Mi nun timas pri Míla: oni diras, ke la italoj estas malbonaj homoj. Kaj ankaŭ tion Kohoutek rakontis al sinjoro patro, ke tiu italo iris al Maæenka, la filino de la administranto, kaj ke la maljunaj opinias, ke se lin la princino favoras, ke ŝi donos al li bonan oficon en la bieno kaj ke li poste povus ilian filinon preni.

Nu, kaj aŭdu avinjo, Míla volas por unu jaro iri en la kastelon kiel ĉevalservisto, por ke li ne devu fariĝi soldato; vi scias kiel tio okazas — se la italo malutilus lin, la administranto ne akceptos lin kaj li devos militservi.

ĉion ĉi mi primeditis kaj ne plu min ĝojigas la faro de la 189

AVINJO

eLIBRO

knaboj; — la hodiaŭa sonĝo min regajigis ja, sed kion ĝi helpas! Kion vi diras pri tio, avinjo?”

”Saĝe ne estis de tiuj knaboj, sed ni donu prudenton al la junularo, precipe se amo enmiksiĝas en tion. Mia Jiæí ankaŭ faris tian petolaĵon kaj pentis tion.”

”Kion, avinjo?”

”Nu, eble vi ne volus, ke mi komencu rakonti, okaze mi diros tion al vi. Sen tio ni forgesis pri ĉio, kaj ŝajnas al mi, ke mi aŭdas hufofrapadon de ĉevaloj: tio estas jam la niaj. Ni iru! Mi devas ĉion prikonsideri, kion vi diris al mi, supozeble mi scios poste ian konsilon,” diris avinjo, transpaŝante la sojlon.

La infanoj, aŭdinte la voĉon de Kristla, kuris en la koridoron kaj kiam Jan ricevis la belajn kolombojn, li kaptis la knabinon ĉirkaŭ la kolo kaj premis ŝin pro ĝojo tiel, ke restis sur ŝia blanka kolo ruĝa strio. Li estus ilin prefere mem portinta en la kolombejon, se Barunka ne estus vokinta: ”Paĉjo estas jam ĉi tie!” Preskaŭ samtempe kun la kaleŝo venis al Staré bêlidlo ankaŭ sinjoro patro, kaj sinjoro Proôek, vidante sin en rondo de siaj karaj amikoj kaj de la familio, kiun li tiel arde amis kaj al kiuj li nur parton de la jaro povis dediĉi sin, estis tre kortuŝita, kaj kiam Barunka komencis gratuli, surverŝis lin larmoj. La infanoj, vidante la patron ploranta, la patrinon kaj avinjon ankaŭ, konfuzis la gratulaĵojn kaj komencis ankaŭ plori. Bêtka kaj Vorôa, aŭskultante ĉe la 190

AVINJO

eLIBRO

pordo la bondezirojn, kovris siajn okulojn per bluaj an-taŭtukoj kaj ankaŭ ploris, unu pli ol la alia. Sinjoro patro, la muelisto, turnis la flartabakujon kiel muelradon, la arbaristo frotis per la maniko belan ĉasponardon (ĉar li estis en paradvesto), por kaŝi sian kortuŝecon; Kristinka tamen staris ĉe fenestro kaj neniel hontis pro siaj larmoj, nur kiam sinjoro patro, alpaŝante al ŝi, frapetis per la flartabakujo ŝian ŝultron, flustrante: ”Vi pensas nun, ĉu ne: Ho, kiam al mi oni tiel bondeziros!”

”Vi, sinjoro patro, vi devas min ĉiam inciteti,” diris la knabino kaj viŝis la larmojn.

Kun larmo en la okulo, sed ĝojo kaj kontento en la koro sinjoro Proôek alpaŝis al la tablo kaj verŝis vinon en pokalon. ”Je la sano de ĉiuj!” li diris, malplenigante kiel unua la pokalon. Post tio trinkis ĉiuj je la sano de la dommastro, kaj baldaŭ iliaj vizaĝoj brilis pro ĝojo. Jeník estis plej feliĉa: li ricevis de la arbaristo du kuniklojn, de sinjorino patrino (la muelistedzino) grandegan kukon ŝmiritan per ĉiuj spicaĵoj, kiun li tre ŝatas, de avinjo unu el tiuj dudekkrejcaraj moneroj, kiujn ŝi konservas en blanka saketo en la ŝranko, donacojn de la gepatroj, kaj post tagmanĝo neatendite aperis en la ĝardeno la princino kun la grafidino; kiam sinjoro Proôek kun sia edzino, avinjo kaj kun infanoj eliris eksteren por ŝin bonakcepti, Jeník ricevis de la grafidino belan libron, en kiu estis pentritaj diversaj bestoj.

191

AVINJO

eLIBRO

”Mi venis, Jan, por rigardi, kiel vi hodiaŭ amuziĝas,”

la princino afable alparolis sian stalestron.

”ĉe mia familio kaj kun kelkaj bonaj amikoj ĉiam bo-ne, via moŝto,” respondis sinjoro Proôek.

”Kiu estas ĉe vi?”

”Miaj najbaroj, la muelisto kun sia familio kaj la arbaristo el Riesenburk.”

”Mi ne volas vin reteni, reiru inter ilin, mi ankaŭ tuj forrajdos.”

Sinjoro Proôek kliniĝis, ne kuraĝante reteni sian estrinon, sed la sinceranima avinjo tuj komencis: ”Ho, ne estus de ni bele, ke ni prezentu eĉ ne kukon al la moŝta sinjorino kaj la moŝtfraŭlino. Iru, Terezka, iru, alportu, kio venas neatendite, bongustas. Barunka, alportu korbon, mi rikoltos iom da ĉerizoj. Eble la moŝta sinjorino dezirus ankaŭ iom da kremo aŭ vino?”

Jan kaj Terezka estis embarasitaj, ili timis, ke tiu simpla invito ofendos la princinon, sed male, ŝi kun afabla rideto desaltis de la ĉevalo, transdonis al Jan la bridon kaj sidiĝante sur la benkon sub la pirarbo ŝi diris: ”Via gastigo estos por ni agrabla, tamen mi ne volas, ke vi malatentu viajn gastojn; ili do venu inter nin!”

Sinjorino Proôková forkuris. Sinjoro Proôek, liginte la ĉevalon al arbo, portis eksteren tablon, kaj post momento alvenis la arbaristo profunde kliniĝante kaj la muelisto tre hezitante: tamen, kiam la princino demandis lin, 192

AVINJO

eLIBRO

kiel estas en la muelejo kaj kiel ĝi profitigas, li retroviĝis en sia elemento kaj tiel li rekuraĝiĝis, ke li proponis al la princino pinĉon de flartabako. Kiam la princino inter-

ŝanĝis kun ĉiu afablan vorton, ŝi akceptis kukon de sinjorino Proôková kaj de avinjo glason da kremo.

Dume la infanoj ĉirkaŭis Janon, kiu montris al ili siajn bestojn, kaj la grafidino staris ĉe ili, ĝojis pro iliaj ĝojo kaj admiro, tre volonte respondis ĉiujn iliajn deman-dojn.

”Panjo, rigardu, tio estas nia kapreolino!” vokis Bertík, filo de la arbaristo al sia patrino, kiam Jan estis montran-ta al li kapreolinon, kaj la patrinoj kun la infanoj kliniĝis super la libro.

”Sultán! Tio estas Sultán!” vokis Vilém, kaj post kiam je tiu krio aperis inter ili Sultán, Jan montris al ĝi la libron dirante: ”Rigardu, tio estas vi!” Estis tie ankaŭ ko-losa elefanto, kiun Adélka timis, ĉevalo estis tie kaj an-kaŭ bovinoj, leporo, sciuroj, kokinoj, lacertoj kaj serpentoj, fiŝoj, ranoj, papilioj, kokcineloj kaj eĉ formiko; ĉiujn ĉi la infanoj konis, kaj avinjo, vidante skorpiojn kaj ser-pentojn, diris al si: ”Kion la homoj scipovas nur fari, eĉ tiujn fibestojn ili scias pentri!”

Sed kiam la muelistedzino volis vidi sovaĝan draki-non, kies buŝego ŝprucĵetas fajron, la grafidino diris, ke tiaj bestoj ne ekzistas, ke tio estas nur fabela monstro.

193

AVINJO

eLIBRO

Tamen la muelisto, aŭdante tion, turnis la flartabakujon inter la fingroj kaj ekridetis, dirante:

”Ho, moŝta fraŭlino, tio ne estas fabeloj, da tiaj vene-nigaj drakinoj kun fajraj langoj estas sufiĉe en la mondo, sed ili apartenas al la homa gento, kaj tial ili ne estas inter tiuj ĉi senkulpaj bestoj.”

La grafidino ekridis, sed lia edzino, frapante lin je la mano diris: ”Tro multe da parolo, patro.”

Dume la princino interparolis kun la arbaristo kaj kun sinjoro Proôek pri ĉio ajn, kaj ĉe tio ankaŭ ŝi demandis, ĉu estas multaj ŝtelĉasistoj en la ĉirkaŭaĵo.

”Mi havas ankoraŭ du tiajn friponojn, ili estis tri, sed tiun plej malspritan mi kelkfoje monpunis, kaj nun li sidas hejme; sed la du ceteraj estas ruzaj kiel diabloj, ne estas eble ilin kapti, krom se mi enpafigus al ili iom da plumbokugloj en la korpon. La arbarinspektoro ja ĉiam ordonas tion al mi, sed estas pripensinde, ĉu pro leporo oni kripligu homon.”

”Mi ne volas, ke vi tion faru,” diris la princino.

”Mi ankaŭ pensas, ke pro tiu bagatelo ne malriĉiĝos via moŝto, kaj je altĉasaĵo ne kuraĝos la ŝtelĉasistoj en la ĉasregiono.”

”Sed mi aŭdas, ke la homoj multe ŝtelas en miaj arbaroj,” diris la princino.

”Nu,” diris la arbaristo, ”mi estas jam multajn jarojn en la servo de via moŝto, tamen la malutilo, kiun oni fa-194

AVINJO

eLIBRO

ris al mi en la arbaro eĉ ne estas menciinda. Oni multe parolas; ekzemple, mi povus lasi faligi multe da arboj dumjare, vendi ilin, kaj kiam mi ne havus la kalkulojn en bona ordo mi dirus: oni ŝtelis tion. Sed kial ŝarĝi sian konsciencon per mensogo. En aŭtuno, kiam la malriĉuloj venas por rasti sekfoliojn kaj kolekti la sekajn bran-

ĉaĵojn, mi estas ĉiam proksime kaj voĉtondras, ke la arbaro skuiĝas, por ke ili timu kaj faru neniun malutilon; sed ĉu mi tian maljunan virinon duonmortigu, se ŝi iam kunprenas iun pli dikan lignopecon kiel tion iuj faras?

Malgraŭ tio, mi pensas, vivos ankoraŭ miaj moŝtuloj, kaj la malriĉa popolo ankaŭ ĉe tio vivos kaj milfoje dankas por tio. Tion mi ne konsideras malutilo.”

”Bone vi tion faras,” aprobis la princino. ”Tamen devas esti ĉi tie proksime ankaŭ malbonaj homoj. Antaŭ-

hieraŭ nokte Piccolo iris el la urbo, kaj en la fazanejo oni volis lin prirabi, sed kiam li defendis sin kaj kriis, oni batis lin tiel, ke li restis tie kuŝanta; ĝis nun li malsanas.

Tiel estis al mi dirite.”

”Tio ŝajnas al mi nekredinda, ekscelenco,” skuis la kapon sinjoro Proôek.

”Dumvive ni ne aŭdis, ke iuj banditoj estus en la fazanejo aŭ en la ĉirkaŭaĵo,” aŭdigis sin la arbaristo kaj la muelisto.

”Kio okazis?” demandis avinjo, alpaŝante pli proksimen.

195

AVINJO

eLIBRO

La arbaristo sciigis ŝin pri la afero.

”Jen kia mensogulo,” diras avinjo, apogante indigni-te la manon je la korpflanko. ”Li tute ne timas Dion. Mi rakontos tion al la moŝta sinjorino alimaniere.”

Kaj jen ŝi komencis rakonti, kion Kristla matene konfidis al ŝi. ”Ne, ke mi laŭdus tion,” ŝi aldonis, ”kion la knaboj faris, sed kio helpas, ĉiu defendas la sian. Se iu vidus tiun ventanimulon stari nokte ĉe fenestro de knabino, tio disportiĝus kvazaŭ fanfaroj kaj la knabino havus sian renomon kaj feliĉon difektita; oni jam dirus:

’Ho, tiu, venis al ŝi sinjoroj, ŝi ne taŭgas inter ni.’ Tamen la knabino timas, ke tiu homo venĝos sin,” aldonis avinjo.

”Pri tio ŝi ne timu, mi metos tion en ordon,” diris la princino. Post tio ŝi donis al la grafidino signalon por forrajdo, ili ambaŭ sidiĝis sur la ĉevalojn kaj afable salutante la societon, rapidtrote forrajdis al la kastelo.

”Estas vero, ke ne ĉiu kuraĝus tiel paroli kun la princino kiel nia avinjo,” opiniis sinjorino Proôková.

”Ah,” interrompis avinjo, ”iam estas pli bone paroli kun imperiestro ol kun skribisto kaj bona vorto trovos bonan lokon. Se mi nenion dirus, kiu scias, kio devenus el tio.”

”Mi tion ja diras, ke tiun sinjorinon oni ĉirkaŭmensogas de ĉiuj flankoj,” opiniis la arbaristo, revenante kun sinjoro Proôek kaj la muelisto en la ĉambron.

196

!(images/000023.png)

AVINJO

eLIBRO

Antaŭ la vespero venis Kudrna, kaj kiam la infanoj aŭdis la gurdon, ili komencis kun Kristla, Bêtka kaj Vor-

ôa danci. Oni ankaŭ trinkis ĉampanon, la princino sendis ĝin al la mastro, por ke oni trinku je ŝia sano. Ankaŭ pri Viktorka oni ne forgesis, avinjo portis, kiam krepuskiĝis, bonan porcion da manĝaĵoj al la muskokovrita ŝtipo.

La morgaŭan tagon sinjorino patrino plendis al avinjo, ke sinjoro patro havis multparolan langon kaj ke li la vojon zigzagiris, sed avinjo kun rideto respondis: ”Nu, patrino, tio okazas nur unufoje dum la jaro, kaj ne ekzistas kapelo, kie ne estus dum la jaro prediko.”

197

!(images/000027.png)

AVINJO

eLIBRO

**X **

La deklivon de Òernov supreniras kvin pilgriman-tinoj; ili estas: avinjo kaj sinjorino patrino, Kristla, Manâinka kaj Barunka. La du unuaj havas siajn blankajn kaptukojn super la kapo tegmente falditaj por protekti la vizaĝon; la knabinoj posedas rondĉapelojn. Ili ankaŭ suprenfaldis la subjupojn kiel la pli aĝaj virinoj kaj sur la dorso ili portis malgrandajn ligvalizojn, en kiuj ili havis nutraĵon.

”ŝajnas al mi, ke mi aŭdas kantadon,” diris Kristla, kiam ili venis sur la supron de la deklivo.

198

AVINJO

eLIBRO

”Mi ankaŭ,” aŭdigis sin la knabinoj; ”rapidu, avinjo, por ke oni ne foriru sen ni,” ili admonis avinjon kaj volis ekkuri.

”Ho, vi stultulinoj, kiam la kondukanto scias, ke ni ankaŭ iras, li ne foriros sen ni,” retenis ilin avinjo, kaj la konsolitaj knabinoj marŝis egalpaŝe kun la ceteraj.

Sur la deklivo paŝtisto paŝtis ŝafojn kaj jam de malproksime estis salutanta la venantojn.

”ĉu ni ne malsekiĝos de pluvo, Józa?” demandis lin sinjorino patrino.

”Estu sen zorgoj, ni eltenos ĝis postmorgaŭ. Memoru ankaŭ pri mi per unu ’Patro nia!’ Feliĉan vojon!”

”Donu tion Dio, ni memoros.”

”Avinjo, kiel scias Józa, kiam pluvos kaj kiam estos bela vetero?” demandis Barunka.

”Kiam estas pluvonte, vermoj rampas el la tero al la supro kaj de tio formiĝas argilkupoloj; nigraj salaman-droj rigardas el la truoj, sed la lacerto kaŝas sin kaj an-kaŭ la araneo, kaj la hirundoj flugas ĉe la tero. La paŝ-

tistoj estas dum la tuta dia tago en la naturo kaj ne havante ion por fari, ili rigardas la bestojn, kiel ili vivas kaj kion ili faras. Mia plej bona kalendaro estas la montoj kaj la firmamento. Laŭ la heleco de la montoj kaj laŭ la koloro de la firmamento mi distingas, kiam komenciĝos bela, kiam malbela vetero, kiam venos ventoj, hajlado kaj neĝoj,” aldonis avinjo.

199

AVINJO

eLIBRO

Antaŭ la kapelo de Òernov staras grupo da pilgrimantoj, viroj, virinoj kaj infanoj, pli ol unu patrino kunpor-tas sian infanon en kuseno por oferi ĝin al la dipatrino kaj elpeti por ĝi aŭ perditan sanon aŭ feliĉon.

La kondukanto Martinec staras sur la sojlo de la kapelo; lia alta staturo superas ĉiujn ceterajn tiom, ke li per unu rigardo povas transrigardi la tutan al li konfiditan aron. Vidante avinjon kun la ceteraj venantan, li diris:

”Nun ni estas ĉiuj, ni povas do ekiri. Tamen unue ni pre-

ĝu ’Patro nia’ por feliĉa vojo!” La pilgrimantoj genufleksis antaŭ la kapelo, preĝante, kaj la vilaĝanoj, starante sur la vilaĝplaco preĝis kun ili. Post la preĝo ili aspergis sin per benita akvo, unu el la junuloj prenis altan krucon, sur kiun la fianĉino de Tomeô pendigis florkronon, kaj Kristla oferis ruĝan rubandon, la viroj grupiĝis kun sia gvidanto ĉirkaŭ ĝi, post ili la virinoj parviciĝante laŭ sia aĝo. Tamen ili ne ekiris, la mastrinoj ankoraŭ havis ion por komuniki, la mastroj admonis la domservistaron ke ĝi atentu la fajron kaj la bienojn, la infanoj petegis:

”Alportu al ni pilgrimdonacojn!” avinoj petis: ”Preĝu por ni ’Ave Maria!’” — jen kantis Martinec per sonora voĉo:

”Salutita estu filino de Dio”, la pilgrimantoj enfalis ˛ore laŭ lia noto, la junulo suprenlevis la kronornamitan krucon, kaj la tuta grupo sekvis lin al Svatoñovice. ĉe ĉiu kruco aŭ kapelo oni haltis kaj oferis ”Patro nia” kaj ”Kredo” je la honoro kaj laŭdo de Dio! — ĉe ĉiu arbo, sur 200

AVINJO

eLIBRO

kiun ies pia mano pendigis bildon de Mario Virgulino, ĉe ĉiu kruco, kie okazis ia akcidento, oni preĝis.

Barunka kaj Manâinka bone atentis pri Martinec kaj kantis kun la ceteraj. Sed kiam ili venis malantaŭ Âervená Hóra, Barunka komencas subite demandi avinjon:

”Mi petas vin, avinjo, kie estis Turyñ, de kie devenis la muta knabino?” Sed ĉi foje ŝi ne sukcesis bone: avinjo respondis al ŝi: ”Kiam vi pilgrimas, vi devas turni viajn pensojn al Dio kaj ne atenti aliajn aferojn. Kantu aŭ mallaŭte preĝu!”

La knabinoj kantis refoje dum kelka tempo, sed jen ili venis en arbaron: diversloke ruĝiĝis ankoraŭ fragoj en la herbo, estus domaĝo lasi ilin tie: la knabinoj prefere plukis ilin, ĉe tio ili malaranĝis siajn ĉapelojn kaj jupojn, refoje estis io por ordigi kaj fine rememoris unu kaj la alia pri la bu˛toj en la pendosakoj kaj ili komencis eltiri pecon post peco. Avinjo kaj sinjorino patrino ne tro atentis pri ili, ili ambaŭ estis enprofundiĝintaj en preĝojn, kontraŭe Kristla, irante kun Anâa, pli ol unu foje rigardis ilin kaj admonis ilin. ”Vin tre utilos tiu pilgrimado kaj grandajn profitojn vi havos el ĝi, vere,” ŝi ridis.

Antaŭ la vespero la pilgrimantoj venis al Svatoñovice; antaŭ la urbo ili haltis, la virinoj vestis la ŝuojn, aranĝis iel la vestojn kaj nur poste ili eniris en la urbon. Plej unue oni iris al la puto sub la preĝejo, kies akvo elŝpru-201

AVINJO

eLIBRO

cas per sep fontoj sub la arbo, sur kiu troviĝas bildo de Mario Virgulino.

ĉe tiu puto la pilgrimantoj haltis, preĝante; poste ĉiu trinkis el la fonto kaj trifoje frotis per malsekigita mano la okulojn kaj la vangojn. Tiu pura, malvarma akvo estas mirakla akvo, al kies saniga efiko miloj da homoj dankas sian sanon.

De la puto la pilgrimantoj iris supren en la hele iluminitan preĝejon, el kiu resonis diversaj melodioj, ĉar alvenis procesioj de diversaj flankoj kaj ĉiu el ili havis alian kanton.

”A˛, avinjo, kiel bele estas ĉi tie,” flustras Adélka.

”Vere, vere; genufleksu kaj preĝu,” respondas avinjo.

La knabino genuiĝas apud avinjo, kiu klinas la kapon

ĝis preskaŭ al la planko, elsendante ardan preĝon al la plej sankta dipatrino, kies bildo brilas sur la altaro, estante iluminita de multaj lumiloj, ornamita per kronoj kaj florbukedoj, kiujn plejparte oferdonis fianĉinoj kaj vir-gulinoj, por ke la plej sankta Virgulino favoru ilian amon

— vestita per multekosta robo, ŝarĝita per mirbela juvelo, nome donacoj de tiuj, kiuj, premataj de malsano, ser-

ĉis ĉe ŝiaj piedoj helpon kaj ankaŭ ĝin trovis.

Post finita preĝado la gvidanto aranĝis ĉe la sakristi-ano la aferojn prizorgotajn kaj poste li kondukis siajn ŝafojn sur la litojn. Li ne bezonis prizorgi ilin antaŭe; kiel hirundoj alflugintaj printempe okupas siajn estintajn 202

AVINJO

eLIBRO

nestojn, tiel ankaŭ la pilgrimantoj iris tien, kie ili ĉiujare trovis, se ne malavaran gastigon, tamen afablan vizaĝon, panon, salon kaj puran liton. Sinjorino patrino kaj avinjo estis ĉe la administranto de la karbminejoj; li kaj lia edzino estis jam maljunaj homoj, avinjo diris ’el la malnova mondo’ kaj pro tio ŝi sentis sin ĉe ili kvazaŭ hejme. La edzino de la administranto aŭdinte, ke venis la pilgrimantoj el Òernov, atendis ilin jam kutime vespere sur benko antaŭ la domo por konduki ilin internen. Antaŭ ol oni iris dormi, la mastrino montris al sinjorino patrino siajn trezorojn, grandajn amasojn da tolo, kanvaso kaj ŝpinaĵo, kion plejparte ŝi mem estis ŝpininta kaj kion ŝi multigis ĉiun jaron.

”Por kiu, estimata sinjorino, vi preparas ĉion ĉi, vi ja edzinigis jam vian filinon?” miris sinjorino patrino.

”Sed mi havas tri nepinojn kaj vi scias ja, ke tolo kaj ŝpinaĵo estas fundamento de ĉiu doto.”

Pri tio ambaŭ niaj patrinoj kompreneble plene konsentis; sed se aŭdis tiun parolon la administranto, li diris: ”Nu panjo, vi sternas refoje; ĉu mi tamburanoncu foiron?”

”Ho, patro, tio estas kvazaŭ lado, tio eltenos kvindek jarojn.”

Nur tio ĉagrenis la edzinon de la administranto, ke ŝi ne povis regali avinjon per io pli bona ol per pano, ĉar avinjo, pilgrimante, vivis nur de pano kaj akvo. Kaj tia 203

AVINJO

eLIBRO

promeso estis por ŝi sankta kaj oni povis nenion kontraŭdiri. Ankaŭ al sinjorino patrino tre plaĉis la noktpa-sigo ĉe la maljunaj geedzoj kaj kuŝiĝanta en lanugoku-senojn, ŝi ĉiam diris kun granda plezuro: ”Kiel mola estas tiu lito; oni estas kvazaŭ falinta en neĝon.”

Kristla kaj Anâa estis ĉe iu vidvino post malgranda kamparano; ili dormis en la subtegmento sur fojno, kie al ili la mastrino preparis kuŝejon. Ili dormus bone eĉ sur ŝtono. Tiun nokton ili eĉ ne restis en la subtegmento, sed ili grimpis per ŝtuparo malsupren en la fruktoĝardenon.

”ĉu ne estas ĉi tie milfoje pli bone ol supre; la ĝardeno estas nia kamero, la steloj niaj kandeloj kaj la verda herbo nia kuseno,” diris al si Kristinka, volvante sin per jupo kaj kuŝiĝante sub arbon.

”Tie ni dormos, kara knabino,” respondis al ŝi Anâa kuŝiĝante apud ŝi. ”Sed aŭskultu nur, la maljuna Fousková ronkas kvazaŭ oni ŝutus ŝtonojn,” ŝi ridis.

”Jes, estas amuze dormi apud ŝi. Diru vi, Frantina ĉu vi pensas, ke ili venos morgaŭ?” demandis la knabino turnante sin al sia kunulino.

”Ili nepre venos,” certigis Anâa. ”Tomáô venos kvazaŭ per ĉevalo kaj ke Míla ne venus, estas absurde, li ja amas vin.”

”Kiu scias, ni ankoraŭ ne parolis pri tio.”

204

AVINJO

eLIBRO

”Por kio estas bezonate paroli, tion oni konas; mi eĉ ne scias ĉu Tomeô iam diris al mi, ke li amas min, kaj ni tamen multe nin amas kaj baldaŭ ni havos edziĝfeston.”

”Kaj kiam estos do la edziĝfesto?”

”Paĉjo volas al ni cedi la mastrumejon kaj iri en malgrandan domon kaj kiam tiu ĉi estos finkonstruita, estos edziĝfesto; tio okazos ĉirkaŭ la festo de sankta Katarino.

Estus bele se ni havus edziĝfeston en la sama tago.”

”Ho, vi parolas, kvazaŭ estus jam la brako en la maniko, sed ĉio estas ankoraŭ malproksime post montoj.”

”Kio ne estas, povas esti. La gepatroj de Míla ĝojos, se Jakub al vi familiiĝos, kaj via patro gajnos lertan filon; neniu pli konvenus al via mastrumejo kaj ankaŭ al vi.

Vero restas vero, Jakub estas la plej bela knabo en la tuta vilaĝo kaj ŝajnas al mi, ke Lucina, la filino de la vilaĝ-

estro, plendus pro li.”

”Vidu, tio estas ankoraŭ unu ŝtono, kiu kuŝas sur nia vojo,” ĝemis Kristla.

”Mia kara, tio estas pli ol unu ŝtono. ĉu vi opinias, ke Lucina malmulte pezas? ŝi sufiĉus jam per si mem kaj ŝia patro ĵetos sur la pesilplaton ankaŭ sakon da rejnaj guldenoj.”

”Des pli malbone.”

”Sed pro tio ne rompu al vi la kapon, eĉ se ŝia patro estas vilaĝestro, li ne estas ankoraŭ Dio kaj Lucina kun 205

AVINJO

eLIBRO

sia tuta mono ne povas eĉ akvon al vi prezenti. Míla havas tamen sanajn okulojn.”

”Sed se ĉio nin trompos, se oni ne akceptos lin en la kastelon kaj li devos fariĝi soldato!”

”Ne pensu pri tiaj aferoj; se la administranto vidos nigre, oni ŝmiros liajn okulojn, ĉu vi komprenas?”

”Ho, tio aranĝiĝus, tamen ne ĉiam estas efektivigebla.

Estas vero, ke en la nokto de sankta Johano mi sonĝis, ke Míla venis al mi, sed sonĝo estas nur sonĝo kaj avinjo diras, ke oni nek kredu superstiĉojn, nek volu ekscii de la bona Dio, kiel li aranĝos nian sorton.”

”Avinjo tamen ne estas la evangelio.”

”Mi kredas avinjon kiel Sanktan Skribon, ŝi ĉiam sincere konsilas kaj ĉiu diras, ke ŝi estas perfekta virino; kion ŝi diras, estas sankta vero.”

”Mi ja ankaŭ same opinias pri ŝi, tamen mi volus veti mian malgrandan fingron, ke estante juna, ŝi kredis la samon kiel ni. Maljunaj homoj ĉiam estas tiaj; nia patrino konstante plendas pri ni, ke tiu nuna junularo volus nur danci kaj plezurigi sin, ke ĝi havas eĉ ne pinĉon da prudento. Tio, ŝi diras, ne estis dum ŝiaj junaj jaroj kaj mi scias tute certe, ke nia praavino estis eĉ ne je unu haro pli bona ol ni en la junaĝo, kaj ni, kiam ni estos maljunaj, ankaŭ kantos tiel. Sed nun ni rifuĝu sub la protekton de la dipatrino kaj ni dormu!” aldonis Anâa, 206

AVINJO

eLIBRO

volvis sin per la jupo kaj kiam Kristla post momento rigardis ŝian vizaĝon, ŝi estis en la regno de sonĝoj.

En la subtegmento estis ankoraŭ unu el la virinoj, kiuj tie dormis, trankviliganta infanon, sed tiu ne lasis sin kvietigi.

”Kaj ĉu, patrino, la infano estas ĉiun nokton tiel mal-trankvila?” demandis alia virino vekiĝinte.

”Jes, jam dum dek kvar noktoj. Mi preparis, kion oni konsilis, fruktoŝelon de papavo, asperulon, nenio helpis.

La forĝistedzino diris, ke ĝi havas abscesojn sur la inte-stoj. Mi decidis oferi la infanon sur la altaro de Dipatrino, ĝi saniĝu aŭ Dio prenu ĝin al si.”

”Metu ĝin morgaŭ sub la fontojn, tiamaniere, ke la akvo trifoje verŝiĝu trans ĝin, tio helpis ankaŭ mian filinon,” konsilis la virino, turniĝis je alia flanko kaj endor-miĝis.

Matene, kiam la pilgrimantoj amasiĝintaj antaŭ la preĝejo donis al si la manojn kun la kutimaj vortoj: ”Ni pardonu unu la alian,” aŭ kiam ili iris por komunii, aŭ-

digis sin malantaŭ Kristla kaj Anâa du konataj voĉoj:

”Ankaŭ al ni estu pardonite!”

”Eĉ sen konfeso ni donas al vi absolucion,” respondis Anâa, donante la manon al Tomeô, Kristla poste ruĝi-

ĝante donis sian al Míla. La knaboj enviciĝis en la procesion de Martinec kaj iris kun la ceteraj en la preĝejon.

207

AVINJO

eLIBRO

Post finitaj diservoj ĉiuj iris en la banejon por sin bani, ĉe kio la pli maljunaj virinoj kaj viroj aplikis kupojn, kio apartenis jam al la tuto.

Post la banado oni aĉetis pilgrimobjektojn. Sinjorino patrino aĉetis tutajn pakaĵojn da bildoj, rozarioj, figuroj kaj aliaj diversaj donacoj. ”Mi havas ja domservistaron, venos la muelklientoj, ĉiu atendas pilgrimdonacon,” ŝi diris al avinjo.

Apud avinjo staris alia avino, la maljuna Fousková; ŝi aĉetus volonte pistakan rozarion, sed kiam la komercisto diris al ŝi, ke ĝi kostas dudek krejcerojn en bona ar-

ĝento, ŝi malĝoje remetis ĝin sur la pupitron, dirante, ke

ĝi estas multekosta.

”Multekosta, vi diras, ke multekosta,” indigniĝis la komercisto; ”tiam dum via tuta vivo, vi persono, ne havis en la mano pistakan rozarion. Aĉetu marcipanan!”

”Nu, patro, por alia ĝi ne estas multekosta, tamen por mi ĝi estas, ĉar mia havaĵo ne estas pli granda ol unu duonfloreno.”

”Por tio vi ne aĉetos pistakrozarion,” diris la komercisto. Fousková foriris, sed avinjo sekvis ŝin kaj diris al ŝi, ke ŝi iru kun ŝi al alia komercisto, tiu, ŝi diris, havas tre malkaran komercaĵon. Kaj fakte — tiu komercisto donis ĉion preskaŭ por manpremo, aŭ por prezo kiun avinjo mem difinis, tial ke Fousková ricevis por la duon-208

AVINJO

eLIBRO

floreno ne nur pistakan rozarion, sed ankaŭ bildojn kaj aliajn objektojn.

Kiam ili foriris de la vendejo, Barunka diris: ”ĉu ne, avinjo, vi pagis al la komercisto ĉion, kio mankis; mi ja bone rimarkis, kiel vi palpebrumis je li, ke tion Fousková ne vidu.”

”Se vi vidis, bone, do ne diru tion al la aliaj; kion donas la dekstra mano, pri tio ne sciu la maldekstra,” respondis avinjo.

Kristla aĉetis arĝentan ringon, sur kiu estis du brulantaj koroj; ankaŭ Míla tuj aĉetis ringon, sur kiu estis du sin premantaj manoj. ĉiujn ĉi donacojn la pilgrimantoj lasis tuŝbeni kaj ĉiu konservis la tuŝbenitajn rozarion, ringon, bildon aŭ libron kiel relikvon.

Havante ĉion en ordo, la pilgrimantoj dankis al siaj gastigintoj, preĝis ankoraŭ unufoje ĉe la mirakla fonto kaj rekomendante sin sub protekton de Dipatrino, ili ekmarŝis al la hejmo. En la arbaro de Rtín, proksime de naŭ krucoj apud la puto, oni ripozis; soifante ili amasiĝis ĉir-kaŭ la fonto kaj kiam ili vidis, ke Kristla donas al Míla trinki el mankavo, ili venis kaj petis, ke ŝi enverŝu ankaŭ al ili, kion ŝi volonte faris. Poste la maljunaj sidiĝis en herbon, rakontis al si, kion kaj kiapreze tiu aŭ alia aĉetis kiel pilgrimdonacon kaj kiaj procesioj tie estis. La knabinoj disiris en la arbaro por pluki florojn por kronoj kaj la knaboj dume riparis grandan tombon kaj lignajn krucojn sur ĝi.

209

AVINJO

eLIBRO

”Diru al mi, Anâinka, kial estas tie ĉi tiuj naŭ krucoj?”

Barunka demandis aranĝante la florojn, el kiuj Anâa plektis kronon.

”Aŭskultu, mi rakontos tion al vi. Ne malproksime de ĉi tie estas maljuna ruiniĝinta kastelo, oni nomas ĝin Vizmburk. Antaŭ pratempoj estis en tiu kastelo paĝio nomata Heæman. Li amis knabinon el proksima vilaĝo.

Ankaŭ iu alia amindumis ŝin, sed tiu ne plaĉis al ŝi kaj ŝi donis sian vorton al Heæman. Edziĝfesto estis okazon-ta. Matene la saman tagon la patrino de Heæman venis al li kaj alportis al li ruĝajn pomojn kaj demandis lin, kial li estas tiel enpensiĝinta kaj li respondis, ke li mem ne scias tion. La patrino petis lin, ke li ne forrajdu, ke ŝi malbone sonĝis, sed li elsaltis, adiaŭis la patrinon kaj sursaltis la blankĉevalon. Sed la ĉevalo ne volis eliri el pordego; la patrino refoje petis lin: ’Filo, restu hejme, jen malbona antaŭsigno, malbone vi fartos:’ sed li ne obeis, spronpikis la ĉevalon kaj estis trans la ponto. La ĉevalo rezistis kaj ne volis daŭrigi la vojon kaj la patrino petis lin la trian fojon; tamen Heæman nenion atentis kaj forrajdis al la fianĉino. Kaj kiam oni rajdis al la preĝejo kaj venis sur tiun ĉi lokon, atakis ilin kun siaj kamaradoj alia knabo, kiu aspiris ankaŭ la knabinon. Ambaŭ rivaloj komencis interbatiĝi kaj Heæman estis mortigita. Kiam la fianĉino vidis tion, ŝi enigis ponardon en sian bruston, la edziĝgastoj mortigis la rivalon de Heæman kaj tiama-210

AVINJO

eLIBRO

niere naŭ homoj pereis ĉi tie. Oni metis ĉiujn en unu tombon kaj je memoro starigis naŭ krucojn. De tiu tempo oni ĉiam riparas tiujn krucojn kaj se ni somertempe preteriras, ni foje ornamas ilin per florkrono kaj ĉiu preĝas ’Patro nia’ por iliaj animoj.”

Tiel finis Anâa; sed la maljuna Fousková, kiu serĉis proksime fungojn kaj parte aŭskultis la rakontadon, balancante la kapon, diris: ”Ne okazis tiel, Anâa; Heæman estis paĝio el la kastelo Vitoboæ kaj ne el Vizmburk kaj la fianĉino estis el Svatoñovice. Kaj li estis mortigita kun sia edziĝasistanto kaj svatisto pli frue ol li venis al la fianĉino; la fianĉino atendis lin, sed ne ĝisatendis. Oni sidiĝis al tablo kaj jen komencis soni la funebra sonorilo; la fianĉino trifoje demandis la patrinon pro kies morto oni sonorigas, la patrino ĉiam elturniĝe respondis, ke al tiu aŭ iu alia, ĝis ŝi kondukis ŝin en kameron, kie kuŝis la mortigita Heæman. La fianĉino vidante tion, trapikis sian koron. Oni enterigis ĉiujn ĉi tie. Tiel mi tion aŭdis,”

finparolis Fousková.

”Kiu povas prijuĝi, kiu el ni estas prava, se tio okazis antaŭ pratempoj. Fine ĝi estu okazinta kiel ajn, domaĝe, ke tio okazis. Estus pli bone se ili estus povintaj sin preni kaj feliĉe vivi.”

”Sed tiam neniu scius pri ili, ni ne rememorus pri ili kaj ne kronornamus ilian tombon,” diris Tomeô riparan-te la difektitan abiolignan krucon.

211

AVINJO

eLIBRO

”Ha! Kion tio helpas, mi tamen ne volus esti tia malfeliĉa fianĉino,” opiniis Anâa.

”Kaj mi ankaŭ ne,” diris Kristla, alvenante de malantaŭ la arboj kun pretaj florkronoj.

”Nu, mi ankaŭ ne dezirus esti mortigita en la tago de mia edziĝo,” diris Míla, ”sed tamen Heæman estis pli feli-

ĉa ol tiu lia rivalo. Devis esti granda turmento vidi, ke iu alia veturigas hejmen tiun, kiun li amas. Decas por li des pli arde preĝi, ĉar li mortis en malbono kaj malfeliĉo, kontraŭe Heæman en feliĉo kaj difavoro.”

La knabinoj pendigis la kronojn sur la krucojn, disĵetis la ceterajn florojn sur la muskokovrita tombo kaj pre-

ĝinte, ili revenis al la pilgrimantoj. Post nelonge la gvidanto prenis sian bastonon, la knabo levis la krucon kaj kantante, la pilgrimantoj daŭrigis la vojon al hejmo. Sur disvojo, proksime de Òernov, atendis ilin la vilaĝanoj; la infanoj aŭdante kantadon kaj vidante en malproksimo flagri ruĝan flagon, kuregis renkonte al siaj patrinoj, ne povante ĝisatendi la pilgrimdonacojn. Antaŭ ol la procesio venis en la vilaĝon, la knaboj jam provis la novajn trumpetojn, fajfis per fajfiloj, rajdis sur lignaj ĉevaloj, la knabinoj portis pupojn, korbojn, bildojn kaj marcipanajn korojn. Post preĝo en la kapelo la pilgrimintoj dankis sian gvidinton, la knabo metis la krucon al li konfiditan en la kapelon, la florkronon kun rubandoj li pendigis sur la altaron kaj poste ĉiuj disiris en siajn loĝejojn.

212

AVINJO

eLIBRO

Kiam ĉe la disiro Kristla donis al Anâa la manon, Anâa rigardis la arĝentan ringon, kiu brilis sur la fingro de Kristla kaj kun rideto ŝi diris: ”Tio ne estas la sama, kiun vi aĉetis.”

Kristla iel ruĝiĝis, sed antaŭ ol ŝi respondis, Míla flustris al Anâa: ”ŝi donis al mi la koron, mi al ŝi la manon.”

”Bela interŝanĝo; Dio donu sukceson!” certigis Anâa.

ĉe la statuo sub la tilioj apud la muelejo sidis la familio de Proôek kaj sinjoro patro muelisto; de tempo al tempo ili rigardis al la monto de Òernov. Ili atendis la pilgrimantojn. Kaj kiam la suno elsendis la lastan radion sur la monton kaj surverŝis per ora lumo la pintojn de branĉolarĝaj kverkoj kaj graciaj fraksenoj, blankiĝis en la ombro de la pli malsupre kreskanta arbetaĵo blankaj ŝultrotukoj kaj pajlaj ĉapeloj, kiuj rapide aperis inter la verdaĵo. ”Ili venas jam!” vokis la infanoj, kiuj plej diligente rigardis la deklivon kaj ĉiuj tri rapidis al la ponto, kiu kondukis trans la riveron al la deklivo. La geedzoj Proôek kun sinjoro patro, kiu turnis la flartabakujon kaj iom fermis la okulojn, iris renkonte al avinjo kaj al sinjorino patrino. La infanoj kisis avinjon kaj ĉirkaŭsaltis ŝin, kvazaŭ ili ne estus vidintaj ŝin dum la tuta jaro.

Barunka siavice paradis antaŭ la gepatroj, ke eĉ ne iomete ŝiaj kruroj doloris. Avinjo demandis la infanojn, ĉu ili rememoris pri ŝi kaj sinjorino patrino demandis sinjoron patron: ”Kio nova estas?”

213

!(images/000006.png)

AVINJO

eLIBRO

”Oni razis kalvulon, kara patrino, kia okazintaĵo,” respondis sinjoro patro kun tre komike serioza mieno.

”Oni neniam ekscias la veron de vi,” ekridis sinjorino patrino kaj frapetis sinjoron patron je la mano.

”Kiam vi estas hejme, li incitetas vin kaj kiam vi forestas, li estas nubvizaĝa kaj nenie li eltenas,” diris sinjorino Proôková.

”Tio estas tiel, baptopatrino, la viroj scipovas nin nur tiam taksi, kiam ni mankas al ili.”

Tiasence oni daŭrigis kaj la rakontado ne havis finon.

La pilgrimado de Svatoñovice estis por la loĝantoj de la malgranda valo, se ne malofta okazintaĵo, ĉar ĝi ripetiĝis ĉiun jaron, tamen tiel eminenta, ke oni havis dum tutaj dek kvar tagoj parolmotivon. Se iu el la ĉirkaŭaĵo pilgrimis al Vambeæice, oni parolis pri tio kvaronjaron antaŭ kaj kvaronjaron post tio, kaj pri pilgrimantino al Maria-Cel parolis la homoj la tutan jaron.

214

!(images/000017.png)

AVINJO

eLIBRO

**XI **

La princino forveturis, kun ŝi grafidino Hortensie, ankaŭ la patro forveturis kaj la pepantaj hirundoj forlasis sian loĝejon sub la tegmento. En Staré bêlidlo estis dum kelkaj tagoj kvazaŭ post ies morto; la patrino ploris kaj la infanoj vidante ŝin plori, ploris ankaŭ.

”No, Terezka, ne ploru,” diris avinjo, ”ĉio ĉi tio nenion helpas, vi ja sciis antaŭ la edziniĝo, kio vin atendas, sekve vi devas tion pacience elporti. Kaj vi, infanoj, silentu; preĝu por paĉjo ke li restu sana, kiam donos Dio printempon, li denove revenos al ni.”

215

AVINJO

eLIBRO

”Kiam la hirundoj revenos, ĉu ne,” demandis Adélka.

”Certe,” certigis avinjo, kaj la knabino viŝis siajn larmojn.

Ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Staré bêlidlo komencis esti malgaje kaj silente. La arbaro estis pli hela; kiam Viktorka estis malsupreniranta de la deklivo, oni povis ŝin vidi de malproksime. La deklivo flaviĝis, la vento kaj ondoj forportis amasojn da sekaj folioj Dio scias kien, la fruktoj, ornamo de la ĝardeno estis kaŝitaj en la kamero. En la florĝardeno floris nur asteroj kaj kalenduloj, sur la herbejo malantaŭ la kluzo ruĝetiĝis krokusoj kaj en la nokto rondodancis tie vaglumoj. Kiam avinjo iris promeni kun la infanoj, la knaboj neniam forgesis pri pa-perdrakoj, kiujn ili poste ellasis sur la monto. Adélka postkuris ilin, kaptante per vergo subtilajn somerajn fadenojn flirtetantajn en la aero. Barunka kolektis sur la deklivo ruĝajn kratagberojn kaj prunelojn por avinjo, kiujn tiu ĉi uzis kiel kuracilojn, aŭ ŝi kolektis fruktojn de sovaĝa rozo por hejma bezono, aŭ ŝi deskuis sorpojn, el kiuj ŝi faris kolierojn por la kolo kaj la manoj de Adélka.

Avinjo ŝatis sidi kun ili sur la monto super la kastelo; de tie ili vidis la verdajn herbejojn en la valo, kie sin paŝtis la kastela brutaro, ili vidis ĝis la urbo kaj la kastelo sur la malalta monto meze de la valo kaj la bela parko ĉir-kaŭ ĝi kuŝis ĉe iliaj piedoj. La verdaj ĵaluzioj de la fenestroj estis fermitaj, sur la balkono ne estis floroj, la rozoj 216

AVINJO

eLIBRO

laŭlonge de la blanka balustrado estis velkintaj, anstataŭ livrevestitaj servistoj kaj sinjoroj paŝis sur la ĝardeno laboristoj, kovrantaj per piceobranĉoj bedojn, sur kiuj ne estis diverskoloraj floroj, sed semo ripozanta por doni ankoraŭ pli belajn florojn, kiuj estis plezurigontaj la okulojn de la revenonta estrino. La maloftaj, ekzotikaj arboj, senigitaj de la verda robo, estis volvitaj per pajlo, la fontano elŝpruciginta arĝentan akvon, estis kovrita per lig-nobuloj kaj musko, kaj la orskvamaj fiŝoj kaŝis sin sur la fundo de la lago, kies supraĵo, tiel pura aliafoje, estis tute kovrita per la foliaro de stelario kaj verda ŝlimaĵo. La infanoj rigardis malsupren, rememoris pri tiu tago, kiam ili iris kun Hortensio tra la ĝardeno, kiam ili matenman-

ĝis en la salono, kiel ĉio estis bela kaj ili pensis: ”Kie ŝi nun povas esti?” Sed avinjo ŝatis rigardi trans la kontraŭan deklivon de Òliâ, trans la vilaĝoj, parkoj, arbaroj, lagoj kaj arbaroj al Nové Mêsto, Opoâno kaj ĝis Dobru-

ôka, kie loĝis ŝia filo kaj malantaŭ Dobruôka, inter la montarojn, kie estis malgranda vilaĝo kaj en ĝi tiom da personoj karaj al ŝi. Kaj kiam ŝi turnis la okulojn al oriento, jen kuŝis antaŭ ŝi la bela duonkrono de la montaro Krkonoôe, kovrita de neĝo de la longa verto de Hejôovina ĝis la ĉieltuŝanta pinto de Snêòka, kovrita de neĝo.

Avinjo, montrante trans Hejôovina, diris al la infanoj:

”Tie mi konas vojon, tie en la montaro estas Kladsko, kie 217

AVINJO

eLIBRO

naskiĝis via patrino, tie estas Vambeæice kaj Varta, en tiu regiono mi pasigis kelkajn feliĉajn jarojn.”

ŝi enpensiĝis. Sed Barunka interrompis ŝian medita-don per demando: ”Tie sur Varta sidas Sibilo sur marmora ĉevalo, ĉu ne?”

”Oni diras, ke apud Varta sur iu monto. ŝi sidas laŭ-

dire sur marmora ĉevalo, ŝi mem ankaŭ skulptita el marmoro kaj tenas la manon levita al la ĉielo. Kaj oni diras, ke kiam ŝi tuta enprofundiĝos tiom en la teron, ke oni vidos eĉ ne ŝiajn fingropintojn, ke tiam plenumiĝos ŝia profetaĵo. Mia patro rakontis, ke li vidis ŝin kaj ke tiam ŝia ĉevalo estis ĝis la brusto en la tero.”

”Kaj kiu estis tiu Sibilo?” demandis Adélka.

”Sibilo estis saĝa virino, kiu scipovis antaŭdiri eston-tajn aferojn.”

”Kaj kion ŝi antaŭdiris?” demandis la knaboj.

”Pli ol unufoje mi jam rakontis tion al vi,” diris avinjo.

”Ni jam forgesis tion.”

”Sed vi devas tion memori.”

”Mi, avinjo, multon memoris el tio,” diris Barunka, kiu tre atente estis aŭskultanta avinjon; ”Sibilo profetis, ĉu ne, ke falos sur la ĉeąn landon multe da mizero, ke fariĝos militoj, malsato, pesto; sed ke plej malbone estos tiam, kiam patro filon, filo patron, frato fraton ne komprenos, kiam valoros nek honora vorto nek prome-218

AVINJO

eLIBRO

so, ke tiam estos plej malbone kaj la ĉeą lando estas disportota sur ĉevalhufoj.”

”Bone vi memoris tion. Sed bona Dio ne volu, ke tio iam realiĝu!” ĝemis avinjo.

Barunka, gunuiĝante ĉe la piedoj de avinjo, kun la manon interfingrigitaj sur ŝiaj genuoj kaj la helaj okuloj fiksitaj fidoplene sur la seriozan vizaĝon de avinjo, demandis ankoraŭ:

”Kies estas la profetdiro, kiun vi rakontis al ni pri la kavaliroj de Blaník, pri sankta Venceslao kaj sankta Pro-kopo, ĉu vi memoras?”

”Tiu profetaĵo estas tiu de blinda junulo,” respondis avinjo.

”A˛, avinjo, mi havas multfoje timon, ke mi eĉ ne povas ĝin priskribi al vi; vi ankaŭ ne volus, ĉu ne, ke la ĉeą lando estu disportota sur ĉevalhufoj?”

”Vi, stulta, kiel mi nur povus deziri tian malfeliĉon, ni ja preĝas ĉiutage por la prospero de la ĉeą lando, estas ja nia patrino. Nu, kaj se mi vidus mian patrinon perei, ĉu mi povus esti indiferenta? Kion vi farus, se iu volus mortigi vian panjon?”

”Ni krius kaj plorus,” aŭdigis sin la knaboj kaj Adél-ka.

”Vi estas infanoj,” ridis avinjo.

”Ni devus ŝin defendi, ĉu ne, avinjo?” diris Barunka kaj ŝiaj okuloj ekflamis.

219

AVINJO

eLIBRO

”Jes, knabino, tio estas farota, krio kaj ploro neniom helpas,” diris la maljunulino kaj metis sian manon sur la kapon de la nepino.

”Sed avinjo, ni estas malgrandaj, kiel ni povus helpi?”

opiniis Jan, kiun ĉagrenis, ke avinjo ne sufiĉe lin taksas.

”ĉu vi ne memoras, kion mi rakontis al vi pri malgranda Davido, kiu mortigis Goliaton? Vidu, ankaŭ tiu malgranda multon povas, se li firme fidas Dion — memoru tion. Kiam vi elkreskos, vi iros en la mondon, vi ekkonos bonon kaj malbonon, oni tentos vin kaj delo-gos. Tiam rememoru vian avinjon, kion ŝi diris al vi, pro-menante kun vi. Vi scias, ke mi rezignis agrablan vivon, kiun proponis al mi la prusa reĝo kaj prefere mi laboris

ĝis mortiĝo ol renegatigi miajn infanojn. Do ankaŭ vi amu la ĉeąn landon kiel patrinon super ĉio, laboru por

ĝi kiel bonaj infanoj kaj la profetaĵo, kiun vi timas, ne plenumiĝos. Kiam vi maturiĝos, mi ne estos plu ĉi tie, sed mi esperas, ke vi memoros la vortojn de via avinjo,”

findiris avinjo per kortuŝita voĉo.

”Mi neniam forgesos pri ili,” flustris Barunka, kaŝan-te sian vizaĝon sur la genuoj de avinjo.

La knaboj staris silente, ili ne komprenis la vortojn de avinjo kiel Barunka. Kaj Adélka, alpremiĝante al avinjo, plore diris: ”Sed, avinjo, vi ne mortos, ĉu ne?”

”Nenio daŭras en la mondo eterne, kara knabino, an-kaŭ min la bona Dio vokos,” respondis avinjo al Adélka, 220

AVINJO

eLIBRO

arde alpreminte ŝin al si. Iun tempon ili restis senmovaj; avinjo enpensiĝis, la knaboj ne sciis kiel komenci. Jen ili aŭdis super si bruon de flugiloj kaj rigardante supren ili vidis flugi tra la spaco aron da birdoj.

”Tio estas sovaĝaj anseroj,” diris avinjo; ”da ili estas neniam multe, nur unu familio kaj ili estas speciale vi-cigitaj; rigardu, du flugas antaŭe, du malantaŭe, la ceteraj ĉiam unu apud la alia laŭlonge aŭ laŭlarĝe, escepte se ili iam formas duonrondon. Monedoj, kornikoj, hirundoj flugas en grandaj grupoj, kelkaj flugas antaŭe serĉante ripozlokojn por la ceteraj kaj malantaŭe flanke flugas la gardobirdoj, kiuj defendas en tempo de dan-

ĝero la inojn kaj la idojn, ĉar ili ofte renkontiĝas kun malamika grupo kaj poste komenciĝas milito.”

”Sed, avinjo, kiel povas militi birdoj, se ili ne havas manojn por teni sabrojn kaj pafilojn?” demandis Vilém.

”Ili batalas siamaniere kaj per naturaj bataliloj. Per la bekoj ili hakas unu la alian kaj per flugiloj ili batas tiel kruele, kiel la homoj per akra armilo; ĉiufoje ĉe tia milito multe da ili terenfalas.”

”Ili estas malsaĝaj,” diris por si Jan.

”Ho, kara knabo, la homoj havas prudenton kaj ankaŭ interbatiĝas pro nenio ĝis ili batmortigas unu la alian,”

respondis avinjo levante sin de la benko kaj admonante la infanojn al reveno.

221

AVINJO

eLIBRO

”Rigardu, la suno estas subiranta en skarlato, morgaŭ pluvos,” turnante sin poste al la montoj, ŝi aldonis: ”kaj Snêòka havas kufon.”

”Kompatinda sinjoro Bayer, kiel li suferos, devante iri en la arbaron,” diris kompateme Vilém, rememorante pri la arbaristo de Krkonoôe.

”ĉiu profesio havas siajn malagrablaĵojn kaj kiu elektis, devas elporti bonon kun malbono eĉ se li la kapon risku,” diris avinjo.

”Mi estos tamen arbaristo kaj iros gaja al sinjoro Bayer,” diris Jan kaj ellasinte la paperdrakon en la aeron, li kuregis malsupren de la monto kaj Vilém lin sekvis, ĉar aŭdiĝis sonorila kunvokado de la brutaro, kiun la brut-paŝtisto pelis de la herbejo hejmen kaj la infanoj ĝojiĝis pro tiuj, kiuj iris antaŭ la trupo portante sur ruĝaj ledaj ĉirkaŭkoloj sonorilojn el flava kupro, el kiuj ĉiu alie sonoris. Oni povis ankaŭ sur la bovinoj rimarki, ke ili konscias tiun honorigon; ili fiere balancis la kapojn de unu flanko al alia kaj la moviĝantaj sonoriloj agrable harmo-niis. Adélka, vidante ilin, tuj komencis kanteti: ”Hoŭ, hoŭ, bovinoj iras, portante lakton kun kremo,” kaj tiris avinjon de la deklivo; sed avinjo sin returnis por rigardi Barunkan, kiu staris ankoraŭ sur la monto. ŝi estis tute absorbita per rigardado de la firmamento, sur kiu formiĝis okcidente la plej belaj bildoj. Jen leviĝas sur hela fundo per gigantaj konturoj malhelaj montoj de 222

AVINJO

eLIBRO

bizaraj formoj, jen longaj vertoj de arbaroj, jen malgrandaj montoj, sur ili kasteloj kaj preĝejoj; aliloke sur la ebenaĵo leviĝas graciaj kolonoj kaj pordegarkoj reme-morigantaj la grekan ar˛itekturon, kaj la ruĝega brilo de la subiranta suno estas pasamentita de oraj hieroglifoj kaj arabeskoj. Kaj tiuj montoj, arbaroj kaj kasteloj disiĝas kaj sur ilia loko formiĝas aliaj, ankoraŭ pli fantaziaj. Tio tiel plaĉas al la knabino, ke ŝi suprenvokas avinjon, sed avinjo ne volas ankoraŭ foje supreniri la monton, ŝi diras, ke ŝi ne havas plu junajn krurojn kaj la knabino devas malsupreniri al la ceteraj.

Matene je la Festo de ĉiuj Sanktuloj la infanoj iris kiel kutime renkonte al avinjo, kaj ili diris dumvoje: ”Hodiaŭ avinjo alportos al ni el la preĝejo kandelojn.” Kaj avinjo alportis kandelojn. ”Se ni ne povas iri en la tombejon kaj oferi ilin por la animoj, ni bruligos ilin hejme,” ŝi diris. Tiel ŝi festis ĉiujare la feston de mortintoj hejme kun la infanoj. Vespere dum la sama festo ŝi vaksgluis la bruligitajn kandelojn sur la tablo, citante ĉe ĉiu la animon, por kiu la kandelo estas oferdonita. Poste ŝi vak-sofiksis ankaŭ kelkajn el ili sen nomoj, dirante: ”Ili brulu por tiuj, kiujn neniu rememoras.”

”Avinjo, mi ankaŭ bruligos unu, por la malfeliĉa edzi-

ĝa soleno en la arbaro de Rtín!”

”Bruligu, bruligu, knabino, eble nia preĝo estos al ili agrabla.” Oni bruligis ankoraŭ unu, avinjo surgenuis 223

AVINJO

eLIBRO

kun la infanoj al la tablo kaj ili preĝis tiel longe kiel la kandeloj brulis. ”Lumo eterna lumu por ili, ili ripozu en paco,” avinjo finis la preĝadon, kaj la infanoj devis diri:

”Amen.”

Unu semajnon post la festo avinjo, vekante la infanojn, anoncis al ili, ke alrajdis sankta Marteno sur blanka ĉevalo. La infanoj rapide elsaltis el la litoj, kuris al la fenestroj — kaj jen ĉio estis blanka. Sur la deklivo eĉ ne unu verda folio, nek sur la salikoj apud la rivero nek sur la alnoj ĉe la kanalo. Nur en la arbaro verdiĝis la abioj kaj piceoj, sed iliaj branĉoj kliniĝis sub la neĝa ŝarĝo. Sur la sorpujo, kiu staris proksime de la domo kaj sur kiu pendis kelkaj frostrigidaj beraroj, sidis korniko kaj la kortbirdaro en la korto staris silente kaj kun miro rigardis tiun novaĵon. Nur paseroj gaje saltis sur la perono, kolektante ankaŭ kion la kokinoj postlasis tie. La kato, revenante de la ĉaso, deskuis ĉe ĉiu paŝo la neĝon de siaj piedoj kaj rapidis en la subtegmenton. Kontraŭe la hundoj, malsekaj ĝis la genuoj, ĝoje kuris en la neĝo.

”Neĝo, neĝo, kia bonaĵo, ni veturos per glitveturilo,”

kriis plezure la infanoj, salutante la vintron, kiu alportis al ili alispecajn plezurojn. Sankta Marteno alportis al ili bonajn krakenojn kaj post Marteno kunvenis ĉe ili la plumplukistinoj. La infanoj kompreneble pli ŝatis la ŝpinvesperojn, ĉar tiam ili havis pli da libereco. Kiam la plumplukistinoj sidiĝis en la kuirejo ĉirkaŭ la longa tablo 224

AVINJO

eLIBRO

kaj sur la tablo aperis amaso da plumoj, kvazaŭ neĝ-

amaso, tiam avinjo ĉiam forpelis Adélkan kaj la knabojn for de la tablo. Okazis nome foje, ke Jan, troviĝante inter la plukistinoj, falis en tiun amason; kia estis tiu spektaklo, oni povas imagi. De tiu tempo avinjo diris pri tiuj malgrandaj, ke ne estas konsilinde allasi ilin al la tablo.

Eĉ laŭguste petoli ĉirkaŭ la tablo ili ne povis, nek blovi, nek subite malfermi la pordon, tuj ili estis riproĉataj. La sola distraĵo en tiuj vesperoj estis duonkuirita piro kaj la mirrakontoj pri fantomoj kaj rabistoj, vaglumoj kaj fajroviroj. En longaj kaj nebulaj vesperoj, kiam la plumplukistinoj kaj ŝpinistinoj iris el domo en domon, eĉ fine el vilaĝo en alian vilaĝon, oni ofte aŭdis: jen timigis iun io tie, kaj iun alian aliloke, kaj kiam oni komencis pri tio paroli, ne ĉesis la rakontado, ĉar ĉiu sciis kelkaj similaj okazintaĵoj. Ankaŭ la malliberuloj el Kramolna, irante printempe en la krimulejon kaj aŭtune el ĝi revenante —

la homoj diris ”ke ili revenas de la studado, ĉar ili ĉiam laŭdire ion lernas tie”, — ofte kaŭzis, ke oni komencis pri ili paroli. Kaj parolante pri ili, oni komencis paroli pri ŝtelistoj ĝenerale kaj poste oni rakontis mirrakontojn pri brigantoj aŭ arbarrabistoj. La infanoj sidis silente kiel musoj, sed por tuta mondo ili ne elirus antaŭ la pordon, tiel ili timis. Tial avinjo ne ŝatis tiajn babilaĵojn, sed tamen jam ŝi ne povis ĉesigi la fluon de tiaj rakontaĵoj.

225

AVINJO

eLIBRO

Post sankta Marteno estis en la urbo vintra foiro; sinjorino Proôková iris kun Bêtka kaj Vorôa en la urbon por aĉeti provizon da vazaro kaj diversaj utilaĵoj por la tuta vintro. La infanoj apenaŭ povis ĝisatendi la patrinon, ĉar ŝi ĉiam alportis al ili ian ludilon kaj bonan marcipanon kaj avinjo ricevis ĉiun jaron lanŝtrumpojn, pantoflojn kaj duondekduon da ŝnuroj por ŝpinrado kiel foirdonacon.

Kiam ŝi metis tiujn ĉi en la tirkeston, ŝi diris al Jan: ”Se vi ne estus, sufiĉus por mi unu.”

Adélka ricevis tiun ĉi fojon kiel foirdonacon lignan tabulon, sur kiu estis alfabeto. ”Kiam morgaŭ venos la instruisto, vi povos komenci lerni, sen tio vi tediĝos, dum la ceteraj lernos. Kaj se vi memoras ’Patro nia’ kaj la kantojn, vi memoros ankaŭ la alfabeton,” diris la patrino.

La knabino saltetis pro ĝojo kaj tuj ŝi diligente rigardis la literojn: la komplezema Vilém proponis sin, ke li instruos ŝin pri: i, e, a, o, u, sed ŝi, kaŝante la tabulon malantaŭ la dorson, diris: ”Mi ne volas tion scii de vi, vi ne scipovas tion kiel la instruisto.”

”Kompreneble, mi ne konas la alfabeton, kiam mi legas el la libro,” indigniĝis la knabo ofendita.

”Sed en la libro ne estas tiel,” lin refutis la fratino.

”Jen vidu, kiel malsaĝa vi estas!” kunfrapis la knabo la manojn.

226

AVINJO

eLIBRO

”Lasu,” skuis la kapon Adélka kaj iris kun la tabulo al lumo.

Dum tiuj du disputis pri instruiteco, Jan koncertis en la kuirejo antaŭ Sultán kaj Tyrl, li trumpetis kaj samtempe ankaŭ tamburis per la muzikiloj, kiujn alportis lia patrino de la jarfoiro. La hundoj verŝajne ne trovis la muzikon tre agrabla; ili havis la nazojn levitaj, Sultán bojis, sed Tyrl tirate blekis, ke estis terurige tion aŭskulti. Avinjo estis kun la filino en la kamero, kie ili estis lokantaj la aĉetitajn objektojn; tamen, aŭdante tiun muzikon, ŝi rapidege elkuris. ”Mi tuj pensis ja, ke tio estas tiu lucifero; en vi, knabo, estas eĉ ne unu vejno bona! ĉu vi ĉesos!”

Jan forprenis la trumpeton de la buŝo, sed kvazaŭ li ne estus aŭdinta, kion diris al li avinjo, li komencis ridi, dirante: ”Rigardu nur la hundojn, kiel ili koleras, ke mi faras al ili muzikon!”

”Se la hundoj scius paroli, ili dirus al vi, ke diablo aŭskultu tian muzikon, ĉu vi komprenas? Tuj formetu tiujn objektojn! Kredu min, se vi estos tia petolulo, mi diros al sankta Nikolao, ke li tiun ĉi jaron nenion donacu al vi,” minacis avinjo, montrante al Jan la pordon de la ĉambro.

”Nu, tio povas esti bela, kaj en la urbo oni rakontis, ke sankta Nikolao aĉetis plenan veturilon da donacoj kaj ke 227

AVINJO

eLIBRO

li ĉijare estos malavara por la obeemaj infanoj!” diris Vorôa, aŭdante en la pordo la vortojn de avinjo.

Tuj, kiam venis la morgaŭan tagon la instruisto, Adél-ka eltiris kuraĝoplene sian tabulon kaj sidiĝis kun la ceteraj; ŝi bone atentis kaj post la leciono ŝi alkuris kun granda ĝojo al avinjo por diri al ŝi, ke ŝi konas ĉiujn literojn sur la unuaj linioj, kaj tuj ŝi ilin ripetis al avinjo kun ĉiuj signoj, kiujn al ili la instruisto aligis, por pli bone memorfiksi ilin. La patrino kaj avinjo estis pri ŝi kontentaj, precipe kiam ŝi ankaŭ la morgaŭan tagon ilin konis; sed ĉar ŝi ofte montris ilin al avinjo kaj volis esti ekzamenata de ŝi, fine avinjo konis ilin same bone kiel la nepino. ”Ni vidu,” ŝi diris al si, ”dum mia tuta vivo ne venis al mi ideo, ke ankaŭ mi povus lerni la alfabeton kaj nun en la tagoj de maljunaĝo tio okazas. Vere, se oni volas trakti la infanojn, oni devas iam ankaŭ infaniĝi.”

Iun tagon Jan enkuris en la ĉambron kun krio: ”Infanoj, infanoj, venu rigardi, avinjo portis de la subtegmento la radŝpinilon!” — ”ĉu tio estas ia miraklo?” admonis la patrino la infanojn, vidante, ke ĉiuj kuregas tra la pordo, eĉ Barunka. Efektive, tio estis neniu miraklo, sed la patrino estis forgesinta, kiom da ĝojoj alportis en la ĉambron avinjo kun la radŝpinilo. Kun la radŝpinilo venis la ŝpinistinoj, kaj kun ili belaj mirrakontoj kaj ĝojaj kantoj. La patrino trovis ja plezuron nek en la mirrakontoj nek en la kantoj, ŝi preferis sidi en sia salono kaj legis en libro el la 228

AVINJO

eLIBRO

kastela biblioteko. Kiam avinjo diris: ”Rakontu al ni ion el tiuj kronikoj!” kaj la patrino rakontis, tio ne interesis la infanojn kaj la ceterajn tiom, kiom tio, kiam ŝi komencis priskribi la vivon en Vieno; tio plaĉis al ĉiuj, kaj se la ŝpinistinoj diris: ”Kiel bele estas sendube en tiu urbo,” la infanoj, ne pli multe dezirante, certe pensis: ”Ni estu jam grandaj, por ke ni povu tien iri por rigardi!”

Tamen super ĉio ili ĉiuj, krom la patrino, kiu ne volonte ilin aŭskultis, ŝatis la mirrakontojn de avinjo pri la princinoj kun oraj steloj sur la frunto, pri kavaliroj kaj princoj ensorĉitaj je leonoj kaj hundoj aŭ eĉ je ŝtonegoj, pri aveloj en kiuj estis enmetitaj kompletaj multekostaj roboj, pri oraj kasteloj kaj maroj, sur kies fundo loĝas belaj nimfoj. La patrino ne supozis, ke Barunka ofte ĉe la trikado enpensiĝante kaj rigardante tra la fenestro la nudajn deklivojn kaj neĝokovritan valon, vidas tie pa-radizon, palacon el multekostaj ŝtonoj, fajrokolorajn birdojn, sinjorinojn, kies oraj haroj pendas de la kapo, kaj ke la glacikovrita rivero ŝanĝiĝis al blua ondiĝanta maro, sur kies ondoj balanciĝas belegaj nimfoj en perlaj orna-moj. Sultán, kiu ronkis, kuŝante sur la planko, ne sonĝis pri la honoro, kiun la knaboj al li ofte faris, juĝante ĝin ensorĉita princo. — Kaj kiel agrable estis en la ĉambro, kiam krepuskiĝis! Vorôa fermis la fenestrokovrilojn, en la kameno krakis rezinaj lignobranĉoj, en mezo de la ĉambro oni starigis altan lignan kandelabron, en kies 229

AVINJO

eLIBRO

ferajn tenilojn oni enŝovis flamantajn torĉojn. ĉirkaŭe oni starigis benkojn kaj tablojn por la ŝpinistinoj, por kiuj ankaŭ avinjo preparis ĉiufoje pajlan korbon plenan de sekigitaj pomtranĉaĵoj kaj prunoj. Kun kia senpaci-enco atendis la infanoj, kiam la pordo de la antaŭĉambro malfermiĝos kaj la ŝpinistinoj aperos! Dum la ŝpinvesperoj avinjo neniam komencis rakonti, nur kiam ĉiuj ŝpinistinoj estis kunvenintaj. Dum la tuta tago ŝi kantetis adventajn kantojn.

Antaŭ ol la infanoj tiel bone konis avinjon, ŝiajn bonajn kaj malbonajn momentojn, ili opiniis, ke ili devas de ŝi eldevigi rakontojn. Sed avinjo baldaŭ ĉesigis tion.

ŝi komencis rakonti al ili pri paŝtisto, kiu havis tricent ŝafojn, kaj pelante ilin sur la paŝtejon, li venis al ponto, kiu estis tiel mallarĝa, ke la ŝafoj ne povis transiri alimaniere ol unu post la alia. ”Nun ni devas atendi, ĝis kiam ĉiuj transiros,” ŝi aldonis silentiĝinte; kiam post ia tempo la infanoj demandis: ”Avinjo, ĉu ili jam transiris?” ŝi respondis: ”Ho, kion vi pensas, tio daŭros minimume du horojn antaŭ ol ili ĉiuj transiros!” La infanoj sciis jam, kion tio signifas. Aŭ ŝi komencis: ”Nu, se vi ne volas alie, mi rakontos. Imagu, ke mi havas sepdek sep poŝojn kaj en ĉiu unu mirrakonton; el kiu poŝo vi volas aŭdi la rakonton?” — ”El la deka, ekzemple!” vokis la infanoj. —

”Do, el la deka; en la deka poŝo estas sekvanta mirra-230

AVINJO

eLIBRO

konto: Estis reĝo, kiu havis platon, sur la plato katon, ĝi atendis raton.” Kaj jen estis ankaŭ fino.

Tamen plej malbone estis, kiam avinjo aludis la ruĝan ĉapeton! Tion la infanoj ne povis aŭdi, ili tuj forkuris. ĉe ĉiu alia rakonto ili povus avinjon petinklinigi al tio, ke ŝi daŭrigu rakonti; ĉe tiu ĉi ili devis eĉ ne vorton perdi, se ili ne volis aŭdi ripetadon de siaj propraj vortoj. Konante jam tiel bone avinjon, ke ili sciis, ke ĉiuj petoj estus va-naj, ili pacience atendis la ŝpinistinojn. Plej frue venis ĉiam Kristla, post ŝi Míla, poste Cilka de Kudrna el la kastelo, konatulinoj de Bêtka kaj Vorôa, iam venis ankaŭ sinjorino patrino kun Manâinka kaj la arbaristedzino, kaj unufoje en semajno Kristla kondukis ankaŭ la junan edzinon de Tomeô, por kiu poste kutime venis li mem por ŝin rekonduki.

Antaŭ ol la virinoj varmigis sin kaj sidiĝis al siaj rad-

ŝpiniloj, oni interparolis dum ioma tempo pri ĉio ajn. Se okazis al iu io nova en la mastrumejo, aŭ se ŝi aŭdis iun novaĵon, oni debatis pri tio; se estis iu festotago, kun kiu estis kunigita iu nacia kutimo aŭ superstiĉo, aŭ se tio estis festo de iu sanktulo, ankaŭ tio donis kaŭzon por interparolo. Ekzemple vespere antaŭ la festo de sankta Nikolao tuj Kristla demandis Adélkan, ĉu ŝi metis jam sian ŝtrumpon en la fenestron, ĉar Nikolaoj jam ĉirkaŭ-

vagas.

231

AVINJO

eLIBRO

”Avinjo ĝin metos tien, kiam mi iros dormi,” diris la knabino.

”Tiam ne donu vian malgrandan ŝtrumpon; diru al avinjo, ke ŝi pruntu al vi grandan!” stimulis Kristla. —

”Ho ne,” aŭdiĝis Jan, ”tiam ni estus malfavoritaj. — ”Al vi sen tio Nikolao donacos nur vergon,” incitetis Kristla. — ”Ho, li certe scias, ke avinjo havas la vergon de la pasinta jaro kaŝitan kaj ke ŝi neniam batas nin,” diris Jan; tamen avinjo opiniis, ke Jeník ofte meritus tion.

La tago de Lucio estis por la infanoj tago tre malagrabla. Estis superstiĉo, ke en tiu nokto Lucio promenas, blanka, longa, malordhara virino, kaj oni timigis per ŝi la infanojn, ke ŝi prenos ilin, se ili estis malobeemaj.*

”Timemo ne estas saĝa,” diris avinjo kaj ne ŝatis vidi, se oni per io timigas la infanojn; ŝi instruis ilin timi nenion krom la kolero de Dio, tamen refuti verecon de iu superstiĉo, kiel tion faris sinjoro Proôek, kiam oni komencis al li rakonti pri nikso, skabiulo, vaglumoj, fajroviroj, kiuj ofte antaŭ la pasanto ruliĝas kiel pajlofasko, sed al kiuj li devas por la lumigo de la vojo bone danki. k. t.

p. — tion ŝi ne sciis, ĉar kredo je ili estis en ŝi tre enra-dikigita. ĉe ŝi la tuta naturo estis plena de bonaj kaj malbonaj spiritoj. ŝi kredis ankaŭ je la malbona infera spi-

* Ankaŭ en Slovakujo estas konata tiu superstiĉo, ke Lucio, senordhara, en blanktuko volvita virino, kun kribrilo sur la kapo iras tra la urbo.

232

AVINJO

eLIBRO

rito, kiun Dio sendas sur la teron por provi la homaron de Dio, ŝi tion firme kredis, sed ŝi ne timis, havante en la koro firman nedetrueblan fidon je Dio, en kies povo estas la tuta mondo, ĉielo kaj ankaŭ infero, kaj sen kies volo eĉ ne haro defalas de la homa kapo.

Tiun fidon ŝi penis inokuli ankaŭ en la korojn de la infanoj. Tial ankaŭ kiam Vorôa en la tago de Lucio komencis paroli pri la blanka virino, avinjo tuj kriadmonis ŝin, aldonante, ke Lucio fortrinkas nur iom da nokto.

Plej bone sciis trakti la infanojn Míla. Li konstruis ĉiam por la knaboj glitveturilojn, plugilojn kaj ĉaretojn, aŭ li faris kenojn, kaj la knaboj ne malproksimiĝis de li. Se oni parolis pri io terura, kaj Vilém time premiĝis al li, li diris: ”Nenion timu Vilém; je diablo ni prenos krucifikson, je fantomo bastonon kaj ni batelpelos ilin.” Tio plaĉis al la knaboj, kaj kun Míla ili irus eĉ en noktomezo kien ajn; kaj avinjo kapjesante diris:

”Vere, bone li parolas, viro estas ĉiam nur viro!”

”Efektive; kaj Jakub timis nek diablon nek la administranton, kiu estas pli malbona ol diablo,” diris Kristla.

”Nu, do,” rememoris avinjo, ”se ni parolas pri la administranto, ĉu vi, Jakub, havas tamen esperon veni en la kastelon?”

”Ho, mi opinias, ke tio estos senrezulta, de ĉiuj flankoj oni atakas min kaj enmiksiĝas en tion multaj malbonaj virinoj kaj tiuj metos finon al tio.”

233

AVINJO

eLIBRO

”Ho, ne parolu tiel, eble estas ĉio ankoraŭ rebonige-bla,” diris Kristla malĝoje.

”Mi dezirus tion, kiel vi, sed mi ne scias. La filino de la administranto furioze koleras al mi pro tio, kion ni estis farintaj al la italo. ŝi laŭdire aspiris lin, kaj kiam lin la princino pro tiu afero rapide forekspedis, ŝiriĝis ŝia tuta am-teksaĵo. ŝi senĉese sufloras al la administranto, ke li ne prenu min en la kastelon. Tio estas unu. La alia estus Lucio, filino de la vilaĝestro. Tiu nepre volas, ke mi estu ŝia reĝo dum ”la longa nokto”, kaj ĉar mi ne povas tiun honoron fari al ŝi, la vilaĝestro koleros kaj poste kiam Dio donos printempon, mi verŝajne kantos: En verda arbar’, la lasta saluto reeąs de mi, juna rekruto —,” kaj Míla komencis kanti, la knabinoj ankaŭ, nur Kristla ekploris.

”Nu, ne ploru, knabino, ĝis printempo estas longe ankoraŭ, kiu scias, kion la bona Dio preparas,” konsolis avinjo.

Kristla kompreneble viŝis la okulojn, sed tamen ŝi restis malĝoja.

”Ne pensu pri tio, eble la patro tion iel aranĝos,” diris Míla sidiĝante apud ŝi.

”Kaj ĉu vi ne povus esti ŝia reĝo sen iaj konsekven-coj?” demandis avinjo.

”Ho certe, avinjo, iuj knaboj ĉe ni iras al du eĉ al tri knabinoj antaŭ ol ili definitive iun prenos kiel edzinon kaj la knabinoj praktikas tion same. Mi ne estus la unua 234

!(images/000024.png)

AVINJO

eLIBRO

amindumanto de Lucio kaj mi ankaŭ ne devus esti la lasta, sed ĉe ni ne estis aŭdite, ke knabo delogu du knabinojn samtempe kaj se li iras por esti kun ŝi reĝo, estas same, kiel se li irus al altaro.”

”Tiam vi bone faras, ke vi ne iras,” aprobis avinjo.

”Sed kian ideon havas tiu Lucio, ke ŝi nepre volas vin, kvazaŭ ne estus sufiĉe da aliaj knaboj ĉe ni,” ĉagrenis Kristla.

”Sinjoro patro dirus: pri gusto, neniu disputo,” ekridis avinjo.

Antaŭ la festoj de Kristnasko alternis rakontado de fabeloj kaj kantado kun interparoloj pri bakado de kristnaskaj plektokukoj, pri faruno kaj kvanto da butero, kiun tiu aŭ alia donas, knabinoj parolis ”pri fandado” (de plumbo), kaj la infanoj ĝojatendis la plektokukojn, flo-santajn kandelojn, Jesueton kaj kristnaskajn donacojn.

235

!(images/000033.png)

AVINJO

eLIBRO

**XII **

Estis kutimo ne nur en la muelejo sed ankaŭ en la arbaristejo kaj en Staré bêlidlo, ke al ĉiu, kiu venis en la domon je kristnaska vespero kaj Festo de Dio, oni donis manĝi kaj trinki ĝis satiĝo; kaj se estus neniu veninta, avinjo estus irinta sur la disvojon por serĉi iun gaston. Sed kian ĝojon ŝi havis, kiam neatendite venis an-taŭ la kristnaska vespero ŝia filo Kaôpar kaj la filo da ŝia frato el Oleônice! Tutan duontagon ŝi ploris pro ĝojo kaj ĉiumomente ŝi forkuris de la bakado de plektokukoj en 236

AVINJO

eLIBRO

la ĉambron, kie la venintaj sidis inter la infanoj por rigardi la filon, aŭ por demandi la nevon, kion faras tiu aŭ alia en Oleônice, kaj al la infanoj ŝi ripetis ne unufoje:

”Rigardu la onklon, li estas vera portreto de via avo, nur lian staturon li ne posedas.” La infanoj rigardis ambaŭ onklojn de ĉiuj flankoj kaj tiuj ĉi tre plaĉis al ili, precipe pro tio, ke ili amike respondis ĉiun ilian demandon.

La infanoj volis ĉiun jaron fasti por vidi oran porke-ton, sed tio neniam efektiviĝis; la volo estis bona sed la korpo malforta … En la kristnaska tago ĉiu estis malavare regalita, ankaŭ la kortbirdaro kaj la brutaro ricevis plektokukojn, kaj post la vespermanĝo avinjo prenis de ĉio, kion oni vespermanĝis, po peco duonon de tio ŝi ĵetis en la kanalon, alian duonon ŝi enterigis en la fruktoĝardeno sub arbon, por ke la akvo restu pura kaj sana kaj la tero estu fruktodona, kaj kolektinte ĉiujn panerojn, ŝi ĵetis ilin en ”fajron”, por ke ĝi ne ”malutilu”.

Malantaŭ la stalo Bêtka skuis siringon, vokante:

”Montriĝu hodiaŭ per hunda bojo, *al mia amoto, kie la vojo” *

kaj en la ĉambro la knabinoj fandis plumbon kaj vakson kaj la infanoj flosigis kandelojn en nuksoŝeloj sur akvo.

Jan sekrete puŝetis la varon kun akvo por ke tiu ĉi mo-viĝu kaj la ŝeloj reprezentantaj barkojn de la vivo balanciĝu de la bordo en la centron; poste li vokis ĝoje: ”Ri-237

AVINJO

eLIBRO

gardu kiel malproksimen, kiel malproksimen mi iros en la mondon!”

”Ho, kara knabo, kiam vi estos en la fluo de la vivo, inter turniĝoj kaj rifoj, kiam la ondoj agitos la barkon de via vivo, tiam vi rememoros sopire la trankvilan have-non el kiu vi elflosis,” diris al si mallaŭte la patrino, je duonoj distranĉante ”la pomon de la feliĉo” de la knabo. La grajnoj formis stelon, estis tri sendifektaj radioj, la aliaj du estis nekompletaj, formorditaj de vermo. Flan-kenmetinte la pomon kun ĝemo, ŝi distranĉis alian por Barunka, kaj vidante refoje nekompletan stelon, ŝi diris al si: ”Do, nek unu nek la alia estos perfekte feliĉa!” ŝi distranĉis ankaŭ pomojn por Vilém kaj Adélka, kaj en tiuj estis nedifektitaj steloj je kvar radioj. ”Eble tiuj ĉi,”

pensis la patrino kaj Adélka interrompis ŝian medita-don, plendante, ke ŝia barko ne volas forbordiĝi kaj ke la kandelo jam finbrulas.

”La mia ja ankaŭ estingiĝas kaj ne tre malproksimi-

ĝis,” diris Vilém.

En tiu momento refoje iu puŝis la varon, la akvo rapide ondiĝis kaj la barkoj meze flosantaj subakviĝis.

”Ha, ha, vi mortos pli frue ol ni,” vokis Adélka kun Vilém.

”Tio faras nenion, ni estis pli malproksime,” respondis Barunka kaj Jan konfirmis; tamen la patrino malĝoje rigardis la estingiĝintajn kandelojn kaj antaŭsento regis 238

AVINJO

eLIBRO

ŝian animon, ĉu tamen tiu senkulpa infanludo profetas ilian estontecon.

”ĉu alportos al ni ion Jesueto?” la infanoj demandis sekrete avinjon, kiam oni komencis forporti la manĝilaron.

”Tion mi ne povas scii; atendu, kiam li sonorigos,”

diris avinjo. La pli malgrandaj infanoj stariĝis antaŭ la fenestroj, opiniante, ke Jesueto devas preteriri kaj ke ili aŭdos lin. — ”ĉu vi ne scias, ke Jesueton oni povas nek vidi nek aŭdi?” diris avinjo. ”Jesueto sidas en ĉielo sur hela trono kaj sendas donacojn por bonaj infanoj pere de anĝeloj, kiuj alportas ilin sur oraj nuboj. Vi aŭdos nenion krom sonoriloj.”

La infanoj rigardis tra la fenestroj, pie aŭskultante avinjon. En tiu momento aperis en mallumo hela lumo kaj ekstere eksonis sonorilo. La infanoj kunmetis la manojn, kaj Adélka flustris mallaŭte: ”Avinjo, tiu lumo estis Jesueto, ĉu ne?” Avinjo jesis; en tiu momento enpaŝis ankaŭ sinjorino patrino en la pordon, anoncante al la infanoj, ke Jesueto en la ĉambron de avinjo metis por ili donacojn. Kiaj tumulto kaj ĝojo estis, kiam ili vidis iluminitan, ornamitan arbon kaj sub ĝi belajn donacojn! Avinjo ja ne konis tiun kutimon, kiu ne estis disvastigita inter la popolo, sed ĝi plaĉis al ŝi; longe antaŭ Kristnasko ŝi mem penis pri la arbo kaj helpis al la filino ĝin ornami. ”En Neisse kaj en Kladsko regas tiu ĉi kutimo ĝenerale; ĉu vi 239

AVINJO

eLIBRO

memoras, Kaŝpar, vi estis tiam, kiam ni estis tie, jam granda knabo?” diris avinjo al sia filo, lasante la infanojn

ĝoji kun siaj donacoj kaj sidiĝante apud li al forno.

”Kiel mi ne memorus; tio estas bela kutimo, kaj bone vi faras, Terezka, ke vi reenkondukis ĝin; restos post ĝi belaj rememoroj por la infanoj, kiam ili sentos malfacilaĵojn de la vivo. Tiun tagon oni plej ofte rememoras en fremdlando, mi spertis tion dum ĉiuj jaroj, kiujn mi pasigis en fremdlando. Sufiĉe bone mi fartis ĉe la majstro, tamen ĉiam mi pensis: ”Prefere mi sidus ĉe la patrino kaj manĝus kaĉon kun mielo, kukojn kun papavo kaj piron kun brasiko, ĉiujn bonajn manĝaĵojn ĉi tie mi donus por tio!”

”Niaj manĝaĵoj,” ridetis avinjo kaj jesis per la kapo;

”sed ankaŭ vi forgesis pri la sekaj fruktoj.”

”Vi scias ja, ke mi ne tro ŝatis tion ĉi; en Dobruôka oni nomas tion muziko. Sed ion alian mi rememoris, kion ni ĉiuj plezure aŭskultis.”

”Mi ja scias, kion vi pensas: la kanton de paŝtistoj; tio estas ankaŭ ĉi tie, atendu; post nelonge vi ankaŭ aŭdos

ĝin,” diris avinjo, kaj apenaŭ ŝi finparolis, aŭdiĝis de ekstere paŝtista trumpeto. Plej unue li trumpetis melodion de la paŝtista kanto, poste li komencis kanti: ”Supren, leviĝu, paŝtistoj, aŭskultu novaĵon, la Savonto naskiĝis en Betlehemo en stalo,” kaj tiel plu. — ”Vi estas prava, Kaôpar, se mi ne aŭdus tiun kanton, la Kristvespero ne 240

AVINJO

eLIBRO

ŝajnus al mi tiel gaja,” diris avinjo aŭskultante kun plezuro. Poste ŝi eliris eksteren kaj pridonacis la paŝtistojn malavare.

En la tago de sankta Stefano la knaboj iris kanti en la muelejon kaj en la arbaristejon; se ili ne estus venintaj, sinjorino patrino pensus, ke plafono estis falinta sur ilin kaj ŝi mem estus alkurinta al Staré bêlidlo. Bertík kaj Frantík venis reciproke kanti malsupren.

La kristnaskaj tagoj pasis; la infanoj interparolis jam, ke venos la tri reĝoj, kaj ke la instruisto venos skribi K M

B sur la pordojn kaj kanti, kaj nur post la festo de la tri reĝoj la ŝpinistinoj solenis ”la longan nokton”. En Staré bêlidlo kaj en la muelejo ne estis kiel en la vilaĝo, kie estis multe da gejunularo; tie oni elektis reĝinon kaj re-

ĝon, estis muziko, oni ornamis ŝpinspindelon kaj donis harligaĵon. En Staré bêlidlo oni aranĝis bonan vespermanĝon, la ŝpinistinoj kunvenis, oni kantis, manĝis kaj trinkis kaj kiam subite eksonis malantaŭ la pordo gurdo, oni komencis danci en la kuirejo. Venis ankaŭ Tomeô, sinjoro patro kaj la arbaristo, venis ankaŭ aliaj kaj malgranda balo estis improvizita. La kuirejo estis ja pavimita nur per brikoj, sed tio neniel ĝenis la knabinojn, kaj kiuj domaĝis la ŝuojn, tiuj dancis nudpiede.

”Nu, avinjo, ni povus ankaŭ kune iom aerumi la faldojn, ĉu ne?” ridetis sinjoro patro venante el la ĉambro, kie sidis la maljunaj, en la kuirejon inter la dancantojn, 241

AVINJO

eLIBRO

kie ankaŭ estis avinjo, ĉar ŝi devis inspekti la geetularon, kiu meze de la rondo balanciĝis kune kun Sultán kaj Tyrl.

”Ho, kara patro, estis tempoj, kiam mi ne zorgis pri tio, ke mi havas la piedojn plenaj de sangaj kaloj, nur se mi dancis. Apenaŭ mi montriĝis en gastejo aŭ somere en draŝejo, jam kriis la knaboj: Madlena estas ĉi tie, ludu

’kalamajkan’, ’vrtákon’*! Kaj Madla jam turniĝis. Sed nun, ho mia bona Dio, mi estas kiel vaporo super poto.”

”Ho, vi estas ankoraŭ kiel koturno, avinjo, ni tamen povus provi danci,” opiniis sinjoro patro, turnante la flartabakujon inter la fingroj.

”Jen estas dancantino, patro, tiu scias turniĝi kiel spindelo,” ridis avinjo prenante je la mano la junan edzinon de Tomeô, kiu staris malantaŭ sinjoro patro kaj aŭskultis ilian dialogon.

Gaje la juna virino prenis sinjoron patron je la mano, al Kudrna ŝi diris, ke li ludu la unuan malrapide. Kudrna, tenante en unu mano pecon da miliaĵo, kiun li de tempo al tempo manĝis, ekludis malrapidan nacian valson

”sousedská”, kaj sinjoro patro devis vole nevole danci. La gejunularo komencis aplaŭdi tiom, ke la sinjorinoj eliris el la ĉambro por rigardi, kio okazis. Kiam ili estis tie, Tomeô prenis al danco la muelistedzinon, sinjoro patro estante ”en fajro” dancis ankaŭ kun la domestrino kaj

* Popolaj dancoj. *R. de trad. *

242

AVINJO

eLIBRO

tiel ankaŭ la maljunaj pasigis per dancado iom da tempo kaj avinjo priridis poste sinjoron patron.

Kaj apenaŭ estis pasinta la ”longa nokto”, estis refoje festeno en la muelejo, oni buĉis porkon, fritis bulkojn, ĉe ĉio devis esti la amikoj el Staré bêlidlo kaj la arbaristo; sinjoro patro venigis ilin per glitveturilo. Tiu ĉi festo ripetiĝis poste en la arbaristejo kaj fine ankaŭ ĉe Proôek, kie oni ludis unu tagon sanktan Doroteon. Reĝo Diokleciano estis Václav Kudrna, virgulino Doroteo estis lia fratino Lída, du korteganoj, juĝisto, ekzekutisto kaj ties du helpantoj estis knaboj verŝajne el Òernov. La helpantoj kaj la korteganoj portis saketojn por donacoj. Antaŭ la domo de Proôek estis longa glitvojo, tie kutime haltis la sinjoroj aktoroj por iom amuziĝi per glitado; virgulino Doroteo rigardis ilin triste, tremante pro malvarmo.

Kvankam ŝi admonis ilin, ke ili jam iru, ŝia voĉo kontraŭ tiom da aliaj estis malforta kaj ŝi devis multfoje ankoraŭ esti atestantino de ilia batalo per neĝbuloj, se iu puŝis la alian ĉe la glitado. Fine ili enpaŝis en la domon, kie akceptis ilin hundoj kun grandega bojado kaj la infanoj kun ĝojo. Apud la forno ili reordigis siajn vestojn kaj formetis la saketojn. Iliaj kostumoj estis tre simplaj; virgulino Doroteo havis botojn de sia frato, sur siaj vestoj blankan robon el maldika tolo, prunteprenitan de Man-

âinka, ĉirkaŭ la kolo koralojn, anstataŭ vualo blankan ŝultrotukon de sia patrino kaj sur ĝi kronon el papero.

243

AVINJO

eLIBRO

La knaboj havis sur siaj vestoj blankajn ĉemizojn, ĉirkaŭ la talio diverskolorajn tukojn kaj paperajn ĉapojn. Diokleciano havis ankaŭ kronon kaj de liaj ŝultroj pendis mantelo, florkolora antaŭtuko, kiun dimanĉe portis sinjorino patrino, kiun tiu ĉi kun speciala komplezo prun-tis al li. Iom varmiĝante ili stariĝis meze de la ĉambro kaj komencis prezenti sian spektaklon; la infanoj aŭdis tion ĉiujare, sed ĉiam ĝi tre plaĉis al ili. Kiam poste la reĝo Diokleciano, idolano, kondamnas virgulinon Doroteon, kristaninon, ke ŝi mortu per mano de ekzekutisto, la helpantoj de tiu ĉi prenas ŝin sub la brakoj kaj kondukas ŝin sur eŝafodon, kie atendas ŝin la ekzekutisto kun levita glavo kaj vokas kun terura patoso: ”Virgulino Doroteo genuiĝu, pri la glavo ne timiĝu, mallevu fiere la kapon, mi faros majstrecan hakon!” Virgulino Doroteo genuiĝas, mallevas la kapon kaj la ekzekutisto forhakas ŝian kronon de la kapo, kiun la helpantoj relevas. Poste ĉiuj kliniĝas, virgulino Doroteo refoje metas la kronon sur sian kapon kaj stariĝas en angulon al la pordo.

”Rigardu, kiel la infanoj scias tion bele ludi, estas ĝojo aŭskulti,” diras Vorôa.

Avinjo ankaŭ tre laŭdas ilin kaj la infanoj, ŝarĝitaj de multaj donacoj, eliras el la pordo. Malantaŭ la domo ili ekzamenas, kion ili estis ricevintaj; la nutraĵon distribuas la reĝo tuj, sed monon li ŝovas en sian poŝon, ĉar li sola kiel direktoro de la tuta entrepreno rajtis tion kaj ĉar li 244

AVINJO

eLIBRO

ankaŭ portis elspezojn kaj respondecon. Post tia laŭrajta distribuo la infanoj marŝis al Riesenburk. La infanoj de Proôek dum kelkaj tagoj ripetis fragmentojn el la dekla-maĵoj kaj ludis Doroteon. Nur la patrino ne povis kompreni, ke tia sensencaĵo povas al iu plaĉi.

Kaj jen estis jam karnavalo ĉi tie, kaj dimanĉe alvenis el la urbo bela glitveturilo. La ĉevaloj havis sonorilojn, kiuj en la korto tiel forte sonis, kiam ajn la ĉevaloj mo-viĝis, ke korniko, la vintra vizitanto de la sojlo, rapide forflugis sur la sorparbon kaj la kokinoj kun paseroj kun granda miro rigardis la ĉevalojn, pensante verŝajne: Sinjoro mia reĝo, kion tio signifas! Oni venis por inviti la familion de Proôek, ke ĝi solenu la finon de la karnavalo ĉe la baptopatro Stanickë en la urbo. Avinjo tamen neniam konsentis iri; ŝi diris: ”Kion tie? Lasu min hejme, mi ne konvenas inter urbanojn.” Ambaŭ Stanickë estis bonaj kaj amikaj homoj; sed ĉar ili posedis gastejon, alvenis diversaj gastoj ankaŭ de la malproksimeco de kelkaj mejloj kaj tio ne estis societo por la modera avinjo.

Kiam vespere la infanoj alveturis hejmen, ili rakontis al avinjo, kion bonan ili havis, ili alportis al ŝi pecojn da manĝaĵoj, laŭdis la bruan muzikon kaj rakontis, kiu estis tie.

”Kaj divenu, kiun mi ankaŭ vidis tie,” diris Jan.

”Nu, kiun do?” demandis avinjo.

245

AVINJO

eLIBRO

”La komerciston Vlach, kiu al ni alveturas kaj donas al ni ĉiam figojn. Sed vi ne estus lin rekoninta, li ne estis tiel malpura, kiel kiam li alveturas al ni; li estis vestita kiel princo kaj li havis orĉenon ĉe horloĝo.”

”Se oni havas sufiĉe da io, oni povas malŝpari,” diris avinjo. ”Cetere,” ŝi aldonis, ”vi ankaŭ ne iras inter la homojn en la vestoj, en kiuj vi hejme ruliĝas, tion oni ŝul-das al la societo kaj al si mem, iri en pura vesto, se tio povas esti.”

”Sed li devas esti riĉa, ĉu ne?” opiniis la infanoj.

”Mi ne scias, mi ne vizitis lian ŝrankon, sed li povas esti, li scias bone vendi.”

La lastan tagon de la karnavalo venis ankaŭ kun granda krio maskitaro, fronte troviĝis Karnavalo mem; li estis tute ĉirkaŭrvolvita per piztrunkoj kiel urso. En ĉiu domo la mastrinoj forŝiris pecon de ĝi kaj kaŝis ĝin. Tiun pecon da piztrunkoj ili donis en la nestojn de la kovontaj anseroj, por ke ili bone kovu.

La karnavalo estis metita en tombon, kaj kun ĝi finiĝis la vintraj amuzoj. Avinjo kantis ĉe la radŝpinilo fastajn kantojn; kiam la infanoj alsidiĝis al ŝi, ŝi rakontis al ili pri la vivo de Jesuo Kristo kaj la unuan fastan dimanĉon ŝi surmetis funebran veston. La tagoj estis pli longaj, kaj la suno pli potenca, varmega vento degeligis la neĝon sur la deklivoj. La kokinoj jam denove gaje pepis sur la korto, la mastrinoj, kunveninte, parolis pri kovmetado de 246

AVINJO

eLIBRO

ovoj, pri semado de lino, la mastroj preparis plugilojn kaj erpilojn. Kiam la arbaristo volis el la kontraŭa arbaro rekte al Staré bêlidlo, li ne povis plu trans la riveron, la glacio estis krevanta kaj iom post iom popece adiaŭ-

anta, kiel sinjoro patro diris, kiam li matene iris inspekti la akvobarilon kaj por momento haltis sur la domperono de Proôek ĉe avinjo.

Pasis dimanĉoj la Nigra, la Svata, la Terna, kaj la kvi-nan dimanĉon, la Mortan, la infanoj ekĝojis: ”Hodiaŭ ni elportos la morton.” Kaj la knabinoj aldonis: ”Hodiaŭ estas nia petkantado.” Avinjo aranĝis al Adélka ”somer-arbon”, por kiu ŝi kolektis dum kelkaj tagoj ovoŝelojn, pendigis ilin sur ĝi, surligis ruĝajn rubandojn, por ke ĝi havu gajigan aspekton. La knabinoj iris petkanti. Posttagmeze ĉiuj knabinoj kunvenis en la muelejo, kie oni aranĝis la mortfiguron. Cilka faris pajlan faskon, ĉiu el la knabinoj donis ion el la vestaro por ĝi; ju pli bela estis la Mortfiguro, des pli granda fiero. Kiam ĝi estis aranĝita, du knabinoj prenis ĝin sub la brakojn, la ceteraj parviciĝis malantaŭ ili, kaj turnante la somerarbojn ili kantis: ”La morton ni portas el la vilaĝo, novan someron en la vilaĝon,” irante de la muelejo al la kluzo. La pliaĝa junularo iris nemalproksime post ili, sed la knaboj, moke gestante, ilin ĉirkaŭsaltis, volante al la Mortfiguro de-preni la kufon; sed la knabinoj defendis ĝin. Alveninte al la kluzo, ili rapide senvestigis la morton kaj kun granda 247

AVINJO

eLIBRO

ĝojvokado ĵetis la faskon en la akvon; post tio la knaboj ariĝis kun la knabinoj kaj kune ekkantis: ”La morto na-

ĝas en la akvo, la nova somero veturas al ni kun ruĝaj ovoj, kun flavaj paskokukoj.” Poste la knabinoj siavice komencis: ”Somero, somero, kie vi estis tiel longe? ĉe la fonto ĉe la akvo — mi lavis la manojn kaj la piedojn. Violo, rozo flori ne povas, ĝis kiam Dio ilin helpos.” Kaj nun la knaboj aŭdiĝis: ”Sankta Petro el Romo, sendu botelon da vino, por ke ni trinku kaj Dion laŭdu.”

”Nu, venu, venu, petkantantoj!” vokis sinjorino Pro-

ôek, aŭskultante sur la domperono la junularon; ”eniru, ni ne donos al vi la vinon, sed tamen ion, por ke vi gajiĝu.”

La junularo eniris kun la hejmaj knabinoj en la ĉambron, kaj Kristla kun la ceteraj iris post ili, ĝojante kaj kunkantante.

La matenon de la Palma dimanĉo Barunka kuris al la rivero por pluki amentojn; ili tiutempe ĉiam floris, ”kvazaŭ sciante, ke oni ilin en tiu tago bezonas,” pensis la knabino. Kiam ŝi iris kun avinjo en la preĝejon al la solena meso, ambaŭ portis faskon da ili por beno.

En la Paska merkredo, kiam avinjo finŝpinis sian taskon kaj estis forportanta la radŝpinilon en la subtegmenton, Adélka vokis: ”Ho, la radŝpinilo jam iras en la subtegmenton, avinjo ŝpinos per la spindelo!”

248

AVINJO

eLIBRO

”Se Dio donos al ni sanon ĝis la vintro, tiam ni reportos ĝin malsupren,” diris al ŝi avinjo. En la Verda ĵaŭdo la infanoj jam sciis, ke ili manĝos nenion alian krom la judaskukoj kun mielo. En Staré bêlidlo ne estis abeloj, sed sinjoro patro sendis ĉiam mielĉelaron, kiam li inspektis. Sinjoro patro estis abelkulturisto kaj havis multe da abelujoj; li promesis ankaŭ al sinjorino Proôková, kiam prosperos lia abelaro, ke ili ricevos, ĉar pli ol unufoje li aŭdis de avinjo, ke ŝi nenion pli dezirus havi ĉe la domo ol abelujo, ke estas gaje al homo, kiam oni vidas la abelojn dum la tuta tago flugi el abelujo en abelujon kaj diligente labori.

”Barunka, leviĝu, la suno tuj eliros!” avinjo vekis en la Paska vendredo matene la nepinon, frapetante ŝin sur la frunto. Barunka havis delikatan dormon, ŝi tuj leviĝis kaj vidante avinjon staranta apud la lito, ŝi rememoris, ke ŝi vespere estis petinta, ke avinjo ŝin veku por la matena preĝado. ŝi salte leviĝis, surmetis jupon kaj tukon kaj iris kun avinjo. Vorôan kaj Bêtkan ŝi ankaŭ vekis: ”la infanojn ni lasos dormi, ili tion ankoraŭ ne komprenas, ni preĝos anstataŭ ili,” ŝi diris. Tuj kiam la pordo de la an-taŭĉambro ekkrakis, aŭdiĝis la kortbirdaro kaj la brutaro, kaj la hundoj elsaltis el la budoj. Avinjo ilin afable forpuŝis kaj diris al la ceteraj: ”Havu paciencon, ĝis kiam ni estos preĝintaj!” Kiam Barunka laŭ ordono de avinjo estis lavinta sin en la akvokanalo, ili iris sur la deklivon 249

AVINJO

eLIBRO

preĝi ”naŭfoje Patro nia kaj Saluton al Vi Mario, por ke Dio donu al ili dum la tuta jaro purecon de la korpo,”

kiel estis kutime. La maljuna avino genuiĝis, arde kunmetis la sulkohavajn manojn sur la brusto, ŝiaj mildaj okuloj konfideme turniĝis al la rozkolora aŭroro, kiu en oriento anoncis la alvenon de la suno. Barunka genuis apud ŝi, freŝa, rozkolora kiel burĝono. Ankaŭ ŝi preĝis momenton pie, sed poste ŝiaj klaraj, gajaj okuloj turniĝis de oriento al la arbaro, herbejoj kaj deklivo. Malpuraj ondoj malrapide fluis, forportante kune ankoraŭ ĉiam pecojn da glacio kaj neĝo, en la valoj sur la deklivo an-kaŭ estis videbla ankoraŭ blanka neĝo, sed tie kaj alie verdiĝis jam herbo, fruaj lekantoj ekfloris, la arboj kaj arbustoj komencis burĝoni, la naturo vekiĝis por gaja vivo.

La rozkolora matenruĝo disiris sur la firmamento, de post la montoj eliris la oraj radioj pli kaj pli supren, oru-mante la arbopintojn, ĝis la suno en sia tuta majesteco iom post iom aperis kaj disverŝis sian lumon sur la tuta deklivo. La kontraŭa deklivo estis ankoraŭ en duonlumo, malantaŭ la kluzo la nebulo pli kaj pli malsupreniĝis, kaj super ĝiaj ondoj estis videblaj sur la monto super la segejo la genuantaj virinoj de la segista familio.

”Jen rigardu, avinjo, kiel bele eliras la suno!” diris Barunka, tute profundiĝinta en miro pri la ĉiela lumo, ”kiel mi deziras, ke ni estu genuantaj sur Snêòka!”

250

AVINJO

eLIBRO

”Se vi volas Dion arde adori, ĉie estas loko por tio, la tuta tero de Dio estas bela,” diris avinjo, farante la signon de kruco kaj leviĝante de la tero. Kiam ili rerigardis, ili vidis super si plej supre sur la deklivo Viktorkan, apo-gitan sur arbo. La buklaj haroj, malseketaj de roso, pendis ĉirkaŭ ŝiaj vangoj, la veston ŝi havis ĉifita, la gorĝon malvualita, la nigraj okuloj, flagrantaj per sovaĝa fajro, estis fiksitaj al la suno, kaj en la mano ŝi tenis jam flo-rantan primolon. Ne ŝajnis, ke ŝi vidas avinjon. ”Kie la mizerulino refoje iris!” avinjo diris kompateme:

”Vidu, kie ŝi jam trovis primolon?”

”Ie supre en la arbaro, ŝi trairas ja tie ĉiun angulon.”

”Mi ŝin petos pri ĝi!” diris la knabino kaj kuris tuj sur la deklivon; tiam Viktorka vekiĝis el sia enpensiĝo kaj rapide returniĝis por foriri, sed kiam Barunka vokis: ”Mi petas vin, Viktorka, donu al mi tiun floron!” ŝi haltis kaj turnante la okulojn al la tero, prezentis al ŝi la primolon.

Sed poste ŝi briske retiriĝis kaj kiel sago rapidegis sur la deklivo malsupren. Barunka kuris al avinjo.

”Jam longe ŝi ne venis por la manĝaĵo,” opiniis avinjo.

”Ho ne, hieraŭ, kiam vi estis en la preĝejo, ŝi estis ĉe ni, panjo donis al ŝi panbulon kaj judaskukojn,” diris Barunka.

”Nun, somere, la mizerulino denove pli bone fartos; sed Dio scias, ŝi kvazaŭ ne havus senton. La tutan vintron ŝi estis nur en malpura vestaĵo, nudpieda; ja eĉ san-251

AVINJO

eLIBRO

gaj plandosignoj restis post ŝi sur la neĝo, kaj ŝi — kvazaŭ tio estus nenio. Kiel volonte la arbaristino estus al ŝi doninta ĉiutage iom da varma manĝaĵo por satiĝo, sed ŝi akceptas nenion krom peco da bakaĵo. Malfeliĉa krei-taĵo!”

”ŝi eble ne sentas la malvarmon en tiu kaverno, alie ŝi irus ien; ni ja multfoje ŝin petis, ke ŝi restu ĉe ni.”

”La arbaristo diris, ke en tiuj subteraj truoj estas en vintro varme, kaj ĉar Viktorka neniam venas en hejtitan ĉambron, ke ŝi malvarmon ne sentas tiel, kiel ni. Tion Dio jam tiel direktas; li elsendas gardanĝelojn al infanoj, por ke ili estu gardataj kontraŭ ĉiu malbono, kaj ankaŭ Viktorka estas mizera infano,” klarigis avinjo enirante en la domon.

Aliatempe oni sonorigis por la matena kaj tagmeza preĝadoj sur la monto de Òernov en la turo super la kapelo; sed tiun tagon Jan kaj Vilém elkuris kun klakiloj en la arboĝardenon, kaj klakis, ĝis ili fortimigis la paserojn de la tegmento. Posttagmeze avinjo iris kun la infanoj en la urbon al la tombo de Kristo, ili haltis por sinjorino patrino kaj por Manâinka.

Sinjorino patrino ĉiam kondukis avinjon en la kameron kaj montris la pankorbon plenan de koloraj ovoj preparitan por la donacpetantoj, montris tutan serion da paskokukoj kaj grasan ŝafidon. ŝi ankaŭ prezentis al la infanoj ĉiam po knedita kuko, sed ne al avinjo, scian-252

AVINJO

eLIBRO

te, ke la maljunulino de la matena manĝo en la Verda ĵaŭdo ĝis la vespera post la Reviviĝo ne prenos ion en la buŝon; ŝi mem ankaŭ fastis dum la Paska vendredo, sed tiel severan faston kiel avinjo, tion ŝi diris, ŝi ne eltenus.

”ĉiu laŭ sia konscienco, kara sinjorino; mi opinias, se oni devas fasti, oni fastu.” Poste rigardante la artaĵojn de sinjorino patrino kaj ĉion laŭdante, ŝi aldonis: ”Ni morgaŭ bakos, ĉio estas preparita; la hodiaŭa tago estu de-diĉata al preĝado.” Kaj tia kutimo estis en la domo de Proôek, ĉar la vorto de avinjo valoris.

Sed dum la Blanka sabato estis en Staré bêlidlo de la frua mateno kvazaŭ sur ponto en Praha: en la ĉambro, en la kuirejo, sur la korto, apud la bakforno, ĉie renkontiĝis laboremaj manoj, kaj al kiu ajn el la virinoj la infanoj turniĝis kun siaj aferoj, ĉiu plendis, ke ŝi ne scias, kie staras ŝia kapo, kaj eĉ Barunka havis tiom da laboro, ke ŝi forgesis unu aferon pro la alia.

Sed kontraŭe antaŭ la vespero ĉio en la domo estis en ordo, kaj avinjo iris kun Barunka kaj kun sinjorino patrino al la festo de Reviviĝo. Kaj kiam en la iluminita, de piuloj plena preĝejo, sonis el ĉiuj buŝoj la glora: ”Reviviĝis nun la honorinda Savinto! Halleluja!” tiam la knabino sentis sin ravita de la potenca sento, ŝia brusto levi-

ĝis, io pelis ŝin eksteren, eksteren en la vastan spacon, kie ŝi povus montri sian nepriskribeblan ĝojegon, kiu resonis en ŝia animo.

253

AVINJO

eLIBRO

Dum la tuta vespero ŝi havis neordinare agrablan humoron; kaj kiam avinjo diris al ŝi ”bonan nokton”, ŝi prenis ŝin ĉirkaŭ la kolo kaj ekploris.

”Kio estas al vi, kial vi ploras,” demandis ŝin avinjo.

”Nenio estas al mi, avinjo, mi havas tiom da ĝojo en mi, ke mi devas plori,” respondis la knabino. Kaj avinjo kliniĝis, kisis la nepinon sur la frunto kaj mankaresis ŝiajn vangojn, ne dirante eĉ vorton. ŝi ja konis sian Barunkan.

En la Paska dimanĉo avinjo prenis por beno kun si en la preĝejon paskan kukon, vinon kaj ovojn. Kiam ŝi poste tion hejmen alportis, oni distranĉis la benitaĵon, ĉiu el la domanoj ricevis po peco kaj iom da vino. La kortbirdaro kaj la brutaro denove ricevis de ambaŭ manĝaĵoj kiel dum Kristnasko, por ke ili estu inklinaj al la hejmo kaj alportu abundan utilon, diris avinjo.

Sed lundo estis por la virinoj malbona tago, estis la vergobatado kaj la petkantado. Apenaŭ la familio de Proôek matene leviĝis kaj sin vestis, jam aŭdiĝis post la pordo la voĉoj: ”Mi estas malgranda petkantanto” k. t. p.

kaj subite frapis iu sur la pordo; Bêtka iris malfermi, sed singardeme ŝi malfermis, eble estis knaboj, ĉar certe neniu el la konataj pardonos la vergobatadon. Estis sinjoro patro, plej frua el ĉiuj. Li venis kvazaŭ hazarde, hipokrite li deziris ”feliĉan kaj gajan feston”, sed sub la surtuto li havis kaŝitan salikan vergoplektaĵon; tiun li subite ride-254

!(images/000004.png)

AVINJO

eLIBRO

tante eltiris kaj komencis bati la virinojn. ĉiuj ricevis, eĉ la mastrino, Adélka, eĉ avinjon li frapis trans la faldojn,

”por ke la puloj ne mordu,” li aldonis ridante. Kaj kiel ĉiu alia petkantanto, ankaŭ sinjoro patro ricevis ovon kaj pomon. ”Nu, knaboj, kiel vi petkantis?” sinjoro patro demandis la knabojn.

”Malbonaj knaboj, aliatempe ili ne volas ellitiĝi, sed hodiaŭ apenaŭ mi leviĝis, ili jam estis en la ĉambro por vergobati min,” plendis Barunka, kaj sinjoro patro kun la knaboj ridis pri ŝi.

Ankaŭ la arbaristo venis malsupren por vergobati, kaj Míla kaj Tomeô, mallonge dirite, ne estis trankvilo dum la tuta tago, kaj la knabinoj, kiam ili vidis la knabojn, kaŝis la nudajn brakojn sub la antaŭtukojn.

255

!(images/000000.png)

AVINJO

eLIBRO

**XIII **

La printempo progresis saltorapide, oni laboris jam sur la kampoj, supre sur la deklivo sin varmigis lacertoj kaj serpentoj, tiel ke la infanoj, irante sur la sub-kastelan altaĵon por serĉi violojn kaj konvalojn, ĉiam ilin timis; sed avinjo diris al la infanoj, ke ili bezonas timi nenion, ke antaŭ sankta Georgo neniu besto estas venena, ke oni povas ĝin preni en la manon, ”sed poste, kiam la suno staras jam alte, tiam estas en ili veneno,” ŝi aldonis. Sur la herbejo malantaŭ la kluzo ekfloris kalto, ra-nunkolo, sur la deklivo vidiĝis bluaj anemonoj, kaj orko-256

AVINJO

eLIBRO

lore brilis primoloj. La infanoj kolektis junajn foliojn por supo, urtikojn ili alportis al la anseridoj, kaj kiam ajn avinjo iris en la stalon, ŝi promesis al la makulkolora bovino, ke ŝi jam tre baldaŭ iros sin paŝti. La arboj okulvi-deble vestiĝis per foliaro, kuloj gaje ludis en la aero, alaŭdo ŝvebis alte, la infanoj ĝin aŭdis, sed malofte ili vidis la malgrandan kantiston; ankaŭ kukolon ili aŭskultis kaj kriis en la arbaron: ”Kukolo, diru al ni, kiel longe ni vivos?” Iufoje ĝi kantis, sed alian fojon Adélka koleris al

ĝi, ke ĝi intence ne volis kanti. La knaboj instruis al Adél-ka la faradon de salikaj fajfiloj; kaj kiam la fajfilo donis eĉ ne tonon, ili kulpigis ŝin, ke ŝi nebone recitis ĉe la batado. ”Vi knabinoj ne scias fari eĉ fajfilon,” mokridis Jan.

”Ne estas nia afero, sed vi kontraŭe ne faros ĉi tian ĉapelon!” diris Barunka, montrante al la fratoj ĉapelon el alnaj folioj, ornamitan per lekantoj, kiun ŝi estis kun-liginta tute per pinglofolioj.

”Hm, jen kia arto!” movis la kapon la knabo malŝate.

”Por mi ne, sed por vi,” ridis Barunka, irante fari an-kaŭ vestaĵon al la ĉapelo kaj korpon de la pupo el sambuka ŝelo.

Sed Jan metis vergon sur la genuon kaj diris al Adél-ka: ”Nun aŭskultu kaj rigardu, kiel mi faros tion!” kaj komencante ĉirkaŭbati, li recitis: ”Batpretiĝu, fajfilo, se vi ne batpretiĝos, mi plendos je vi al la princo; kaj li do-257

AVINJO

eLIBRO

nos al vi baton, tiel ke vi forflugos al ora kruĉo. Huŝ, huŝ, huŝ, mi elpuŝos per tranĉilo vian animon, kaj vi kantos kiel birdo.”*

La fajfilo estis ĉirkaŭbatita, farita, kaj bele fajfis. Sed Vilém esprimis la opinion, ke ĝi tute ne fajfas tiel bele, kiel tiu paŝtista de Václav; tedis lin farado de fajfiloj, li prenis vergon, aljungis sin al ĝi kvazaŭ al veturilo, kaj komencis rondkuri sur la herbejo kaj la hundoj malantaŭ li.

Barunka, donante al la fratino la faritan pupon, diris:

”Jen vi havas, sed lernu ĝin fari mem! Kiu ludos kun vi, kiam ni komencos iri en lernejon? Vi estos ĉi tie sola.”

”Estos ĉi tie avinjo,” respondis la knabino kun mieno, en kiu estis videble, ke, kvankam tiu soleco estis al ŝi malagrabla, tamen restos al ŝi ĉio, kiam restos al ŝi avinjo.

Tiam preteriris la muelisto, kaj prezentante al Barunka leteron, diris: ”Iru kun ĝi al panjo, diru, ke la muel-lernanto estis en la urbo, kaj ke oni donis ĝin al li en la poŝtejo.”

”¯i estas de paĉjo!” vokis ĝoje la infanoj, kurante en la domon. Sinjorino Proôková legis kun gaja mieno la leteron; finleginte, ŝi anoncis al ĉiuj, ke paĉjo alveturos meze de majo, kaj ankaŭ ŝia princina moŝto.

* Rimarko de trad.: La recitaĵo en la ĉeą originalo rimiĝas.

258

AVINJO

eLIBRO

”Kiomfoje ni ankoraŭ dormos ĝis tiu tempo?” demandis Adélka.

”Eble kvardekfoje,” diris Barunka.

”Ho, daŭros ankoraŭ longe,” nubiĝis la knabino.

”ĉu vi scias kion?” konsilis Vilém, ”mi faros kvardek strekojn sur la pordo, kaj ĉiam, kiam mi matene leviĝos, mi unu forviŝos.”

”Tion faru, pasos al vi la tempo,” ridis sinjorino patrino.

La muelisto iris de la kluzo kaj haltis. Lia vizaĝo estis zorgoplena, li nek ridetis nek okulumis, la tabakujon li tenis en la mano, sed li ne turnis ĝin, nur iufoje li frapis per du fingroj la kovrilon. ”ĉu vi scias, kio estas nova, miaj karaj?” li diris, enirante en la ĉambron.

”Kio okazis?” demandis avinjo kaj la sinjorino unuvoĉe, vidante, ke sinjoro patro ne estas en sia kutima humoro.

”Ni havos ĉi tie la montaran akvon.”

”Dio gardu, ke ĝi ne estu subita kaj danĝera!” diris avinjo ektiminte.

”Mi timas tion,” diris la muelisto; ”jam dum kelkaj tagoj blovis la sudaj ventoj, poste sekvis pluvoj sur la montaro, kiel la muelklientoj de tie venintaj rakontas, ĉiuj riveroj elbordiĝis kaj la neĝo rapidege degelas. ¯i estos ĉijare, mi opinias, malbona. Nun mi iras rapide 259

AVINJO

eLIBRO

hejmen kaj ni tuj ĉion forigos de la vojo. Mi konsilas, ke vi ankaŭ prepariĝu, oni estas neniam sufiĉe singardema.

Posttagmeze mi revenos. Atentu la kreskadon de la akvo

— sed vi, etulino, ne iru al la akvo!” aldonis sinjoro patro, pinĉante Adélkan en la vangon; poste li foriris el la domo.

Avinjo iris al la kluzo por rigardi: ambaŭflanke de ĝi estis digoj konstruitaj el kverkaj traboj, inter kiuj kreskis filikoj. Sur la muroj de la digo avinjo vidis, ke la akvo pli-altiĝis, la plej malsupraj filikaj plantaĵoj estis jam en la akvo. Pecojn da ligno, herbaĵon kaj arbobranĉojn forportis malpura fluo de la rivero trans la kluzon. Zorgema avinjo revenis hejmen. Kiam naĝis blokoj da glacio, okazis ofte, ke ili alte amasiĝis apud la kluzo, kaj la fluego de la rivero, ruliĝante tra la kanalo, inundis la konstruaĵon; ĉiam oni timis, kiam glacio komencis krevi, la muellaboristoj senĉese gardostaris disigante la glaciblo-kojn, montalte stariĝantajn, por forigi eblan danĝeron.

Sed kontraŭstari la montaran akvegon estis neeble. Kvazaŭ sur sovaĝa ĉevalo ĝi alrapidegis de la montoj, ĉion survoje kunprenis, disŝiris la digon kaj la bordojn, renversis la arbojn kaj la konstruaĵojn, kaj ĉio okazis tiel rapide, ke oni eĉ ne povis rekosciiĝi. Tial ankaŭ avinjo, sperta pri tio, tuj kiam ŝi venis hejmen, konsilis fari pre-260

AVINJO

eLIBRO

parojn por forigo de la objektoj el la ĉambroj en la subtegmenton, kio tuj fariĝis.

Intertempe venis la arbaristo, kiu irante el arbaro preter la segejo, estis jam aŭdinta, ke alvenas akvego, kaj rigardis la kreskadon de la akvo. ”La infanoj vin nur malhelpus, kaj se okazus akcidento, kion fari kun ili; mi kunprenos ilin supren,” li diris, kaj la mastrinoj volonte akceptis lian proponon. Oni forportis, la kortbirdaron oni lokis sur la deklivon kaj la makulkoloran bovinon en la arbaristejon.

”Kaj vi nun sekvu la infanojn, por ke tiu sinjorino ne devu zorgi pri ĉio,” avinjo diris al la filino kaj al Bêtka, kiam ĉio estis ordigita; ”mi restos ĉi tie kun Vorôa. Se la akvo venos en la domon, ni suprenrampos en la subtegmenton, kaj Dio donos, ke ne estos tiel danĝere, ke ĝi forprenos nin kun la domo; la tereno ne kliniĝas ĉi tien kiel al la muelejo, la mizeruloj tie havas pli malbonan ŝancon.”

Sinjorino Proôková longe ne volis konsenti, ke ŝia patrino tie restu, sed kiam ĉi tiu ne volis cedi, ŝi devis iri.

”Ke la hundoj de vi ne forkuru,” ŝi atentigis, forirante el la domo.

”Ne timu pri tio, ili scias bone, kie serĉi protekton, ili ne forlasos nin.” Kaj efektive Sultán kaj Tyrl iris sekvante la kalkanojn de avinjo, kaj kiam ŝi sidiĝis kun spindelo al la fenestro, tra kiu estis videbla la rivero, ili kuŝiĝis 261

AVINJO

eLIBRO

apud ŝiaj piedoj. Vorôa, kutiminta la senĉesan hejman laboron, lavadon kaj balaadon, komencis ordigi la mal-plenajn stalojn, nur por ion fari, ne pensante, ke post unu horo ili eble estos plenigitaj de akvo kaj ŝlimo.

Krepuskiĝis, la akvo pli kaj pli kreskis, la kanalo jam apenaŭ sufiĉis; la herbejo malantaŭ la kluzo estis jam sub la akvo, kaj kie la salikaro ĝin ne malhelpis, avinjo vidis tra la fenestro, kvankam la konstruaĵo kuŝis malalte kaj la riverbordo estis alta, la ruliĝadon de la ondoj. ŝi formetis la spindelon, kunigis la manojn kaj ekpreĝis.

Ankaŭ Vorôa venis en la ĉambron. ”La akvo tiel muĝas, ke estas korpremige aŭskulti; la bestaro, kvazaŭ sentan-te, ke io okazos, estas kaŝita, eĉ pasero ne estas videbla,”

ŝi diris, senpolvigante la benkon apud la fenestroj.

Tiam aŭdiĝis ĉevala hufofrapado, sur la ŝoseo de la kluzo kuregis rajdanto: apud la domo li haltis kaj kriinte:

”Gardu vin, homoj, la akvo iras!” li kuregis galope laŭ-

longe de la bordo al la muelejo, de la muelejo al la urbo.

”Dio nin gardu, supre oni fartas malbone, ili sendis averton,” diris avinjo paliĝinte. Sed tamen ŝi kuraĝigis Vorôan, ke ŝi ne timu; ŝi iris ankoraŭ unufoje rigardi, ĉu ĉio estas ŝirmata kontraŭ la danĝero kaj ĉu la akvo ankoraŭ ne elbordiĝas. ŝi renkontis apud la rivero sinjoron patron. Li havis altajn botojn ĝis super la genuojn kaj 262

AVINJO

eLIBRO

montris al avinjo, ke la akvo jam superfluas la bordojn de la rivero kaj de la kanalo.

Venis ankaŭ Míla kaj Kudrna por proponi helpon al avinjo, por ke ŝi ne restu sola en la domo; sed avinjo sendis la komplezeman Kudrna hejmen. ”Vi havas infanojn, se Dio allasus malfeliĉon, mi farus al mi pro tio ripro-

ĉojn. Se iu devas resti kun ni, tiam restu Jakub, al li tio pli bone konvenas; kaj en la gastejo oni ne bezonas lin, tie nenio estas timinda, krom se la akvo penetrus en ilian stalon.” Ili disiris.

Antaŭ la noktomezo la konstruaĵo estis jam ĉirkaŭita de akvo.

Sur la deklivo de Òernov oni iris kun lumoj; la arbaristo venis ankaŭ al la konstruaĵo sur la deklivon, kaj sciante, ke avinjo apenaŭ dormos, li vokis kaj fajfis, volante ekscii, kia estas ia situacio. Jakub aŭdiĝis tra fenestro el la ĉambro, ke li maldormas, ke sinjorino Proôková ne zorgu pri sia patrino, post kio la arbaristo foriris. Nur matene estis videble, ke la tuta valo fariĝis lago.

En la ĉambro oni jam devis iri sur lignotabuloj, kaj Míla nur pene povis veni sur la deklivon al la kortbirdaro; la akvo kun tia forto fluegis trans la vojon, ke ĝi preskaŭ lin faligus. Dum la tago ĉiuj el la arbaristejo venis rigardi malsupren. La infanoj, vidante la domon en la akvo kaj avinjon iranta en la ĉambro sur lignotabuloj, komencis sur la deklivo tiel plori kaj krii, ke oni apenaŭ 263

AVINJO

eLIBRO

povis ilin trankviligi. La hundoj rigardis el tegmentofe-nestroj, kaj kiam Jan vokis al ili, ili bojis kaj ululis kaj volonte ili estus malsupren saltintaj, se Míla ne estus ilin teninta.

Kudrna alvenis, rakontis, kia ruinigaĵo estis malsupre.

En Òliâ, li diris, la akvo prenis du konstruaĵojn, en unu estis maljuna virino, kiu, ne volante obei la vokadon de la sendito, ke ŝi foriĝu, prokrastis, ĝis estis malfrue. Pon-tojn, pontetojn, arbojn fortrenas la akvo, unuvorte ĉion, kio kuŝas sur ĝia vojo. En la muelejo oni jam estas en la pli supraj ĉambroj.

Kristla venis por vidi, ĉu ŝi povus alporti al la inundi-toj ion varman por manĝi, sed ne estis eble, kaj kiam la sentima Míla tamen klopodis transvadi al ŝi, ŝi mem lin petis, ke li restu, kie li estas.

Du tagojn daŭris tiu timo; nur la trian tagon la akvo komencis malaltiĝi. Kiel miris la infanoj, kiam ili revenis el la arbaristejo; la ĝardeno estis inundita, en la frukto-arbejo estis alta ŝlimamaso; diversloke profundaj mar-

ĉejoj, salikoj kaj alnoj estis ĝisduone kovritaj de koto. La ponto ruinigita, la staloj subfositaj, la hundaj budoj forportitaj. La knaboj iris kun Adélka rigardi post la domon.

Ili plantis tie arbojn, kiujn ili antaŭ unu jaro estis portin-taj el la arbaro kaj kiujn avinjo estis por ili plantinta, be-tulojn por la knabinoj, por la knaboj abiojn. Ili staris tie 264

AVINJO

eLIBRO

sen difektiĝo. Sub la pirarbo la infanoj estis konstruin-taj miniaturan kabanon, kaj apud ĝi farintaj ĝardenon kun barilo, kanalon kaj sur ĝi muelilojn, kiuj turniĝis, kiam pluvis kaj la kanaloj pleniĝis de akvo. Estis tie eĉ bakforno, en kiun Adélka metis kukojn kaj batkneditajn bu˛tojn. De la tuta malgranda mastrumejo restis eĉ ne memoraĵo. ”Naivuloj!” avinjo ridetis aŭdante, kiel ili be-daŭras tion; ”kiel povus konserviĝi via ludilo kontraŭ la fluego de la furioziĝinta elemento, kiu renversis centja-rajn arbojn kaj fortikajn domojn!”

Post mallonga tempo la suno sekigis la kampojn, herbejojn kaj vojojn, la vento disportis la ŝlimamasojn, la herbo ankoraŭ pli freŝe verdiĝis, ĉiu difektaĵo estis rebo-nigita kaj restis malmultaj sekvoj de la pereiga inundo; oni nur longe pri ĝi rakontis. La hirundoj denove alflugis; la infanoj ilin gaje salutakceptis kaj ĝojatendis jam, ke tre baldaŭ alvenos sinjoro Beyer, kaj ke post li la patro alveturos.

Estis filipo-jakoba vespero. Avinjo, kiam ŝi estis farinta tri krucojn per la trireĝa kreto sur ĉiuj pordoj — ekstere ĉe la domo, ĉe la stalo kaj la kokinejo —, ŝi iris kun la infanoj sur la kastelan kalvan monton. La knaboj portis sur la ŝultroj malnovajn balailojn. Sur la monto estis jam Kristla, Míla, la tuta gejunularo el la biendomo, el la muelejo, ankaŭ Manâinka. Václav Kudrna helpis kun la 265

AVINJO

eLIBRO

fratoj al Míla peĉumi la balailojn kaj la ceteraj amas-ordigis la lignon kaj pinglobranĉaĵon por bruligo. La nokto estis bela: milda vento ondigis la verdan semaĵon disportante odoron de floroj el la parko kaj el la floranta arbejo sur la tuta monto. El la arbaro e˛is la ululado de strigo, sur alta poplo ĉe la ŝoseo pepis merlo kaj el la arbetaĵo en la parko portiĝis melodioj de najtingalo ĝis supren. Tiam subite elflagris flamo sur la monto de Òliâ, post momento sur la monto de Òernov kaj sur la deklivoj komencis fulmaperi kaj salti flamoj pli grandaj, pli malgrandaj.

Kaj pli malproksime sur la montoj apud Náchod kaj Nové Mêsto ekflagris flamoj, dancis lumoj. Ankaŭ Míla bruligis balailon impregnitan per peĉo kaj ĵetis ĝin en la lignaron, kiu post mallonga tempo ekbrulis. La gejunularo komencis ĝojvoki, ĉiu kaptis peĉumitan balailon, bruligis kaj kiel alte li povis, ĵetis aeren, kriante: ”Flugu, sorĉistino, flugu!” Poste ili viciĝis kaj komencis danci kun brulantaj torĉoj, la knabinoj tenante sin je la manoj kaj kantante turniĝis ĉirkaŭ la brulanta lignaro; kiam ĝi estis falanta, ili disĵetis la fajron kaj komencis salti trans

ĝin, kiel malproksimen ĉiu povis.

”Rigardu, ĉi tiu maljuna sorĉistino devas plej alten flugi!” kriis Míla kaj prenante balailon, tiel forte ĝin elĵetis, ke ĝi flugante eĉ siblis, flugis alten kaj preskaŭ flugis al la verda semaĵo, kie staris la rigardantoj.

266

AVINJO

eLIBRO

”Tiu krakas!” ridis la gejunuloj, kurante por levi la kraketantan peĉumitan balailon. La knaboj aplaŭdis.

Ankaŭ de la montoj apud Òernov kaj Òliâ aŭdiĝis ĝojkri-ado, rido kaj kantado.

ĉirkaŭ la ruĝa fajro rapide moviĝis en sovaĝa rondku-rado figuroj kvazaŭ fantaziaj; de tempo al tempo el ilia mezo koboldo elsaltis alten, skuis en aero fajran kape-gon, ĝis miloj da fajreroj pluvis malsupren, kaj ĝi refoje falis dum ĝoja kriado de junularo. ”Jen, kiel alten ĝi flugis!” vokis Manâinka, montrante per la fingro al la monto de Òernov. Sed unu el la virinoj malsuprentiris ŝian manon, admonante, ke ŝi ne montru al sorĉistinoj, ĉar iu povus sendi pafaĵon en ŝian fingron.

Estis jam malfrue, kiam avinjo revenis kun la infanoj hejmen. ”Avinjo, ĉu vi aŭdas nenion?” flustris Barunka, haltigante avinjon meze de la floranta arboĝardeno, proksime apud la domo; ”kvazaŭ io susurus”.

”Nenio estas, la vento ludmovas la foliaron,” respondis avinjo, aldonante: ”Tiu vento bone agas.”

”Kial bone?”

”ĉar ĝi klinas la arbojn unu kontraŭ la alia. Oni diras, kiam la arboj florante sin kisas kaj ĉirkaŭprenas, ke estos abunda rikolto.”

”Ho, avinjo, kia domaĝo, nun, kiam maturiĝos la ĉerizoj, la fragoj, kiam estos ĉi tie gaje, ni devas la tutan tagon sidi en lernejo,” malĝoje diris Jan.

267

AVINJO

eLIBRO

”Ne povas esti alie, knabo, ĉiam vi ne povas esti hejme, nek ĉiam ludi. Nun por vi komenciĝos aliaj zorgoj kaj aliaj plezuroj.”

”Ankaŭ mi volonte iros en lernejon,” diris Barunka,

”nur via foresto, avinjo, min malĝojigos, ke ni la tutan tagon ne vidos unu la alian!”

”Ankaŭ mi sentos vian foreston, avinjo, min malĝojigos, ke ni la tutan tagon ne vidos unu la alian!”

”Ankaŭ mi sentos vian foreston, karaj infanoj, sed kia helpo, la arbo floras, la infano kreskas, defalas la floroj de la arbo, defalas la fruktoj, la infano maturiĝas, la gepatrojn ĝi forlasas. Tiel Dio volas. Dum la arbo estas sa-na, ĝi donas utilon, sed kiam ĝi sekiĝis, oni faligas ĝin, metas sur la fajron, la fajro de Dio ĝin konsumas, per la cindro oni sterkas la teron, sur kiu kreskas nove aliaj arboj. Ankaŭ via avinjo finŝpinos sian taskon, kaj vi ŝin kuŝigos por eterna dormo,” duonvoĉe aldonis avinjo.

En la arbetaĵo apud la ĝardeno komencis kanti najtingalo; la infanoj diris, ke estas ilia najtingalo, ĉar ĉiujare

ĝi flugis en la arbetaĵon apud la ĝardeno kaj konstruis al si tie neston. De la kluzo oni aŭdis la malgajan melodion de la lulkanto de Viktorka. La infanoj volis ankoraŭ resti ekstere, sed avinjo admonis ilin iri hejmen: ”Vi scias, ke morgaŭ jam komenciĝos la lerneja intruado; iru dormi, 268

AVINJO

eLIBRO

por ke sinjorino patrino ne koleru,” ŝi diris, devigante unu post la alia transiri la sojlon.

Matene dum la manĝo la patrino instruis la infanojn, escepte Adélkan, kiu ankoraŭ dormis, kiel ili devas lerni, obei la instruiston, ke vojirante ili devas dece konduti, ŝi donis al ili bonajn instruojn ĝis la infanoj plore-miĝis.

Avinjo preparis por ili nutraĵon. ”Jen vi havas ĉiu vian porcion,” ŝi diris, metante sur la tablon tri grandegajn pantranĉaĵojn, ”jen vi havas ĉiu tranĉilon, kiun mi kaŝis por vi; vidu, Joĉjo, vi estus ĝin jam longe perdinta kaj nun vi ne havus, per kio tranĉi la panon,” ŝi diris, tirante el la pendpoŝo tri tranĉilojn kun ruĝaj teniloj. Poste ŝi faris en ĉiun tranĉaĵon kavon, ŝtopis ĝin per butero, kovris ĝin per la prenita panmolaĵo kaj metis unu tran-

ĉaĵon en la pajlosakon de Barunka, la du ceterajn en la ledsakojn de la knaboj. Al la pano ŝi aldonis ankaŭ iom da sekigitaj fruktoj. Matenmanĝinte, la infanoj ekiris.

”Iru do kun Kristo, kaj ne forgesu, kion mi diris al vi,”

admonis la patrino ankoraŭ sur la sojlo. La infanoj kisis la manon de la patrino kaj ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj.

Avinjo ne diris al ili adiaŭ, ŝi akompanis ilin trans la arboĝardenon kaj Sultán kun Tyrl ankaŭ kunkuris.

”Obeu, knaboj, al Barunka, kiam ŝi admonos vin, ŝi estas pli aĝa ol vi,” ordonis avinjo; ”faru vojire neniun peto-269

AVINJO

eLIBRO

laĵon, kiu malutilus vian sanon. En la lernejo ne sidu vane, alie vi tion iam bedaŭros. ĉiun dece salutu; antaŭ la veturiloj kaj la ĉevaloj cedu flanken. Vi, Vilĉjo, ne ĉir-kaŭprenu ĉiun hundon, kiun vi renkontos, iu estas malbona, ĝi mordus vin. Ne iru al akvo, kaj estante kurlacaj ne trinku. Vi, Joĉjo, ne formanĝu la panon antaŭ la tempo de manĝado, kaj poste ne petegu de la ceteraj. Nun iru kun Dio, vespere ni venos kun Adélka al vi renkonten.”

”Sed, avinjo, ne forgesu restigi al ni tagmanĝon kaj iom da ĉio, kion vi havos,” petis Jan.

”Naivulo, ĉu ni povus forgesi?” ridetis avinjo. Poste ŝi benis la infanojn per signo de kruco, kaj kiam ili volis iri, ŝi ankaŭ rememoris pri io. ”Se minacus fulmotontro, cetere mi opinias, ke ĝi ne venos, tiam ne timu, iru silente vian vojon, preĝu, sed ne starigu vin sub arbon, ĉar fulmo ofte frapas arbojn, ĉu vi komprenas?”

”Ni komprenas, avinjo, ankaŭ paĉjo unufoje tion rakontis al ni.”

”Nu, iru do kun Dio kaj komuniku al instruisto mian saluton!”

Poste avinjo rapide turniĝis, por ke la infanoj ne vidu la larmojn, kiuj kontraŭvole trudiĝis en ŝiajn okulojn. La hundoj ĉirkaŭsaltis la infanojn per grandaj saltoj, su-pozante, ke ili iros kune promeni, sed Jan diris al ili, kien 270

AVINJO

eLIBRO

kondukus la vojo, pelante ilin returnen. Laŭ la voko de avinjo ili revenis al ŝi, sed ili rerigardis ankoraŭ kelkfoje, atendante, ke iu tamen vokos ilin. Ankaŭ avinjo rerigardis, kaj nur kiam ŝi vidis, ke la infanoj jam foriras post la ponto, kie ilin Manâinka jam atendis, ŝi paŝis senhalte hejmen. ŝi estis la tutan tagon iel enpensiĝinta kaj iris en la domo, kvazaŭ ŝi iun serĉus. Apenaŭ la kukolo en la ĉambro estis kantanoncinta la kvaran horon, ŝi prenis la spindelon sub la brakon kaj diris al Adélka:

”Venu, karulino, ni iros renkonten al la lernantoj; ni atendos ilin apud la muelejo.” Ili iris.

Apud la statuo sub la tilioj sidis sinjorino patrino, sinjoro patro kaj kelkaj muelklientoj tie staris. ”Vi iras renkonten al la etularo, ĉu ne?” sinjorino patrino vokis de malproksime; ”ni ankaŭ atendas nian Manâan. Sidiĝu inter ni, avinjo!” Avinjo sidiĝis.

”ĉu vi scias ion novan?” ŝi demandis sinjoron patron kaj la ceterajn.

”ĵus mi rakontis, ke la junularo devos post unu semajno sin prezenti al la varbokomisiono,” aŭdiĝis unu el la mulklientoj.

”Nu, konsolu ilin Dio!” diris avinjo.

”Jes, kara avinjo, estos refoje sufiĉe da plendo; mi kredas, ke al Míla premiĝas la koro,” diris sinjorino patrino.

”Tia estas la sorto, kiam la homo aspektas taŭga,” ridetis sinjoro patro, okulumante; ”se Míla ne estus tia, li 271

AVINJO

eLIBRO

estus libera de la milito, sed tiu malbeninda ĵaluzemo de Lucio de la vilaĝestro kaj la kolero de la fraŭlino de la administranto estas lia malfeliĉo.”

”Eble lia patro tion rebonigos,” opiniis avinjo, ”vi scias ja, ke Jakub tion esperis, kiam la administranto dum Kristnasko lin eksigis.”

”Nu,” diris unu el la muelklientoj, ”la maljuna Míla unu aŭ du centojn por tio oferus.”

”Ducent, mia kara, estas ankoraŭ malmulte,” diris sinjoro patro, ”kaj tiom Míla ne povas doni, la mastrumejo ne estas granda, kaj kiom da infanoj li havas! Plej bone la juna certe al si helpus, se li volus edziĝi je Lucio de la vilaĝestro, sed pri gusto nenia diskuto. Mi scias, se Míla devos iri al la varbaro kaj se li povos ankoraŭ elekti, ke li preferos esti soldato, ol bofilo de la vilaĝestro.”

”Malfacila elekto,” skuis la kapon unu el la muelklientoj; ”kiu ricevos Lucion, tiu ne bezonos diri: ’Dio, ne punu min!’ tiu estos sufiĉe punita.”

”Mi plej bedaŭras tiun knabinon, Kristlan,” diris avinjo; ”tiu plorĝemos!”

”Ne temas pri la knabino,” okulumis sinjoro patro,

”iom ŝi ploros, iom ŝi ĝemos, poste ŝi forgesos; sed Jakub fartos pli malbone!”

”Tio estas certa, kiu ne ŝatas esti soldato, tiu malfacile alkutimiĝas, sed fine tamen li alkutimiĝus, kiel ĉiu alia.

272

AVINJO

eLIBRO

Mi scias bone, patro, kiel okazas; mia mortinta Jiæí, do-nu al li Dio la ĉielon, devis al pli malbonaj aferoj kutimiĝi, kaj mi kun li, sed ĉe ni estis alie, kaj koncerne Kristlan ankaŭ alie statas la afero. Jiæí ricevis permeson edziĝi, ni geedziĝis kaj vivis kontente. Sed ĉi tie tiel ne povas esti; kaj ne estas mirinde, ke Míla ne iras volonte, kiam tiuj du pensas, ke unu la alian devos atendi dek kvar jarojn! Nu, eble tamen li sukcesos liberiĝi,” aldonis avinjo, kaj ŝia tuta vizaĝo subite heliĝis, ĉar ŝi rimarkis de malproksime la alvenon de la infanoj. Ili siavice vidante avinjon, ekkuris.

”Nu, Manâa, ĉu vi ne estas malsata?” demandis sinjoro patro, kiam la filino estis salutinta lin.

”Certe mi estas, paĉjo, kaj ni ĉiuj estas malsataj, ĉar ni ne tagmanĝis,” ŝi respondis.

”Kaj tiu tranĉaĵo da pano, sekigita frukto, bu˛toj, ĉu tio estis roso?” palpebrumis sinjoro patro, turnante la flartabakujon.

”Ho, tio, paĉjo, ne estas tagmanĝo,” ridetis la knabino.

”Kaj se oni tian pecon da vojo trotas kaj tiom lernas, ĉu ne, infanoj, tiam oni malsatiĝas?” ridis avinjo, kaj metante la spindelon sub la brakon, ŝi aldonis: ”Ni do iros, por ke mi konservu vin al mi, kaj por ke vi ne mortu pro malsato.” Ili deziris al si bonan nokton. Manâinka ankoraŭ rakontis al Barunka, ke ŝi matene refoje atendos 273

AVINJO

eLIBRO

sur la ponto, poste ŝi rapide sekvis sinjorinon patrinon al la muelejo. Barunka prenis avinjon je la mano. ”Rakontu do al mi: kiel vi fartis, kion vi lernis en la lernejo, kaj kiel vi kondutis?” avinjo demandis vojire.

”Miru, avinjo, mi estas ’bankaufser’,” elpuŝis rapide Jan, demandis antaŭ avinjo saltetante.

”Mi petas vin, knabo, kio estas tio?” demandis avinjo.

”Sciu, avinjo, kiu sidas ĉe rando de benko, tiu atentas la ceterajn, kiuj sidas apud li, kaj tiun, kiu nedece kondutas, li notas,” klarigis Barunka.

”ŝajnas al mi, ke oni ĉe ni nomas lin inspektanto, sed ĉe ni devis inspekti ĉiam la plej bonmora kaj la plej diligenta knabo el la tuta benko, kaj la instruisto ne faris lin tuj inspektanto.”

”Cetere, Toník Kopæiva jam riproĉis min pro tio, kiam ni iris el la lernejo, ke, se ni ne estus el la familio de Pro-

ôek, la instruisto nin ne tiom favorus,” plendis Barunka.

”Tion ne kredu,” diris avinjo, ”la instruisto ne faros rilate vin esceptojn; kiam vi tion meritos, li punos vin, kiel li punon aljuĝis al Toník; li tion faras, por ke vi ŝatu tiun honoron, volonte iru en la lernejon kaj penu ĉiam esti bonmoraj. Kaj kion vi lernis?”

”Diktaĵon,” respondis Barunka kaj la knaboj.

”Kio estas?”

274

AVINJO

eLIBRO

”La instruisto diktas al ni el libro, ni skribas, kaj poste ni devas tion traduki el la germana lingvo en la ĉeąn, el la ĉeą en la germanan.”

”Kaj ĉu la infanoj komprenas la germanan lingvon?”

demandis avinjo, havante pri ĉio sian specialan opinion kaj amante ĉion detale demandesplori, kiel ŝia princina moŝto.

”Kion vi kredas, avinjo! neniu konas la germanan, nur ni iom, ĉar ni lernis jam hejme, kaj paĉjo parolas al ni germane; sed neniu domaĝo, eĉ se ili ne komprenas tion, sufiĉas, se ili alportas la lecionojn bone faritajn,”

klarigis Barunka.

”Nu, sed kiel ili faras la lecionojn, ne sciante ilin germane eĉ rigardi?”

”Ili ja estas sufiĉe punataj, ke ili ne faras ilin bone; la instruisto aŭ notas al ili strekojn en la nigran libron, aŭ ili devas stari sur loko de malhonoro, kaj iufoje ili ricevas eĉ batojn sur la manojn. Hodiaŭ estis apud la nigra tabulo staronta ankaŭ Anina de la vilaĝestro, kiu sidas apud mi, ŝi neniam scias la germanan diktaĵon. ŝi plendis al mi tagmeze, kiam ni sidis antaŭ la lernejo, ke ŝi ne scias fari la lecionon. Pro timo ŝi eĉ ne manĝis. Mi skribis do tion al ŝi kaj mi ricevis de ŝi du kazebulojn rekompence.”

”Sed tion vi ne devus akcepti de ŝi,” diris avinjo.

275

AVINJO

eLIBRO

”Mi ja ne volis ilin akcepti, sed ŝi diris, ke ŝi havas ankoraŭ du; ŝi tiel ĝojis, ke mi skribis al ŝi la lecionojn, kaj promesis, ke ŝi alportos al mi ĉiutage ion, nur ke mi helpu ŝin en la germana lingvo. Kial mi ne faru tion al ŝi, ĉu ne?”

”Helpi ŝin vi povas, sed ne fari, alie ŝi tion ne lernos.”

”Sed kia utilo tio estos, ŝi ne bezonas tion scii, ni ĝin lernas nur tial, ke la instruisto tion volas.”

”ĉar la instruisto volas, ke io fariĝu el vi, kaj ju pli multe vi scias, des pli facile vi trairos la mondon. Kaj la germana lingvo estas tamen bezonata; vidu, mi eĉ ne povas kun via patro interparoli.”

”Sed paĉjo tamen komprenas ĉion, kion vi diras, kaj vi paĉjon, kaj vi ne parolas germane. Sed en Òliâ oni parolas nur ĉeę, tial Anina ne bezonas koni la germanan lingvon; ŝi diris, se ŝi volos scii, ke ŝi povas iri Germanu-jon. Sed la instruisto ne volas cedi. Kaj kredu, kara avinjo, neniu volonte lernas la germanan diktaĵon, estas malfacila; se ĝi estus ĉeą, ĝi estus ludaĵo kiel Patro nia.”

”Nu, vi ankoraŭ ne komprenas la gravecon de la afero, sed vi devas obei kaj ĉion lerni volonte. ĉu la knaboj obeis?”

”Ho jes, nur Jeník komencis, kiam la instruisto foriris el la ĉambro, petoli kun la knaboj, tiel ke ili eĉ saltis sur la benkoj. Sed mi diris al li …”

276

AVINJO

eLIBRO

”Vi diris al mi, vi, mi ĉesis mem, ĉar mi aŭdis la instruiston!”

”Jen mi ekscias belajn aferojn, vi devas inspekti la aliajn, kaj vi mem petolas; kia konduto estas tio?” diris avinjo.

”Avinjo,” aŭdiĝis Vilém, kiu ĝis tiam silentis montrante al Adélka grandan pecon da glicirizo kaj libron da or-folioj, kiun li ŝanĝricevis en la lernejo de iu knabo por krejcero, ”ho, avinjo, kiel petolaj estas tiuj knaboj en la lernejo, terure! Vi mirus vidante, kiel ili saltas sur la benkoj kaj interbatiĝas, kaj ankaŭ la inspektantoj kun ili.”

”Pro dio, kion diras pri tio la instruisto?”

”Ili tiel kondutas, nur kiam la instruisto foriras el la lernoĉambro. Kiam li estas venonta, ili tuj saltas al siaj lokoj, metas la manojn sur la benkojn, kaj estas silento.”

”Petoluloj!” diris avinjo.

”Kaj la knabinoj siavice ludas per pupoj en la lernejo, mi ja bone vidis tion,” plendis Jan.

”Vi estas floroj el diabla ĝardeno, kian paciencon devas havi la instruisto!” diris avinjo. La infanoj rakontis al ŝi ankoraŭ multe pri la lernejo, kaj kio okazis al ili dum la vojiro; estis ilia unua vojaĝo, kaj nemalmulte ili fieriĝis pri sia memstareco, kvazaŭ ili el Parizo estus revenintaj.

”Kaj kie vi havas la kazebulojn? ĉu vi formanĝis ilin?”

demandis ankoraŭ avinjo, esplorante, kion manĝis la infanoj, ĉar ŝi havis zorgon pri ilia sano.

277

!(images/000005.png)

AVINJO

eLIBRO

”Unu ni formanĝis, la duan mi volis reporti hejmen, sed kiam mi estis skribanta sur la tablo, Kopæiva ŝtelpre-nis ĝin el la pajlosako. Li sidas malantaŭ mi. Se mi estus ion dirinta al li, li estus al mi, kiam ni iris el la lernejo, doninta dorsobatojn; li estas friponeto!”

Avinjo ne konsentis, ke la infanoj estas pravaj, sed en la animo ŝi pensis: Ni ja ne estis pli bonaj. La infanoj bone sciis, ke avinjo estas pli indulgema ol la patrino, ŝi ĉe multaj infanaj petolaĵoj, kiujn la knaboj faris, ferme-tis la okulojn, ŝi ne malhelpis, kiam Barunka iufoje petolis; pro tio ili ĉion prefere konfidis al ŝi ol al la patrino, kiu laŭ sia severa karaktero ĉion pli severe konsideris.

278

!(images/000008.png)

AVINJO

eLIBRO

**XIV **

Pasis kelkaj tagoj post la unua de majo: estis ĵaŭdo, la infanoj ne havis instruadon kaj helpis al avinjo en la

ĝardeno akvumii la florojn kaj vinarbon, kiuj jam verdiĝis sur la muro. Ili iris akvumi ankaŭ siajn arbojn kaj entute havis tiun ĵaŭdon multe da laboro; ĉar dum tri tagoj Barunka ne inspektis siajn pupojn, la knaboj ne povis rajdigi la ĉevalojn, la veturiloj, pafiloj kaj pilkoj kuŝis en angulo. En la kolombejo ili ankaŭ ne estis, kaj 279

AVINJO

eLIBRO

la kuniklojn nutris Adélka. Dum la ĵaŭdo ĉio devis esti kompense farita. Avinjo, fininte la akvumadon, lasis la infanojn ludi, sidiĝis sur la herbokovrita sidbenko sub la blua siringo kaj ekŝpinis, ĉar ŝi estis kutiminta eĉ momenton ne mallabori. ŝi estis malĝoja, ŝi nek kantis, nek rimarkis la nigran kokinon, kiu eniris tra malfermita pordo en la ĝardenon, kaj kiam neniu malhelpis, ĝi komencis gratfosi bedon. Grizblanka ansero sin paŝtis apud la barilo, ĝia flava idaro ŝovis la kapojn tra ĝi, sci-voleme rigardante en la ĝardenon; avinjo ilin amis, la anseridojn, kaj nun eĉ ne atentis ilin. ŝiaj pensoj divers-loken flugis. Venis sciigo el Vieno de Jan, ke ili ne alveturos meze de majo, ke grafidino Hortensie danĝere malsaniĝis. Se Dio redonos al ŝi la sanon, ke tiam eble ŝia princina moŝto venos rigardi la bienegon, certa tamen tio ne estas. Sinjorino Terezka, kiam alvenis la letero, ploris, la infanoj ankaŭ ploris, Vilém havis sur la pordo nur kelkaj strekoj forviŝotaj, kaj jen, subite la tuta

ĝojo estis vana. Kaj ke la bona, aminda Hortensie estus mortonta, tion ili eĉ ne povis kompreni; ili neniam forgesis dum la preĝoj oferi unu ”Patro nia” por ŝia resaniĝo. Tamen la infanoj rekontentiĝis, sed sinjorino Terezka, sen tio neparolema, ankoraŭ pli malmulte parolis, kaj kiam ajn avinjo venis en ŝian ĉambron, ŝi vidis ŝin plormalseka. Avinjo sendis do ŝin prefere fari viziton, por ke ŝi amuziĝu, kaj entute ŝatis, kiam Terezka ien eli-280

AVINJO

eLIBRO

ris, ĉar ŝi vidis tre bone, ke ŝia filino en la soleca domo malgraŭ ĉio multfoje sentas enuon, kaj ke ŝi preferus vivi en la brua mondo, je kiu ŝi dum multaj jaroj estis kutiminta. En la geedzeco ŝi estis tre feliĉa, sed estis malagrable, ke Jan devis la plej grandan parton de jaro pasigi en Vieno, kaj ŝi devis vivi sen li en timo kaj mal-

ĝojo. Kaj nun ŝi ne estis vidonta la edzon, la infanoj la patron, eble tutan jaron. ”Por la vivo la vivon,” diris al si avinjo. Kun Jan volis veni Johanka, la alia filino de avinjo; ŝi volis veni vidi la patrinon, por ricevi de ŝi kon-solon kaj konsilon, ĉar ŝi intencis edziniĝi. Avinjo jam tre

ĝojis, kaj ankaŭ ŝia espero estis trompita. Krom tio kaŭ-

zis al ŝi zorgojn la militvarbiĝo de Míla. Míla estis belkreska, sinceranima junulo, Kristla estis bona knabino, avinjo ilin ambaŭ tre amis, ŝi estus dezirinta ilian geedziĝon. ”Kiam kuniĝas homoj egalaj, estas harmonio, kaj Dio mem ĝojas pro tia geedzeco,” ŝi diris. Sed ankaŭ tiun ĝojon minacis grava bato, Míla iris matene kun la ceteraj al varbado. ĉion tion pripensis avinjo kaj tial ŝi estis malĝoja.

”Avinjo, jen rigardu, la nigra fosas ĉi tie. Atendu, si-mio! ŝŝŝa!” aŭdiĝis la voĉo de Barunka, kaj avinjo, levante la kapon, vidis la kokinon flugi el la ĝardeno kaj sur la bedo gratelfositan kavaĵon.

”Vidu la kanajlon, kiel ĝi ruze venis. Prenu rastilon, Barunka, kaj reordigu la bedon! Jen, ankaŭ la anseroj 281

AVINJO

eLIBRO

estas ĉi tie! ¯i vokas min, la kortbirdaro, estas tempo, ke

ĝi iru en la stalojn, mi iom forgesis pri mia devo. Mi devas al ili ŝuti nutraĵon.” Tion dirinte, avinjo formetis la spindelon kaj iris satigi la birdaron. Barunka restis en la ĝardeno, rastebenigante la bedon.

Post momento venis Kristla. ”ĉu vi estas ĉi tie sola?”

ŝi demandis, enrigardante trans la barilon.

”Ne hezitu eniri, avinjo venos tuj, ŝi iris ŝuti al la kortbirdaro,” invitis Barunka.

”Kie estas la patrino?”

”ŝi iris en la urbon viziti la baptopanjon; vi scias, panjo ploras, ke paĉjo ĉijare eble eĉ ne alveturos; pro tio avinjo prefere sendas panjon tien, kie ŝi iom amuziĝus. Ni ĉiuj tiel ĝojatendis paĉjon, kaj la grafidinon ankaŭ kaj pri ĉio ni trompiĝis. Kompatinda Hortensie!” Post tiuj vortoj Barunka, genuante sur unu genuo sur la vojo, apogis la kubuton kontraŭ la alia, kaj metinte la kapon sur la manplaton, enpensiĝis. Kristla sidiĝis sub la siringo, la kunigitajn manojn ŝi metis sur la genuojn, ŝia kapo malleviĝis sur la bruston. ŝi estis tute senespera kaj apatia, la okulojn ŝi havis ŝvelintajn pro ploro.

”Tio estas certe danĝera malsano, la tifo; se ŝi mortos, ho, Dio! Kristla, ĉu iam vi havis tifon?” demandis post momenta silento Barunka.

”Ne, mi neniam estis malsana: sed nun mia sano estos detruita,” malgaje respondis Kristla.

282

AVINJO

eLIBRO

Nur tiam Barunka bone ŝin rigardis, kaj vidante ŝian ŝanĝitan vizaĝon, saltleviĝis, alpaŝis al ŝi, demandante:

”Kio estas al vi? ĉu Míla estas varbita?” Kristla anstataŭ respondo komencis plorĝemi.

Tiam avinjo revenis. ”ĉu ili jam estas hejme?” ŝi demandis rapide.

”Ankoraŭ ne,” neis Kristla per la kapo, ”sed estas vane sin konsoli per espero. Luâka laŭdire ĵurpromesis, ke se ŝi ne ricevos Mílan, ke ankaŭ mi ne ricevos lin. Kion ŝi volas, tion faros la vilaĝestro, li estas pri ŝi tre fiera, kaj la administranto faros siavice multon kompleze al la vilaĝestro. La fraŭlino de la administranto ne povas forgesi, ke ŝia amato estis malhonorita de Míla, ŝi mem nutras la ekscitiĝon, kaj ankaŭ aliaj aferoj, kara avinjo, forprenas de mi la esperon.”

”Sed la patro de Míla estis ja en la kancelario, kaj kiel mi aŭdis, li kunportis sufiĉan kvanton da guldenoj; la situacio ne estas do senespera.”

”Vere, tio estas nia sola espero, kiam oni donis al li aŭskulton, ke oni tamen helpos; sed okazis jam pli ol unufoje, ke oni aŭskultis kaj ne helpis; oni diris mallonge, ke ne estis fareble, kaj la petinto devis kontentiĝi.”

”Espereble tio ne okazos al Míla; kaj se tamen, mi konsilus, ke, kiam tio ne sukcesus, lia patro prenu la monon, oferatan al korupto, ke via patro aldonu la ceteron, 283

AVINJO

eLIBRO

kaj ke ili elaĉetu Mílan laŭ la rajto; tiel vi liberiĝus de la zorgoj.”

”Se ne estus la ’se’, kara avinjo. Unue la mono, kiun la maljuna Míla jam donis, estas perdita, due mia patro ne havas kontante pli multe, ol kiom li bezonas por la mastrumado, kaj eĉ se li sufiĉe amus Jakubon kaj entute ne malhelpus min edziniĝi kun li, tamen estus al li pli bon-vene, ke la bofilo alportu al li en la mastrumaĵon kaj ne forportu. Kaj fine ni supozu, ke li eĉ volus ĝin havigi, Míla havas fieran karakteron, li ne permesus, ke mia patro lin elaĉetu.”

”Li eble opinias: ’Se la edzo ricevas grandan doton, regas lin la edzino’, kaj tion ĉiu fiera viro evitas, mia kara; sed en ĉi tia situacio cedemo ne farus al li malho-noron. Cetere, kial paroli pri io, kion fari eble ne estos bezonate, kaj se ĝi estus, kio estas malfacile farebla.”

”Domaĝo, granda domaĝo, ke okazis tiu afero rilate tiun italon; mi tiam ridis pri tio, sed nun mi ploras,” diris Kristla. ”Se ĝi ne estus okazinta, Míla estus ricevinta ser-von ĉe la bieno, du jarojn li estus tie servinta kaj liberi-

ĝus de la milita devo. Kio plej turmentas min estas, ke mi fakte estas kulpa pri tio.”

”Naiva, kial vi kulpigas vin, — kvazaŭ ĉi tiu lekanto estus kulpa pri tio, se ni, ambaŭ volante ĝin havi, pro ĝi malpaciĝus. Tiam ankaŭ mi devus min kulpigi, ke mi kaŭzis al mia mortinta edzo simile malfacilan situacion; 284

AVINJO

eLIBRO

ĝi estis preskaŭ simila okazo kiel via. Mia kara, ĉu la homo, kiam lin kaptas kolero, ĵaluzo, amo aŭ kiu ajn pasio, havas tiom da tempo, ke li povas konsulti la prudenton? En tiu momento, eĉ se li estus pereonta, li atentas nenion. Tiam helpas nenio, kaj eĉ la plej perfekta homo fariĝas senforta.”

”Avinjo, jam la pasintan jaron dum la nomfesto de sinjoro Proôek vi diris, ke via mortinta edzo faris ion similan, pro kio li suferis, kaj nun vi denove tion aludis; mi forgesis, kiel pri la morto, demandi vin de post tiu tempo, rakontu ĝin al mi nun. La tempo pasos, venos al ni aliaj pensoj, kaj sidi ĉi tie sub la siringo estas tiel agrable,” petis Kristla. — ”Bone,” diris avinjo; ”vi, Barunka, iru kaj atentu pri la infanoj, por ke ili ne iru al la akvo!”

Barunka foriris kaj avinjo komencis: ”Mi estis jam plenkreska junulino, kiam Mario Terezio militis kun la prusoj. Ili pro io malpaciĝis. Imperiestro Jozefo alvenis kun la armeo al Jaromëôl, kaj la prusoj lokiĝis apud la limo.

En la tuta ĉirkaŭaĵo estis dislokita la militistaro, eĉ en la vilaĝoj. En nia mastrumejo ni havis kelkajn senran-gajn soldatojn kaj unu oficiron. Li estis homo facilanima, unu el tiuj, al kiuj ŝajnas, ke ili tuj enplektos ĉiun knabinon en sian retkaptilon, kiel araneo muŝon. Mi senceremonie rifuzis lin, sed li neniel atentis miajn vortojn, forskuis ilin de si kiel roson. Kiam la parolo neniom valo-285

AVINJO

eLIBRO

ris, mi aranĝis ĉiujn irojn tiel, ke mi nenie devu lin renkonti sola. Estas ja konata afero, ke knabino devas kelkfoje dum la tago iri jen al kampo, jen por herbo, ke foriras la domanoj kaj lasas ŝin sola, mallonge dirite. ke ne estas kutime nek bezonate gardi la knabinojn, ke ili devas gardi sin mem, kaj tiel prezentiĝas por logemulo sufiĉe da okazoj por persekutado. Sed Dio min protektis. Por la herbo mi iris en fruega mateno, kiam ĉio ankoraŭ dormis. Mi de mia infanaĝo frue leviĝis, mia patrino ĉiam diris al mi: ’Leviĝu en frua mateno, subtenos vin dia la beno.’ ŝi estis prava, eĉ se mi neniun utilon estus el tio havinta, almenaŭ ĝojon mi havis. Kiam mi eniris matene en la fruktarbejon aŭ en la kampojn kaj vidis la bele verdan, rosbrilantan herbon, mia koro ĝojride batis. ĉiu floro staris kiel virgulino, kun levita kapo, kun dormosataj okuloj. ĉie sentiĝis odoro, el ĉiu folio, el ĉiu herbo. La birdoj, kompatindaj etuloj, flugleviĝis super mi, per kanto Dion laŭdante; escepte tion ĉie sankta silento. Kaj kiam la suno komencis leviĝi post la montoj, mi havis ĉiam la imagon, kvazaŭ mi starus en preĝejo, mi kantis, kaj la laboro ŝajnis al mi ludo.

Do, iun matenon, falĉante en la fruktarbejo, mi aŭdas de malantaŭe: ’Helpu Dio, Madlenka!’ Mi rigardas kaj volas diri ’Dio donu!’, mi ne povis pro timo paroli, la fal-

ĉilo falis el mia mano.

286

AVINJO

eLIBRO

”Estis tiu oficiro, ĉu ne?” interrompis ŝian parolon Kristla.

”Atendu, atendu, malrapide,” daŭrigis avinjo; ”ne estis la oficiro, tiuokaze mi ne estus lasinta la falĉilon. Tio estis ektimo pro ĝojo. Jiæi staris antaŭ mi! Mi devas al vi diri, ke mi tri jarojn ne vidis lin. ĉu tion vi scias, ke Jiæi estis filo de nia najbarino Novotná, de tiu sama, kiu estis kun mi, kiam ni parolis kun imperiestro Jozefo?”

”Jes, tion mi scias; vi ankaŭ rakontis al ni, ke anstataŭ pastro li fariĝis teksisto.”

”Nu jes, pri tio estis kulpa lia onklo; la knabo lernis ludfacile, kiam ajn la patro veturis por li al Rychnov, ĉiam li aŭdis pri li nur laŭdon. Hejme dum la libertempo li legis dimanĉe anstataŭ mia patro, kiu estis ja bone-ga leganto, al najbaroj el la biblio, kaj li legis tiel bele, ke ni kun ĝojo aŭskultis. Novotná diris: ’Estas al mi, kvazaŭ mi jam vidas tiun knabon predikanta.’ Ni ĉiuj al li kondutis, kvazaŭ li estus jam konsekrita; kiu ajn el la mastrinoj preparis ion bongustan, ŝi sendis al li, kaj se Novotná dankesprime kontraŭdiris: ’Sed pro Dio, kion ni donos al vi kompense,’ ili diris: ’Kiam Jiæi estos pastro, li donos al ni benon.’

Ni kreskis kune, kion havis unu, tion havis la alia, sed kiam venis la dua, la tria libertempo, mi ne havis plu al li la saman kuraĝon, mi hontis antaŭ li, kaj kiam li foje venis al mi en la fruktarbejon kaj kontraŭ mia volo min 287

AVINJO

eLIBRO

helpis porti la herbon, mi tion konsideris peko, ke mi en tio al li cedas, mi ripetis al li, ke ne konvenas por pastro, sed li ridis al mi; li ŝercis, ke forfluos ankoraŭ multaj korboj da akvo, antaŭ ol li predikos! Sed — homo pro-jektas, Dio direktas. Subite, kiam li estis hejme travivan-ta la trian libertempon, venis invito el Kladsko de la onklo de Jiæi, ke li venu tien al li. Tiu onklo estis teksisto, li teksis belan, bone laboritan tolon; per tio li gajnis sufiĉe da mono, kaj ĉar li ne havis infanojn, li memoris pri Jiæi.

La baptopanjo ne volis lin sendi, sed la patro mem ŝin admonis, ke ŝi lasu lin iri, ke tio povas utili al lia feliĉo, kaj ke la frato de la patro ja havas iun rajton koncerne lin. Li iris; la baptopatrino kaj mia patro lin akompanis, kune pilgrimante al Vambeæice. Ili revenis, Jiæi tie restis.

ĉiuj malĝojis pro lia foresto, sed mi kaj la baptopatrino plej multe, nur kun tiu diferenco, ke ŝi pri tio parolis, sed mi eĉ ne aludis. La onklo promesis, ke li zorgos pri li kiel pri sia filo. La baptopatrino sekve opiniis, ke li en Kladsko iras en lernejon; ŝi jam ĝojesperis, ke li baldaŭ ricevos la unuan konsekron, sed jen — Jiæi post unu jaro venis hejmen vizite kiel lernita teksisto! La baptopatrino ploris terure, sed kion fari. Jiæi ŝin petis kaj konfesis, ke li absolute ne havis inklinon al pastreco, kvankam li volonte estus daŭriganta la studadon. Sed ke la onklo persvadis lin konsiderante, kiel longe li devus en mizero travagi lernejojn, oficejojn, antaŭ ol li gajnus pecon 288

AVINJO

eLIBRO

da pano, li admonis lin, ke li okupu sin per metio, ke tiu baldaŭ liveros al li vivrimedojn, ke la metio estas or-do-na profesio, kaj ke li povos sian instruitecon ankaŭ en la metio bone utiligi. Mallonge dirite, Jiæi konsentis, lernis la teksistan metion, kaj ĉar li estis en ĉio fervora, li sukcesis ankaŭ en la metio. La onklo donis al li post unu jaro ateston pri lernado: poste li sendis lin en la mondon por spertiĝo, unue Berlinon al sia konato, kie li estis ankoraŭ perfektiĝonta. Sed Jiæi haltis pli frue en ĉe˛ujo ĉe ni. Tiam li alportis al mi ĉi tiun rozarion el Vambeæice.”

Tion dirante eltiris avinjo el sur la brusto pistakan rozarion, kiun ŝi neniam formetis, momenton ŝi kortuŝite rigardis ĝin, poste kisante ĝin rekaŝis kaj daŭrigis: ”Mia patro ne malaprobis la decidon de Jiæi, laŭ kiu li fariĝis metiisto; li admone konsilis al Novotná ne malĝoji pro tio, ke ŝi en la espero trompiĝis. ’Kiu scias, por kio ĝi estos utila,’ li diris; ’lasu lin, kion li al si preparis, tion li havos. Eĉ se li reŝpinus lintufaĵon, sufiĉos, se li scipovos sian laboron kaj restos honesta, bona homo, tiam li meritos tian honoron, kian kiu ajn sinjoro.’ Jiæi ĝojis, ke la baptopatro ne koleris, ĉar li estimis lin kiel sian propran patron. Ankaŭ Novotná sin lasis konvinki — kiel do ne, li estis ja ŝia infano, kiun ŝi amis, sekve ŝi ne povis voli, ke li sentu sin malfeliĉa en sia profesio. Jiæi pasigis ĉe ni kelkaj tagoj, poste li foriris en la mondon, kaj tri jarojn ni ne vidis lin kaj preskaŭ eĉ ne aŭdis pri li, nur 289

AVINJO

eLIBRO

kiam li tiun matenon aperis antaŭ mi. Imagu, kian ĝojon mi havis! Tuj mi rekonis lin, kvankam li tre ŝanĝiĝis; li estis eksterordinare alta, kaj krom tio tiel belkreska, ke estis malfacile trovi homon al li egalan. Li sin klinis al mi, prenis mian manon, kaj diris, kial mi tiel timis lin? ’Kial ne timi, mi diras, vi aperis ja ĉi tie, kvazaŭ de nuboj fal-inte. De kie vi venis kaj kiam?’

’Mi venas rekte el Kladsko, la onklo timas, ĉar tie oni ĉie varbas, ke kaptos min ie la varbistoj; li sendis min, apenaŭ mi venis el la spertiga vojaĝo, en ĉe˛ujon, kaj li opinias, ke mi ĉi tie pli facile kaŝiĝos. Feliĉe mi traŝteliĝis trans la montojn kaj jen, mi estas ĉi tie.’

’Sed pro Dio,’ mi diras al li, ’havu nur la zorgon, ke oni vin ne kaptu ĉi tie; kion diras la patrino?’

’Mi ankoraŭ ne vidis ŝin. Je la dua post noktomezo mi alvenis. Mi ne volis veki la patrinon. Kuŝiĝu sur la herbo sub la fenestro de Madlena, ŝi frue leviĝas, atendu,

ĝis kiam ŝi eliros, poste aperu‚ mi opiniis kaj kuŝiĝis sur la verda kusenego. Vere, oni pri vi ne parolas vane en la vilaĝo. Pli frue ol alaŭdo ekkantas, Madlena portas la herbon hejmen. Apenaŭ tagiĝas, kaj vi jam falĉas. Mi vin vidis apud la puto vin lavi, kombi, kaj apenaŭ mi povis min reteni, ke mi saltu al vi; sed kiam vi preĝis, mi ne volis ĝeni vin. Sed nun diru al mi, ĉu vi ankoraŭ amas min?’

290

AVINJO

eLIBRO

Tiel li parolis; kiel mi povis diri ion alian, ol ke mi amas lin, ni amis ja unu la alian de juneco, kaj dumvive mi ne pensis pri alia viro. Ni babilis iom, poste Jiæi ŝtel-eniris en la domon de sia patrino, kaj mi iris rakonti al la patro, ke li venis.

La patro estis homo prudenta, al li ne plaĉis, ke Jiæi venis en tiel danĝera tempo. ’Mi ne scias,’ li diris, ’ĉu li evitos ĉi tie la blankan surtuton; ni faros, kio estos ebla por lin kaŝi; nur diru al neniu, ke li estas ĉi tie.’

Novotná, kvankam ŝi havis grandan ĝojon, samtempe tamen tre timis, ĉar Jiæi estis en la nomaro de varbo-toj, kaj nur pro tio evitis la varbiĝon, ĉar neniu sciis, kie li estas. Dum la tago vizitis lin la patrino, antaŭ la vespero ankaŭ mi kaŝeniris al li, kaj tiam ni interbabilis pri diversaj aferoj. Mi havis tiel grandan timon pri li, ke mi multajn tagojn iris kiel kapturniĝema ŝafo kaj forgesis eviti la oficiron, tiel ke mi kelkfoje renkontiĝis kun li.

Supozante, ke mi volas amikiĝi, li tuj ekkantis la malnovan melodion; mi lasis lin paroli, kaj eĉ ne tiel kontraŭstaris lin, kiel pli frue, ĉar mi timis pri Jiæi. Mi jam diris, ke Jiæi estis kaŝita; krom mi, lia patrino kaj miaj gepatroj sciis pri li neniu. La trian vesperon mi iras el la domo, iom pli longe restante ĉe Jiæi; estis jam ĉie silento kaj sufiĉa mallumo, jen, kontraŭ mi aperas la oficiro.

Li elspionis, ke mi vespere iras al la baptopatrino, kaj tial li atendis min apud la fruktarbejo. Kion fari? Sufiĉis nur 291

AVINJO

eLIBRO

ekkrii, kaj Jiæi en la subtegmento estus aŭdinta ĉiun laŭ-

tan voĉon, sed mi timis lin alvoki. Mi fidis do mian forton; kaj kiam la oficiro ne volis cedi post la petadmono, ni luktis per pugnoj. Ne ridu, knabino, ne ridu, ne rigardu min, kia mi estas nun; mi estis ja negranda, sed tamen fortika, miaj manoj, kutimintaj malfacilan laboron, estis malmolaj. Mi estus lin venke kontraŭstarinta, se li ne estus pro kolero komencinta min insulti kaj malbeni. Per tio li perfidiĝis, kaj subite kiel frapo de tondro aperis inter ni Jiæi, kaptanta lin je la gorĝo. Li aŭdis la insultadon, rigardis tra la tegmentofenestro, rekonis min en la duonlumo kaj samtempe tuj saltis malsupren, tiel ke li preskaŭ estus rompinta la kolon. Sed li, kuraĝa, nenion atentis, eĉ se lignaro estus sub li brulinta.

’Kia maniero estas, ĉi tie en la nokto interbatiĝi kun honesta knabino, sinjoro?’ kriis Jiæi.

Mi provis lin kvietigi, petante, ke li pripensu sian situacion, sed li tenis la sinjoron kvazaŭ en prenilo, tremante pro kolero. Fine tamen li obeis.

’En alia tempo kaj sur alia loko la afero alie finiĝus, sed ĉi tie ne estas por tio la tempo, aŭdu do kaj memoru! La knabino estas mia fianĉino; se vi ŝin estonte mal-trankviligos, mi aranĝos la aferon alie. Nun iru!’

Poste li ĵetis la sinjoron trans la pordon kiel putrantan piron; kaj min preninte ĉirkaŭ la kolo li diris: ’Madlenka, memoru min, salutu la patrinon, kaj estu ĉi tie sanaj, 292

AVINJO

eLIBRO

mi devas tuj foriri, alie mi estos kaptita. Ne timu pri mi, mi konas ĉiun vojon, kaj mi certe traŝteliros al Kladsko, kie mi tamen iel kaŝiĝos. Mi petas vin, venu al Vambeæi-ce pilgrime, tie ni revidiĝos!’

Antaŭ ol mi povis rekosciiĝi, li estis for. Mi kuris tuj al Novotná por diri, kio okazis; ni iris al nia familio, ni ĉiuj estis kvazaŭ sen sentoj. ĉiun bruon ni timis. La oficiro dissendis ĉien soldatojn; ne konante Jiæin, li opiniis, ke li estas el alia vilaĝo, kaj ke oni lin ie trafos, sed li feliĉe al ili malaperis. Mi evitis la sinjoron, kiel mi povis, sed li, ne povante sin venĝi alie, kalumniis min en la vilaĝo, kvazaŭ mi estus malbonmora knabino. ĉiuj min konis, li ne sukcesis. Feliĉe venis ordono, ke la militistaro ekmarŝu returnen, la Prusoj transpaŝis la limon. Cetere la tuta milito baldaŭ finiĝis, la kamparanoj nomis ĝin

’kuka’, ĉar laŭdire la soldatoj, formanĝinte en la vilaĝoj la kukojn, revenis hejmen.”

”Kaj kio okazis al Jiæi?” demandis Kristla, streĉatente aŭskultante.

”Ni sciis pri li nenion ĝis la printempo, ĉar pro la mal-paco neniu estis alvenanta. Ni estis ekstreme senpacien-caj. Venis printempo — kaj ankoraŭ nenio; mi ekpilgri-mis do, kiel mi estis al Jiæi promesinta. Iris pluraj konatoj, kaj la gepatroj konfidis min al ilia zorgo. Nia gvidanto estis kelkfoje en Kladsko, kaj la patro al li ordonis, ke li konduku min tien, li tie konis ĉiun angulon.

293

AVINJO

eLIBRO

’Ni haltos ĉe sinjorino Liduôka, por nin iom ordigi,’

diris la gvidanto, kiam ni venis en la urbon.

Ni eniris en malgrandan gastejon en la antaŭurbo. ĉe sinjorino Liduôka haltis ĉiaj venantoj el ĉe˛ujo; ŝi devenis el nia regiono. Tiam ĉie en Kladsko oni ankoraŭ parolis ĉeę; kaj estas kutimo, ke la homoj devenantaj el la sama regiono volonte sin reciproke elserĉas.

Sinjorino Liduôka akceptis nin kun granda ĝojo, ni devis iri en ŝian ĉambron.

’Nu, sidiĝu, mi tuj revenos, mi nur alportos al vi iom da vinsupo,’ ŝi diris kompreneme kaj malaperis tra la pordo.

Mi havis la koron kvaraŭ en prenilo, estis ĝojo, ke mi revidos Jiæin, kaj ankaŭ timo, ke eble io al li okazis en tiu tempo, dum kiu ni nenion pri li aŭdis. Tiam subite ni aŭdis ekstere konatan voĉon salutantan sinjorinon Li-duôka, kaj ŝin siavice vokantan; ’Nu, sinjoro Jiæi, eniru, estas tie pilgrimantoj el ĉe˛ujo!’

La pordo tuj malfermiĝis, kaj en ĝi aperis Jiæi, sed vidante lin, mi restis kvazaŭ frapita de fulmo. Li estis en militista vesto. Nebulo sterniĝis antaŭ miaj okuloj. Jiæi prezentis al mi la manon, prenis min en la brakojn, kaj preskaŭ plorante diris: ’Vidu, Madlenka, mi estas malfeliĉa homo; apenaŭ mi eklaboris en la metio kaj forskuis de mi, kio al mi ne plaĉis, mi havas jam refoje novan jugon sur la kolo. El pluvo mi forkuris kaj venis sub 294

AVINJO

eLIBRO

defluilon. Se mi estus en ĉe˛ujo, mi almenaŭ servus al mia imperiestro, kaj ĉi tie mi devas servi al la fremda.’

’Pro Dio mi petas vin, kion vi faris, ke oni vin rekrutigis?’ mi diras al li.

’Nu, mia kara, junaĝo, malsaĝo. Mi ne kredis al la sperta onklo, kiam mi forkuris de vi, ĉie mi estis malĝoja, pri ĉio malkontenta. Mi iris foje dimanĉon kun kelkaj kamaradoj en gastejon, atentante pri neniu averto. Ni trinkis,

ĝis ni ebriiĝis: tiam venis en la gastejon varbistoj.’

’Tiuj friponoj,’ interrompis lian parolon sinjorino Li-duôka, kiu ĵus alportis la supon; ’se sinjoro Jiæi estus estinta ĉe mi, nenio estus al li okazinta; mi ne toleras ilian tromplogadon ĉe mi; la onklo ja ne iras aliloken ol al Li-duôka. Nu, sperta homo havas konsciencon; la junularo

— nu, kion fari, kiam ĝi ne havas prudenton. Ne faru al vi plu riproĉojn pro tio, sinjoro Jiæi, vi estas taŭga knabo, nia reĝo ŝatas grandajn soldatojn, li ne lasos vin longe sen bastono.’

’Estu jam kiel ajn,’ diris Jiæi, ’kio okazis, tio okazis. Ni perdis la konscion, la varbistoj tromplogis nin, kaj kiam mi sobriĝis, mi kaj Lhotskë, mia plej kara kamarado, estis soldatoj. Mi pensis, ke mi la kapon forŝiros al mi, sed kion fari. La onklo ankaŭ plendis multe; fine li konsideris, kiel oni povus la situacion almenaŭ plifaciligi, se ne estis eble rebonigi la tutan aferon. Li iris al la generalo kaj tion li petatingis, ke mi restis ĉi tie, ke mi fariĝos 295

AVINJO

eLIBRO

kiel eble plej baldaŭ kaporalo, kaj — nu, pri tio ni ankoraŭ parolos. Nur ne veku en mi nun zorgojn, mi ĝojas, ke mi vin vidas.”

Ni devis unu la alian konsoli, kiel ni povis. Poste Jiæi kondukis min al la onklo, kiu nin ĝoje akceptis. Vespere alvenis ankaŭ lia kamarado Lhotskë, bona homo. Ili restis ja fidelaj unu al la alia ĝis la morto. Ili ambaŭ jam mortis, kaj mi ankoraŭ estas ĉi tie.”

”Vi ne revenis plu hejmen, avinjo, ĉu ne, vi edziniĝis kun la avo?” eltiris Barunka, kiu jam longe estis reveninta, avinjon el enpensiĝo, en kiun ŝi falis rememorante la feliĉe travivitajn momentojn ĉe tiu revidiĝo.

”Nu certe, li tiel insistis. Permeso al edziĝo estis tio, kion la onklo ankoraŭ elpetis al li. Ili nur atendis, ĝis ni pilgrime alvenos. Jiæi foriris antaŭ la nokto, mi restis por tranokti ĉe la onklo. Li estis bona maljunulo, Dio donu al li ĉielon!

La sekvantan tagon frumatene Jiæi alkuris kaj longe kun la onklo pri io konsiliĝis. Poste li alvenis al mi kaj diris: ’Madlenka, diru al mi sincere, laŭ bona konscienco, ĉu tiel vi amas min ke eĉ malbonon vi povus kun mi suferi, forlasi la patron kaj la patrinon?’ Mi diris, ke jes.

’Se jes, tiam restu ĉi tie kaj estu mia edzino,’ li diris kaj prenis mian kapon kaj kisis min.

296

AVINJO

eLIBRO

Neniam li kisis min, ne estas tiu kutimo inter ni, sed pro granda ĝojo la kompatindulo eĉ ne sciis, kion li faras. ’Sed kion diros la patrino, kion diros la niaj?’ mi diris, kaj mia koro tremis pro ĝojo kaj angoro.

’Kion ili diru, ili ja amas nin kaj ne volos, ke mi mortu de suferoj.’

’Sed, mia Dio, Jiæi, tamen la gepatroj devas al ni doni benon!’

Jiæi respondis nenion, sed la onklo alpaŝis al ni, sendis Jiæin el la ĉambro kaj diris: ’Madlena, vi estas pia knabino, plaĉas al mi, mi vidas, ke Jiæi estos feliĉa, kaj ke li ne sen motivo vin plendsopiris. Mi detenus lin, se li estus alia homo, sed li havas obstinan kapon. Sen mia helpo li estus malesperinta, kiam oni varbis lin, mi sciis lin konsoli, precipe per tio, ke mi elpetis por li permeson al edziĝo. Mi ne povas kaŝi la veron. En ĉe˛ujon li ne rajtas reveni; kaj se vi aliavice irus hejmen, kiu scias, ĉu via familio vin ne persvadus. Kiam vi geedziĝos, tiam ni kune veturos al Oleônice, kaj la gepatroj ne rifuzos al vi la benon. La pilgrimantojn ni komisios transdoni leteron. Postmorgaŭ okazos via geedziĝa ceremonio en la militista kapelo, mi anstataŭos viajn gepatrojn kaj prenas sur min pri tio respondecon. Madlenka, rigardu min, mi havas la kapon kiel neĝo; ĉu vere vi pensas, ke mi farus ion, pri kio mi ne povus antaŭ Dio respondi?’

297

AVINJO

eLIBRO

Tiel diris al mi la onklo, kaj larmoj fluis sur liaj vangoj.

Mi konsentis pri ĉio.

Jiæi estis pro ĝojo preskaŭ freneza. Mi ne havis pli da vestaĵoj, ol kion mi portis sur la korpo. Jiæi tuj aĉetis al mi jupon, ĵaketon, kaj grenatojn sur la kolon por la edziĝa festo, la ceteron prizorgis la onklo. Tio estas la samaj grenatoj, kiujn mi havas, la kolĉikkolora mesulanjupo kaj la lazura ĵaketo. La pilgrimantoj foriris, la onklo donis al ili leteron, ke mi restos tie kelkajn tagojn kaj ke mi veturos kun li, pli multe li ne skribis. ’Estos pli bone, se ni priparolos la aferon’, li opiniis. La trian tagon matene ni havis la geedziĝan feston, militista pastro faris la ceremonion. Sinjorino Liduôka estis svatistino, Lhotskë honorfraŭlo, lia fratino fianĉknabino, la onklo kaj ankoraŭ unu urbano atestantoj, krom ili ĉeestis neniu. Sinjorino Liduôka aranĝis al ni matenmanĝon, kaj tiel ni pasigis tiun tagon en timo antaŭ Dio kaj en ĝojo, rememorante nur pri la niaj hejme. Sinjorino Liduôka incitetis Jiæin ĉe la tablo, senĉese al li dirante; ’Vi, vi, fianĉo, mi eĉ ne rekonas vin, vi ne estas tiu nubmiena sinjoro Jiæi; sed nemirinde, ke via vizaĝo tiel radias!’ Oni parolis jen pri tio jen pri alio, kiel estas kutimo. Jiæi tuj volis, ke mi loĝu ĉe li, sed la onklo tion ne permesis, nur kiam ni estos revenintaj el ĉe˛ujo kaj finintaj la pilgrimon al Vambeæi-ce.

298

AVINJO

eLIBRO

Post kelkaj tagoj ni veturis al Oleônice, mi kaj la onklo. Kiel oni miris, ke mi estas edzino, kaj kiel ploris la patrino, ke Jiæi estas soldato, mi ne povas al vi priskribi.

Mia panjo interplektis la manojn kaj senĉese plendis, ke mi volas ŝin forlasi, en fremdlandon sekvi la soldaton, tiel ke la haroj ĉe tio hirtiĝis. Sed paĉjo, ĉiam prudenta kaj saĝa, decidis. ’Nun finon,’ li diris ’kiel ili aranĝis al si la liton, tiel ili dormos. Ili amas unu la alian, ili kune su-feru: vi, patrino, scias, ke pro mi vi ankaŭ forlasis la patron kaj la patrinon, kaj tio estas destinita al ĉiu knabino. Kiu estas kulpa, ke trafis Jiæin tiu akcidento? Cetere tie ne daŭras longe la servado; kiam li finfaros tiun taskon, li povas veni ĉi tien.

Kaj vi, baptanino, trankviliĝu, Jiæi estas sana knabo, kaj li ne malĝojos, pri tio li jam estas zorginta. Vi, Madla, ne ploru, Dio donu al vi feliĉon, kaj kun kiu vi iris al la altaro, kun tiu iru en la tombon.’ Per tiuj vortoj la patro donis al mi la benon kaj larmoj surveŝis lian vizaĝon. La patrinoj ankaŭ ploris.

Mia patrino, dumvive pri ĉio zorgema, havis la kapon plena. ’Kia malprudentaĵo,’ ŝi riproĉis min, ’ŝi tie havas eĉ ne kusenon, eĉ ne mastrumilaron, eĉ ne vestaĵon, kaj ŝi edziniĝas. De kiam mi sur la piedoj stariĝis, mi ne vidis tian renversitan mondon!’ Mi ricevis decan eki-paĵon, kaj kiam mi havis ĉion en ordo, mi revenis al Jiæi, kaj ne forlasis lin ĝis lia morto. Tiu malfeliĉa milito, se 299

AVINJO

eLIBRO

tiu ne estus estinta, li povus ankoraŭ esti ĉi tie! Jen vi vidas, ke mi scias, mia kara, kio estas ĝojo kaj kio estas malĝojo, ke mi scias, kio estas juneco kaj malsaĝo,” finis avinjo, metante kun milda rideto la sekan manon sur la ovalan brakon de Kristla.

”Vi multe suferis, avinjo, sed vi tamen estis feliĉa, vi ricevis tion, kion la koro deziris. Se mi scius, ke mi eĉ post ĉiuj suferoj estos feliĉa, mi volonte ilin alportus, eĉ se mi devus atendi Mílan dum dek kvar jaroj,” diris Kristla.

”La estontecon Dio havas en la manoj. Kio estos, tio estos, tion vi, mia kara, ne evitos, kaj plej bone estas sin fordoni kun firma konfido en la volon de Dio!”

”Kio restas alia; sed oni ofte ne povas rekosciiĝi, kaj se Jakub estos varbita, mi ĝemploros. Kun li foriros ĉia

ĝojo, kun li estos perdita mia sola subteno.”

”Kiel vi parolas, Kristla, ĉu vi ne havas patron?”

”Mi havas bonan patron, Dio lin por mi konservu; sed li tamen jam estas maljuna, grumblema. Jam ĉijare li volis senĉese, ke mi edziniĝu, por ke lin iu povu anstataŭi; kion mi faros, se Jakub estos varbita? Kaj mi tamen ne edziniĝos kun alia viro, eĉ se ĉiuj kontraŭ mi obstini-

ĝus; mi laboros ĝis mortlaciĝo, por ke paĉjo ne povu grumbli, kaj se ne estos eble — bone, mi ne edziniĝos.

Ho, avinjo, vi eĉ ne kredas, kion mi suferas en tiu gastejo! Ne pensu pri la laboro, Dio gardu, tiu estas por mi 300

AVINJO

eLIBRO

ludo, sed pro tio, kion mi ofte devas ŝajnigi ne aŭdi, doloras min la koro.”

”Kaj de tio vi ne povas liberiĝi?”

”Mi petas vin, kiel? Kiomfoje mi diris al la patro:

’Vidu, paĉjo, tio kaj tio okazas, ne toleru tiajn gastojn’, sed li ne volas perdi gastojn, kaj tial li ĉiam diras al mi:

’Mi petas vin, knabino, diru kion vi volas, nur ne estu malĝentila, por ke la gastoj ne forpuŝiĝu, estas ja nia metio.’ Mi ne rajtas esti malĝentila kaj malafabla; se mi estas afabla, mi fariĝos en ĉiu ajn buŝo objekto de ka-lumnioj; gaja, kantema, kiel mi ĉiam estis, mi apenaŭ estos, kion do mi faru? Se estus nur iaj ventbabiluloj, mi baldaŭ ilin rebatus, sed la administranto kaj la skribisto el la kastelo estas maldolĉaj gastoj, ili tedas min kaj naŭzas. Mi hontas diri al vi tion, kiel tiu maljuna kapro min persekutas, kaj ŝajnas al mi, kvazaŭ iu suflorus al mi, ke li klopodos forigi Mílan, ĉar li scias, ke li estas mia defendanto, kaj ĉar li timas, ke okazos al li tio, kio okazis al la italo. Unuflanke li ŝajnigas, kvazaŭ li volus fari komplezon al la vilaĝestro, aliafianke li sin venĝas pro la filino, sed ĉiam la ruzulo pensas pri si mem. Paĉjo lin timas, kaj la kompatinda panjo, vi scias, kvazaŭ ŝi ne estus jam sur la mondo, ŝi pli kuŝas ol iras, al tiu mi ne povas veni kun tia afero.

Se mi estus edzino, ĉio estus alia; kiam iu al mi ne pla-

ĉus, mi nur dirus tion al Míla, kaj se li ne povus lin for-301

!(images/000010.png)

AVINJO

eLIBRO

peli, li rigardus lin, ke tiu homo preskaŭ ne kuraĝus min rigardi. Ho, avinjo, se mi povus al vi tion eldiri, kiel li amas min, kaj mi lin; sed tio estas neebla,” kaj la junulino, apogante la kubutojn sur la genuojn, metis la viza-

ĝon en la manojn kaj silentis.

En la sama momento senbrue, nerimarkate, Míla eniris en la ĝardenon. Lia bela vizaĝo estis disfosita de doloro, la klaraj okuloj malheligitaj; la kaŝtankoloraj bukloj, ĉirkaŭ la frunto volviĝintaj, estis fortonditaj, anstataŭ la fiergajula lutrofelaĵo li havis sur la kapo soldatan ĉapon, sur ĝi faskon da pinglobranĉoj. Barunka lin timis, la manoj de avinjo falis sur la genuojn, ŝia vizaĝo paliĝis, kaj ŝi mallaŭte diris: ”Dio vin konsolu, knabo!” Sed kiam Kristla levis la kapon, kaj Míla prezentante al ŝi la manon per voĉo preskaŭ sensona diris: ”Mi estas soldato, post tri tagoj mi devos iri al Hradec!” ŝi falis al li sen sentoj en la brakojn.

302

!(images/000007.png)

AVINJO

eLIBRO

**XV **

La sekvantan tagon, kiam avinjo iris kiel kutime renkonte al la infanoj, ŝia unua vorto estis: ”Divenu, infanoj, kiu estas ĉe ni?”

La infanoj pro surprizo iom hezitis, ili tuj ne divenis, sed Barunka vokis: ”Sinjoro Beyer, ĉu ne, avinjo?”

”Vi divenis, kaj li alkondukis sian filon.”

”Ho, kiel mi ĝojas, ni kuru al li!” kriis Jan kaj ankaŭ jam kuris kaj Vilém post li tiel, ke iliaj pendpoŝoj saltetis de la koksoj.

303

AVINJO

eLIBRO

Avinjo vokis, ke ili iru kiel homoj, kaj ne kuregu kiel ĉasbestoj, sed kie la knaboj jam estis! Preskaŭ senspire ili enfalis en la ĉambron; la patrino volis ilin riproĉi, sed sinjoro Beyer etendis al ili la longajn manojn, levis unu post la alia kaj ĉirkaŭprenante ilin, kisis iliajn vangojn.

”Kaj kion vi faris dum la tuta jaro, kiel vi fartis?” li demandis per profunda voĉo, kiu en la malgranda spaco forte resonis. La knaboj ne tuj respondis, iliaj okuloj fiksiĝis sur knabo, aĝa proksimume kiel Barunka, kiu staris apud sinjoro Beyer. Li estis bela knabo, tute simila al la patro, escepte, ke liaj membroj ne estis tiel fortostaj kiel tiuj de la patro, ke la vangojn li havis florantaj, kaj ke el liaj okuloj radiis nur infana ĝojo. ”Ha, vi rigardas mian knabon, nu rigardu do lin, kaj prezentu la manojn unu al la alia, por ke vi estu bonaj kamaradoj. Li estas tiu mia Orel.” Tiel parolante, li puŝis antaŭen la filon, kiu senĝene prezentis la manojn al la knaboj. Tiumomente venis Barunka kun avinjo kaj kun Adélka. ”Nu, kaj jen vi vidas Barunkan, pri kiu mi hejme al vi rakontis, ke ŝi venas ĉiam kiel unua deziri al mi bonan matenon, kiam mi tranoktas ĉi tie. Sed ĉijare, kiel mi vidas, estas alimaniere, vi jam iras en la lernejon, kaj tial Jeník devas leviĝi samtempe kun Barunka. Kaj kiel plaĉas al vi en la lernejo, ĉu ne prefere vi, Jan, promenus en la arbaro? Vidu, mia Orlík devas min sekvi al embuskado, sur la mon-304

AVINJO

eLIBRO

tojn, li scios preskaŭ same pafi kiel mi,” demandis kaj samtempe rakontis la arbaristo, ĉirkaŭita de la infanoj.

”Ho, prefere ne rakontu tion al ili,” diris avinjo; ”Jeník tuj frenezetiĝos kaj volos vidi la pafilon de Orel.”

”Nu, kio, li rigardu ĝin; iru, Orlík, alportu ĝin al li, ĝi ja ne estas ŝargita.”

”¯i ne estas, paĉjo; la lastan pafaĵon mi elpafis, kiel vi scias, al la korniko,” diris la knabo.

”Kaj vi pafmortigis ĝin; per tio vi povas fieriĝi, iru montri ĝin al la knaboj.” La knaboj elkuris ĝoje kun Or-lík el la ĉambro; sed avinjo ne povis sin deteni, — kvankam sinjoro Beyer ŝin certigis, ke Orlík atentos, ŝi tamen ilin sekvis.

”Sed vi nomiĝas kiel birdo?” diris Adélka al Orel*, kiam ili estis ekstere, kaj kiam Jeník kun Vilém rigardis la mortpafitan kornikon.

”Mi fakte nomiĝas Aurel,” ridetis la filo al Adélka, ”sed al paĉjo pli plaĉas nomi min Orel, kaj al mi ankaŭ pla-

ĉas; aglo estas bela birdo. Nia paĉjo iufoje pafmortigis aglon.”

”Tion mi ankaŭ opinias,” diris Jan; ”mi al vi montros aglon kaj multe da bestoj, mi havas ilin pentritaj en libro, kiun mi lastjare ricevis kiel nomfestan donacon; venu kun mi!” Tion dirinte, li tiris la knabon en la ĉambron, kie li tuj montris al li la libron.

* ”Orel” estas ”aglo” en la ĉeą 305

AVINJO

eLIBRO

Al Orel tre plaĉis la bestoj, kaj sinjoro Beyer ankaŭ rigardis kun granda plaĉo unu folion post la alia.

”Tion mi ricevis kiel nomfestan donacon de la grafidino, kaj ankaŭ mi ricevis paron da kolomboj de Kristla kaj kuniklojn de la arbarista familio, kaj de avinjo du-dekkrejceron kaj de la gepatroj ŝtofon por vestaĵo!” fieri-

ĝis Jan.

”Vi estas feliĉa knabo,” komencis sinjoro Beyer, rigardante en la libron, kaj ĵus vidante vulpon, li ridetis:

”Kvazaŭ viva; atendu, fripono, mi devas al vi repagi!”

Vilém, opiniante, ke tio direktiĝas al la pentrita, strange lin rigardis, tiel ke sinjoro Beyer ridetante diris:

”Ne timu; al tiu ĉi vulpo mi faros nenion, sed al unu en la montoj, kiu ĝin similas, tiun mi devos pinĉpremi,

ĝi faras al ni multe da malutilo.”

”Eble Petr ĝin kaptos, mi iris kun li meti la kaptilojn, antaŭ ol ni foriris;” diris Orel.

”Ho, knabo, la vulpo estas dekfoje pli sagaca ol Petr,

ĝi konas ruzaĵojn, ke oni eĉ ne pensus tion, kaj precipe se ĝi jam foje estis en kaptilo, kiel tiu kiun mi embuskas.

Kanajlo, mi logpreparis al ĝi rostaĵon, ni opiniis, ke ni certe ĝin kaptos; ĝi estis malsata, jen kion faris la fripono: formordis sian rompitan kruron kaj forkuris. Nun ni apenaŭ kaptos ĝin, per domaĝo homo prudentiĝas, kaj vulpo havas certe tiom da prudento, kiom la homo,” rakontis la arbaristo, senĉese foliumante.

306

AVINJO

eLIBRO

”Oni ja ne diras vane, ruza kiel vulpo,” diris avinjo.

”Jen estas aglo, jen!” vokis la knaboj, rigardante belan birdon kun dismetitaj flugiloj, sin flugĵetanta al akiro-taĵo.

”¯uste tian mi pafmortigis; ĝi estis bela birdo, mi preskaŭ bedaŭris ĝin, sed kion fari, tia okazo ĉiumomente ne prezentiĝas. Mi trafis ĝin bone; kaj tio estas ĉefaĵo, nur ne turmenti la beston.”

”Tion ankaŭ mi diras,” aŭdiĝis refoje avinjo.

”Strange, ke vi ne bedaŭras tiun bestaron, sinjoro Beyer, mi povus neniun beston pafmortigi,” diris Barunka.

”Sed tranĉbuĉi vi povas,” ridetis la arbaristo, ”kaj kio estas pli bona, ĉu kiam la besto, danĝeron ne antaŭvidante, falas post unu pafo, aŭ kiam vi ĝin pli frue per kap-tado lacigas, per preparoj timigas kaj nur poste tranĉ-

buĉas, ofte tiel mallerte, ke ĝi duonmortigita forflugas de vi?”

”Ni ne tranĉbuĉas la kortbirdaron,” neis Barunka,

”tion faras Vorôa, tiu ne bedaŭras ilin, kaj cetere ili estas tuj mortintaj.” Ankoraŭ iom da tempo la infanoj sin amuzis per la bestoj, poste la patrino ilin vokis al vespermanĝo.

Alifoje la infanoj demandis sinjoron Beyer pri la montoj, volante scii, ĉu li vagante eniris la ĝardenon de Ribrcoul, kaj diversajn aliajn aferojn, sed tiam ili senĉese 307

AVINJO

eLIBRO

demandis nur lian filon Orel, kun granda miro aŭskultante, kiam la juna knabo rakontis al ili pri la danĝeroj, kiujn li jam kun la patro travivis pri la bestoj, kiujn li pafmortigis, kiam li al ili priskribis grandegajn neĝblokojn kuŝantaj sur la montoj, kiel ili ŝutkovras tutajn vilaĝojn, kiuj poste estas sub ili kvazaŭ enterigitaj, kiel la homoj, volante suprenveni, kutime elrampas tra la kamentuboj, kaj ĉiu devas fari al si la vojon de sia domo.

Sed ĉio ĉi ne timigis Janon, li tamen nur deziris esti jam tiel aĝa, ke li povu eklerni ĉe sinjoro Beyer.

”Kiam vi estos al ni, tiam paĉjo sendos min interŝanĝe al la arbaristo de Riesenburg, por ke mi spertu ankaŭ la pli facilan metion arbaristan.”

”Domaĝe, ke vi ne estos hejme,” bedaŭris Jan.

”Vi ne sentos mian foreston, ni havas ankoraŭ du hel-pantojn; krom tio la frato Âenêk estas granda kiel vi, kaj mia fratino Maæenka ŝatos vin vidi,” diris Orel.

Dum la infanoj, sidante en la korto, aŭskultis la rakontadon de Orel kaj tra la kristaloj, kiujn li alportis al ili, rigardis en la lumon, sinjoro Beyer aŭskultis avinjon, rakontanta pri la inundo kaj pri la diversaj novaĵoj, kiuj okazis en la daŭro de la tuta jaro.

”Kaj ĉu la familio de mia frato en Riesenburg estas sana?” demandis la arbaristo.

”Jes, ĝi estas sana,” diris sinjorino Proôková. ”Anuôka kreskas rapide; la knaboj iras en la lernejon en Âervená 308

AVINJO

eLIBRO

Hóra, ĝi estas por ili pli proksima ol tiu en la urbo; mi miras, ke la arbaristo ankoraŭ ne alvenis — li diris, ke li ĉi tie haltos por vin saluti, kiam li iros embuski. Li estis ĉi tie matene kaj alportis al mi sciigon el la kastelo, ke alvenis letero el Vieno. Mi iris tuj en la kastelon kaj eksciis, ke la grafidino fartas pli bone, ke la princino eble alveturos al la rikoltfesto, ke ŝi restos proksimume dek kvar tagojn kaj poste forveturos al Firenze. Sekve mi esperas, ke paĉjo restos ĉe ni dum la tuta vintro; laŭdire, la princino ne kunprenos la korteganaron. Post kelkaj jaroj ni estos refoje pli longan tempon kune.”

Jam longe sinjorino Proôková ne tiom parolis, longe ŝi ne estis tiel kontenta, kiel tiun tagon, kiam ŝi ricevis la konsolan novaĵon, ke la edzo alveturos.

”Ni danku Dion, ke tiu fraŭlino saviĝis de la malsano, estus granda domaĝo, se tiu bona junulino estus mortinta. Ni ĉiuj petis Dion, ke li helpu ŝin; ankoraŭ hieraŭ ĉi tie Cilka ploris pro ŝi.”

”ŝi havus gravan motivon plori,” diris sinjorino Proô-

ková.

Sinjoro Beyer demandis pri la signifo de ŝia rimarki-go, kaj avinjo rakontis al li sian viziton en la kastelo, ĉe kiu ŝi kompreneble atribuis al la grafidino la meriton, kiun ŝi havis pri la bonfarto de la familio de Kudrna.

”Mi aŭdis,” demandis la arbaristo, ”ke la grafidino estas filino —”

309

AVINJO

eLIBRO

En tiu momento iu frapis sur la fenestron.

”Estas la baptano, mi konas lin laŭ la frapado; nur eniru!” laŭte vokis sinjorino Proôková.

”La homoj havas malicajn buŝojn,” avinjo respondis la demandon de la arbaristo; ”kaj kiu marŝas en la sun-lumo, tiun sekvas la ombroj, tio estas kutima afero; negrava, ŝi estu filino de kiu ajn.”

La baptano el Riesenburg eniris la pordon, kaj ambaŭ arbaristoj sincere salutis unu la alian.

”Kie vi okupiĝis, ke vi tiel longe ne venas?” demandis avinjo, angore ĵetante rigardon al la pafilo, kiun la arbaristo pendigis sur najlo.

”Mi havis karan gaston, la administranton, li venis por ligno; li vendis sian lignon kromsalajre ricevitan, nun li volus havi lignon anticipe kaj delogi min al mal-honestaĵoj. Jen, bona konsilanto! Mi tuj komprenis, ke li intencas ion similan, ĉar li venis kiel dolĉmienulo. Sed mi diris al li la veron! Mi faris al li ankaŭ akran ripro-

ĉaludon pri Míla; tiun knabon mi bedaŭras kaj Kristlan ankaŭ. Hodiaŭ matene haltante ĉe ili por trinki glason, mi timis pro ŝia aspekto. Tion kaŭzis tiu malben-” La arbaristo frapis sian buŝon, rememoriĝinte, ke li sidas ĉe avinjo.

”Kio okazis?” demandis Beyer, kaj avinjo, rakontema, priskribis al li la rekrutigon de Míla kaj ĝiajn kaŭzojn.

310

AVINJO

eLIBRO

”Tia ordo estas en la mondo, turnu vin kien ajn, ĉie oni trovas suferojn kaj mizeron, kaj inter la grandaj kaj inter la malgrandaj, kaj kiu havas neniun suferon, tiu ĝin al si faras,” diris Beyer.

”Per malfeliĉo kaj doloroj la homo purigas sin de ĉiuj malpuraĵoj kiel oro per fajro. Sen doloro neniu ĝojo. Se mi scius, kiel mi volonte helpus tiun knabinon; sed tio ne estas ebla. ŝi devas dume suferi, kiom ŝi povos. La plej terura momento atendas ŝin morgaŭ, kiam Míla forveturos.”

”Do, li forveturos jam morgaŭ?” miris la arbaristo;

”nu, en kia rapido! Kien li venos?”

”En Hradec.”

”Ni faros do la saman vojaĝon, nur kun tiu diferenco, ke mi kun flosistoj sur la akvo, kaj li sur la tero.”

La knaboj alkuris en la ĉambron; Jan kaj Vilém montris al la arbaristo la kornikon, kiun Orlík pafmortigis, dum Orlík rakontis al la patro, ke ili estis apud la kluzo kaj ke ili tie vidis la frenezan Viktorkan.

”ĉu tiu persono ankoraŭ vivas?” miris sinjoro Beyer.

”Vere, la mizerulino, pli bone ŝi fartus en la tero, ol ŝi fartas sur la tero,” respondis avinjo. ”Sed, ŝi jam kaduki-

ĝas, ŝi maljuniĝas; malofte oni ŝin aŭdas kanti, krom dum la helaj noktoj.”

”Sed ĉe la kluzo ŝi tamen sidas, rigardante en la akvon, ofte eĉ pli longe ol ĝis la noktomezo,” diris la arba-311

AVINJO

eLIBRO

risto. ”Hieraŭ mi preteriris ŝin, ŝi ŝiris salikajn vergojn kaj ĵetis ilin en la akvon; estis jam malfrue. ’Kion vi faras?’ mi diras. ŝi silentas, mi demandas ŝin denove, tiam ŝi turnas sin al mi, kaj briligas la okulojn; mi opiniis, ke ŝi sin ĵetos kontraŭ min, sed ĉu pro tio, ke ŝi min rekonis, aŭ kio traflugis ŝian kapon, ŝi returnis sin al la akvo kaj denove ĵetis unu vergon post la alia trans la kluzon.

Kelkfoje oni neniel sukcesas kun ŝi trakti. Mi bedaŭras ŝin, mi deziras al ŝi finiĝon de tiu mizera vivado, sed se mi ne vidus ŝin sidi ĉe la kluzo, se mi embuskante ne aŭdus ŝian kanton, io mankus al mi; mi sopirus al ŝi,”

diris la arbaristo, senĉese tenante la kornikon en la manoj.

”Kiam oni kutimiĝis je io, malfacile estas malkutimi-

ĝi,” diris Beyer, metante ardan tindron en la mallongan dratligitan argilan pipon, kaj kelkfoje ellasinte densajn fumnubojn, li daŭrigis:

”ĉu je homo, je besto aŭ je objekto. Ekzemple mi kutimiĝis, kiam mi ekiras, je ĉi tiu pipo; mia patrino fumis similan, kvazaŭ mi ŝin vidus sidanta ĉe la sojlo.”

”ĉu via patrino fumis? Nekredeble!” kun miro vokis Barunka.

”En la montaro la virinoj multe fumas, precipe la maljunaj, nur per tio de la viroj diferencante, ke ili fumas anstataŭ tabako terpoman foliaĵon kaj, se ili ricevas, foliojn de amara ĉerizujo.”

312

AVINJO

eLIBRO

”Mi ne opinias, ke tio estas bongusta,” diris la arbaristo, ankaŭ bruletigante tabakon, sed en pentrita porce-lanpipo.

”Simile mi amas ankaŭ kelkajn lokojn en la arbaro,”

diris nun Beyer, ”sur kiuj mi ĉiam preterire haltas, kiujn mi ekamis, ĉar ili rememorigas min aŭ pri iuj personoj, aŭ pri agrablaj kaj malagrablaj cirkonstancoj de mia vivo. Se mankus sur tiuj lokoj eĉ unu arbo, eĉ unu arbetaĵo, io mankus al mi. Sur unu loko — abrupta altaĵo —

staras izola piceo, estas maljuna arbo, ĝiaj branĉoj sur unu flanko kliniĝas super profunda abismo, en kies fen-degoj sporade kreskas filiko aŭ juniperaj arbustoj, kaj funde ĵetiĝas rivero trans rokaĵoj, formante vicon da akvofaloj. Mi ne scias, kiel okazis, sed al tiu loko mi ĉiam vagas, kiam io min turmentas kaj iu malfeliĉo min trafas. Tiel kiam mi siatempe amindumis mian edzinon kaj opiniis, ke mi ŝin ne ricevos; ŝiaj gepatroj malhepis kaj nur pli poste konsentis. Tiel kiam mortis mia plejaĝa filo, kaj kiam mortis mia maljuna patrino. ĉiufoje mi eliris el la domo, vagis sencele, rigardis nek dekstren nek maldekstren, kaj pretervole la kruroj portis min en la sovaĝan valon, kaj kiam mi troviĝis super la profundegaĵo ĉe la trista piceo, kiam mi vidis antaŭ mi la mont-pintojn, unu super la alia: kvazaŭ pezo falus de mi, mi ne hontis plori.

313

AVINJO

eLIBRO

Kiam mi ĉirkaŭprenis la malglatan trunkon de la arbo, ŝajnis al mi, ke estas en ĝi vivo, ke ĝi komprenas mian plendadon, kaj ĝiaj branĉoj de tempo al tempo murmu-ris al mi, kvazaŭ kun mi ĝemante kaj rakonti al mi volante pri similaj doloroj.”

Beyer silentis, liaj grandaj okuloj estis turnitaj al la lumo brulanta sur la tablo, el la buŝo anstataŭ vortoj fluis al la plafono delikataj fumnuboj, akompanataj de liaj pensoj.

”Vere, iam ŝajnas, kvazaŭ la arboj estus vivantaj,” diris la arbaristo el Riesenburg. ”Mi scias tion laŭsperte.

Foje — de tiam pasis jam kelkaj jaroj — mi destinis arbojn por faligado. La gardisto ne povis iri, sekve mi iris inspekti la faligadon. La arbohakistoj venas kaj prepariĝas por faligi unue belan betulon; eĉ ne difekton ĝi havis kaj bele staris kiel virgulino. Mi fikse rigardis ĝin, kaj tiam ŝajnis al mi — estas ridinde, sed mi havis tiun im-preson — kvazaŭ ĝi kliniĝus al miaj piedoj, kvazaŭ ĝi per la branĉoj min ĉirkaŭprenus, kaj en la orelojn sonis al mi: ’Kial vi volas mortigi mian junan vivon, kion mi faris al vi?’ En tiu momento ekknaris la dentrando de segilo sur la ŝelo kaj enpenetris ĝian korpon. Mi ne scias, ĉu mi kriis, sed tion mi scias, ke mi volis malhelpi la arbo-hakistojn, ke ili plusegu, sed kiam ili min kun miro rigardis, mi hontis kaj lasis ilin labori, rapide forirante en la arbaron. Tutan horon mi vagis, kaj senĉese min perse-314

AVINJO

eLIBRO

kutis tiu penso, ke min la betulo petis, ke mi ne detruu

ĝian vivon. Kiam mi fine venkis mian ekscitiĝon kaj venis al tiu loko, ĝi estis faligita, eĉ ne folio sur ĝi moviĝis, kiel senviva korpo ĝi kuŝis. Min kaptis pento, kvazaŭ mi estus farinta mortigon. Dum kelkaj tagoj mi estis mal-bonhumora, sed mi al neniu faris pri tio aludon, kaj se ni ne estus ĝuste hodiaŭ direktiĝintaj al tiu temo, mi neniam estus tion aludinta.”

”Io simila okazis iam ankaŭ al mi,” komencis per sia profunda voĉo Beyer. ”Mi devis liveri ĉasaĵon al la admi-nistrejo. Mi iras do ĉasi. Jen venas al mi pafdistance kapreolino. Bela besto, kvazaŭ eltornita. ŝi gaje ĉirkaŭ-

rigardis en la arbaro kaj paŝtis sin. Min kaptis bedaŭro, sed mi pensis: Kia naivaĵo, ĉu tio havas sencon? Mi pafis, sed mia mano tremis, mi trafis la kapreolinon en la kruron, ŝi falis kaj ne povis forkuri. La hundo kuregis al ŝi, sed mi ĝin malhelpis, io min admonis, ke mi ne lasu fari al ŝi malutilon. Mi iris al ŝi, kaj mi ne povas diri, kiel dolore min tiu besto rigardis, pete kaj plende. Rapide mi elŝovis la tranĉilon kaj enpuŝis ĝin en ŝian koron; ŝiaj membroj tremis, ŝi mortis. Sed mi ekploris kaj de tiu tempo — nu, kial mi hontu pro tio —.”

”Paĉjo ne volas pafi al kapreolino,” rapide enfalis Or-lík.

”Bone vi diris: Kiam ajn mi celas, mi vidas antaŭ mi la vunditan kapreolinon, ŝiajn plendajn okulojn, mi timas, 315

AVINJO

eLIBRO

ke mi maltrafos, ke mi vundos la beston; mi preferas ne pafi.”

”Mi konsilas al vi, ke vi pafmortigu nur la malbonajn bestojn kaj la bonajn vi lasu, estas domaĝe, se tiuj mortas,” aŭdiĝis Vilém, kiu preskaŭ larmis.

”Neniu besto estas tiel bona, ke ĝi ne estu malbona, kaj male neniu estas tiel malbona, ke ĝi ne estu bona, same kiel tio estas ĉe la homoj. Estas eraro, se ni opinias, ke tiu besto, kiu havas belan, mildan aspekton, devas esti ankaŭ bona, kaj ke tiu, kiu ne plaĉas al ni, estas malbona. La aspekto ofte mensogas. Okazas, ke la homo tion, kio estas al li malagrabla, kio lin ne kortuŝas, pli facile priploras kaj eĉ ne tiel bedaŭras, kiel tion, kio estas bela, kio plaĉas al li, kaj tial li ofte traktas tion maljuste.

Mi estis iam en Hradec antaŭ mortekzekuto de du kri-muloj. Unu estis bela, sed la alia estis malbelega, malmil-da, sovaĝa. La unua mortigis sian kamaradon opiniante, ke li forlogis de li lian amatinon. La alia devenis el nia regiono; mi iris al li, kiam li estis jam kondamnita, en malliberejon, por lin demandi, ĉu li deziras ion dirigi al sia familio, ke mi volonte tion komunikus. Li rigardis min, sovaĝe li ekridis, poste li skuis la kapon kaj diris: ’Al kiu mi ion dirigu, kiun mi salutu? Mi konas neniun.’ Li forturnis sin de mi, metis la vizaĝon en la manojn kaj sidis iom da tempo senmove; poste li salte leviĝante stariĝis kun interplektitaj brakoj antaŭ mi, demandante: 316

AVINJO

eLIBRO

’Homo, ĉu vi faros al mi, kion mi de vi postulos?’ — ’Mi faros, tre volonte,’ mi diras kaj mi prezentis al li la manon. En tiu momento aperis en lia vizaĝo tia senmezu-ra doloro, ke mi estus por li ĉion farinta; lia vizaĝo perdis ĉian abomenon, nur kompaton ĝi vekis kaj partopre-nemon. Li certe bone enrigardis en mian koron, ĉar li forte kaj rapide kaptis mian manon, premis ĝin kaj per emociplena voĉo li diris: ’Se vi estus povinta tiel al mi prezenti la manon antaŭ jaroj, mi ne estus ĉi tie. Kial ni ne renkontis unu la alian? Kial renkontis min nur tiaj homoj, kiuj min piedpremis en polvon, kiuj pro mia vizaĝo min mokis, kiuj min nutris per absinto kaj veneno! La patrino min ne amis, la frato min elpelis, la fratino pro mi hontis, kaj tiu, pri kiu mi opiniis, ke ŝi min amas, por kiu mi riskis la vivon, por kies unusola afabla rideto mi estus deŝirinta la bluaĵon de la ĉielo, pro kiu mi tiomfoje bedaŭris, ke mi ne havas dek vivojn, por ilin oferi por ŝia amo, tiu nur ŝercmokis min, kaj kiam mi volis aŭdi el ŝia buŝo, kion ĉiuj rakontis unu al alia, ŝi per hundo elpelis min tra la pordo,’ kaj tiu sovaĝa homo ploris kiel infano. Post momento li forviŝis la larmojn, prenis min je la mano kaj aldonis mallaŭte: ’Kiam vi estos en la ĉasregiono de Marôov, iru en la sovaĝan valon, super la profundegaĵo staras izola piceo, al tiu alportu mian saluton kaj al tiuj rabaj birdoj, kiuj ĉirkaŭflugas ĝin, kaj al tiuj altaj montoj. Sub ĝiaj branĉoj mi dor-317

AVINJO

eLIBRO

mis dum multe da jaroj, al ĝi mi diris, kion neniu sciu, sub ĝi mi ne estis tia mizera Lazaro, mi estis —’ Li silentis, li sidiĝis denove sur la benko kaj ne parolis plu, nek min rigardis. Mi foriris de li dolore kortuŝita: oni insultis, oni malbenis tiun malbelulon, ke li meritas la morton, ke la krimuleco vidiĝas en liaj okuloj, ke li volas vidi nek la pastron, nek iun alian, ke li kontraŭ la homoj elmetas la langon kaj ke li iras al la morto kiel al kerme-so. Tiun belan oni bedaŭris, sin interpuŝante por havigi al si la kanton, kiun li verkis en arestejo, kaj ĉiu diris, ke li ricevu amnestion, ĉar li mortigis la kamaradon nur pro ĵaluzo, sed ke tiu alia kontraŭe pro nura malico pafmortigis la knabinon, kiu neniel kontraŭ li kulpiĝis, kaj ke li mortigis homojn. Tiel juĝas ĉiu laŭ sia sento; kiom da kapoj tiom da ĉapoj; ĉiu okulo vidas la aferon alie, kaj estas malfacile difini: jen, tio estas tia kaj ne devas esti alia. Nur Dio konas la mondon, li enrigardas en la plej sekretajn kaŝejojn de la homa koro kaj juĝas ilin; li komprenas la parolon de la bestoj, antaŭ li estas klara la kaliko de ĉiu planto, li konas la vojojn de ĉiu skarabo, la susurado de la vento direktiĝas laŭ lia ordono, la akvoj fluas, kien li destinis al ili la vojon.”

La arbaristo refoje eksilentis, la fajro estingiĝis en lia pipo; lia okulo bele brilis, la vizaĝo similis montaran valon, lumigitan per milda brilo de aŭtuna suno, en kiu 318

AVINJO

eLIBRO

tamen ankoraŭ estas sufiĉe da verdaĵo kaj da floroj, kvankam sur la altaĵoj kuŝis neĝo.

ĉiuj rigardis atente sinjoron Beyer, ĝis avinjo aŭdiĝis:

”Vi estas prava, sinjoro Beyer; estas agrable aŭskulti vian rakontadon, kiel klarigon de la Sankta Skribo. Sed estas tempo kuŝigi la infanojn; via filo estas certe laca de la vojaĝo, vi ankaŭ; morgaŭ ni rakontos al ni la ceteron.”

”Tiun kornikon donu al mi, Orlík, por la gufo, por kio

ĝi utilos al vi?” diris la arbaristo, metante la pafilon sur la ŝultron.

”Kun plezuro.”

”Ni alportos ĝin frumatene al vi,” petis la knaboj.

”Vi devas tamen iri en la lernejon.”

”Por morgaŭ mi liberigis ilin de tiu devo, por ke ili povu kunesti kun la gasto,” diris la patrino.

”Nu, mi lasos miajn bubojn ankaŭ hejme, por ke vi bone amuziĝu. Do venu, bonan nokton! Fartu bone!”

La afabla valfrato, kiel lin sinjoro Beyer iufoje nomis, prezentis al la amikoj la manon, alvokis sian Hektoron, kiu al Orlík tre plaĉis, kaj eliris.

Jam matene, antaŭ ol la infanoj sin vestis, Orlík staris sur la floso, per kiu ili estis albordiĝintaj. Post matenmanĝo sinjoro Beyer iris kun la knaboj en la arbaristejon, avinjo kun Barunka kaj Adélka iris en la gastejon adiaŭi Mílan. La gastoĉambro estis plenplena; estis tie la patrinoj kaj la patroj de la adiaŭantaj soldatoj, kama-319

AVINJO

eLIBRO

radoj, fratinoj kaj konatoj. Kvankam iuj konsolis la aliajn, kvankam la gastejestro kaj Kristla ne sufiĉis por kranverŝi, — eĉ Míla helpis servi la gastojn, — kvankam la junularo kantis gajajn soldatajn kantojn, por sin kura-

ĝigi, tamen ĉio estis vana; eĉ ne unu ebriiĝis, kiel okaze de rekrutiĝo. Tiam ili ornamis la ĉapojn per verdaj pinglobranĉoj, ĝojkriis petole, trinkis, kantis por superi kaj venki la timon kaj senkuraĝecon. Eĉ la plej belkreska kaj la plej bela junulo havis ja ankoraŭ iom da espero. Krom tio flatis ilin la bedaŭrado de la knabinoj, ili ĝojis pro la amo de la gepatroj, kiu en tiaj momentoj supren elŝpru-cas kiel varma fonto, kaŝita interne de la tero, ili fieriĝis pro la prijuĝoj de la konatoj: ”Ho, tiu ne revenos, tia knabo — rekta kiel pino — tiajn soldatojn ili ŝatas.” Per tiaj dolĉaj gutoj la vanteco mildigis la maldolĉan trinkaĵon, kiun la neevitebla devo metis antaŭ ilin; kaj male tio, kio dolĉigis al la sanaj, belaj knaboj tiun malgajan vojon, tio ĝin malfaciligis al tiuj, kiuj ne bezonas timi, kiuj konsciis pri siaj korpdifektoj. Kelkaj vantuloj ĝin tiel dolore toleris, ke ili estus preferintaj fariĝi soldatoj ol aŭskulti la kriojn: ”Pro vi ne bezonas plori la patrino, vi ne ĵuros je tamburo, vi ne atingas la ŝtrumptenilon de hundo;” aŭ ”Knabo! lasu vin rekrutigi al la rajdistoj, vi havas krurojn kiel la bovo kornojn,” kaj similajn mok-

ŝercojn, per kiuj oni ilin regalis.

320

AVINJO

eLIBRO

Avinjo eniris en la gastejon, sed ne iris en la ĉambron; ne tial, ke tie estis sufokiga atmosfero, sed peza nubo da doloro, kiu premis la korojn de ĉiuj kaj kovris kiel vualo la vizaĝojn, ŝin afliktis. ŝi komprenis, kion sentas la malĝojigitaj patrinoj, el kiuj unu interplektis la manojn en muta doloro, alia senvoĉe ploris aŭ laŭte ĝemplendis; kion sentas la junulinoj, kiuj sin ĝenas montri sian mal-

ĝojon, kaj tamen ne povas senplore rigardi la palajn ju-nulojn, kiuj trinkante fariĝas pli malgajaj kaj volante kanti ne povas elpuŝi la voĉon. ŝi komprenis, kion sentas la patroj nubmiene sidantaj ĉe la tablo, kiuj nenion parolas kaj pri nenio alia pensas, ol kie trovi estonte kompenson por la laboremaj junuloj, kiuj estis ilia dekstra mano, kiel ne malĝoji sen ili, kiel ne senti ilian dek-kvarjaran forestadon. Avinjo sidiĝis kun la infanoj en la

ĝardeno.

Post momento venis tien Kristla turmentita, plormalseka, pala kiel muro. ŝi volis paroli, sed ŝian bruston premis ŝtono kaj la gorĝon ŝi havis kvazaŭ ŝnurligitan, ŝi ne povis diri eĉ vorton. ŝi apogis sin je trunko de floranta pomarbo. Estis la sama pomarbo, trans kiun ŝi dum la festo de sankta Johano ĵetis la florkronon. ¯i transflugis, kaj nun, kiam estis plenumota la espero pri kuniĝo kun la amato, ŝi devis adiaŭi. ŝi kovris sian vizaĝon per blanka antaŭtuko kaj laŭte ekploris. Avinjo ŝin ne malhelpis.

321

AVINJO

eLIBRO

Alvenis Míla. Kien malaperis tiu floranta vizaĝo, tiu viveco de la okuloj! Li estis kvazaŭ skulptita el marmoro. Silente li prezentis al avinjo la manon, silente li ĉir-kaŭprenis ls amatan knabinon, kaj eltirante el la brusto broditan naztukon, kiun ĉiu junulo ricevas de sia knabino kiel pruvon de la amo, viŝis per ĝi siajn okulojn. Ili ne diris unu al la alia, kiel profunda estas la kordoloro, sed kiam eksonis el la gastejo strofo de la kanto: ”Pro nia disiĝo du koroj malĝojos, du koroj, kvar okuloj tage-nokte ploros,” Kristla ĉirkaŭprenis forte sian amaton kaj

ĝemplorante kaŝis la vizaĝon sur lia brusto. Tiu kanto estis resono de la melodio, kiu sonis ankaŭ en iliaj koroj senĉese.

Avinjo stariĝis, sur ŝia vango fluis larmo, ankaŭ Barunka ploris. La maljunulino, metante la manon sur la ŝultron de Míla, diris emocie: ”Dio vin akompanu kaj konsolu, Jakub! Faru, kion vi devas, volonte, kaj ĝi ne ŝajnos al vi malfacila. Se Dio sukcesigos mian intencon, via disiĝo ne daŭros longe. Esperu! Knabino, se vi lin amas, ne plipezigu lian koron per via plendado. Adiaŭ!”

Tion dirante, ŝi faris al Míla signon de kruco, premis lian manon, rapide sin forturnis kaj prenante la knabinojn je la manoj ŝi iris hejmen kun tiu dolĉa konscio, ke ŝi konsolis la malĝojigitajn.

La geamantoj, en kies korojn la vortoj de avinjo falis kiel roso sur velkantan floron, vokante ĝin al nova vivo, 322

AVINJO

eLIBRO

tenis sin ĉirkaŭprenitaj sub la floranta pomarbo, kies floroj skuataj de la vento falis de supre sur ilin. Antaŭ la gastejo ekbruis grenveturilo, alveturinta por la soldatoj, de la korto eksonis vokado: ”Míla! — Kristla!” Sed ili ne aŭdis. Ili tenis sin reciproke en la brakoj — kiel do ili atentu pri la mondo — unu en la alia ĉirkaŭprenis sian tutan mondon.

Posttagmeze adiaŭis ankaŭ sinjoro Beyer de la afablaj gastigantoj. Sinjorino Proôková, kiel kutime, plenŝtopis al la patro kaj al la filo per manĝaĵoj la sakvalizojn provize por la vojaĝo. ĉiu el la knaboj donis ion al Orel me-mordonance, Barunka ĉapelrubandon, al Adélka avinjo konsilis, kiam ŝi demandis, kion ŝi donu, ke ŝi donacu la rozon, kiun ŝi ricevis de la grafidino.

”Sed vi diris, ke mi ĝin portos ĉe la zono, kiam mi estos granda,” diris la knabino. ”¯i estas tiel bela.”

”Tion, kion vi amas kaj ŝatas, vi devas doni al kara gasto, se vi volas lin honorigi. Donu ĝin al li, por la knabinoj plej decas prezenti floron.”

Adélka enŝovis la belan rozon al Orel malantaŭ la ĉapelrubandon.

”Ho, mia kara Adélka, mi ne scias, kiel longe tiu rozo posedos sian belecon. Orel estas sovaĝa birdo, la tutan tagon li kuras sur rokoj kaj altaĵoj, en pluvo kaj vento,”

diris sinjoro Beyer.

Adélka demande turnis la okulojn al Orel.

323

!(images/000020.png)

AVINJO

eLIBRO

”Ne zorgu, paĉjo,” diris la knabo, rigardante kun plezuro la donacon; ”labortage, kiam mi estos en la montoj, mi bone ĝin kaŝos, nur dum la festoj mi ĝin fiere portos, kaj tiel ĝi restos ĉiam bela.

Adélka estis kontenta. Neniu supozis, ke ŝi mem estas tiu rozo, je kiu Orel iam eksopiros, kiun li al si for-portos sur la neĝopintajn montojn kaj en la arbara kaŝe-jo kulturos por sia plezuro, ke ŝia amo estos lumo kaj feliĉo de lia vivo.

324

!(images/000026.png)

AVINJO

eLIBRO

**XVI **

Jam pasis Pentekosto, kiun avinjo nomis ”verda”, eble tial, ĉar ŝi per betulaj majbranĉoj ornamis la tutan domon interne kaj ekstere, tiel ke ĉe la tablo kaj en la ĉambro ĉiuj estis sub verdaĵo. Jam pasis ankaŭ la bela festo de Kristkorpo kaj tiu de Johano Baptisto. La alaŭdo ne kantis plu en la arbetaĵo, la hirundoj instruis al siaj idoj la unuajn flugprovojn el sub la tegmento, sur la bakforno apud la katoj kuŝis la majkatido, kun kiu Adélka tiel 325

AVINJO

eLIBRO

ŝatis karesludi. ŝia nigra kokino kondukis jam la plen-kreskintajn kokidojn, kaj Sultán kun Tyrl denove saltis ĉiunokte en akvon persekutante musojn, kio liveris al maljunaj ŝpinistinoj motivon al rakontado, ke sur la ponto apud Staré bêlidlo aperas nikso.

Adélka kondukis kun Vorôa la makulhavan bovinon sur la paŝtejon, iris kun avinjo kolekti kreskaĵojn, aŭ sidis apud ŝi sur la korto sub la tilio, kies florojn avinjo ankaŭ jam sekigis, kaj legis al ŝi el libro. Kaj vespere, kiam ili kune iris renkonte al la infanoj, ili faris flanken-iron trans la kampojn; avinjo inspektis sian linon, kun plezuro rigardis la vastajn kampojn de la nobela bienego, sur kiuj rapide flaviĝis la pezaj spikoj, kaj kiam la vento ilin ondigis, ŝi eĉ ne povis de ili forturni la okulojn.

ŝi diris al Kudrna, kiu kutime aliĝis al ŝi, kiam li ĉirkaŭ-

iris la kampojn: ”Kiel ĝojiga estas tiu dia benaĵo; gardu

ĝin Dio antaŭ katastrofo.”

”Vere, estas granda varmego,” diris Kudrna, direktan-te ĉe tio la okulojn al la ĉielo.

Kiam ili preteriris la pizokampon, li ne forgesis kolekti por Adélka iom da junaj legomoj, kaj ĉiam li kontentigis sian konsciencon per tio, ke eĉ ne la princino tion kontraŭdirus, ”ĉar ŝi amas avinjon kaj la infanojn”.

Barunka ne portis plu al la fratino pecojn da glicirizo aŭ da karamelo, kiun ŝi aŭ por krejcero aĉetis, aŭ de la kna-326

AVINJO

eLIBRO

binoj ricevis por farado de germanaj lecionoj. Tuj, kiam la vendistino ne malproksime de la lernejo metis ĉerizojn, la infanoj regule ĉiun tagmezon elspezis por ili krejceron. Irante hejmen tra la kverka arbaro ili kolektis fragojn; Barunka, farinte el betula ŝelo saketon, plenigis ĝin por Adélka, kaj kiam ne estis fragoj, ŝi pli poste alportis mirtelojn kaj avelojn. Avinjo alportis el arbaro fungojn, kaj instruis al la infanoj bone ilin distingi. Mallonge dirite, estis fino de julio, kaj komence de aŭgusto estis al-veturontaj la princino kaj la patro, kaj krom tio la infanoj ĝojis, ke la instruado finiĝos. Sinjorino Proôková jam denove inspektis la tutajn tagojn en la kastelo, por ke eĉ ne angulo restu nebalaita, kaj la ĝardenisto ĝis laciĝo kuris en la ĝardeno atentante pri ĉiu bedo, ĉu la floroj kreskas, kiel li volas, rigardante la herbobedojn, ĉu tamen iu herbo kreskis pli alten, por povi ĝin tuj altranĉi egalige kun la ceteraj, trarampante la arbetaĵon, ĉu tie la laboristinoj forgesis urtikon, por ĝin ŝiri kaj ĵeti trans la barilon. ĉie oni vidis preparojn por la alveno de la sinjorino. Iuj, al kiuj ŝia alveturo alportis utilon, ĝojis, aliaj ĉagreniĝis, kaj la familianoj de la administranto ĉiutage pli malalte portis la kapojn, kaj kiam aŭdiĝis: ”Morgaŭ ili estos ĉi tie,” la administranto tiel humiliĝis, ke li eĉ dankis por la respektega saluto de la garbejestro, kion li neniam faris dum la vintro, kiam li estis la unua perso-327

AVINJO

eLIBRO

no en la kastelo. Avinjo deziris al la princino ĉiun bonon kaj ĉiutage por ŝi preĝis; tamen, se kun ŝia alveturo ne estus kunigita ankaŭ la alveno da la bofilo, ĝi estus por ŝi egala, vidi ŝin aŭ ne vidi. Sed ĉifoje avinjo senpacience atendis ankaŭ la princinon; ŝi havis iun sekretan intencon, pri kiu ŝi al neniu faris eĉ aludon.

Komence de aŭgusto proksimiĝis la rikolto, kaj la princino efektive tuj en la unuaj tagoj revenis kun la tuta korteganaro. La fraŭlino de la administranto atendis la italon, sed ŝi tuj ricevis sciigon, ke la princino lin lasis en la ĉefurbo. Sinjorino Proôková radiis de ĝojo, la infanoj havis denove sian karan paĉjon; la vizaĝo de avinjo kompreneble iom nubiĝis, kiam ŝi ne vidis, ke kunveturis la filino Johanka. Sinjoro Proôek alportis tamen al ŝi leteron, en kiu la filino al ŝi komunikis mil salutojn de onklino Dorotka kaj de la onklo, sciigante, ke ŝi pro malsano de la onklo ne povas alveturi, ĉar ne estus dece lasi al la onklino la mastrumadon kaj flegadon de la malsanulo. — ŝi skribis, ke ŝia fianĉo estas bona homo, ke la onklino konsentas kun ŝia elekto, kaj ke ŝi volas dum la festo de sankta Katarino fari al ili edziĝan festenon, ke ili atendas nur la aprobon de avinjo. ”Kiam ni estos geedziĝintaj, ni tuj laŭ ebleco veturos en ĉe˛ujon, por ke vi, panjo, donu al ni la benon kaj ekkonu mian Jiæin, kiun ni nomas Jura. Ankaŭ li ne estas ĉe˛o, li de-328

AVINJO

eLIBRO

venas de ie apud la turka landlimo, sed vi bone kun li interkompreniĝos, mi instruis al li la ĉeąn lingvon pli rapide ol Terezka al Jan.

Mi volonte estus edziniĝinta kun ĉe˛o, mi scias, ke tio vin tre ĝojigus, sed kion fari, panjo, la koro ne lasas iam al si ordoni, al mi plaĉis tiu mia Krobot.” Tiel finiĝis la letero.

Terezka antaŭlegis la leteron, Jan ĉeestis kaj diris al si:

”Kvazaŭ mi ŝin aŭdus, tiun gajan Hanan; sed ŝi estas bona knabino kaj Jura honesta homo, mi konas lin, li estas ĉefhelpanto de la onklo, ĉe kiu estas Hana, kaj kiam ajn mi eniris en ilian forĝejon, Jura plaĉis al mi.

Knabego kiel monto kaj metiisto neordinara.”

”Sed unu vorto estis tie, Terezka, kiun mi ne komprenis, ie malsupre, legu tiun al mi ankoraŭ unufoje,” kaj avinjo montris al la fino de la letero.

”La vorton Krobot vi opinias, ĉu ne?”

”Kion ĝi signifas, mi petas vin?”

”Tiel oni nomas en Vieno la kroatojn.”

”Tia do estas la afero. Nu, Dio ŝin faru feliĉa. Sed kiu estus supozinta, el kiuj malproksimaj regionoj tiuj homoj kuniĝos. Jiæi li nomiĝas, kiel ŝia mortinta patro!”

Tion dirinte avinjo faldis la leteron, forviŝis larmon de la okulo kaj iris ĝin kaŝi en fakon de sia kestoŝranko.

329

AVINJO

eLIBRO

La infanoj estis neesprimeble feliĉaj, ke ili havis sian amatan patron hejme. Ili eĉ ne povis lin satrigardi kaj vetprovis atingi la vorton por eldiri al la patro la okazintaĵojn de la tuta jaro, kion li cetere jam longe konis el la leteroj de la patrino. ”Sed vi restos ĉe ni la tutan vintron, ĉu ne, paĉjo?” demandis Adélka flateme, karesante la barbon de la patro, kion ŝi faris ĉiam kun plezuro.

”Kaj ĉu ne, paĉjo, kiam fariĝos glitvojo, vi veturigos nin sur tiu bela glitveturilo kaj pendigos tintilojn al la ĉevaloj? La baptano el la urbo sendis iam en la vintro por ni glitveturilon, ni estis tie kun panjo, avinjo ne volis veturi, sed tio estis veturado kaj tintsonorado, ĉiu en la urbo kuris por vidi, kiu veturas,” rakontis Vilém; sed la patro ne povis respondi, ĉar jam komencis Jan: ”Paĉjo, mi estos arbaristo. Kiam mi estos absolvinta la lernejon, mi iros al sinjoro Beyer en la montaron kaj Orel iros al Riesenburk.”

”Bone, nur lernu pli frue diligente en la lernejo!” ridetis la patro, lasante al la knabo la liberecon de opinio.

Alvenis ankaŭ la amikoj, la arbaristo kaj la muelisto por saluti la karan gaston. En la domo regis gajeco; eĉ Sultán kun Tyrl kun ia nekutima sovaĝa ĝojo kuregis al Hektor, kvazaŭ volante rakonti al li novaĵon. La sinjoro ja amis ilin; batpunon ili ne ricevis de tiu tempo, kiam ili mordpereigis la anseridojn, kaj kiam ajn ili venis al li 330

AVINJO

eLIBRO

renkonte, li karesis iliajn kapojn. Avinjo, vidante ilian

ĝojadon, rimarkigis, ke la besto bone atentas, kiu amas

ĝin, kaj ke ĝi tion longe memoras.

”Kaj ĉu la grafidino estas tute sana?” demandis la arbaristino, venante saluti la baptanon.

”Oni diras, ke ŝi estas sana, sed mi tion ne kredas. Io certe ŝin turmentas. ŝi estis dum sia tuta vivo subtila, sed nun ŝi estas nur spirito, kaj la okuloj rigardas jam kvazaŭ el ĉielo. Mi plorus, kiam mi ŝin vidas, ŝi estas anĝelo.

Nemire, ke pro tio la princino multe turmentiĝas kaj de post kiam la grafidino malsaniĝis, ĉesis en nia domo distraĵoj. ¯uste antaŭ la malsano ŝi estis fariĝonta fianĉi-no de iu grafo. Li devenas el riĉa familio, la princino amike rilatas kun liaj gepatroj kaj tre deziras, ke tiu geedziĝo efektiviĝu. — Nu, mi dubas,” aldonis sinjoro Pro-

ôek nekredeme skuante la kapon.

”Kaj kion diras pri tio la grafo?” demandis la virinoj.

”Kion li diru, li devas esti kontenta kaj atendi, ĝis la knabino resaniĝos; kaj se ŝi mortos, li povas funebri, se li vere ŝin amas. — Li volas laŭdire sekvi la princinon en Italujon.”

”Kaj ĉu la fraŭlino amas la grafon?” demandis avinjo.

”Kiu povas tion scii! Se ŝi ne havas iun alian en la koro, li povus al ŝi plaĉi, li estas bela viro,” respondis Jan.

331

AVINJO

eLIBRO

”Tio estas konsiderinda, ĉu iu alia ne plaĉas al ŝi pli multe,” diris la muelisto, prezentante al sinjoro Proôek la malfermitan flartabakujon; ”pri gusto vana diskuto.”

Tio estis lia preferata proverbo. ”Jen, nia kelnerino estus jam longe edziniĝinta kaj ne irus kiel niksino, se oni ne estus de ŝi forpreninta tion, kio al ŝi plaĉis,” findiris la muelisto, prenante ankaŭ mem, kiam li estis al ĉiuj pro-poninta, pinĉdozon, kaj okulumante ĉe tio flanken al Kristla, kiu ankaŭ ĉeestis.

”Mi bedaŭris vin ambaŭ, kiam Terezka skribis al mi tion,” diris sinjoro Proôek, rigardante la palan knabinon;

”ĉu Míla jam iel kontentiĝis kun sia situacio?”

”Kion li faru, kompatindulo! Li devas, kvankam estas por li malfacile,” respondis Kristla forturnante sin al la fenestro por kaŝi larmojn.

”Tion mi kredas,” aŭdiĝis la arbaristo; ”oni fermu birdon eĉ en oran kaĝon, tamen ĝi preferos la arbaron.”

”Precipe kiam ino tie ĝin sopiras,” kaŝe moketis la muelisto.

”Mi ankaŭ estis soldato,” komencis sinjoro Proôek; rido ludis ĉirkaŭ lia bela buŝo, kiam li tion diris, kaj liaj bluaj okuloj turniĝis al sinjorino Terezka.

ŝi ankaŭ ridetis dirante: ”Vi estis bravulo, vi!”

”Nur ne ridu, Terezka; kiam vi iris sur la muregon kun onklino Dorotka por rigardi, kiel mi ekzerciĝas, vi am-baŭ ploris.”

332

AVINJO

eLIBRO

”Kaj vi kun ni,” ekridis sinjorino Terezka. ”Sed tiam neniu havis ridhumoron, krom tiuj, kiuj nin rigardis.”

”Mi devas konfesi,” diris la bonkora mastro, ”ke tio estis al mi tute egala, ĉu min iu konsideras malkuraĝulo aŭ heroo — mi ne avidis tiun honoron. ĉiujn dek kvar tagojn, dum kiuj mi estis soldato, mi pasigis sopirante kaj plorante, mi preskaŭ nek manĝis nek dormis, tiel ke mi estis kvazaŭ ombro, kiam mi estis liberlasita.”

”Do nur dek kvar tagojn vi estis soldato — nu, tio pla-

ĉus al Míla, se oni anstataŭ jaroj kalkulus al li tagojn,”

diris la muelisto.

”Sed mi ne malĝojus, se mi estus antaŭe sciinta, ke bona amiko traktas por min elaĉeti kaj ke mia frato anstataŭ mi rekrutiĝas. Tio min surprizis kiel fulmo el se-rena ĉielo. Al la frato plaĉis la militista profesio, kaj li por

ĝi taŭgas entute pli bone ol mi. Sed ne opiniu, ke mi estas malkuraĝulo. Se estus bezonate defendi la familion kaj la patrujon, mi estus en la unua vico. Nu, ne ĉiuj homoj estas egalaj, unu taŭgas por tiu, alia por alia profesio. ĉu ne, Terezka?”

Tion dirante sinjoro Proôek metis la manon sur la ŝultron de sinjorino Terezka kaj sincere rigardis en ŝiajn okulojn.

”Jes, jes, Jan, via loko estas nur inter ni,” respondis avinjo anstataŭ la filino, kaj ĉiuj kun ŝi silente konsentis, konante la delikatan naturon de la mastro.

333

AVINJO

eLIBRO

Kiam la amikoj estis disirantaj, Kristla enŝoviĝis en la ĉambron de avinjo kaj eltirante de sur la brusto leteron, sur kies sigelo estis stampsigno de soldata butono, diris mallaŭte: ”De Jakub!”

”Nu, tio estas agrabla; kion li skribas?” diris avinjo, partoprenante la ĝojon de la knabino.

Kristla malfermis la leteron kaj malrapide legis: ”Mia kara Kristinjo! Mi centfoje vin salutas kaj kisas. Ho, Dio, kion tio valoras! Mi preferus vin vere kisi unufoje, ol milfoje surpapere, sed tri mejloj da vojiro nin dividas, kaj ni ne povas veni unu al la alia. Mi scias, ke vi multfoje dum la tago pensas: ’Kion faras mia Jakub? Kiel li fartas?’ Mi havas sufiĉe por fari, sed kia farado estas, la korpo ĉe laboro kaj la tuta animo aliloke! Malbona situacio. Se mi estus libera, kiel estas Tonda Vítek, la soldata profesio eble al mi plaĉus; la kamaradoj alkutimiĝas, kaj baldaŭ nenio estos por ili malfacila. Mi ankaŭ ĉion lernas kaj plendas pri nenio … sed min nenio ĝojigas, kaj anstataŭ alkutimiĝi, mi suferas de tago al tago pli multe … De tagiĝo ĝis krepusko mi pensas pri vi, mia kara kolombino, kaj se mi nur scius, ke vi estas sana, se mi unu solan saluton de vi ricevus, mi estus kontenta. Kiam mi gardostaras ekstere kaj vidas la birdojn flugantajn en vian direkton, mi ĉiam pensas, kial ili ne havas parolon, por diri al vi mian saluton, aŭ ke mi mem estu birdo, tiu 334

AVINJO

eLIBRO

malgranda najtingalo, por flugi al vi. — ĉu avinjo Proôek diras al vi nenion? Kion ŝi pensis per tio, ke nia disiĝo eble ne daŭros longe? ĉu vi ne scias? Kiam mi fartas plej malbone, mi ĉiam memoras ŝiajn lastajn vortojn, kaj kvazaŭ Dio min vizitus, tiel min refreŝigas la espero, ke ŝi konsilos, kion kaj kiel fari. ŝi ne parolas vane. Nur kelkajn liniojn sendu al mi, por ke mi ĝoju, certe iu tion al vi skribos; skribu al mi ĉion, ne forgesu! ĉu vi rikoltis la fojnon seke? Kaj la falĉado? ĉi tie oni jam komencas rikolti. Kiam mi vidas falĉistojn iri sur la kampojn, mi ĉion forĵetus kaj forkurus. Mi petas vin, ne iru sola labori, ili vin demandos, ili dolorigos vian koron — ne iru; kaj tiu babilaĉulo, tiu skribistaĉo —”

”Kia naivulo li estas, li timas, ke mi eble —” koleris Kristla, sed ŝi tuj daŭrigis la legadon: ”— ne lasus vin trankvila. Nur fidu je Tomeô, mi petis lin, ke li estu via dekstra mano. Salutu lin kaj Anâan! Iru ankaŭ al mia familio kaj komuniku al ili saluton, kaj ke mi la viajn fami-lianojn ankaŭ centfoje salutas, avinjon, la infanojn kaj ĉiujn konatojn kaj amikojn. Mi havus ankoraŭ tiom por diri al vi, ke por tio eĉ tiel granda peco da papero ne sufiĉus, per kiu oni tegus la monton Òernov, sed jam estas tempo gardostari. Kiam mi promenas gardante, mi kantas: ’Belaj steloj, ho, vi malgrandaj!’ Ni kantis tion kune en tiu vespero, antaŭ ol ni disiĝis; vi ploris ĉe tiu 335

AVINJO

eLIBRO

kanto. Ho, Dio, ni ĝojis pro tiuj steloj, ni ĝojis, sed nur Dio scias, ĉu ni ĝojos ankaŭ estonte. Adiaŭ!”

Kristla kunmetis la leteron, demandokule rigardanta en la vizaĝon de avinjo.

”Nu, vi povas ĝoji, li estas bona knabo; komuniku al li saluton, ke li esperu je Dio, ke ankoraŭ ne estis tiel malbona situacio, ke ĝi ne povu reboniĝi; ankaŭ por li rebrilos la suno. Sed diri al vi: tiel kaj tiel staras la afero, tion mi ne povas, antaŭ ol mi havas certecon. Labori tamen iru, kiam estos necese; mi deziras, ke vi prezentu al la princino ĉe la rikoltfesto florkronon; cetere neniu alia ĝin prezentos, se vi iros labori, ol vi.”

Kristla estis per tiuj vortoj sufiĉe konsolita kaj promesis ĉiurilate sekvi la konsilon de avinjo. De kiam Jan estis veninta, avinjo demandis lin kelkfoje, kiam la princino estas hejme, kien ŝi eliras, tiel ke sinjoro Proôek timis.

”Avinjo estis neniam scivolema pri tio, kio okazas en la kastelo; la kastelo por ŝi preskaŭ ne ekzistis — kaj nun ŝi demandas ripete. Kion ŝi intencas?” Sed avinjo ne diris, kaj la familianoj ne volis demandi, tial ili nenion eksciis kaj klarigis al si la konduton de avinjo per scivolemo.

Post kelkaj tagoj sinjoro Proôek faris kun la edzino kaj kun ĉiuj infanoj veturekskurson en la urbon; li volis al ili

ĝuigi agrablan tagon. Vorôa kaj Bêtka iris sur la kampon, 336

AVINJO

eLIBRO

avinjo gardis la domon. ŝi sidiĝis kun spindelo sub la tilio sur la korto, kiel kutime. ŝi pensis pri io, eĉ ne kantis, balancis de tempo al tempo la kapon, denove ion kapjesis, ĝis fine ŝi kvazaŭ decidiĝante diris al si: ”Tiel ni faros tion”. En la sama momento ŝi vidis la grafidinon malsupreniranta sur deklivo preter la bakejoj al la ponto. ŝi havis blankan vestaĵon, sur la kapo rondan pajlo-

ĉapelon; flugdelikate ŝi paŝis sur la vojo malsupren kiel feino, ŝia piedo, per atlasa ŝuo premvestita, apenaŭ tuŝis la teron. Avinjo rapide leviĝis kaj kun granda ĝojo ŝin salutis; sed la koro ŝin doloris, kiam ŝi rigardis en la pa-letan, preskaŭ travideblan vizaĝon de la knabino, en kiu kuŝis tia mildeco kaj samtempe profunda doloro, ke neniu povis rigardi ĝin sen kompato.

”Sola, kaj tiel kviete ĉi tie,” demandis Hortensio, kiam ŝi estis kore salutinta avinjon.

”Sola, sola, ili forveturis en la urbon. La infanoj eĉ ne povas satrigardi la patron, ĉar ili ne vidis lin tiel longe,”

diris avinjo viŝante per antaŭtuko la puran benkon, an-taŭ ol ŝi petis la fraŭlinon, ke ŝi sidiĝu.

”Vere longe; pri tio mi estas kulpa.”

”Tute ne, via fraŭlina moŝto, kiam Dio sendas malsa-non, kion oni povas kontraŭfari! Ni ĉiuj bedaŭris kaj preĝis, ke Dio redonu al la fraŭlina moŝto la sanon. ¯i estas granda trezoro, kaj oni ĝin ŝatas, nur kiam oni per-337

AVINJO

eLIBRO

das ĝin. Oni devus vin bedaŭri, via fraŭlina moŝto, vi estas tre juna, kaj ŝia princina moŝto suferas grandan kordoloron.”

”Mi tion scias,” suspiris la grafidino metante la inter-fingritajn manojn sur la bele binditan albumon, kiun ŝi havis sur la genuoj.

”Vi estas tre pala, via fraŭlina moŝto, kio mankas al vi?” demandis avinjo kun granda partoprenemo la knabinon, kiu sidis apud ŝi kiel enkorpiĝinta sufero.

”Nenio, avinjo,” respondis la fraŭlino, devigante sin al rido, kiu tamen ĝuste perfidis doloron de la koro. Avinjo ne kuraĝis demandi pli multe, sed ke la fraŭlino ne estas nur korpe malsana, tion ŝi rimarkis.

Post momento la grafidino komencis demandesplori, kiel fartas ĉiuj en la domo, ĉu la infanoj ankoraŭ rememoras ŝin, kion al ŝi avinjo volonte konfirmis, siavice reciproke demandante, kiel fartas la princino kaj kion ŝi faras.

”La princino veturis al la arbaristejo,” respondis la grafidino; ”mi ŝin petis, ke ŝi permesu al mi resti hejme, por ke mi skizu la valon kaj vizitu vin. ŝi haltos ĉi tie por min forveturigi.”

”ŝi venos kiel sendita de Dio,” ĝojis avinjo; ”mi devas surmeti puran antaŭtukon, oni de tiu linlignaĵo tute pol-vokovriĝas. Pardonu, via fraŭlina moŝto, mi tuj revenos.”

338

AVINJO

eLIBRO

Tion dirinte, avinjo eniris en la domon, kaj post mallonga tempo ŝi revenis kun pura antaŭtuko kaj kun puraj tukoj sur la kapo kaj sur la kolo, portante blankan panon, mielon, buteron kaj kremon. ”Eble plaĉus al la fraŭlina moŝto manĝi pecon da pano, ĝi estas bakita hieraŭ. Sed ni sidiĝu en la ĝardeno, tie estas pli multe da verdaĵo. La tilio cetere ankaŭ donas ombron, mi ŝatas sidi sub ĝi, jam pro tio, ke mi vidas ĉi tie ĉirkaŭ mi la kortbirdaron fosi, kuri kaj ŝanceliri.” — ”Do, ni restu nur ĉi tie, estas al mi agrable ĉi tie sidi,” interrompis ŝian parolon la grafidino, transprenante la alportitajn manĝa-

ĵojn. ŝi neniel hontis, tranĉis al si pecon da pano, man-

ĝis kaj trinkis; ŝi sciis, ke avinjo ĉagreniĝus, se ŝi neniom manĝus. Sed dume ŝi malfermis la libron kaj montris al avinjo, kion ŝi pentris.

”Ho, Dio, estas ja la tuta valo super la kluzo, la herbejoj, la deklivoj, la arbaro, la kluzo, kaj nekredeble, ĉi tie estas ankaŭ Viktorka,” avinjo vokis mirigite.

”ŝi taŭgas al ĉi tiu solejo. Mi renkontis ŝin sur la deklivo, ŝi estas terure kaduka. ĉu ne estas eble helpi al ŝi?”

kompateme demandis la knabino.

”Ho, via fraŭlina moŝto, al la korpo oni povus helpi; sed kiom tio valorus, se la ĉefa afero mankas, la prudento. ŝia animo estas erariĝinta, kion ŝi faras, tion ŝi faras kvazaŭ dormante. Estas eble favordono de Dio, ke 339

AVINJO

eLIBRO

li forprenis de ŝi memoron pri la doloro, kiu certe estis terura; se ŝi rekosciiĝus, ŝi eble en malespero pereigus eĉ sian animon, kiel — nu, Dio al ŝi pardonos, se ŝi pekis, ŝi ankaŭ suferis pro tio,” avinjo interrompis sian parolon, turnante folion. Nova miro! ”Savinto, jen Staré bê-

lidlo, la tilio — tio estas mi, la infanoj, la hundoj, tute ĉio; mia Jesuo, kion mi ĉi tie ĝisatendis. Se tion vidus niaj familianoj!” interrompante ekkriis avinjo.

”Mi neniam forgesos,” diris la grafidino, ”pri la homoj, kiujn mi amas, sed por ke iliaj bildoj restu en mia animo pli klaraj, mi desegnas iliajn vizaĝojn. Tiel ankaŭ la pej-zaĝojn, kie mi pasigis agrablajn tagojn, mi ŝatas fiksi sur la papero kiel karan memoraĵon. Kaj ĉi tiu valo estas ĉar-ma. Se vi konsentus, mi volonte vin pentrus, avinjo, por ke la infanoj havu memoraĵon.”

Avinjo ruĝiĝis; ŝi skuis la kapon kaj kontraŭdiris hont-hezitante: ”Min, maljunan personon; tio eĉ ne konvenas, via fraŭlina moŝto.”

”Ne rifuzu, avinjo, kiam vi refoje estos hejme sola, mi venos ĉi tien kaj pentros vian portreton; faru tion por la genepoj, por ke ili havu vian bildon.”

”Se vi tion volas, via fraŭlina moŝto, estu do,” decidiĝis avinjo, ”sed pri tio mi petas, ke neniu tion sciu, oni dirus, ke mi, maljuna virino, vantiĝas. Dum mi vivas, ili ne bezonas la bildon; kiam mi ne vivos plu, tiam fariĝu kio ajn.”

340

AVINJO

eLIBRO

La fraŭlino konsentis.

”Sed kie la fraŭlina moŝto tion lernis? Mi neniam aŭ-

dis pri virino, kiu scipovas pentri,” demandis avinjo, turnante refoje alian folion.

”Ni apartenantoj al nia klaso devas lerni multegajn aferojn, por ke ni sciu, kiel pasigi la enuan tempon. Al mi precipe plaĉis la pentrarto,” respondis la fraŭlino.

”Estas bela afero,” esprimis sian opinion avinjo, rigardante pentritan bildon, kiu estis nur enmetita en la libron. Sur la bildo estis roko kovrita de arboj, de kies malsupro reĵetiĝis marondoj. Sur la roko staris juna viro, li tenis en la mano burĝonon de rozo kaj rigardis al la maro, sur kiu en la malproksimo estis videblaj etenditaj veloj de ŝipo.

”Ankaŭ tion faris la fraŭlina moŝto?” demandis avinjo.

”Ne, la pentristo, ĉe kiu mi lernis pentri, donis al mi tiun bildon,” respondis la fraŭlino duonlaŭte.

”ĉu tio estas li mem?”

La grafidino ne respondis, ŝia vizaĝo kovriĝis de pur-purruĝo; ŝi leviĝis. ”ŝajnas al mi, ke la princino jam alveturas.”

Avinjo divenis, ŝi jam sciis, kio mankas al la fraŭlino.

La princino ankoraŭ ne estis ĉi tie. La grafidino denove sidiĝis, kaj avinjo post kelkaj elturniĝoj komencis paroli 341

AVINJO

eLIBRO

pri Kristla kaj Míla; ŝi konfidis al la grafidino, ke ŝi pri tio ŝatus paroli kun la princino. Kaj la grafidino aprobante ŝian intencon kompleze promesis rekomendon.

La princino venis; ŝi alvenis sur vojo, la malplena ka-leŝo veturis sur la ŝoseo. Tre kore ŝi salutis avinjon; al Hortensio ŝi prezentis bukedon dirante: ”Vi amas sova-

ĝajn diantojn! Mi plukis ilin vojirante.”

La grafidino riverencis, kisis la manon de la princino, la bukedon ŝi enŝovis post la zonon.

”Tio estas larmoj,” diris avinjo, rigardante la bukedon.

”Larmoj?” miris la sinjorinoj.

”Jes, larmoj de Virgulino Mario. Oni rakontas pri tiu floro jene: Kiam la hebreoj kondukis Kriston sur Kalvarion, Virgulino Mario lin sekvis, kvankam ŝia koro krevis. Kiam ŝi vidis sur la vojo sangajn postsignojn de la vundoj de Kristo, ŝi maldolĉe ploris, kaj el tiuj larmoj de la Dipatrino kaj el la sango de ŝia Filo kreskis sur la vojo al Kalvario ĉi tiuj floroj,” diris avinjo.

”¯i estas do floro de doloro kaj amo,” diris la princino.

”La geamantoj ne plukas unu al alia tiujn florojn, opiniante, ke ili devus plori,” rekomencis avinjo kaj prezentis al la princino glason da kremo, humile petante, ke ŝi bonvolu je tio kontentiĝi. La princino ne rifuzis al avinjo.

”Ho, mia Dio,” daŭrigis avinjo sian antaŭan parolon, 342

AVINJO

eLIBRO

”oni ĉiam havas kaŭzon plori pri io, eĉ se oni ne plukus la diantojn-larmojn, la amon akompanas sufero kaj ĝojo.

Se la geamantoj estas feliĉaj, aliaj homoj alŝutas al ili maldolĉaĵojn.”

”Kara princino, avinjo ankaŭ volas propeti je malfeli-

ĉaj geamantoj, aŭskultu ŝin kaj, mi petas vin, kara princino, helpu!”

La grafidino kunmetis la manojn kaj pete rigardis la princinon.

”Parolu, avinjo, mi jam diris al vi unufoje, ke mi volonte plenumos vian peton; mi konas vin, vi ne petus pri la malindaj,” diris la princino, karesante abundajn harojn de la amata zorgatino kaj rigardante ĉe tio afable avinjon.

”Tion mi ne kuraĝus, via sinjorina moŝto, se mi scius, ke ili tion ne meritas.” Kaj avinjo komencis rakonti pri Kristla kaj Míla, kiel li estis varbita, nur tion ŝi kaŝis, ke la administranto senĉese persekutas la knabinon. ŝi ne volis al li malutili pli multe, ol estis necese.

”ĉu tio estas la sama knabino kaj la sama junulo, kiuj havis disputojn kun Piccolo?”

”La samaj, via sinjorina moŝto.”

”ĉu vere ŝi estas tiel bela, ke la viroj pro ŝi interbati-

ĝas?”

343

AVINJO

eLIBRO

”Knabino kiel frago, moŝta sinjorino; ĉe la rikoltofesto ŝi portos florkronon, tiam la moŝta sinjorino ŝin vidos.

Kompreneble doloro ne plibeligas; kiam amo turmentas la knabinon, ŝi tuj mallevas la kapon kiel velkinta floro.

Kristla nun estas nur ombro, sed unu sola vorto ŝin re-vivigos, tiel ke ŝi baldaŭ estos, kia ŝi estis pli frue. La fraŭlina moŝto estas ankaŭ tre pala; sed kiam ŝi estos vidinta sian landon kaj tion, kio estas kara al ŝia koro, tiam ŝiaj vangoj floros kiel folioj de rozo,” aldonis intence avinjo, kaj la vortojn ”kio estas kara al la koro” ŝi tiel akcentigis, ke la knabino embarasiĝis. La princino esploreme rigardis la grafidinon, poste avinjon, sed la lasta ŝajnigis, kvazaŭ nenio estus okazinta, ŝi volis nur atentigi la princinon, pli multe ŝi ne celis. ”Se ŝi interesiĝas pri la feliĉo de tiu knabino, ŝi zorgos pri la cetero,” ŝi pensis en la animo.

La princino post momenta silento leviĝis, metis la manon sur la ŝultron de avinjo kaj diris per sia agrabla voĉo: ”Pri la geamantoj ni zorgos. Kaj vi, avinjo, venu morgaŭ je la sama tempo al mi!” ŝi aldonis duonlaŭte.

”Kara princino,” diris la grafidino, prenante la libron sub la brakon, ”avinjo permesis al mi, ke mi ŝin pentru, sed ŝi volas, ke tio restu sekreta, dum ŝi vivas. Kiel fari tion?”

344

!(images/000030.png)

AVINJO

eLIBRO

”Venu nur en la kastelon, avinjo, Hortensio vin pentros, kaj la bildo restos ĉe mi, dum vi vivos. Ankaŭ viajn genepojn ŝi pentros, kaj tiun bildon vi retenos, avinjo, por havi memoraĵon, kiam ili estos plenkreskaj.”

Tiel decidis la princino, riverencis afable kaj enpaŝis kun Hortensio en la kaleŝon.

Avinjo iris en la domon plena de konsolo.

345

!(images/000002.png)

AVINJO

eLIBRO

**XVII **

La mateno estis varmega; ĉiuj, junaj-maljunaj, laboris sur la kampoj, por almenaŭ tion forveturigi, kio estis falĉita. La mastroj devis uzi parte la noktojn, por ke ili povu prizorgi la mastrumaĵon kaj ankaŭ la laboron.

La suno ardis, tiel ke ĝia fajrego preskaŭ krevigis la teron. La homoj suferis de sufoka atmosfero, la floroj velkis, la birdoj flugis tuŝproksime ĉe la tero, la bestoj ser-

ĉis ombron. Jam de la mateno leviĝis sur la firmamen-346

AVINJO

eLIBRO

to nuboj, komence nur malgrandaj, grizaj, blanketaj, sporade dismetitaj, kiuj dum la progresanta tago ĉiam pli kaj pli multiĝis, pli alten supreniĝis, amasiĝis, formante striegojn, ilia koloro ĉiam pli malheliĝis — kaj je la tagmeza horo la tuta firmamento estis kovrita de nigra peza nubego, kiu celis al la suno.

Kun timo rigardis la rikoltantoj al la ĉielo; kvankam ili preskaŭ ne povis spiri, tamen ĉiu vetlaboris, eĉ se la skribisto ne estus senhalte krianta kaj insultanta. Jam estis lia kutimo kriegi, por ke la homoj ne forgesu, ke li havas la rajton al ili ordoni, kaj por ke ili havu antaŭ li respekton.

Avinjo sidis antaŭ la dompordo; angore ŝi rigardis la nubojn, kiuj staris jam super la domo. La knaboj kaj Adélka ludis post la domo, sed estis al ili tiel varmege, ke ili estus ĉion de si forĵetintaj kaj saltintaj en la riveron, se avinjo permesus al ili tion. Adélka, ĉiam babilema, saltema kiel birdo, oscedis, ne ŝatis ludi kaj fine ŝiaj okuloj fermiĝis. Ankaŭ avinjo sentis pezon sur la okuloj. La hirundoj flugis malalte, ja eĉ en la neston sin kaŝis; la araneo, kiun avinjo rigardis matene, kiel ĝi ĉirkaŭŝpinas kaj mordelsuĉas la muŝojn, enrampis en la ŝpinreton; la kortbirdaro amasiĝis sur la korto en aroj, la hundoj kuŝis ĉe la piedoj de avinjo, kaj, kvazaŭ ili estus finintaj sova-

ĝan ĉasadon, rapide spiris, elmetante la langojn. La arboj staris senmove, eĉ ne folio tremis.

347

AVINJO

eLIBRO

Sinjoro Proôek kun la edzino venis el la kastelo. ”Terura uragano rapidegas, ĉu ĉio estas hejme?” demandis la mastrino jam de malproksime. La tolo de la blankigejo, la kortbirdaro, la infanoj, ĉio estis prenita hejmen kaj forportita, avinjo metis panon sur la tablon, preparis la benitan kandelon, oni fermis la fenestrojn. Estis prem-aere, la suno estis kovrita de nuboj. Sinjoro Proôek staris sur la ŝoseo kaj ĉirkaŭrigardis. En la arbaro li vidis Viktorkan stari sub arbo. Tiam forte ekblovis vento, ba-relbrue tondris, la nigran nubaron traflugis fulmo. ”Dio!

tiu persono, ŝi staras sub arbo!” diris Proôek por si mem kaj komencis voki kaj mansigni tiuflanken, ke ŝi foriru.

Sed Viktorka ĉe ĉiu fulmo batis la manojn kaj ridegis, kaj ne atentis sinjoron Proôek. Grandaj gutoj falis, la fulmoj zigzagis en la nigraj nuboj, tondrado bruegis, la uragano plenforte furiozis. Sinjoro Proôek eniris en la domon.

Avinjo estis bruliginta la benitan kandelon; ŝi preĝis kun la infanoj, kiuj ĉe ĉiu fulmo kaj tondro paliĝis. Sinjoro Proôek iris de unu fenestro al alia, rigardante eksteren.

Pluvegis, la ĉielo estis senĉese malfermata, fulmo sekvis fulmon, tondro tondron, kvazaŭ flugus furioj. Momenton silento — jen refoje bluflava lumo ekflirtis en la fenestroj, fulmo traflugis laŭlonge kaj laŭlarĝe la ĉielon, kaj - krak - krak - ĝuste super la domo. Avinjo volis diri:

”Dio nin gardu!” sed la vorto haltis en ŝia buŝo; sinjorino Proôková sin tenis je la tablo, sinjoro Proôek paliĝis, 348

AVINJO

eLIBRO

Vorôa kaj Bêtka falis sur la genuojn, la infanoj ploris. La fulmotondrado, kvazaŭ perdante per tiu frapego sian furiozecon, iom post iom ĉesis. Pli kaj pli malforte sonis la tondrobruado, la nuboj disiĝis, ŝanĝante la koloron, kaj jam denove inter la grizaj nuboj trabrilis blua firmamento. La fulmoj malaperis, eĉ la pluvo ĉesis, la fulmo-tontrado retiriĝis.

Kia ŝanĝo ekstere! Kvazaŭ lacigita ankoraŭ ripozas la tero, ĝiaj membroj ankoraŭ tremas, kaj la suno ĝin rigardas per pluvmalseka, sed brilanta okulo, kelkloke sur ĝia vizaĝo estas ankoraŭ videbla nubo, restaĵo post la pasia furiozado. La herbo, la floroj, ĉio estas kvazaŭ batalpre-mita al la tero, sur la vojoj fluas torentoj, en la rivero la akvo estas malklarigita, la arboj deskuas milojn da gutoj briletantaj sur ilia verda vestaĵo. La birdoj jam denove traflugas aeron, la anseroj kaj anasoj ĝojas pro la marĉoj kaj kanaloj faritaj de la pluvo, la kokinoj kurĉasas la skarabojn, da kiuj denove multaj svarmas sur la tero, la araneo elrampas el la kaŝejo, ĉiu besto rapidas refreŝigita al nova ĝuado de plezuroj, al nova batalado kaj mortigado.

Sinjoro Proôek eliris, ĉirkaŭiris la domon — kaj jen! la maljuna pirarbo, kiu per siaj branĉoj dum tiom da jaroj kovris la tegmenton, estis fendrompita de la fulmo. Unu duono kuŝis sur la tegmento, la alia estis klinita al tero.

Jam multajn jarojn tiu maljuna sovaĝa pirarbo estis sen-349

AVINJO

eLIBRO

frukta, ĝiaj fruktoj estis dubekvalitaj, sed oni amis ĝin, ĉar ĝi ornamis la tegmenton de printempo ĝis vintro.

Ankaŭ la kampojn difektis la pluvego, sed oni tamen sin konsolis, ke la malutilo ne estas tiel granda, ke estus pli malbone, se estus hajlinte. Postagmeze la vojoj re-sekiĝis: sinjoro patro iris al la kluzo kiel kutime en pantofloj, avinjo lin renkontis irante en la kastelon. Li diris al ŝi, ke la pluvego iom difektis liajn fruktojn, prezentis al avinjo flartabakon, demandis ŝin, kien ŝi iras, kaj aŭdinte, ke en la kastelon, li iris sian vojon kaj avinjo ankaŭ sian.

Sinjoro Leopold estis supozeble ricevinta ordonon, ke li enkonduku avinjon al la princino, kiam ŝi alvenos, ĉar li tuj sen hezito kaj prokrasto, apenaŭ ŝi aperis en la antaŭĉambro, malfermis al ŝi la pordon, kondukantan en malgrandan salonon, kie la princino sidis sola. ŝi invitis avinjon, ke ŝi sidiĝu apude, kaj avinjo malrapide kaj atente eksidis.

”Vian simplanimecon kaj sincerecon mi tre ŝatas; mi kredas je ĝi kun plena konfido kaj mi opinias, ke vi diros al mi sincere, pri kio mi demandos,” ekparolis la princino.

”Certe, via sinjorina moŝto, demandu nur,” diris avinjo, ne povante diveni, kion la princino volis de ŝi ekscii.

”Vi diris hieraŭ: kiam la fraŭlino estos en sian landon veninta kaj vidinta tion, kio estas kara al la koro, ke ŝiaj 350

AVINJO

eLIBRO

vangoj rozkoloriĝos. Vi akcentis tiujn vortojn tiel, ke tio frapis min. ĉu mi eraris, aŭ ĉu vi diris tion intence?” La princino, tion dirante esploreme rigardis la maljunuli-non.

Avinjon tio ne embarasigis. Dum momento ŝi pripensis, poste ŝi diris sincere: ”Intence mi tion diris; kion mi havis en la animo, tio venis al mi sur la langon; mi volis ion duonesprimi al via sinjorina moŝto. Iam utilas vorto, ĝustatempe kaj konvenloke dirita,” respondis avinjo.

”ĉu diris tion al vi la grafidino?” esploris la princino.

”Dio gardu; la moŝta fraŭlino ne estas unu el tiuj, kiel mi vidas, kiuj afekte montras larmojn, sed kiu mem spertis, tiu komprenas. Ne estas ĉiam eble kaŝi, kio pezas la koron; mi mem divenis ion.”

”Kion vi divenis, kion vi aŭdis? Diru al mi tion, ĉar ne scivolemo, sed zorgo pri mia infano, kiun mi amas kiel mian propran, devigas min scii tiun aferon,” timzorge diris la princino.

”Mi povas diri, kion mi aŭdis, estas nenio malbona, kaj mi ne devis per mia animo ĵurpromesi, ke mi silentos,” diris la maljunulino kaj rakontis, kion ŝi aŭdis pri la fianĉiniĝo kaj pri la malsano de la grafidino. ”Unu penso kondukas al alia,” ŝi aldonis; ”kion oni de malproksime rigardas, tio vidiĝas alia ol de proksime, kaj kiom da kapoj, tiom da opinioj. Tiel, via sinjorina moŝ-

351

AVINJO

eLIBRO

to, ankaŭ al mi venis la ideo, ke la moŝta fraŭlino eble ne ŝatas edziniĝi kun tiu sinjoro grafo, ke ŝi eble tion farus nur pro cedemo al via sinjorina moŝto. Hieraŭ mi rigardis la fraŭlinan moŝton, mi preskaŭ ploris pro ŝi. Ni rigardis la belajn bildojn de ŝi pentritajn — estas mirin-daĵo — kaj tiam venis en mian manon bildo, kiun, kiel diris al mi la fraŭlina moŝto, pentris kaj al ŝi donis ŝia instruisto. Mi demandis, ĉu tiu bela sinjoro estas li mem

— maljuna homo estas scivolema kiel infano — ŝi ruĝiĝis kiel rozo, leviĝis, diris nek jes nek ne, sed en ŝiaj okuloj aperis larmoj. Tio sufiĉis al mi, kaj la sinjorina moŝto certe scias plej bone, ĉu la maljuna avino estis prava.”

La princino leviĝis, promenis en la ĉambro kaj diris kvazaŭ por si mem: ”Mi rimarkis nenion, — ĉiam gaja, cedema. ŝi neniam pri li parolis.”

”Nu,” aŭdiĝis avinjo responde al tiu laŭta pensado,

”ĉiu naturo estas alia. Iu homo ne estus feliĉa, se li ne povus ĉiun ĝojon, ĉiun malĝojon montri al la mondo kiel admiraĵon; alia ĝin portas en la koro dum sia tuta vivo kaj kunprenas ĝin en la tombon. Estas malfacile gajni tiajn homojn, sed amo naskas amon: al mi la homoj ŝajnas kiel kreskaĵoj. Iun mi ne bezonas serĉi malproksime, ĉie mi trovas ĝin, sur ĉiu herbejo, sur ĉiu kamplimo. Iun mi trovas en ombro de arbaro, mi devas

ĝin serĉi sub la folioj, mi ne devas konsideri malfacila la rampadon trans la montoj kaj ŝtonoj, mi ne devas atenti 352

AVINJO

eLIBRO

dornaĵon kaj kardaĵon, kiu baras al mi la vojon. Por tio la floro rekompencas min centfoje. La maljuna spicistino, kiu venas al ni de la montoj, ĉiam diras, portante al ni bonodoran muskon: ¯i kaŭzas al mi multe da peno, antaŭ ol mi ĝin trovas, sed poste ĝi donas rekompencon!

Tiu musko odoras kiel violoj, kaj tiu odoro en la vintro rememorigas pri la printempo. Pardonu, via sinjorina moŝto, mi ĉiam devojiĝas. Mi volis ankaŭ diri, ke la moŝ-

ta sinjorino estis eble gaja pro tio, ke ŝi havis esperon, kaj ke ŝi nur nun, tute ĝin perdinte, duoble sentas sian amon. Oni kutime ne scias, kion oni havas, nur kiam oni perdas tion.”

”Mi dankas al vi por la vero, avinjo,” diris la princino;

”ĉu mi havos de ĝi utilon, mi ne scias, nur ŝi estu feliĉa!

Al vi ŝi devos esti dankema, sen vi mi ne trovus la ĝustan vojon. Mi ne retenos vin pli longe. La grafidino volas morgaŭ pentri, venu do ĉi tien kun la genepoj.”

Tion dirinte la princino lasis avinjon foriri, kaj ŝi portis en la koro la konscion, ke ŝi per bona vorto helpis feliĉon de homo.

Alvenante al la domo, ŝi renkontiĝis kun la arbaristo; li estis tre timigita, lia paŝado rapidega. ”Aŭdu, kio okazis!”

”Ne timigu min kaj diru rapide, kio?”

”Viktorkan trafis la fulmo!”

353

AVINJO

eLIBRO

Avinjo kunfrapis la manojn, ŝi ne povis dum momento eĉ ekparoli, ĝis du grandaj larmoj fluis el ŝiaj okuloj.

”Dio ŝin amis, ŝi ripozu eterne!” avinjo diris mallaŭte.

”ŝi havis facilan morton,” diris la arbaristo.

En la sama momento la infanoj kaj gesinjoroj Proôek eliris kaj aŭdante de la arbaristo la malgajigan novaĵon, ĉiuj restis starantaj kvazaŭ senkonsciaj. ”Mi ja timis angore pri ŝi antaŭ la fulmotondrado, vidante ŝin staranta sub arbo. Mi vokis, mansignis, sed ŝi nur ridis. Last-foje do mi ŝin vidis. Tio estas por ŝi bonfaro.”

”Kaj kiu ŝin trovis, kie?” ili demandis.

”Kiam la fulmotondrado ĉesis,” diris la arbaristo, ”mi iris tra la arbaro por konstati la difektojn; mi venis supren ĝis la kunkreskintaj abioj, kiuj staras super la groto de Viktorka, mi vidis ion tie kuŝanta sub la branĉaro.

Mi vokis — neniu respondo, mi rigardis supren, por esplori, de kie devenas la branĉaro, jen — ambaŭ abioj estis interne, de supre ĝis malsupren senŝeligitaj kaj la branĉoj deŝiritaj. Mi forŝovis rapide la branĉojn, sub kiu kuŝis Viktorka, mortigita. Mi movis ŝin, ŝi estis jam malvarma. De la ŝultroj ĝis la piedoj la vestaĵo estis forbru-ligita. Plej verŝajne ŝi ĝojis pro la fulmotondrado — ŝi ĉiam ridis, kiam fulmis — ŝi suprenkuris sur la altaĵon —

de la abioj estas bela panoramo — ŝi eksidis sub ili, kaj tie ŝin trafis la morto.”

354

AVINJO

eLIBRO

”Kiel nian pirarbon,” pensis avinjo. ”Kaj kien vi donis ŝin?”

”Mi portigis ŝin en la arbaristejon. ¯i estas plej proksime; mi mem prizorgos ŝian enterigon, kvankam ŝiaj parencoj kontraŭstaras. Mi estis en Òernov kaj anoncis tion. Mi ne supozis, ke ni tiel frue ŝin perdos. ŝi mankos al mi en la arbaro,” diris la arbaristo.

Eu tiu tempo eksonis de Òernov sonorilo. Ili faris signon de kruco — kaj ekpreĝis. Estis mortsonorado por Viktorka.

”Ni iru ŝin rigardi,” la infanoj petis la gepatrojn kaj avinjon.

”Venu nur morgaŭ, kiam ŝi kuŝos bele vestita en la ĉerko,” diris la arbaristo, salutis kaj malgaje foriris.

”Nu, ne venos plu al ni Viktorka, ŝi ne kantos plu ĉe la kluzo; ŝi estas jam en la ĉielo!” diris al si la infanoj, forirante al sia okupo, forgesante pro tiu granda surprizo demandi avinjon pri la grafidino.

”Jes, certe ŝi estas en la ĉielo, ŝi suferis ja sufiĉe sur la tero,” pensis avinjo.

La sciigo pri la morto de Viktorka disvastiĝis rapide kiel per voĉtuboj en la tuta valo; ĉiu ŝin konis, ĉiu ŝin bedaŭris kaj tial malenviis ŝian morton. Precipe tian morton, kian Dio laŭdire favordonas nur al malmultaj homoj. Se oni pli frue parolis pri ŝi kun kompato, poste oni parolis kun respekto.

355

AVINJO

eLIBRO

Kiam avinjo la sekvantan tagon venis kun la infanoj en la kastelon, por ke ili pozu por la grafidino ĉe la de-segnado kaj pentrado, ankaŭ la princino komencis paroli pri Viktorka. La grafidino aŭdante, kiel oni ŝin amis en la arbaristejo kaj en la Staré bêlidlo promesis kopii tiun bildon, kiun avinjo estis vidinta, kaj kiu prezentis Viktorkan staranta sub arbo, por la arbaristo kaj por la familio de Proôek.

”ŝi volas ĉiun ĝojigi, antaŭ ol ŝi forveturos; ŝi dezirus konduki vin ĉiujn kun si,” diris la princino.

”Vere, kie estas pli bone, ol inter la homoj, kiuj nin amas; kiu ĝojo estas pli bona, ol fari ĝojon al la aliaj?”

diris avinjo.

La infanoj tre ĝojis pri siaj portretoj, — pri tiu de avinjo neniu sciis, — ili ĝojis ankaŭ pri la donacoj, prome-sitaj de la grafidino, se ili estos trankvilaj, kaj sidis silente kiel ŝaŭmo. Avinjo kun ĝojo rigardis, kiel sub la artista peniko de la knabino la trajtoj de la amataj vizaĝoj aperas ĉiam pli kaj pli vivecaj, kaj ŝi mem admonis la genepojn, kiam ili sekvis siajn kutimojn. ”Sidu trankvile, Jan, ne movu la piedon, por ke la moŝta fraŭlino povu pre-cize esprimi vian fizionomion. Vi, Barunka, ne tenu grimace la nazon kiel kuniklo, kiel vi aspektus? Vilĉjo; ne levu senĉese la ŝultrojn kiel ansero flugilojn, kiam ŝi perdas plumon!” Sed kiam Adélka tiel forgesis pri la devo bone konduti, ke ŝi enŝovis en la buŝon la montrofing-356

AVINJO

eLIBRO

ron de la dekstra mano, tiam avinjo ŝin riproĉis, dirante: ”Hontu, tiel granda virgulino, ke ŝi jam povus mem tranĉi la panon; mi foje surŝutos tiun ŝian fingron per pi-pro.”

La grafidino havis grandan plezuron ĉe tiu pentrado kaj ofte ridis pro la infanoj. Entute ŝi fariĝis de tago al tago pli rozkolora; avinjo rimarkigis, ke la moŝta fraŭli-no ŝajnas al ŝi ne kiel rozo, sed kiel rozkolora floro de pomarbo. ŝi estis ankaŭ pli gaja, ŝiaj okulojn fariĝis pli klaraj kaj bele brilantaj; al ĉiu ŝi afable ridetis, kun ĉiu ŝi parolis nur pri tio, kio estis al tiu, laŭ ŝia scio, plej agrabla. Kelkfoje ŝi fikse rigardis avinjon, ŝiaj okuloj malsekiĝis, kaj tiam ŝi forĵetis la penikon, premis la kapon de avinjo en siajn manojn, kisis ŝian sulketplenan frunton kaj karesis la bankajn harojn. Unufoje ŝi kliniĝis al ŝia mano kaj kisis ĝin.

Tion avinjo ne atendis, ŝi estis preskaŭ konsternita de surprizego. ”Kion vi faras, moŝta fraŭlino, tio ne konvenas al mi!”

”Mi scias, kion mi faras, avinjo, pro kio mi estas al vi danka; vi estis mia anĝelo!” kaj la grafidino genufleksis ĉe la piedoj de la maljuna avino.

”Do, benu vin Dio kaj donu al vi la feliĉon, kiun vi deziras!” diris avinjo, metante siajn manojn sur la frunton de la genuanta knabino, sur la blankan frunton, puran kiel lilia folio.

357

AVINJO

eLIBRO

”Mi preĝos por vi kaj por la princino. ŝi estas perfekta sinjorino!” —

La arbaristo haltis la sekvantan tagon post la fulmotondrado en Staré bêlidlo li sciigis, ke ili povas veni por adiaŭi Viktorkan. Sinjorino Proôková ne povis rigardi mortinton, ŝi restis hejme: la muelistino sentis abomenon, aŭ kiel la muelisto senĝene perfidis, ŝi timis, ke Viktorka aperos al ŝi en la nokto. Kristla laboris, sekve neniu iris kun la infanoj kaj kun avinjo, krom Manâinka.

ĉe la vojo ili plukis florojn kaj el la hejmĝardeno ili kunprenis rezedojn, la knaboj havis la benitajn bildojn, kiujn avinjo estis alportinta al ili kiel memoraĵon pri sia pilgrimo al Svatoñov, avinjo portis rozarion, Manâinka ankaŭ bildojn.

”Kiu tion atendis, ke ni aranĝos enterigon, ĉu ne?”

diris la arbaristino, bonvenigante avinjon sur la sojlo.

”Ni ĉiuj estas ĉi tie por mallonga tempo; matene ni leviĝas nesciante, ĉu ni kuŝiĝos vespere,” respondis avinjo. La kapreolino alkuris, kaŝis la okulojn en la sinon de Adélka, la knaboj de la arbaristo kaj la hundoj ilin ĉir-kaŭsaltis.

”Kie vi havas ŝin kuŝanta?” demandis avinjo enpaŝan-te en la vestiblon.

”En la ĝardendomo,” respondis la arbaristino, prenis Anuôkan je la mano kaj kondukis la gastojn en la ĝar-dendomon.

358

AVINJO

eLIBRO

La domo, verdire nur salono, estis interne ornamkov-rita per branĉaro, en la mezo sur portilo el neĉarpenti-ta betula ligno staris simpla malfermita ĉerko, kaj en ĝi kuŝis Viktorka. La arbaristino ŝin vestis per blanka mort-kitelo, ŝian frunton ĉirkaŭvolvis per florkrono el diantoj, sub la kapon sternis verdan muskon. La brakojn ŝi kunmetis sub la brusto unu super la alia, kiel ŝi vivanta ŝatis ilin teni. La ĉerko kaj la kovrilo estis ĉirkaŭvolvitaj per pinglobranĉaro, ĉe la kapo brulis lampo, ĉe la piedoj estis en kaliko benita akvo kaj en ĝi aspergilo el sekalspi-koj. La arbaristino mem ĉion aranĝis, preparis, kelkfoje dum la tago estis en la domo, ŝi jam alkutimiĝis al tio, sed avinjo alpaŝante al la ĉerko, faris signon de kruco super la mortinto, genuiĝis apude kaj preĝis. La infanoj faris same kiel ŝi.

”Diru do al mi, ĉu tio plaĉas al vi, ĉu ni faris ĉion bone?” demandis la arbaristino timzorge, kiam avinjo preĝinte leviĝis.

”Pli multe da floroj kaj bildoj ni ne donis, ĉar ni opiniis, ke vi ankaŭ volos al ŝi doni ian donacon en la tombon.”

”Bone vi tion faris, baptanino, bone,” laŭdis avinjo la mastrinon.

La arbaristino prenis de la infanoj la florojn kaj la bildojn kaj metis ilin ĉirkaŭ la senviva korpo. Avinjo volvis la rozarion ĉirkaŭ la rigidiĝintaj manoj de la mortinto 359

AVINJO

eLIBRO

kaj longe rigardis en ŝian vizaĝon. Tio ne estis plu vizaĝo sovaĝa! La nigraj, senordaj haroj kuŝis kombitaj, kaj ĉir-kaŭ la frunto, malvarma kiel marmoro, volviĝis ruĝa florkrono kiel rubando de amo. Sur la vizaĝo ne estis videblaj sovaĝaj spasmogrimacoj, kiuj ŝin koleranta faris malbela; sed sur la lipoj kuŝis ŝia lasta penso, kvazaŭ mortinta sur ili pro timo — maldolĉa mokrido.

”Kio vin doloris, kompatinda koro? Kion oni faris al vi?” diris al si avinjo per mallaŭta voĉo. ”Nu, neniu plu al vi kompensos, kion vi estis suferinta: kiu estas kulpa pri tio, tiun Dio juĝos, vi estas en lumo kaj paco.”

”La forĝistedzino konsilis meti sub ŝian kapon rabot-splitaĵon, sed mia edzo metis muskon: mi timas nur, ke oni kalumnios nin kaj precipe ŝiaj parencoj, ke ni prenis sur nin la zorgon pri ŝi kaj tiel fuŝaranĝis la enterigon,”

zorgotime diris la arbaristino.

”Lito pentrita helpas nenion. Kara sinjorino, havu neniun zorgon kaj lasu la homojn paroli. La mortinton ili vualus per orŝtofo, sed la vivanton ili ne demandas: Ho-mo, kio mankas al vi? Lasu nur al ŝi tiun verdan kusenon, ŝi ja dum dek kvin jaroj ne kuŝis sur alia,” findirinte avinjo prenis la aspergilon, aspergis ŝin de la kapo ĝis la piedoj trifoje per la benita akvo, faris la signon de kruco, ordonis al la infanoj fari la samon, kaj ili forlasis la pavilonon.

360

!(images/000013.png)

AVINJO

eLIBRO

Malantaŭ Riesenburk en la romantika valo apud la preĝejo de Bouôín, kiun iam la kavaliro de Turín kon-struigis pro resaniĝo de sia muta filino, estas tombejo: tie oni enterigis Viktorkan. Sur ŝia tombo la arbaristo plantis abion. ”¯i estas verda ankaŭ en la vintro, kaj ŝi amis abiojn,” li diris al avinjo, kiam ili parolis pri ŝi.

Oni ne forgesis pri Viktorka, kvankam ne sonis plu ŝia lulkanto apud la kluzo, kvankam la groto estis malplena kaj la abioj faligitaj; la malfeliĉa nomo de Viktorka longe sonis en la ĉirkaŭaĵo en malĝoja kanto, kiun pri ŝi verkis Bára el Òernov.

361

!(images/000029.png)

AVINJO

eLIBRO

**XVIII **

La grafidino retenis por si la portreton de avinjo, transdonante al ŝi la portretojn de la genepoj. La gepatroj havis grandan ĝojon pro ili, sed avinjo plej grandan; la grafidino sciis per peniko esprimi la animon en la vizaĝoj, kaj estis vero, kion avinjo al ĉiu, al kiu ŝi montris ilin — kaj devis ilin vidi ĉiuj konatoj — diris: ”Nur malfermi la buŝojn kaj paroli.” Post jaroj, kiam la nepoj 362

AVINJO

eLIBRO

forlasis jam la hejmon, ŝi ofte diris: ”Certe ne estas kutimo inter la ordinaraj homoj sin pentri, sed ne estas sensignife. Mi ja bone memoras, kiel ĉiu aspektas, sed post jaroj malfortiĝas la memoro, la trajtoj perdiĝas el la animo. Krom tio, ĝojigas min, kiam mi rigardas tiun bildon.”

Oni rikoltis la lastan tritikon de la nobelbienaj kampoj. — ĉar oni sciis, ke la princino ne volas longe resti en la kastelo, rapidante kun la grafidino en Italujon, la administranto fiksis la tagon de la rikoltofesto je la fino de la tritikrikolto.

Kristla estis la plej bela kaj taŭga junulino en la tuta ĉirkaŭaĵo. Avinjo bone kalkulis, oni ŝin elektis, por ke ŝi prezentu al la princino la florkronon.

Malantaŭ la biendomaro estis granda loko, parte herbokovrita, parte okupata de altaj amasoj da pajlo. Sur la herbejo la junuloj starigis altan stangon ornamitan per pinglobranĉaro, rubandoj kaj ruĝaj tukoj, flirtantaj kiel flagoj. La branĉaro estis traplektita per kampaj floroj kaj grenspikoj. ĉirkaŭ la pajlamasoj oni faris benkojn, el pinglobranĉaro oni konstruis budojn, kaj ĉirkaŭ la ornamita arbo oni piedpremis la teron por dancado.

”Avinjo, avinjo,” diris Kristla, ”vi konsolis min dum la tuta tempo, mi vivis nur de via vorto; al Míla mi sendis plenbrakon da esperoj, ni havas jam la rikoltofeston, kaj 363

AVINJO

eLIBRO

ni ankoraŭ ne scias, kion esperi. Diru al mi, mi petas vin, ĉu vi ne konsolis nin vane, nur por ke ni pli facile malkutimiĝu?”

”Ne estus prudenta, konsoli vin tiamaniere, naiva knabino. Kion mi diris, tion mi garantias. Morgaŭ vi bele vin vestu, la princino tion amas. Cetere, se mi vivos kaj estos sana, mi ankaŭ venos tien, kaj poste, se vi demandos min, mi povos diri al vi la veron,” respondis avinjo al la knabino kaj ridetis.

Efektive, ŝi sciis, kiel estis decidite pri Míla, kaj se ŝi ne estus promesinta al la princino silenti, ŝi ne hezitus liberigi Kristlan de la turmentaj pensoj.

ĉiuj laborintoj kaj la bienservistaro kunvenis la sekvantan tagon feste vestitaj sur la verda herbejo. La veturilon oni ŝarĝis per iom da garboj kaj aljungis ĉevalojn, ornamitajn per rubandoj, unu el la junuloj sidiĝis sur ĉevalo, Kristla kaj kelkaj knabinoj eksidis supre sur la garboj, la cetera junularo pargrupiĝis ĉirkaŭ la veturilo, la maljunaj post ili. La rikoltistoj portis falĉiletojn kaj falĉilojn, la virinoj falĉilojn kaj rastilojn. ĉiu havis ĉe la korseto bukedon el spikoj, cejano kaj aliaj kampofloroj, la junuloj ornamis per bukedoj siajn ĉapelojn kaj ĉapojn.

La veturigisto kraksvingis la vipon, la ĉevaloj ektrenis, la rikoltistaro ekkantis, kaj kantante iris al la kastelo. An-taŭ la kastelo haltis la veturilo, la knabinoj malsupren-364

AVINJO

eLIBRO

iris, Kristla prenis la spikan kronon, kuŝanta sur ruĝa tuko, la servistaro viciĝis malantaŭ ŝi, kaj ili kantante eniris la vestiblon, kie samtempe kun ili aperis la princino. Kristla tremis de timo, ruĝiĝis pro honto, kun mal-levitaj okuloj kaj per haltetanta voĉo deklamis al la sinjorino bondezirojn de abunda kaj feliĉa rikolto, dezirante samtempe abundan rikolton por la venonta jaro kaj metante kun riverenco la kronon al la piedoj de la sinjorino. La rikoltistoj levis la ĉapelojn, vokis al ŝi, ke ŝi longe vivu kaj estu sana, por kio la princino dankis al ili afable, turnigante ilin koncerne la manĝadon kaj trinka-don al la administranto. ”Sed al vi, kara knabino, mi estas speciale dankema por la bela gratulo kaj krono,” ŝi diris al Kristla, metante la kronon sur sian brakon; ”mi vidas ĉie parojn antaŭ mi kaj vi estas sola, mi eble espri-mos al vi plej bone mian dankon, se mi al vi prizorgos dancanton!”

ŝi ridetis, malfermis la pordon de la salono, kaj el ĝi eliris Míla en vilaĝana vestaĵo.

”Jesuo-Mario! Jakub!” kriis la knabino kaj estus falinta pro ĝoja timo sur la teron, se la junulo ne estus ŝin kap-tinta je la brako.

La princino eniris senbrue en la salonon. ”Iru, iru,”

admonis Míla, ”la princino ne volas, ke ni danku al ŝi,”

kaj kiam ili estis ekstere, li levis plenan monsaketon sup-365

AVINJO

eLIBRO

ren dirante: ”Tion donis al mi la moŝta fraŭlino, por ke mi dividu tion kun vi. Prenu, kamarado, kaj dividu mem!” li aldonis, prezentante la monon al Tomeô, kiu ankaŭ miregante, kiel ĉiuj ceteraj, rigardis al Míla. Nur post la kastelo ili ĝojekvokis plengorĝe, kaj Jakub sincere ĉirkaŭprenis sian knabinon kaj rakontis al ĉiuj, ke li por sia liberlaso dankas al la princino.

”Kaj al avinjo,” aldonis Kristla; ”sen ŝi estus nenio.” La rikoltistaro iris danci. Inter ili aperis ankaŭ la oficistoj kun siaj familioj, la familianoj de Proôek, de la arbaristo kaj de la muelisto; sed avinjo estis la plej unua, la ĝojo pro la revidiĝo de la du al ŝi karaj homoj ŝin pelis tien.

Kristla kaj Míla ŝin preskaŭ ĉirkaŭprenis.

”Al mi ne danku; mi nur aludis, la princino helpis, Dio donis sian benon.”

”Sed vi, avinjo,” diris Kristla ŝercminace gestante, ”vi sciis hieraŭ, ke Míla alvenis, ke li estas kaŝita ĉe Venceslao, kaj tamen vi ne diris!”

”Ne estis al mi permesite. Cetere al vi sufiĉis mia vorto, ke baldaŭ vi vidos lin. Memoru, knabino, ke la pacienco venkas malbonon!”

Muziko, ĝojvokado, kantoj kaj rido sonis ĉirkaŭ la ornamita arbo. La sinjoroj skribistoj invitis al danco la vila-

ĝajn knabinojn, kaj la oficistaj filinoj ne hontis eniri la rondon kun vilaĝaj junuloj, kaj tiuj same kiel la aliaj estis 366

AVINJO

eLIBRO

kontentaj. Abunda kvanto da biero, dolĉa likvoro kaj danco flamigis ĉiujn kapojn, kaj kiam la princino venis kun la grafidino por rigardi kaj la junularo prezentis an-taŭ ŝi nacian dancon, ĉesis la kutima sinĝenado, ĉapoj, ĉapeloj flugis en la aeron, ĉiu vokis: ”Longe vivu nia princino!” oni trinkis kaj retrinkis je ŝia sano senĉese.

La princino kaj la grafidino ĝojis kaj interŝanĝis jen kun unu, jen kun alia kelkajn vortojn; la grafidino deziris ankaŭ al Kristla, kiam tiu kisis ŝian manon, feliĉon en la edzeco, alparolis la mueliston kaj arbariston kaj familiare sin turnis al avinjo, pro kio la edzino de la administranto kaj la fraŭlino flaviĝis de kolero: ili ne povis toleri avinjon, kiu neniigis ĉiujn iliajn intrigojn. Sed kiam ĉe la tablo la maljunaj, havante jam la kapojn pezaj, insultis, precipe la skribistojn kaj la administranton, kaj kiam unu el ili kaptis la kruĉon, prezentonte ĝin al la princino por trinki, kaj insultis, estante malhelpata de Tomeô, tiam la princino jam estis for.

Kelkajn tagojn post la rikoltofesto ŝi forveturis kun la grafidino en Italujon; la grafidino transdonis antaŭ la forveturo al avinjo belajn grenatojn por Kristla kiel donacon okaze de ŝia edziniĝo.

Avinjo estis kontenta, ĉio sukcesis laŭ ŝia plano. Ankoraŭ unu zorgo ŝin premis, tio estis letero al la filino Johanka. Terezka prizorgus ĝin, sed ĝi ne estis tia, kia ĝin 367

AVINJO

eLIBRO

al si imagis avinjo. Tial ŝi iun tagon invitis Barunkan en sian ĉambron, ŝlosis, kaj montrante al la tablo, kie estis preparitaj folio da papero, inko kaj plumo, ŝi diris: ”Sidi-

ĝu, Barunka, vi skribos al oklino Johanka.” Barunka sidi-

ĝis, avinjo apud ŝi, tiel ke ŝi vidu la paperon, kaj komencis dikti: ”Estu laŭdata Jesuo Kristo!”

”Sed, avinjo,” oponis Barunka, ”tiel oni ne komencas leteron, oni devas surskribi: Kara Johanka!”

”Ne tiel, mia kara, via praavo kaj via avo ĉiam tiel skribis, kaj mi alie ne skribis al la infanoj. Se vi al iu eniras, tiam vi plej unue salutas. Do, komencu nur: Estu laŭdata Jesuo Kristo! Mi centfoje salutas vin kaj kisas, mia kara filino, kaj sciigas al vi, ke mi estas, dank’al Dio, sana. Iom turmentas min la tuso, sed kial miri, ĉar mi post nelonge kalkulos ok dekojn de mia aĝo. Tio estas bela aĝo, mia filino, kaj oni devas danki Dion, se oni ĝin tiel pasigas en sano kiel mi; mi aŭdas bone, mi vidas, mi povus ankoraŭ fliki por mi, se Barunka tion al mi ne farus. Koncerne la piedojn mi ankaŭ estas sufiĉe vigla. Mi esperas, ke ĉi tiu letero trafos ankaŭ vin kaj Dorotkan sanaj. Kiel mi eksciis el via letero, la onklo estas malsana; mi bedaŭras lin, sed mi esperas, ke tio ne daŭros longe. Li ofte malsa-netiĝas, kaj oni diras: ofta malsano kondukas al sano. —

Vi ankaŭ skribas al mi, ke vi volas edziniĝi kaj deziras mian konsenton. Kara filino, kion alian mi povas diri, 368

AVINJO

eLIBRO

kiam vi elektis jam laŭ via koro, ol ke Dio donu al vi feli-

ĉon kaj benu vin ambaŭ, ke vi por honoro kaj laŭdo de Dio vivu kaj al la mondo utilu. Kial mi malhelpu vin, se Jiæi estas bona homo kaj vi amas lin; ne mi vivos kun li, sed vi. Mi ja opiniis, ke almenaŭ vi elektu ĉe˛on, la egalaj taŭgas plej bone unu por la alia, sed li ne estis al vi destinita, mi vin ne riproĉas. Ni ĉiuj estas infanoj de unu patro, unu patrino nutras nin, kaj pro tio ni devas nin ami reciproke, eĉ se ni ne estas samlandanoj. Salutu Jiæin, kaj se vin Dio konservos sanaj, kiam vi estos al vi aranĝintaj la mastrumaĵon, kaj kiam nenio vin malhelpos, vizitu nin. Ankaŭ la infanoj jam ĝojas je la onklino.

Dio donu al vi ĉiuj sanon kaj benon! Adiaŭ!”

Ankoraŭ unufoje Barunka devis tralegi al avinjo la leteron, poste ili kune ĝin kunmetis, sigelfermis kaj avinjo deponis ĝin en la kestoŝranko por ĝin enpoŝtigi mem, kiam ŝi iros en la preĝejon.

Kelkajn tagojn antaŭ la festo de sankta Katarino kunvenis antaŭvespere en la gastejo la gejunularo. La tuta konstruaĵo brilis ekstere kaj interne: ĉirkaŭ la pordoj estis pinglobranĉaj girlandoj, ĉe ĉiu bildo en la ĉambro verda branĉo, la fenestraj kurtenoj estis kiel neĝo kaj la planko kiel kreto. La longa tililigna tablo, kovrita per blanka tuko, estis plena de rosmareno, de blankaj kaj 369

AVINJO

eLIBRO

ruĝaj rubandoj, kaj ĉirkaŭ ĝi sidis florknabinoj, kvazaŭ oni estus enplantinta rozojn kaj diantojn. Ili kunvenis por plekti florkronojn por Kristla, la juna fianĉino, kiu, plej bela el ĉiuj, sidis supre ĉe la tablo en angulo. ŝi, libera de ĉiuj hejmaj devoj, estis konfidita al la zorgoj de svatisto kaj de svatistino, kiujn honoroficojn plenumis la gvidinto de la pilgrimantoj Martinec kaj avinjo. ŝi ne povis tion rifuzi al Kristla, kvankam ŝi evitis similajn ofi-cialaĵojn. Sinjorino patrino anstataŭis la maljunan, pied-kadukan gastejestrinon, kaj la edzino de Kudrna kun Cilka ŝin helpis. Avinjo sidis inter la florknabinoj, kaj kvankam ŝi ne havis ion por plekti kaj ligi, tamen ŝiaj helpo kaj konsilo estis ĉiam bezonataj. La fianĉino ligis rubandojn al belaj rosmarenaj branĉoj por la fianĉamiko kaj por la svatisto, la pli juna fianĉamiko kaj por la svatisto, la pli juna fianĉknabino devis plekti florkronon por la fianĉino, la malpli juna por la fianĉo, la ceteraj florknabinoj ĉiu por sia kunulo. El la restaĵo estis faro-taj rubandornamitaj vergoj por la gastoj, ja eĉ por la ĉevaloj, veturigontaj la fianĉinon, oni preparis rosmarenon kaj rubandojn por ornami iliajn kapojn kaj jungilaron.

La okuloj de la fianĉino brilis pro amo kaj ĝojo, kiam ajn ili celis al la fortstatura fianĉo, kiu ĉirkaŭiris kun la ceteraj fraŭloj, el kiuj ĉiu havis pli grandan liberecon paroli kun sia amatino, ol li kun la fianĉino, kiun li so-370

AVINJO

eLIBRO

pire nur de tempo al tempo rigardis. La fianĉinon priservis la fianĉamiko, kaj la fianĉo devis zorgi pri la malpli juna fianĉknabino. Al ĉiuj estis permesite esti gajaj, petoli, kanti, ŝerci, kion oni cetere precipe postulis de la svatisto, nur la gefianĉoj ne rajtis tro montri sian ĝojon.

Tial Kristla parolis malmulte, ŝi sidis kun la okuloj mal-levitaj al la tablo, kovrita de la verda rosmareno. Kaj kiam la florknabinoj ekplektis la edziĝajn kronojn kaj kiam ĉiuj ekkantis pri la kolombino, kiu flugante malsekigis sian blankan plumaron, tiam ŝi kovris sian vizaĝon per blanka antaŭtuko kaj ekploris.

La fianĉo rigardis ŝin preskaŭ angore, dirante al la svatisto: ”Kial ŝi tiel ploras?”

”Estas konate,” ĉi tiu gaje respondis, ”ke la ĝojo kaj la malĝojo dormas en unu lito, tial ofte unu vekas la alian.

Ne zorgu, hodiaŭ ploro, morgaŭ ĝojo”. Post ĉi tiu enkon-duka kanto unu sekvis la alian, la ŝercaj kaj la seriozaj sinsekve; oni kantis laŭdojn pri la juneco, beleco kaj amo, laŭdon pri la fraŭleco, sed fine tamen la gefraŭloj komencis kanti, kiel bela estas la geedzeco, kiam du sin amas reciproke kiel turtoj, kiam ili konkorde vivas kiel greneroj en unu spiko. Sed en iliajn laŭdokantojn ĉiam enmiksiĝis la moka voĉo de la svatisto. Kiam ili komencis pri la edzeca konkordo, li eĉ postulis por si mem solokanton, ke li kantos al ili ion tute novan. ”La kanton 371

AVINJO

eLIBRO

de mi mem en la lumon donitan, en la mallumo presi-tan,” li aldonis.

”Do kantu per via koka voĉo!” kriis la junuloj, ”ni aŭdu, kion vi scias.”

La svatisto stariĝante meze de la ĉambro, komencis per sia moka voĉo, kiu ĉe la edziĝa festo estis al li same natura, kiel natura ĉe la pilgrimo estis lia serioza voĉo:

”Ho anĝela ĝojo, geedza konkordo! Se mi diras: kuiru pirojn, ŝi kuiras grion: se mi diras: viandon, ŝi kuiras farunaĵon. Ho anĝela ĝojo, geedza konkordo!”

”Ni donos por la kanto kun la kantisto mem eĉ ne unu heleron!” vokis la knabinoj, kaj tuj ekkantis mem, por malebligi la ĝojon al la junuloj, kiuj deziris aŭdi la daŭrigon. Dum la senĉesa kantado kaj ŝercado estis ligitaj la bukedoj, plektitaj la florkronoj, la knabinoj leviĝis de la tablo, prenis je la manoj unu la alian kaj turniĝante en rondo ili kantis: ”¯i estas jam farita, ĉio estas tute preta, la kukoj estas jam bakitaj, la florkronoj jam plektitaj.”

Kaj efektive en la pordo jam aperis sinjorino patrino, portante kun la cetera virina servistaro pladojn plenajn de manĝaĵoj. La patro kaj la fianĉamiko alportis trinkaĵojn. Unu eksidis denove ĉe la tablo, kiu estis nun kovrita, anstataŭ per rosmareno, per kuiraĵoj kaj bakaĵoj.

La honorfraŭloj sidis ĉe la florknabinoj, la fianĉo inter la 372

AVINJO

eLIBRO

malpli juna florknabino kaj la svatisto, la fianĉino inter la fianĉamiko kaj la pli juna florknabino, kiu mem al ŝi tranĉis kaj prezentis la manĝaĵon same, kiel la malpli juna florknabino al la fianĉo. La svatisto senhalte ĉirkaŭ-

saltis la tablon, lasante sin nutri de la florknabinoj, eĉ tolerante iliajn insultojn, sed reciproke ili devis al li pardoni ĉiun ŝercon, eĉ se ĝi estis iom maldelikata. Fine, kiam ĉiuj pladoj estis forigitaj, la svatisto alportis sur la tablon tri pladojn kiel donacon prezentitan de li al la flanĉino. En la unua estis tritiko, kiun li prezentis al ŝi dezirante, ke ĝi estu fruktoporta, en la dua estis iom da cindro miksita kun milio, kiun la fianĉino devis preni, por sin ekzerci en pacienco, kaj la tria plado, tute kovrita, estis ”la sekreta”. La fianĉino kompreneble ne rajtis esti scivolema, ŝi devis akcepti la pladon kaj ne rigardi en ĝin, sed kiu estus tion tolerinta? Ankaŭ Kristlan ĝi ne lasis trankvila; kiam neniu ŝin rigardis, ŝi delikate levis angulon de la blanka tuko, per kiu la plado estis kovrita, kaj — frrrr — pasero tie kaŝita flugis al la plafono.

”Vidu, kara fianĉino,” diris avinjo, frapante ŝin sur la ŝultro, ”kia pasio estas scivolemo. Oni preferus morti ol ne esplori, kio estas kaŝita antaŭ la homo, kaj kiam oni rigardas sub la vualon, oni tamen kaptas nenion.”

¯is malfrua nokto la gejunularo estis kune, ĉar post la manĝo oni ankaŭ dancis. La fianĉo kun la fianĉamiko 373

AVINJO

eLIBRO

akompanis la svatistinon hejmen, rememorigante ĉe la disiro, ke ili frumatene revenos.

Matene la loĝantoj de la valo kaj de Òernov fine levi-

ĝis. Iuj iris kune en la preĝejon, aliaj nur al la tablo kaj al la dancado, kaj kiuj ne iris, tiuj tamen ne povis venki la scivolemon kaj ne rigardi la edziĝan feston, pri kiu oni dum kelkaj semajnoj estis parolinta, kiel brua ĝi estos, kaj ke la fianĉino veturos en la preĝejon en la sinjora ka-leŝo kun la sinjoraj ĉevaloj, ke ŝi havos multekostajn grenatojn sur la kolo, broditan blankan antaŭtukon, ĵaketon el rozkolora tafto kaj nubokoloran jupon, tio ĉio estis en Òernov jam konata eble ankoraŭ pli frue, ol la fianĉino pri tio pensis.

Ili sciis ĉion detale, kiuj kaj kiom da manĝaĵoj estos prezentataj ĉe la festeno, en kiu ordo ili venos sur la tablon, kiom da ĉemizoj, kiom da kusenegoj, kian ilaron la fianĉino dote ricevis, ĉion ili sciis, kvazaŭ ŝi tion estus al ili skribinta. Tian brilan edziĝfeston ne vidi, ne rigardi, kiel konvenas la florkrono al la fianĉino, kiom da larmoj ŝi elverŝas, kiel la gastoj estas vestitaj, estus nepardone-ble.

Jen estis refoje bela peco en ilia historio, kiu liveris temon de paroloj minimume por duonjaro — ĉu estus eble tion preterlasi?

374

AVINJO

eLIBRO

Kiam la familio de Proôek kaj de la arbaristo, kiuj estis haltintaj en la Staré bêlidlo, venis al la gastejo, ili devis sin prempuŝi sur la korto tra la homamaso. En la gastejo jam estis kunvenintaj la gastoj de la fianĉino; sinjoro patro estis parade vestita, liaj botoj brilis kiel spegulo, kaj en la mano li tenis arĝentan flartabakujon. Li estis atestanto de la fianĉino. Sinjorino patrino estis vestita en silko, sur ŝia gorĝo vidiĝis blankaj perloj, sur la kapo brilis ora kufo. Ankaŭ avinjo havis sian edziĝan vestaĵon, sur la kapo la festan kufon. La florknabinoj, la fraŭloj, la svatisto ne estis en la gastejo, ili estis foririntaj al Òernov por alkonduki la fianĉon, kaj la fianĉino ankaŭ ne estis en la ĉambro, ŝi estis kaŝita en la kamero.

Subite aŭdiĝis sur la korto kriado: ”Ili jam venas, ili jam venas!” kaj de la muelejo sonis tonoj de klarneto, flutoj kaj violonoj. Oni alkondukis la fianĉon. Susurado trakuris la vicojn de la rigardantoj. ”Rigardu, rigardu!”

puŝis unu la alian. ”Terezo de Míla estas la pli juna florknabino, Tichánková la malpli juna. Nu ja, se Tomôová estus ankoraŭ fraŭlino, neniu alia estus la malpli juna florknabino.”

”Tomeô estas atestanto de la fianĉo!”

”Kaj kie estas Tomôová, oni ŝin ne vidas.”

375

AVINJO

eLIBRO

”ŝi helpas la fianĉinon ĉe la vestado. En la preĝejon ŝi ne veturos, ŝi estas en la plej alta grado …” interparolis la virinoj.

”Nu, la fianĉino povas tuj prepari baptodonacon, certe neniu alia estos baptopatrino, ili estas nedisigeblaj.”

”Kompreneble.”

”Vidu, vidu, la vilaĝestro ankaŭ venas; stranga afero, ke lin la familio de Míla invitis, certe nur li estis kulpa, ke Jakub estis rekrutigita,” oni parolis mirante.

”Nu, la vilaĝestro ne estas tiel malbona homo; Luâka lin instigis, la administranto alsalis, ne miru! Bone agis Jakub, tio estas por li la plej bona puno, ke li ne venĝas sin, kaj precipe por Luâka, tiu krevos de kolero.”

”ŝi havas ja amindumanton,” aŭdiĝis alia voĉo.

”Kiel estas eble, mi ankoraŭ ne aŭdis pri tio?” diris iu alia.

”Antaŭhieraŭ Jozef Nyvlt estis en la domo de la vilaĝ-

estro.”

”Tiu ŝin amindumas jam longe.”

”Certe, sed ŝi pli frue lian amon ne respondis, kiam ŝi opiniis, ke ŝi ricevos Jakubon.”

”Sed vidu la fianĉon, kia bravulo li estas, estas agrable rigardi lin.”

”Belan tukon donis al li la fianĉino, vere, ĝi certe kostis proksimume dek florenojn,” opiniis la virinoj.

376

AVINJO

eLIBRO

Tiaj kaj similaj voĉoj aŭdiĝis sur la korto, kiam la fian-

ĉo estis alvenanta al la sojlo, kie lin salute akceptis la mastro kun plena glaso. Kiam la fianĉo serĉis sian fianĉinon en la kamero, kie ŝi devis plori, ili alpaŝis antaŭ la gepatrojn, la svatisto deklamis anstataŭ ili longan paroladon, kiel dankon por la eduko kaj peton pri la beno.

ĉiuj ploris. Kiam la gefianĉoj ricevis la benon, la fianĉamiko prenis la fianĉinon je unu brako, la pli junan flor-knabinon je la alia, la fianĉo prenis la malpli junan flork-nabinon, la atestantoj aliĝis al la svatistino, la florknabinoj al siaj kunuloj, kaj tiel parvice, escepte la svatiston, kiu paŝis frunte de ĉiuj sola, ili eliris el la domo al la veturiloj kaj kaleŝoj ilin atendantaj. La florknabinoj svingis la tukojn kaj kantis, la junuloj ilin kante akompanis, nur la fianĉino ploris mallaŭte, de tempo al tempo reri-gardante malantaŭen, kie en la dua veturilo veturis la fianĉo kun la atestantoj kaj la svatistino. La rigardanta-ro disiris, kaj la ĉambro restis por mallonga tempo malplena, nur la maljuna patrino sidis apud la fenestro kaj rigardis la forveturantojn preĝante por la infano, kiu jam tiom da jaroj ŝin anstataŭis kaj toleris kun sankta pacienco ŝiajn kapricojn, aljuĝante ilin nur al ŝia nevenke-bla, longe daŭranta malsano. Sed baldaŭ oni komencis kunpuŝi kaj kovri la tablojn, kien ajn oni rigardis, tie staris kuiristino aŭ almenaŭ kuirhelpantino. Sed la ĉefa 377

AVINJO

eLIBRO

persono, al kiu estis ĉio konfidita, estis la juna Tomôová.

ŝi volonte surprenis la zorgon anstataŭi la mastrinon, same kiel la muelistino ĉe la plektado de florkronoj.

Kiam la edziĝfestanoj revenis el la preĝejo, salutis ilin la mastro denove sur la sojlo kun plena glaso. La fianĉino sin vestis per alia vestaĵo kaj oni eksidis ĉe la tablo. Frunte de ĉiuj sidis la fianĉo apud la fianĉino; la fianĉamiko zorgis pri la florknabinoj, kiuj por li konservis sur siaj teleroj la gastodonacon, antaŭmetante al li krom tio la plej belajn pecojn. La svatisto riproĉis lin, ke li fartas

”kiel dio en la paradizo”. Avinjo estis ankaŭ gaja kaj ofte per sprita vorto rebatis la svatiston, kiu ĉien alŝovis la orelojn, ĉien sin enmiksis kaj ĉien puŝis sian grandan maldelikatan staturon. Hejme avinjo ne estus permesin-ta, ke oni teren ĵetu unu pizeron, sed kiam la gastoj komencis ĵeti unu sur la alian tritikon kaj pizon, ŝi mem prenis plenmanon kaj ĵetis ĝin kontraŭ la gefianĉoj dirante: ”Same ilin Dio surŝutu per sia beno.” — Cetere tiuj pizo kaj tritiko ne estis dispremitaj per la piedoj: avinjo bone vidis, kiel malsovaĝaj kolomboj sub la tablo bek-prenante formanĝas ilin.

La festeno estis finita; multaj kapoj balanciĝis de unu flanko al la alia, ĉiu havis antaŭ si ordamasigitan grandan gastodonacon, kaj kiu ne estis farinta ĝin por si, al tiu ĝin aranĝis Tomôová; estus hontinde reveni hejmen 378

AVINJO

eLIBRO

sen gastodonaco. Estis ja abunde da ĉio, kiu preteriris la gastejon, tiu ricevis manĝaĵon kaj trinkaĵon, ĉiuj infanoj, kiuj ĉe la pordo kaj ĉe la fenestroj enrigardis, forportis al si hejmen plenajn antaŭtukojn da bakaĵo. Post la man-

ĝo estis donataj al la fianĉino donacoj ”por la lulilo”, kaj la fianĉino timis, kiam sur ŝiajn genuojn falis eĉ kructa-leroj. Kaj al la fraŭloj, kiam ili alportis akvon en pladoj kaj prezentis blankajn viŝtukojn al la junulinoj, por ke ili lavu siajn manojn, ĉiu el la florknabinoj ĵetis en la akvon moneron. Kompreneble, neniu volis esti hontigita, tial brilis en la akvo nur arĝento; tiun la junuloj kun la florknabinoj la sekvantan tagon elspezis dancante kaj trinkante.

Poste la fianĉino refoje ŝanĝis sian vestaĵon, kaj same faris la florknabinoj, ĉar nun estis komenciĝonta la dancado. Avinjo uzis tiun momenton kaj kondukis hejmen la infanojn, kiuj festenis en la ĉambro de Kristla; ŝi mem devis reveni al la festanoj, ĉar pli poste en la nokto komenciĝis ”la surmeto de la kufo” kaj oni ĉe tio bezonis ŝin. ŝi kunprenis la kufon, kiun ŝi estis aĉetinta kun Terezka por la fianĉino; tio estis ŝia devo kiel svatistino.

Kiam ĉiuj jam sufiĉe dancis, kaj la fianĉino preskaŭ ne povis spiri, ĉar kun ŝi devis ĉiu danci, eĉ se estus unu sola turniĝo, avinjo kapsignis al la virinoj, ke noktomezo jam forpasis, kaj ke la fianĉino nun apartenas al la virinoj. Ili komencis iom interdisputi kaj iom interbataleti 379

AVINJO

eLIBRO

pri ŝi, la fianĉo kaj la fianĉamiko kontraŭstaris, ke ili sen-igu la fianĉinon de la bela florkrono; sed vane, la virinoj venkis kaj kondukis ŝin en la ĉambron. La junulinoj post la pordo kantis per malgaja voĉo, ke ŝi ne permesu de si forpreni la verdan kronon; se ŝi unu foje ĝin perdos, ke ŝi neniam ĝin retrovos.

Sed ĉio estis vana. La fianĉino jam sidis sur la benko; Tomôová jam disligis ŝian harplektaĵon, jam la florkrono kaj la verda krono kuŝis sur la tablo, kaj avinjo preparis la borderitan kufon. La fianĉino ploris, sed vane. La virinoj kantis, ĝojvokis, nur avinjo restis serioza, kaj de tempo al tempo transflugis ŝian mildan vizaĝon feliĉa rideto, ŝiaj okuloj malsekiĝis, ŝi rememoris pri la filino Johanka, kiu eble ankaŭ festis sian geedziĝon.

La fianĉino havis kufon sur la kapo, ĝi konvenis al ŝi bonege, la muelistino asertis, ke ŝi aspektas en ĝi kiel ”la pomo de Míôe”.

”Kaj nun ni iros al la fianĉo; kiu el vi incitos lin?” demandis avinjo.

”La plej maljuna,” decidis sinjorino patrino.

”Atendu, mi kondukos al li unu,” tuj aŭdiĝis Tomôová, ŝi elkuris kaj alkondukis al ili maljunan ŝpinistinon, kiu lavis en la kuirejo. Ili metis blankan tukon sur ŝian kapon, la svatistino prenis ŝin je la brako kaj kondukis al la fianĉo, ”por ke li aĉetu ŝin”. La fianĉo tiel longe ŝin 380

AVINJO

eLIBRO

ekzamenis ĉirkaŭirante, ĝis li sukcesis levi la tukon; li vidis maljunan sulkoplenan vizaĝon, tute cindrokovri-tan. Oni ridis pri tio, la fianĉo ne volis koni tian fianĉinon; la svatistino kun ŝi malaperis tra la pordo. ŝi alkondukis al li alian. Tiu jam ŝajnis al la fianĉo kaj al la svatisto pli belaspekta, ili jam volis ŝin aĉeti, sed subite la svatisto diris decide: ”E˛, kiu aĉetos leporon en sako?”

li levis de ŝi la tukon, kaj al ili montriĝis la dika vizaĝo de la muelistino, kies nigraj okuloj ridis mokŝerce al la svatisto.

”Aĉetu ŝin, aĉetu, mi vendos ŝin malkare,” mokridis sinjoro patro kaj turnis la flartabakujon en la fingroj, sed malrapide, aŭ ĉar ĝi estis peza, aŭ ĉar liaj fingroj estis neflekseblaj.

”Silentu nur, patro,” ridis la dika patrino, ”hodiaŭ vi vendus, sed morgaŭ vi volonte reaĉetus. Kiu mallaŭdas, tiu ŝatas.”

Elektu el trio, helpos vin dio! La tria estis la gracia, alta staturo de la fianĉino. La svatisto por ŝi proponis malnovan heleron, sed la fianĉo tuj ŝutis arĝenton kaj ricevis ŝin. La virinoj rapide eniris la ĉambron, stariĝis en rondo, prenis la fianĉon en sian mezon kaj kantis gaje pri la feliĉa fino de la festo esprimante kontentiĝon, ke la fianĉino estas jam vestita per la kufo kaj ke la kukoj estas formanĝitaj … La fianĉino apartenis al la virinoj. La 381

AVINJO

eLIBRO

monon, de la fianĉo por ŝi pagitan, la virinoj elspezis festenante la sekvantan tagon antaŭtagmeze, kiam ili kunvenis ”por ordigi la liton”, ĉe kio kompreneble estis denove multe da kantado kaj ŝercado. La svatisto diris, ke ”laŭorda edziĝfesto devas daŭri ok tagojn”, kaj efektive ĉiu brua edziĝfesto pli frue ne finiĝis. La plektado de kronoj antaŭ la edziĝa festo, la edziĝa festo mem, la lit-ordigado, amika tagmanĝo ĉe la fianĉino, la alia ĉe la fianĉo, la trinkperdado de la florkrono: unu kutimo sekvis la alian, kaj tiel forpasis baldaŭ la tuta semajno, antaŭ ol la junaj geedzoj povis libere spiri kaj diri: ”Nun ni estas solaj.”

Kelkajn semajnojn post la edziniĝo de Kristla, sinjorino Proôková ricevis leteron el Italujo de la ĉambristino, kiu skribis al ŝi, ke grafidino Hortensio festos sian edziniĝon kun la juna pentristo, ŝia estinta instruisto, ke ŝi estas feliĉega, ke ŝi denove floras kiel rozo, kaj ke la princino estas per tio tre ĝojigita.

Avinjo aŭdante tiun ĝojigan sciigon, balancis kontente la kapon kaj diris: ”Estu Dio laŭdata, ĉio bone ordi-

ĝis!”

* * * Ne estas celo de ĉi tiu verko priskribi la vivon de la gejunularo, kiu vivis ĉirkaŭ avinjo, nek mi volas enuigi la 382

AVINJO

eLIBRO

leganton kondukante lin de la arbaristejo al la muelejo kaj denove returnen tra la malgranda valo, en kiu regis ĉiam la sama vivo. La junaj kreskis kaj fariĝis plenkreskaj; iuj restis hejme, edziniĝis, edziĝis, kaj la pli maljunaj cedis al ili la lokojn, kiel de kverko forfalas malnova folio, kiam elkreskas nova. Aliaj forlasis la trankvilan valon, serĉante sian feliĉon aliloke, kiel semoj forblovi-taj de vento, forportitaj malproksimen de akvo, por ke ili ĝermu sur aliaj kampoj kaj bordoj.

Avinjo ne forlasis la malgrandan valon, kie ŝi trovis la duan hejmon. Trankvilanime ŝi rigardis, kiel ĉio ĉirkaŭ ŝi kreskas kaj floras, ŝi ĝojis kun la feliĉaj, konsolis la malĝojigitajn, helpis, kie estis eble; kaj kiam la genepoj unu post la alia ŝin forlasis, forflugante kiel hirundoj el sub la tegmento, ŝi rigardsekvis ilin per larmoplenaj okuloj, konsolante sin: ”Eble donos Dio, ke ni revidiĝos.”

Kaj ili revidiĝis. ĉiujare ili revenis hejmen, kaj tiam brilis la okuloj de la maljuna avinjo, kiam la junuloj antaŭ ŝi disvolvis la bildojn de la mondo, kapokline ŝi aprobis iliajn planojn desegnatajn per la fajra spirito, pardonis la pekojn de la juneco, kiujn ili antaŭ ŝi ne kaŝis, kaj la junuloj ŝatante la vortojn kaj morojn de avinjo volonte aŭskultis ŝiajn spertajn konsilojn, kvankam ili ne ĉiam ilin sekvis. La maturaj junulinoj konfidis al avinjo siajn sekretojn, siajn sekretajn sonĝojn kaj sopirojn, sciante, 383

AVINJO

eLIBRO

ke ili trovos indulgon kaj ardan vorton. Tiel ankaŭ Man-

âinka de la muelisto serĉis ĉe avinjo rifuĝon, kiam ŝia patro malpermesis al ŝi ami malriĉan, sed belan muel-helpanton. Avinjo scipovis surmeti al sinjoro patro ”la kapon sur la ĝustan hakiltenilon”, kiel li mem diris, kaj kiam post jaroj lia filino estis feliĉa kaj la mastrumaĵo kreskis sub la gvidado de la diligenta bofilo, kiu la patron estimis kaj amis, li ĉiam diris: ”Avinjo estis prava, la malriĉulon Dio akompanas kun trezorujo!” Kaj infanojn de junaj virinoj avinjo amis, kvazaŭ ili estus ŝiaj nepoj; tial ili ne nomis ŝin alimaniere ol avinjo. Ankaŭ la princino, kiam ŝi revenis post du jaroj post la edziniĝo de Kristla en la bienegon, ŝi tuj venigis al si avinjon kaj montris al ŝi plorante belan knabon, memoraĵon pri la grafidino, kiu post unu jaro de sia edzineco mortis, post-lasante al sia malĝojigita edzo kaj al la princino tiun infanon. Avinjo, braklulante ĝin, surverŝis la silkan kovrilon per larmoj; antaŭ ŝia animo staris la juneta, bona, bela patrino de la infano, kaj ŝi diris per sia milda voĉo:

”Ni ne ploru, ni ne malenviu al ŝi la ĉielon, la mondo ne estis por ŝi, tial ŝin Dio de ĝi forprenis. Tiun amas Dio plej multe, kiun li al si venigas el lia plej granda feliĉo!

Kaj la moŝta sinjorino ne orfiĝis.”

La homoj eĉ ne vidis, kiel avinjo maljuniĝas kaj kadukiĝas, nur ŝi mem tion sentis. Ofte ŝi diris al Adélka, kiu 384

AVINJO

eLIBRO

fariĝis bela junulino, montrante la maljunan pomarbon, ĉiujare pli sekiĝanta kaj pli malabunde verdiĝanta: ”Ni egalas unu la alian, verŝajne ni ankaŭ kune iros dormi.”

Kaj iun jaron ĉiuj arboj verdiĝis, nur la maljuna pomarbo malgaje staris senfolia. Oni devis ĝin elfosi kaj bruligi. Avinjo la saman printempon tre tusis, ŝi ne povis plu

ĝisiri la urbon ”en la preĝejon de Dio”, kiel ŝi diris. ŝiaj manoj pli kaj pli sekiĝis, la kapo estis kiel neĝo; la voĉo estis pli kaj pli malforta.

Iun tagon sinjorino Terezka dissendis ĉiuflanken leterojn, por ke la infanoj kunvenu. Avinjo ekkuŝis, ŝi ne povis plu teni la spindelon. El la arbaristejo, el la muelejo, el la gastejo kaj el Òernov oni kelkfoje dum la tago alvenis demandi, kiel fartas avinjo; ŝi ne fartis pli bone.

Adélka preĝis kun ŝi; ŝi devis al ŝi rakonti ĉiumatene, ĉiuvespere, kiel estas en la fruktarbejo, en la ĝardeno, kion faras la kortbirdaro, kion la makulkolora bovino, ŝi devis al avinjo kalkuli, post kiom da tagoj ankoraŭ estus venonta sinjoro Beyer. ”Eble kun li venos Jan” ŝi diris ĉe tio. La memoro ŝin forlasis. Ofte ŝi vokis Barunkan anstataŭ Adélka, kaj kiam Adélka al ŝi rememorigis, ke Barunka ne estas hejme, ŝi rekosciiĝis, ekĝeminte: ”Vere, ŝi ne ĉeestas, tiun mi ne vidos plu. ĉu ŝi estas feliĉa?” Kaj avinjo ankoraŭ ĝisvivis ilian alvenon.

385

AVINJO

eLIBRO

Alveturis sinjoro Proôek kaj kun li la studento Vilém kaj la filino Johanka; alvenis la filo Kaôpar, kaj el la montaro Krkonoôe la maljuna sinjoro Beyer kondukis la fort-staturan junulon Jan. Ankaŭ Orlík venis el la arbarista lernejo, kien lin sendis la princino, konante lian eminen-tan talenton por la arbarista profesio. Avinjo kalkulis ankaŭ lin al siaj genepoj, konante la kreskantan amon inter li kaj Adélka kaj lian noblan karakteron.

ĉiuj kunvenis ĉirkaŭ la lito de avinjo, sed plej unua el ĉiuj estis Barunka, kiu alvenis kune kun la najtingalo; li eksidis en sia nesto ĉe la fenestro de avinjo. Barunka ek-loĝis en la ĉambro de avinjo, kie staris iam ŝia lito, kie ili kune aŭskultis la dolĉajn kantojn de la proksima kantisto, kie avinjo matene kaj vespere ŝin benis. Ili denove estis kune, la samaj tonoj sonis al ili, estis la samaj steloj, kiujn ili kune rigardis, la samaj manoj kuŝis sur la kapo de Barunka, estis la sama kapo — sed aliaj pensoj naskiĝis en ĝi kaj pro aliaj sentoj elfontis la larmoj, kiujn avinjo vidis nun flui sur la vangoj de sia amata nepino, ol iam, kiam ŝi milde ridetante forviŝis la larmojn de la rozkolora vizaĝo, kiam la knabino dormis ankoraŭ en malgranda lito. Tiuj larmoj nur roskovris, sed ne malklarigis la okulojn.

Avinjo sentis bone, ke ŝia vivo estingiĝas; tial ŝi kiel bona, prudenta mastrino ordigis siajn aferojn. Plej unue 386

AVINJO

eLIBRO

ŝi repaciĝis kun Dio kaj la homoj, poste ŝi dividis la malgrandan havaĵon. ĉiu ricevis memoraĵon. Por ĉiu, kiu ŝin vizitis, ŝi havis afablan vorton, ĉiun de ŝi foriranton akompanis ŝiaj okuloj, kaj kiam eĉ la princino kun la filo de Hortensio ŝin vizitinte estis forirantaj, ŝi longe ilin rigardsekvis; ŝi sciis, ke ŝi kun ili ne renkontiĝos plu sur la tero. Eĉ tiujn mutajn vizaĝojn, la katojn kaj la hundojn ŝi alvokis, ilin karesis kaj lasis, ke Sultán leku ŝian manon. ”Rigardu ilin,” ŝi diris al Adélka kaj al la servistinoj:

”ĉiu besto, se la homo ĝin amas, estas dankema.” Kaj Vorôan ŝi venigis al si kaj ordonis al ŝi: ”Kiam mi estos mortinta, — mi scias, ke tio baldaŭ okazos, mi sonĝis hodiaŭ nokte, ke Jiæi alvenis por mi — do kiam mi estos mortinta, ne forgesu diri tion al la abeloj, por ke ili ne mortu al vi. La ceteraj eble forgesus.” Avinjo sciis, ke Vorôa tion faros, ĉar ŝi kredis, kion ne kredis la aliaj, kaj tial ili facile povus forgesi fari tion ĝustatempe, eĉ se ili volus plenumi la deziron de avinjo.

Estis la antaŭvespero de la tago sekvanta la alvenon de la infanoj, kiam avinjo estis en kvieta agonio. Barunka antaŭrecitis al ŝi la preĝon de la mortantoj; avinjo preĝis kun ŝi, ĝis subite la buŝo ĉesis moviĝi, la okuloj restis fiksitaj al la krucifikso pendanta super la lito, la spirado haltis. — La flamo de ŝia vivo estingiĝis, kiel estingiĝas la malrapide finbruletanta lampo, en kiu la tuta brulma-terialo estas konsumita.

387

AVINJO

eLIBRO

Barunka premfermis ŝiajn okulojn, la juna edzino de Míla malfermis la fenestron, ”por ke la animo povu libere forflugi”. Vorôa ne restis longe inter la plorantoj, sed ŝi rapidis al la abelujo, kiun sinjoro patro estis stariginta al avinjo antaŭ kelkaj jaroj, kaj frapante ĝin, vokis trifoje: ”Abeloj, abeloj, via avinjo mortis!” Nur poste ŝi eksidis sur la benko sub la siringo kaj ĝemekploris. La arbaristo iris al Òernov por mendi la funebran sonoriga-don; li mem sin proponis por tiu servo. Li sentis korpre-mon en la domo, li devis eliri, por ke li povu satplori.

”Dolore mi sentis la morton de Viktorka, kiel mi forgesos pri avinjo,” li diris al si vojire. Kiam eksonis la funebra sonorilo, diskonigante al ĉiuj homoj, ”ke avinjo ne vivas plu”, ekploris la tuta valo. —

La trian tagon matene, kiam estis preterpasanta la kastelon la enteriga procesio, kiu konsistis el granda kvanto da homoj, ĉar ĉiu, kiu konis avinjon, volis ŝin akompani al la tombo, tiam blanka mano disŝovis la pezajn kurtenojn ĉe la fenestro, kaj inter ili aperis la princino.

Kiel longe la procesio estis videbla, tiel longe ŝiaj malgajaj okuloj ĝin akompanis, ĝis fine, lasinte la kurtenon kaj profunde enspirante, ŝi flustris:

”Feliĉa virino!” —

388

AVINJO

eLIBRO

**Postvorto **

**Avinjo **de Boòena Nêmcová estas ne nur ĉeą nacia klasikaĵo, sed nacia adoraĵo. Tial ĝi estis inter la unuaj ĉeąj verkoj tradukitaj en Esperanton kaj inter la unuaj, kiujn mi mem skanis kaj elektronikigis.

La traduko aperadis regule en la Bohema Revuo Espe-rantista kiel elŝirebla aldonaĵo inter la jaroj 1909–1914

kaj la lasta ĉapitro post la unua mondmilito en 1921.

La tradukon komencis la studento Vladimir Tobek, sed tiu kabeis, kaj la tradukon finis Karel Prochazka (1880–1957). ¯is ĉapitro XI estas subskribita V. Tobek.

ĉapitro XII aperis en tri daŭrigoj en 1912, nome la daŭ-

rigoj 7, 8 kaj 9. Sub 7 estas subskribita Tobek, sub 8 Tobek kaj Prochazka, sub 9 Prochazka; ekde la XIII-a ĉapitro nur Prochazka.

En la revuo mem estas skribite, ke Prochazka tradu-kas ekde paĝo 151 (t.e. ”Kaj jen estis jam karnavalo ĉi tie

…”). Ankoraŭ en la aŭgusta numero Tobek verkis Lin-gvan Konsilanton, sed poste sekvas neniu mencio pri lia foriro.

Miroslav Malovec

389

AVINJO

eLIBRO

www.omnibus.se/beseda

ISBN 91-7303-154-2

390

Document Outline

  • Enhavo
    • I
    • II
    • III
    • IV
    • V
    • VI
    • VII
    • VIII
    • IX
    • X
    • XI
    • XII
    • XIII
    • XIV
    • XV
    • XVI
    • XVII
    • XVIII
    • Postvorto