Permalink
Switch branches/tags
Nothing to show
Find file Copy path
Fetching contributors…
Cannot retrieve contributors at this time
447 lines (228 sloc) 33.9 KB

% Kial mi ne estas kristano % Bertrand Russell

!(images/000001.jpg)

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO eLIBRO

eLIBRO

Bertrand Russell

Kial mi

ne estas

kristano

I N K O

1

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

Bertrand Russell

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

Teksto de konferenco de la 6-a de marto 1927

Esperantigis Robert Pontnau eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-184-4

inko@omnibus.se

http://www.omnibus.se/inko

JANUARO 2003

2

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

Enhavo

Kion signifas kristano?

5

La ekzisto de Dio

7

La argumento de la unua kialo

8

La argumento de la natura leĝo

10

La argumento de la plano

13

La moralaj argumentoj favoraj al Dieco

15

La argumento de la rimedo al maljusteco

17

La karaktero de Kristo

19

Difektoj en la doktrino de Kristo

21

La morala problemo

23

La emocia faktoro

26

Kiel la eklezioj bremsis la progreson

28

Timo, la fundamento de la religio

30

Kio estas farenda

31

3

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

Kiel diris al vi via prezidanto, la temo pri kiu mi parolos hodiaŭ vespere estas ”Kial mi ne estas kristano”. Eble estus bone antaŭ ĉio klopodi ekscii, kion oni komprenas sub la vorto kristano. ¯i estas niatempe uzata en tre nepreciza senco de multegaj homoj. Iuj homoj komprenas simple sub tio homon, kiu klopodas havi vir-tan vivon. En tiu senco mi supozas, ke estus kristanoj en ĉiuj sektoj kaj en ĉiuj kredoj; sed mi ne pensas, ke tio estas la propra senco de tiu vorto, simple, ĉar ĝi impli-cus, ke ĉiuj homoj, kiuj ne estas kristanoj — ĉiuj budhanoj, konfuceanoj, islamanoj ktp. — ne klopodas havi vir-tan vivon. Mi ne komprenas sub kristano homon, kiu klopodas dece vivi laŭ siaj principoj. Mi pensas, ke vi devas havi iun kvanton da difinita kredo antaŭ ol vi raj-tos nomiĝi kristano. Tiu vorto ne havas nun la senkomp-romisan sencon, kiun ĝi havis dum la tempo de Sankta Aŭgusteno kaj de Sankta Tomaso la Akvinano. Tiam, kiam homo diris, ke li estas kristano, oni sciis, kion tio signifis. Oni akceptis tutan aron da kredoj, kiuj estis tre precize difinitaj, kaj vi devis kredi je ĉiu silabo de tiuj kredoj kun la tuta forto de via konvinkiteco.

4

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

Kion signifas kristano?

Nuntempe ne estas tute la samo. Ni devas esti iom pli malprecizaj en nia signifo de kristaneco. Mi pensas tamen, ke estas du punktoj, kiuj estas tute fun-damentaj al iu nomanta sin kristano. La unua estas dog-ma punkto, nome vi devas kredi je Dio kaj senmorteco.

Se vi ne kredas je ambaŭ tiuj ecoj, mi ne pensas, ke vi povas vere nomiĝi kristano. Krome, cetere kiel la nomo implicas, vi devas iagrade kredi je Kristo. Islamanoj ekzemple kredas ankaŭ je Dio kaj la senmorteco, sed ili tamen ne nomiĝus kristanoj. Mi pensas, ke vi devas havi minimume la kredon, ke Kristo estis, se ne Dia, almenaŭ la plej bona kaj saĝa inter la homoj. Se vi ne pretas kredi tiom pri Kristo, mi pensas, ke vi ne rajtas vin nomi kristano. Kompreneble estas alia senco, kiun vi trovas en Whitaker’s Almanach kaj en geografiaj libroj, kie oni de-klaras, ke la monda loĝantaro estas dividita en krista-nojn, islamanojn, budhanojn, fetiĉistojn kaj tiel plu; kaj en tiu senco ni estas ĉiuj kristanoj. La geografiaj libroj enkalkulas nin ĉiujn, sed en pure geografia senco, kiun, mi supozas, ni povas ignori. El tio mi do konkludas, ke, kiam mi diras al vi, ke mi ne estas kristano, mi devas diri 5

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

al vi du malsamajn aferojn: unue, kial mi ne kredas je Dio kaj senmorteco; kaj due, kial mi ne pensas, ke Kristo estis la plej bona kaj la plej saĝa el ĉiuj homoj, kvankam mi agnoskas, ke Li havas altan gradon de morala boneco.

Sen la sukcesaj klopodoj de la nekredantoj en la pasinteco, mi ne povus doni tian elastan difinon de kristaneco. Kiel mi diris antaŭe, en la pasinteco tiu ĉi vorto havis multe pli precizan sencon. Ekzemple ĝi inkludis la kredon je la infero. La kredo en la eterna fajro de la infero estis esenca parto de la kristana kredo ĝis tute novaj tempoj. En tiu ĉi lando ĝi ĉesis esti esenca parto pro decido de la Privata Konsilantaro, kiun ne agnoskis la ĉefepiskopo de Canterbury kaj la ĉefepiskopo de York; en tiu ĉi lando tamen la religio estas fiksita per parla-menta leĝo, kaj la Privata Konsilantaro povis do prete-rlasi la monsinjorajn moŝtojn, kaj infero ne plu estis necesa al kristano. Mi sekve ne insistos, ke kristano devas kredi je infero.

6

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

La ekzisto de Dio

Por pritrakti la demandon pri la ekzisto de Dio, tio estas ampleksa kaj serioza demando, kaj se mi volus ĝin pritrakti en taŭga maniero, mi devus lasi vin ĉi tie

ĝis la Dia Regno alvenos. Vi do pardonos min, se mi ĝin pritraktos laŭ iom supraĵa maniero. Vi scias kompreneble, ke la katolika eklezio faris dogmon de tio, ke la ekzisto de Dio povas esti pruvita de la sola racio. Tio estas iom stranga dogmo, sed estas unu el iliaj dogmoj. ¯i devis enkonduki ĝin, ĉar je certa momento la liberpen-suloj ekkutimis aserti, ke ekzistas tiaj kaj tiaj argumentoj, kiujn la sola racio povas evidentigi kontraŭ la ekzisto de Dio, sed ke tamen ili konsideris la ekziston de Dio dogmero. La argumentoj kaj kialoj estis elvokataj dum longa tempo, kaj la Katolika Eklezio sentis, ke ĝi devas ĉesigi tion. ¯i do asertis, ke la ekzisto de Dio povas esti pruvita de la sola racio, kaj ĝi devis starigi, kion ĝi opiniis argumentoj por pruvi ĝin. Estas kompreneble multaj, sed mi kontentiĝos preni nur kelkajn.

7

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

La argumento de la unua kialo Eble la plej simpla kaj plej facile komprenebla argumento estas tiu de la unua kialo. ¯i asertas, ke ĉio, kion ni vidas en tiu ĉi mondo havas kialon, kaj ke retroi-rante la ĉenon de la kialoj oni devas alveni al la unua kialo, kaj al tiu unua kialo oni donas la nomon Dio. Tiu argumento miaopinie ne tre valoras nuntempe, ĉar la nocio pri kialo ne plu estas precize, kio ĝi kutimis esti. Fi-lozofoj kaj scienculoj studis la nocion pri kialo, kaj ĝi ne plu havas nun la antaŭan forton; sed krom tio, vi povas konstati, ke la argumento, ke devas esti unua kialo estas tute senvalora. Mi devas konfesi, ke kiam mi estis juna kaj tre serioze meditis pri tiuj demandoj en mi mem, mi dum longa tempo akceptis la argumenton de la unua kialo, ĝis la tago kiam dekokjara mi legis la membiogra-fion de John Stuart Mill, kaj malkovris tiun ĉi frazon: Mia patro instruis min, ke la demando ”Kiu faris min?” ne havas respondon, ĉar ĝi tuj okazigas la alian demandon:

”Kiu kreis Dion?” Tiu ĉi tre simpla frazo rivelis al mi, kion mi kredas ĝis nun, la malverecon de la argumento de la unua kialo. Se ĉio devas havi kialon, tiam Dio havas kialon. Se io sen kialo ekzistas, tio povas esti tiel la mon-8

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

do kiel Dio, do tiu argumento ne valoras. ¯i estas precize samnatura kiel la hindo, kiu asertas, ke la mondo kuŝas sur elefanto kaj la elefanto sur testudo, kaj kiam oni demandas ”Kaj la testudo?”, la hindo respondas, ”Ni ŝanĝu la diskuttemon.” Tiu argumento vere ne estas pli bona ol tio. Ne estas argumento, kial la mondo ne estus sen kialo, nek aliflanke argumento, ke ĝi ne ĉiam ekzistis. Ne estas kialo supozi, ke la mondo havas komencon.

La ideo, ke aĵoj devas havi komencon estas fakte pro-dukto de nia malriĉa fantazio. Pro tio eble ni ne bezonas perdi tempon ĉe la argumento de la unua kialo.

9

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

La argumento de la natura leĝo Ekzistas krome tre ofta argumento ĉerpita el la natura leĝo. ¯i estis tre moda argumento dum la deko-ka jarcento, precipe sub la influo de Isaac Newton kaj de lia kosmogonio. Oni observis la planedojn turniĝantajn ĉirkaŭ la suno laŭ la leĝo de gravito, kaj oni pensis, ke Dio ordonis al tiuj planedoj moviĝi laŭ tiu aparta maniero, kaj ke ili tion faris pro tiu kialo. Tio estis tutcerte facila kaj simpla klarigo, kiu evitis la zorgon serĉi plian klarigadon de la gravita leĝo. Nuntempe oni klarigas la gravitan leĝon laŭ iom pli komplikita maniero, kiun instruis al ni Einstein. Mi ne volas prelegi al vi pri la gravita leĝo laŭ la interpretado de Einstein, ĉar tio denove estus temporaba; ĉiukaze oni ne plu kredas je tiu speco de natura leĝo, kiun oni trovis en la Newtona sistemo, kie pro kialoj, kiujn neniu povis kompreni, la naturo havis unuforman sintenon. Ni opinias hodiaŭ, ke multaj aferoj, kiujn ni opiniis esti naturaj leĝoj, estas verdi-re homaj konvencioj. Vi scias, ke eĉ en la plej malprok-simaj profundoj de la stela spaco, mil metroj estas unu kilometro. Tio estas sendube tre rimarkinda fakto, sed vi povas apenaŭ nomi ĝin natura leĝo. Kaj tre multaj afe-10

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

roj, kiujn ni konsideris kvazaŭ naturaj leĝoj estas fakte samspecaj. Aliflanke kiam vi povas aliri al iu reala kono de la atomoj, vi trovos ke ili estas multe malpli depen-daj de leĝoj ol oni kredis, kaj ke la eltrovitaj leĝoj estas statistikaj meznormoj, kiuj tre similas tiujn, kiujn okazi-gus hazardo. Ekzistas, ni ĉiuj scias, leĝo laŭ kiu, kiam oni ĵetas ludkubojn, la duobla seso venas ĉiun trideksesan fojon, kaj oni ne konsideras tiun fakton pruvo, ke la falo de la kuboj obeas ian intencon; se male la duobla seso venus ĉiufoje, ni tiam pensus, ke tio estas intenca afero!

La plej multaj naturaj leĝoj estas el tiu speco. Ili estas statistikaj meznombroj kvazaŭ el hazardaj leĝoj; kaj tio igas tiun aferon de la natura leĝo multe malpli kredin-da ol iam antaŭe. Krom tiu konstato, kiu reprezentas la momentan staton de la scienco, kiu povas ŝanĝiĝi morgaŭ, la tuta ideo, ke la natura leĝo implicas leĝfaranton ŝuldiĝas al konfuzo inter la tiel nomita natura leĝo kaj la homaj leĝoj. La homaj leĝoj estas ordonoj, kaj ordonas al vi sinteni laŭ iu maniero, kaj vi povas submetiĝi al ili aŭ elekti ne submetiĝi; sed la naturaj leĝoj estas priskribo, kiel aĵoj fakte okazas, kaj pro la fakto, ke ili estas simpla priskribo de iliaj agoj, vi ne povas argumenti, ke ekzistas iu, kiu ordonas al ili fari tion, ĉar, eĉ supozante ke tiel estus, ni tiam frontus la demandon: ”Kial Dio pri-skribis ĝuste tiujn naturajn leĝojn kaj ne aliajn?” Se vi diras, ke Li faris tion simple pro sia propra bona plezu-11

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

ro kaj sen iu kialo, vi trovos tiam, ke estas io, kio ne submetiĝas al la leĝo, kaj via ĉeno de naturaj leĝoj rompi-

ĝos. Se vi diras, kiel faras multaj ortodoksaj teologoj, ke en ĉiuj leĝoj, kiujn faras Dio, Li havas kialon fari tiujn leĝojn prefere al aliaj — la kialo estante memkomprene-ble krei la kiel eble plej bonan mondon — kvankam ĝin observante vi povus dubi pri tio —, se estus kialo por la leĝoj, kiujn Dio donis, tiam Dio mem estus submetita al la leĝo, kaj tiam ne estas avantaĝo enkonduki Dion kiel peranton. Vi fakte havas leĝon antaŭan kaj eksteran al la Diaj dekretoj, kaj Dio ne helpas vian tezon, ĉar Li ne estas la supra leĝfaranto. Mallonge, la argumento de la natura leĝo ne plu havas la antaŭan forton. Mi lokas kronologie tiujn argumentojn. La argumentoj uzataj por pruvi la ekziston de Dio ŝanĝas sian karakteron laŭ la tempo. Ili unue estis malfacilaj intelektaj argumentoj, entenantaj iujn precizajn sofismojn. Ju pli ni venas al la nunaj tempoj, des malpli intelekte respektindaj ili iĝas, kaj des pli trafitaj de iu morala malprecizeco.

12

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

La argumento de la plano

La sekva paŝo en tiu procezo kondukas nin al la argumento de la plano. Vi ĉiuj konas tiun argumenton: ĉio en la mondo estas farita, por ke ni povu vivi en ĝi, kaj se la mondo estus eĉ iom malsimila, ni ne povus vivi en

ĝi. Tio estas la argumento de la plano. Foje ĝi estas sufiĉe kurioza; ekzemple oni asertas, ke kunikloj havas blan-kan voston, por ke oni povu facile pafi ilin. Mi ne scias, kion kunikloj pensus pri tiu efektiviĝo de la argumento.

Oni povas facile parodii tiun argumenton. Vi ĉiuj konas la rimarkigon de Voltaire (Volter), ke la nazo estis kreita por subteni okulvitrojn. Tiu speco de parodio ne estas tiel malproksima de la celo kiel oni kredis en la 18-a jarcento, ĉar de la tempo de Darwin, ni pli bone komprenas, kial vivestaĵoj adaptiĝas al la ĉirkaŭanta mondo.

Ne la ĉirkaŭaĵo adaptiĝis al ili, sed ili evoluis por adaptiĝi al ĝi, kaj tio estas la bazo mem de adaptado. Tute ne estas plano ĉirilate.

Kiam oni ekrigardas tiun argumenton de la plano, estas tute surprize konstati, ke oni povas kredi, ke tiu ĉi mondo, kun ĉiuj aĵoj, kiuj enestas, kun ĉiuj malperfek-taĵoj, povus esti la plej bona, kiun ĉiopovo kaj ĉioscio 13

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

povus produkti dum milionoj da jaroj. Mi vere ne povas kredi tion. ĉu vi opinias, ke se vi havus ĉiopovon kaj ĉioscion, vi povus fari nenion pli bonan ol la Ku Klux Kla-non aŭ la faŝistojn? Krom tio, se vi akceptas la komunajn leĝojn de la scienco, vi devas supozi, ke la homa vivo kaj la vivo sur tiu ĉi planedo malaperos post certa tempo; tio estas etapo de la ekfiniĝo de la sunsistemo; je certa etapo de la finiĝo, temperaturoj kaj aliaj kondiĉoj taŭgas al protoplasmo, kaj dum mallonga tempo estas vivo en la vivo de la tuta sunsistemmo. Oni vidas en la luno la aĵon al kiu emas la tero — io mortinta, malvarma, kaj senvi-va.

Oni diras al mi, ke tiu speco de opinio estas deprima, kaj oni ofte diras, ke se oni kredus je tio, oni ne plu povus vivi. Ne kredu tion, ĉio tio estas stultaĵo. Neniu zor-gas pri io okazonta post milionoj da jaroj. Eĉ se ili kredas havi zorgojn pro tio, ili havas zorgojn pro multe pli senpera kialo, eble simple malbona digestado; sed ver-dire neniu estas vere malfeliĉa pro evento, kiu okazos en tiu ĉi mondo post milionoj kaj milionoj da jaroj. Tial kvankam estas terure supozi, ke la vivo malaperos —

tamen mi supozas, ke oni povas diri tion, kvankam iam, kiam mi konsideras, kion faras homoj el iliaj vivoj, mi fi-nopinias, ke tio estas preskaŭ konsolo —, tiu penso ne kapablas mizerigi la vivon. ¯i simple instigas turni sian atenton al aliaj temoj.

14

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

La moralaj argumentoj

favoraj al Dieco

Nun ni atingas plian etapon en tio, kion mi nomus la intelekta deklino, kiun la teistoj faris en siaj argumentoj, kaj ni alvenos al tio, kion oni nomas moralaj argumentoj favore al la ekzisto de Dio. Vi ĉiuj kompreneble scias, ke estis iam tri intelektaj argumentoj favore al la ekzisto de Dio, kiuj ĉiuj estis rebatitaj de Imma-nuel Kant en la Kritiko de la pura racio; sed ĝuste kiam li estis rebatinta tiujn argumentojn, li elpensis novan, moralan argumenton, je kiu li firmege kredis. Li similis multajn homojn, koncerne intelektajn fakojn li estis skep-tikulo, sed koncerne moralajn fakojn li implice kredis je la maksimoj de sia infaneco. Tio ilustras punkton, kiun la psikanalistoj tiom akcentas: la influo de la rememoroj el la frua infaneco estas eksterordinare pli forta ol tiu de la rememoroj de malpli frua periodo.

Kant, kiel mi diris, elpensis novan moralan argumenton por la ekzisto de Dio, kiu sub diversaj formoj estis ege populara dum la 19-a jarcento. ¯i havas plurajn for-mojn. Unu el tiuj formoj konsistas en diro, ke estus nek bono nek malbono, se Dio ne ekzistus. Mi momente ne 15

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

interesiĝas, ĉu estas diferenco aŭ ne inter bono kaj malbono: tio estas alia demando. La punkto, kiu interesas min estas, ke se vi tute certas, ke estas diferenco inter bono kaj malbono vi tiam estas en jena situacio: ĉu tiu ĉi diferenco ŝuldiĝas al la Dia volo aŭ ne? Se ĝi ŝuldiĝas al la Dia volo, tiam por Dio mem ne estas diferenco inter bono kaj malbono, kaj tiukaze ne havas sencon aserti, ke Dio estas bona. Se vi asertas, kiel faras la teologoj, ke Dio estas bona, vi devas tiam diri, ke bono kaj malbono havas signifon sendependan de la Dia decido, ĉar la Diaj decidoj estas bonaj kaj ne malbonaj sendepende de la fakto, ke Li tion decidis. Se vi subtenas tiun ĉi vidpunkton, vi devos tiam diri, ke bono kaj malbono ne ek-ekzistis per la Dia interveno sed ke ili estas esence an-taŭaj al Dio. Vi povas kompreneble diri, se vi volas, ke ekzistas supra diaĵo, kiu ordonis al Dio, kreanto de la mondo, aŭ vi povas samopinii kiel la gnostikuloj — opinio, kiun mi ofte konsideris tre ebla —, nome ke la mondo, kiun ni konas, estis kreita de la Diablo en momento, kiam Dio ne atentis. Oni povas longe debati pri tio, kaj mi ne intencas rebati tiun vidpunkton.

16

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

La argumento de la rimedo

al maljusteco

Estas alia speco de morala argumento tre kurioza.

Jen ĝi: oni diras, ke la ekzisto de Dio tre necesas por enkonduki justecon en la mondon.

En tiu ĉi parto de la universo regas granda maljusteco. Ofte justulo suferas, ofte maliculo prosperas, kaj oni malbone ekscias, kiu el ambaŭ kazoj estas pli ĝena; sed se oni volas, ke justeco regu en la universo kiel tuto, oni devas supozi estontan vivon, kiu povas reekvilibrigi la surteran vivon. Tiam, oni diras, necesas, ke estu Dio, paradizo kaj infero por ke finfine justeco regu. Tio estas tre kurioza argumento. Se oni konsideras ĝin el scienca vidpunkto, oni diros: ”Mi tamen konas nur tiun ĉi mondon. Mi ne konas la ceteron de la universo. Tamen, se oni povas rezoni per eblecoj, oni diros, ke tiu ĉi mondo estas verŝajne bona ekzemplo, kaj ke forte eblas, ke an-kaŭ aliloke regas maljusteco.” Ni supozu, ke vi aĉetas keston da oranĝoj, vi malfermas ĝin, kaj trovas ke la tuta supera tavolo estas putriĝinta, vi ne dirus: ”La malsupe-raj certe estas bonaj, por ke la tuto reekvilibriĝu.” Vi dirus ”Eble la tuta sendaĵo difektiĝis.” Kaj verŝajne tiel 17

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

rezonus scienculo antaŭ la universo. Li dirus: ”Ni trovas en tiu ĉi mondo grandan kvanton da maljusteco, kaj tio estas kialo supozi, ke justeco ne regas en tiu ĉi mondo; kaj tio liveras argumenton kontraŭ diaĵon kaj ne favore al ĝi.” Mi kompreneble scias, ke tiu speco de argumentoj ne estas el tiuj, kiuj persvadas homojn. Kio persvadas ilin kredi je Dio tute ne estas intelekta argumento. La plej multaj homoj kredas je Dio, ĉar oni instruis ilin kredi je Dio ekde la frua infanceco, kaj tio esta la ĉefa kialo.

Mi krome pensas, ke la dua forta kialo estas la deziro senti sin sekura, iu sento, ke granda frato protektas vin. Tio ludas grandan rolon por instigi la homojn kredi je Dio.

18

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

La karaktero de Kristo

Mi volas nun diri kelkajn vortojn pri temo, kiu, mi pri tio ofte pensas, ne estas sufiĉe pritraktata de raciistoj. Tio estas la demando, ĉu Kristo estis la plej bona kaj la plej saĝa el la homoj. ¯enerale oni certas, ke ni ĉiuj devas konsenti pri tio. Mi ne konsentas. Mi konsideras, ke ekzistas pluraj punktoj pri kiuj mi konsentas kun Kristo multe pli ol la praktikantaj kristanoj. Mi ne pensas, ke mi povus sekvi Lin ĉien, sed mi povus iri kun Li multe pli malproksimen ol la plej multaj praktikantaj kristanoj. Vi memoru, ke Li diris: ”Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian.” (Mateo, V, 39). Tio ne estas nova maksimo aŭ nova principo. Lao Ze kaj Budho efektivigis ĝin ĉirkaŭ kvin- aŭ sescent jaroj antaŭ Kristo, sed tio ne estas principo al kiu kristanoj vere submetiĝas. Mi ne du-bas, ke la nuna ĉefministro (Stanley Baldwin) estas tre sincera kristano, sed mi ne konsilas al iu vangofrapi lin.

Mi kredas, ke li pensas, ke tiu teksto havas nur simbolan sencon.

Estas ankaŭ alia punkto, kiun mi opinias elstara. Vi memoru, ke Kristo diris: ”Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝi-19

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

taj.” (Mateo, VII, 1). Mi ne kredas, ke tiu ĉi principo estus tre populara en la juĝejoj de kristanaj landoj. Mi iam konis sufiĉe multajn juĝistojn, kiuj estis fervoraj kristanoj, kaj neniu el ili opiniis, ke juĝado kontraŭas la kristanajn principojn. Kristo diris ankaŭ: ”Donu al kiu vin petas, kaj ne forturniĝu de pruntemulo.” (Mateo V, 21). Tio estas elstara principo. Via prezidanto memori-gis vin, ke ni ne estas ĉi tie por paroli pri politiko, sed mi ne povas malobservi, ke dum la lastaj ĝeneralaj balotoj, oni batalis pro la demando, ĉu dezirindas forturniĝi de pruntemuloj, tial ke oni devas pensi, ke la liberala kaj la konservativa partioj de tiu ĉi lando konsistas el homoj, kiuj ne konsentas kun la instruado de Kristo, ĉar ili videble forturniĝis de ĝi tiuokaze.

Estas ankaŭ alia maksimo de Kristo, kiun mi opinias riĉenhava. Li diris: ”Se vi deziras esti perfekta, iru, ven-du viajn posedaĵojn, kaj donu al la malriĉuloj.” (Mateo XIX, 21). Jen elstara maksimo, sed oni ĝin ne multe efek-tivigas. ĉiuj tiuj maksimoj estas bonegaj, kvankam oni malfacile povus efektivigi ilin. Mi mem ne pretendas submetiĝi al ili, sed tamen, tio ne same gravas, kiel por kristano.

20

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

Difektoj en la doktrino de Kristo Agnoskinte la elstarecon de tiuj ĉi maksimoj, mi venas al iuj punktoj, kie ne montriĝas nek la eksterordinara saĝeco nek la eksterordinara boneco, kiujn la evangelioj atribuas al Kristo, (mi povas diri ankaŭ, ke ni ne okupiĝos pri lia historieco). Historie estas tre dubin-de, ĉu Kristo entute iam ekzistis, kaj se Li ekzistis, ni nenion scias pri Lia vivo. Mi parolas pri Kristo kiel Li ape-ras en la evangelioj, kaj mi prenas la evangelion kiel ĝi estas, kaj tie ni malkovras aferojn, kiuj ne ŝajnas esti tre saĝaj. Kristo pensis inter alie, ke Lia dua alveno okazos inter nuboj de gloro kaj antaŭ la morto de la homoj, kiuj vivis en tiu tempo.

Tre multaj tekstoj pruvas tion. Li diras ekzemple: ”Vi ne trairos la urbojn de Izrael antaŭ ol venos la filo de homo.” (Mateo X, 23). Poste Li diras: ”Inter la ĉi tie sta-rantaj, estas iuj, kiuj neniam gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la filon de homo venantan en sia regno.” (Mateo, XVI, 28). Kaj estas tre multaj tekstoj, kie absolute evidentas, ke Li kredis ke Lia dua alveno okazos, kiam multaj Liaj tiamaj aŭskultantaj estos ankoraŭ vivantaj.

Tio estis la kredo de Liaj unuaj disĉiploj, kaj la funda-21

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

mento de granda parto de Lia morala instruado. Kiam Li diris: ”Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago.” (Mateo VI, 34.), kaj eldiris ankaŭ similaĵojn, estas grandparte, ĉar Li pensis, ke Lia dua alveno okazos ege baldaŭ, kaj ke la surteraj aferoj pro tio ne valoris. Mi certe renkontis kri-stanojn, kiuj pensis, ke la dua alveno estos tuja. Mi konis inter alie pastron, kiu terurigis siajn paroąnojn, asertante, ke la dua alveno estis vere tuja. Sed li plantis arbojn en sia ĝardeno, kaj liaj paroąnoj tion vidinte estis trankviligitaj. La unuaj kristanoj vere kredis je tio, kaj ne faris aĵojn kiel planti arbojn en siaj ĝardenoj, ili akceptis de Kristo la kredon, ke Lia dua alveno estos tuja. Tiu sinteno ne estis tiel saĝa, kaj Li tutcerte ne estis ege saĝa.

22

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

La morala problemo

Estas miaopinie tre serioza difekto en la morala karaktero de Kristo. Li kredis je la infero. Mi mem ne kredas, ke iu persono, kiu estas vere profunde humana povas kredi je eterna puno. Tamen Kristo, kiel priskribas Lin la evangelioj, kredis certe je eterna puno, kaj oni trovas plurfoje venĝeman furoron kontraŭ la homoj, kiuj ne volis aŭskulti Lian predikadon — sinteno, kiu ne estas escepta ĉe predikistoj, sed kiu malutilas al absoluta perfekteco. Vi ekzemple ne trovos tiun sintenon ĉe Sokrato. Vi trovos lin dolĉa kaj ĝentila kun la homoj, kiuj ne volis aŭskulti lin. Kaj tio taŭgas miaopinie multe pli al saĝulo ol ekindigniĝo. Oni memoru la vortojn de la mortanta Sokrato, kaj tiujn, kiujn li direktis kutime al malkonsentemuloj.

En la Evangelioj vi aŭdos Kriston diri: ”Serpentoj, vi-puridoj, kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena?” (Mateo, XII, 33). Tiu sin turnis al homoj, kiuj ne ŝatis Lian predikadon. Mi ne trovas, ke tio estas la plej bona tono, estas multaj similaĵoj pri la infero. Inter alie estas la konata teksto pri la peko kontraŭ la Sankta Spirito: ”Kaj al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos par-23

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

donita en ĉi tiu mondo nek en la venonta.” (Mateo XII, 32). Tiuj tekstoj okazigis neeldireblan kvanton da tur-mentoj en la mondo, por ĉiuspecaj homoj, kiuj imagis, ke ili pekis kontraŭ la Sankta Spirito, kaj pensis, ke oni ne pardonos al ili nek en tiu ĉi mondo nek en la venonta.

Mi ne kredas, ke estaĵo, kiu posedus iometan naturan bonecon povus enkonduki tian timegon kaj teruron en la mondon.

Kristo krome diras: ”La filo de la homo elsendos siajn anĝelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon, kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon, kaj forĵetos ilin en la for-non de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.” (Mateo XIII, 41-42). Kaj li plu parolas pri plorado kaj grincado de dentoj. Tio ripetiĝas frazon post frazo.

Evidentas al la leganto, ke Kristo konsideras tiun plora-don kaj grincadon de dentoj kun ia plezuro, alie tio ne ripetiĝus tiom ofte. Poste vi kompreneble memoras la ŝafojn kaj la kaprojn. Dum lia dua alveno, Jezuo disigas la ŝafojn disde la kaproj, kaj diras al la kaproj: ”For de mi, malbenitaj, en la eternan fajron.” (Mateo XXV, 41).

Li aliloke diras: ”Kaj se via mano faligas vin, detranĉu

ĝin: estas pli bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en la Gehenan, en la neesting-eblan fajron.” (Marko IX, 43). Li senĉese ripetas tion. Mi devas diri, ke mi konsideras ĉi tiun tutan doktrinon, laŭ kiu la infera fajro estas puno pro la peko, kiel kruelecan 24

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

doktrinon. Tio estas doktrino, kiu enkondukis kruelecon en la mondon, kaj pravigis jarcentojn da torturo. La evangelia Kristo, kiel la apostoloj lin priskribas, devas esti konsiderata, kiel parte respondeca pro tio.

Estas aliaj malpli gravaj detaloj. Estas la rakonto pri la porkoj en la lando de la gerasenoj. Ne estis tre afable por la porkoj meti demonojn en ilin kaj ilin faligi de krutaĵo en la maron. ĉu Jezuo ne estis ĉiopova kaj ne povis tut-simple forigi la demonojn? Sed Li preferis enirigi ilin en la porkojn. Krom tio, estas la kurioza rakonto pri la figarbo, kiu ĉiam mirigis min. Vi memoras, kio okazis al la figarbo: ”Li malsatis. Kaj vidinte el malproksime figar-bon havantan foliojn, Li aliris, por trovi, se eble, ion sur

ĝi; kaj veninte al ĝi Li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis. Kaj responde Li diris al

ĝi: Neniu por ĉiam manĝu fruktojn el vi…. Kaj … Petro diris al Jezuo: ‘Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis.’.” (Marko, XI, 14-21). Tio estas tre kurioza rakonto, ĉar ne estis taŭga sezono por figoj, kaj oni vere ne povis riproĉi tion al la arbo. Mi ne kredas, ke rilate saĝ-

econ aŭ virton Kristo tiel alte staras kiel aliaj historiaj personoj. Mi ĉirilate starigus Budhon aŭ Sokraton super lin.

25

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

La emocia faktoro

Kiel mi jam diris, mi ne kredas, ke la vera kialo de ak-cepto de religio koncernas iagrade cerbumadon.

Oni akceptas religion pro emociaj kialoj. Ofte oni diras al ni, ke estas tre malbone ataki religion, ĉar religio igas la homojn virtaj. Miaflanke mi tute ne certas pri tio. Vi konas tutcerte la parodion, kiun faris Samuel Butler pri tio en sia romano Reveno al Erevono. Vi memoras, ke en Erevono iu Higgs alvenas al izolita lando. Li tie pasigas ian tempon, kaj eskapas la landon en balono. Dudek jarojn poste li revenas al tiu lando, kaj trovas novan religion en kiu oni adoras lin sub la nomo de la ”Filo de la Suno”, kaj rakontas, ke li supreniris en la ĉielon. Oni estas celebronta la feston de la ĉieleniro, li aŭdas pro-fesorojn Hanky kaj Panky, altrangulojn de la religio de la Filo de la Suno, asertante, ke ili neniam vidis la tiel no-mitan Higgs, kaj ke ili esperas, ke ili neniam vidos lin.

Ege indigniĝinta, li alproksimiĝas al ili kaj diras: ”Mi volas klarigi tiun ĉi mistifikon, kaj al la popolo de Erevono mi diros, ke mi, Higgs, estas nur homo, kaj forlasis vian landon per balono.” Oni diras al li: ”Tion ne faru, ĉar ĉiuj moralaj principoj de tiu ĉi lando fontas el tiu 26

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

mito, kaj se oni ekscios, ke vi ne ĉieleniris, ĉiuj iĝos malicaj.” Li persvadiĝas, ke tio veras, kaj hejmrevenas neri-markite.

Laŭ tiu ideo, ni ĉiuj estus malicaj, se ni ne efektivigus la kristanan religion. ŝajnas al mi, ke la plej multaj homoj, kiuj efektivigis ĝin, estis plej ofte ege malicaj. Plej kurioze, ju pli arda la religiemo kaj ju pli forta la dogme-mo en unu historia periodo, des pli kruela kaj aĉa estis la stato de la mondo. En la periodo de grandega kredo, kiam la homoj vere kredis je ĉiuj detaloj de la kristana religio, estis la Inkvizicio kun ĝiaj torturoj, oni bruligis milionojn da malfeliĉaj virinoj kiel sorĉistinojn, kaj oni je la nomo de religio faris al ĉiuspecaj homoj ĉiuspecajn kruelaĵojn.

Sufiĉas observi la mondan historion por ekvidi, ke ĉiuj progresoj en la homaj sentoj, ĉiu plibonigo de la krima leĝaro, ĉiu paŝo al malpli da militoj, ĉiu paŝo al pli bona traktado de aliaj rasoj, ĉiu mildigo de sklaveco, ĉiu morala progreso, ĉiam estis kontraŭstarataj de la organizitaj mondaj eklezioj. Mi povas eĉ senhezite aserti, ke la kristana religio, organizita en eklezioj, ĉiam estis kaj ĉiam estas la ĉefa malamiko de morala progreso en la mondo.

27

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

Kiel la eklezioj bremsis

la progreson

Vi eble opinias, ke mi troigas, kiam mi diras, ke ankoraŭ estas tiel. Mi ne kredas tion. Pardonu, ke mi mencias unu fakton. Ne estas agrable mencii ĝin, sed la sinteno de la eklezioj devigas min mencii ĝin. Ni supozu, ke en la hodiaŭa mondo, iu knabino pro nescio edzi-niĝis al sifilismalsana viro. Tiukaze la katolika eklezio dirus: ”Tio estas nedissolvebla sakramento. Vi devas aŭ esti fraŭlaj aŭ resti kune. Kaj se vi restas kune, vi ne rajtas uzi kontraŭkoncipadon por malhelpi la naskiĝon de sifilismalsanaj infanoj.” Neniu, kies naturaj simpatioj ne malformiĝis pro dogmoj, neniu kies morala naturo ne estus absolute fermita al suferoj, povus aserti, ke estas bone kaj juste, ke tiu stato daŭru.

Tio estas nur unu ekzemplo. Estas tre multaj aferoj, en kiuj nun la eklezio, pro la kontrolo de tio, kion ĝi nomas moraleco, trudas sensence grandajn kaj neutilajn suferojn al ĉiuspecaj homoj. Kaj kompreneble, kiel ni scias, ĝi estas malamika al ĉia progreso, kiam temas pri malkreskigo de suferoj en la mondo. ¯i elektis sub la nomo moraleco aron da mallarĝspiritaj sintenaj reguloj, 28

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

kiuj havas nenion komunan kun la homa feliĉo. Kaj kiam oni asertas, ke oni devus fari tion aŭ tion cele al la feliĉo de la homaro, ĝi respondas, ke tio ne estas la temo.

”Kio estas komuna inter la homa feliĉo kaj la moralo?

Celo de la moralo ne estas feliĉigi homojn.”

29

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

Timo, la fundamento de la religio Religio ĉefe kaj precipe fontas, mi pensas, el timo.

Parte el la timo antaŭ nekonataĵoj, parte el la deziro senti, ke speco de pli aĝa frato staros apud vi, kiam vi havos zorgojn aŭ konfliktojn. Timo estas la bazo de tiu tuta afero — timo antaŭ mistero, timo antaŭ fiasko, timo antaŭ la morto. Timo generas kruelecon, kaj do ne mi-rige, kiam timo kaj religio iras man-en-mane. Tio estas, ĉar timo estas la fundamento de ambaŭ aferoj. En tiu ĉi mondo ni povas nun iomete ekkompreni la fenomenojn kaj iomete ekkontroli ilin helpe de scienco, kiu perfor-te fosis sian vojon paŝon post paŝo kontraŭ la kristana religio, kontraŭ la eklezioj, kaj kontraŭ la opozicio de ĉiuj malnovaj superstiĉoj. Scienco povas nin helpi kontraŭ tiun malkuraĝan timon, en kiu la homaro vivis dum tiom da generacioj. Scienco povas instrui nin, kaj, mi pensas, ankaŭ niaj propraj koroj, ne plu serĉi elpensitajn subtenojn, ne plu inventi aliancitojn en la ĉielo, sed prefere streĉi niajn fortojn ĉisube por fari el tiu ĉi mondo pli bonan vivlokon, male al la vivloko, kiun la eklezioj faris dum jarcentoj.

30

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

Kio estas farenda

Ni volas stari sur niaj propraj piedoj kaj rigardi sen-mensoge la mondon, ĝiajn bonajn kaj malbonajn ecojn, ĝiajn belaĵojn kaj ĝiajn malbelaĵojn; ni volas vidi la mondon, kia ĝi estas, kaj sen timo. Ni volas konkeri la mondon per inteligenteco, kaj ne plu submetiĝi kvazaŭ sklavoj al la teruro, kiun ĝi naskas. La tuta koncepto de Dio estas ideo el la malnova orienta despotismo. ¯i estas koncepto tute maltaŭga al liberaj homoj. Kiam mi vidas homojn, kliniĝantaj en la preĝejo kaj konfesantaj, ke ili estas mizeraj pekuloj kaj ĉion kio sekvas el tio, mi juĝas tion malŝatinda, malinda je respekto al si mem. Ni devas male stariĝi kaj rigardi fronte al la mondo. Ni devas fari plej bone kiel ni povas en tiu ĉi mondo, kaj se ĝi ne estos tiel bona kiel ni deziras, ĝi estos tamen pli bona ol tio, kion faris la aliaj en la pasinteco. Bona mondo postulas scion, bonecon kaj kuraĝon. ¯i ne postulas nos-talgion pri la pasinteco, nek ke libera intelekto estu mal-helpata per la eldiroj de ignoremuloj. ¯i postulas senti-man perspektivon kaj liberan inteligentecon. ¯i bezonas esperon por la estonto, ne ĉiam retrorigardante al mortinta pasinteco, kiun, ni pri tio certas, ege superos la estonto, kiun nia inteligenteco povas krei.

31

KIAL MI NE ESTAS KRISTANO

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-184-4

32

Document Outline

  • Enhavo
    • Kion signifas kristano?
    • La ekzisto de Dio
    • La argumento de la unua kialo
    • La argumento de la natura leg'o
    • La argumento de la plano
    • La moralaj argumentoj favoraj al Dieco
    • La argumento de la rimedo al maljusteco
    • La karaktero de Kristo
    • Difektoj en la doktrino de Kristo
    • La morala problemo
    • La emocia faktoro
    • Kiel la eklezioj bremsis la progreson
    • Timo, la fundamento de la religio
    • Kio estas farenda