Skip to content

egrimley/piron

Folders and files

NameName
Last commit message
Last commit date

Latest commit

 

History

40 Commits
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Repository files navigation

Verkoj de Claude Piron

Claude Piron (1931–2008) estis psikologo, tradukisto kaj verkisto en Esperanto. La celo de ĉi tiu projekto estas disponigi fidindajn tekstojn de kelkaj el liaj verkoj. Permeson enretigi ilin afable donis lia vidvino aŭ la aŭtoro mem.

Enestas du specoj de HTML-dosiero:

  • Tiuj, kies nomo havas ciferon aŭ _MS antaŭ la punkto, estas precizaj transskriboj de specifa eldono aŭ manuskripto. Necesas rigardi ilin kiel simplan tekston, ne per TTT-legilo, por kompreni ilian aranĝon. Paĝnumeroj aperas en HTML-komentoj, linioj estas dividitaj kiel en la originala libro, kaj dividstrekoj ĉe la fino de linio estas indikitaj per speciala konvencio.

  • La aliaj estas novaj HTML-eldonoj, kiuj fidele sekvas la transskribitajn librojn escepte korektojn de evidentaj eraroj.

Kiam ekzistas fidinda PDF-skano, ĝiaj MD5-sumo kaj grando estas menciitaj ĉi tie, sed la PDF-dosieron mem oni trovu aliloke.

Poemaro

Malmalice (1977; 2001)

Poemaro modesta laŭ amplekso, sed ege riĉa laŭ la vario de la temoj kaj formoj, ĝi montras entute freŝan koncepton pri la rimedoj kaj celoj de la poemarto.

HTML:

  Malmalice_1977.html  Kuopio: La Nuova Frontiera, 1977.
  Malmalice_2001.html  Vieno: IEM, 2001.

Skanoj:

eee537727c039032d29e1816be00be66   1495016  Malmalice_1977.pdf
5c50da55cad68a0d2893da7b22f7d2ed   1761910  Malmalice_2001.pdf

Krimromanoj

Ĉu vi kuiras ĉine? (1976; 1983; 1996)

Detektivromano, la unua en la «Ĉu-serio». Kiu murdis la junan farbiston? Ĉu entute estas murdo? Se jes, kial do iu volus ĉesigi lian vivon? Li ne estis riĉa, kaj ne apartenis al tiu homkategorio, kiu havas financan aŭ komercan signifon. Sed li havis politikan agadon. Ĉu do pro tio? Aŭ ĉu decidis lian sorton komplika ama vivo?

HTML:

  Cxu_vi_kuiras_cxine_1976.html  Aabyhøj: Dansk Esp. Forlag, 1976.
  Cxu_vi_kuiras_cxine_1996.html  Vieno: IEM, 1996.
  Cxu_vi_kuiras_cxine.html       HTML-eldono.

Skanoj:

231a7cfc1cfa8fca7604dde5aa8b9cbd   7654251  Cxu_vi_kuiras_cxine_1976.pdf

Ĉu li bremsis sufiĉe? (1978; 1979)

En la dua krimromano en la «Ĉu-serio» la problemo frontanta al la detektivo Jano Karal estas jena: politike potenca arkitekto kaj ties edzino mortas en aŭtomobila akcidento, kiu tamen tute ne povas esti akcidenta. Kiu povis difekti la meĥanismon? Kiu havis motivon por tio? Ne mankas homoj kun kialo por mortigi la arkitekton, sed kiel tiuj povis aranĝi la saboton?

HTML:

  -                                 Antverpeno: Stafeto, 1978.
  Cxu_li_bremsis_suficxe_1979.html  Antverpeno: Stafeto, 1979.
  Cxu_li_bremsis_suficxe.html       HTML-eldono.

Skanoj:

61d75294bd5df89845ff1a4d2672c073   9658478  Cxu_li_bremsis_suficxe_1979.pdf

Ĉu li venis trakosme? (1980)

Pluraj intrigoj plektiĝas ĉirkaŭ la enigma figuro de Rikardo Ospaci, kiu pretendas havi kontakton kun eksterteranoj kaj lanĉis sian propran politikan partion, pro kio interesiĝas pri li ankaŭ la agentoj de eksterlandaj sekretaj servoj.

HTML:

  Cxu_li_venis_trakosme_1980.html  Antverpeno: Stafeto, 1980.
  Cxu_li_venis_trakosme.html       HTML-eldono.

Skanoj:

df2cb2e0a8fd4fa423aa351e2ae9cef2  11083154  Cxu_li_venis_trakosme_1980.pdf

Ĉu ni kunvenis vane? (1982)

El la «Ĉu-romanoj», jen la sola, kies agado ne okazas en «Sanktavalo», sed en Kazaĥio, en la tiama Sovet-Unio, pli precize ĉe internacia konferenco en Alma-Ato, kie polica detektivo Jano Karal deĵoras kiel ano de la internacia sekureca servo.

La aŭtoro enplektis detalojn kaj impresojn el la propraj spertoj, kiam li en septembro 1978 mem dumtempe laboris en Alma-Ato.

HTML:

  Cxu_ni_kunvenis_vane_1982.html  Antverpeno: Stafeto, 1982.
  Cxu_ni_kunvenis_vane.html       HTML-eldono.

Skanoj:

1228a44ce7be64a2ca7d69527de53a96  12793486  Cxu_ni_kunvenis_vane_1982.pdf

Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo

Ĉu ŝi mortu tra-fike? (1982; 2000)

«Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo» en belstila kaj malpruda lingvaĵo.

HTML:

  Cxu_sxi_mortu_tra-fike_1982.html  Antverpeno: Stafeto, 1982.
  Cxu_sxi_mortu_tra-fike_2000.html  Vieno: IEM, 2000.
  Cxu_sxi_mortu_tra-fike.html       HTML-eldono.

Novelaro

Ĉu rakonti novele? (1986)

Mankas ankoraŭ.

Facila lingvaĵo

Gerda malaperis! (1983; ...)

Lingvo-instrua romaneto, bazita sur la principo motivi la lernanton per redukto de novaj lernendaĵoj.

HTML:

  Gerda_malaperis_MS.html    Teksto simila al manuskripto.
  Gerda_malaperis_1983.html  Chapecó: Fonto, 1983. 48 paĝoj.
  -                          Chapecó: Fonto, [ĉ. 1987]. 48 paĝoj.
  Gerda_malaperis_1992.html  Bonn: Germana Esperanto-Junularo, [1992]. 48 paĝoj.
  Gerda_malaperis_v30.html   Chapecó: Fonto, [sen jaro]. 56 paĝoj.
  -                          Bonn: Germana Esperanto-Junularo, 1994.
  -                          Impeto, 1994. ISBN 5-7161-0005-8.
  -                          Impeto, 2004. ISBN 5-7161-0112-7.
  Gerda_malaperis_2006.html  Chapecó: Fonto, [2006]. 62 paĝoj.
  Gerda_malaperis.html       HTML-eldono.

Skanoj:

d8c4b13e6dd8d0c4e9998b4ba713782a   1462929  Gerda_malaperis_1983.pdf
70f157f549a93473f57699a2288d904c   1460240  Gerda_malaperis_1992.pdf
1b7f224811d20f7b34c08226978d70be   1778812  Gerda_malaperis_v30.pdf
54a24d602a5f85e0902af75d01fe7fce   1976868  Gerda_malaperis_2006.pdf

Lasu min paroli plu! (1984; ?; 2003; 2005)

Kolekto da tekstoj, sen rilato unu kun la alia, kiuj estas kompreneblaj sen plua lernado por tiu, kiu bone lernis la vortojn kaj gramatikaĵojn de la paralela ĉapitro en Gerda malaperis!.

HTML:

  Lasu_min_paroli_plu_1984.html  Chapecó: Fonto, 1984.
  Lasu_min_paroli_plu_2005.html  Chapecó: Fonto, 2005.
  Lasu_min_paroli_plu.html       HTML-eldono.

Ili kaptis Elzan! (1985; ?; 2000; 2007)

Humura romano en facila lingvaĵo, malpli instrua kaj pli distra ol Gerda malaperis! kaj Lasu min paroli plu!.

HTML:

  Ili_kaptis_Elzan_1985.html  Chapecó: Fonto, 1985.
  Ili_kaptis_Elzan_2000.html  Chapecó: Fonto, 2000.
  Ili_kaptis_Elzan_2007.html  Chapecó: Fonto, 2007.
  Ili_kaptis_Elzan.html       HTML-eldono.

Vere aŭ fantazie (1989; ?; 2001; 2007)

Rakontoj el diversaj partoj de la mondo, verkitaj por plezure pligrandigi vian vorto-provizon.

HTML:

  Vere_aux_fantazie_1989.html  Chapecó: Fonto, 1989.
  Vere_aux_fantazie.html       HTML-eldono.

Dankon, amiko! (1990)

Facila kaj streĉa rakonto pri naiva junulo.

La kisa malsano (1991; 2000)

Stranga emo kisi, rekisi, kisadi aperas nekompreneble en multaj anoj de urba loĝantaro kaj poste epidemie disvastiĝas en la tuta lando. La emo estas tiel forta, ke por la homoj, kiujn trafis tiu bezono, ne gravas, kiun ili kisas, gravas nur la kontentigo de la nesuperebla deziro. Fakte, tio estas nur unu simptomo de nova malsano, kiu perturbas tutlande la vivon. La aŭtoritatoj ne scias, kiel reagi. Tamen, en unu difinita kategorio de homoj, la impulso kisadi ne montriĝas. Ĉu ili estas anoj de konspiro? Iom post iom oni ja ekscias, ke la afero estas ligita al intrigoj disvolviĝantaj sur Kariba insuleto, kaj al ties politika situacio ...

La eldono de 2000 havas samvolume ankaŭ naŭ novelojn de Sándor Bakó.

La dorsosako de panjo Rut’ (1995)

La libro havas dek novelojn de Sándor Bakó kaj sep novelojn de Claude Piron:

  • La dikulino
  • Ĉu en la akvo kuŝas li?
  • La forto de rigardo
  • Terura diro
  • La plezuro plani
  • Reviviĝo
  • Nokta veturado

Ŝajne ekzistas ankaŭ aliaj aŭtoraj tekstoj de la unuaj kvar, ĉar grave malsamaj versioj troviĝas en la reto, sen fontindiko. La kvara troviĝas ankaŭ en Lasu min paroli plu!, kun la titolo «Timiga diro», kaj versio en la reto havas la titolon «Terura novaĵo».

HTML:

  La_dorsosako_de_panjo_Rut_1995.html  Vieno: Pro Esperanto, 1995.
  La_dorsosako_de_panjo_Rut.html       HTML-eldono.

La meteoro (2002)

La libro havas dek sep novelojn de Claude Piron kaj dek novelojn de Sándor Bakó. La noveloj de Piron estas:

  • La Superulo
  • La banujo
  • Reviviĝo
  • La strangulo
  • Ĉu kredinda, ĉu nekredinda?
  • Timiga maljuniĝo
  • Telefona registrilo
  • Plej rapide tra Parizo
  • Vivu li! Vivu li! Vivu li!
  • Ismet
  • Ĉu Tamara edziniĝos?
  • Ĉu fakso utilos?
  • Kiu volas pli, povas pli
  • Ne moviĝu
  • Mi perdis mian nomon
  • Stranga veturilo
  • Sen pardono

Pri Esperanto

La bona lingvo (1989; 1997)

Elokventa pledo por la riĉeco de la parolata Esperanto, surbaze de psikologiaj, stilaj kaj sociaj konsideroj. Unu el la plej aĉetataj kaj legataj libroj en Esperanto.

HTML:

  La_bona_lingvo_1989.html  Vieno: Pro Esperanto, 1989.
  La_bona_lingvo_1997.html  Vieno: IEM, 1997.
  La_bona_lingvo.html       HTML-eldono.

Skanoj:

d43fe4773d533cd47bb342c00f54cebd  11833758  La_bona_lingvo_1989.pdf
be9f023a231b31e274dc77d074dc5f14  10120209  La_bona_lingvo_1997.pdf

Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? (1977)

Skanoj:

2dee535b06266d55152e28730225400d    653838  Cxu_euxropa_aux_azia_1977.pdf

Aliaj romanoj

Tien (1997)

Severe deprimita viro revenas resanigita post malfacile kredebla vojaĝo al stranga «paralela mondo», alirebla, laŭ liaj diroj, tra preciza loko en alta montaro. La juna psikologino, kiu prizorgas lin, sekvas liajn spurojn kun la volo certiĝi, ĉu temas pri realo aŭ fantaziaĵo. Ŝi spertas ion similan. Ĉu ambaŭ estas viktimoj de halucino? La rakontanto, mem psikoterapiisto, sub kies kontrolo la junulino laboras, jen skeptikas, jen emas kredi. La strebo por trovi la veron kondukas lin al malkovroj, kiuj ŝanĝos lian tutan percepton pri la universo ... kaj pri si mem.

  Tien_1997.html  Vieno: IEM, 1997.
  Tien.html       HTML-eldono.

Skanoj:

2eae6260bf95a8cc2260a1590e71945b  10132674  Tien_1997.pdf

Dio, psiĉjo kaj mi (2007)

Paciento priskribas al psikoterapiisto ripetatajn vojaĝojn en alian universon, kie li malkovras spiritajn estulojn kaj vivon por terano eksterordinaran. Fascinita de tiuj rakontoj, la psikfakulo decidas fari pri ili sciencan esploron. Tiel estiĝas dialogo inter viro kun neordinaraj mistikaj travivaĵoj sentataj kiel realaj kaj materiisma specialisto provanta kompreni mondon, kiu, por li, povas esti nur mensa kaj halucina.

HTML:

  Dio_psicxjo_kaj_mi_MS.html    Manuskripto.
  Dio_psicxjo_kaj_mi_2007.html  Vieno: Esperantomuseum, 2007.
  Dio_psicxjo_kaj_mi.html       HTML-eldono.

About

Verkoj de Claude Piron (1931-2008).

Resources

Stars

Watchers

Forks

Releases

No releases published

Packages

No packages published

Languages