Skip to content

Latest commit

 

History

History
1122 lines (553 loc) · 77.6 KB

Denaska kongresano - Sten Johansson.md

File metadata and controls

1122 lines (553 loc) · 77.6 KB

% Denaska kongresano % Sten Johansson

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

eLIBRO

Sten Johansson

Denaska

kongresano

kaj aliaj noveloj

I N K O

1

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

Sten Johansson

DENASKA KONGRESANO

kaj aliaj noveloj

eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ĉi tiu eLibro ekzistas ankaŭ en presita

versio. Aĉetu ĝin ĉe la Libroservo de

UEA (www.uea.org\), ĉe vialanda libro-

servo aŭ rekte ĉe la eldonejo

Al-fab-et-o,

Sten Johansson

Bergslagsgatan 14, 8 tr.

SE-602 17 Norrköping

Svedio

(alfabeto@esperanto.se)

ISBN 91-7303-070-8

inko@omnibus.se

INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO

http://www.omnibus.se/inko

DECEMBRO 2000

2

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

ANTAŭPAROLO

Por nunepoka leganto la novelo prezentas oportunan formon de literaturo. Neampleksa kaj tempoŝpara ĝi tamen kapablas redoni kernan enhavon de tuta romano. Oni povas kompari novelon kun bildoarta skizo. Ofte ĝia minimume detala trajto montriĝas pli vera kaj pli rekte peras artan im-preson ol finlaborita pentraĵo. Simpleco estas bazo de arto entute.

Jen novelaro en via mano. Bonfide eklegu, banalaĵoj ne te-dos vin. Vi trovos freŝajn ideojn, kelkfoje ion trafan kaj nea-tenditan. Enuaj detaloj forestas. Sten Johansson skribas es-perantan esperanton en klara stilo sen fiodoro pro simileco de tradukita nacilingva frazkolekto.

Negranda verko, jes. Sed kvalito pli gravas ol kvanto. ĉiu bonstila verko tre utilas por la evoluo kaj vivo de nia lingvo.

La riveretoj kune plenigas la maron.

Stig Jacobson

3

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

LA ĉOKOLADA BISKVITO

(Unua premio de la branĉo prozo

en la Belartaj Konkursoj de 1988)

Ventkapulino mi estas, kiu ĉiam perdas ĉion. ĉe mi ĉiam mankas io esenca, perdiĝas jen umo jen aĵo. ĉi-foje mi perdis laboron, bonan laboron, pro biskvita mordaĵo.

Mi ricevis oficon kiel sekretariino de klinikestro en la urba hospitalo. ĉio estis jam preta, oni diris, mi devis nur veni dua-foje por viziti la ĉefulon mem. Unuafoje li estis en ia kriza konferenco kaj ne povis renkonti min.

Je la deka kaj duono mi devis anonci min. Kiel kutime mi iris trame. ¯enerale mi ĉiam malfruas, sed je tiu grava okazo mi rezervis tro da tempo por la veturo kaj devis atendi duonan horon en la hospitalo. Mi decidis vigligi min per taso da kafo en la kafeterio ĉe la ĉefenirejo. Kun la kafo mi aĉetis ĉokoladan biskviton.

La kafejo estis plenplena de atendantoj, sed mi trovis libe-ran tablon, kie mi metis mian kafon. Kompreneble mi lasis la mansaketon ĉe la kasejo, kaj devis reiri por preni ĝin. Feliĉe neniu fripono jam pinĉis ĝin.

Revenante mi konstatis, ke teda, grizhara eksterlandano prenis lokon ĉe mia tablo. Nu ja, nenio direbla, ĉiuj tabloj estas okupitaj, plejparte de unuopuloj. Prenante mian biskviton mi tamen surpriziĝis, por ne diri pli. En la biskvito estis bela spuro de dentoj, mankis al ĝi unu mordaĵo, kaj troviĝis neniu dubo kie serĉi tiun mordaĵon. Antaŭ la maljunulo staris taso da kafo kaj nenio plu. Tamen mi klare vidis lin kaŝe 4

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

maĉi kaj gluti ion. Li ankaŭ gapis al mia biskvito kaj videble ruĝiĝis. Nu vere, se iu iam havis kaŭzon ruĝiĝi...

Feliĉe, mi ne suferas de bacilofobio, kaj pri imundeficito mi jam scias ĉion, do mi decidis ne permesi al tiu naŭza fremdulo embarasi min. Kviete, kun ŝajnigita delektiĝo, mi frandis la reston de mia ĉokolada biskvito, kaj refreŝigis min per la kafo.

Dume la viraĉo daŭre rigardaĉis min. ”ĉe ni”, mi pensis, ”vi ne daŭrigu viajn ŝtelajn kutimojn!”

Fine li foriris, kiel batita hundo. Sed revenis? Jes, revenis kun propra ĉokolada biskvito, ĉi-foje sendube honeste aĉetita. Bone, mi ironie ridetis al li. Li metis sian biskviton antaŭ si kaj gustumis sian kafon. Tiam bona ideo kaptis min. ”Oku-lon pro okulo, denton pro dento”, diras la Biblio, ĉu ne? Mi rapide prenis lian biskviton, formordis unu pecon kaj ĝuis tiun, remetante la reston antaŭ lin, rigardante lin kun rideto kaj kliniĝante malantaŭen sur la ŝtal-kaj-plasta seĝo. ”Kvite”, mi pensis, ”eĉ bis-kvite!”, kaj ridis laŭte pro la senintenca vortludo. Tiam la eksterlandano definitive foriris, plene ven-kita, lasante siajn biskviton kaj kafon.

Tre kontenta pri mi mem mi rimarkis, ke estas tempo iri al la estonta laborejo por renkonti la estron. Facile mi trovis la oficejon, kie mi devis atendi ankoraŭ dek minutojn antaŭ la pordo de la klinikestro. Mi mallaŭte ekzercis prononci lian nomon, kiu estas de fremda origino. Fine mi povis iri en lian ĉambron. Li mem ankoraŭ ne alvenis, kaj mi eksidis sur so-fon. Faldante mian mantelon sur la genuojn mi konstatis, ke el ĝia granda poŝo falis io — ĉokolada biskvito! Evidente ĝi estis la mia, do la sola kiun mi aĉetis, kiu neatentite glitis en la poŝon, kiam mi portis mian kafon al la tablo.

¯uste tiam venis la klinikestro, grizhara enmigrinto, ŝajne 5

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

ankoraŭ bedaŭranta siajn du ĉokoladajn biskvitojn, el kiuj li povis gustumi nur unu solan mordaĵon.

6

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

KROKIZO

(1986)

Li vidis ŝin unue nudan. Pli ĝuste, li vidis unue ŝian nudan korpon. Rigardis kaj taksis ĝin, mezuris la proporciojn, studis la koksojn, femurojn, pubon, mamojn, dorson, ŝultrojn. La kolon, tiel diable malfacilan. ĉiam li fuŝis la kolon, ĉe virinoj. ĉe viroj li fuŝis la plejparton, la vira korpo ŝajnis neebla, sed ĉe virinoj estis kutime la kolo. ĉe virinoj la cen-tro estis plej facila, la ventro, la mamoj. En la periferio li faris pli da eraroj. La brakoj estis malfacilaj, por ne paroli pri la manoj. Kutime li preterlasis la manojn, desegnis nur ovalojn por indiki la proksimuman grandecon. La gamboj kaj entute la ekvilibro de la korpo estis problemo, precipe ĉe stara pozo. Sidantojn aŭ kuŝantojn estis pli facile desegni.

Ankaŭ la vizaĝon li evitis, desegnis nur ovalon, ĝenerale li eĉ ne pensis pri la trajtoj de la vizaĝo. ŝian vizaĝon li entute ne rigardis ĝis kiam ŝi vestis banmantelon, okaze de la paŭ-

zo. Kiam ŝi kaŝis sian nudan korpon, la vizaĝo riveliĝis. Estis tute ordinara vizaĝo, cetere.

Kutime li profitis de la paŭzo por ripozigi la okulojn, trin-kante malrapide la amaran kafon. Li eĉ kutimis fermi la okulojn, kvankam tia izoliĝemo rimarkeble iritis la aliajn ama-torojn. Pluraj el ili kunportis siajn krokizojn ĉe la paŭzo, plen-detis pri sia nekapablo por gajni flaton de najbaro, montris al la pozistino por pruvi, ke troviĝas nenio ĝena en la situacio, 7

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

komentis la reliefecon de la mamoj dum la mamulino mem kuntiris sian mantelon ĉebruste.

Sed tiufoje ŝi tuj alparolis lin. ŝi rekonis lin de la urba gim-nazio por adoltoj. Ankaŭ ŝi studas tie por poste ekhavi profesion, eble kiel fizioterapiisto, eble io pli facila. La pozadon ŝi faras por gajni monon, ŝi ankaŭ foje laboras kiel purigisti-no, sed pozado estas pli bone pagata, kvankam ankaŭ pli laciga. Jes, pli laciga, ĉu li povas kompreni tion? Kaj kion intencas li per la studoj?

Jes, kion intencis li? Li ne kuraĝis nun paroli pri la arto.

Eble tamen al ŝi, eble al ŝi li povus. Sed ĉiuokaze ne antaŭ tiuj ĉi homoj. Artamantaj sinjorinoj, diletantoj tiel pasiaj, ke ili ĉiusemajne unu vesperon forlasas la vilaon por krajoni krokizojn de iu pala nudulo.

Li respondis evitante diri ion precizan. La konversacio prenis novan direkton. Iu plendis pri sia malsukceso desegni ŝian ventron. Ridante ŝi respondis, ke eble estas pro la infanoj, ĉar ŝi naskis du infanojn. Tio efektive ĝenis la rondanojn. Ili ne hontis paroli pri mamoj kaj ventroj, sed pri akuŝoj, ĉe la kafo, tio ne konvenis. Lin tio tamen pli multe surprizis ol embarasis.

Oni rekomencis la krokizan ekzercadon, kaj poste li ne ku-raĝis malrapidi sed iris hejmen kiel kutime.

La sekvan semajnon venis nova pozistino, nur post kvar aŭ kvin semajnoj revenis ŝi. Kaj tiam la situacio jam estis tute alia, kaj estis al li multe pli malfacile desegni ŝin. Ne plu nur la kolon li fuŝis, ĉar intertempe okazis io.

Intertempe okazis ĉio. Okazis unue, ke ŝi alparolis lin en la lernejo. Li tuj ĝojis renkonti konatan vizaĝon, kaj poste ruĝi-

ĝis memorante, ke la vizaĝo tamen estas la parto de ŝi kiun 8

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

li malplej konas. Parolante kun ŝi pri ĉiutagaĵoj, la vetero, la instruistoj, li penis imagi al si ŝian ventron kun la sulketoj, ŝian dorson, ŝiajn mamojn, sed nenion li vidis antaŭ si. Estis neeble. ŝi estis du personoj, unu nun ĉeestanta kun vizaĝo sed sen korpo, alia kun nuda korpo, kies formojn li ne kapablis revoki.

Tiu duobliĝo, tiu duoniĝo, provokis lin. Nur malgranda parto de lia menso, plej supraĵa tavolo de lia cerba ŝelo, plenumis la babiladon kun ŝi. La profundo estis paralizita de tiu tasko — revoki, reveki la memoron pri ŝiaj korpoformoj, kaj kombini ilin kun la ĉeestanta, parolanta, viva vizaĝo. Estis kvazaŭ bildo disŝirita, kiun li devis nepre kunglui. Li sentis sin mem preskaŭ duonigita — unu parto ĉasanta la korpan memoron, alia penanta reteni la trajtojn de ŝia vizaĝo.

Tiam okazis al li io stranga. Li, la timidulo, kiu malofte renkontis virinojn kaj ne sciis kiel trakti ilin, li estis trafita de furiozo. Li devis retrovi la alian ŝi, unuigi la du duonojn de tiu ĉi virino. Li agis aŭtomate kiel en hipnoto, kvazaŭ konduki-ta de io ekster li. Kion ŝi faros post la studhoroj? Kial ne tason da teo ĉe li?

Li ne povus diri, ĉu regis lin deziro seksa aŭ arta. La impul-so daŭris ankoraŭ kiam ili sidis flankon ĉe flanko sur lia sofolito, kiam ili kuŝis sur ĝi, kiam ĉiuj iliaj vestaĵoj kuŝis ĵetite sur la plankon en granda amaso kaj ŝi trovis sin nuda kun li, kaj ĉifoje jam ne pozis, sed laboris, luktis, strebis, ŝvitis, deziris — kaj ankaŭ atingis. Atingis la malstreĉiĝon, la kvieton kune kun li. Kaj en tiu kvieteco li povis rekomenci la studa-don de ŝia korpo, dum ŝi ridante demandas, kion li faras, ĉu li freneziĝis?

En tia maniero komenciĝis ilia rilato. ĉu ĝi estis amo? Kiu 9

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

povus juĝi, kiuj amas kaj kiuj nur deziras — aŭ deziras ami?

ĉiuokaze la sekvo estis banala. Li komencis koni ŝin, renkontis ŝiajn infanojn tri- kaj sesjaran, kiuj loĝis foje ĉe ŝi, foje ĉe sia avino, kaj kiuj ofte malebligis al li daŭrigi siajn korpostu-dojn. Post ok tagoj la unua kverelo, post du semajnoj la unua rifuzita seksinvito, post tri semajnoj ŝi unuafoje trovis lin enuiga, jen normala evoluo en tiu ĉi nervoza epoko.

ŝi pozis denove en lia artrondo, kaj li malsukcesis desegni ŝin. ĉiu streketo postulis de li enorman penon, kaj tamen ŝajnis fuŝa kaj perfida. Krome li ne povis ne rigardi la krokizojn de la najbaroj — kio antaŭe neniam tentis lin.

Post du monatoj estis jam kutimo ŝia moki pri lia daŭra fasciniteco de ŝia nuda korpo, kaj plejofte rifuzi al li konten-tigi tiun manion. Kaj tie ni povus fini, se ne estus pro tio, ke la vera fino okazis pli malfrue.

Dum du jaroj ili ne renkontiĝis. ŝi ambicie finis la gimna-ziajn studojn kaj komencis lernadon por fariĝi flegistino. La teorian instruadon interrompis periodoj de praktiko. Unu tian praktikadon ŝi plenumis en la hejmurba kliniko de psi-kiatrio, kaj tie ŝi revidis lin kiel pacienton. Li sidis sola sur seĝo ĉe la muro, rigardante siajn genuojn.

ŝi demandis al flegisto de la sekcio, kial li estas tie. Tiu ridis, kaj demandis: ”ĉu li provis ankaŭ per vi?” La flegisto rakontis, ke li estas skizofreniulo, plejofte tute forestanta, ŝajnas percepti nenion. Sed foje li sin ĵetas al iu virino kaj klopodas forŝiri de ŝi la vestaĵojn. Li tamen estas malfortulo, ne danĝera. ”Povra skizulo”.

ŝi iris al li kaj salutis. Neniu reago. Kun peno ŝi sukcesis igi lin rigardi en ŝian vizaĝon. En liaj okuloj ŝi trovis neniun sig-non de rekono.

10

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

LA GARANTIULO

(Dua premio de la branĉo prozo

en la Belartaj Konkursoj de 1987)

Do restas kvin, ni kvin eŭropanoj. ĉiujn pasaĝerojn kun ekstereŭropa pasporto aŭ aspekto oni lasis eliri en Kartumo, ĉu pro ia ideologio, ĉu pro praktika kaŭzo. Kie ni nun estas? Eble en Libio, eble en Jemeno, eble aliloke. Oni ne per-mesas al ni sperti ion de ekstere, nek ion de la radia interparolo, kiu tamen sendube estas intensa.

Ni estas vere bela aro, indaj reprezentantoj de la civilizo, aŭ de la blankuloj, aŭ de la imperiismo, aŭ kian merdon niaj gardantoj kredas sin kontraŭbatali. Du nederlandaj pastroj, misiistoj laŭ propra aserto. Al mi ili pli similas studentojn aŭ instruistojn — sufiĉe junaj, sen aparte religia aspekto. Nu, ili estas ja protestantoj. Ili nomiĝas Wim kaj Jan. En Gabono ili deĵoris, sed survoje hejmen ili partoprenis en misia konferenco. Inter si ili parolas multe. Wim krome klopodas instigi al

ĝenerala babilado, pli-malpli vane. Preskaŭ senĉese mi aŭdas ilian ˛o˛oadon kaj la klukan ridon de Jan, kiel botelo malple-nigata. Pri kio li ridas mi ne imagas.

Plue estas la sola virino, finna evoluhelpa ekspertizisto. ŝi laboris en lernejo de silvikulturo aŭ io simila, en Kenjo. ŝia antaŭnomo estas Sirkka, la familian nomon mi ne kaptis, sed

ĝi enhavas sufiĉe da literoj en ŝajne hazarda ordo. Tie ĉi ni uzadas la antaŭnomojn; ni estas kvazaŭ familio — ha ha! La misiistoj lastatempe volas inkludi eĉ la gardantojn en la ron-11

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

don familian — ĉu pro kristana amo, ĉu pro taktiko. Nu, al tio mi revenos.

La kvara estas mi. Mia nomo vin ne koncernas, profesie komerca agento de svisa farmacia firmo, nacie franco, kiel vi eble jam divenis pro mia emo rezoni. Mi havas tridek sep jarojn. Tio jam sufiĉas por via bezono.

Restas nekonata la kvina. Kaj li restos nekonata, ne nur al vi sed ankaŭ al ni ceteraj. Mi konjektas ke li estas portugalo.

Li ne scias aŭ ne volas paroli iun lingvon konatan de ni. Komence mi suspektis lin agento de la kaperantoj, sed jam de-longe mi lasis tiun hipotezon.

La lingvoj, jes, ni kreis inter ni etan Babilonon. Kun la misiistoj mi parolas mian gepatran, kvankam ilia franca havas leĝeran spicon de petit-nègre, afrika piĝino. Kun Sirkka mi parolas germane, kiun ni ambaŭ scias bone. Mi eĉ preferas ŝian akĉenton ol tiun de germano. ŝi, siavice, parolas angle kun Wim kaj Jan. La nekonato silentas ĉiulingve. Do, mi parte parolas mian gepatran, sed bedaŭrinde mankas al mi inda aŭskultantaro kiu povus ĝui mian elokventon. Cetere, mi havas kroman kialon ne elokventi, sed ankaŭ al tio mi revenu.

Ho, mi preskaŭ forgesis! La gardantoj parolas al ni angle, kun nekonata akĉento. Ili parolas sufiĉe malrapide ke ankaŭ mi kaptu la sencon. La naciecon de la kaperantoj ni ĝis nun ne povis diveni. Inter si ili neniam parolas en nia ĉeesto.

* * * Nia provizora prizono estas la antaŭa parto de la kabino, kie ni povas sidi sur la foteloj, promeni po unu persono maksi-mume ok paŝojn tien, ok reen kaj tiel plu. Nokte ni kuŝas sur la ferdeko de la pasejo, en vico, krom la portugalo, kiu ĉiam 12

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

sidas. ĉeestas ĉiam unu aŭ du gardantoj kun mitraleto. Se ĉeestas du, oni rajtas gardata de unu el ili viziti la necesejon en la malantaŭa parto de la aviadilo. Se ĉeestas nur unu, oni devas atendi.

La sinteno de la kvin garantiuloj rilate nian situacion montras kiom varias la homa psiko. Sen troa peno oni povus di-vidi nin en kvin kategoriojn. Eble, se oni analizus zorge, oni trovus pli ol kvin, ĉar en unu kapo ja povas lukti malsamaj sintenoj, ĉu ne?

La unua strategio estas tiu de Jan. Li estas simple la fidela sekvanto, kiu bezonas aŭtoritaton. Laŭ li, se ĉiuj nur konfidus al unu volo, ĉio irus glate. Feliĉe li havas sian aŭtoritatulon —

krom Dion, kiu tamen ĝis nun ne rimarkeble intervenis — en sia kolego Wim. Kaj tiu Wim reprezentas duan sintenon. Tiu origine ŝajnis celi ĉefe ĝeneralan mobilizon de humoro. Gardu la optimismon, babilu, ludu, amikiĝu. Lastatempe li lanĉis pli ampleksan varion: la musoj amikiĝu kun la kato, kaj nenio malagrabla okazos. Malfeliĉe por li la katoj-gardantoj ĝis nun montris sin skeptikaj; lia amindumo ne vekis tiun tene-ron kiu kaŝiĝas en ĉiu kreitaĵo, misiisto samkiel teroristo.

Trie, la nekonato, kiun mi nomas portugalo. Lia sinteno estas identa al mia prezento de li: nekonata. Li ŝajne ignoras la tuton. Lia malo estas la finnino. Juĝu vi ĉu ŝi naivas aŭ pli ruzas ol mi — ankoraŭ mi mem ne povis decidi. ŝi diskutas kun la gardantoj, se eblas nomi diskuto tian unuflankan akuzadon. ŝi nomas ilin perfiduloj, reakciuloj kaj multaj aliaj po-litikaj terminoj, kiuj al mi estas nuraj frazoj. Kompreneble la gardantoj ne respondas, sed mi vidis ke ili bone komprenas.

La angla de Sirkka ne estas perfekta, sed malfeliĉe tiaj poli-tikaj insultoj formas internacian vortaron.

13

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

Se ŝiaj vortoj ankoraŭ ne vekis reagon ĉe la alia flanko, tamen inter ni estiĝis malagrabla etoso. Wim petegas ŝin ĉesi-gi la akuzadon, en sia propra intereso. Ankaŭ mi foje konstatis, ke ŝia sinteno estas riska por ni ĉiuj. Sed ŝi per multaj ar-gumentoj pruvis ke ŝi agas prudente.

Fine mi mem. Mia strategio baziĝas sur detala konsidera-do de la situacio kaj de la alternativaj ebloj. Mia celo estas savi mian vivon, ĉio cetera estas akcesora. La aliaj kvar iru inferen, mi eĉ ĝojos, se tio nur kreskigos mian ŝancon. Tial mi havas du diversajn planojn. La unua, kiun mi senĉese plenumadas, estas ne veki atenton. Estu tiu el la kvinopo, kiun oni laste pripensas. Kial? Simple: se komenciĝos ekzekutado, tiu okazos po unu. La kvina ekzekutoto havos kvinoble pli da ŝancoj pluvivi ol la unua.

Mia dua plano estas efektivigota en kriza okazo. Tiam ne-cesos agi rapidege kaj kun unu celo antaŭe fiksita kaj — pense

— ripetita. ¯i estas simpla ĉar ne troviĝas komplika eblo. Mi kuros al la rezerva elirejo, piede frapegos tiel ke la fenestro elfalos, kaj mi elsaltos. Mi ja diris simpla, ĉu ne? Vi ne nomas tion plano; nu bone, donu al mi pli taŭgan! Certe oni pafos al mi, sed homo kuranta kaj saltanta havas pli da ŝancoj eskapi ol homo sidanta, se oni pafas al li per mitraleto. Kaj memo-ru ke tiu ĉi plano ja sekvos la unuan planon, laŭ kiu oni aten-dos ion similan laste de mi.

Do, sekvante mian unuan planon mi agas kiel eble plej normale. ”ĉiam meze” estas mia devizo. Mi malmulte parolas, sed ne mutas. Mi foje jes, foje ne partoprenas en la kart-ludado de Wim. (Kartludanta pastro — jen kien atingis la re-formacio!) Dufoje mi faris demandojn al la gardistoj: ”Kie ni estas?” kaj ”Kiam ni liberiĝos?” Neniu respondo, komprene-14

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

ble. Mi sidas sola pensante, sed ne tro ofte. Mi foje kun la aliaj spekulativas pri niaj gardantoj, sed evitas lanĉi novan, saga-can teorion. Mi eĉ vizitas la necesejon kun meza ofteco.

* * * La ĝenerala klaĉo, gvidata de Wim kaj Sirkka, decidis ke ni troviĝas en Libio kaj ke la celo de la kaperantoj estas io kio koncernas Israelon, Iranon aŭ Afganistanon. Ankaŭ mi diskutis pri tiuj eblecoj, sed ili ne kontentigas min.

La fluga tempo de Kartumo estis longa. Tio diras nenion pri la distanco, kaj eĉ malpli pri la direkto. Sed tio almenaŭ ebligas ke ni troviĝu pli longe for.

De kiu nacieco estas niaj gardantoj? Ni vidis ĝis nun kvar, sed eble troviĝas kvina. Du el ili aspektas kiel araboj, irana-noj aŭ mi ne scias kiu nacieco. Unu laŭ mi pli similas hindon.

La kvara unuavide povus esti arabo, sed post gvatado mi decidis, ke li estas eŭropano. Sola el la kvaropo li portas suno-kulvitrojn — ĉu pro bezono ĉu por kaŝi siajn okulojn, eble bluajn?

Mi trapensis ĉiujn konfliktojn kie povus aperi tia aro da teroristoj. Krome, kie Eŭropo, aŭ Okcidento, aŭ io simila estas enmiksita. Definitive mi ne solvis la misteron, sed mi trovis unu aŭ du taŭgajn kazojn. ĉiuokaze mi pensas ke kelkaj el la viroj apartenas al subpremata malplimulto en lando kun bonaj rilatoj kun okcidenta Eŭropo. Por savi niajn vivojn necesas ke la koncernaj eŭropaj registaroj influu al tiu lando cedi ion. Se mi pravas, ni eble troviĝas en Eŭropo, sed la ŝan-co trovi solvon per traktado estas nula. Des pli mi bezonas bonan planon!

15

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

* * * La situacio grade fariĝas pli streĉita. Hodiaŭ mi ŝtelaŭdis bru-skan disputon el la kokpito. Vortojn mi ne kaptis kaj eĉ ne povis identigi la lingvon. Tuj nia gardanto kriis al ni kelkajn sensencajn ordonojn por superi la neaŭdendan disputon. Sur lia frunto ekbrilis gutoj de ŝvito, kaj ŝajnas al mi ke la atmos-fero iel nervoziĝis poste. Sendube io okazos baldaŭ. ĉiuj el ni rimarkas tion, sed ĉu ĉiu havas taŭgan planon? Kredeble —

kaj espereble — ne, ĉar tie ĉi kiu venos unue muelos plej frue, kaj kio al unu donos forton, al alia donos morton.

Sirkka havas kontraŭan opinion. ŝi nun intensigas sian klo-podon venki bandon da teroristoj per agitado — patose! ŝi volas ke ni kuniĝu por komprenigi al ili, ke ili plej efike ating-os sian celon liberigante nin kaj forlasante la aviadilon. Stultaĵo! ŝi ja eĉ ne konas ilian celon. Ilia sola eblo — ne atingi sian celon, sed almenaŭ mem eskapi el tiu ĉi ratkaptilo —

estas senkompate kaj fridsange komenci ekzekutadon de ni garantiuloj. Malfeliĉe por ili kaj por ni, ke inter ni troviĝas neniu potenculo! Se ne hazarde la mutulo montriĝus ĉefmi-nistro de Portugalio!

ĵus Wim faris mispaŝon. En sia penado komprenigi al la nervoza gardanto, ke ni esence havas komunan intereson, li venis tro proksime, kaj la gardanto, kiu estis la ”hindo”, per sia fusilo puŝfrapis lian bruston. Wim dum momento perdis la spiradon, kaj dum duonhoro la bonan humoron. Ankoraŭ li grimacante metadas la manon al sia brusto, sed laŭte li ne plendas.

* * * Nun unuafoje montriĝas samtempe tri kaperantoj, la ”hindo”, 16

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

la ”eŭropano” kun sunokulvitroj kaj unu el la ”araboj”. La sun-timanto ekparolas, kaj ŝajnas al mi ke lia akĉento estas ger-maneska. Mi devos konsulti pri tio Sirkkan, se ŝi ankoraŭ restos konsultebla.

La viro, mi nomu lin la ”germano”, sciigas ke ni estas kap-titaj kiel reprezentantoj de imperiismo kaj neokoloniismo, sed antaŭ ĉio pro tio ke ni estas anoj de ŝtatoj en la riĉa mondo. Ni tiel havos eblecon fari fruktodonan oferon al la internacia solidareco kaj tiel plu, verdire mi tuj ĉesas aŭskulti, ĉar troviĝas nenio aŭskultinda. Mi plu cerbumas pri miaj ĝisnu-naj konkludoj kaj pri la plano. ĉio iras kiel mi antaŭvidis.

Poste ekparolas la ”arabo”:

”Nia celo estas ke la ŝtatoj-membroj de NATO estu devi-gitaj postuli de la krima registara kliko en nia sanganta patrio tujan abolon de ĉiuj persekutoj kontraŭ nia popolo, ĝeneralan amnestion kaj senmilitigon de certaj regionoj. Vi helpos al ni atingi tion. ¯is nun, bedaŭrinde, la registaroj de viaj pa-trioj nur prokrastis ĉiujn decidojn. Tial ni faros al ili ekzem-plon.”

Mi ne povas nei, ke mi sentas certan kontentiĝon je liaj vortoj. Mia rezonado ĝis nun montriĝis supera al la diversaj spekulativoj de la aliaj garantiuloj. Ankoraŭfoje estos pruvi-te, ke logika pensado kaj planado pli taŭgas ol spontanismo kaj emociaj agoj.

La kaperanto daŭrigas:

”Ni troviĝas sur la aerodromo de sudeŭropa ĉefurbo. Post momento la ĵurnalistoj kaj fotistoj troviĝantaj ĉirkaŭ ni povos konstati ke ni ne ŝercas. Sur la teron estos ĵetita la korpo de unu el vi. Ni esperu, ke unu sufiĉos.”

Li eksilentas kaj la duopo staranta antaŭ ni levas la fusilojn.

17

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

Kion faras tiu malantaŭe mi ne vidas. Nun pruviĝu ĉu mi ĝuste planis. Kvazaŭ en nebulo mi vidas Wim genui antaŭ mi, kaj samtempe mi fore, tre fore aŭdas virinan voĉon raŭke krii

”murdistoj”, kaj la du videblaj fusiloj malrapide moviĝas ĝis mi rigardas en la nigrajn faŭkojn de ambaŭ, kaj mia korpo jam estas senmova kiel statuo kiam mi estas ĵetata dorsen kaj aŭdas la akran ekspl...

18

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

DENASKA KONGRESANO

(1989)

Sendube vi jam aŭdis pri la kongresa akuŝo, almenaŭ se vi estas veterana esperantisto. Temas pri evento fama, aŭ fifama, dum la granda Nurenberga kongreso en 1923, kiam kongresanino fervora kaj profunde graveda tiel insistis partopreni en la kongresa programo ke ŝi devis neatendite, meze de la salono Kabe, subite naski filon, en la ĉeesto de kelkaj embarasitaj samideanoj. Mi estas la rezulto de tiu kongresa akuŝo. Mi do estas, se ne denaska esperantisto, almenaŭ denaska kongresano. Sekve, la ĝusta nombro de kongresanoj en tiu rekorda universala kongreso ne estas la oficiala 4963, sed 4964, el kiuj unu estis kaŝe kaj senkotize kontrabandita en la kongresejon.

Mia patrino estis en la bonŝanca situacio havi asiston de du profesiuloj, alkurintaj kiam la informo pri tiu okazonta evento fulmrapide iris tra la kongresanaro, per flugiloj de facila vento. Unu estis maljuna finnlanda akuŝistino, fraŭlino Perkele Skålberg-Koskenkorva. La dua estis emerita kaj merita obstetrikisto el Budapeŝto, doktoro Isten Egésszégedre.

Bedaŭrinde, ilia praktika helpo ne daŭris ĝis panjo — kaj mi

— atingis la celon en gloro. En la kriza momento ili sorbiĝis en disputo pri la demando, ĉu mi estos naskita aŭ naskata. La fraŭlino el Finnlando, ĝisosta atisto, montris al tufo de miaj vertharoj kiu jam videblis, demandante ĉu iu iam povus esti pli evidente naskata. Dume, la doktoro el Hungario principe 19

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

atentigis, ke la verbo naski ja klare esprimas rezulton, kaj sekve necesas el historia vidpunkto konstati ke mi estos naskita.

Sekve, kiam mi aperis en la kongresejo, la profesiajn manojn mi maltrafis, kaj anstataŭe venis en la mallertajn sed fortikajn manojn de Ronald MacDonald, poeto el la skota skolo, kiu tute hazarde pasis tra la salono Kabe survoje al prezentado de la Belartaj Konkursoj. Eble lia delikata frape-to al mia postaĵo por ekspirigi min estis la unua influo kiu puŝis min al la literaturo. Kiu scias?

De la Nurenberga kongreso mi nature ne konservas tre

klaran memoron. Sed post kelkaj jaroj mi jam konsciis ke mi estas ano de esperantista familio. Mia patrino estis sekretariino de la Tutmonda Esperantista Asocio de Mondfederalis-taj Naturistoj, kaj mia patro estis redaktoro de La Verda Semaforo, organo de la Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranaj Fervojistoj. En nia vivoĉambro ĉiam renkontiĝis la lokaj samideanoj, kaj ne malofte dormis sur la sofo iu fremdlanda preleganto kun diapozitivoj.

Sufiĉe frue mia patro ekinstruis al mi la internacian lingvon. Bedaŭrinde mi ne estis diligenta lernanto. Mi ankoraŭ kun tremo de abomeno memoras la grize-verdan kajeron

kiun li uzadis kiel lernolibron. Mi neniam penetris pli ol la unuan ĉapitron, sed tiun mi devis tradraŝi ripetitajn fojojn, ĉar paĉjo estis obstina kiel kapro. Ankoraŭ mi memoras ĝiajn

”tio estas tablo”, ”tio estas poto”, ”tio estas spongo”. Precipe tiu lasta estis neforgesebla mirindaĵo. En mia kvin- aŭ sesjara vivo mi neniam renkontiĝis kun vera spongo, sekve tiu vorto kaj la miniatura bildo de la objekto estis por mi ia mistera, preskaŭ magia simbolo de la lingvo Esperanto. Fakte, kiom koncernas ĝuste la vorton ”spongo”, oni eĉ povas aserti ke Es-20

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

peranto estas mia unua lingvo. Sed eĉ guto malgranda kaj tiel plu. Malgraŭ tiu fortimiga komenco, post ankoraŭ kelkaj jaroj mi jam estis eterna komencanto. Tiam mi ekkonis la historion de onklo Rudolfo.

Onklo Rudolfo estis pli juna frato de mia patro. En sia ju-naĝo li estis tre promesplena esperantisto. Dum kelka tempo li eĉ redaktis, multobligis kaj distribuis la organon de espe-rantistaj gimnazianoj, ”La Verda Spongo”. Sed subite okazis katastrofo. Unu tagon li ne plu salutis mian patron per la ku-tima ”bonan matenon”, sed per ”bona matino”. Patro unue ne volis kompreni pri kio temas, sed baldaŭ li eksciis ke Rudolfo jam fondis Idistan klubon de nia urbo. Kaj kvankam li dum ĉiuj jaroj restis sola membro de tiu klubo, li neniam revenis al la verda stelo. Rudolfo por ni fariĝis sinonimo de renega-to.

Por mi la junula ribelemo interalie konsistis el malperme-sita renkontiĝado kun onklo Rudolfo. Mi dum certa tempo tre simpatiis al Ido, ĉefe pro tio ke male al Esperanto, en Ido estis permesite forgesi la akuzativo. Sed mi baldaŭ elreviĝis.

Mi jam ŝvitante kaj blasfemante ellernis la senfinan stakon da esperantaj tabelvortoj — kiu, kio, kies, tiu, tio kaj tiel plu. Nun mi eksciis ke mi devus forgesi ilin ĉiujn kaj eklerni tute novajn. Sekve, mi neniam fariĝis dua membro de la Ido-klubo.

Miaj gepatroj preskaŭ ĉiujare vizitis universalan kongre-son. Ili ne volis lasi min ĉe parenco — la sola parenco estis onklo Rudolfo — kaj sekve ili devis kunpreni min kaj lasi min en la infana kongreseto. Tie mi neniam estis ŝatata, pro mia malbona lingvoscio. La kulmino okazis en la infana kongreseto de Londono en 1938. Oni simple ekzilis min el la kongreseto, sub la preteksto ke mi venigis kun mi knabinon en mal-21

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

luman vestoĉambreton kaj tie flustris en ŝian orelon: ”I love you”. La stulta anserino klaĉis al la ”fraŭlino”, tio estas la gar-distino de tiu infana prizono. Oni eĉ asertis ke mi endanĝerigis la tutan kongreseton, kaj efektive, de 1940 ĝis 1946 oni entute evitis aranĝi infanajn kongresetojn, kredeble pro mi.

Tiu tempo — el mia persona vidpunkto — estis kvieta epoko. En mia lando la aŭtoritatoj ne malamike traktis la espe-rantistojn, sed lasis ilin mem trankvile endormiĝi. Ne plu kongresaj vojaĝoj, ne plu sur la sofo fremdlandaj prelegantoj kun aŭ sen diapozitivoj, ne plu korespondamikoj. Eĉ ”La Verda Semaforo” ĉesis funkcii, kaj ial ankaŭ la mondfederalistoj ne tro aktivis. Entute, kvieta epoko.

Sed en la mondon venis nova tempo, kaj mi trafis el sub pluvo en riveron. Oni tamen ne plu devis timi mian ĉeeston en infanaj kongresetoj. Sed en la TEJO-kongreso de Ipsviĉo mi revidis la knabinon de la Londona vestoĉambreto. ĉifoje mi tamen sukcesis eviti ŝin, kaj sekve TEJO povis kongresi plu. Sed neniu fine evitas sian destinon, pendonto ne dronos, kaj en la IJK de Konstanco mi estis kaptita de Donna Donner-wetter, ano de la Loka Kongresa Komitato. Sekve, en majo 1951 mi jam estis novedzo kaj ĵusa patro de belvoĉa filo. De kongresa akuŝo al kongresa koncipo — la movado sendube progresis.

Kompreneble nia filo fariĝis denaska esperantisto, kaj mi ankoraŭ memoras mian kontentecon kiam mi banis la kna-beton kaj frotis lin, ripetante al li tiun magian formulon: ”tio estas spongo”.

Mia filo komence tre riĉe plenumis la altajn ambiciojn, kiujn Donna kaj mi havis pri li. Neniam li estis forpelita el infana kongreseto — ĉu danke al pli bona rego de la lingvo aŭ 22

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

al pli senpudora epoko, tion mi ne scias. Jam dek-okjara li kunlaboris en la prestiĝa revuo Literatura Menuo, eldonita de la kvaropo Gianfranco Minestrone, Rinaldo Risotto, Gabriella Gorgonzola kaj Francesco Cappuccino. Jes, li eĉ amikiĝis kun du el la plej elstaraj poetoj el la Praga Artliteratura Skolo, la famaj ĝemeloj Strĉ Prst kaj Skrs Krk.

Sed lastatempe la filo vere ŝokis min. Estas ja konate ke la juna generacio en opinioj kaj esprimmanieroj ĉiam oponas al ni olduloj, sed aŭdu kion li unutage sputis en mian vizaĝon:

— Vi ak matro non soltas obsti min, nam ab omnaj kozoj ed kvestioj nulu simas asi segun via groba dokso, ergo vij sol tacu!

Valeŭ!

Kaj for li iris. Nu, kia lingvaĵo! Kvankam verdire mi ne tute kaptis la sencon, mi tamen sentis min vere ofendita. Kaj kie li lernis tiajn esprimojn? Certe ne ĉe siaj gepatroj. Devas esti ia Praga slango aŭ Saarlanda dialekto.

Do, kiel multaj homoj en mia aĝo, mi komencas esperi pli multe pri la nepoj. Efektive, kiam mia unua nepo festis sian unujaran naskiĝtagon, mi donacis al li tre belan kaj molan spongon. Ni esperu, ke la magio ankoraŭ funkcias!

23

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

NILS LAPONO

(1987)

al la Reĝo de la Regno Lia Moŝto Gustavo

Kiu kuraĝas sur paperon skribi ĉi tiujn liniojn al nia Plej Supera Sinjora Moŝto, estas simpla lapona viro en la pa-ro˛o Ramsele en la arbara lando. La tuta popolo, kiu vivas ĉi tie kaj fidele obeas sian Plej Altan Sinjoron la Reĝon de la Regno, estas en severa premo. Ni suferas grandan turmenton pro la rabo kaj trompo de la malpiaj komercistoj, same pro la bienuloj. Tiuj persistas buĉi niajn boacojn, rompi niajn kap-tilojn kaj ŝiri niajn retojn. Senpune ili ankaŭ sange batas nin.

ĉion ni tamen volas pretervidi kaj forgesi, nur ne la plej se-veran plagon, tio estas la Lapona Kontrolisto. Pro la Kontrolisto ne plu restas al ni la propra haŭto, nek sur dorso, nek en manoj. La kontrolisto mian filon morte batis, kaj mian filinon li uzis tiele, ke ŝi iris en la riveron. Ni ĉiuj kredas kiel certaĵon, se nia plej Alta Moŝto konus tiujn turmentojn, ni baldaŭ estus savitaj.

Plej humile Nils Isakson

* * * 24

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

Noticoj el Härnösand 14 Octobris

La danĝera sovaĝulo, kiu en la pasinta monato murdis la laponan kontroliston super Angermanaj lapondistriktoj, ankoraŭ ne estas trovita. Kunvokitaro el lojalaj popolanoj dum semajnoj traserĉadis la malfacile penetreblan arbaron, sed sen sukceso. Oni kredis, ke la lapono turnis sin al la montaro, sed la popolo en la rivervalaj bienoj certigas, ke tio ne estas la vero. Troviĝas raportoj pri pluraj neklarigitaj forŝteloj de manĝaĵoj el provizejoj. Krome, nombro da bienuloj en Ramsele, Junsele kaj Fjällsjö suferadis, ke iliaj fiŝkaptiloj estis malplenigitaj, kio, kiel oni kun certeco konstatis, estas ago de la krima sovaĝulo. Al la urbodoma tribunalo en nia urbo alvenis letero kun la deziro permesi, ke la lapono libere estu senvivigita, kie ajn li estos trovita.

* * * Raporto

pri inspektado sub ordono de la Magistratestro plenumita de la urba komisaro kun notaria asistanto

Primo: Trovis la restadejon de la lapono Nils Isakson. Konstatis, ke restis tie neniu lapono nek besto.

Secundo: La Kabano aŭ goato estas malgranda, kovrita de torfo. Ne estas Pordo ĉe ĝi, sed nure peco el felo.

Tertio: Eniris la kabanon. La ĉambro mezuras nure kvin ĝis ses ulnojn de muro al muro, meze fajrejo kaj super ĝi libera ĉielo laŭ la kutimo de laponoj, kie fumo eskapas kaj lumo envenas. Post la fajrejo kelke da ŝtipoj kaj branĉetoj. Da Kui-25

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

riloj estas malmulte, krom fera poto tute nigra, pendanta de unu supra trabo, da Armiloj kaj akraĵoj neniom, sed ilin sen dubo forportis la lapono. Da Tukoj estas iomete, kvankam malpura kaj eluzita, plej multe tamen nur feloj el boaco kaj sovaĝaj bestoj. Strange estas, ke troviĝas unu Biblio en leda saketo kune kun tabako en betulŝela skatolo. Laponoj tamen ne posedas la Legadon, kial ni kredas ke la Biblio estas por magia celo ŝtelita. Tion ĉi certigas la bienuloj en najbara Bjurbygget, kiuj atestas pri Pagana praktikado kaj Magio de Nils Isakson. Kiel pruvon ili montris plurajn rokojn, kiujn li uzadis kiel sejton aŭ Idolon. Ankoraŭ estas en la kabano multo da Figuroj el ligno kaj osto, laboritaj per Tranĉilo, en formo de bestoj kaj estuloj. Ties celo estas nekonata, sed sen dubo magia. Sorĉtamburon, pri kies ekzisto atestas la loĝantoj de Bjurbygget, ni ne trovis, sed ĝi estis tro sekrete kaŝita, se la lapono ne kunportis ĝin.

Quarto: Apud la kabano staras Provizejo sur unu fosto, laŭ la maniero de laponoj. Ene estis malmulte da sekigita viando, boaca fromaĝo, salo. Konfiskis tiujn kiel pagon de la inspekta-daj kostoj.

Ex officio

Komisaro Johannes Anderson

* * * Enketprotokolo

ĉe la enketo en la karcero de Härnösand de la laponino Kris-tina Måskos, edzino de Nils Isakson, murdinto de la lapona 26

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

kontrolisto, ŝi komence estis tute impertinenta, neante, ke ŝia edzo entute estu kulpa pri la ago. Riproĉoj de la juĝservantoj havis nenian influon al ŝia malvolemo, nek instigoj, ke ŝi ne risku la eternan ripozon de sia animo. Sekve la oficanto, ĉefkomisaro Hagwardt, estis devigita utiligi fortajn rimedojn kontraŭ la malhumila virino. ŝi tiam fine ŝanĝis sian rakon-ton, kaj konfesis ĉion, pri kio ŝi estis demandata, kaj ankoraŭ pli, kiel tion, ke ŝi kaj la edzo kaŝe decidis mortigi la pastron en Ramsele kaj du komercistojn, sed ne povis finfari tion. Post mallonge ŝi denove ŝanĝis sian vorton, ĉion duan fojon neante, kaj plue pretendis, ke ŝi ne konas la restadejon de sia edzo, tamen supozante ke li troviĝas en la montaro por serĉi es-kapintajn rangiferojn.

La arestitino do montradis apartan obstinecon, kiu fine ne ŝanĝiĝis malgraŭ severa punado, ĉu al la flanko de ŝia kapo, ĉu per fera martelo sur la fingrojn, kial la ĉefkomisaro trovis, ke krimo estas konfirmita kaj pliboniĝo ne kredinda.

ĉe nova enketo la arestitino denove ŝajnigadis nenion scii.

Demandita pri la konduto de ŝia edzo ŝi asertis, ke li estas tute pia kaj paca, kaj ke li neniam antaŭe estis en kontraŭe-co al la Superuloj. Nur je unu okazo la pastro avertis lin pri la danĝero mem legi la Sanktan Vorton en la Libro, kaj ne nur ricevi ĝin per la klarigado de la Dia Servanto. Tamen li laste fariĝis melankolia, kion ŝi atribuis al la morto de du gefiloj.

Denove admonita ne prezenti mensogojn, ŝi ne plu volis paroli.

* * * 27

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

Granda rivero, granda rivero, mi kantas al vi. Vi venas de la monto, vi prenas vian vojon. Neniu komisaro, neniu kontrolisto, neniu pastro haltigas vin. Neniu malhelpas vin. Vi ne laciĝas. Por ĉiu tago vi nur plifortiĝas. Granda rivero, kiam vi venas al la maro, al la urbo, tiam vi estas la sinjoro de ĉio. Vi etendas vin kaj ĉesas flui. Vi fariĝas la maro.

(Sed la guberniestro, li iras el sia ŝtona domo, kiu estas kiel mil goatoj, kaj li iras al vi, granda rivero, kaj petas vin lavi liajn piedojn. Sed vi nur ridetas kaj turnas la dorson.) Alta montebeno, alta montebeno, mi kantas al vi. Vi kuŝas senmova alte super la arbaro. (La bienulo petas: venu malsupren, mi plugos vin per mia fera plugilo. Vi nur ridas, alta montebeno. — Venu plugi, vi diras.)

Granda rivero, granda rivero, mi kantas al vi. Vi iras de la monto al la maro. Mi devas iri kontraŭe, kontraŭ via fluanta akvo, kiel salmo mi devas lukti kontraŭ la fluo, supren tra la torentoj.

La pastron mi serĉis, li forsendis min. Tiam mi mem legis la testamenton. La kontroliston mi serĉis, li batis min. Mi mem rebatis. La reĝon mi serĉis, li ne aŭskultis. Mi do mem estu mia reĝo.

Granda rivero, granda rivero, mi kantas al vi. Vian fonton mi serĉos, mi vidos de kie vi prenas vian forton.

* * * Noticoj el Härnösand 11 Novembris

La fuĝinta murdisto, lapono Nils Isakson, ŝajnas ankoraŭ re-stadi en la arbara regiono inter Junsele kaj Bergvattnet. Mult-28

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

nombraj perfortaĵoj atestas la daŭre teruran sangavidon de la sovaĝulo. ¯uste antaŭ la aŭtuna buĉado unu bienulo en Mårdsjö perdis sian servistinon, kiu verŝajne estas prenita de la lapono. Knabeto malaperis en la setla vilaĝo de Björksele, kaj multaj terposedantoj povas rakontadi pri rabitaj provizoj kaj distranĉitaj fiŝretoj. ĉar nun fine falis neĝo, la popolanoj tamen esperas baldaŭ neniigi la perfortulon.

Pastro Scherwinius en Ramsele dediĉis sian predikadon okaze de la tago de ĉiuj Sanktuloj, kiam ĉeesto estas deviga ankaŭ por laponoj plej malproksime loĝantaj, al la terura fi-ago de la sovaĝulo. La prediko estis severa averto pri ĉia ri-belo kaj malobeemo kontraŭ la superuloj, kiujn Dio metis por gvidi kaj gardi la popolon. La sama milda mano, kiu donas al ni la panon ĉiutagan, ankaŭ senindulge ekstermos ĉiun, kiu servas al Antikristo, diris pastro Scherwinius. Nia raportan-to konstatis, ke liaj vortoj skuis kaj timigis la laponojn kaj kuraĝigis la lojalajn paroąnojn de Ramsele.

* * * — Nu jes, bone, mia kara, vi demandas pri patrino mia, ĉu?

Jes ja, patrino mia, sciu, ŝi vere povis rakonti multajn aferojn, jes vere. Pri la supernatura, pri tiaj estuloj kies nomojn oni prefere ne elparolu, nu, la malgrandaj, ĉu ne, kaj tiuj en la akvo, kiuj tiras, tiras... Jes ja, kaj antaŭsentoj, kaj ĉiaj aferoj.

Kaj sciu, ŝi rakontis pri tiu, nu, tiu Nils Lapono, kiu vivis... oni diras, ke li vivis en nia arbaro antaŭ multaj benitaj jaroj. Jes, sciu, mia kara, en tiu tempo vivis ja laponoj ĉe ni, en nia pa-ro˛o, nu bone, ili nun jam longe estas for, sed la avino de patrino mia, ŝi bone memoris ilin. Jes, vere. Kaj oni diras, ke 29

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

tiam vivis unu, kiu nomiĝis Nils Lapono. Nu, tiuj laponoj, ili ja estas nigraharaj kaj malaltaj, sed Nils Lapono estis giganto, pli ol sep futojn alta, diris patrino, jes, tion ŝi aŭdis de sia avino. Kaj grandan barbon li havis, ĝis la genuoj. Nu, sciu, li mortigis ursojn per siaj nudaj manoj, kaj li mem loĝis en ur-sejo. Sed, li estis plej severa al la homoj, jes ja, li estis vere granda murdisto, kaj neniam la homoj iris solaj en la arbaron.

Kelkaj diras, ke li manĝis infanojn, mi pensas ke li preferis knabinojn... Kaj sciu, la avino de patrino mem renkontis viron, kiu propraokule vidis tiun Nils Laponon, jes ja, mia kara, tio estas la pura vero!

* * * 8 km post la kapelo de Varpsjö (kun altara pentraĵo el 1862) situas la t.n. Lapona groto, proksimume 800 m de la gubernia ŝoseo 354. Parku la aŭton ĉe la privata vojo al Rutströmselet, sekvu tiun ĉ-aŭ 200 m kaj poste arbaran vojon maldekstren.

La kavo nuntempe ne estas tre impresa, sed laŭ la popola legendo ĝi estis la nesto de giganto, nomita Nils Lapono, kiu estis duone homo duone urso. ĉiun novjaron oni devis doni junan virgan virinon kiel tributon al la giganto, por certigi ke li ne trafu la loĝantaron per murdo kaj fajro.

Glosoj:

goato

lapona kabano el lignaj fostoj, betulŝelo, torfo

sejto

ŝtona aŭ ligna kultobjekto de lapona paganismo

30

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

KIU KAĉON KUIRIS...

(1991)

Geedziĝi estas facile, sed pli komplike estas interkonsen-ti pri ĉio akcesora. Necesas decidi kaj memorigi tiom da aferoj: kiam kaj kie ili unue renkontiĝis, kiel unue ekflamis en ili amo, kiujn lokojn ili vizitis kune. Necesas parkerigi ama-son da detaloj unu pri la alia. Necesas retroefike verki amle-terojn, kaj elpensi klarigon, kial ambaŭ forĵetis la kovertojn.

Necesas averti konatojn, ke tiuj bonvolu rememori, ke ”jes, li rakontis pri iu ĉarma knabino, kiun li renkontis en 1989”, kaj

”ŝi havis aspekton tute ravitan, kiam mi revidis ŝin”.

Poste, la pliparto de tiuj preparoj neniam utiliĝas. Sed neniam ŝi atendus, ke la administrantoj de enmigrado postulos tioman tempon por tiel simpla decido. La principo ja eviden-tas: kiel edzino de sveda civitano, ŝi rajtas resti en Stokholmo.

Sed atendante eterne la definitivan decidon, ŝi havas nur provizoran restadpermeson, kaj dume laborpermeson ŝi ne rice-vas. Tio estas ŝoko. Sed kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu!

ĉio tamen komenciĝis tiel bone. Jam antaŭ du jaroj Mira renkontis tri simpatiajn svedinojn en la IJK. Ili estis samaĝaj kun ŝi, proksimume 25-jaraj, kaj sciis multe amuziĝi samkiel ŝi. Poste ili sendadis inter si kelkajn bildkartojn, sed ŝi ne estas tre skribema persono. Pli facile estas kune babili, kaj plej facile kune ridi, ŝi opinias.

Kio ĉefe frapis ŝin ĉe tiuj svedinoj, kaj kion ŝi envias al ili, estas ilia memfido kaj trankvilo. Hejme en ŝibenik la atmos-31

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

fero fariĝis al ŝi ĉiam pli fendita. Kun parencoj ambaŭflanke en la frata interbuĉado, ŝi pretas krevi. Kiel eskapi kaj krei al si novan vivon?

Per la lasta ŝparita mono ŝi alvenas en la IJK de Karlskoga, kaj retrovas siajn amikinojn. Dumkongrese ili ne havas mul-tan tempon por ŝi, sed poste ŝi akompanas ilin al Stokholmo.

Denove Mira pasigas tre agrablan tempon kun ili kaj tute ne povas kompreni, kial oni konsideras tiun nacion frida kaj ri-gida. Sed kiam ŝi demandas pri eblo resti, ili ne donas al ŝi grandan esperon.

Dume ŝi promenadas tra aŭgusta Stokholmo, vagas laŭ la bordoj, rigardas ŝipojn kaj mevojn, vizitas enurban plaĝon, sed trovas la akvon tro friska. ŝi preterpasas parkajn kaj tro-tuarajn kafejojn, sed la mono ne sufiĉas... ŝi revas, memoras kanton:

La verda parko estas nun la renkontej’

same mirinde ĉiujare

Dum tia tag’ mi pensas ke mi ŝatus plej

nur trinki vinon apudmare

Tamen subite iutage Karin demandas:

— ĉu vi memoras tiun ulon kun la rufa hararo kurte ton-dita, kiu estis en Karlskoga? Fredrik li nomiĝas. Mi parolis kun li, kaj li akceptus ŝajn-edziĝi al vi. Tiel vi povos resti!

Mira unue ŝokiĝas, sed pripensas la aferon, renkontas Fredrikon, kaj trovas lin afabla, kvankam iom neinteresa. Li havas du jarojn malpli ol ŝi. Post du semajnoj la afero jam pretas, kaj fraŭlino Markovic transformiĝas al sinjorino Larsson. Poste venos surprizoj, sed kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin man-

ĝu.

32

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

— Vi devos loĝi ĉe mi, kompreneble, diras Fredrik kun tre afabla mieno.

¯is nun ŝi pasloĝis ĉe du el la amikinoj.

— Formale jes, kompreneble. Mi registros min tie. Tio ja sufiĉos, ĉu ne?

— Nu, tio probable ne sufiĉos. Oni faros kontrolojn, nature. Neanoncite, do vi efektive devos loĝi ĉe nia komuna adre-so. Sed tio estas en ordo, mi luas duĉambran loĝejon, kaj mi ĉiuokaze uzas preskaŭ nur unu ĉambron.

ŝi translokas kelkajn vestaĵojn kaj aliajn objektojn al lia apartamento, kaj vizitas lin tie kelkfoje. Nedubeble li tre afablas. Eĉ iom tro, laŭ ŝia gusto. Sed post kelkaj tagoj li tamen ne tute kontentas:

— Kredeble oni intervjuos najbarojn pri kiam vi kutime eliras kaj revenas, li diras. Do, pli bone estus, se vi tranoktus tie ĉi. Vi ja havos propran ĉambron kun tiu sofolito.

ŝi kunprenas litotukojn kaj dentbroson, kaj pasigas nokton sur lia sofolito. Li estas tre afabla kaj delikata. Unu eta emba-raso tamen estas, ke liaj ĉambroj situas en vico, tiel ke li devas trapasi ŝian ĉambron por veni de sia propra ĉambro al la kuirejo kaj necesejo. Sed ne gravas, li ja neniel ĝenas ŝin.

Fredrik loĝas en la Suda Kvartalo, en la strato de Sankta Paŭlo. Sendube tiu estas praktika loko, kompare kun la hejmo de Karin kaj Åsa, kiu situas en antaŭurbo. Plaĉas al ŝi promeni de lia loĝejo al la montetoj Skinnarviksbergen por ĝui la panoramon. Antaŭ ŝi akvo, fone la Urbodomo kun sia turo.

Dekstre la Malnova Urbo kaj maldekstre la arkego de la Okcidenta ponto. Kaj vespere la afabla Fredrik pinĉante gitaron mekas:

33

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

Bela kiel stelo, bela kiel tag’

La urbo de festego, de amo kaj vagad’

Jes, vi estas bela, kiel plej bela knabin’

Stokholmo, mi amas vin

En la tria vespero, kiun ŝi pasigas tie, li regalas per vino. Ne eblas rifuzi, li ja tiel afablas. Post kelkaj glasoj li demandas ĉu la sofolito ne estas tro malmola. ŝi deklaras, ke ĝi ege bonas, kaj decidas morgaŭ reveni al la surplanka matraco ĉe la amikinoj.

Enlitiĝinte ŝi ne povas ekdormi. ŝi aŭdas tra la fermita pordo, ke ankaŭ Fredrik maldormas. ŝi ne povas eviti pensi pri sia lasta amato en la hejmlando. Tio estis antaŭ preskaŭ tri jaroj, sed kelkaj momentoj kun li obstine revenadas en ŝia memoro.

Fredrik pardonpetante trairas ŝian ĉambron por viziti la necesejon. Survoje reen li proksimiĝas al ŝia sofolito flustran-te:

— ĉu vi jam dormas, Mira?

— Baldaŭ! ŝi respondas. ŝiaj lipoj estas nekutime sekaj.

Li restas silenta dum momento, poste suspiretas kaj reiras en sian ĉambron. ŝi estas kontenta, ke li ne trudis sin pli multe. Strange tamen, ke li tiel facile rezignis. Sendube li estas ege timida. Nu, ĉiuokaze ŝi morgaŭ revenos al la amikinoj. Se venos ia damnita oficisto de enmigrado, sufiĉos ke restas ŝiaj ŝuoj kaj dentbroso. Oni ja tamen ne venos por nokta kontrolo, ĉu?

Mira turnas sin en la sofolito. ¯i efektive ne estas tro malmola, eble eĉ male. ¯i havas iomete hamakan formon.

Nevole ŝi ekpensas pri viroj. Damne! Kial nun zorgi pri 34

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

tiaj? Vere troviĝas pli gravaj aferoj por pripensi. Kiam ŝi aki-ros definitivan restadpermeson kaj laborpermeson? Kiel eskapi el tiu ĉi diabla impliko? Nu jes, kiu kaĉon kuiris...

Fakte, ŝi eĉ tre volonte renkontus viron tie ĉi en Stokholmo. Ne tian heziteman junulon kiel Fredrik Larsson, sinjoro Larsson, ŝia edzo! Sed prefere viron decideman, fortan, ener-gian, viran!

Aliflanke... ŝi denove pensas pri sia lasta fianĉo, Duŝan. Li ne estis hezitema. Efektive, ĉe li ne ĝenus iom pli da hezito kaj diskreteco. Tio eĉ estis unu kaŭzo ke ŝi rompis la rilaton kun li. Li estis tro forta kaj aplomba, kaj li ne permesis al ŝi stari proprapiede. Kaj ne plaĉis al li ŝia intenco edukiĝi.

ŝi pensas pri tiu ĉi Fredrik. Se li nur esprimus klare kaj laŭ-

te, kion li volas! Tio ne signifas, ke li agu kiel buldozo, sed almenaŭ estu klare distingebla. Nenia ombrulo!

Efektive, ŝi devus iam provi paroli kun li. ¯is nun ŝi tre ĝuis diskutante, babilante, ŝercante kaj ridante kun la amikinoj.

Sed de Fredrik ŝi atendis, kion faros li. Kaj aliajn virojn ŝi ape-naŭ renkontis tie ĉi. Eble ŝi devus mem strebi al kontakto?

Mira denove turnas sin en la hamak-sofo. Reaperas en ŝia menso la imago de Duŝan.

ŝi ellitiĝas, vizitas la necesejon. Iras kuirejen, trinkas gla-son da akvo. ŝiaj lipoj tiel sekas. Denove ŝi kuŝiĝas.

Post ankoraŭ dek kvin minutoj la interĉambra pordo malfermiĝas, kaj en sia lito li aŭdas la flustran voĉon de Mira:

— ĉu vi jam dormas, Fredrik?

Noto:

la versoj en ĉi novelo estas citaĵoj el kantoj de la Stokholma rokgrupo Persone

.

35

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

SPURO EN BLANKO

(1989)

En la kvina tago eksplodas printempo. Estas la dek kvara de majo, kaj ĝis nun la du amikoj havis normalan vete-ron — iom da suno, iom da nuboj, malforta vento kaj ĉirkaŭ kvin gradoj tage. Nur malfrue en la posttagmezoj la neĝo fari-

ĝis tro malseka kaj peza, sed tiam ili kutime haltas por tag-manĝi kaj starigi la tendeton. Sed en la kvina tago ili jam matene sentas, ke ekde hodiaŭ estos finitaj la komfortaj tagoj, kaj komenciĝos io pli laboriga. La suno brilas de malhelblua duonsfero, kaj en la aero estas humida odoro de pigmebetulo kaj musko, kiu penetras de sube tra la neĝo.

De la turistaj domoj ĉe Alisjavri ili iras orienten, supren sur modera deklivo. Maldekstre ĉe la lago ili vidas de malproksime dometojn kaj goatojn en lapona somervilaĝo. Supre sur la deklivo venas iom da freŝa vento, kiu sekigas la ŝvitgutojn sur iliaj fruntoj, kaj la neĝo estas sufiĉe glita kiam ili pasas sur la lagetoj ĉaĝajavrit.

Antaŭ ol gliti malsupren de la unua ŝtupo kiu kondukas en la Vistas-valon, ili paŭzas por kuiri kafon. Irante sudorienten ili alfrontos la sunon, kies senvualajn radiojn multobligas la ĉirkaŭanta blanko. Eĉ kun sunokulvitroj kaj viziera ĉapo ili suferas de tiu ĉionpenetra lumo. Nu, plendi estus sendanke,

ĝuste tio ĉi ja logis ilin turisti en la neĝa nordo. Por la unua fojo ili turnas sin for de la suno konstruante sian bivakan ka-fejon. Kiel kutime ili ŝovas la skiojn oblikve en la neĝon, fo-36

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

sas kavon por la piedoj, lokigas ĉiu sian plastan tatamon al la skioj kaj sidiĝas-kuŝiĝas kvazaŭ sur luksan ripozfotelon ĉe iu Mediteranea plaĝo.

— Estos ŝvita tago, rimarkigas Peter.

— Mi ŝvitas eĉ kuŝante, ĝemas Johan. For la ĉemizon, sed diable, kial mi hodiaŭ metis longan kalsonon? Devas esti pli ol dek kvin gradoj, kaj suno kiel veldflamo.

— Nu, la varmon ni eltenos per iom da striptizo. Min pli maltrankviligas la neĝo. Pli sube en la valo ni havos iom da laboro treni nin antaŭen. Se entute restos neĝo.

La timo de Peter estas komprenebla. Efektive la minaco estas duflanka: tro malmulte da neĝo — kio devigos ilin promeni, kun la skioj surŝultre — aŭ tro multe da degelanta, malseka neĝo, kiu ne plu kapablos subteni skianton. Al la du ris-koj aldoniĝas tria: riveretoj kiuj ŝvelos, rompante la glacita-volon kiu kovris ilin, barante la vojon al vagantaj turistoj.

Post la paŭzo ili daŭrigas, glitante malsupren sur deklivo kiu rigardas suden, do estas elmetata al la sunbrilo. En la malseka poroza neĝo ne eblas ĝiri, sekve ilia vojo malsupren prezentas zigzagon; en ĉiu zigo kaj en ĉiu zago restas kavo fosi-ta de iliaj postaĵoj, kubutoj, genuoj, ŝultroj, kapoj.

Bone. Jen ili malsupre sur la pli ebena fundo de la valo.

Dum certa tempo la neĝo ankoraŭ estas skiebla, same glita antaŭen kiel malantaŭen. Nu, tie ĉi, kie mankas altaĵoj, la re-troglito ne tiel ĝenas. Ili deprenas la longmanikajn ĉemizojn kaj la kontraŭneĝajn gamaŝojn por pli efike aerumi la korpon.

Vidiĝas la unuaj torditaj miskreskintaj betuloj laŭlonge de Vistasjokka, la rivero kaŝita sub neĝa kovrilo. Dekstre altiĝas la monto Unna Vistasĉokka, kun aspekto de malhela ŝipego naviganta suden. Maldekstre imponas la sulkaj krutaĵoj de 37

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

Bogiĉokka kaj Vassaĉorru, peze nigraj. Antaŭ ili la Vistas-valo sinuas sud-orienten, kaj super ĝi la blanka suno. La blanko de la tero agace turmentas la okulojn; nur sur la nigraj skeletoj de kompatindaj arbetoj eblas ripozigi la rigardon.

Je tagmezo ili denove sentas la neĝon bremsi ilian skiadon.

Proksime de la dua ŝtupo malsupren en la valon ili haltas por lunĉi. Ili trovas lokon kie estas truo en la neĝa tegmento de la rivero, kaj kie oni povas atingi ĝian akvon. Estas akrobata tasko ĉerpi akvon el tia profunda fonto, evitante mem enfa-li, sed tiel ili ĉi-foje ne bezonas degeligi neĝon, kio ŝparas tempon kaj alkoholon por la hejtilo. La fajreto susuras, la su-po bolas kaj ĉirkaŭe nekalkulebla nombro da lagopoj priridas la du turistojn.

— Venontfoje ĉu ni ne iru en marto? suspiras Johan digest-ante la supon kaj krakpanon.

— En marto? Nu, volonte en marto, sed tiam vi ne povos tiel eksponi la pneŭojn de via ventro. Kial ne en decembro?

Kristnasko en Laponio, ĉu? Ni eĉ povus viziti Sanktan Niko-laon...

— Li ja ne estas hejme kristnaske; ĉu vi neniam spektas te-levidon? Nur diru, kiu el ni portos la kristarbon. Pensu, neniom da suno, absolute garantiite!

— Kaj neniom da ŝvito, same garantiite!

Post lunĉo ili reprenas la vojon. ŝajnas ke iu trolo sidas malantaŭe sur la skioj. Ili ŝmiras parafinon sub la skioj, sed vane.

Kun peno ili malrapide trenas sin malsupren de la deklivo, kvazaŭ en melaso. Poste, sur la ebeno, la irado tute haltas. Ili trovas sin profunde sub la pruo de la ŝipego Unna Vistasĉok-ka, kaj nun ekaperas la flankoj de Bossusĉokka kaj la dino-saŭra dorso de Siehtagas. Restas kvin kilometroj al la turista 38

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

dometo de Vistas, kaj tridek kvin al la vilaĝo Nikkaluokta, kun vojo, kafejo kaj aŭtobushaltejo. Daŭrigi nun ne plu eblas.

— Estas du ebloj, diras Peter. Unue, iri alten, sur la mont-flankoj, kie estas pli malvarme kaj malpli da poroza neĝo. Sed jene tio ne eblas. La valflankoj tie ĉi ja estas nigraj krutaĵoj kaj falaĵoj. Ne, tio ne fareblas,

Ili studas la mapon. Fakte, nur post pluraj kilometroj, ĉe la Vistas-dometo, ili povus supreniri la nordan deklivon. Sed kiel poste transiri la ravinojn Vassagorsa kaj Njuovĉagorsa?

— Ne, restas nur la dua eblo, iri nokte. Sed ĉu ĉi-nokte estos sufiĉe malvarme? Kiam leviĝas la suno?

— ĉiuokaze antaŭ mi, kutime. Nu, ĉirkaŭ la dua kaj duo-no, mi pensas.

— Do, je la dua ni ekiros. ¯is tiam ni restos tie ĉi kaj klo-podos iomete dormi vespere. Sed ĉu indas starigi la tendon?

Jes, vespere ni verŝajne volos havi ĝin, do prefere ni aranĝu

ĝin jam nun.

La du amikoj denove serĉas taŭgan ripozejon kun la ĉefa komfortaĵo — fluanta akvo. Penege ili paŝon post paŝo levas kaj remetas la skiojn, gliti ne plu eblas tra la profunda kaj peza degelaĵo. Ili starigas la malgrandan tendon, preparas novajn ripozfotelojn kaj ekatendas. Vespere venas iom da nuboj en okcidento, kaj la suno malaperas. De temp’ al tempo

ĝi tamen ekbrilas tra la nuboj, antaŭ ol ĝin fine kaŝas Bossusĉokka.

ŝajnas ke ili ĵus endormiĝis en la tendo, kiam bip-bipas la vekhorloĝo de Johan. Senvorte ili volvas siajn dormsakojn kaj tatamojn kaj enpakas la tendon. Matenmanĝi neniu emas je la dua horo. La sulkoj de laco kaj mishumoro en iliaj vizaĝoj 39

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

tamen ebeniĝas, kiam Johan surmetante la skiojn surprize krias: ”Hej... mi glitas!”

Efektive, ilia vadado en la neĝo ŝajnas tiel ĵusa, ke estas malfacile kredi ke ili nun povas gliti sur ĝi. Sed tio vere eblas.

Ne estas forta krusto sur la neĝo, tamen ĝi tute ŝanĝis kar-akteron. La melaso kandiĝis!

Malantaŭ ili, en nordo super la valo, roziĝas la ĉielo, sed ili ne havas intereson rigardi aŭroron. Rapide suden! Ili ĵetas sin antaŭen. Post unu horo ili preterpasas la dometon de Vistas kaj la buŝon de la Granda Reajda-valo, post ankoraŭ unu ho-ro la Malgrandan. La trian flankvalon, la Gaskas-valon, ili ek-vidas je la kvina kaj duono matene. Ili paŭzas por matenman-

ĝi antaŭ la dezerta ”Dometo de Lisa”. La suno ankoraŭ ne atingas la valfundon, sed ili povas sekvi ĝian rampadon malsupren sur la deklivo de la longa montodorso Gogiĉorru, kiu etendas sin de tie ĉi dudek kilometrojn ĝis Nikkaluokta, la celo de ilia skiado.

— Estos plej bone iri laŭ la nord-orienta flanko de la valo; tie restos ombro plej longe.

Peter studas la mapon, maĉante moliĝintan krakpanon

kun ŝmirfromaĝo.

— Eble oni eĉ povos iri alten sur la deklivo, se necese, supozas Johan.

— Tiuokaze ni devos tre alten, ĉar tie ĉi malsupre estas arbaro sur la deklivoj. Kaj ankoraŭ estas tiuj gorsoj, tiuj dam-nitaj ravinoj. Rigardu! Jen Roavigorsa, jen Marfigorsa, jen Gajpugorsa kaj Guppusgorsa. Ni devus iri super tiu krutaĵo, sur nivelo de mil unucent metroj! Ne eblas. Ni devos treni nin sur la valfundo. Kaj se la neĝo haltigos nin, bone, ni do dor-mos ĝis la sekvonta nokto.

40

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

— Kaj maltrafos la buson! Kaj la trajnon! Nia kuŝvagono iros sen ni! Neniam!

— ”Neniam”, tiu vorto ne troviĝas en Laponio.

— ĉiuokaze, enpaku tiun ŝmirfromaĝon, aŭ mi vaksos viajn skiojn per ĝi. Ek al Nikka!

Ili daŭrigas la iradon kun novaj fortoj post la manĝo. Tamen, duonvoje al Nikkaluokta ili jam iris normalan tagdistan-con kaj komencas senti, ke ili preskaŭ neniom dormis. Kaj la neĝo ne plu estas same glita kiel nokte, aŭ ĉu ekrezistas iliaj kruraj muskoloj? La valo larĝiĝas, la betuloj multiĝas kaj formas veran arbaron, kaj ambaŭflanke de la valo etendiĝas lon-gaj montodorsoj, sen apartaj markoj. Ili ne plu sentas, ke ili avancas, kaj estas malfacile retrovi surmape, ĝis kie ili atingis.

ĉu restas dek aŭ dek kvin kilometroj? Trans la rivero la suno jam preskaŭ lumigas la valfundon, sed en ilia flanko restas ombro.

Ili devas denove halti por manĝi. Buljonon, panon, tason da kafo, avelojn kaj sekvinberojn. Kaj denove ek, kvankam la kruroj rigidiĝis kaj la dorso protestas preskaŭ aŭdeble.

Ankoraŭ kilometron post kilometro. La suno aperas super Guppusĉokka. Preskaŭ tuj ili sentas ŝviton ekflui. Sur vasta marĉo Peter per unu piedo tretas tra la neĝotavolo en suban akvon. La irado estas ĉiam pli bremsata. Ili jam ne skias sed peze paŝas. La skipintoj fiksiĝas sub grandera neĝo kaj faligas ilin surventre en la degelaĵon.

Ili haltas. Antaŭ ili malfermiĝas vasta senarba areo, evidente lago aŭ granda marĉo. Laŭ la mapo ĝi devas esti Vidnarjav-ri. Ili mezuras. Al la vojo kaj ponto trans Vistas-riveron restas kvar kaj duona kilometroj. Por elita skisportulo sur prepa-rita spuro tio egalus dek minutojn. Dek minutojn al la aŭto-41

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

buso! Por ili mem, sen spuro kaj kun pezaj dorsosakoj, en la kondiĉoj de la lasta nokto, tio egalus unu horon. Sed nun —

ĉu ili devos atendi ĝisnokte? Peter ŝajnas konvinkita pri tio:

— Ne plu metron!

— Sed homo... Nur kvar kilometrojn!

— Kaj duonan. Kaj eĉ tiun duonan mi ne kapablos. Pacien-con, Johan. Vi devas akcepti, ke ni ne regas la naturon. Adap-tiĝu al la cirkonstancoj!

— Bone. Prenu sekvinberojn. Mi faros iom pli da kafo, kaj poste ni vidos.

Muntante la hejtilon Johan levas la kapon kun forestanta rigardo. ”ŝŝŝ”, li diras kaj ekstaras, serĉante ion en malprok-simo. Baldaŭ ankaŭ Peter aŭdas la sonon, la bruon, kiel zu-mado de obstina vespo, ordinare tiel ĝena, sed nun la plej bela kiun oni povus imagi.

— Neĝoskotero, konstatas Johan.

— Sendube survoje de Nikka supren laŭ la valo.

— Kion vi opinias pri ĝia spuro?

— La samon kiel vi. Kvazaŭ vojo farita sole por ni.

— Mi kredis, ke ne plaĉas al vi tiuj ĝenaj insektegoj, kiuj ellasas rubgason en virgan naturon?

— ĉu mi diris tion? Sendube mi ekskludis la utilan trafikon.

— Kiel ekzemple tiun, kiu kreas por ni skieblan spuron.

— ¯uste tiel. Do, ek al la spuro!

Glosoj:

goato

lapona kabano el lignaj fostoj, betulŝelo, torfo

tatamo

(tie ĉi:) mato el izola plasto, uzata kiel matraco dum kampado

gorso

(Laponia) ravino, valeto

neĝoskotero

motorsledo, malgranda veturilo kun antaŭaj glitiloj

kaj posta raŭpo por irado sur neĝo

42

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

LA VIRO KIU RESTOS

(1987)

Iras ŝoseo tra arbaro, kaj apud ĝi staras viro. La viro estas maljuna, iom kurbiĝinta. Li staras atendante, ne sur la ŝoseo, sed ĉerande. Li atendas aŭtobuson. La ŝoseo estas mez-granda, kun asfalta pavimo. La viro staras ne surpavime, sed sur gruzo kaj herboj. Kelkfoje, ne tre ofte, pasas aŭto. La viro ne zorgas pri aŭtoj, li atendas aŭtobuson. ĉu la aŭtobuso haltos tie ĉi? Ne videblas signo de aŭtobushaltejo, sed tio ne maltrankviligas la viron. Li ne intencas iri per la aŭtobuso, li atendas ĝin, sed ne por veturi. La aŭtobuso haltos. Tie ĉi estas haltejo, kaj tion scias la viro. Ankaŭ la aŭtobusa ŝoforo konas tiun ĉi haltejon. Halteja signo tie ĉi ne estas bezonata.

Kiuj utiligas la haltejon, tiuj ĝin konas. Aliajn ĝi ne koncernas.

Ne estas certe, ke la aŭtobuskompanio konas la haltejon. Eble oni jam forigis ĝin por ŝpari monon. ĉe skribtablo oni eble forigis tiun ĉi haltejon, sed vojrande staras maljuna viro atendante aŭtobuson. Kaj li scias, ke la aŭtobuso haltos. Skribtable ĝi ne haltos, sed jes vojrande, en la arbaro.

Antaŭ la viro do estas asfalta ŝoseo. Malantaŭ li troviĝas fosaĵo. En la fosaĵo kreskas herboj kaj someraj floroj. Ne estas akvo en la fosaĵo. Eble oni tamen malsekiĝus tretante sur la fundon, sed tion la viro ne faris. Liaj ŝuoj estas sekaj. Uzi-taj, kaj pudritaj de polvo kaj poleno, sed sekaj. Venante li pa-

ŝis singarde trans la fosaĵon. Maljuna li estas, sed ne kripla.

Piediri li ankoraŭ kapablas. Li ne iras rapide, sed senĝene. Pri 43

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

aliaj kapabloj ni ne parolu. Inter la herboj de la fosaĵo ĉirpas grilo. Tion la viro ne aŭdas. De tridek jaroj li ne plu aŭdas ĉirpadon de griloj kaj akridoj. Kaj se li devas transiri ŝoseon, li antaŭe longe gvatas kaj aŭskultas. Sed pri tio ni ne parolu.

La aŭtobuso haltos sur lia flanko de la ŝoseo. Li ne bezonos transiri la ŝoseon.

La viro do venis de trans la fosaĵo. Tie komenciĝas vojeto, kiu kondukas arbaren. Fremdulo ne ekvidus ĝin tuj, efektive

ĝi estas nur du radsulkoj. Sed la viro ne estas fremdulo. Li konas tiun vojeton kiel la sulkojn de sia mano. Fremdulon ĝi ne koncernas. La vojeto tamen ne atingas la ŝoseon, ĉar far-ante fosaĵon laŭ la ŝoserando, oni ne zorgis pri ĝi. Eble oni pensis, ke neniu ĝin uzas. Eble oni decidis, ke la vojeto ne plu ekzistu. La viro scias nenion pri tio. Li konstatis ke necesas transsalti fosaĵon por atingi la ŝoseon. Li ne plendas pri tio. Li ne estas viro kiu plendas. Eble oni decidis, skribtable, ke la trafika sekureco de la ŝoseo ne toleras disvojiĝon en tiu ĉi loko. Tial la viro devas singarde fari longan paŝon trans fo-saĵon.

La vojeto estas paro da gruzaj kaj sablaj radsulkoj, inter kiuj kreskas herboj. Tiu vojeto serpentas arbaren. Kun la ŝoseo ĝi faras akutan angulon, kaj poste deflankiĝas por ĉirkaŭi-ri monteton. La ŝoseo trairas tiun monteton senkurbe kaj sen-deklive. Helpe de dinamito oni venkis tiun obstaklon al racia trafiko. Do eblas konkludi, ke la vojeto estas eksa ŝoseo, iama antaŭulo de la nuna asfaltita ŝoseo. Sed la viro ne konkludas, li estas viro maljuna. Estis tempo kiam li kapablis aŭdi grilojn.

Tiam li loĝis apud la ŝoseo. Li ne transloĝiĝis, lia domo restas sialoke, sed li ne plu loĝas ĉe ŝoseo. La viro ne migris, sed jes la ŝoseo. Li aŭdis dinamiton eksplodi, kaj li ankoraŭ aŭdis 44

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

ĉirpadon de griloj, kiam malfermiĝis la nova ŝoseo. Sur la malnova vojo ĉesis la trafiko. Ankaŭ la ĉirpado ĉesis. La griloj ne migris, sed jes lia aŭdado.

Kelkfoje pasas aŭtoj preter la viro kiu atendas aŭtobuson.

Iam aŭtoj iris sur la malnova vojo. ĉu efektive aŭtoj povis iri tiun vojeton, kiu nun preskaŭ ne plu videblas? ŝajnas neeble, kaj fremdulo ne kredus tion. Sed la viro ne zorgas pri frem-duloj. Li scias. Lia memorkapablo ankoraŭ funkcias. Pri aliaj kapabloj ni ne parolu. Kompreneble, tiam ne veturis multaj aŭtoj sur la vojo. Kaj ili iris malrapide. Li kriis ”jen aŭto!”, kaj la infanoj alkuris. Granda spektaklo estis, se du aŭtoj renkontiĝis apud lia domo. Tiam unu devis retroiri ĝis loko, kie la vojo estis pli larĝa. Tion memoras la viro kiu atendas aŭ-

tobuson. Antaŭ li pasas aŭto, sed li ne plu krias ”jen aŭto”. La aŭtoj migris kun la ŝoseo, la grila ĉirpado estingiĝis, la viro maljuniĝis kaj ĉesis krii ”jen aŭto”. Li ne bedaŭras la aŭtojn, kiuj ne plu preterpasas lian domon. Intertempe ili multiĝis kaj rapidiĝis, kaj la viro malrapidiĝis. La paso de aŭto ne plu signifas spektaklon, sed ĝenon kaj bruon. Se aŭtoj ankoraŭ pa-sus preter lia domo, li ne plu povus aŭdi ĉirpadon de griloj.

Eĉ se li kapablus, li ne povus. ĉar la trafiko estas for, li nun povus aŭdi grilojn, se li nur kapablus. Junaj homoj povas aŭdi ilin. Se loĝus tie ĉi junaj homoj, ili sendube aŭdus la grilojn.

Eble ili krius ”jen grilo!”, kaj la infanoj alkurus.

Sed arbare ne plu loĝas junaj homoj. Nek infanoj loĝas tie.

Restas la maljuna viro, restas ankoraŭ kelkaj maljunuloj. La junaj homoj maljuniĝis, la infanoj plenkreskis kaj migris for.

Junaj homoj veturas aŭte sur la ŝoseo. Ili preterpasas la viron kiu atendas aŭtobuson. Eble ili vidas lin, eble ne. La vojeton ili ne vidas, kaj ili ne divenas, ke troviĝas tie ĉi aŭtobushaltejo.

45

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

ĉu ili aŭdas grilojn? Se ili haltigus la aŭton, saltus trans la fosaĵon kaj irus sur la vojeton, eble ili aŭdus ĉirpadon de griloj. Sed ili ne havas tempon halti. Kondukante aŭton neniu povas aŭdi grilojn, kaj por halti ne sufiĉas la tempo.

Por la viro kiu atendas aŭtobuson sufiĉas la tempo. Li tamen ne havas pli da tempo ol la junaj homoj en la aŭtoj. Efektive li havas malpli, li estas maljuna. Sed la tempo, kiun li havas, sufiĉas al li. La aŭtobuso malfruas, sed li ne maltrankviliĝas. La homoj kiuj veturas aŭtobuse eble malpacienciĝas.

Ili venos hejmen pli malfrue. Ili ne havas tempon, al ili ne sufiĉas la tempo, ili perdas tempon. Sed la viro ĉe la vojrando ne perdas tempon. Li trankvile atendas. La aŭtobuso venos. La aŭtobuso haltos. ¯i haltos ĉe la haltejo, kiun fremdulo ne povas vidi. Eble iu veturanto, al kiu ne sufiĉas la tempo, malpacienciĝos. Kial halti tie ĉi, meze de arbaro? Tie ĉi ja ne troviĝas haltejsigno! Sed oni ne disputos kun la ŝoforo, ĉar tio prenus ankoraŭ pli da tempo. Oni estas survoje hejmen de la laborejo. Estas severa puno devi labori en tia varma somera tago.

La viro kiu atendas aŭtobuson ne plu laboras. Li estas pensiulo. Antaŭ ol pensiulo li estis senlaborulo. Kaj antaŭ tio li estis segisto, laboristo en segejo. Sed la segejo ĉesis. Tio ne signifas, ke la segado ĉesis, oni ankoraŭ segas, sed la segado migris. La malgranda arbara segejo ĉesis. ¯i ne plu estis profi-ta. La segado migris al pli granda segejo en urbeto. Kelkaj laboristoj kunmigris, sed la viro kiu atendas aŭtobuson estis tro maljuna. Pensiulo li ankoraŭ ne estis. Li ne estis sufiĉe maljuna, sed tro maljuna. La malgranda segejo ne estis profi-ta, nek la maljuna viro. De tiam li ne plu laboras. Estas vere, ke li kultivas terpomojn kaj karotojn, ke li segas kaj hakas sian 46

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

brullignon. Sed tio ne estas laboro. Krome li riparas sian domon kaj helpas al sia edzino pri la edzinaj taskoj de la hejmo.

Ankaŭ tio ne estas laboro.

La viro kiu atendas aŭtobuson do havas edzinon. Ankaŭ infanojn li havas, sed la infanoj migris. La edzino ne migris, ŝi restas arbare kun li. Efektive, la viro ĉe la vojrando ne atendas aŭtobuson, sed sian edzinon. Kiam la aŭtobuso haltos antaŭ li, lia edzino kun peno malsupreniros el ĝi. La viro prenos ŝin firme brakon sub brako kaj helpos ŝin trans la fosaĵon.

La edzino ne estas sana. ŝi suferas de tremado, kaj ŝiaj manoj ne kapablas firme teni ion. Tial ŝi bezonas helpon de sia edzo en la hejma mastrumado. Kaj tial ŝi bezonos lian helpon iri de la aŭtobuso. ŝi venos aŭtobuse el la urbo. En la urbo ŝi vizitis kuraciston kaj apotekon.

La viro, kiu atendas ne aŭtobuson sed sian edzinon, scias ke ŝi ne resaniĝos. Sed li ne scias kun kia rapideco evoluos la malsano. Li ne scias kiel longe ŝi restos arbare kun li. La viro ne estas maltrankvila, sed li scias, ke iutage oni prenos ŝin for de li. Iu kuracisto aŭ sociala asistanto diros, ke ne eblas plu respondi pri ŝi en tiu senkomforta kaj izolita arbara domo.

Iutage la viro helpos sian edzinon el la domo, ne al aŭtobuso, sed al taksio aŭ ambulanco. Migros ankaŭ ŝi, al hospitalo por kronikaj malsanuloj. Tiam li estos sola en la arbaro, sola en la domo kiun li konstruis. Sola li propramane portis lignon el la segejo, sola li konstruis la domon, sola li restos en

ĝi. La unua infano jam estis survoje, kiam la viro kun sia juna edzino forlasis la provizoran hejmon ĉe la bopatro. Ankoraŭ du infanojn ŝi naskis al li en la propra domo. ĉiuj tri nun lo-

ĝas enurbe, kaj li ne scias kiel longe li ankoraŭ havos ŝin ĉe si.

47

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

La viro ĉe la vojrando estas kontenta, ke liaj infanoj migris urben. Arbare troviĝas nenio por ili. Li ne plendas pri tio, li ne estas viro kiu plendas. Li estos kontenta ankaŭ kiam la edzino iros al hospitalo. Li prizorgos ŝin hejme tiel longe kiel li kapablos, sed li ne ŝatus teni ŝin en mizero. Hospitalo estos pli bona por ŝi. Estas vere ke li bedaŭros ŝin. ŝi estis la ama-tino kiun li deziris pli ol ion ajn, kaj kiun li gajnis per sia aŭda-co. Nun, post pli ol kvardek jaroj, ŝi estas kiel parto de lia propra korpo. Kaj tamen li estos kontenta resti sola kiel la lasta en sia domo, sola en sia arbaro.

La viro kiu atendas sian edzinon ne migros al la urbo. Li estos kontenta resti arbare. Ne pro tio ke li malestimus la komforton de urbo. La viro ne estas romantikulo. Li vivas en arbaro. Sepdek kvin jarojn li vivis en arbaro. Li do scias taksi la avantaĝojn de urbo. Romantikulo li ne estas, kaj li ne malestimas varman akvon kiu fluas el tubo. Sed li sentas resp-ondecon. Li havas sian lokon en la mondo, kaj tiu estas en lia arbaro. Li estas la viro kiu restos. Li respondas pri la domo, kiun li konstruis propramane. Li respondas pri tiu loko apud vojeto kiu ne plu estas ŝoseo, kie li ne plu krias ”jen aŭto!”, kaj kie li ne plu aŭdas ĉirpadon de griloj, kvankam li povus aŭdi

ĝin, se li nur kapablus. Tiu estas lia loko, kaj li estos kontenta resti tie. Lia respondeco estas ne migri.

La viro kiu restos rigardas maldekstren kaj vidas aŭtobuson proksimiĝi. Post momento ĝi haltos antaŭ li. Kun peno malsupreniros lia edzino apud lin, kaj ili ekiros malrapide, tre singarde, laŭ la arbara vojeto.

48

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

RENKONTI¯O KUN BOACO

(Honora mencio en

la Belartaj Konkursoj de 1988)

Lastan someron ni iris al Nordkabo. Kiel miloj da samlan-danoj ni kondukis nian aŭton milojn da kilometroj nor-den por rigardi la noktomezan sunon brili el nordo super la mara horizonto.

Tien ni iris laŭ la fjordoj, mirinde belan vojon, almenaŭ kiam ni kuraĝis rigardi. ĉe Nordkabo ni dum kelkaj horoj gvatis grizan maron, grizan ĉielon kaj niajn brakhorloĝojn, du noktojn en vico. Poste ni turnis nin suden kaj prenis vojon tra la internaj regionoj. Tiel bela kaj timiga kiel la fjorda vojo, tiel teda kaj enuiga estis tiu vojo tra mizera arbaro kaj marĉoj. Kaj tamen nia ĉefa memoro de la ferioj estas el tiu reveturado suden.

ĉe iu dezerta ŝoseo proksime de la Muonia Rivero grego da boacoj trankvile promenis laŭ la vojrando. Ni malmulte atentis, ĉar ni jam alkutimiĝis al tiuj bestoj kaj ilia stranga trotado, simila al fluanta akvo. Mi nur ion diris pri la eblo trovi boacan kornon, se ni irus iom for de la ŝoseo. Sed Hanne, mia edzino, opiniis ke se ni iun trovus, tiu verŝajne estus malnova kaj plena de vermoj, kiujn ŝi ne deziris kunporti al nia lando kaj hejmo.

Tiam unu besto saltis tuj antaŭ nin. Mi reflekse turnis maldekstren, sed vane. Forta, obtuza bruo, la aŭto skuiĝis, kaj mi sentis la bruston premiĝi al la sekurzono. Haltinte ni konstatis, ke koliziis kun ni bela granda virboaco. ¯i ne sangis sed 49

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

kuŝis morta sur la pavimo. Ni ŝovis ĝin flanken. Sur la kapo-to estis malprofunda kavo, sed nenio grava.

— Ni devas raporti al iu! diris Hanne.

— Al kiu? mi demandis. Estas ja besto kiu libere vagas, cen-tojn da kilometroj. Pli-malpli sovaĝa bruto. Nekredeble, ke oni ne ŝirmas la ŝoseon kontraŭ ili. Estas ja mortdanĝere!

— Sendube, ĉiuokaze por ĝi, diris la kara edzino, karesante la felon. Cetere, vi bone scias , ke ĝi havas posedanton, kiun spertulo povas identigi laŭ la orela signo. Tute ne estas besto sovaĝa!

— ĉiuokaze ni ne scias legi tiun laponan alfabeton, kaj la ĉirkaŭaĵo estas dezerta, eĉ la ŝoseo. Ni pluiru!

Hanne hezite prenis lokon en la aŭto, kaj ni ekiris. Kiam post nur du kilometroj ni preterpasis bieneton, kie fumo levi-

ĝis el la kamentubo, ŝi decidis:

— Haltu. Ni iros sciigi pri la boaco.

Mi sekvis ŝin. La bienulo estis hejme, la kafo staris surta-ble, almenaŭ ia supo, kiun li nomis kafo, kaj ni komencis klarigi kion ni volis komuniki. Ni interparolis dum longa tempo, ni germane kaj angle, li sendube finne kaj svede, kaj ĉiuj tri per la internacia lingvo de gestoj, kies gramatiko kaj radika-ro tamen montriĝis surprize malgranda.

Resume: nia informo tre amuzis lin, por ne diri ĝojigis. Laŭ li, la laponaj boacbredistoj intence pelas la bestojn al la ŝoseo por ke aŭtoj mortigu ilin, ĉar por tiel mortigita boaco la ŝta-to donas kompenson. Precipe post ĉernobilo tio estas la ĉefa maniero akiri monon per boacoj.

Mi ne povas diri, ke mi kredis lin. Lia diro, aŭ ĉu mi diru lia teatra prezentado, al mi ŝajnis fonti el antagonismo inter la bienulo kaj la boacisto — jen simpla esprimo de nacia an-50

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

taŭjuĝo. Malgraŭ tio ni konkludis, ke ne plu indas raporti la akcidenton al iu. Sekve ni adiaŭis la nordan bienetulon kun la intenco pluiri suden.

Ekironte mi tamen memoris unu aferon: ni forgesis foto-grafi la boacon. Fakte, ankoraŭ mankis al ni taŭga portreto de boaco, ĉar la malĝentiluloj ĉiam forkuris, kiam ni haltis kaj levis fotoaparaton. Mi decidis reiri la mallongan distancon por eternigi la forpasintan beston. Verdire, al Hanne la ideo ne plaĉis, sed ŝi ne rifuzis kuniri.

La boaco kuŝis vojrande. Mi kun peno ŝovis ĝin al apuda roko por iom apogi ĝian kapon. ¯i eĉ ankoraŭ ne malvar-miĝis. Nia vizito ĉe la bienulo do eble ne daŭris tiel longe, kiel ŝajnis al ni? Farinte unu foton mi ekhavis pli bonan ideon. Mi malvestis mian jakon, metis ĝin sur la ŝultrojn de la mortin-ta besto kaj krome pendigis mian binoklon ĉirkaŭ ĝian kolon.

Mian karan edzinon mi volis starigi apude, sed ŝi ne volis kunpozi. Kiom pli malfacile instrukcii al viva aktoro ol al mor-tinta! Nu, kun aŭ sen Hanne, mi volis fari la amuzan portre-ton, sed rigardante tra la okulario mi preskaŭ svenis. Senpova mi devis vidi la bestaĉon leviĝi, ĵeti tien-reen la kapon, salteti, kaj forkuri de la ŝoseo, vestita per bonkvalita lanjako kaj taŭ-

ga japana binoklo.

Kompreneble mi klopodis sekvi ĝin. La rezulton ne necesas priparoli. Kaj kiel la kara leganto sendube jam divenis, mia monujo kaj pasporto kuŝis en jakpoŝo. Mi preferas ne detale priskribi la interparolon en la banko, kie mi devis anonci la malaperon de niaj vojaĝĉekoj. Se tiuj nordaj ŝtatoj almenaŭ aliĝus al la Eŭropa Komunumo, tiel ke ne plu nece-sus al ni pasporto! Sed ne, ankaŭ ĉe la polico mi devis ripeti la historion: ”ne sinjoro, mi tute ne ŝercas; jes, mi estis tute 51

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

sobra; ne, en mia lando efektive neniam okazis al mi kolizio kun sovaĝa besto; jes, sendube nia ambasado sendos taŭgajn vojaĝdokumentojn.”

Nun, kiam homoj demandas pri la vojaĝo al Nordkabo, mi diras simple: ”Nu, la noktomeza suno efektive estas neforgesebla spektaklo, sed la veturado estas iom tro longa kaj enua.”

52

DENASKA KONGRESANO

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-070-8

53

Document Outline

  • Enhavo
    • ANTAU’PAROLO
    • LA C’OKOLADA BISKVITO
    • KROKIZO
    • LA GARANTIULO
    • DENASKA KONGRESANO
    • NILS LAPONO
    • KIU KAC’ON KUIRIS...
    • SPURO EN BLANKO
    • LA VIRO KIU RESTOS
    • RENKONTIG’O KUN BOACO