Skip to content

Latest commit

 

History

History
22 lines (13 loc) · 2.82 KB

88 Kiel mi pasive lernis la Anglan.md

File metadata and controls

22 lines (13 loc) · 2.82 KB

Kiam mi ekhavis komputilon kiam mi estis 3 aŭ 4 jar-aĝa, la ludoj sur ĝi estis en la angla. Mi estis infano, kaj lingvoj ne gravis al mi. Mi ludis la ludojn, eĉ se mi ne komprenis la tekston (mi ĉiuokaze ankoraŭ ne povis perfekte legi la francan). Mi iom post iom komprenis la tekston per la kunteksto donita de la ludo.

Kiam mi havis malpli ol 10 jarojn mi ne havis rektan aliron al la interreto, sed jam sur la pakaĵoj de produktoj estis skribita en pluraj lingvoj. Kiam mi enuis, mi ofte distriĝis per provi malĉifri ilin.

Kiam mi ekhavis propran aliron al la interreto, mia lingvokapablo eksplodis. Kompreni la Anglan estas devigata se oni volas trovi bonajn konsilojn por videoludoj. Kompreni la Anglan estas devigata se oni volas trovi pli da informoj pri la aferoj, kiuj interesas onin.

Per spekti videojn serĉante informojn, mi povis flue kompreni la parolatan Anglan post kelkaj jaroj. Mi neniam intence "studis la Anglan", mi lernis ĝin per bezoni ĝin por fari la aferojn kiujn mi volas fari. Kaj de tempo al tempo, mi devis skribi miajn proprajn mesaĝojn por fari miajn proprajn demandojn al interretaj komunumoj.

Tial mi ne povas imagi min paroli nur unu lingvon. Se mi parolus nur unu lingvon, tio signifus ke mi malpermesis al mi mem dum longa tempo mondon da informoj.

Mi havis multajn amikojn kiuj ne parolis la Anglan. Kion mi rimarkis estas ke:

  • aŭ ili ne estas scivolemaj, kaj konsumas nur tion kion oni proponas al ili
  • aŭ ke ili lernis malbonan kutimon: tuj ŝanĝi lingvon de la Angla al la Franca. Mi ne komprenas kiel ili akceptis fermi al si tutan mondon.
  • aŭ ke ili havis lernajn problemojn

Sed estas vere ke ekzistas sufiĉe da aferoj en la Franca. Se oni parolas nur la francan, oni ankoraŭ povas fari 95% de tio kion la vivo proponas. Se oni interesiĝas pri scienco kaj teknologio, oni vere bezonas kompreni la Anglan se oni volas la plej aktualajn informojn. Sed multaj ne interesiĝas pri tio.

En la Angla ekzistas preskaŭ ĉio, do mi ne surpriziĝas kiam denaskuloj de la Angla tre malofte parolas aliajn lingvojn. Ili neniam rimarkis ke aliaj lingvoj donas aliron al multaj utilaj informoj, ĉar ili neniam havis la devigatan bezonon serĉi informojn en aliaj lingvoj.

Tamen, homoj kiuj profunde interesiĝas pri fromaĝoj, kuirarto kaj matematiko, ili erarus se ili ne lernus legi la Francan. Estas multege da informoj pri tiuj temoj kiuj ekzistas nur franclingve.

Kompreneble, lerni lingvon postulas multe da tempo. Sed oni ne vidu tempon tiel. Lerni lingvon estas flankefiko de la aferoj kiujn oni faras. Mi neniam intence studis la Anglan (ekster lerneja kunteksto), mi pasive akiris ĝin dum mi faris la aferojn kiujn mi ŝatas (ludi ludon, serĉi informojn interrete, ktp.) Se oni ne forgesas ke lingvo ne estas fino, sed estas ilo, lerni lingvon kostas neniun tempon. Ĝi estas flankefiko kiu aperas post kelkaj jaroj.