Tio ĉi estas ludo en kiu la ludanto devas alklaki frazojn flugantajn tra la ekrano por aldoni aŭ forpreni akuzativajn finaĵojn laŭbezone.
La ludo funkcias en retumilo. Mi provis ĝin per Firefox 17.0, Google Chrome 23.0.1271.95, kaj Opera 12.11. (Mi ne havas Internet Explorer, sed mi dubas ke ĝi funkcius.)
La ludo baziĝas sur CSS-animacioj kaj knockout.js. Ĝi estas eldonita laŭ la MIT-permesilo.
Ludebla kopio troviĝas ĉe http://legoscia.github.com/nfa/.