Kunlabora projekto por traduki la anglalingvan sciencfikcian romanon "Mazirian the Magician" de Jack Vance en Esperanton.
Ĝan Ŭesli Starling en Usono inicis tiun ĉi projekton. Permeson traduki verkojn en la lingvon Esperanto akiris S-ro Starling rekte de la aŭtoro mem. Kontraŭ tiu permeso S-ro Starling pagis entute $500 USD en 1999. Tiu premeso daŭras laŭ bonvola aprobo de John Vance, heredinto de la literaturaj rajtoj, kaj ankaŭ de Spatterlight Press. Firma kondiĉo de ĉi tiu aranĝo postulas tute senpagan distribuadon. Publika disponejo troviĝas ĉe esperanto.us.
Tiu ĉi git-arĥivo celas al daŭra polurado de la koncerna traduko helpe de volontuloj. La teka formato pritraktata estas EPUB-o.
Por membriĝi al la traduka teamo, bonvolu anonci vin epoŝte: gan@starling.us.