% Tra mia prismo % Ferenc Szilagyi
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
eLIBRO
Ferenc Szilágyi
Tra mia
prismo
Tradukoj
I N K O
1
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Ferenc Szilágyi
TRA MIA PRISMO
Tradukoj el diverslingvaj literaturoj eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-009-0
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
http://www.omnibus.se/inko NOVEMBRO 2000
2
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Edeno
E. A. Karlfeldt
I.
Jen mateno, jen Edeno,
kort’ benita, juna ter’.
Nigra sturn’ kun gaja veno nestos sur la juniper’.
Vento ludas, bovo dancas kun koket’.
Salto, tret’,
inter tigroj sin balancas.
Sur la dorso de l’ vultur’
turto provas al lazur’.
Nuda, blanka la mastrino paŝas ĉe l’ ĝardentabul’ .
Jen sambuko, pizo, lino, fabo kaj papavo-brul’ .
Dika pork’ en idilio
vekas sin,
flegas sin,
inter abrotan’, salvio
3
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
snufas pala naz’ al roz’; sur petalo – ruĝa – ros’.
Kaj Adam’ kun mastra teno sub la flava prunoarb’; junĉevalo sen rimeno
kuras vigle preter garb’.
Eva pomon alten svingas.
Post ŝi mil
floroj. Bril’
ŝian bruston ĉirkaŭringas kaj eternas la maten’
oriente en Eden’.
II.
Staras ŝi pente sub ruĝa nub’, palpas al sia folio-jup’.
Li en kalsono verda
ĝemas – dolor’ inerta.
¯oje rikanas sur l’ arb’ serpent’, voston ĝi svingas – triumfa tent’.
Flavpantalona kerubo
levas hakilon al nubo.
Paco rompita – jen venis kriz’, pezas seruro sur paradiz’.
Devos li ŝvite rasti,
devos ŝi krie naski,
devos draŝiĝi en ĝem’ la tent’, krimon Kainan kompensi pent’, 4
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
migros nur ili, ho longe, pensos pri l’ hejmo nur sonĝe.
For la mateno de l’ firmament’, venos frostnokto de l’ okcident’.
origine sveda
5
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
La birdo
J. L. Runeberg
ŝi malfermis la fenestron.
Ho, se bird’ mi povus esti!
Tuj mi flugus al ŝi tien, kaptus ŝi min, donus kaĝon, etan glason, puran akvon, kanabsemojn, ujon plenan.
Sed mi dirus: Ne, knabino, ho ne akvon, ho ne semon.
Sciu, via gaja birdo
trinkas nure ĝojolarmojn, per kares’ kaj kis’ sin nutras.
origine sveda
6
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Sonoriloj sonas
Hjalmar Procopé
(Novjara nokto, 1714)
Sonoroj ondas por nova jar’, ĉi jar’ nur horojn rulas.
Malluma estas kabanar’, kandeloj ne plu brulas.
Malsata lup’ en urbo, kort’.
Kiel novjare venos sort’?
Sonoroj ondas, la malproksim’
malicajn novojn ĝemas.
Jam filo lasta – varbviktim’.
La pac’ nenie venas.
Kaj ĉie pan’ el arboŝel’ .
Ho, kie lumas nun kandel’ ?
Sonoroj ondas. La malicul’
ŝtelvenas al la pordoj.
Nin vidos pala aŭrorbrul’
almozi ĉe la kortoj.
Plenpeze sonas sonoril’ .
Ho, kiu dormas en trankvil’ ?
origine sveda
7
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Kie mi
Sándor Kisfaludy
Kie mi – infano – vivis, fluis monta riveret’,
ofte ĝis vespero drivis min feliĉa rev-kviet’.
Gaje en ĉi sorĉ-medio
same kiel l’ akvoflu’
en senkulp’ de l’ sunradio mia vivo fluis plu.
Tiuj tempoj for – jam funden, kiel akvoj enprofunden
forfluadis. Mortemul’ , baldaŭ for la vivplezur’.
origine hungara
8
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Civilizo
János Arany
Sen principoj iam pri la militado oni agis.
La pli forta trude premis, la venkito ĉion pagis.
Nun ne tiel! Jam la mondon konferencoj estre movas.
Se la forta ajne kulpas, la kunveno ĝin – aprobas.
origine hungara
9
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Kvazaŭ mi
Sándor Petöfi
Kvazaŭ mi la tuta grandan mondon tenus, knabineto! – sub terura ŝarĝ’ mi svenus, same nun mi tremas,
kiam vian etan molan manon mi ekpremas.
origine hungara
10
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Letero venis
Pär Lagerkvist
De-hejme venis ĵus leter’
pri ĉerizarbo, ribo, ter’ -
kun trema skrib’ de aĝulin’.
Patrino skribis ĝin.
Post vort’ desegnis vorton pri sekalokresko, trifoli’, pri Li kaj Lia zorga far’
de jar’ al jar’.
Jen sune staris kort’ ĉe kort’
sub gard’ de l’ firma dia fort’, sonoris paco je vesper’
el alt’ al ter’.
Kaj estis spir’ de ĝardenheĝ’, lavendo kaj vespera preĝ’, silenta festoharmoni’:
dimanĉe skribis ŝi.
¯i hastis tage-nokte por sciigi min en longa for’, ke estas ĉio, pec’ je pec’
kiel de eternec’.
origine sveda
11
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Sun’ subira – scen’ plej bela Pär Lagerkvist
Sun’ subira – scen plej bela; ĉiu am’ sature de la
alt’ kuniĝas en obskura lum’
super arboj,
super dom’ kaj hum’.
ĉies milda, amkaresa horo.
Dio viŝas limon de la foro, baron inter alt’ kaj tera grund’.
Nia estas
ĉio – kiel prunt’.
ĉio estas mia – reprenota, ĉio de mi baldaŭ reprenota: l’ arboj, humo, nubo kaj mi nur ek-formigros
sola kaj sen spur’.
origine sveda
12
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Vi mem ne estas...
Pär Lagerkvist
Vi mem ne estas, nur la viv’ ĉe vi por vin viziti – nurmomenta gasto, por sin ĉe vi anonci kaj ne pli, ne ligas sin. Jam foras al la vasto.
La tago gajas, brilas sunradi’.
Jen korjubil’ ! Sed tio estas mi!
La viv’ vin tuŝis frunte, nur facile.
Ne pli. Preteras, pasis jam flugile.
Jes, kion vi plej funde en la koro lulis, la ĝojdonac’ aŭ vundo, kiu brulis, ne estas via, polvos baldaŭ vente kiel la vang’, la sentoj evidente.
ĉi vivo estas, kiu gastas nur momente dum senpaŭza, vibra kur’, ŝanĝante polvon ĝuo kaj doloro, karnpecon – koron plena de angoro.
Al ĝi mi venu nun kun pia verso, al ĉi malplena er’ de lama universo?
Respektas mi neniel ĝian trud-edifon, estimas mi la homon, maltaksas mem la vivon.
origine sveda
13
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Mia fantazio
Sándor Petöfi
Kion oni diras?
Ke sube sin movas
mia fantazi’? ¯i
altiĝi ne povas?
¯i marŝas sur ter’ se
tion ĝi deziras,
eĉ sub teron ofte
laŭplaĉe subiras.
Ofte subakviĝas
sub la marprofundon,
pli ol ĉiu maro,
en la koran fundon.
Sed mi diras al ĝi:
Ekflugu – jen aŭdo
en la blu’ ĝi kantas
samkiel alaŭdo.
Supren, fantazio!
Mi tiel instigas
ĝin kaj aglojn reĝajn
ĝi ekrifuĝigas.
l’ agloj lace flugas
malsupren al ruboj
sed ĝi sen laciĝo
14
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
vetflugas kun nuboj.
Eĉ ne restas nubojn
ĝi akompananta,
rekte flugas jam al
ĉielo, la sankta.
Kaj se ĝuste tiam
migras la sunlumo,
ĝi ekflugas preter
malluma ĉi suno.
¯i ekflugas preter
la suno nigriĝa.
Rigard’ nur! – revenas
radiar’-pompriĉa.
Mia fantazio
eĉ nun ne ekhaltas,
sed foran planedon
plej altan alsaltas.
Kaj kie ne regas
jam Dio mondmova,
kreas novan mondon,
ĝi – la ĉiopova.
origine hungara
15
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Vojaĝbildo: Stokholmo
Dezsö Kosztolányi
En la sukero: malgranda orkulero, la flamoj flagras kaj: sibla hejtozumo, memor’ sekreta el infanaĝo fora embuskas en la obskura milda lumo.
Ekstere nigre pluvegas. Familia kaj fremda bildo – malnova. Kaj kontente arĝent-harkronaj, afable delikataj svedinoj aĝaj ridetas komplimente.
Horbato milda. Ni trinkas nian teon, sub dentoj niaj la kekso krak-porozas; el la aŭtuno nun kiel blu’ somera al mi blu-molaj rigardoj lume flosas.
Silentas ĉiuj, kaj ankaŭ mi silentas, sed ĉi silentoj ne kunfandiĝas pare, ĉar estas jene: silentas ili svede, kaj mi hungare.
origine hungara
16
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Antikva porcelano
Carl Snoilsky
Artporcelanoj saksan reĝon ravis, kolektoverm’ stimulis lin sen fino.
Li volis kruĉon ĉinan – ĉar ĝi gravis -
por ĝi gvardion donis al Berlino.
Soldatojn kvincent, kiuj brave pafis.
La Prus’ profitis el la skerm-rutino; por tiu lerto, forto, disciplino la reĝo ŝanĝe bluargilon havis.
Soldatoj kvincent kun harplekto kreta!
”Absurda far’ de frenezul’ kompleta!”
- vi diras – ”tiel la afero estas.”
Sed post la ŝanĝo pasis jam jarcento kaj bravaj kvincent koroj en la vento...
La kruĉ’ antikva sen difekt’ atestas.
origine sveda
17
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
La tago
K. V. Böttiger
Jen maten’. Spegula tagkrepusko golfe. Gaje kantis en la bosko birdoj. Mi petegis en embusko: Venu, venu am’.
Kaj tagmez’. La vento sven-senfortis.
Mutis bird’, soifa floro mortis, min en la ardo la sopiro mordis.
For, ho for, l’ esper’.
Jam vesper’. Malvarma nokt’, obskuro kreskas en la kor’. For la lazuro, sun’. Mi ĝemas al la marpurpuro: Restu vi, memor’.
origine sveda
18
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Vesperkanto
Hjalmar Gullberg
Ripozas ĉio monda:
infan’ kaj balancilo.
Jam falas formortonta
la vort’ de l’ viro.
De karno falas ŝelo,
eĉ ĉesas eta bru’.
Ne plaŭdas la kverelo
virina plu.
Li, kiu regas, baras
ĉi ĉion, teron, ondon,
en man’ kun glob’ – Li staras kaj pesas mondon.
Jen vibras stelo-ringoj ĉe Lia kap’, sed sub
la nuboj sur la fingroj nur estas sang’ kaj rub’.
origine sveda
19
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Noako
Hjalmar Gullberg
Grajnujon lavas sangdiluv’,
ĝi mergas herbon, fundon.
Konstruu barkon kontraŭ pluv’
por spiti la inundon.
Ne devas timi mia gent’
kaj ĵeti sin en ondon.
¯i semos grenojn, se la vent’
nin ŝovos sur la monton.
Ne helpas nin la ŝanĝoplor’, ne ĝemo kaj incenso;
kamel’ trankvila venu por model’ de l’ pacienco.
Persista estas vi, azen’, vi hezitant’ sur ponto, vi portos nin kun plena pen’
al pinto de l’ savmonto.
Enpaŝu bovo, hund’, ĉeval’ , fidelaj, servopretaj!
Tirbest’, gardbesto ĝojas al rikoltoj, kult’ kvietaj.
20
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Muzik’ nin levu en batal’
ĝis venos matenlando;
alaŭdo, turdo, najtingal’ , savontoj de la kanto.
Kaj noktvelanto en boat’, fuĝanto mondo-dronon,
vi vidos ĉirkaŭ Ararat’
la novan sunokronon.
origine sveda
21
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Mi estas ĉiel
Dezsö Kosztolányi
Mi estas ĉiel enregistradita, min priregistris ĉiaspeca list’, en ŝim-odora, griza oficejo pri mi okupas sin la oficist’.
Ho dentknarigo, ho malhumiligo!
Mi vivas sen libero en karcer’, ne estas mia eĉ la man’, eĉ kapo, piedo; ĉio estas nur afer’.
Prefere vivus mi en la dezerto aŭ putrus sub la ter’, sub morta pist’, ĉar estas ĉiel mi registradita kaj min prinotis ĉiaspeca list’.
origine hungara
22
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
La aŭrora stelo
Jenö Heltai
Por kis’, por dolĉa kis’ de via buŝo mi portis al vi la aŭroran stelon kaj en la kor’ mi sentis la ĉielon, dum longe sorbis mi plezur-mielon por kunfandanta, arda lipotuŝo.
Sed jen, vin baldaŭ tedis ĉi juvelo, ĉi lum’ argenta sur la lit-drapir’, la brila, brile bela aŭrorstelo.
Vi flustris ruĝe: ĝenas min ĉi bril’ , mi, stulta, hontas en ĉi granda helo.
Estingu lumon de l’ aŭrora stelo.
origine hungara
23
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Leciono
Frigyes Karinthy
Mi kisis vin por lecioni kiel vi devas kison doni.
Mi vin brakumis ĝis en svenon, por ke vi lernu ĉirkaŭprenon.
Mi ploris, genu-ĉirkaŭpreme, kredante, prenos vi komprene ĉi larmojn; bolan pagon pro la pri mi verŝita ploro bola.
Mi ĵetis ĉion for – jen sciu, kiela estas am’ al iu.
Al kiu donus vi, pli ĝoje ol al vi mem kaj donus vi centfoje.
Ja, por vi morton pretus mi elporti, por ke, kiel mi kredis – vi ja pruvis -
vi vivu kaj ne devu por mi morti.
Heziti, pri vi timi, vi ne devas, nur la senpaga don’, sen pag’ ricevas.
24
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Mi diris: mi vin amas, kaj vi ĉu?
Jen estis tuto de l’ instru’.
Jen la sekret’ – nenio plias, sed ne al vi, se vi ne scias, ve, se l’ rezulto de l’ regulo kaj de l’ ekzemplo iĝos nulo.
Ja, ne naskitus ni prefere, ol ke ni nin ne amu vere.
origine hungara
25
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Iam kaj nun
Anna Maria Lenngren
Malsatis iam mi, kaj mankis eĉ la pan’, ne havis mi moneron kaj ĉesis la kredit’, nun havas manĝon mi, eĉ monon en la man’, sed ĝui ne plu povas, ĉar for la apetit’!
origine sveda
26
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Malfeliĉo en la amo
Anna Maria Lenngren
Tri amatinojn perdis mi.
La unua en morton svenis, la duan ruze per pasi’
rivalo venka de mi prenis.
Pri l’ tria vi demandas min?
ŝi estas nune la edzin’.
origine sveda
27
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Verkita ĉe tablo, kiam akcidento okazis Anna Maria Lenngren
ĉiun kreon sekvas fin’.
Sama sorto pelas min.
Por memori jen admono:
mar’ sekiĝos, dronos trono, regno ĵusa jam ruin’;
sunojn blinda nokt’ enfermas, mondoj iĝos nur gruzer’.
Kial do min nun konsternas, ke rompiĝis manĝteler’?
origine sveda
28
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
ĉe la dancejo
Birger Sjöberg
Trilu la fluto
kaj basu bastubjo, (Korno) bretoj klaku,
barstangoj kraku,
mi vin albraku,
ke en mi bivaku
ĉi bild’ bunte vigla ĉe bastubja tono. (Korno) Fuĝas honte,
sed tre volonte
karinoj al ies frata brust’.
Fulme ĉe l’ abiar’
la kornetoj klaras,
ĝojas la koro, ĉar
gajo malavaras.
Frida kun fajra lum’
sur vango kaj kun flamo vidas: el danco nun
forŝtelas karojn l’ amo.
Trilu la fluto
kaj basu bastubjo. (Korno) Bretoj krakas,
29
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
barstangoj grakas,
tamburoj klakas
ĉe son’ de l’ korn’.
Palas Dancestro,
li tamen petolas:
gvid’ kun sperto,
nobela lerto
en fum’ kun certo
al loga verdo
li glitas jen ŝmire kaj lante repaŝas ruze penas, (Korno)
ŝin firme tenas,
kiel faras pri l’ kudrilet’ magnet’.
Post salta spiroperd’
Selfarist’ mielas,
ĉap’ pajla sur la vert’, ĉemizbrusto ŝvelas.
Ho, kia pompa par’
el Plezurlando ekstra!
Batas, ho, mia kor’,
la kor’ ĉe l’ flanko maldekstra.
Palas Dancestro,
li tamen petolas:
gvid’ kun certo,
el fumdezerto,
kun sperta lerto:
Nun ek al la verd’!
30
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Morna, decida,
sed certa, memfida (Korno) Blomström gruzas
la parojn, uzas
perforton, muĝas,
diktas, priruzas,
li kvazaŭ portus droninton ĉe l’ brust’. (Korno) ŝi tre palas,
okul’ vualas,
protesto falas,
ŝi sekvas plu.
Puding’ kun hasta sving’
saltas de l’ knabino,
ŝvebas ŝi en la ring’,
sekvas lin ĉe l’ fino.
Artas en danc-nirvan’
je ĉies mir’ – konsterne -
Puding’, la stokholman’, ja dancas nur moderne.
Morna, decida,
sed certa, memfida,
Blomström gruzas
la parojn, uzas
perforton, muĝas,
kiel tempest’.
31
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Trilu la fluto
kaj basu bastubjo. (Korno) Jupoj ondas,
la ritmoj fontas;
raviĝon montras
kaj reve sonĝas
fermitaj okuloj ĉe bastubja tono. (Korno) Tukoj viglas,
trinkaĵo siblas,
barilo vibras
dum polka salt’.
Frida, ho kun mi mem:
per gracio stelas,
sur maro de l’ ĝuem’
brave mi padelas.
Fajras la trombon-lum’, blindige ĝi ekfulmas.
Vekas sin ventozum’,
ĝi notfolion turnas.
Trilu la fluto
kaj basu bastubjo. (Korno) Frida finas,
sin lace klinas.
Nektaro glimas
dum kant’ de l’ korn’.
origine sveda
32
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Dezerta floro
Nils Ferlin
Nun ŝi jam atendis streĉe. ŝi esploris.
Poste premis mian manon: ”Vidu, tamen ĝi ekfloris.”
Estis ŝia aĝa kakto, mi apenaŭ kredis vero, dum la plej malluma tempo ĝi ekpompis kun fiero.
Nun ĝi floras – antaŭ morto. Sed ni ja nenion timis.
Panjo iom gorĝmalsanis, kiel vintre ŝi kutimis.
Kaj ŝi diris en la lit’: ”Mi fartas bone. Preskaŭ sane.
Mi ja sciis, ke ĝi floros. Vi ne kredis tion. Vane.”
”Jes,” respondis mi. ”Ja strange, fine tamen vi pravas.
Mi ne sciis, ke la kakto tian brilan floron havas.”
Ni ĝin havis tiom longe, sen imago, ke ĝi floras, iam, ie en la mond’ kaj jen ĉi tie ĝi odoras.
Kaj fratinoj miaj venis, haltis, mire ekridetis.
Ili diris: ”Ke ĉi kakto floros, ni neniam kredis.”
Brilis klare kaj silente antaŭ mort’. Tiel okazis, ke dezerta floro donis lumon en la hejmo, kiam panjo nin forlasis.
origine sveda
33
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Kien la sango de Kristo?
Pál Gulyás
Kiam la Roman’ enpikis
pintan lancon – sin eligis dorse la kruela ŝtal’ , krude ŝiranta la karnerojn ruĝajn de la kor’; kiam ĉesis la korbato,
kiam fluis tiu sang’,
- diru, ne hezitu lang’ –
kien fluis tiu sang’?
- Laŭ verŝajno sorbis ĝin la sablo, kiel ĉiun fluidaĵon
ĝi kutimas; sablo trinkis, laŭ probablo.
- Sed li estis Dia fil’ el dia mond’.
Sur du ŝultroj liaj ja ripozis la stelara horizont’.
- La tero ja ne fanatikas,
ĝi ne atentas eĉ la nubojn.
- Nenion priadoras la ter’.
Nur trinkas sangon kun prefer’.
Nur trinkas sangon kun prefer’.
origine hungara
34
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
La infano volas ludi
László Mécs
Kupeo-kestoj, la trajno bruis; mallarĝa loko. Infan’ enuis.
La frua flu’ ne toleris trudon.
La flu’ inundis. Li volis ludon.
l’ infano serĉis al si spegulon; rigardis ride patrinokulon; patrinokul’ lin ne respegulis: malgajulin’. La spegul’ nebulis.
l’ infano serĉis al si spegulon, rigardis ride nun li rentulon, ties okuloj lin ne spegulis: kalkul’ , negoc’. La spegul’ nebulis.
l’ infano serĉis al si spegulon, knabin’ spegulis junfeliĉulon.
Okuloj amaj lin ne spegulis.
Sopirvualo. La spegul’ nebulis.
l’ infano serĉis al si spegulon, la konduktoro gardis regulon, rigardo lia sensente foris.
Servisto griza. Li ja deĵoris.
35
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
l’ infano serĉis al si spegulon, alridis min. Mi l’ etan ĉarmulon spegulis. Kiel en lago steloj: luliĝo. Kantis ie anĝeloj.
Mi havas tempon. Mono min ne ĝenas, pro ama febro mi ja ne tremas.
Se venkis mi en mi jam la krimon, rigardas pura mi; ne havas timon.
Spegul’ mi estas al ĉiu rideto, mi vivas nur, por ke mi ridetu arbaron, flugon, arbuston, rozon, ĉu lupon, ŝafon, ventfuriozon, ĉu lunon, sunon, malriĉon, plagojn, suferon, gajon, alternajn tagojn, floreton, krucon – por rerideti al ĉio.
Rerideti al Dio.
origine hungara
36
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Foiro
Nils Ferlin
Bruo, brand’ kaj foirej’, volu nur atenti!
ĉu en korbo via – hej -
estas var’ por vendi?
Liliput’ kaj gigantin’; svingo kirlas krion,
multpiedaj kok’, bovin’!
ĉiu trovas ĉion.
Estas supro de l’ plezur’, grandioze vagi.
Eblo estas ĝui, nur
oni devas pagi.
origine sveda
37
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Somerlumo
Verner von Heidenstam
Vi mir-mirakla somertag’, de kies lum’ mi varmas
irante padon en mola vag’ -
sovaĝaj rozoj svarmas.
Jen glimas lag’ en kruta sub’, spegulas verd’, monteroj, silenta grimpas kapro-trup’
ĉe l’ nigraj juniperoj.
Radiu lum’ eĉ tra polen’
de via ter’ de riĉo.
De vi min gvidas al vi en
ĝoj’, ĉi via feliĉo.
origine sveda
38
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Mi protestas
Tamás Falu
Por malsani, maljuniĝi
en ĉi mond’ nur mi ne estas.
Mi protestas kontraŭ Tempo, kontraŭ Morto mi protestas.
Kaj skribe mi apelacias, motivaro jen ĉi-kune:
amo, kant’, feliĉ’, dometo, flor’ printempe, dolĉ’ aŭtune.
origine hungara
39
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
La stelo
Rudolf Nielsen
Jen la limo, iu diris,
estas vane migri plu.
Sen utilo ni nur iris
en la blu’.
El batalo – kia gajno?
Ni ja estas kelkaj nur.
El prudento kreskos grajno, ni multiĝos laŭ natur’.
Se ni kreskos, tempo venos, justo venos kaj fortun’
poste mem kaj nin pribenos.
Sed ne nun.
Halton do, jen ni ektendu.
For l’ armilo kaj la zon’.
Ni ripozu kaj atendu
ĝis ni estos milion’.
ĉi mezuloj do kvietis,
laŭ prudent’ ne marŝis plu.
— Sed et-eta grup’ ridetis al la blu’.
40
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
El la rando de l’ ĉielo sorĉobrile levis jam
sin ilia propra stelo
kun instiga alta flam’.
Jes, ĉi grupo en naivo
spitas al la risk’, potenc’, ke ekĝermu en la vivo
ĝia pens’.
Baron rompas, vojon provas kelkaj al la land’ de l’ mir’, kontentigi ĉar ne povas ĉiun nure la sopir’.
origine norvega
41
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Verdfolia, blanka
Sándor Petöfi
Verdfolia, blanka
akacio flora;
staras blondulino
bluvestita, pro la
pluvo sub ĝi. Ties
finon ĝi deziras.
El la korta pordo
mi ŝin priadmiras.
Venu kolombeto,
ŝirmu vian veston,
sidu en la dom’ sur
nian grandan keston.
¯i tro alta estas?
Helpos mi, knabino!
ĉu malmola estas?
Molas mia sino.
origine hungara
42
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
En la arbaro de Vál
János Vajda
En arbaro praprofunda,
urtikaro herb-abunda
de l’ azil’ kaŝita Vala, ombrodensa kaj vuala.
Ho, kiele estus bone
vivi tie monotone
en dometo, en azilo
vivi pace en trankvilo.
Plu ne zorgi pri la mondo, pri mizeroj de l’ mondrondo.
Kaj pripensi sur la limo, kio venos en proksimo.
Pri la nuboj meditadi,
en printempaj floroj vadi kaj rigardi sur la monto en estinton, al estonto.
Nevideble, jar’ post jaro el la seka foliaro
de l’ vivarbo je la fino fali al la tera sino.
43
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Kaj en nekonata tombo
endormiĝi sub branĉ-ombro, plu nenion voli por mi, nur ripozi, dormi, dormi.
origine hungara
44
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Sorĉa lago
Tamás Emöd
Dekdu arbhakistoj en arbaron iris, dekdu arbotrunkojn en amason tiris.
Tagan manĝon portis la edzinoj klaĉaj, dekdu virinetoj, panjoj maljunaĉaj.
Sorĉa, sorĉa, sorĉa lag’, sorĉa, sorĉa lag’.
Dekdu arbhakistoj iĝis soifintaj, ĉerpis el lago ĉe la ondoj tintaj.
Kiam saton ili trinkis sub la branĉoj, ili rejuniĝis kiel la fianĉoj.
Sorĉa, sorĉa, sorĉa lag’, sorĉa, sorĉa lag’.
Kreskis la okuloj de la panjoj etaj: Vidu nur, ĉu tiuj – tiel junaj, netaj?
ĉiuj dekdu sur la balailojn saltis, nur ĉe l’ bordo de la sorĉa lago haltis.
Sorĉa, sorĉa, sorĉa lag’, sorĉa, sorĉa lag’.
l’ edzoj longatempe ilin reatendis, trovi la edzinojn ili deve sentis.
45
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Kiam vagas ili ... horon sekvas horo, frapas la orelojn, aŭdu, infanploro.
Sorĉa, sorĉa, sorĉa lag’, sorĉa, sorĉa lag’.
Jam vespero estis, sonoril’ sonoris, dekdu suĉinfanoj sur la bordo ploris.
Apenaŭaj signoj restis post la panjoj, ili trinkis ĝise, iĝis suĉinfanoj.
Sorĉa, sorĉa, sorĉa lag’, sorĉa, sorĉa lag’.
origine hungara
46
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
La du mortintoj (1915)
Tamás Emöd
Sur la brankardoj kuŝis du mortintoj, al Varsovi’ la ĉaro amble knaris.
Kaj jen ĝi haltis antaŭ mortbarako, kaj kvazaŭ ili jam de ĉiam faris, la du mortintoj ja nenion sentis, nur kuŝis tie, kuŝis kaj silentis.
El Rusa-lando estis ili ambaŭ, sur ambaŭ kapoj simpla soldatĉapo.
La patro de l’ unua: sklav, muĵiko, de l’ dua: an’ de l’ generala stabo.
La du mortintoj ja nenion sentis, nur kuŝis tie, kuŝis kaj silentis.
Soldato venis, serĉis en la poŝoj.
Kopekojn dek li trovis ĉe l’ muĵiko, cent rubloj en la poŝ de l’ princo estis.
Jen mon’ sufiĉa eĉ por dom’ el briko!
La du mortintoj ja nenion sentis, nur kuŝis tie, kuŝis kaj silentis.
”Fremdaĵon lasu” – al si jene diris, li trinkis brandon, tamen venkis pekojn, 47
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
sed centon al la patro de l’ muĵiko, li sendis al princpatro dek kopekojn.
La du mortintoj ja nenion sentis, nur kuŝis tie, kuŝis kaj silentis.
origine hungara
48
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Silenta vespero
Jarl Hemmer
Kiel mil griloj kantis printempa pluvofal’
ĉe lagspegul’ silenta, senflua sonĝo-pal’ .
Subtile-mole birdo pepetis sur betul’
kaj longe fajfis en la pluvnebul’ .
Jen estas hor’ silenta, jen vivu tion vi, nenio ĵus okazis, okazas tamen pli.
La pluv’ kaj birdo jen kantis ĉe la voj’.
Kunportu, eble ĝi helpos vin je ia foj’.
origine sveda
49
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
La naiva kampulo
László Szentjóbi-Szabó
Tie, ĉe l’ montregiono
en vilaĝa sia domo
la patron’ komforte sidas.
Li leteron antaŭvidas.
Por ricevi ĝin la moŝto viron sendas al la poŝto, kun promes’ de trinkomono por plenumo de l’ ordono.
Kruĉ’ da vin’ ne estas nulo: tuj ekkuras la kampulo
por demandi pri leteroj ĉe la poŝt’. En man’ moneroj.
Du leterojn ”poŝto” trovas, ilin antaŭ lin li ŝovas.
Sed la prezon Paŭl’ ne konas:
”Nu, por kiom du vi donas?”
La poŝtisto ride miras:
”Og grejceroj” li rediras.
”Ho sinjor’, ap’teka prezo!
Kvar sufiĉas, jen la mezo.
50
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Ok? Duona taga peno,
preskaŭ jam duonguldeno.
Bonapreze mi aĉetos,
ĉi paperojn ni forĵetos.”
Tiu diras: ”Tu leteroj, mi nur volas og grejceroj.”
”Kion do? Mi donos seson, kiu pagus tian prezon?
Sed mi pagas pro la estro; ne kverelu pri la resto.”
La poŝtisto al la viro
obstinega alrigardas:
”Og grejceroj kaj ne partas.”
Paŭlo: Al mi, veterano
restas jam malmulta pano.
Multon danke mi jam glutis, kun neniu mi disputis.
Jen, german’, laŭ via plaĉo (Vendu al sorĉistinaĉo!).
Kiam li jam tamen pagis, dum la ”poŝto” serĉis, agis, al la tabl’ sin li ŝancelis, du leterojn kromajn ŝtelis.
Kvazaŭ ĉion plenplenumis, li ekiris, ekpip-fumis.
La sinjoro lin ekvidas, demandante lin alridas: 51
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
”Nu, ĉu venis la letero, ĉu vi venis kun prospero?”
”Ho sinjor’, mi spertis multon, sed ne vidis tian stulton.
Tia prezo por letero
ne ekzistas sur la tero.
Por du etaj skrib-paperoj
- kredu al mi – ok krejceroj.”
”A˛, la poŝton vi ne konas, ĉie oni tiom donas.
Kiel tion vi imagas?
Fiksan prezon oni pagas.”
”Ho, sinjor’, ne bone agis, kiu la unuan pagis.
Trofiere li pretendos,
se li ĉiun varon vendos.
La kutimon mi ne rompis, tamen la poŝtiston trompis.”
”Kiel do?” “Nu, dum li iris, venis, kuris, serĉis, tiris
- dia puno aŭ favoro -
sed valoron por valoro.
Du leterojn mi kromŝtelis, al pli bona prez’ mi celis.”
52
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
La sinjor’ ridege diras:
”Kion per ĝi Paŭl’ akiras?
La leterojn vi ja tenas, sed ĉu al vi apartenas?”
”Sed, sinjor’, ja estas klare, mi ja havas Fejervare
fraton, kiun antaŭ jaro trude varbis soldataro.
Al li ilin – kun aldono pri l’ bonfarto de l’ patrono.”
origine hungara
53
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
La jaro de l’teruro
Ragnar Jändel
Mi elrigardis al la mondo; apokalipsa fluo
de l’ monstroj hurlis. Sed alaŭdo sin levis al la bluo.
Kadavroj kuŝis sur la stratoj kaj putris rube pesto;
ankoraŭ floris tamen bedoj de l’ sankta pensmajesto.
Torente ŝaŭmis en la urboj la sango de la Homo,
sed time krucojn de l’ karuloj karesis florokrono.
Disfalis mondo je atomoj, ruinis ĉiu mur’;
infan’ kun flor’ en haroj tamen ridetis, ludis nur.
origine sveda
54
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
La plej bela kanto
Ture Nerman
La plej belan kanton pri am’ neniam rulis la pres-instrument’, kanta sonĝ’ montmartre-a ĝi estis de pariza, pala student’.
¯i sonadi devus en la tutmondo, brulus printempa flamo, se
ĝi sonus, la mondo al sia koro prenus lin, la novan Musset.
Estus li revanta ĉe ŝtono de kajoj kun gracila, lazurokula Lucille, kantus pri violoj kaj pri kisoj en la nokto de april’ .
La plej belan kanton pri am’ neniam rulis la pres-instrument’.
Tombo amasa ĝin Flandrie kaŝas kun pariza, pala student’.
origine sveda
55
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Kiam oni min riproĉis
József Erdélyi
Kiam oni min riproĉis:
”Knab’ vi estas nur!”
Mia koro eksopiris
esti plenaĝul’ !
Sed nun por junec’ sopiras kor’ de l’ plenaĝul’ ,
kial oni ne plu diras:
”Knab’ vi estas nur!”
Falas ombro sunleviĝe
al la okcident’,
falas ombro sunsubire
al la orient’;
norden ĵetas sian ombron varma, suda kur’...
A˛, la homo vivas ombre de la Dio nur.
origine hungara
56
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Benzino
Henry Parland
Mi estas granda Dio
kaj mia prezo estas 3,40 litre kaj la homoj ekstermas unu la alian pro mi.
Huui!
kiam la fajro kisis min kaj la fero tremas: ”Viv’!”
Tiam
scias mi,
kial tiel longe mi
sonĝis sub la tero.
origine sveda
57
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Venontnokte
Gunnar Björklund
Venontnokte, venontnokte estos la kosmo finverkita,
ĝi estas ultimato kaj mi kuras inter la linioj.
Mi demandas junulojn, mi demandas oldajn: tridek naŭ jarojn mi iris studante kaj vi riproĉas.
Kion mi scias en la vortotorento?
Mi ne povas stari,
ĉio ŝanceliĝas.
Venontnokte ĉio, kion mi scias, disfendiĝos.
Tio estas ultimato kaj mi demandas pri io, kio staras honestfirme
- en ĉio.
origine sveda
58
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Spiralvojo
Jenö Heltai
Sur kamelĝiba
montvoj’ malmola,
sur spiralvojo
mi amblas sola.
¯i nun ekkuras,
nun sekvas vojfalo
de val’ de monto
de l’ mont’ al valo.
Nuboj ĉe limo.
Senfin’. ĉielo.
Arbar’ ruĝrusta
kaj kluz’ – muelo -
kaj kie pinto
ĉielon tuŝas,
ruin’ malhela
nebule kuŝas.
Sun’ kvankam brilas,
jam palas rido
kaj pretas al la
aŭtun’ la lito.
Odor’ disforas.
59
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Al kaparĝento
ŝvebigas brunajn
foliojn vento.
ŝvebigas florojn
la vent’ aŭtuna,
vesper’ alvenas,
nubiĝo bruna.
Nubiĝo bruna,
silenta ploro
al rusta herbo,
al griza koro.
Kaj ree venas
la nubo migra,
ve, venis frue
la nokto nigra.
Mallonga vivo!
Ni adiaŭos.
Hier’ forkuris,
jen, jam morgaŭos.
En blinda migro
sur spiralvojo
al koro venas
junulmalĝojo.
Junulmalĝojo,
junaj sopiroj,
neplenumitaj
junaj deziroj.
60
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Iamaj amoj,
iamaj tremoj,
senkisaj noktoj;
en kor’ poemoj.
Sonĝoj junstultaj,
espero pala
min nun revenkas
sur voj’ spirala.
Sopirojn, kiujn
forviŝis fino,
mortintoj karaj
el tomba sino.
Dum nokt’ vagantaj
ĉielanimoj
min nun brakumas
ĉe krutaj limoj.
Jen mil memoroj,
jen cent fantomoj
sur voj’ spirala
susuras sonoj.
Fornebuliĝis
post ni jam ĉio:
muel’ , mont’, arboj,
vivo, pasio.
Mi amblas sola
ĉe la spiraloj.
61
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Kvazaŭ mi irus en
pasintaj jaroj.
Nun ĝi altkuras,
nun sekvas vojfalo
de l’ val’ al monto,
de l’ mont’ al valo.
origine hungara
62
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Oggi
Mihály Babits
La sun’ dimanĉa falis al la kort’, virino sola sidis ĉe la pord’.
La ombrojn ŝiris ĉie brila fend’, senvente svenis flora, laŭbotend’.
Inertis teren rozoj, kiel la du virinoj ĉe la tombo de Jesu’.
Vidiĝis tie laca riveret’, dormeme fluis, pace en kviet’, kaj kiel preĝas ĉe la tomb’ por larm’
parencoj, klinis branĉo sin en varm’.
Batadis lante la virina kor’, respondis zume sonorilsonor’, malĝojon batis koro de l’ virin’, dormemon donis sonorila rim’.
Muel’ eterna, trista, klaka bru’
en l’ urb’ malĝojo, tie ĉi enu’.
Ho kiel ĉio varmas en fajriĝ’
de ĉiu brusto fali eĉ negliĝ’
dezirus, kiel la petal’ de l’ tig’, lilioj ĝue velkas en vertig’.
Jen ŝi oscedis, dormis la ĝarden’, ne vibris tra ĝi eĉ hirtiga trem’.
La hor’ pasadis super la virin’
63
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
kaj svenspiregis la ĝardena sin’, ĉar Dio varme surblovetis ĝin.
origine hungara
64
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
De animo al animo
Arpád Tóth
La supran nokton ĉe l’ fenestro mi rigardas kaj tra l’ vasta arkĉiel’
kunigas en okulojn miajn la trembrilon mildan de forspaca stel’ .
Tra spaco nigra, frostdezerta ĝi jen venis al mi ĉi senlaca flam’, veturis bilionajn mejlojn kaj
ĝi kiom da jarmiloj migris jam.
Mesaĝ’ ĉiela, kiu fine nun al celo venis, al okula vart’
kaj mortas milde, dum surfermas mi la ĉerkfermilon lacan de l’ rigard’.
Mi lernis iam, ke per filtro tra kristala instrumento de l’ kemi’
la lum’ ĉiela nin sciigas pri atom’, parenca al la ter’ kaj ni.
ĉi lumon ŝlosas, sorbas mi je sang’, atentas en medito, en silent’
praplendon kian ploras ĝi al mi, ĉiel’ al ter’ – al si la element’.
65
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Doloras l’ astrojn eble la solec’, orfeco sola en la vasta spac’?
Ke trans glacio, foro, nokto eĉ ne trovas ili nin en frata pac’?
Ho, kial plori, stel’ , pli fore vi ne estas ol la homa kor’ de kor’.
Ho, kiu dirus, ĉu de Sirius’
aŭ hom’ distancas oni plie for?
Ho ve, vi anim’, ho ve, amikec’, ve, vojo de l’ animo ĝis anim’!
Mi sentas lacajn lumojn de l’ okul’
kaj inter ni: la frosta malproksim’.
origine hungara
66
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
For la bravo
Simon Kemény
La purpuron temp’ ĉifonis, ora rid’ de l’ tero dronis, kron’ forfalis, ĝojperdanto iĝis gnom’ el Tergiganto.
La papav’ de sano, sango velkis for jam de la vango.
Frost’ venenis sonĝ-aromon kiel verm’ la belan pomon.
Iam turnis sin, nun stumblas, iam kantis ĝi, nun grumblas.
Mankas karb’ al varmosento kaj glaci’ al freŝa vento.
Dikan ŝinkon ĝi ne ligas al fumtub’. ¯i ne pretigas hejman brandon. Jam ĝis fino gutis la bongusta vino.
El la astroj ĝi plej posta, sen labor’, malmultekosta, staras ĝi en aĝoklino
ĉe l’ ĉiela vilaĝfino.
67
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Bravegulo, grandsinjoro!
Estas for jam via gloro.
Portas dors’ heredan punon, plumbopelton, la maljunon.
Kiel korv’ ĉe l’ besto morta; aŭ ĉevalo lac-malforta,
ĝi sin turnas, stumblas, tretas, sur la kamp’ de Di’ vegetas.
Sur dorsaĉ’ la homo sidas; kien fuĝi, li ne vidas; restas, dum ĝin plagoj batas,
ĝis lin Dio ekkompatas.
origine hungara
68
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Domflanke...
Gyula Illyés
Domflanke, side sur la ”alsubtegmenta grado”
mi aŭdas tiajn vortojn: mi kaptas vin, tomato!
kaj tranĉas vin duone – kaj poste bis – duone, je tiel! Kaj nun saltu – ŝup – en la supon. Bone!
La avinet’ babilas senĉese kvankam sola, ŝi kredas, ke neniu ŝin ĉe la supo bola atentas... sed eĉ tiam, kiam ŝin vidas oni, al aĵojn ŝi ne hontas intimajn vortojn doni: He, fajro, ne friponu, nu?, jam silentu vere, la manon ne ekmordu kiel la kok’ kolere!
Plenmanon nun da salo; he, kie vi, saltaso?
Mi portos tuj hejtaĵon el nia branĉamaso.
Terpomo, vi varmiĝos, vi ne bezonas tremi!
Obstina branĉo, kial vi nun ne volas veni?
ŝi iras ĉe l’ fruktarboj senĉese diskutante kaj tiam brilaj branĉoj kliniĝas al ŝi kante, ŝin ekkaresas ame kaj alsusuras varme, folioj etaj ridas plezure, ĝojolarme kaj supre, kiel pastroj hostion sanktan, sunon krepuskan nuboj metas en incensplenan fumon.
Ho, Dio, vin kaŝanta en arb’, en kampo-sino, kiel ridet’ embuskas en ama junulino, 69
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Vi, kiu pli malfermis ol tiujn de poetoj l’ orelojn de l’ avino al viaj sonsekretoj: mi kvazaŭ surda stumblis kun raŭka kri’ ebria post vin en ĉi nigrega, turniĝa mond’, vizia, kiel al ŝi, ke vin ĉi vort’ alondu, kuraĝe vian vorton simile mi respondu.
Jen la vespera ruĝo, ĉi tiu best’ giganta nun miajn ŝultrojn lekas, sin super min klinanta, kaj sub la morusarboj el supaj sep teleroj al vi ekŝvebas pie ĉielen fum-oferoj.
Ho, vidu, la gardantoj de via vort’ kaj rido sekreta plenabundas de varma, milda kredo: do kiel tiun lastan hebrean vespermanĝon, ho benu suferintojn, ilian vespermanĝon.
Kiu en grenon, arbon la sangon verŝis ŝanĝe
- la vian – kaj aldiris: jen al vi, prenu manĝe, permesu, ke min via pacema vort’ saturu kaj tiel tiuj Dekdu, de via flam’ mi brulu.
Jen la riveroj bluaj l’ alvenan nokton kribras, pro l’ malvarmeta fluo folioj ade vibras.
Mi morgaŭ ekforiros. Ho, la sekreton diru, ke mi kun arboj, akvoj kunbabilanta iru kaj kun la ar’ senscia, kies mi estas ido kaj kiuj al sinjoroj balbutas eĉ per vido, tiel senpovas ili. Min benu per la forto: kompreni, komprenigi min, se eĉ sen vorto.
En mutaj trajtdemandoj la sencon mi retrovu, al la demandoj klaraj respondi mi ekpovu, kaj miaj vortoj kiel la vortoj de l’ avino 70
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
sonoru plie ĉiam, sonore kaj sen fino, senpense pri la rido, senpense pri la moko: ne aŭdas oni ankoraŭ voĉon de l’ kora voko.
Tutklare kiel petaj okuloj de etuloj priploras min la mutaj, malgrandaj stelo-buloj, anstataŭ floroj ili dum nokto min konsolas por doni esperfloron en nokt’, kiam mi solas.
Samkiel mil okuloj sekrete en sorĉligo demandas rosogutoj sur verdoj de l’ brasiko.
Jen do, vojaĝi preta mi sentas en malhelo: rigardo sorĉa al mi radias kiel stelo: sub rido kaj larmantaj rigardoj, koraj fortoj stimulas reciproke sin vagemaj vortoj en mi, ke min preninte ili per forto fera konduku en ĉi tiu konfuza diso tera.
Mi, kiu ĉe la flanko de humila, eta domo stariĝas de la bole varmega fund’ – mi homo, timanta rigardadas, tremanta kaj medita supozi mi kuraĝas: mi estas elektita.
Duflanke al mi branĉoj lunlumaj sin klinetas kaj al la vojo nigrajn bukedojn sternoĵetas.
Singarde, inter bedoj – terpomplantoj – mi paŝas, en bedoj nestas fruktoj, sonĝvarmo ilin kaŝas.
Mi iras sen adiaŭ, se mi ekriverencus, kokidarĝente ili ploreti tuj komencus.
origine hungara
71
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Letero al mia edzino
Miklos Radnóti
Verkita en koncentrejo antaŭ martirmorto Misteraj, mutaj floroj en la valo.
Ululas la silent’ en mia mensĝangalo.
Mi krias vane, surde – sen respondo: Serbio kuŝas svene. El la fora mondo jen via voĉo traplektas sonĝon mian; tagiĝis jam, sed ĝin mi aŭdas ĉiam.
Silenton do, dum ĉirkaŭ mi ekzumas filikoj fiertigaj kaj min alpalpumas.
Ho, kiam povos vin mi vidi nove?
Vin, kiu firma estis, psalme, ĉiopove kaj bela kiel lumo, kiel ombro bela, eĉ mutan vin mi trovus, eĉ en blind’ malhela.
Vi kaŝas vin ĉi tie. Al okuloj por mi vi ŝvebas el-en, mens’ vin povas formi.
Vi estis vero, sed nun revo sankta.
En puton de l’ knab-aĝo refalanta.
ĵaluza mi postulas amkonfeson, vi donu kiel iam la promeson pri ligo nia. Glimas amespero, 72
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
oscedas ree puto de la vero: mi scias, ke vi jam edzino estas; landlimoj tri, sovaĝaj tamen disarestas.
Aŭtunas jam. ĉu velk’ min plu katenos?
ĉu bild’ pri nia kis’ – pli akra venos?
Miraklojn kredis mi, sed estis jam delonge; grenadĵetiloj vicas alte kaj oblonge.
Okulobluon vian supre mi admiris, sed bombflugantoj ĝin en nigran nubon ŝiris -
atakopretaj. Sed mi tamen spiras.
Kaptit’ mi estas; kion mi aspiras, mi juĝas sobre. Tamen, foj’ post fojo mi marŝas sur l’ anima longa vojo; mi migris landojn en ardaĵ’ purpura, se devos, min mi sorĉos tra la nura flamar’ por spiti ĉion, hejmen veni, mi povos kiel krusto min alkroĉe teni.
Valora, pli ol armilar’, potenco, trankvil’ de krudaj viroj en danĝerodenso trankvilon donos al mi. Kvazaŭ nokta flu’
envolvas min la sobro de l’ duoble du.
origine hungara
73
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Vintra vespero
Lörine Szabó
Alvenis Loci, fil’ trijara kun ventmordita ruĝa vango, la urson ĵetis li kaj laŭdis la mondon lia eta lango, ke fumas nazo de l’ ĉevalo, ne falis li de la glitilo; genuojn miajn eksurrampas por elrigardi mia filo.
Ho, kial li reveni devis?
Avide brilas la okuloj
vidante kiel ekdancigas libelojn neĝajn ventoluloj.
Babilas li, mi sentas kiel koreto pulsas sub la mano, mi pensas pri kapreolido, arbaro, lupo, uragano,
milito, plago, defenmanko, pri ĉio, kion mi sur stratoj mem vidis ĵus veninta hejmen.
Pri ĉiuj krudaj sortobatoj, 74
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
pri ĉiu vundo de la mondo, pripensi eĉ pli ol malbone, ĉar kion mi esprimi povas, min igas ĝemi angortone.
- Ho, Paĉjo, kiel bela vintro!
La knab’ raviĝas kun aplaŭdo.
Ho estus bone al li kredi, al ĉi senscia ĝojo, laŭdo.
origine hungara
75
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
El ”Opus incertum”
Gunnar Ekelöf
Kion ni vidas, aŭdas, sentas, pensas estas malpli ol ĉies duono.
Kion vi ne vidas, aŭdas, pensas estas pli ol la alia duono.
Vivo estas balanciro sur la linio inter ili du.
Fikcia linio inter ĉies duono kaj duono alia.
Sensignifa plankfendeto; ŝnuro, kiu ne ekzistas!
¯uste tial li, lamanta ekvilibr-artisto, falegos iam en ambaŭ, kion li scias kaj ne scias.
La eterna fine tio ne estas, kio estas aŭ ne estas.
La eterna estas la bela provo kaj ĝia vaneco, la bela sekvas en la konscion pri ties vano.
origine sveda
76
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
La senmorteco de la animo Mihály Csokonai Vitéz
(Parto)
Esti aŭ ne esti, dubo plej problema, kies solvo estas cerbumiga, prema; kiam la demandon turni mi esploras, al la fund’ profunda nova mi ekboras.
Vidas, ŝaŭmas menso, tremas kor’ en timo,
ĝemas en la dub’ tordita homanimo.
Sentas min mi nobla, kaj nun jam inerta.
Kovras nub’ l’ esperon, la dubo jen certa.
Kiam mi ĉielen, vivan koton ŝovas, dian flamon en ĝi mi apenaŭ trovas.
Inter stelojn portas min flugil’ etera, borden de la tombo trenas membro tera, kaj mi pendas inter la ĉiel’ kaj tero, mi – anĝel’ aŭ besto, aŭ nur gut’, polvero.
Se mi estas, vivi mi eterne devas, se mi mortos, kial do sufere revas?
Se la vivo pasos, kial nia ter’ do?
Kial la espero antaŭ certa perdo?
Sole por suferi, havi mil dolorojn, sole por kalkuli en ekzil’ la horojn, 77
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
sole por sopiri al pli glora lando kaj neniam iĝi ties atinganto?
Por sufer’ mi estu, por la vivon penti, eĉ espero servu nure min turmenti?
Tiel mi sopiras la Nirvan-azilon.
Ter’ – uteren prenu vian lacan filon!
Feliĉul’ centoble neniam vivinta, al la font’ de l’ vivo ne prisoifinta.
Ve al la vivanto, kiu ekis spiri, pun’ funebra al li en nenion iri.
Ne estante ĝuon mi ne konus por mi, povus en sonĝbrakoj nekonataj dormi.
Sed, se ekfajreris en mi vivflamo, tuj ekbrulis la – al ĝi tiranta amo.
Esto! ĉiellando eĉ en ter-mizero!
Eĉ sen sent’ ne-esto – vi mem la infero!
Staras mi nun en la florinsul’ de l’ vivo, meze de ondŝaŭmo, pinte de montrifo, vidas mi la duban foron de la bordo, fluon de la viv’ aŭ finon de la sorto.
Sub mi klakas grince dent’ de l’ elementoj el la faŭk’ kaosa muĝas blekaj ventoj, sorĉo proksimigas al mi ostomanon:
”Vi pereos!” krio tranĉas l’ uraganon.
Sed ĉe la kurteno blua de l’ esperoj ridetante brilas jam la frataj steloj indikante, ke el alto la animo venas.
la plibono vivas, se mi korpon senas.
78
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Ho, vi dolĉaj sentoj de la eterniĝo, kiuj nin fortigas per konsol-feliĉo: por la eterneco jam komenco: tio kion mi nun sentas en la fantazio.
Kaj vi, kiu same taksas eston, agon, kiu studas viajn forton kaj imagon, kiu ĉirkaŭ vi jam konas mil aferojn, ties formojn, kvantojn, ties manierojn; juĝi vi kuraĝas, al vi ne sufiĉas jam la ter’, aero, kiu vin provizas, sed vi ĉirkaŭ vi mem kreas mondon, novon, simiante la laboran ĉiopovon.
Vi, per kiu kreas, agas mi, plenumas, juĝas kaj konscias, sentas kaj cerbumas, esperadas, ĝuas, ploras mi en timo, vi real’ mirakla en mi mem, animo, direktanto de ĉi polvomaŝineto, di’ kreita al liliputplanedo!
Ekmeditu, studu, vin al vi elvolvu, ĉerpu poste forton, vian eston solvu!
origine hungara
79
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Nokt’ feliĉa
Sándor Petöfi
Nokt’ feliĉa! – Mi kaj mia belfloro nin amuzas en ĝarden’ je nokthoro.
En silento nur la hundoj ekbojas; surĉiele,
fee, bele
steloj, luno brilvojas.
Mi neniam estus bona noktstelo.
Mi ne restus por la nokt’ sur ĉielo.
Ne amuzus min anĝela kant˛oro.
Je vespero
vin sur tero
mi vizitus, belfloro!
origine hungara
80
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Taglibro
Anna Maria Lenngren
Dimanĉ’: amas mi ĝismorte.
Lundo: esprimas sin doloro.
Mardo: respondas ŝia koro.
Merkred’: ni amas tute-forte.
ĵaŭdo: ŝanĝemas flirtulino.
Vendred’: mi ekhurlas venĝokrion.
Sabat’: fervore gluglas vino.
Dimanĉ’: forgesis mi jam ĉion.
origine sveda
81
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
Mi estas amanto
Harald Fors
mi estas amanto de la nuancoj amiko de la nedifinita
sindonanto al la misteroj mi jam sentis kison de la letargio kaj aŭdis ĝian flustron mi estas amanto de la nuancoj origine sveda
82
T R A M I A P R I S M O
eLIBRO
http://www.omnibus.se/inko ISBN 91-7303-009-0
83
- Enhavo
- Edeno
- La birdo
- Sonoriloj sonas
- Kie mi
- Civilizo
- Kvazau' mi
- Letero venis
- Sun’ subira – scen’ plej bela
- Vi mem ne estas...
- Mia fantazio
- Vojag’bildo: Stokholmo
- Antikva porcelano
- La tago
- Vesperkanto
- Noako
- Mi estas c'iel
- La au'rora stelo
- Leciono
- Iam kaj nun
- Malfelic'o en la amo
- Verkita c'e tablo, kiam akcidento okazis
- C'e la dancejo
- Dezerta floro
- Kien la sango de Kristo?
- La infano volas ludi
- Foiro
- Somerlumo
- Mi protestas
- La stelo
- Verdfolia, blanka
- En la arbaro de Vál
- Sorc'a lago
- La du mortintoj (1915)
- Silenta vespero
- La naiva kampulo
- La jaro de l’teruro
- La plej bela kanto
- Kiam oni min riproc'is
- Benzino
- Venontnokte
- Spiralvojo
- Oggi
- De animo al animo
- For la bravo
- Domflanke...
- Letero al mia edzino
- Vintra vespero
- El ”Opus incertum”
- La senmorteco de la animo
- Nokt’ felic'a
- Taglibro
- Mi estas amanto