Skip to content
This repository has been archived by the owner on Nov 22, 2019. It is now read-only.
Ana Ribeiro edited this page Jun 29, 2017 · 10 revisions

Bonvenon al la Vikio! Ĝia celo estas ekspliki al komputilistoj kiuj jam scias pri la teknologioj uzitaj ĉi tie (REST protocol, MySQL) pri la funkciado de la datumbazo kaj de la REST-API de UEA. Tiu ĉi dokumento estas

Menuo

Datumbazo

La arĥivo kiu difinas nian datumbazon estas novuea.mysql.sql, en ĝi estas la strukturo de ĉiuj tabeloj kaj ankaŭ komentoj pri la specifa funkcio de ili ĉiuj. Ĉi tie oni vidos superrigardon pri la datumbazo.

modelo

Kiel videblas, la Datumbazo estas dividita en kelkaj partoj kiuj reprezentas la malsimilaj aspektoj de la organizo. Jen priskribo pri la partoj en kiu la datumbazo estas dividita:

  • Kerno: ĝi estas la centra malhela purpora skatolo, ĝi reprezentas la ĉefajn aferojn de la organizo: kiuj estas la uzantoj de la sistemo kaj la asocioj rilataj al UEA. La plej kerna tabelo verŝajne estas UzantoAuxAsocio, ĉar ĝi donas ligeblon en la sistemo al aferoj kiuj, ambaŭ, Uzantoj kaj Asocioj povas fari (ekzemple, esti perantoj).
  • Grupoj: ĝi estas samkolora skatolo je la maldekstra flanko de la kerno. Ĝi estas samkolora sed ne samskatola ĉar ĝi estas tre ligita al la kerno, sed povas esti vidata kiel alia grupo. Ĝia ĉefa celo estas grupigi uzantoj kaj asocioj en malsimilaj grupoj (ekzemple, Estraro, individuaj membroj, ktp).
  • Administrado: Ĝi estas la centra dekstra skatolo ankaŭ malhelpurpora. Ĝia ĉefa celo estas gardi addmininrajtojn al kelkaj uzantoj. Sed tiu sistemo ne nepre devus esti administritaj de uzantoj, kiel ni havas REST-API, la administranto povus esti eĉ alia sistemo.
  • Teko: Ĝi estas la plej maldekstra centra rozkolora skatolo. Ĝia celo estas gardi tekaĵoj kaj la grupoj de uzantoj kiuj rajtos aliri al ĝi (ekzemple, nur individuaj membroj rajtos aliri al Revuo Esperanto).
  • Voĉdonado: Ĝi estas la maldekstra malsupra flava skatolo. Ĝia celo estas gardi la voĉojn de la uzantoj kaj la voĉdonadoj farotaj en la sistemo.
  • Retlisto/abono: Ĝi estas la malhelblua plej malsupra skatolo. Ĝia celo estas gardi dissendojn. Parto de ĝi povos baldaŭ malaperi kaze oni decidus uzi sistemon de Wordpress (uzata por la ĉefa retejo uea.org) por fari tion.
  • Spezraporto: Ĝi estas la maldekstra supra oranĝa skatolo. Ĝia celo estas gardi informojn pri perantoj kaj plenumotaj spezraportoj de tiuj perantoj.
  • Kongresoj: Ĝi estas la supra dekstra verda skatolo. Ĝia celo estas gardi informojn pri la kongresoj kiuj okazas sub aŭspicio de UEA.

REST API

La dokumentado pri la REST-API de UEA estas dividita laŭ la permesnivelo kiu estas bezonata por aliri la informojn. La dokumentado estas organizita je:

  • Publika aliro: La komandoj subdivitaj en tiuj sesio estas publikaj, kaj oni rajtos aliri al ili sen neniu ajn permeson. (Vidu detalojn) 👍
  • Uzanta aliro: Nur ensalutitaj uzantoj rajtos aliri al tiuj komandoj. (Vidu detalojn)
  • Admnistrantoj: Nur admnistrantoj rajtos aliri tion (Vidu detalojn). 👎
Clone this wiki locally