Claude Piron (1931–2008) estis psikologo, tradukisto kaj verkisto en Esperanto. La celo de ĉi tiu projekto estas disponigi fidindajn tekstojn de kelkaj el liaj verkoj. Permeson enretigi ilin afable donis lia vidvino aŭ la aŭtoro mem.
Enestas du specoj de HTML-dosiero:
-
Tiuj, kies nomo havas ciferon aŭ
_MS
antaŭ la punkto, estas precizaj transskriboj de specifa eldono aŭ manuskripto. Necesas rigardi ilin kiel simplan tekston, ne per TTT-legilo, por kompreni ilian aranĝon. Paĝnumeroj aperas en HTML-komentoj, linioj estas dividitaj kiel en la originala libro, kaj dividstrekoj ĉe la fino de linio estas indikitaj per speciala konvencio. -
La aliaj estas novaj HTML-eldonoj, kiuj fidele sekvas la transskribitajn librojn escepte korektojn de evidentaj eraroj.
Kiam ekzistas fidinda PDF-skano, ĝiaj MD5-sumo kaj grando estas menciitaj ĉi tie, sed la PDF-dosieron mem oni trovu aliloke.
Poemaro modesta laŭ amplekso, sed ege riĉa laŭ la vario de la temoj kaj formoj, ĝi montras entute freŝan koncepton pri la rimedoj kaj celoj de la poemarto.
HTML:
Malmalice_1977.html Kuopio: La Nuova Frontiera, 1977.
Malmalice_2001.html Vieno: IEM, 2001.
Skanoj:
eee537727c039032d29e1816be00be66 1495016 Malmalice_1977.pdf
5c50da55cad68a0d2893da7b22f7d2ed 1761910 Malmalice_2001.pdf
Detektivromano, la unua en la «Ĉu-serio». Kiu murdis la junan farbiston? Ĉu entute estas murdo? Se jes, kial do iu volus ĉesigi lian vivon? Li ne estis riĉa, kaj ne apartenis al tiu homkategorio, kiu havas financan aŭ komercan signifon. Sed li havis politikan agadon. Ĉu do pro tio? Aŭ ĉu decidis lian sorton komplika ama vivo?
HTML:
Cxu_vi_kuiras_cxine_1976.html Aabyhøj: Dansk Esp. Forlag, 1976.
Cxu_vi_kuiras_cxine_1996.html Vieno: IEM, 1996.
Cxu_vi_kuiras_cxine.html HTML-eldono.
Skanoj:
231a7cfc1cfa8fca7604dde5aa8b9cbd 7654251 Cxu_vi_kuiras_cxine_1976.pdf
En la dua krimromano en la «Ĉu-serio» la problemo frontanta al la detektivo Jano Karal estas jena: politike potenca arkitekto kaj ties edzino mortas en aŭtomobila akcidento, kiu tamen tute ne povas esti akcidenta. Kiu povis difekti la meĥanismon? Kiu havis motivon por tio? Ne mankas homoj kun kialo por mortigi la arkitekton, sed kiel tiuj povis aranĝi la saboton?
HTML:
- Antverpeno: Stafeto, 1978.
Cxu_li_bremsis_suficxe_1979.html Antverpeno: Stafeto, 1979.
Cxu_li_bremsis_suficxe.html HTML-eldono.
Skanoj:
61d75294bd5df89845ff1a4d2672c073 9658478 Cxu_li_bremsis_suficxe_1979.pdf
Pluraj intrigoj plektiĝas ĉirkaŭ la enigma figuro de Rikardo Ospaci, kiu pretendas havi kontakton kun eksterteranoj kaj lanĉis sian propran politikan partion, pro kio interesiĝas pri li ankaŭ la agentoj de eksterlandaj sekretaj servoj.
HTML:
Cxu_li_venis_trakosme_1980.html Antverpeno: Stafeto, 1980.
Cxu_li_venis_trakosme.html HTML-eldono.
Skanoj:
df2cb2e0a8fd4fa423aa351e2ae9cef2 11083154 Cxu_li_venis_trakosme_1980.pdf
El la «Ĉu-romanoj», jen la sola, kies agado ne okazas en «Sanktavalo», sed en Kazaĥio, en la tiama Sovet-Unio, pli precize ĉe internacia konferenco en Alma-Ato, kie polica detektivo Jano Karal deĵoras kiel ano de la internacia sekureca servo.
La aŭtoro enplektis detalojn kaj impresojn el la propraj spertoj, kiam li en septembro 1978 mem dumtempe laboris en Alma-Ato.
HTML:
Cxu_ni_kunvenis_vane_1982.html Antverpeno: Stafeto, 1982.
Cxu_ni_kunvenis_vane.html HTML-eldono.
Skanoj:
1228a44ce7be64a2ca7d69527de53a96 12793486 Cxu_ni_kunvenis_vane_1982.pdf
«Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo» en belstila kaj malpruda lingvaĵo.
HTML:
Cxu_sxi_mortu_tra-fike_1982.html Antverpeno: Stafeto, 1982.
Cxu_sxi_mortu_tra-fike_2000.html Vieno: IEM, 2000.
Cxu_sxi_mortu_tra-fike.html HTML-eldono.
Mankas ankoraŭ.
Lingvo-instrua romaneto, bazita sur la principo motivi la lernanton per redukto de novaj lernendaĵoj.
HTML:
Gerda_malaperis_MS.html Teksto simila al manuskripto.
Gerda_malaperis_1983.html Chapecó: Fonto, 1983. 48 paĝoj.
- Chapecó: Fonto, [ĉ. 1987]. 48 paĝoj.
Gerda_malaperis_1992.html Bonn: Germana Esperanto-Junularo, [1992]. 48 paĝoj.
Gerda_malaperis_v30.html Chapecó: Fonto, [sen jaro]. 56 paĝoj.
- Bonn: Germana Esperanto-Junularo, 1994.
- Impeto, 1994. ISBN 5-7161-0005-8.
- Impeto, 2004. ISBN 5-7161-0112-7.
Gerda_malaperis_2006.html Chapecó: Fonto, [2006]. 62 paĝoj.
Gerda_malaperis.html HTML-eldono.
Skanoj:
d8c4b13e6dd8d0c4e9998b4ba713782a 1462929 Gerda_malaperis_1983.pdf
70f157f549a93473f57699a2288d904c 1460240 Gerda_malaperis_1992.pdf
1b7f224811d20f7b34c08226978d70be 1778812 Gerda_malaperis_v30.pdf
54a24d602a5f85e0902af75d01fe7fce 1976868 Gerda_malaperis_2006.pdf
Kolekto da tekstoj, sen rilato unu kun la alia, kiuj estas kompreneblaj sen plua lernado por tiu, kiu bone lernis la vortojn kaj gramatikaĵojn de la paralela ĉapitro en Gerda malaperis!.
HTML:
Lasu_min_paroli_plu_1984.html Chapecó: Fonto, 1984.
Lasu_min_paroli_plu_2005.html Chapecó: Fonto, 2005.
Lasu_min_paroli_plu.html HTML-eldono.
Humura romano en facila lingvaĵo, malpli instrua kaj pli distra ol Gerda malaperis! kaj Lasu min paroli plu!.
HTML:
Ili_kaptis_Elzan_1985.html Chapecó: Fonto, 1985.
Ili_kaptis_Elzan_2000.html Chapecó: Fonto, 2000.
Ili_kaptis_Elzan_2007.html Chapecó: Fonto, 2007.
Ili_kaptis_Elzan.html HTML-eldono.
Rakontoj el diversaj partoj de la mondo, verkitaj por plezure pligrandigi vian vorto-provizon.
HTML:
Vere_aux_fantazie_1989.html Chapecó: Fonto, 1989.
Vere_aux_fantazie.html HTML-eldono.
Facila kaj streĉa rakonto pri naiva junulo.
Stranga emo kisi, rekisi, kisadi aperas nekompreneble en multaj anoj de urba loĝantaro kaj poste epidemie disvastiĝas en la tuta lando. La emo estas tiel forta, ke por la homoj, kiujn trafis tiu bezono, ne gravas, kiun ili kisas, gravas nur la kontentigo de la nesuperebla deziro. Fakte, tio estas nur unu simptomo de nova malsano, kiu perturbas tutlande la vivon. La aŭtoritatoj ne scias, kiel reagi. Tamen, en unu difinita kategorio de homoj, la impulso kisadi ne montriĝas. Ĉu ili estas anoj de konspiro? Iom post iom oni ja ekscias, ke la afero estas ligita al intrigoj disvolviĝantaj sur Kariba insuleto, kaj al ties politika situacio ...
La eldono de 2000 havas samvolume ankaŭ naŭ novelojn de Sándor Bakó.
La libro havas dek novelojn de Sándor Bakó kaj sep novelojn de Claude Piron:
- La dikulino
- Ĉu en la akvo kuŝas li?
- La forto de rigardo
- Terura diro
- La plezuro plani
- Reviviĝo
- Nokta veturado
Ŝajne ekzistas ankaŭ aliaj aŭtoraj tekstoj de la unuaj kvar, ĉar grave malsamaj versioj troviĝas en la reto, sen fontindiko. La kvara troviĝas ankaŭ en Lasu min paroli plu!, kun la titolo «Timiga diro», kaj versio en la reto havas la titolon «Terura novaĵo».
HTML:
La_dorsosako_de_panjo_Rut_1995.html Vieno: Pro Esperanto, 1995.
La_dorsosako_de_panjo_Rut.html HTML-eldono.
La libro havas dek sep novelojn de Claude Piron kaj dek novelojn de Sándor Bakó. La noveloj de Piron estas:
- La Superulo
- La banujo
- Reviviĝo
- La strangulo
- Ĉu kredinda, ĉu nekredinda?
- Timiga maljuniĝo
- Telefona registrilo
- Plej rapide tra Parizo
- Vivu li! Vivu li! Vivu li!
- Ismet
- Ĉu Tamara edziniĝos?
- Ĉu fakso utilos?
- Kiu volas pli, povas pli
- Ne moviĝu
- Mi perdis mian nomon
- Stranga veturilo
- Sen pardono
Elokventa pledo por la riĉeco de la parolata Esperanto, surbaze de psikologiaj, stilaj kaj sociaj konsideroj. Unu el la plej aĉetataj kaj legataj libroj en Esperanto.
HTML:
La_bona_lingvo_1989.html Vieno: Pro Esperanto, 1989.
La_bona_lingvo_1997.html Vieno: IEM, 1997.
La_bona_lingvo.html HTML-eldono.
Skanoj:
d43fe4773d533cd47bb342c00f54cebd 11833758 La_bona_lingvo_1989.pdf
be9f023a231b31e274dc77d074dc5f14 10120209 La_bona_lingvo_1997.pdf
Skanoj:
2dee535b06266d55152e28730225400d 653838 Cxu_euxropa_aux_azia_1977.pdf
Severe deprimita viro revenas resanigita post malfacile kredebla vojaĝo al stranga «paralela mondo», alirebla, laŭ liaj diroj, tra preciza loko en alta montaro. La juna psikologino, kiu prizorgas lin, sekvas liajn spurojn kun la volo certiĝi, ĉu temas pri realo aŭ fantaziaĵo. Ŝi spertas ion similan. Ĉu ambaŭ estas viktimoj de halucino? La rakontanto, mem psikoterapiisto, sub kies kontrolo la junulino laboras, jen skeptikas, jen emas kredi. La strebo por trovi la veron kondukas lin al malkovroj, kiuj ŝanĝos lian tutan percepton pri la universo ... kaj pri si mem.
Tien_1997.html Vieno: IEM, 1997.
Tien.html HTML-eldono.
Skanoj:
2eae6260bf95a8cc2260a1590e71945b 10132674 Tien_1997.pdf
Paciento priskribas al psikoterapiisto ripetatajn vojaĝojn en alian universon, kie li malkovras spiritajn estulojn kaj vivon por terano eksterordinaran. Fascinita de tiuj rakontoj, la psikfakulo decidas fari pri ili sciencan esploron. Tiel estiĝas dialogo inter viro kun neordinaraj mistikaj travivaĵoj sentataj kiel realaj kaj materiisma specialisto provanta kompreni mondon, kiu, por li, povas esti nur mensa kaj halucina.
HTML:
Dio_psicxjo_kaj_mi_MS.html Manuskripto.
Dio_psicxjo_kaj_mi_2007.html Vieno: Esperantomuseum, 2007.
Dio_psicxjo_kaj_mi.html HTML-eldono.