Skip to content

jdaless/Vortaro

Folders and files

NameName
Last commit message
Last commit date

Latest commit

 

History

47 Commits
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Repository files navigation

Universala Vortaro Demokratia

https://uvdemokratia.com

Reta vortaro, tekstaro, kaj tradukilo. La vortaro enhavas aĵojn kaj oficialajn (de la Akademio, ktp) kaj kreitajn de uzantoj.

Eldoni al Azure

Eki

La UVD estas apo farita de .NET6. Post instalado de dotnet, oni devos krei la komencan datumbazon. La projekto Servilo ankaŭ estas ilo por krei tian datumbazon el dosiero .csv. Ekzemple,

dotnet run  --project ./src/Server/ dosieroj/fundamentaVortaro.csv

Tio uzas la klason Krei, kiu traktas la csv'on kaj kreas la datumbazon. Poste, oni simple povas uzi dotnet run --project .\src\Server\ por komencigi la servilon. Iru al https://localhost:7095 por uzi la apon.

Kiel ĝi funkcias

Serĉu vorton per la serĉilo. Ĝi rigardas la x-sistemo kiel la ĉapelitajn literojn (ekz: ux => ŭ). Se vi volas, vi ankaŭ povas uzi RegEsp'on, similan al tiu kiun la tekstaro uzas. Ekzemple, se vi volas serĉi ĉiujn vortojn kiuj komencas per "r", serĉu "^r".

Helpu min

Malfermu "Issue"ojn kaj faru "Pull Request"ojn. Mi volas la helpon de iu ajn kiu volas doni ĝin! Mi bezonas helpon ĉefe pri la jenaj fakoj:

  • Esperantigi la kodon (anstataŭi la "boilerplate"ajn anglajn vortojn)
  • Plibonigi la aspekton de la apo (per CSS ktp)
  • Rapidigi la apon

Aliaj Notoj

fundamentaVortaro.csv venas rekte de la Akademia Vortaro. Mi faris etajn ŝanĝojn por ke ĝi funkciu kun la apo. Duoblajn vortojn kaj elementojn kun pli ol unu vorto mi forigis. Ideale, ĝi enhavus la tutan akademian vortaron kaj eble aliajn fidindajn fontojn (PIV, la tradukoj el Tujavortaro, ktp) sed tio ne estas facila tasko.

Kiam mi komencigos la retejon, mi plenigos la datumbazon per la oficialajn fontojn kaj poste ĉio venos de uzantoj.