Skip to content
psychoslave edited this page Dec 29, 2017 · 74 revisions

Bonvenon sur la vikio de Lupa!

Farenda

  • Trovi solvon por uzi nur tutliteraj vortojn anstataŭ lekiskaj unuoj kiel "==".
  • Trovi solvon por uzi plenunikodajn vortoj, ekzemple "ĝis", kiel leksika unuo.
  • TsT rekomendis uzi luajit kiu jam provizas unikodan por nomo de variabloj.Ekzemple luajit -e 'local ĵetono = "bone" ; print( ĵetono )'
  • Jam proponi tradukon por ĉiuj leksikaj unuoj per tabelo kun stato de implementado.

Listo de leksikaj unuoj

Sekvante la rekomendo de Luiz Henrique de Figueiredo, jen estas la plena listo de tradukproponoj por ĉiuj leksioj (tio estas Angla token, Franca lexie)

Origino Tradukproponoj
(ASCIIa anstataŭo)
Priskribo Klarigo Stato de realigo
~ disaŭe laŭduuma logika malinkluziva disjunkcio realigita
~ nee laŭduuma unuloka logika malinkluziva disjunkcio realigita
& kaje laŭduuma logika konjunkcio realigita
| aŭe
kajaŭ
kaŭ
laŭduuma logika inkluziva konjunkcio
>> sobŝove ŝovo La kuranta uzado de "(mal)dekstren/liven" ŝovo uzas reprezentadan anologion kie la plej peza cifero estas skribita live, kaj la malplej peza dekstre. Uzi sob kaj sor estas ambaŭ pli ĝusta kaj pli sendependa de nombroreprezentado.
<< sorŝove ŝovo Notu ke la propono uzas eko- kaj ne ek-, ĉar la unua estas ofte uzata kiel malpli longa sinonimo de komenco, kiam la dua estas prefikso signifanta, "ke la procezo komenciĝas subite, je preciza momento" (laŭ PIV).
= iĝu (igxu) Valorizo
== egalas
egalas al
egaliĝas (egaligxas)
nealias
samas
tiomas
egaleco La problemo kun nur "egalas" estas ke tiu necesas akuzativan duan operandon. Kun "egalas al" okazas spaceton, kiu estas uzita por la leksika dispecigado. Finfine "egaliĝas" estas bone sed uzas unikoda signo, do laŭ la realigado, uzi la x-formo povas esti necesa.
~= alias
neegalas
neegaliĝas (neegaligxas)
malsamas
neegaleco
> estas pli granda ol
pli valoras ol
superas
superiĝas
orda rilato de rigora supereco super estas "pli alte ol (ne tuŝante)"
< estas malpli granda ol
malpli valoras
infraasmalsuperas
men
orda rilato de rigora malsupereco infra estas prefikso "montranta malsuperecon al iu limo".
>= almenaŭas
suras
orda rilato de nerigora supereco almenaŭ estas "tiom aŭ ne nur tiom, sed pli; ne malpli ol"
sur estas "tuŝante supron aŭ flankon"
<= subas
malalmenaŭas
malsuras
orda rilato de nerigora malsupereco sub estas "malpli alte ol (tuŝante aŭ ne)"
+ plus Adicio
- kontraŭ
mal
minus
Unuloka kontraŭo
- minus Subtraho
* multiplike
oble
Multipliko
/ disige
divide
*ozle
plendivido Por divido , uzeblus la novan leksemon "-ozl-" . Ĝi estas konstruita kiel "-obl-" por multiplikado. La konstruo estas bona tiele ke ĝi ne kolizias kun PIVaj vortoj. Hazarde, okazas ke "-obl-" enhavas "b", kiu estas la unua konsono el la esperanta alfabeto, kiam "-ozl-" enhavas "z", kiu estas la lasta el tiu. Do tiu kreas lekseman simetrion, kiu reflektas la operacian simetrion.
//
onige
parte
kalkulo da divida kvociento one ne povas esti uzita tiele, ĉar "2 one 3" estas "3//2"
% kongrue
module
kalkulo da divida resto
^ alt
potencige
Potenciga operatoro
2 alt 3 faras 8
not ne
or aŭ (aux)
and kaj
true vera
false falsa
malvera
, tuj lastvalora operatoro (comma operator)
, plie disigilo de esprimo
; nu disigilo de propozicio
. propra operatoro de aliro al klasmembroj Tiel, object.secret devenas objekto propra sekreto kaj self.sekreto devenas sia propra sekreto. Por la lasta kazo, estus interesa uzi "mem-" kiel prefiksa operatoro, do oni diras memsekreto sed tio ne estas ebla kun la celo de sintaksa kongruo al Lua.
: ke
sin
operator de refleksiva metodvokado object:dosometing() devenas objekto sin farumu
:: ej
etikede
etikedo por ŝalte instrukcio
kie
teke
operatoro por trafa rezolucio (Scope resolution operator)
self sia operator de memreferenco al aktuala kodo
.. kunlige
kunmete
kroĉe
lige
kroĉo (egale nomita kunmeto, ĉemeto)
... ktp variloka esprimo
(spaceto) o
on
finmarko de variablnomo Per difini "o " kaj "on " kiel finmarko anstaŭ nur spaceto, la sintaksa analizo nur gardas la radikon kiel identigilo de variabloj.
" cit komenca citilo cit kaj malcit estas trovebla en PMEG. Uzi "cit" kiel citilo necesas ke ĝi estas sekvanta kun spaceto, do "Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu." devenas cit Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu. ĉit
" ĉit
malcit
fina citilo "ĉit!" estas interjekcio uzata por silentigi laŭ PIV. Tie ĝi estas proponita kiel "silentigi/finigi la citon.".
( je komenca marko por esprimo kiel (aĵo+ero)*umo "je" estas prepozicio "kies senco estas nedifinita kaj kiun oni povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prepozicio konvenas". Plie, oni povas kunligi pluraj "je", tiu parole sonas bonan kaj ne kreas leksemajn konfliktojn. Tiele, "( ( (" kiu memsignifas je "(((" povus esti tradukita ambaŭ "je je je " kaj "jejeje ". Do ((aĵo+ero)/(aĵo-ero))_tradukus jeje aĵo plus ero op one je aĵo sub ero opop.
) grupe
op
ope
finmarko por esprimo La neologismoj "ej", "op" kaj "uj" estas analizeblaj kiel derivaĵoj de la afiksoj -ej-, -op- kaj -uj-. La unua estas por signifi "montranta lokon difinitan por io aŭ karakterizatan per io", la dua por "kiu entenas tute en si pli malpli grandan kvanton da aliaj objektoj de difinita speco montritaj per la radiko".
Nu, "ej" simetrias "je" kontaŭlitervice, kiam tiu marko havas la simetrian funkcian vorton, do tiu faras facilmemoreblan elekton. Gramatike, "ej" estas analizebla kiel adverba loka vorteto, kiu signifas "el esprimloko ĉi finita" aŭ simile.
Kvankam, "uj" estas iafoje uzita kiel interjekcio pri doloro, ĝi estas ĉefe neologismo. Nur unu vorto estus ja sufiĉa, sed kun uzi "uj" por funkcivokada fino pli precize distingas ambaŭ kazo. Kiel funkcivokado ekas kun "-u", uzi "uj" kiel finaĵo egale kreas simetrion, kial ambaŭ enhavas la "u" literon.
function aga
nomu
difinu
verbigu
verba
funkcia
operatoro por funkcie tipi nomon Jam ekzistas aliaj programlingvoj kiel Python kiu uzas "difinu" (aŭ almenaŭ apokopo de tio) por tiu nomoperatoro. Tiu bone taŭgas kun la aliaj tradukproponoj. Exzemple function eat(food) satiety = true; return satiety end; eat('Fruit of Knowledge') devenas difinu manĝi manĝaĵon kiel sateco iĝu vera nu reŝalte sateco hop manĝu cit konfrukto malcit
( i komenca marko por argumentoj de funkcio okaze de difino kiel function compute(number) devenas funkcie kalkuli nombron kiel Notu ke tiu necesas spaco post la i, do la simbolo ja estas "i ", ne nur "i", kontraŭe al la malferma krampo.
) kiel
proceze
rule
finmarko por argumentoj de funkcio kaj komenco de ĝiaj instrucioj
( u komenca marko por vokado de funkcio print('ekzemplo') Notu ke tiu necesas spaco post la u, do la simbolo estas "u ", ne nur "u", kontraŭe al la malferma krampo.
) op finmarko por vokado de funkcio Vidu la eniron pri finmarko por esprimo
[ kies Komencomarko de indica operatoro Esperante, oni povas traduki tabelo[5] per 5a-tabelero, tio estas la kvina ero el la tabelo. En tiu formulado, oni povas asocii "a" al la komencmarko (anstataŭ "[") kaj "ero" (anstataŭ "]") kiel la finmarko, kun inversa notacio: 5[tabel].
] ere Finomarko de indica operatoro Ĉar tiu operatoro provizas nur unu elementon el la tabelo. Tiele tabelo[enigo] = 5 devenas tabelo kies enigo ere iĝu 5
. ties Tabela alirila mallongigo (tabelo.nomo = 123 -- samas al tabelo["nomo"] = 123)
{ de Komencomarko de tabeldifino Tiu ne estas vico, do aro pli taŭgas kiel strukturnomo.
} are Finmarko de tabelodifino
# kvante
longo de
longize
mezure
pese
Longomezurada operatoro Vidu -iz- en la PMEG
break ĉesige (cxesige)
eksterŝalte (ekstersxalte)
rompe
elirejo Vidu Babylscript/JavaScript error messages/eo por klarigo pri la uzo de ŝalt/i kaj derivoj
do fare
else alie
elseif alise
end hop
fine
malinge
Marko de inga (bloka) fino hop estas vorto por "instigi al salto". Oni povus ankaŭ uzi ĥop, kun ĉapelo H, kiel la paro salt-/ŝalt- por ege distingi for la analogio.
for por
function funkcia
goto ŝalte
if se
in el
local aĵa
loka
noma
Atentu ke por eviti konfuzon, oni ne devus uzi "nomu" por enkonduki funkcinomo kaj samtempe "noma" por variaĵonomo. Anstataŭ aga kaj aĵa estas pli bona paro por tio. Ili estas mallongaj, kaj semantike kongruaj: funkcioj ja faras agon, kaj variabloj ja estas aĵo (nomo de konkreta substantivo). Nu, en Lua local ne indikas ke la sekvanta leksemo estas nomo, sed nur ke ĝia alirpovo estas limita al nuna kodingo. Por tio, loka estas bona mallonga traduko. Tamen aĵa ja estas bona eblo por traduki leksemojn kiel var el Javascript aŭ let el Basic.
nil nilo
repeat cikle
return reŝalte (resxalte)
then tiam
until ĝis (gxis)
while dum

Listo de bazaj funkcioj

Origino Tradukproponoj
(ASCIIa anstataŭo)
Priskribo Klarigo
assert asertu
collectgarbage senrubigu
dofile dosierrulu
error eraravizu
getmetatable metatabelodonu
ipairs induktparodonu
loadfile dosiersxargu
loadlib teksxargu
loadstring cxensxargu
load sxargu
module module
next sekvdonu
pairs parodonu
pcall sxirmvoku
print printu
print printu
rawequal rektegalu
rawget rektdonu
rawlen rektpesu
rawset rektloku
require necesu
searchpath dosierindikosercxu
seeall plenvidu
select selektu
setmetatable metatabelloku
tonumber nombrigu
tostring cxenigu
type tipdonu
xpcall traktsxirmvoku

Vidu ankaŭ

Clone this wiki locally