-
Notifications
You must be signed in to change notification settings - Fork 0
Araneujo
La medio Araneujo kombinas plurajn procezujojn: voko-araneo, voko-abelo, voko-abelisto kc por imiti la publikan retejon de Reta Vortaro.
Post kreado de la sekretoj (vd. diversajn skriptojn araneujo/voko-*-sekretoj*
) kaj la komunikreto (bin/create_nw.sh
), vi povas lanĉi ĝin per docker stack deploy -c araneujo/docker-compose.yml araneujo
aŭ pli komforte per la skripto araneujo/araneujo-deploy.sh
, kiu antaŭe kontrolas, ĉu bazaj kondiĉoj estas plenumitaj.
La datumbazo (mysql) estas en la procezujo voko-abelo. Vi povas inspekti kaj pridemandi ĝin per Abelisto, simpla retinterfaco por db-administrado. Por konekti al la datumbazo, kontrolu la eksportitan retpordon en la dosiero docker-compose.yml
kaj lanĉu ĝin en la retumilo ekz. je http://0.0.0.0:8089/
Por konekti vi bezonas la sekvajn parametrojn:
- db: web277
- uzanto: root
- servilo: abelo
- pasvorto: <vd. malsupre>
La pasvorton vi anticipe kreis (espereble) per la skripto voko-abelo-sekretoj kaj dum lanĉo de la medio per araneujo-deploy.sh
ĝi muntiĝas en la procezujo kiel dosiero /run/secrets/voko-abelo.mysql_root_password. Do per docker ps
eltrovu la numeron de la procezujo araneujo_abelo
kaj voku docker exec -it <numero> cat /run/secrets/voko-abelo.mysql_root_password
.
Ĉar ĝi troviĝas ankaŭ en voko-araneo, vi povas uzi pli facile la provizitan skripton: ./araneo-exec.sh cat /run/secrets/voko-abelo.mysql_root_password