Skip to content

revuloj/voko-cetonio

Repository files navigation

voko-cetonio

Redaktilo por Reta Vortaro

Cetonio estas reta redaktilo por artikoloj de Reta Vortaro. La parto funkcianta en la retumilo baziĝas sur jQuery UI kaj la servila parto uzas SWI-prologon. La kodo de Javoskripto kaj CSS-stilfolioj troviĝas en la projekto voko-grundo.

Cetonio bezonas por funkcii pliajn servojn: Grilo (sintaksa kontrolilo), Cikado (citaĵo-serĉilo), Akrido (vortanalizilo). La kompondosierojn por la tuto vi trovas en la revo-medio Cetoniujo. Vi povas ĝin uzi per docker composedocker swarm.

Pri la nomo: cetonio estas la genra nomo de orskarabo, kiu ŝatas kolekti la polenon de rozo-parencoj, same kiel redaktantoj kolektas la vortojn kaj vortuzojn por krei kaj etendi vortarajn artikolojn.