Skip to content

Dokumenttipdifinoj DTD kaj RelaxNG

korvo edited this page Mar 1, 2021 · 4 revisions

Tradicie oni difinas la strukturon kaj kontrolas validecon de XML-dokumentoj per la lingvo DTD. Vd. por Revo en dtd/vokoxml.dtd. Malavantaĝo estas, ke la eblecoj estas iom limigitaj: la enhavon de elementoj aŭ atributoj oni ne povas difini depende de kunteksto aŭ laŭ alternativoj de submodeloj: ekz-e oni ne povas postuli, ke difinaj referencoj <ref tip="dif"... rajtas aperi nur en difinoj <dif>....</dif>. Tion ni atingas per la pli pova RelaxNG, elkovita de James Clark post jarlongaj spertoj pri SGML, XML k.c. Por Revo vd. dtd/vokoxml.rnc. Ĝi ankaŭ permesas nestitajn difinojn sekvantajn la strukturon de la dokumento kaj do pli bone interpreteblaj.

La difinoj en la manlibro pri la dokumentstrukturo fakte estas formulitaj en ties kompakta sintaksvariaĵo.

Jen kelkaj informoj pri ĝi:

Clone this wiki locally