Edmund Grimley Evans
Oni pli kaj pli konscias pri la bezono povi facile paroli pri homo, ne indikante, ĉu la priparolata homo estas iĉa, ina aŭ sekse neduuma, en Esperanto kiel ankaŭ en aliaj lingvoj. Kelkaj rimedoj por fari tion estas jam konataj kaj iom praktikataj inter tiuj, kiuj konscias pri la problemo: la pronomo ri uzata anstataŭ li kaj ŝi; la sufikso -iĉ- uzata simetrie kun -in-; kaj neuzado de tiuj sufiksoj, kiam sekso ne estas esenca parto de la mesaĝo. Mankas tamen ĝenerale akceptata rimedo por anstataŭi la Esperantajn radikojn, kiuj tradicie indikas nur iĉon, el kiuj kelkaj estas ĉiutagaj, ekzemple edzo, knabo kaj patro. Mi prezentas provon sisteme esplori la eblojn por anstataŭi tiujn vortojn kaj pritrakti tiujn eblojn laŭ pluraj kriterioj.
En ĉi tiu teksto mi uzas la sufikson -iĉ- simetrie kun -in-; iĉo estas malino, kaj ino estas maliĉo. Mi uzas la vorton patriĉo, anstataŭ patro, por emfazi, ke temas pri iĉo, ne ino. Kaj mi uzas la vorton gepatro por “patro aŭ patrino aŭ sekse neduuma homo en tia rilato”, do proksimume kiel en PIV, sed kun la aldonita tria eblo. Mi faras simile ĉe aliaj iĉaj radikoj, ekzemple geedzo-edziĉo-edzino, sed gepatro-patriĉo-patrino estas la ekzemplo, pri kiu mi ĉefe okupiĝos.
Mi konscias, ke tia uzado en la teksto povas doni impreson de subteno por tiu specifa “solvo”, sed vere mi nur celas uzi koncizajn esprimojn, kiujn ĉiu leganto povos facile kompreni, anstataŭ iuj pezaj esprimoj aŭ kodvortoj, kiuj igus la artikolon malfacile legebla.
La solvenda problemo estas, ke en Esperanto, kiel en multaj aliaj lingvoj, oni devas scii la sekson de homo por senĝene paroli pri tiu homo. Eblas longe esei pri tiu problemo kaj ĝiaj sekvoj, sed tion mi ne faros ĉi tie. Mi tamen invitas legantojn imagi, kiel tiu eco de Esperanto devas aspekti al homo, kiu ne konas ion similan el aliaj lingvoj: ĝi devas ŝajni ne nur maloportuna, sed ankaŭ iom freneza.
La problemo estas influita kaj parte solvita per serio de ŝanĝoj en Esperanto, kiuj okazis aŭ estis proponitaj.
La plej multaj vortoj, kiuj indikas homon, ĉiam estis aplikeblaj kaj al iĉoj kaj al inoj. Tamen, kelkaj parolantoj emas regule aldoni la sufikson -in-, kiam ili scias, ke la indikato estas ino. Sekve, se estas diveneble, ke la parolanto scias la sekson de la indikato, neuzo de la sufikso -in- povas sugesti, ke temas pri iĉo. Ekzemple, se iu dirus, “Mi ĵus renkontis la novan estron”, aŭskultanto povus supozi, ke la nova estro estas iĉo.
Ŝajnas, ke tia uzado de la sufikso -in- nun maloftiĝas: hodiaŭ pli ofta kutimo estas aldoni la sufikson -in-, nur kiam oni celas transdoni informon pri sekso. Tiel, se iu diras, “Mi ĵus renkontis la novan estron”, aŭskultanto ne estas informita pri la sekso de la nova estro.
Tradicie en Esperanto oni uzis la pronomojn li kaj ŝi malsimetrie: oni uzis la pronomon ŝi por referenci inon, kies sekson oni sciis, sed oni uzis la pronomon li en aliaj okazoj, inkluzive de okazoj, en kiuj oni ne sciis la sekson de la referencato aŭ parolis ĝenerale (ekzemple, “ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li”).
Hodiaŭ oni pli ofte uzas la pronomojn simetrie: oni uzas la pronomon li nur por referenci iĉon, kies sekson oni scias. Tio necesigas uzon de la esprimo li aŭ ŝi aŭ eviton de pronomoj, kiam oni ne scias la sekson de la referencato aŭ parolas ĝenerale.
La sufikso -iĉ- estis plurfoje kaj sendepende inventita, ĉar la sufiksoj -nj-, -ĉj- kaj -in- klare sugestas ĝin. Kvankam ĝi ne estas vaste uzata, ĝi estas jam vaste konata kaj komprenebla por multaj aŭskultantoj kaj legantoj.
Ankaŭ la pronomo ri estis plurfoje kaj sendepende inventita: serĉante novan pronomon, kiun oni celas apliki sendistinge al iĉoj kaj inoj, oni nature provas ĉiun literon plus i, kaj ri kredeble ŝajnas la plej oportuna elekto, interalie pro ĝia simileco al li. Ankaŭ ri ne estas vaste uzata, sed ĝi estas tiel konata, ke oni ne plu tre emas proponi alternativojn (ekzemple gi aŭ ŝli).
Restanta problemo estas la radikoj, kiuj tradicie indikas nur iĉon, sed indikas inon, kiam oni aldonas la sufikson -in-. Tiuj radikoj estas:
-
Ok radikoj, kiuj indikas genetikan parencon: avo, filo, frato, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro.
-
Kvar radikoj, kiuj rilatas al geedzeco: edzo, fianĉo, fraŭlo, vidvo.
-
Kvar aliaj ĉiutagaj vortoj: bubo, knabo, sinjoro, viro.
-
Multaj nomoj aŭ titoloj de nobeloj: barono, caro, ...
-
Kelkaj religiuloj: abato, monaĥo.
Tiuj radikoj estas problemaj pro tri kialoj:
-
Ĝenas la malsimetrio inter iĉoj kaj inoj: nur la inoj havas sufikson.
-
Ĉe kelkaj radikoj ĝene mankas vorto por indiki iĉon aŭ inon de la koncerna klaso (aviĉo aŭ avino, fratiĉo aŭ fratino, ...), se oni ignoras la ankoraŭ ne ĝenerale akceptitan uzadon de la prefikso ge- en vortoj kiel geedzo aŭ gepatro.
-
Mankas ankaŭ vorto por indiki sekse neduuman homon de la koncerna klaso.
Kvankam la menciitaj radikoj havas komunan econ, ekzistas inter ili multaj gravaj diferencoj, ekzemple:
-
Komunlingveco: La 16 vortoj en la unuaj tri grupoj estas komunlingvaj; la nomoj de nobeloj kaj religiuloj estas preskaŭ fakaj terminoj.
-
Ofteco: Kvankam la vorto vidvo estas komunlingva kaj vidveco estas ofta fenomeno, la vorto vidvo estas multe pli malofta ol la vorto patro, ekzemple.
-
Kiom kaj kiel oni aplikas la vorton figure aŭ metafore.
-
Bazeco de signifo: Kelkaj vortoj estas multe pli facile difineblaj ol aliaj: geavo estas difinebla kiel gepatro de gepatro, sed kio estas gepatro?
-
Objektiveco de signifo: En sia baza senco, la vorto gefrato havas precizan biologian sencon, sed barono estas proksimume nur homo, kiun oni en certa socio nomas barono.
-
Kiagrade sekso estas grava parto de la signifo, leksike aŭ praktike: La vortoj knabo kaj viro ŝajne funkcias ĉefe por esprimi sekson, sed tiel ne estas ĉe la vortoj bubo kaj kuzo.
-
Kiagrade oni miksas la seksojn praktike: ekzemple, monaĥiĉoj kaj monaĥinoj ofte vivas aparte, tiel ke oni malofte volas paroli pri gemonaĥo, kies sekson oni ne scias.
Pro tiaj gravaj diferencoj estus laŭ mi erare supozi, ke oni devas trakti tiujn radikojn same.
Jam estis pluraj proponoj (vidu la Bibliografion) por solvi ĉi tiun problemon de la iĉaj radikoj:
-
“Riisma Esperanto” de 1994: “Ĝenerale la radikoj sen sufikso -iĉ- aŭ -in- ne indikas sekson. Ankaŭ la dudeko da vortoj, kiuj tradicie indikas nur iĉojn, kaj kiuj havas respondajn inajn formojn kun aldonita sufikso -in-, devus ricevi senseksan signifon. Tamen, se estas danĝero de konfuzo, ekzemple parolante al liisto, oni povas aldoni la prefikson ge-, kiam neniu el la sufiksoj -iĉ- kaj -in- estas uzata.”
-
En J-riismo oni kreas novajn seksneŭtralajn radikojn per aldono de J: ajvo, fejlo, frajto, ..., pajtro, ...
-
Diversaj proponoj krei novajn radikojn per pruntado el aliaj lingvoj.
Kun ĉiuj tiaj proponoj oni alfrontas la problemojn unue konvinki grupon da avangarduloj, ke ili adoptu la novan lingvaĵon, kaj due, ke la nova lingvaĵo estu tiel akceptebla por la granda publiko, ke tiu siavice adoptos ĝin.
Mi pritraktos la vortogrupon gepatro-patro-patrino kiel ekzemplon. Ĝi taŭgas kiel ekzemplo, ĉar temas pri oftaj, komunlingvaj vortoj, kiuj ne jam havas sinonimojn en la tradicia lingvo, kaj kiuj estas aplikeblaj ankaŭ al bestoj, eventuale eĉ al kelkaj plantoj. (La vorto gepatro mem apenaŭ apartenas al la tradicia lingvo, kvankam ĝi estas en PIV, kiu ne proponas alternativon.)
Ĉio dirita pri gepatroj estas aplikebla ankaŭ al aliaj similaj vortogrupoj, sed eble ne samgrade, ĉar ĉiu vorto havas siajn specifaĵojn.
Kiel jam menciite, ne estas evidente, ke oni apliku la saman solvon al ĉiuj tiaj vortogrupoj. Vortoj kiel patro, bubo, viro, monaĥo kaj kavaliro havas tute malsimilajn signifojn, uzojn kaj oftojn en la lingvo, do estas probable, ke oni ne volos trakti ilin same, anstataŭigante ilin per seksneŭtralaj alternativoj. Tamen, oni verŝajne ne volus apliki rekte malkongruajn solvojn aŭ tre multajn diversajn solvojn. Aliflanke, oni eble ja adoptos diversajn solvojn por diversaj kuntekstoj, aŭ malpli radikalan solvon por tuja uzado apud pli radikala solvo por pli fora estonteco. Estas do penseble, ke oni samtempe akceptos tri aŭ kvar diversajn solvojn.
Jen klopodo sisteme serĉi solvojn, konsiderante ĉiujn eblojn:
1. Oni forigas la vortojn kaj ne rekte anstataŭigas ilin. Anstataŭe oni uzas diversajn esprimojn, eble plurvortajn. Tiu propono estas apenaŭ aplikebla al baza nocio kiel gepatro, sed oni povus multe pli facile apliki ĝin al gefraŭlo: la titolo fraŭlino jam arkaikiĝas, anstataŭigate per sinjorino, kaj anstataŭ pri gefraŭlo oni povus paroli pri negeedzo.
2. Oni havas vorton nur por gepatro, ne plu por iĉa gepatro aŭ ina gepatro, kiujn oni supozeble nomus proksimume tiel. Oni povas imagi, ke en iu estonta versio de Esperanto sufiksa uzado de -iĉ- kaj -in- ŝajnus tro biologia aŭ tro disklasiga kaj ke oni evitus apliki tiajn vortojn al homoj. Tamen, en ĉi tiu artikolo mi ne plu konsideros tiun eblon.
3. Oni uzas kunmetaĵojn. Kvankam tio ne ŝajnas aplikebla al gepatro, ĝi ŝajnas facile aplikebla al kelkaj aliaj specoj de parenco, se oni havas oportune mallongajn vortojn por pli bazaj parencoj. Ekzemple, se gepatro estus abo, gefrato estus aĥo kaj geedzo estus eŝo, tiam geavo estus ababo, geonklo estus abaĥo aŭ abaĥeŝo, genevo estus aĥido, kaj tiel plu.
4. Oni uzas radikojn kun afiksoj.
4.1. Oni uzas la saman radikon por ĉiuj tri vortoj.
4.1.1. La vorto por gepatro ne havas afikson. Tiam la vortoj por patriĉo kaj patrino preskaŭ sendube estas formitaj en la evidenta maniero per aldono de -iĉ- kaj -in-. Do restas nur decidi la radikon por gepatro. Oni povus uzi la radikon patr-; oni povus uzi tiun radikon iel modifitan; oni povus krei novan radikon elinterne, inspirite de aliaj Esperantaj vortoj; oni povus prunti vorton el alia lingvo; aŭ oni povus inventi tute novan vorton; kaj oni povus havi vorton kun la formo de sufikso, aŭ oni povus havi vorton, kiu estas almenaŭ pli facile kunmetebla ol patro. Evidente ne eblas listi ĉiujn eblojn, kaj eĉ ne eblas mencii ĉiujn jamajn proponojn, sed mi donas sube kelkajn eblojn, kiuj ŝajnas bone reprezenti la gamon de ebloj kaj inkluzivas la ĉefajn jamajn proponojn. Se oni aldonus pliajn eblojn, la argumentoj apenaŭ ŝanĝiĝus, do oni povas imagi ilin aldonitaj.
- patro-patriĉo-patrino
- abo-abiĉo-abino
- atro-atriĉo-atrino
- pajtro-pajtriĉo-pajtrino
- parento-parentiĉo-parentino
- potro-potriĉo-potrino
- tevo-teviĉo-tevino
Konciza noto pri la origino de tiuj vortoj: abo devenas de semida vorto por patro; atro estas la komuna parto de patro kaj matro; pajtro estas la propono de J-riismo; parento devenas de la angla kaj la franca; potro estas arbitre ŝanĝita patro; tevo devenas de la litova.
4.1.2. La vorto por patriĉo ne havas afikson. Tiam oni devas devenigi la aliajn du vortojn per afiksoj. La vorto por patro supozeble estas ĝuste patro, ĉar, se oni kreus nur unu novan radikon, oni supozeble kreus ĝin por gepatro, por ke oni povu pli nature devenigi la aliajn vortojn de ĝi per -iĉ- kaj -in-. Sekve, la vorto por patrino supozeble estas ĝuste patrino, kvankam oni povus teorie pripensi alternativan afikson por eksplicite indiki, ke per forigo de la afikso oni ricevas ne seksneŭtralan, sed iĉan vorton; mi ignoros tiun eblon, ĉar ĝi ne ŝajnas realisma. Restas la demando, per kiu afikso oni devenigu la vorton por gepatro. La prefikso ge- jam estas uzata tiel, sed ĝi implicas ŝanĝeton de la signifo de gepatroj, do eble oni preferus novan afikson. Mi mencios unu novan prefikson kaj unu novan sufikson, kiuj reprezentu ĉiujn elpenseblajn eblojn. Do la ebloj konsiderataj estas:
- gepatro-patro-patrino
- gopatro-patro-patrino
- patruno-patro-patrino
4.1.3. La vorto por patrino ne havas afikson. Tiam oni devas devenigi la aliajn du vortojn per afiksoj. Mi supozas, ke la nova vorto por patrino estas matro; tiu vorto reprezentu ĉiujn eblojn. La afikso por fari la vorton por patriĉo supozeble estas ĝuste -iĉ-, kvankam oni povus teorie pripensi alternativan afikson por eksplicite indiki, ke per forigo de la afikso oni ricevas ne seksneŭtralan, sed inan vorton; mi ignoros tiun eblon. Restas la demando, per kiu afikso oni devenigu la vorton por gepatro, kaj mi konsideras la samajn tri eblojn kiel en 4.1.2:
- gematro-matriĉo-matro
- gomatro-matriĉo-matro
- matruno-matriĉo-matro
Kvankam ĉi tiuj ebloj ŝajnas fremdaj en Esperanto, la paro matro-matriĉo eble pli bone reprezentas la realon ol la paro patro-patrino, speciale se oni konsideras bestojn kiel afidoj, kiuj reproduktiĝas kaj sekse kaj sensekse, tiel ke ĉiu afido havas matron, sed ne ĉiu havas matriĉon.
4.1.4. Ĉiuj tri vortoj havas afiksojn. La radiko supozeble estas patr-, ĉar, se oni inventus unu novan radikon, oni supozeble uzus ĝin por gepatro kaj devenigus la aliajn vortojn regule, kiel en 4.1.1. Do, simile kiel en 4.1.2, oni devenigas la vorton por gepatro per afikso, kaj mi konsideras la samajn tri eblojn. Sekve oni povas devenigi la vortojn por patriĉo kaj patrino per la kutimaj sufiksoj, jene:
- gepatro-gepatriĉo-gepatrino
- gopatro-gopatriĉo-gopatrino
- patruno-patruniĉo-patrunino
Tiuj ebloj ŝajnas ekvivalentaj al 4.1.1 kun la nova radiko gepatr-, gopatr- aŭ patrun-: radiko, kiu hazarde aspektas kiel derivaĵo, aŭ malpli hazarde, se oni traktas aliajn vortojn simile, do uziĝas ankaŭ gefrato, geedzo, ktp.
Sed alia eblo estas ellasi la neŭtraligan afikson, kiam oni aldonas la sufikson -iĉ- aŭ -in-:
- gepatro-patriĉo-patrino
- gopatro-patriĉo-patrino
- patruno-patriĉo-patrino
Tiuj ebloj ŝajnas strangaj, kiam oni analizas ilin, ĉar ili sugestas la komunan radikon patr-, sed tiun radikon oni ne uzas rekte sen afikso: la vorto patro ne estas uzata. Tio estus komplikaĵo por analizantoj, sed eble ne tro komplika por lernantoj kaj uzantoj.
4.2. Oni havas apartan radikon nur por gepatro. (La vortoj por patriĉo kaj patrino havas komunan radikon.)
4.2.1. La vorto por patriĉo ne havas afikson. Tiam tiu vorto supozeble estas patro, kaj la vorto por patrino supozeble estas patrino, kvankam oni povus pripensi alternativan afikson; vidu 4.1.2. Restas nur la elekto por gepatro, kiel en 4.1.1:
- abo-patro-patrino
- atro-patro-patrino
- pajtro-patro-patrino
- parento-patro-patrino
- potro-patro-patrino
- tevo-patro-patrino
4.2.2. La vorto por patrino ne havas afikson. Ni supozu, ke tiu vorto estas matro, kaj tiam patriĉo supozeble estas matriĉo, kaj ni havas jenajn eblojn:
- abo-matriĉo-matro
- atro-matriĉo-matro
- pajtro-matriĉo-matro
- parento-matriĉo-matro
- potro-matriĉo-matro
- tevo-matriĉo-matro
4.2.3. La vortoj por patriĉo kaj patrino ambaŭ havas afikson. Tiam tiuj vortoj supozeble estas ĝuste patriĉo kaj patrino:
- abo-patriĉo-patrino
- atro-patriĉo-patrino
- pajtro-patriĉo-patrino
- parento-patriĉo-patrino
- potro-patriĉo-patrino
- tevo-patriĉo-patrino
4.3. Oni havas apartan radikon nur por patriĉo. (La vortoj por gepatro kaj patrino havas komunan radikon.) Tiam la aparta radiko supozeble estas patr-, kaj patriĉo estas patro. La vorto por gepatro povas esti derivita el la vorto por patrino:
- gematro-patro-matro
- gomatro-patro-matro
- matruno-patro-matro
Alternative, la vorto por patrino povas esti derivita el la vorto por gepatro: abo-patro-abino, ..., tevo-patro-tevino. Aŭ ambaŭ povas esti derivitaj el vorto, kiu mem ne estas uzata: geabo-patro-abino, goabo-patro-abino, ... Tiuj ebloj ŝajnas klare malpli bonaj, do mi ne plu konsideros ilin.
4.4. Oni havas apartan radikon nur por patrino. (La vortoj por gepatro kaj patriĉo havas komunan radikon.) Ni supozu tiam, ke patrino estas matro. La vorto por gepatro povas esti derivita el la vorto por patriĉo, kiu supozeble tiam estus patro:
- gepatro-patro-matro
- gopatro-patro-matro
- patruno-patro-matro
Alternative, la vorto por patriĉo povas esti derivita el la vorto por gepatro: abo-abiĉo-matro, ..., tevo-teviĉo-matro. Aŭ ambaŭ povas esti derivitaj el vorto, kiu mem ne estas uzata: geabo-abiĉo-matro, goabo-abiĉo-matro, ... Tiuj ebloj ŝajnas klare malpli bonaj, do mi ne plu konsideros ilin.
4.5. Oni havas tri malsamajn radikojn. Tiam la vorto por patriĉo supozeble estas patro, kaj ni povas supozi, ke la vorto por patrino estas matro, do la ebloj estas:
- abo-patro-matro
- atro-patro-matro
- pajtro-patro-matro
- parento-patro-matro
- potro-patro-matro
- tevo-patro-matro
Kelkaj kriterioj estas jam aluditaj supre. Jen mi provas listi kaj koncize priskribi ĉiujn gravajn kriteriojn. Mi ankaŭ proponas manieron aljuĝi poentojn laŭ ĉiu kriterio, donante pli grandajn nombrojn al malpli bonaj proponoj. La precizaj nombroj estas tute arbitraj, kaj eĉ pri la relativa ordo verŝajne estos multaj diversaj opinioj.
En la sekvaj klarigoj, GEPATRO signifas la proponitan vorton por gepatro, kaj simile por la aliaj vortoj. Triopo kiel tevo-teviĉo-tevino signifas sistemon, en kiu GEPATRO, PATRIĈO kaj PATRINO estas tevo, teviĉo kaj tevino, respektive.
Esprimo por homo kun nespecifita sekso ne estu pli longa ol responda esprimo por iĉa tia homo, por ina tia homo, aŭ por sekse neduuma tia homo. Prefere ĝi estu malpli longa, por ke ĝi facile iĝu la natura elekto, kiam sekso ne estas esenca.
Mi donas poentojn jene:
- 0, se PATRIĈO kaj PATRINO estas derivitaj el GEPATRO
- 1, se PATRIĈO kaj PATRINO havas pli da silaboj ol GEPATRO
- 2, se PATRIĈO kaj PATRINO ne havas malpli da silaboj ol GEPATRO
- 7, se PATRIĈO aŭ PATRINO havas malpli da silaboj ol GEPATRO
- 9, se GEPATRO estas derivita el PATRIĈO aŭ PATRINO
Ekzemple, abo-abiĉo-abino estas plej bona laŭ ĉi tiu kriterio kaj ricevas 0 poentojn, kaj gepatro-patro-patrino estas plej malbona kaj ricevas 9 poentojn.
La lingvo traktu iĉojn kaj inojn simetrie.
Mi donas poentojn jene:
- 0, se estas plena simetrio: PATRIĈO kaj PATRINO estas same longaj vortoj, kaj GEPATRO ne rilatas pli al unu ol al la alia
- 5, alie, sed PATRIĈO kaj PATRINO estas same longaj vortoj
- 9, alie
Ekzemple, tevo-teviĉo-tevino ricevas 0, gepatro-patro-matro ricevas 5, kaj gepatro-patro-patrino ricevas 9 poentojn.
Por ke ne okazu miskomprenoj, vorto ne havu malsamajn signifojn en la tradicia kaj nova lingvaĵoj.
Mi donas poentojn jene:
- 0, se neniu vorto ricevas novan signifon
- 1, se la signifo de gepatro ŝanĝiĝas iomete
- 9, alie
Ekzemple, patro-patriĉo-patrino ricevas 9 poentojn, ĉar la signifo de patro estas grave ŝanĝita, kaj gepatro-patriĉo-patrino ricevas 1 poenton, ĉar la signifo de gepatro estas iomete ŝanĝita. La plej multaj proponoj ricevas 0 poentojn.
La novaj vortoj estu facile uzeblaj, ankaŭ por krei novajn vortojn kaj esprimojn.
Mi donas poentojn jene:
- 0, se GEPATRO estas abo
- 1, se GEPATRO estas tevo
- 3, alie
Krome, mi aldonas tri poentojn por ĉiu kroma silabo, se GEPATRO havas pli ol du silabojn aŭ PATRIĈO aŭ PATRINO pli ol tri silabojn.
La (arbitra) rezonado estas, ke la vorton abo oni povas tre facile kombini por krei vortojn kiel ababo (gepatro de gepatro) aŭ abaĥo (gefrato de gepatro), kaj simile estus kun tevo, certagrade: tevtevo, tevsibo.
Ĉi tiuj reguloj estas tre specifaj por GEPATRO. Por malpli gravaj nocioj oni facile tolerus pli longajn vortojn.
Ekzemple, patruno-patruniĉo-patrunino ricevas 11 poentojn pro la longeco de la tri vortoj.
La nova lingvaĵo estu kiel eble plej simila al la tradicia lingvaĵo.
Ĉi tiu kriterio estas speciale subjektiva, ĉar diversaj homoj havas diversajn konceptojn pri simileco. Por ĉiu el la tri vortoj mi donas poentojn jene:
- 0, se ĝi estas farita el nur la konataj elementoj ge-, patr-, -iĉ- kaj -in-
- 2, se ĝi almenaŭ enhavas la elementon patr-
- 3, se ĝi enhavas la similan radikon pajtr- aŭ potr-
- 4, alie
Mi sumigas la poentojn por ĉiu el la tri vortoj, tiel ke ekzemple tevo-teviĉo-tevino ricevas 12 poentojn.
La lingvaj reguloj estu kiel eble plej simplaj.
Mi donas poentojn jene:
- 0, se GEPATRO-PATRIĈO-PATRINO estas Xo-Xiĉo-Xino
- 3, se la tri vortoj baziĝas sur la sama radiko
- 9, alie
(Tiu simpla regulo ne estas universale aplikebla: ekzemple ĝi donus nur 3 poentojn por sistemo, en kiu PATRIĈO estas patrino kaj PATRINO estas patriĉo. Tamen, tiel strangaj sistemoj ne estas inter la pritaksataj proponoj.)
GEPATRO ne devenu el vorto, kiu indikis nur iĉon aŭ nur inon.
Al mi ĉi tiu ŝajnas relative malgrava kriterio, ĉar probable la plej multaj parolantoj ne scios la etimologion aŭ almenaŭ ne konscios ĝin.
Mi donas poentojn jene:
- 0, se GEPATRO estas atro, parento aŭ tevo
- 1, alie
Ekzemple, abo-abiĉo-abino ricevas 1 poenton, ĉar abo devenas el vorto kun la signifo patriĉo.
Laŭ kelkaj homoj, novaj vortoj prefere devenu el la kvin naciaj lingvoj de la Fundamento. Laŭ aliaj homoj, ili prefere devenu el neeŭropaj lingvoj aŭ el lingvoj ĝis nun neglektataj.
Kvankam ĉi tiu kriterio estas tre grava por kelkaj homoj, ĝi al mi ne ŝajnas grava, do mi ne donas poentojn laŭ ĝi.
Por fari resuman pritakson mi simple sumigas la sep nombrojn de la sep kriterioj (ignorante la lastan, “internacieco”). Eblus ankaŭ obligi la nombrojn per diversaj konstantoj antaŭ ol sumigi ilin por enkalkuli relativan gravecon de diversaj kriterioj, sed mi jam faris tian pezigon per tio, ke mi donis valorojn de 0 kaj 1 por unu kriterio, sed valorojn de 0 ĝis 12 por alia.
Mi verkis programeton por kalkuli la pritaksojn. Ĝi
legas liston de la ebloj, atentante nur la liniojn, kiuj komenciĝas
per spacetoj sekvataj de +
, kalkulas ĉiujn pritaksojn, ordigas laŭ
la resuma pritakso, kaj skribas tabelon kun 11 kolumnoj: la tri
vortoj, poentoj laŭ la sep kriterioj, kaj la resuma pritakso.
La rezulto ne estas tre signifa, ĉar ĝi dependas de multaj arbitraj decidoj. Tamen, jen la komenco de la ricevita tabelo, kiu komenciĝas per la plej “bonaj” proponoj:
NEŬ SIM KON OPO TRA LOG ETI RES
abo abiĉo abino 0 0 0 0 12 0 1 13
gepatro patriĉo patrino 2 0 1 6 0 3 1 13
pajtro pajtriĉo pajtrino 0 0 0 3 9 0 1 13
patro patriĉo patrino 0 0 9 3 0 0 1 13
potro potriĉo potrino 0 0 0 3 9 0 1 13
tevo teviĉo tevino 0 0 0 1 12 0 0 13
Do, laŭ la arbitraj kalkuloj, la 6 plej “bonaj” sistemoj estas 5 el la 7 ebloj, kiuj aperis sub 4.1.1, plus gepatro-patriĉo-patrino el 4.1.4.
-
Mi ne konkludas, ke unu specifa propono estas la plej bona, ĉar tia konkludo ne estus pravigita.
-
La nombro de ebloj estas tre granda: eĉ ellasinte kelkajn, kiuj ne ŝajnis realismaj, mi pritraktis ĉirkaŭ 50.
-
Aljuĝado de poentoj ne povas doni objektivan rezulton, sed ĝi substrekas la multecon de la kriterioj, la subjektivecon en ilia aplikado, kaj la neceson kompromisi.
-
Edmund Grimley Evans kaj aliaj. 1994. “Riisma Esperanto”.
-
Markos Kramer. 2014-10-16. “Esperanto kaj sekso”.
-
Cyril Brosch. 2015-01-31. “Seksa egaligo en la lingvo – laŭfundamente”.
-
Markos Kramer kaj Luko Cerante. 2018-02-20. “J-riismo: riismo sen problemaj signifoŝovoj”.
-
Edmund Grimley Evans. 2018. “J-riismo”. La Brita Esperantisto. Numero 985. Aŭtuno 2018.
-
Edmund Grimley Evans. 2019. “Parencoj”. La Ondo de Esperanto. 2019. 8-9 (298-299).