PIV kiel aldonaĵo por retumiloj.
Elŝutu jenajn programojn por kunmeti la fontkodon:
- node
- npm (ĝi aŭtomate instaliĝas kune kun node)
En la radika dosierujo plenumu komandon npm run installation por instali necesajn pakaĵojn.
Se vi volas pretigi la aldonaĵon mem, plenumu komandon npm run build en la radika dosierujo (ĝi programtradukas ĉion kaj pakas en zip dosierojn.)
Se vi volas nur programtraduki la kodon, navigu al dosierujo chrome aŭ firefox kaj plenumu komandon npm run build, la dosieroj aperos en dosierujo public.
Ĉi tiu programo estas sub licenco WTFPL, tio signifas ke oni povas fari kion je fek' oni volas kun la programo.