You signed in with another tab or window. Reload to refresh your session.You signed out in another tab or window. Reload to refresh your session.You switched accounts on another tab or window. Reload to refresh your session.Dismiss alert
Ana Ribeiro edited this page Jun 26, 2017
·
9 revisions
Estas grava kompreni kiuj estas la administraj rajtoj antaŭ iri al la listo de komandoj de la sistemo. La rajtoj estas bazitaj sur la partoj de la datumbazo. La bazaj rajtoj estos la jenaj:
Administrantoj: Nur uzantoj kun tiu rajto, rajtos doni la malsuprajn rajtojn al aliaj uzantoj;
Membra admnistrado: Homoj kun tiu ĉi rajto povos ĝisdatigi informojn pri la membroj en la sistemo;
Membra admnistrado (TEJO): Homoj kun tiu ĉi rajto povos ĝisdatigi informojn pri la membroj de TEJO en la sistemo; 👎
Membra legado: Tiu ĉi rajto permesos al homoj legi informojn pri la membroj, estos ankaŭ kelkaj subaj rajtoj:
Landa legado: por delegitoj kaj perantoj de UEA;
TEJO-membroj: por legado de TEJO-anoj; 👎
Voĉdonada administrado: Ĝi donos aliron al voĉdona sistemo, kun ebleco krei voĉdonadojn al diversaj grupoj;
Teka administrado: rajtigos homojn enmeti tekaĵojn al pluraj membraj grupoj;
Kongresa administrado: Ĝi donos aliron al la tabeloj pri kongreso;
Retlistdissendo: Ĝi donos eblecon sendi al la membroj retmesaĝojn;
Retlistdissendo (TEJO): Ĝi donos eblecon sendi al la membroj de TEJO plurajn retmesaĝojn 👎